Parto II, Ĉapitro 11

Ojstro kvazaŭ pilgrimas en Brisigelon


— Ĉu mi p-p-povas  renkonti lin ie en montaro? Brisigelo [Brisighella] estas danĝera loko por mi.

— Ĉiu spano de grundo en Romanjo estas riska por vi, sed nun Brisigelo estas plej taŭga loko por vi ol iu alia.

— Kial?

— Mi diros al vi post minuto... Ne turnu vian vizaĝon al tiu viro en blua jako: li estas danĝera persono... Jes, ŝtormo estis terura. Mi ion saman ne povas rememori. Multaj vitejoj ruiniĝis!

Ojstro metis la brakojn sur la tablon kaj mallevis sian kapon super ili, kiel tre laca aŭ ebria homo. Ĉirkaŭrigardinte rapide la ĉambron "danĝera persono" en blua jako ekvidis nur du kamparanojn konversaciantajn pri rikolto, apud kiuj staris botelo da vino, kaj dormeman montanon, mallevintan sian kapon. Similan scenon oni povis vidi ofte en tavernoj de malgrandaj vilaĝoj, samaj kiel Marradi, tial la posedanto de blua jako decidis probable, ke nenion interesan li aŭdos ĉi tie, eltrinkis sian vinon kaj translokiĝis en apudan ĉambron. Apoginte sin sur butiktablon li malenergie ekbabilis kun mastro kaj fojfoje rigardis tra la malfermitan pordon tien, kie sidis la triopo. La kamparanoj same drinkis vinon kaj interparolis pri vetero en la loka dialekto kaj Ojstro ronkis samkiel homo, kies konscienco estas pura.

Fine la spiono konvinkiĝis, ke en la taverno nenio grava okazas, pro kio li perdus sian tempon. Li kvitiĝis kaj per malrapida irmaniero ekpromenis laŭ mallarĝa strato.

Ojstro levis la kapon, oscedis, erektis kaj ekfrotis siajn okulojn per maniko de tola bluzo.

— Bona kaŝobservado estas ĉi tie, — diris li, elpoŝigis faldeblan tranĉilon kaj detranĉis panpecon de bulkego kuŝanta sur la tablo. — Ĉu multe oni vin ĝenas, Mikelo [Michele]?

— Pli malbone ol moskitoj aŭguste. Eĉ minuton ni ne estas en paco. Ĉie, kien ni venas, estas spionoj. Eĉ en montaro, kie antaŭe ilin oni ne vidis, nuntempe ni fojfoje trafas grupojn el tri-kvar spionoj... Ĉu vere, Gino? Tial ni aranĝis vian rendevuon kun Domenikino [Domenichino] en la urbo.

— Jes, sed kial ĝuste en Brisigelo? Ja en apudlimaj urboj ĉiam estas multaj spionoj.

— Brisigelo plej taŭgas por tio. Ĝin nun plenigis pluraj pilgrimuloj venintaj tien el diversaj partoj de la lando.

— Sed ĝia situo ne estas tro oportuna.

— Ĝi situas proksime de vojo al Romo kaj multaj pilgrimuloj antaŭ Pasko devojiĝas por aŭskulti tie meson.

— Mi ne s-s-sciis, ke en Brisigelo troviĝas io vidinda.

Tie servas la kardinalo. Ĉu vi memoras, ke li vizitis Florencon oktobre de la pasinta jaro? Tiu estis loka kardinalo Montanelli. Oni diras, ke li tie okazigis grandan sensacion.

— Povas esti, sed mi ne aŭskultas predikojn.

— Bone, li havas reputacion por esti sanktulo.

— Per kio li atingis tion?

— Mi ne scias. Mi supozas, ke eble li disdonas tutan enspezon kaj vivas samkiel simpla paroĥa pastoro je kvarcent aŭ kvincent eskudoj jare.

— Krome, — enkojniĝis konversacion tiu, kiun oni nomis Gino, — la kardinalo ne nur disdonas monon, sed li ankaŭ multan tempon pasigas kune kun malriĉuloj, zorgas, ke malsanulojn oni bone flegis kaj de mateno ĝis vespero akceptas iliajn plendojn kaj petojn. Samkiel vi, Mikelo, mi ne ŝatas sacerdotojn, sed monsinjoro Montanelli tute ne similas ceterajn kardinalojn.

— Ho, mi pensas, ke li estas pli malsaĝulo ol fripono! — diris Mikelo. — Sed ĉiuokaze lin la popolo adoras kaj lastatempe pilgrimuloj preferas viziti Brisigelon speciale por ricevi lian benon. Domenikino intencas iri tien kiel kolportisto kun korbo da malkaraj krucoj kaj rozarioj. Homoj volonte aĉetas tiujn aĵojn kaj petas la kardinalon tuŝi ilin. Poste ilin gepatroj pendas sur koloj de siaj infanoj, por gardi de envulto.

— Atendu minuton. Ĉu mi ankaŭ d-d-devas iri kiel pilgrimulo? Mia nuna k-k-kamuflaĵo plaĉas al mi, sed mi s-s-scias, ke ĝi ne taŭgas por vizito en Brisigelon, ĉar nin kune oni vidis ĉi tie. Se mi estos kaptita tio ĉi iĝos evidente k-k-konviktaĵo kontraŭ vi.

— Neniu vin kaptos. Ni havas taŭgan kostumon, pasporton kaj ĉion necesan por vi.

— Kies kostumon vi havas?

— De unu olda hispana pilgrimulo — pentanta bandito. Pasintjare en Ankono li malsaniĝis kaj unu el niaj kamaradoj pro kompato enigis lin sur sian kargoŝipon kaj poste eligis en Venecion, kie tiu havis amikojn. Danke li disponigis siajn dokumentojn kaj veston. Nun ili taŭgas por vi.

— Pentanta b-b-bandito? Kiel rigardos tion ĉi polico?

— Ho, ĉi-rilate ĉio estas en ordo. La oldulo plenumis la punon en galero antaŭ kelkaj jaroj kaj de tiam pilgrimadas laŭ Jerusalemo kaj aliaj sanktaj lokoj por savi sian animon. Li murdis sian filon erare, anstataŭ iu alia, tial li rimorsis kaj mem informis policon pri tio ĉi.

— Ĉi li reale estas maljuna?

— Jes, sed grizharaj barbo kaj peruko igos vin maljuna ankaŭ, des pli, ke ceteraj antaŭsignoj plene estas komunaj kun li. Li estas eksa soldato kaj same lamas, sur lia vizaĝo estas cikatro simila la vian, nacie li estas hispano, tial vi sukcesos interparoli hispane kun liaj samlandanoj laŭbezone.

— Kie mi renkontos Domenikinon?

— Aliĝu vi al pilgrimuloj sur vojkruciĝo, kiun ni indikos al vi sur mapo, kaj diru al ili, ke vi perdis necesan vojon en montaro. En la urbo vi iru komune kun homamaso al la merkata placo situanta kontraŭe de la kardinala palaco.

— Ho, sekve li l-l-loĝas en la palaco malgraŭ sia sankteco, ĉu ne?

— Li loĝas en alo de la konstruaĵo, en la resta parto li aranĝis hospitalon... Kiam li eliros kaj komencos beni pilgrimulojn, tiam aperos Domenikino kune kun sia korbo kaj diros al vi: "Ĉu vi estas pilgrimulo, patro?". Vi devas tiel respondi al li: "Mi estas mizera pekulo". Poste li metos la korbon teren kaj viŝos sian vizaĝon per maniko. Vi proponos al li ses soldojn pro rozario.

— Tio ĉi taŭgas, sed kie ni interparolos detalojn?

— Ene de homamaso aŭskultonta la kardinalon, li sukcesos sciigi al vi novan lokon por rendevuo. Jenon ni planas. Se tio ĉi ne plaĉas al vi, ni ankoraŭ sukcesos informi Domenikinon pri ŝanĝoj de la plano.

— Ne, ĝi estas bona. Sed faru tiel, ke la barbo kaj la peruko aspektu nature.


* * *

— Ĉu vi estas pilgrimulo, patro?

Ojstro, sidanta sur ŝtuparo de la kardinala palaco, levis sian grizharan, hirtan kapon kaj per raŭka, tremanta voĉo diris la pasvorton kun aŭdebla fremda akcento. Domenikino metis la korbon kun krucoj kaj rozarioj sur la ŝtuparon. Neniu el amaso de kamparanoj kaj pilgrimuloj plenigintaj la merkatan placon atentis ilin, sed por ĉiu okazo ili komencis interparoli pri bagateloj. Domenikino parolis en sia loka dialekto kaj Ojstro en miksaĵo el la itala kaj la hispana lingvoj.

— Monsinjoro! Monsinjoro eliras! — ekkriis homoj starantaj ĉe la pordo. — Depaŝu! Liberigu la vojon!

Ojstro kaj Domenikino ekstaris.

— Prenu, patro, jenon, — diris Domenikino kaj metis en manon de Ojstro malgrandan amuleton envolvitan en papero, — kaj preĝu pro mi, kiam vi estos en Romo.

Ojstro metis ĝin en ĉebruston kaj turniĝinte ekrigardis la kardinalon, kiu en violkolora sutano kaj skarlata ĉapeto staris sur la alta ŝtupo kaj benis la popolon.

Montanelli malrapide discendiĝis laŭ la ŝtuparo kaj alvenintoj ĉirkaŭigis lin penante kisi lian manon. Multaj homoj ekgenuis kaj alpremis lian sutanon al siaj lipoj, kiam li estis preteriranta.

— Estu en paco, miaj infanoj!

Aŭdinte tiun ĉi puran, arĝentitan voĉon Ojstro tuj klinis sian kapon kaj grizaj haroj kovris lian vizaĝon. Domenikino ekvidis, ke lia bastono tremas kaj aprobe ekpensis, ke Ojstro estas lerta aktoro.

Virino staranta apude kliniĝis kaj prenis sian infanon de sur ŝtuparo.

— Iru ni, Ĉeko [Cecco], diris ŝi, — monsinjoro benos vin, samkiel Kristo benis infanojn.

Ojstro movis unu paŝon antaŭen kaj haltis. Ho, tio estas netolerebla. Ĉiuj fremdaj homoj — pilgrimuloj kaj montanoj — rajtas proksimiĝi al li kaj interparoli... Li tuŝas permane ties infanojn. Povas esti iun vilaĝan knabon li nomas "carino", samkiel li nomis iam...

Ojstro residiĝis sur la ŝtuparon kaj deturniĝis, ĉar li ne povis plu rigardi. Se li povus kaŝi sin en ia angulo kaj ŝtopi siajn orelojn, por ne aŭdi sonojn de tiu ĉi voĉo! Efektive neniu viro sukcesus elteni tion ĉi, ja troviĝi tiel proksime de li, ke oni povas tuŝi lian karan manon...

— Ĉu vi volas eniri en ejon, mia amiko? — la milda voĉo diris. — Mi vidas, ke vi tremas pro malvarmo.

— Koro de Ojstro svenis. Minuton li nenion sentis krom premantan sangan tension, kiu ŝajne estis preta disŝiri lian bruston, poste ĝia premado malstreĉiĝis kaj  per varma ondo plenigis la tutan korpon. Li levis sian kapon. La seriozaj, profundaj okuloj fikse rigardis lin desupre kun kompato sur la vizaĝo.

— Demoviĝu iomete, amikoj, — diris Montanelli al homamaso, — mi volas interparoli kun li.

Pilgrimuloj malrapide demoviĝis interflustrante kaj Ojstro, sidanta senmove kun la premitaj lipoj kaj la malleviĝintaj okuloj, eksentis ĝentilan tuŝon de mano de Montanelli.

— Ĉu vi spertas grandan malfeliĉon? Ĉu povas mi helpi al vi iel?

Ojstro balancis la kapon silente.

— Ĉu vi estas pilgrimulo?

— Mi estas mizera pekulo.

Hazarda simileco de la demando metita de Montanelli kaj la pasvorto estis maldika savodona ŝalmo, kiun Ojstro kaptis malespere, tial li respondis aŭtomate. Li retremis sub mola premo de la mano, kiu bruligis lian ŝultron.

La kardinalo plu kliniĝis.

— Ĉu eble vi volas interparoli kun mi vidalvide? Se mi kapablas iel helpi al vi...

Ojstro unuefoje ekrigardis rekte okulojn de Montanelli. Memkontrolo revenadis lin.

— Ne, tio estas senutila kaj senespera, — diris li.

Polica oficiro elstariĝis el homamasiĝo.

— Pardonu mian enmiksiĝon, via eminenco. Mi opinias, ke la oldulo iomete freneziĝis. Li estas sendanĝera, liaj dokumentoj estas en ordo, tial ni indiferentas al li. Li estis punita en galero pro granda krimo kaj nun li pentas.

— Pro granda krimo, — ripetis Ojstro kaj rebalancis la kapon malrapide.

— Dankon, kapitano. Estu afabla kaj demoviĝu iomete, mi petas...  Amiko mia, espero ne forlasas la homon, kiu sincere pentas. Ĉu vi povas viziti min hodiaŭ vespere?

— Ĉu estas preta via eminenco gastigi viron, kiu kulpas pri morto de lia propra filo?

La demando estas metita preskaŭ provoke, tial Montanelli ektremis kaj premiĝis kvazaŭ pro frida vento.

— Dio malpermesas al mi kondamni vin, malgraŭ via kulpeco! — diris li solene. — Laŭ li, ni ĉiuj estas pekuloj kaj nia virto similas aĉan ĉifonon. Se vi vizitos min, do mi akceptos vin tiel, kiel mi preĝas akcepti min, kiam unu tagon li akceptos min.

Ojstro etendis la brakojn supren kun pasia gesto.

— Aŭskultu, — diris li, —  kaj vi ankaŭ aŭskultu, kristanoj!  Se viro mortigis sian solan filon, kiu amis kaj konfidis lin, estis karno de lia karno kaj osto de lia osto; se tiu viro trompe kaj mensoge enigis lin en danĝeron, ĉu rajtas tiu homo esperi ion sur la tero kaj en la ĉielo? Mi konfesis mian pekon antaŭ dio kaj homo. Mi suferis pro puno, kiun homoj responsigis sur min kaj poste restigis min en paco. Sed kiam dio diros: "Sufiĉas"? Kies beno formetos lian damnon de mia animo? Kiu absolvo plene forigos mian pekon?

Venis morta silento kaj homoj, rigardantaj Montanelli, ekvidis, ke tremas la kruco sur lia brusto. Fine li levis la okulojn kaj benis ĉiujn per la tremanta mano:

— Nia dio estas korfavora! Metu viajn ŝarĝojn antaŭ lia trono, ĉar oni skribis jene: "Rompiĝintan kaj penteman koron ne malestimu".

Li turniĝis kaj ekpaŝis laŭ la merkata placo. Li ofte haltis por interparoli kun iu aŭ preni ies infanon en siaj brakoj.

Vespere Ojstro laŭ teksto skribita sur papero, en kiu oni metis la amuleton, startis al loko de kunsido. Tio estis domo de tiea kuracisto, aktiva membro de la "sekto". Multaj konspirantoj jam alvenis kaj ties admiro okaze de ĉeesto de Ojstro donis al li kroman pruvon de lia populareco de gvidanto, kiun li bezonis.

— Ni ĝojas revidi vin, — diris la kuracisto, — sed ni ĝojos plie, kiam vi forveturos. Via alveno estas tre riska kaj mi oponis la planon.  Ĉu vi estas certa, ke neniu polica rato vidis vin hodiaŭ sur la placo?

— Ho, certe ili m-m-min vidis, sed ne r-r-rekonis. Domenikino ĉion bone aranĝis. Sed kie li? Mi lin ne vidas.

— Li ankoraŭ ne venis. Ĉu ĉio pasis glate? Ĉu la kardinalo benis vin?

— Kardinala beno! Tio ĉi estas bagatelo! — aŭdiĝis voĉo de eniranta Domenikino ĉe la pordo. — Rivarez, vi estas plena de surprizoj, kiel kristnaska kuko. Per kiuj ceteraj talentoj vi ankoraŭ mirigos nin?

— Pri kio vi parolas? — apatie demandis Ojstro kuŝanta sur sofo kaj fumanta cigaron; sur li estis vesto de la pilgrimulo, sed la barbo kaj la peruko jam estis demetitaj.

— Mi eĉ ne supozis, ke vi estas tia talenta aktoro. Mi neniam ĝis nun vidis iun saman superban scenon! Lia eminenco apenaŭ ne ekploris pro viaj vortoj.

— Kiel tio okazis? Rakontu, Rivarez.

Ojstro tiris la ŝultrojn. Li ne estis parolema tiun vesperon, tial la ĉeestantoj kompreninte, ke nenion interesan li eldonos, ekpetis la samon de Domenikino. Kiam tiu finis raporti pri la sceno okazinta matene sur la merkata placo, unu juna laboristo, kiu ne ridis, samkiel la aliaj, abrupte diris: —  Certe  vi tre lerte ludis vian rolon, sed mi vidas nenian utilon de tio ĉi por iu ajn.

— Jen kia utilo, — respondis Ojstro. — Mi nun povas iri ĉien kaj fari ĉion laŭ mia volo en tiu ĉi distrikto, ja neniu suspektos min. Morgaŭ la tuta urbo scios pri hodiaŭa okazo, tial spionoj, kiuj trafos min estos pensantaj tiel: "Tiu estas freneza Diego konfesinta sian pekon sur la placo". Sendube tio ĉi estas grava avantaĝo.

— Jes, mi konsentas. Sed estus pli bone realigi ĉion ĉi alie, sen mistifo de la kardinalo. Li estas tre bona homo kaj ne meritas saman trukon!

— Al mi ankaŭ li ŝajnis honesta persono, — apatie konfirmis Ojstro.

— Sensencaĵo, Sandro! Ni bezonas neniujn kardinalojn ĉi tie, — diris Domenikino. — Se monsinjoro Montanelli prenus postenon en Romo, kiun oni proponis al li, Rivarez ne estus devigita mistifi lin.

— Li ne prenis la postenon, ĉar ne volis lasi sian laboron ĉi tie.

— Pli eventuala kaŭzo estas tio, ke li timas venenadon de agentoj de Lambruĉini tie. Li scias pri ties malkontento, tial li preferas resti en nia malgranda truo, kiun eĉ dio forgesis. Ĉu vi same opinias, Rivarez?

Ojstro faris el fumo ringojn. — Ĉu eble ĉion k-k-kaŭzas rompita kaj pentanta koro? — diris li observante fumoringojn. — Nun, sinjoroj, faru ni aferon.

La alvenintoj komencis detale diskuti variajn planojn de kontrabanda trasportado kaj stakado de pafilaro. Ojstro aŭskultis ĉiujn atente kaj, se proponoj estis nepripensitaj aŭ informoj malĝustaj, korektis diskutantojn per abruptaj replikoj. Post kiam ĉiuj eldiris siajn opiniojn, li metis kelkajn valorajn proponojn, plimulto de kiuj estis akceptitaj senkondiĉe. La kunsido finiĝis. Ankaŭ ili decidis ĝis bonorda reveno de Ojstro en Toskanujon ne kunveni ĉiuvespere, por ne altiri atenton de polico.

Post la deka ĉiuj disiris. La kuracisto, Ojstro kaj Domenikino restis por diskuti specialajn taskojn. Longa kaj varma interdisputo daŭris plu. Finfine Domenikino ekrigardis la horloĝon: — Jam estas duono antaŭ noktomezo. Necesas foriri, alie ni trafos noktan patrolon.

— Kiam ĝi pasos? — demandis Ojstro.

— Ĉirkaŭ la dekdua. Mi volus atingi mian hejmon ĝis tiam. Bonan nokton, Ĝordano [Giordani]! Iru ni kune, Rivarez!

— Ne, estas pli sendanĝere disiri po unu. Kie ni revidos?

— Jes, en Kastelo de Bolonjo [Castel Bolognese]. Mi nun ne scias, kiel mi aspektos tie, sed la pasvorto estas konata al vi. Ĉu vi morgaŭ forlasos la urbon?

Ojstro surmetadis antaŭ spegulo la barbon kaj la perukon.

— Morgaŭ matene kune kun pilgrimuloj. Postmorgaŭ mi kvazaŭ malsaniĝos kaj restos kuŝi en kabano de paŝtistoj. De tie mi pasos rekte trans la montaro kaj atingos Kastelon de Bolonjo pli frue ol vi.  Bonan nokton!

Je la dekdua, kiam horloĝo sur sonorilejo de la katedralo sonoris, Ojstro proksimiĝis al la pordo de granda ŝedo, en kiu oni aranĝis pensionon por pilgrimuloj. Sur planko kuŝis diversformaj figuroj, aŭdiĝis laŭta ronkado, tiea prema aero estis preskaŭ netolerebla. Ojstro kun abomeno ektremis kaj retiriĝis. Ĉi tie li ne sukcesus ekdormi! Pli bone li serĉos iun fojnamason, kiu pli taŭgos por pura kaj kvieta dormado.

Estis glora nokto kaj la plena luno brilis en la pura ĉielo. Ojstro sencele vagis laŭ stratoj kaj kun amareco rememoradis la matenan scenon. Kiel li nun domaĝis, ke konsentis renkonti kun Domenikino en Brisigelo! Se li komence deklarus, ke la plano estas tre danĝera, ili elektus alian taŭgan lokon, kaj tiam li kaj Montanelli ne spertus la okazintan, sensencan farson.

Kiel padre ŝanĝiĝis! Kvankam lia voĉo estas sama, kiel antaŭe, kiam li nomis min carino...

En mala angulo de la strato aperis lanterno de nokta gardisto, tial Ojstro devojiĝis en kurban strateton. Post kelkaj paŝoj li venis la katedralan placon, ĉe la maldekstra alo de la episkopa palaco. La placo estis tute malplena kaj ĝin lumigis la luno. Ojstro rimarkis, ke unu pordo de la katedralo estas malfermita, kiun evidente forgesis ŝlosi sakristiano, ja mesoj tiun tempon ne okazas. Ĉu povas esti, eniri tien kaj dormi sur benko, anstataŭ reveni la aĉan ŝedon? Matene li kaŝe eliros el la katedralo ĝis alveno de sakristiano. Eĉ se oni tie lin trovos, tiam oni pensos, ke freneza Diego preĝis en ia angulo kaj ne sukcesis eliri ĝustatempe.

Li fikse aŭskultis minuton kaj poste eniris per sia neaŭdebla irmaniero, kiun li uzis malgraŭ sia lameco. Luna lumo penetris tra fenestroj kaj kovris per larĝaj strioj la marmoran plankon. Pleje estis lumigita la altaro, kie lumo estis kvazaŭ taga. Ĉe ĝi genuis sola kardinalo Montanelli kun nuda kapo kaj kruciĝintaj brakoj.

Ojstro retiriĝis en ombron. Ĉu estos pli bone foriri, ĝis kiam Montanelli ne ekvidos lin? Tio sendube estos prudenta ago kaj ŝajne favora. Alie, se li proksimiĝos, kio malbona okazos? Li nur unufoje ekrigardos vizaĝon de padre, ja nun neniu ĝenas ilin, tial ne necesas ludi la matenan abomenan komedion. Ankaŭ povos okazi, ke mi neniam plu vidos lin! Mi proksimiĝos kaŝe por rigardi lin iomete. Poste mi revenos al miaj okupoj.

Ojstro kaŝis sin en ombroj de kolonoj kaj iom post iom proksimiĝis al la altaro. Li haltis ĉe flanka enirejo, proksime de la trono, kies ombro estis tiom granda, ke plene kovris lin. Li embuskis kaj retenis sian spiradon.

— Mia malfeliĉa knabo! Ho, dio, mia malfeliĉa knabo!

En lia intermita flustrado estis tiom da senfina despero, ke Ojstro nevole ektremis. Poste aŭdiĝis profunda kaj peza plorego sen larmoj kaj Montanelli levis la brakojn kiel homo suferanta pro forta doloro.

Ojstro antaŭe ne pensis, ke li tiel suferas kaj multfoje imagis kun amara certeco: "Ne necesas malkvietiĝi pri tio, lia vundo jam delonge cikatriĝis". Kaj jen post multaj jaroj mi revidas tiun ĉi vundon, el kiu ŝvitas sango. Kiel estas simple kuraci ĝin nun! Necesas nur etendi la manon, movi nur unu paŝon kaj diri: "padre, tiu estas mi!"

Sed ankaŭ estas Gemo kun la griza harstrio. Ho, se mi kapablus pardoni! Se mi kapablus forigi el la memoro la pasintecon — la ebrian matroson, la sukeran plantejon, la vagantan varieteon! Neniu alia sufero estas komparebla kun tiu ĉi. Mi volas pardoni, mi penas pardoni, sed mi ankaŭ scias, ke ĉio estas senespera kaj nepardonebla.

Fine Montanelli ekstaris, faris signon de kruco kaj deiris de la trono. Ojstro retiriĝis plu en ombron kaj tremis pro timo, ke la kardinalo ekaŭdos batadon de lia koro. Baldaŭ li enspiris pli facile, ĉar Montanelli preteriris nerimarkinte lin tiel proksime, ke la violkolora sutano tuŝis lian vangon.

Ne rimarkis... Ho, kion mi faris? Tio ĉi estis mia lasta ŝanco, netaksebla momento, kiun mi ne utiligis. Ojstro startis kaj aperis en lumo.

— Padre!

Sono de la propra voĉo fadanta supre sub tegmentaj arkoj,  timigis lin. Tial li retiriĝis en ombron.  Montanelli haltis ĉe kolono kaj aŭskultis la sonon senmove kun la larĝe malfermitaj okuloj, kiujn plenigis mortiga teruro. Longecon de veninta silento Ojstro ne sukcesis difini, eble unu momenton, eble tutan eternecon. Fine li rekonsciiĝis. Samtempe Montanelli komencis balanci, kvazaŭ falante, kaj liaj lipoj sensone ektremis.

— Arturo, — aŭdiĝis mallaŭta flustrado, — jes, akvo estas profunda...

Ojstro startis antaŭen: — Pardonu min, via eminenco, mi pensis, ke ĉi tie estas iu pastro.

— Aĥ, tiu estas vi, la pilgrimulo, ĉu ne?

Memkontrolo revenis al Montanelli, sed laŭ rebriloj de safiro sur lia fingro Ojstro ekvidis, ke li tremas plu.

— Ĉu vi ion bezonas, mia amiko? Jam estas malfrue kaj la katedralo estos ŝlosita nokte.

— Mi petas pardonon, monsinjoro. La pordo ne estis fermita kaj mi eniris por preĝi. Mi ekvidis la meditantan pastron ĉe la altaro kaj decidis peti lin beni jenon.

Li prezentis malgrandan stanan kruceton aĉetitan matene de Domenikino. Montanelli prenis ĝin el liaj manoj, reascendis sur la tronon kaj metis ĝin sur la altaron dum momento.

— Reprenu ĝin, mia filo, — diris li, — kaj kvietiĝu via animo, ja nia dio estas amoplena kaj korfavora. Paŝu al Romo kaj petu benon de dia ministro, sankta papo. Estu paco kun vi!

Ojstro  mallevis la kapon, kiam li estis benata, kaj malrapide treniris al elirejo.

— Stop! — subite ekkriis Montanelli. Li staris, apoginte sin permane sur krado de la altaro. — Kiam vi en Romo komuniiĝos, preĝu pri tiu, kies koro estas dolorplena, ĉar lian animon premas peza dia mano.

Voĉo de la kardinalo entenis larmojn, tial decidemo de Ojstro komencis heziti. Post unu momento li perfidus sin mem. Sed imago pri la vaganta varieteo reaperis en lia cerbo.

— Ĉu estos aŭskultanta dio miajn preĝojn de leprulo kaj pario? Se mi povus oferi al lia trono, kiel via eminenco povas, sanktan vivon kaj senmakulan, nestigmatan animon...

Montanelli abrupte turniĝis de li.

— Mi povas oferi nur, — diris li, — mian rompitan koron.


* * *

Post kelkaj tagoj Ojstro revenis Florencon en diliĝenco el Pistojo. Komence li vizitis domon de Gemo, sed ne sukcesis ŝin vidi pro ŝia foresto, tial li skribis mesaĝon, en kiu li informis ŝin pri sia morgaŭa alveno, poste li venis sian hejmon kun espero, ke nun Zito ne estas en lia kabineto. Ŝiaj ĵaluzaj riproĉoj efikus liajn nervojn, samkiel tuŝado de borilo al malsana dento.

— Bonan vesperon, Bianko, — diris li al servistino disfaldinta la pordon. — Ĉu sinjorino Reni alvenis hodiaŭ?

La fraŭlino estis surprizita: — Sinjorino Reni? Ĉu ŝi jam revenis, sinjoro?

— De kie? — demandis Ojstro kaj kuntiris la brovojn.

— Ŝi forveturis ĝuste post vi, sen bagaĝo. Ŝi eĉ nenion diris al mi.

— Ĝuste post mi... Sekve antaŭ du semajnoj, ĉu ne?

— Jes, sinjoro, la saman tagon. Ŝi ĉion restigis en ĥaoso. Ĉiuj najbaroj ankaŭ miregas.

Ojstro silente turniĝis kaj rapide startis al loĝejo de Zito. En ŝiaj ĉambroj nenio ŝanĝiĝis. Liaj donacoj kuŝis en kutimaj lokoj. Ŝi restigis neniun skribaĵon.

— Sinjoro, — diris Bianko kaj enŝovis sian kapon tra pordotruo, — alvenis oldulino...

Li feroce turniĝis al ŝi: — Kial vi spuras min? Kion vi bezonas?

— Oldulino atendas vin.

— Kion ŝi v-v-volas? Diru al ŝi, ke mi estas okupita kaj ne p-p-povas eliri.

— Ŝi alvenas ĉiutage post via forveturo kaj demandas pri via reveno.

— Transdonu ŝi pere de vi sian deziron... Kvankam, bone, mi mem eliros.

En akceptejo li ekvidis brunkoloran, sulkiĝintan oldulinon, en malriĉa vesto, sed kun bunta tuko sur la kapo. Ŝi fikse ekrigardis lin kaj diris: — Ĉu vi estas tiu sama ĝentlemano lamanta? Zito Reni petis sciigi al vi ŝian mesaĝon.

Ojstro venigis ŝin en la kabineton kaj fermis la pordon, por ke Bianko ne sukcesu subaŭskulti ilin.

— Bonvolu sidiĝi. Nun d-d-diru al mi, kiu vi estas?

— Tio ĉi vin ne koncernas. Mi alvenis por diri, ke Zito forlasis vian hejmon kune kun mia filo.

— Kun via... filo?

— Jes, sinjoro. Se vi ne sukcesis deteni la knabinon, kiam ŝi estis la via, nun vi ne kompatu, ke ŝi apartenas al la aliaj. En vejnoj de mia filo estas sango, sed ne lakto kun akvo, li originas el la cigana gento!

— Aĥ, vi estas ciganino! Sekve Zito revenis al siaj geamikoj, ĉu ne?

Ŝi rigardis lin kun nekaŝita malestimo: tiuj kristanoj eĉ ne havas sufiĉan virecon, por indigni, kiam ili estas insultitaj.

— Kion vi entreprenis por restigi ŝin ĉi tie? Niaj knabinoj iufoje vivas kune kun tiuj, kiel vi,  iuj pro kapricoj, iuj pro mono, sed la cigana sango nepre retiras ilin al la cigana gento.

Mieno de Ojstro neniel ŝanĝiĝis.

— Ĉu ŝi foriris kune kun tuta nomadaro aŭ nur kun via filo?

La oldulino ekridis: — ĉu eble vi intencas atingi Ziton kaj revenigi ŝin? Vi malfruiĝis, sinjoro! Necesis anticipe pli profunde mediti!

— Ne, mi simple volas scii veron.

La oldulino levis la ŝultrojn, ĉar ŝi ne volis plu insulti la viron, kiu akceptas ĉion tiel rezignacie.

— Jen la vero: Zito trafis mian filon sur strato tiun tagon, kiam vi lasis ŝin, kaj ekparolis kun li cigane. Kvankam ŝia fajna tualeto ne similis la kutiman ciganan veston, li eksentis sian samnaciulinon, ekamis ŝin, kiel kapablas ami nur NIAJ viroj, kaj alkondukis en la tendaron. Ŝi rakontis al ni ĉiujn siajn malĝojojn kaj senĉese ploregis tiel, ke niaj koroj apenaŭ ne rompiĝis. Ni konsolis ŝin laŭ niaj kapabloj, post kio ŝi revestiĝis je kutima cigana robo kaj konsentis edziniĝi al mia filo. Li ne diros al ŝi: "Mi vin ne amas" aŭ " Mi estas okupita pri aliaj aferoj". Kiam virino estas juna, ŝi deziras viron. Al kiu speco de viroj vi apartenas, se vi eĉ ne povas kisi belan knabinon, kiu mem metis siajn brakojn sur vian kolon?

— Vi diris, — interrompis ŝin Ojstro, — ke Zito petis vin sciigi ŝian mesaĝon al mi.

— Jes. Mi speciale restis ĉi tie por transdoni jenajn ŝiajn vortojn. Al ŝi tedis homoj, kiuj babiladas pri ĉiuj bagateloj, en kies vejnoj fluas la malvigla sango. Ŝi volas reveni al sia popolo kaj esti libera. Ŝi estas virino kaj ŝi amis vin, tial ŝi ne volas resti kune kun vi kiel odalisko plu. Laŭ mi, ŝi pravas. Se iu ciganino enspezos iom da mono per sia beleco, do tio ĉi havas nenion malbonan, sed ami longe viron de via raso ŝi ne povas.

Ojstro stariĝis.

— Ĉu vi sciigis la tutan mesaĝon? — demandis li. — Bonvolu transdoni al ŝi, ke ŝi prave agis kaj mi deziras al ŝi feliĉon. Mi havas neniujn aliajn vortojn. Adiaŭ!

Li ĝisatendis fermon de pordeto en la ĝardeno post la oldulino, eksidis sur brakseĝon kaj kovris la vizaĝon permane.

Ankoraŭ unu vangofrapo! Ĉu restigis oni en li apenaŭ spliton de iama lia fiereco, lia memrespekto? Ja li spertis ĉiujn suferojn, kiujn kapablas eltoleri la homo. Lian puran koron oni ĵetis en koton sub piedoj de pasantoj. Kaj lia animo! Kiom da malestimoj kaj mokadoj restigis siajn ferajn spurojn sur ĝi! Kaj nun tiu ĉi cigana knabino, kiun li deprenis de strato, havas knuton en ŝia mano.

Malantaŭ de la pordo aŭdiĝis jelpo de Ŝajtano. Ojstro stariĝis kaj enigis la hundon, kiu, kiel ĉiam,  ĵetis sin al li kun tempesta ĝojo, sed ĝi tuj komprenis, ke situo ne estas oportuna, tial ĝi metis sian malvarman nazon en la senmovan manon de la mastro kaj kuŝiĝis sur tapiŝo apud liaj piedoj.

Post unu horo al la domo aliris Gemo. Ŝi frapis ĉe la pordo, sed neniu respondis, ĉar Bianko forestis, pro tio, ke ŝi konkludis, ke la sinjoro ne volas manĝi, tial ŝi startis al najbara kuiristino. La pordon ŝi ne ŝlosis kaj akceptejo estis lumigita. Iom da tempo Gemo meditis, sed fine ŝi decidis eniri, ĉar ŝi volis interparoli kun Ojstro pri novaĵoj ĵus ricevitaj de Bejli.

Ŝi frapis ĉe la pordo de la kabineto kaj ekaŭdis voĉon de Ojstro: — Vi povas foriri, Bianko, mi nenion bezonas.

Gemo mole malfermetis la pordon. En la ĉambro estis plena obskuro, sed lampo el la akceptejo lumigis vizaĝon de Ojstro. Li sidis kun la kapo metita sur bruston; apud liaj piedoj dormis la hundo.

— Tiu estas mi, — diris Gemo.

Li startis al ŝi: — Gemo,... Gemo! Ho, kiel mi vin bezonas!

Antaŭ ol ŝi sukcesis ankoraŭ ion diri, li falis al ŝiaj piedoj kaj kaŝis sian vizaĝon en faldoj de ŝia robo. Laŭ lia korpo trakuris konvulsio, kiu estis pli terura por ĝin vidi, ol liaj larmoj...

Gemo staris silente. Ŝi neniel povis helpi al li, neniel! Tio ĉi estis plej amara! Ŝi devas apude stari pasive kaj vidi lian malĝojon... Ŝi pretas morti, por forigi liajn suferojn! Ho, se ŝi povus kliniĝi al li, brakumi lin kaj gardi lin per la propra korpo de ĉiuj ceteraj danĝeroj! Tiam li reiĝos por ŝi Arturo, tiam  aperos la nova tago, kiu dispelos ĉiujn ombrojn.

Aĥ, ne, ne! Ĉu li povos iam ĉion forgesi? Ĉu ne ŝi mem puŝis lin en la inferon per sia propra mano?

Ŝi ne sukcesis utiligi la okazon. Ojstro rapide ekstaris, sidiĝis ĉe la tablo, fermis la okulojn kaj komencis mordi la lipojn tiel forte, kvazaŭ li volis breĉi ilin.

Poste li levis la kapon kaj diris jam kvietvoĉe: — Pardonu min, ŝajne mi surprizis vin.

Gemo etendis al li ambaŭ siajn manojn: — Kara, — ŝi diris, — ĉu ni ne estas geamikoj por konfidi min iomete?  Kio estis tio?

— Nur miaj privataj problemoj. Kaj mi ne intencas ŝarĝi per ili iun ajn.

— Aŭskultu min, — diris Gemo kaj prenis liajn tremantajn manojn. — Mi ne volis koncerni tion, kion mi ne rajtas koncerni. Sed vi mem, laŭ via propra volo, jam multon konfidencan rakontis al mi. Tial bonvolu plu rakonti al mi tion, kio restis ankoraŭ kaŝita, kiel al via fratino! Konservu la maskon sur via vizaĝo, se ĝi iel konsolas vin, sed forĵetu ĝin de sur via animo, por vi mem!

Ojstro pli klinis la kapon.

— Vi devas esti tolerema, — diris li. — Mi ne estas konvena frato, sed, se vi nur scius... Mi apenaŭ ne freneziĝis lastatempe. Mi kvazaŭ denove estis en Suda Ameriko. Tiel aŭ aliel la diablo penetras min kaj... Lia voĉo ektremis.

— Ĉu eble vi transdonos iujn viajn ŝarĝojn al mi? — traflustris Gemo.

Li premis sian frunton al ŝia brako: — Dia mano estas peza!