Valentin Melnikov

Ĉerizoj

(fabelo por nedifinita aĝo)

Sur alta branĉo de fortika ĉerizarbo vivis-estis-pendis-situis du ĉerizetoj, du fratinoj. Ili estis tre similaj inter si, samkiel ĉiuj fratinoj en la mondo. La sola diferenco estis, ke unu el ili havis iom pli longan vosteton, ol ŝia kunulino. Eble pro tiu longa vosteto, eble pro iu alia kaŭzo oni nomis la ĉerizeton Museto, aŭ pli kurte — Munjo. Iom stranga nomo, ĉu? Nu, en la vivo iam okazas eĉ pli strangaj aferoj... Kaj la nomon de la alia fratineto-ĉerizeto mi ne memoras. Ne gravas — ŝi estis tute sama kiel ĉiuj, do nenio speciala direblas pri ŝi.

La ĉerizetoj kune kreskis, kune ĝuis la sunon, kaj se fojfoje aperis pluvo — ili ne tristis, ĉar sciis: baldaŭ denove revenos la suno. Kaj krome — la pluvo tiel agrable freŝigas ĉiujn kreskaĵojn. Do estu ankaŭ pluvo! La fratinetoj kune revis pri io, flustre-susure babilis inter si kaj kun proksimaj folietoj. La vivo kvietis kaj helis.

Tiel pasis tago post tago. La ĉerizetoj maturiĝis kaj ĉiu ajn povis admiri ilian belecon. Ĉiuj estis tre similaj, do ankaŭ sorton ili devus havi saman. Tamen eĉ el simila komenco foje rezultas tute diversaj sekvoj. Neniu ja povas antaŭvidi eĉ sian morgaŭon.

Iutage la ĝardenon alflugis birdo. Neniam antaŭe oni vidis ĝin ĉi tie. Kaj jen — eble la birdo estis malsata post longa pena flugo, aŭ simple la beleco kaj matureco de la ĉerizoj logis kaj tentis ĝin — la historio pri tio silentas... Gravas la faro: la birdo ravite rigardis la ĉerizetojn. Ĉiuj ili estis egale belaj, sed — vi memoras ja — Munjo havis pli longan vosteton ol ĉiuj aliaj, do estis pli rimarkinda kaj troviĝis plej proksime al la neatendita gasto. Do la birdo ekvidis Munjon kaj — bekis!

Kiam Munjo rekonsciiĝis, la birdo jam estis for. Kelkaj gutoj da ruĝa suko — ŝia sango — falis surteren. Apenaŭ iu rimarkis tion. Ŝia doloro baldaŭ pasis, la vundo ne estis mortiga — vivi eblas! — sed kiel vivi? La cikatron de tiu vundo Munjo neniel povis kaŝi. Paroli pri perfekta beleco jam ne eblis...

Tiu okazo, certe, tuj iĝis konata al la ĉerizoj — fratinoj, kuzinoj kaj amikinoj. Ja memkompreneble, ili ĉiam vidas unu la alian kaj ĉion scias pri alies vivo. Kaj kiu ne bezonas labori — nur ripozas kaj gardas sian belecon — tiu havas sufiĉan tempon por klaĉi. Kaj por klaĉado ili havis nemultajn temojn. Ni, homoj, havas librojn, muzeojn, klubojn, vojaĝojn, nia vivo plenas de novaĵoj. Sed ĉu multas novaĵoj al tiu, kiu tutan vivon pendas-sidas en sama loko? Do ili konstante babilis pri la sorto de Munjo. La plej proksima fratino-ĝemelino kompatis ŝin, provis konsoli — sed kiel konsoli, se jam ne eblas revenigi la pasinton? Kaj la plejparto de l' ĉerizoj tamen rigardis Munjon kun moko kaj malestimo, nun jam neniu volis kun ŝi amiki. Ili diris: ŝi mem kulpas pri sia malfeliĉo. Ja ŝi havas pli longan vosteton, do diferencas de ĉiuj aliaj kaj elstaras el la amaso. Jen pro tio la birdo atentis ĝuste ŝin. Ne indas sin elŝovi. Se ŝi estus absolute sama kiel ĉiuj — okazus nenio...

Povra Munjo ne povis ion diri por sinpravigo. Jes, ŝia vosteto pli longas — sed ŝi ja ricevis ĝin de la naturo, de panjo-ĉerizarbo. Kaj ĉu tiom malbone estas diferenci de aliaj? Jen ŝi elstaris el la amaso kaj dank'al tio povis rigardi forajn kampojn, riveron, kaj nokte — stelojn kaj lanternojn de proksima urbo. Tia vivo estas multe pli interesa, tamen evidentiĝis, ke por ĉio oni devas pagi... Certe, Munjo ploris. Sed ŝi estis fiera kaj ne volis, ke iu vidu ŝiajn larmojn. Ŝi ne povis fuĝi al iu izolita loko — do lasis sin plori nur dum pluvo. Tiam eĉ la fratineto-ĝemelino ne povis diri precize: ĉu estas pluvgutoj aŭ larmoj de Munjo...

Pasis ankoraŭ kelkaj tagoj. Venis homoj, kolektis ĉiujn berojn kaj forveturigis ien. Kio poste okazis al ili? Tio, kio devis okazi: la belajn, sukplenajn ĉerizojn oni rapide disaĉetis kaj baldaŭ formanĝis. Nenia spuro restis de ili surtere, kvazaŭ ili neniam ekzistus. Do, ĉu valoris tiel gardi sian belon, fieri pri sia netuŝiteco? La fino tutegale samas...

Sed la «difektitan» Munjon oni forĵetis, ĉar neniu prenus ŝin. Ŝi kuŝis surtere, forgesita de ĉiuj. Longe kuŝis...

Kaj post kelkaj jaroj sur tiu loko jam staris juna, sed fortika ĉerizarbeto. Vento fleksadis ĝin, sed rompi ne povis. Aperis kaj komencis ŝveleti la unuaj burĝonoj...


Ĉu vi opinias, ke mi simple elpensis ĉion ĉi? Ne, karaj miaj! Mi loĝas en granda urbo, malproksime de vivanta naturo. Asfalto, polvo, malpura aero... Kaj ĉerizoj ĉi tie ne kreskas, oni alportas ilin malofte kaj nur kontraŭ freneza prezo. Do vi komprenas: mi ne povis mem verki tiun historieton. Kiu rakontis ĝin al mi? Evidente — tiu, kiu ĉion observis per propraj okuloj. Mi ne volas diri — kiu... Eble la birdo, eble la vento, eble eĉ Munjo mem. Ne gravas. Gravas nur, ke ĉio ĉi vere okazis. Aŭ okazos. Aŭ povus okazi...

1992
Laŭda mencio en «Liro-94», Jekaterinburg


Hosted by uCoz