Epilogo


— Gemo, iu staranta sube volas vidi vin.

Martini diris la frazon en modesta tono, kiun ili ambaŭ senkonscie uzis lastajn dek tagojn. Ĝi, kune kun egaleco kaj malrapideco de parolado kaj movado, estis sola signo de ilia funebro.

Gemo kun la nudaj brakoj kaj antaŭtuko staris ĉe tablo kaj dismetis etajn pakaĵojn kun kartoĉoj. Ŝi laboris de la mateno mem kaj nun, en radioj de la tagmeza arda suno, ŝia vizaĝo aspektis lace.

— Kiu venis, Cezaro? Por kio?

— Mi ne scias, mia kara. Li nenion diris al mi. Li nur petis komuniki al vi, ke li devas interparoli sole.

— Bone. — Ŝi demetis la antaŭtukon kaj butonumis manikojn de sia robo.— Mi devas iri, kvankam mi supozas, ke tiu estas simpla spiono.

— Mi estos en apuda ĉambro. Laŭbezone voku min. Post lia foriro mi proponas al vi kuŝiĝi kaj iomete ripozi, ĉar vi tro multe laboris.

— Ho, ne! Mi laboros plu.

Ŝi malrapide descendis laŭ ŝtuparo. Martini silente sekvis ŝin.

Ŝi maljuniĝis je dek jaroj dum lastaj kelkaj tagoj. Apenaŭ videbla grizaĵo nun iĝis pli larĝa. Ŝi preferis rigardi suben, tial, kiam Martini sukcesis vidi ŝiajn okulojn, tiam lin penetris teruro.

En la malgranda akceptejo rekte staris nekonato. Ekvidinte liajn plumpan figuron kaj timoplenajn okulojn, Gemo konjektis, ke li estas soldato de la svisa gvardio. Sur li estis kamparana bluzo, kiu evidente apartenis al iu alia. Li ofte ĉirkaŭrigardis kaj timis, ke lin oni kaptos.

— Ĉu vi parolas germane? — demandis li en la zurika dialekto.

— Iomete. Al mi oni diris, ke vi volis vidi min.

— Ĉu vi estas sinjorino Bolo? Mi alportis leteron por vi.

— Leteron?  — Gemo ektremis kaj apogis sin permane sur la tablo.

— Mi estas gardisto el tie. — La soldato tra fenestro montris la fortreson sur la monteto. — La letero de viro pafmortigita pasintsemajne. Li skribis ĝin nokte antaŭ la ekzekuto. Mi promesis enmanigi ĝin al vi.

Ŝi klinis la kapon. Li finfine skribis...

— Mi ne sukcesis alporti ĝin pli frue, — daŭris la soldato. — Oni observis min, tial mi vestiĝis malsame.

Li ŝovis sian manon sub la bluzon. Estis tre varme, tial faldita paperfolio, kiun li eltiris, estis ne nur kotokovrita kaj ĉifita, sed ankaŭ ŝvitoplena. La gvardiano konfuziĝis kaj gratis sian nukon.

— Ĉu vi neniun informos pri mia vizito? — timeme demandis li. — Ja mi venis ĉi tien riskinte mian vivon.

— Certe, ne! Atendu minuton...

Li turniĝis por eliri, sed Gemo haltigis lin kaj proponis monujon. Ofendite li retiriĝis kaj diris krude: — Mi ne volas vian monon. Mi faris tion pro li, ĉar li petis min. Pro li mi farus eĉ ion pli gravan. Li estis tre bona homo... Dio helpas al mi!

Gemo rimarkis tremadon de lia voĉo kaj fikse rigardis lin. La soldato viŝis larmojn per malpura maniko de la bluzo.

— Ni estis devigitaj pafi, — mallaŭte diris li. — Mi mem kaj miaj kamaradoj devas obei ordonojn. Komence ni maltrafis... kaj li ekridis. Nomis nin novicoj... Ni repafis... Li estis bona...

Venis longa silento. Poste la soldato rekonsciiĝis, milite salutis ŝin kaj foriris.

Gemo kelkajn minutojn staris senmove tenante la paperon. Poste ŝi sidiĝis ĉe la malfermita fenestro.

La letero, skribita krajone per malgrandaj literoj, estis malfacile legebla. Tamen du unuaj anglaj vortoj estis klare videblaj: "Kara Ĝimo".

Subite la tekso fariĝis tute nelegebla, ĉar ŝiajn okulojn kovris nebulo. Ŝi perdis lin denove. Denove! Ekvidinte sian infanan kromnomon ŝi resentis tutan desperon pro nekompensebla perdo kaj senforte faligis siajn brakojn, kvazaŭ tero, kovrinta lin, ankaŭ premis ŝian bruston.

Poste ŝi pluigis legadon:

Morgaŭ matene min oni pafmortigos. Ĉar mi promesis diri al vi ĉion, do mi devas realigi tion hodiaŭ. Ni ambaŭ ne bezonas longajn eksplikojn, ĉar ni ĉiam interkomprenis unu la alian sen troaj vortoj. Eĉ tiam, kiam ni estis geknaboj.

Kaj do, mia kara, vi vidas, ke ne necesas al vi turmenti vian koron pro tiu malnova okazaĵo kun vangofrapo. Ĝi, certe, estis grava malfacilaĵo por mi, sed poste mi spertis multajn aliajn vangofrapojn kaj toleris. Pro iuj mi sukcesis pagi. Mi nun fartas kiel fiŝeto en nia infana libro (ĝian titolon mi forgesis) " mi vivas kaj svingas voston, ho!", vere, lastan fojon... Kaj morgaŭ matene " Finita la Commedia!" [la komedio finiĝos].  Vi kaj mi interpretos tion jene: la cirka spektaklo finiĝos. Tial danku ni diojn almenaŭ pro tiu ĉi favoro. Ĝi ne estas granda, sed  pro ĝi kaj pro aliaj benoj ni devas esti dankemaj.

Koncerne de morgaŭa evento, mi volas sciigi vin kaj Martini, ke mi estas tute feliĉa kaj satiĝinta. Mi nenion bezonas de fato.

Diru al Martini pri mia adiaŭa mesaĝo. Li estas bona amiko kaj fidela kamarado. Li komprenos...

Mi estas certa pri tio, ke uzante sekretajn torturojn kaj ekzekutojn tiuj homoj nur kontribuas al nia afero kaj malutilas por si. Mi scias, ke vi vivaj , kondiĉe de via reala solidareco kaj batalo kontraŭ malamikoj,  sukcesos vidi grandajn eventojn.

Morgaŭ mi venos la prizonan korton kun la ĝoja koro, kiel lernanto startanta el hejmo por ferioj. Mian parton de la laboro mi finfaris, tial la morta verdikto nur pruvas, ke ĝi estas bone plenumita. Mi estos mortigita, ĉar oni timas min. Kion plian povas deziri homa koro?

Cetere, mi deziras ankoraŭ jenon. Tiu, kiu prepariĝas por morto, rajtas personan fantazion. Mi volas ekspliki mian krudecon dum niaj interparoladoj, ĉar mi ne sukcesis forgesi malnovajn ofendojn.

Mi supozas, ke vi mem ĉion komprenas, tial mi rememorigas tion nur pro plezuro, kiun mi spertas skribante ĉi-mesaĝon al vi.

Mi amis vin, Gemo, ankoraŭ tiam, kiam vi estis plumpa etulino kaj vestis vin per simpla robeto kun kolumo kaj plektis vian hararon. Ankaŭ nun mi amas vin. Ĉu vi memoras, ke, kiam mi kisis vian manon, vi petis min "plu tion neniam refari"? Tio ĉi estis neaprobinda mia ago, sed mi esperas, ke vi pardonos min. Kaj nun mi kisas la paperon, sur kiu estas skribita via nomo. Rezulte okazis, ke mi kisis vin dufoje sen via permeso.

Tio estas ĉio. Adiaŭ, mia kara!

Subskribo forestis. Sed anstataŭ ĝi estis eta verso, kiun ili ambaŭ lernis dum infaneco.

"Kiel feliĉa muŝo mi flugas,
se mi vivas aŭ se mi mortas."

Post duonhoro la ĉambron venis Martini. Multajn jarojn li kaŝis sian amon al ŝi, sed nun, ekvidinte ŝian malĝojon, li ne sukcesis plu toleri kaj, faliginte paperfolion el manoj, li ĉirkaŭbrakumis ŝin: — Gemo! Kio okazis? Diru al mi, pro dio! Ja vi neniam ploras! Gemo, Gemo! Kara mia!

— Nenio, Cezaro. Mi ekspliku poste... Nun mi ne kapablas.

Ŝi haste enpoŝigis la leteron, kovritan per ŝiaj larmoj, deflankiĝis al la fenestro kaj ekrigardis la straton, turnante de Martini sian vizaĝon.

Li silentiĝis kaj dentopremis sian lipharon. Post tiom da jaroj li, kiel lernanto, permesis okazigon de sia sento, sed ŝi eĉ nenion rimarkis!

— La katedrala sonorilo ekbatas, — diris Gemo turniĝinte, ĉar ŝi rekonsciiĝis. — Ŝajne iu mortis.

— Mi venis ĉi tien por komuniki tion, — trankvile diris Martini.

Li prenis la falintan paperfolion kaj donis ĝin al ŝi. Sur ĝi estis funebra anonco en nigra kadro, haste presita per grandaj literoj:

"Nia tre amata episkopo, lia eminenco kardinalo monsinjoro Lorenzo Montanelli subite forpasis en Raveno pro rompiĝo de aneŭrismo de la koro."

Gemo mire ekrigardis Martini kaj li, levinte siajn ŝultrojn, respondis ŝian neeldiritan demandon: — Kion vi ne komprenis, madono? Rompiĝo de aneŭrismo estas same bona kialo de morto, kiel ĉiu alia.