A. S. Puŝkin

Car' Nikita kaj kvardek liaj filinoj

fabelo por plenkreskuloj

Vivis iam car' Nikita –
gaja, riĉa, dorlotita,
sen klopodoj pri regad',
do prosperis lia ŝtat'.
Agis car' poiomete,
manĝis, trinkis, kaj kviete
kun diversaj li patrinoj
kreis opon da filinoj:
kvardek junulinoj belaj,
bonkondute puranĝelaj,
ravaj korpe kaj anime.
Kiaj gamboj – ho, sublime!
Nigraj haroj – sen riproĉ',
la okuloj, ĉarma voĉ',
brila saĝo, belstaturoj...
Do, de l' kapo ĝis la kruroj
ĉio logis kaj majestis;
sola aĵo nur forestis.
Kio estis do mankanta?
Vere, bagatelo vanta.
Tre malgranda detaler',
tamen – mankis sen esper'.
Kiel tion do klarigi,
por ne tute kolerigi
stultulinon nian pian,
la cenzuron prude fian?
Kiel... Helpu Dio nure!
Caridinoj interkrure...
Ne, tro klare tiel estus
kaj danĝere malmodestus,
do aliel, laŭ prefer':
Belas mamoj de Vener',
lipoj, gamboj – por adoro,
sed fajrujo de amoro,
dezirata mia cel'...

Kio estas?.. Bagatel'!..
Tre malgranda detalero,
sed ja – mankis sen espero
al la caridinoj etaj,
petolemaj, vigli pretaj.
Tre konsternis onin tio.
Tristis cara familio.
Vartistina klaĉ-parol'
baldaŭ trafis al popol'.
Eksciinte tion, certe,
ĉiu gapis buŝ-aperte,
veis, miris aŭ ne fidis,
kaj alia, eĉ se ridis,
do mallaŭte voĉis tion,
por eviti Siberion.
Foje laŭ alvok' de l' caro
kolektiĝis servistaro.
Jene sonis la ordon':
«Se okaze pri malbon'
la filinojn vi sciigos,
aŭ pripensi nur instigos,
aŭ aludos opinion,
ke malhavas ili ion;
diros ion dubasence,
aŭ figestos senintence, –
do – sen ŝerc' – neglekte rangon
al virinoj tranĉi langon,
sed al viroj – eĉ pli grave,
kio povas iĝi mave».
Car' severis, sed prudentis.
La ordono elokventis;
Ĉiu klinis sin kun trem',
pro la tim' kaj obeem',
kaj atente, sindetene
la havaĵon gardis pene.
La edzinoj sentis timon,
ke ne faru l' edzoj krimon;
Pensis edzoj en sekret':
«Kulpu, kara edzinet'!»
(eble, krudis laŭnature).
Caridinoj jam mature
kreskis. Caro pro l' kompat'
konsilion de la ŝtat'
vokis; diris li sekrete
la problemon, kaj diskrete,
kaŝe de servista greg'
ekmeditis la korteg':
kion fari por riparo
de la ĝena korpdifekt'.
Kaj subite jen bojaro,
sin klininte pro respekt',
kalvan frunton pugni ekis,
al la caro tiel blekis:
«Moŝta car'! Pro l' interven'
volu lasi min senpuna,
se pri l' karna abomen'
diros mi. En aĝo juna
Pri l' parigistin' mi aŭdis
(Kion nun ŝi faras? Ĉu –
– plej probable – same plu).
Tiam multaj ŝin tre laŭdis:
onidire – sorĉistin'.
Ĉiajn morbojn ŝi kuracis,
korpajn fortojn redonacis.
Eble indas trovi ŝin.
Sorĉistino helpi pretos,
la mankaĵojn tuj enmetos».
– «Urĝe ŝin retrovi penu! –
tiel diras car' Nikita
kun mieno sulkigita:
– Ke ŝi helpu. Kaj se ne – nu,
se ŝi trompos nin fripone,
ne akiros laŭbezone,
se intence, en arog'
nin ofendos per mensog' –
– estu mi ne car', sed hundo,
se mi dum la Pura Lundo
ne kondamnos ŝin je brul'
por la glor' de l' Eternul'.»
Jen tra tuta lando slava
por plenum' de l' tasko grava
ĉien rajdas en sekret'
kurieroj laŭ dekret'.
La ĉevalojn ili pelas,
sorĉistinon trovi celas.
Pasas jaro, pasas du –
la novaĵoj mankas plu.

En arbaro, en malhel'
(diablo gvidis lin al cel')
vidas li: domet' arbara,
loĝas sorĉistin' grizhara.
Estis cara li sendit',
do envenis sen hezit',
klinsalute ŝin aliris,
la aferon caran diris:
pri la caridinoj lindaj
kaj la mankoj bedaŭrindaj.
Sorĉistin' komprenis bone,
pelis lin desurperone,
diris tiel: «Iru for,
sen rigardi mian neston,
aŭ vi tuj ricevos peston...
Post tri tagoj – venu por
havi jam la pretan keston,
tamen nepre – ĉe l' aŭror'.»
Ŝi enfermis sin por sorĉo,
provizinte sin per torĉo,
dum tri tagoj sorĉis, ritis,
do demono ŝin vizitis.
Por plenumi caran volon,
mem alportis li skatolon,
plenan de la peka var',
Kiun ŝatas la virar':
Tre diversaj laŭ grandeco,
laŭ koloroj – ĉia speco,
luksaj, buklas la harar'...
Ilin sorĉistin' inspektis,
la kvardekon elselektis,
tuken volvis la provizon
kaj enŝlosis en valizon;
kun ĝi sendis kurieron,
por la vojo eĉ moneron
donis. Rajdas li sen ĝen'...
Ekripozas je maten',
manĝas panon kun viando,
plezurigas sin per brando:
Al la car' li bone servis,
ĉion por la voj' rezervis.

La ĉeval' sin paŝtas. Revas
la bravul' – ke l' car' lin levas,
nomas grafo plej solene...
Kio do troviĝas ene?
Kion sorĉistino sendas? –
pensas nia kurier'.
Rigardindas la mister',
sed valizo ja senfendas.
Kaptas lin la scivolemo,
tiel ke obsedas tremo.
La orelo ĉe l' serur'
ne perceptas ion. Nur
tra l' kovrilo la odoron
sentas nazo kuriera...
Damne! Jen miraklo vera!
Ŝatus fari li esploron.
Kurieron venkis tent'...
Li malfermis – post moment'
la birdetoj – flug! – elane,
kaj eksidis sur la branĉ'.
Logas ilin li per manĝ',
disŝutante – tute vane:
Panon ili ne bezonas
(ja alias la konsum'):
sur la branĉoj kanti bonas –
kial sidi en mallum'?
Jen sur pad' sin trenas peze
kun bastono oldulin' –
kurba nazo, ĝiba spin'.

Genuiĝis li kompleze:
«Avineto, savu min!
Helpu per konsil' aŭ ag'!
Vidu, trafis kia plag':
Kapti ilin mankas povo,
Kion fari por retrovo?»
Oldulin' rigardis sor,
kraĉis, siblis en rankor':
«Aĉas via scivolem',
sed ne ploru senutile...
Vi nur montru – kaj facile
tuj alflugos ili mem.»
«Dankon!» – diris li tutkore,
montris – kaj birdetoj tuj
lin alflugis plenfavore
kaj lokiĝis ĉe la uj'.
Ke ne estu plu minac',
senprokraste kaj singarde

li enŝlosis ĉiujn kvardek
kaj rapidis al palac'.
La princinoj ilin prenis
kaj en kaĝoj zorge tenis.
Pro triumfo de l' reven'
tuj okazis la festen':
oni dum semajn' festenis,
dum monat' – ripozo plenis;
konsilion sian car'
rekompencis sen avar',
ankaŭ sorĉistinon same:
al ŝi sendis el muze'
grandan stumpon enbalzame
(tiun, konsternigan tre),
plus du bufoj kaj skeleto
el la sama kabineto...
Ĉiuj kun la caro festis,
ĉiuj kun donacoj restis.
Same ankaŭ kurier' –
Jen la fino de l' afer'.

* * *

Multaj damnas min kolere
kaj demandus nun severe:
Kial stultas ŝerca dir'?
Tute simple! Laŭ dezir'...



Tradukis Valentin Melnikov.
Ilustraĵoj de M. Ŝugaj.
Presita en «La Ondo de Esperanto», 1999:6, p. 14–15

Hosted by uCoz