Valentin Melnikov

* * *

Ne eterne nin sort' favoras,
harmoni' estas efemer',
kaj promesoj neniom valoras –
simpla skuo de la aer'.
        Jam ne plu estas mi dudekjara,
        malaperis juneca naiv'.
        Vi perfidos min, mia kara –
        tia estas leĝo de l' viv'.

Pasos ĝua hor' senrevene –
ĉu necesas por tio pruv'?
De l' sukces', atingita pene,
ĉiujn spurojn forlavos pluv'.
        Ĉion kovros deprimo amara,
        nur haladzo restos de flam'...
        Vi perfidos min, mia kara,
        se ĝis nun ne perfidis jam.

Velkas verda kolor' de espero,
pale brunas de l' vivo foli'.
Distretite kuŝas sur tero
kun iriza flugil' papili'.
        Perspektivo jam nun estas klara,
        kaj surlipe ŝtoniĝas vort'.
        Vi perfidos min, mia kara...
        Aŭ pli frue vin ŝtelos mort'.

1995
(Dankesprimo de «Muzo-95»)


Hosted by uCoz