Kojonov Luĉjo

Rusa erotika poemo

el la rusa lingvo tradukis Valentin Melnikov

eldonita broŝure en 1995, kun fikciaj informoj pri la eldonejo

Antaŭparolo de la tradukinto

Kojonov Luĉjo (originala titolo: Luka Mudiŝĉev) estas la plej konata ruslingva erotika poemo, kiu havas senduban, kvankam ofte subtaksatan, influon al la tuta rusa kulturo. Interalie tiu poemo ĉiam estis tre populara en militistaj lernejoj kaj oficira medio, multaj sciis ĝin parkere.

La verko priskribas fakte tragikan eventon, sed, pro trafe elektita stilo kaj tono, neniu leganto perceptas tion kiel tragedion. Ĝi estas amuza (ankaŭ am-uza!) fabelo por plenkreskuloj. La moralo aperas en la prologo: necesas esti singarda en seksa vivo. Dum 150 jaroj tiu penso neniom malaktualiĝis kaj post apero de aidoso ekhavis novajn nuancojn...

Tiu ĉi poemo, samkiel ĉiuj rusaj «maldecaj» poemoj, estis tradicie atribuata al Ivan Barkov — fama poeto de XVIII jc., kies multaj versaĵoj estas vere ŝokaj. Tamen simpla logiko neas tion: en la kvina parto de la poemo estas menciite, ke la praavo de la protagonisto vivis en la tempo de Jekaterina (t.e. inter 1762 kaj 1796), do Luĉjo mem devis naskiĝi komence de XIX jc. kaj, evidente, Barkov (1732–1768) ne povis tion priskribi.

La stilo kaj metriko de Luĉjo estas tipaj por la epoko de A. Puŝkin (post 1820), kelkloke la poemo memorigas kelkajn poemojn de Puŝkin, verkitajn en 1830–1833 (Mia genealogio, Jezerskij, Kupra rajdanto k.a.) kaj sprite parodias tiujn. Do, la poemo estas kreita, kaj la priskribataj en ĝi eventoj okazas, ĉirkaŭ 1835. Kutime oni parodias nur vivantajn aŭtorojn, des pli se temas pri tia genio kiel Puŝkin (1799–1837). Evidente, la aŭtoro de Luĉjo konis la menciitajn poemojn de Puŝkin ankoraŭ en manuskriptoj (ĉar Jezerskij estis presita nur en 1836, Kupra rajdanto en 1837), do li estis persono, proksima al la rondo de Puŝkin. Probable la aŭtoro de Kojonov Luĉjo estas la frato de Aleksandr Puŝkin — Leo. Tion indikas pluraj faktoj kaj pri tio konsentas diversaj literaturologoj.

Certe la poemo estis malpermesita fare de cenzuro. Antaŭ 1917 la moralon gardis eklezio, poste aperis komunistpartia cenzuro, multe pli severa kaj cinika ol la eklezia. Nur post falo de la komunista diktaturo aperis ebleco eldoni la poemon en Ruslando kaj ĝi estas publikigita en Literaturnoje obozrenije (Literatura Revuo) – 1991/11. Tri antaŭaj eksterlandaj eldonoj (1969–1982) estas neplenaj kaj neatingeblaj por la rusa leganto.

Dum pli ol 150-jara cirkulado de la poemo en manskribitaj kopioj aperis multaj versioj, kelkaj el ili estas tute fuŝaj. Mi disponas tri diversajn variantojn, el kiuj mi klopodis restaŭri la plej plenan kaj adekvatan tekston. Foje tio estis preskaŭ neebla kaj oni povas pri tio bedaŭri, sed povas ankaŭ ĝoji — ja tio pruvas, ke la poemo iĝis vere popola kreaĵo, parto de la nacia kulturo. Havante diversajn versiojn de unu strofo, mi ĉiam klopodis elekti la plej majstran kaj spritan, sed se tio ne eblis — mi penis konsideri dum la tradukado ĉiujn versiojn.

La poemo estas verkita per simpla parola lingvaĵo. Specialaj rusaj realaĵoj en ĝi preskaŭ ne aperas, do ne estis bezono enkonduki glosindajn vortojn, kaj necesas nur minimumaj klarigoj. La malnovan rusan mezurunuon «verŝok» mi rekalkulis al pli internacie konata colo (iam uzita ankaŭ en Ruslando). La strato Polanka, situanta trans la rivero Moskvo (se rigardi de la urbocentro), malgraŭ ĉiuj revolucioj kaj rekonstruoj konservis ĝis nun sian malnovan nomon kaj multajn dometojn de XVIII–XIX jc.

En la genealogio de Luĉjo estas menciita regado de kelkaj plej konataj rusaj caroj, nome:

Mi esperas, ke la poemo estos interesa por legantoj en diversaj landoj, ĉar ĝi montros al ili tute nekonatan tavolon de la rusa literaturo.

Valentin Melnikov

Kojonov Luĉjo

Prologo

Beatas – kiu fikas june,
kaj olde – fekas en kviet',
konsumas vodkon oportune,
neniun kredas malgraŭ pet'.

Riĉecon, gloron al virino
donacis bene la natur',
estigis fendon sub la sino,
kaj nomis «piĉo» por plezur'.

Ludilo estas ĝi laŭ plaĉo,
pro tio estas nomo – «piĉ'».
Kaj, kvazaŭ muskaptila kaĝo,
por ĉiuj malfermita niĉ',

ĝi antaŭ ĉiuj ni paradas,
la viramasojn logas plej,
kaj povra kac' en ĝi flugadas,
kvazaŭ pasero en grenej'.

Ho vi, edzinoj kaj vidvinoj!
Fraŭlinoj kun himen' fortika!
Permesu skize, sen terminoj
rakonti pri agado fika.

Libere uzi vian piĉon
sen stulta honto, por kontent'.
Permesu solan nur kondiĉon
prezenti por via atent':

Valoras la fikado rara,
ju pli malofta – des pli kara,
sed gardu vin la Eternul'
kontraŭ fikado sen regul'!

Ja pro pasio ĉi senbrida
aperos nepre plago hida,
kaj ne satigos tiam vin
plej ordinara kacofin'.

Parto unua

En moskva domo duetaĝa
bonordis ĉiam en ekzist'
kaj pompis per belec' vizaĝa
vidvin' de certa negocist'.

La forpasinta edz' unua
ne oldis – tamen laŭ destin'
lin pro afero edzintrua
senglora trafis vivofin'.

Ke sube ĉiuj inoj feblas –
al vi konatas tiu ver',
Sed pli fikema ne troveblas
ankoraŭ sur la tuta ter'.

La negocisto – edzo ŝia –
kvieta estis, senpasia,
sed laŭ ordono de l' edzin'
dekfoje tage fikis ŝin.

Okazis: li apenaŭ iras,
La kac' ne staras – en ignor'
nenion aŭdi ŝi deziras:
egale fiku, eĉ kun plor'!

Ĉu tian vivon en koŝmaro
eltenis iu? Kaj post jaro
foriris povra negocist'
al mond' sen fikoj kaj sen trist'.

Kaj la vidvino, efektive
senpova kontraŭ la dezir',
komencis ĉie – dekstre, live –
proponi sin al ajna vir'.

Ŝin fikis junaj kaj adoltaj,
pliaĝaj kaj entute oldaj,
do preskaŭ ĉiu, se ne pigris,
en la vidvinan piĉon migris.

Parto dua

Tri jaroj da fikado forta
jam pasis sonĝe. Post kulmin'
sopiroj kun turmento morta
penetris koron de l' vidvin'.

Enuas antaŭ ŝi bravuloj
kaj vane revas pri amor'.
Torentas larmoj el okuloj,
konstante premas ŝin angor'.

Eĉ en fikado ordinara
neniu kontentigis ŝin:
ĉe unu – kaco tre vulgara,
ĉe l' dua – tro maldikas fin'.

Ĉe l' tria kaco – bagatelo,
mallongas pli ol ĉe lepor',
ĉe l' kvara – skrot', kiel barelo,
la vulvon batas ĝis dolor'.

Jen plendas ŝi pri la testikoj –
kaŝitas, kvazaŭ ĉe kastrit',
jen kac' tro kurtas, kvazaŭ spiko,
kapricoj, do – ĝis infinit'.

Delonge tute ne altiras
ŝin, kio estis viv-ornam':
ŝi vane serĉas kaj aspiras
neakireblan ion jam.

Sopiras la vidvin' terure,
ne povas dormi pro konfuz'.
Dum longa tempo, malnature,
la piĉo restis ekster uz'.

Kaj jen, post rezonad' prudenta
pri sia malfeliĉa spert'
l' vidvino venis al asert'
trankvila, preskaŭ evidenta:

«Por havi el la plag' eliron
mi venu al parigistin'.
Ja ŝi sukcesos, laŭ rutin',
kun longa kaco trovi viron.»

Parto tria

Trans la river', en strat' Polanka
situis apud stratofin'
dometo kun tegment' duflanka –
propraĵo de civilulin'
Matrjona. Ŝi dum kvardek jaroj
ĉi tie loĝis sen perturb'.
Fraŭlin', konata al najbaroj
kaj ĉie tra la tuta urb',

Matrjona ja, laŭ konsideroj
procedis pri la nupt-aferoj,
sed efektive, laŭ inklin'
ŝi estis fi-parigistin'.

Se edz' maljuna nur enuon
elvokas ĉe la edzinet' –
Matrjona faras rendevuon
kun fik-amanto en sekret'.

Aŭ pro hazarda bagatelo
edzinon trafis malfavor',
nur viro estas ŝia celo –
troviĝos kaco por amor'.

Alia dorlotita ino
delici volas per vagino –
Matrjona helpas kun efik'
kaj baldaŭ jam okazas fik'.

Simile ankaŭ viroj mendis
por kac' regalon sen makul' –
Matrjona virgulinon sendis
en domon de la frandemul'.

Al tiu helpantin' konata
vidvino nia en vesper'
kaleŝon sendis por privata
interparol' pri la afer'.

Parto kvara

Dum la vizit' Matrjona dignis –
salutis kun tutplena fid',
antaŭ ikono krucosignis
kaj tiel diris post eksid':

«Pro kio vi min vokis, kara?
Ĉu tristas vi en viv' malpara?
Bonvolu: ĵuras mi anime,
ke pretas helpi vin intime.

Ĉu ekbezonis vi fianĉon,
aŭ simple jukas via piĉ'?
Facile faros mi aranĝon
kaj helpos en la malfeliĉ'.

Sen fikoj vi jam velkas, kara,
vin premas ĉiam splen' kaj lac',
sed ĝoju – mi por vi preparas
fikiston kun mirinda kac'!»

«Sincere dankas mi, Matrjona,
pro viaj zorgo kaj bonvol'.
Fikisto via, eĉ se bona,
ne helpos min en mia sol'.

Nun etas viroj – pravas klaĉoj! –
jam mankas kacoj, nur kacaĉoj.
Sed kacon de konvena grand'
mi serĉus tra la tuta land'.

Bezonas kacon mi malmolan
kaj minimume dudekcolan –
ne lasos mi en mia ing'
kacaĉon por frivola sving'!

Bezonas viron mi potencan,
ke, kiam li ekfikos min,
mi sentu tremon dekomencan,
ke vibru ĉio en la sin',

ke turniĝadu mi pro sentoj,
ke pro ekstazo klaku l' dentoj,
l' okuloj saltu pro amor',
atingu l' kaco ĝis la kor'!»

Matrjona post tabaka flaro
suspiris peze, kun amaro,
kaj post minuto da silent'
respondis je l' vidvina plend':

«Malsimplas trovi, eĉ laŭpete
kacegon tian, karulin'.
De dudek cedu iomete –
mi trovos, eble, kun dek kvin!

Interalie, mi disponas
junulon belan laŭ statur',
kun tia kaco, ke ne konas
similan, certe, la natur'.

Mi, pekulino, mem pretere
atentis kacon de la bub'.
Vidinte – preskaŭ svenis, vere:
precize fajrestinga tub'!

Tro grandus ĝi eĉ por stalono,
kaj taŭgus ne por fika cel' –
per dekkvincola ĉi bastono
li pelus ratojn for el kel'.

La bubo – sana, korpulenta,
konvenas por vi, belulin'.
Laŭ nomo noble elokventa –
Kojonov Luĉjo – nomu lin.

Sed kompatinda – li nun restis
sen botoj kaj sen pantalon'.
Li en drinkej' tro lukse festis –
fordonis ĉion ĝis kalson'.»

Ravite la vidvin' atentis
la vortojn de l' parigistin',
fikadon dolĉan antaŭsentis,
pri l' kaco revis en fascin'.

Ŝi al Matrjona ekscitite
alvenis kun admira larm'
kaj, brakuminte ŝin subite,
eldiris kun anima varm':

«Matrjona, amikin' bonkora,
kvazaŭ patrino karmemora!
Vi trovu Luĉjon kun rapid'
kaj lin invitu por vizit'.

Solida rekompenco estu,
se vi klopodos. Luĉjon vestu
laŭ plej konvena manier',
kaj venu morgaŭ je vesper'.»

Kvar buntajn paperetojn laste
al ŝi transdonis la vidvin',
kaj petis nepre, senprokraste,
matene jam viziti lin.

L' parigistino forimpetas
el la gastama domo, kaj
vidvino nia jam kun gaj'
atendas, kaj al fikoj pretas.

Parto kvina

En ĉelo frida kaj malpura
apud drinkej', en kota strat'
ŝtelist' kaj diboĉul' terura
ebrie vivis en malsat'.

Kaj krom perfekta senhaveco
alia plag' turmentis lin:
la kaco, longa ĝis maldeco,
laŭ col-mezuro – je dek kvin.

Kaj junulin', kaj oldulino,
kaj plej trivita stratputino
vidinte tion, en panik'
rifuzis tuje pri la fik',

ĉar la virinojn malinstigis
pri li vaganta onidir':
per sia kaco fikmortigis
du sinjorinojn tiu vir'!

Kaj ekde tiam li tutsole
sen am' vegetis laŭ destin'.
Damnante l' kacon, senkonsole
dronigis triston li en vin'.

Bonvolu doni nun permeson,
ke mi ekspliku sen erar'
kaj vi ricevu la impreson
pri tuta Luĉja parencar'.

Tre noblan havis li devenon:
prauloj de l' malriĉa dand'
posedis kampojn kaj bienojn
kaj kacojn de enorma grand'.

Kaj ĉiam tra generacioj
da tiuj kacoj sekvis ĉen' –
kiel hered' de tradicioj,
simile al la patra ben'.

Kojonov, laŭ la nom' – Porfirij
al car' Johano servis, ĉar
per l' kac' halterojn suprentiri
li povis por amuz' de Car'.

Kaj laŭ Johana ordonemo
Porfirij ĉiam sen problemo
per la kruela kac' mortbatis
servistojn, kiujn Car' malŝatis.

Kaj sekvis lin Kojonov Savva –
dum Petra temp' lin trafis glor' –
kanonojn en batal' Poltava
per l' kac' purigis kun fervor'.

Kaj dum Jekaterina rego
dank' al grandeco de l' kacego
Kojonov Leo – general' –
honoron ĝuis sen rival'.

Verdire, famis per stupido
la famili' ekde aper',
sed grandaj kacoj en rigido –
estis objekto por fier'.

Jam Luĉja avo sen skrupulo
fordrinkis ĉion ĝis moner',
kaj nia Luĉjo – povra ulo –
denaske restis en mizer'.

Lin ne dorlotis dia graco,
kaj povus diri mi pri li:
la sorto dotis lin per kaco,
tamen nenion donis pli.

Parto sesa

Alvenis jam vesper' la dua.
L' vidvino en soleca sid'
jam revas pri la gast' malfrua,
kaj tempo pasas sen rapid'.

Ŝi ne forgesis sin sublavi
en roza akvo, laŭ la ŝat',
kaj, por malbonon ne ekhavi,
la piĉon ŝmiris per pomad'.

Ŝi grandan kacon ja ne timis,
sed tutegale, laŭ natur'
al Luĉja kac' ŝi ne kutimis,
do devis pensi pri sekur'.

Sed jen – sonor'! Momento ĝua!
Minuto pasis, kaj la dua, –
aperis dece kaj sen hast'
delonge atendita gast'.

Jen antaŭ ŝi solide staris
sinjoro digna, kun impon'.
Li per drinkula baso knaris:
«Nobel' Kojonov – je dispon'!»

Li laŭaspekte tute bravis:
vestita kiel vera dand',
razita glate. Kaj ne gravis
odoro de kutima brand'.

«Ho, tre agrablas vin renkonti,
pri vi cirkulas bona fam'» –
dirinte jenajn vortojn, honti
komencis la vidvino jam.

«Jes, povus mi fieri inde
pri mia povo, sen vantem',
sed, ol aliajn kredi blinde,
prefere konvinkiĝu mem.»

Kaj plue kun la sama senco
ekfluis la babil-torent'.
Sed ŝin obsedis sola penso:
komenci fikon sen atend'.

Por ne malhelpi la babilon
Matrjona iris al la pord',
eksidis tie post ŝirmilon
kaj trikas ŝtrumpon en bonord'.

L' vidvin' kun Luĉjo – en izolo!
Do ŝi jam tremas pro ekscit',
en ŝia sango regas bolo,
pasio vokas ŝin al lit'.

Kun Luĉjo en duop' sidante,
pro la avido sen rezon',
komencis ŝi palpeti lante
en poŝ' de lia pantalon'.

Kaj sub la tuŝ' de ŝia mano
leviĝis tuj de Luĉjo kac',
kvazaŭ kuraĝa armeano –
potenca, forta en aŭdac'.

Palpinte l' kacon, tuj ekardis
vidvino, reve pri la pek',
tenere, dolĉe lin rigardis,
kaj flustris softe: «Luĉjo, ek!»

Kaj jam senĝene antaŭ li
demetas robon kaj babuŝojn,
nudigas bruston ĝis tali',
invitas ĝui kunan kuŝon.

Do ankaŭ Luĉjo tuj ekprancis,
celante ŝin kun fola strab',
kacegon sian li balancis
similan al mortiga klab',

surliten la vidvinon puŝis,
ĉemizon ŝian tiris sor,
per tuta korp' sur ŝin ekkuŝis
la kacon ŝovis sen pudor'.

Eksentis la vidvin' malbonon –
kvazaŭ enhavus ŝi timonon.
Komencis krii ŝi kaj jelpi,
sanktulojn ĉiujn vokis helpi.

Teruras ŝia krio gorĝa –
ne aŭdas Luĉjo. – Laŭtas plor'. –
Li spiras kiel balgo forĝa
kaj fikas, fikas kun fervor'!

L' parigistin' pro tia ĝemo
eĉ perdis maŝon dum la trik'.
Kaj flustras ŝi en tima tremo:
«Nu, li mortigos ŝin per fik'!»

Sed post hezito dum momento,
kun ŝtrumpo kaj trikila par'
Matrjona kure, kvazaŭ vento,
rapidas al la buduar'.

Matrjona buduaren kuras –
l' vidvin' senfortas. Per falus'
penetris Luĉjo al anus'
kaj ankaŭ bugre ŝin torturas.

Por rompi la turmentajn fikojn,
Matrjona nun en maltrankvil'
jen lian pugon, jen testikojn
komencis piki per trikil'.

Ekmuĝis li kiel leono,
faligis planken ŝin sen vort',
per longa kaco – draŝbastono
surkape frapis ŝin ĝis mort'.

Sed la vidvino lertan movon
(ankoraŭ pulsis ŝia kor')
sukcesis: kaptis la ĉurovojn
de Luĉjo – kaj deŝiris for.

Sed por Matrjona mavas fato:
mortigis li per kacobato
ŝin kvazaŭ muŝon, dum moment',
kaj falis mem sen viva sent'.

Epilogo

Troviĝis tie sekvatage
vidvin' – kun tru' ĝis umbilik',
parigistin', murdita plage,
Kojonov Luĉjo sen testik',
kaj naŭ kompletoj por la trik'.

Kadavro de Matrjona mute
trikilon tenis eĉ post frap' –
kun piĉ' nedamaĝita tute,
sed tamen kun rompita kap'!