[ Antaŭa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

2
Poncio Pilato

En blanka mantelo kun sangruĝa subŝtofo, frumatene je l' dek kvara tago de la printempa monato Nisan', Poncio Pilato, la prokuratoro de Judujo, kavaleriane trenante la plandumojn, eliris en la portikon inter la du aloj de la palaco de Herodo la Granda.

Pli ol ion ajn en la mondo la prokuratoro abomenis la odoron de roza oleo, kaj nun ĉio aŭguris malbonan tagon, ĉar ĝi persekutis lin ekde la mateniĝo. Ŝajnis al li, ke la cipresoj kaj palmoj en la ĝardeno verŝas la rozan odoron, ke malbeninda roza flueto miksiĝas al la leda kaj ŝvita odoro de lia eskorto. Amara fumeto penetris la portikon de trans la supra ĝardenteraso, de pavilonoj en la posto de la palaco, kie, veninte al Jerŝalaim kun la prokuratoro, kvartiris la Unua kohorto de la XII Fulma legio; kaj al la fumeto, indikanta ke la centuriaj kuiristoj komencis prepari la tagmanĝon, miksiĝis la sama grasa roz'odoro. Ho, dioj, dioj, pro kio vi min punas?

«Nu jes, sendube! Tio estas ĝi, ĝi denove, la nevenkebla, terura hemikranio, malsano ĉe kiu doloras duono de la kapo. Kontraŭ ĝi ne ekzistas rimedo, malestas kuraco. Mi provu ne movi la kapon.»

Brakseĝo jam estis pretigita sur la mozaika planko ĉe la fontano. Sen rigardi iun ajn, la prokuratoro sidiĝis sur ĝin kaj etendis la manon flanken.

La sekretario respekte metis en la manon pecon de pergameno. Ne sukcesinte superregi doloran grimacon, la prokuratoro ĵetis oblikvan rigardon sur la skribaĵon kaj pene diris:

— Juĝato el Galileo, ĉu? Ĉu la tetrarĥo ekzamenis la aferon?

— Jes, prokuratoro, — respondis la sekretario.

— Do kio?

— Li rifuzis konkludi pri la afero kaj la mortoverdikton de la Sinedrio sendis al vi por konfirmo.

La vango de la prokuratoro tremetis kaj li nelaŭte diris:

— Oni venigu la akuzaton.

Du legianoj tuj alkondukis de la ĝardenteraso sur la balkonon en la portiko viron verŝajne dudek sep jarojn aĝan kaj lasis lin stari antaŭ la seĝo de la prokuratoro. La homo surhavis malnovan kaj disŝiritan, hele bluan ĥitonaĉon; lian kapon kovris blanka tuko, fiksita per rimeneto transanta la frunton. Liaj manoj estis ŝnurligitaj malantaŭ la dorso. Sub la maldekstra okulo li havis grandan bluaĵon, ĉe la buŝ'angulo batvundon kun koaguliĝinta sango. La alkondukito rigardis la prokuratoron kun maltrankvila scivolo.

Tiu paŭzis, poste demandis lin en la aramea lingvo:

— Do, ci instigis la popolon ruinigi la Jerŝalaiman Templon, ĉu? — Dirante tion la prokuratoro sidis kvazaŭ ŝtona, nur liaj lipoj apenaŭ moviĝis. Li estis kvazaŭ ŝtona pro la timo svingeti la kapon ardantan per infera doloro.

La viro kun la ligitaj manoj iom moviĝis antaŭen kaj ekparolis:

— Bona homo! Kredu al mi …

Plu senmova, la prokuratoro tuj lin interrompis sen plilaŭtigi la voĉon:

— Ĉu min ci nomas bona homo? Ci eraras, ĉiu en Jerŝalaim murmuras pri mi, ke mi estas kruela monstro — kaj tio estas perfekte ĝusta. — Same senesprime li aldonis: — Centuriestron Ratobuĉulo ĉi tien.

Ŝajnis al ĉiuj, ke sur la balkono malheliĝis, kiam la estro de la speciala centurio Marko, alnome Ratobuĉulo, aperis antaŭ la prokuratoro.

La centuriestro je tuta kapo superis la plej altan soldaton de la legio, kaj havis tiom larĝajn ŝultrojn, ke li tute ŝirmis la ankoraŭ malaltan sunon.

La prokuratoro lin alparolis latine:

— La krimulo min titolas per bona homo. Por unu minuto prenu lin for kaj klarigu al li, kiel oni al mi parolu. Sed sen kripligo.

Kaj ĉiuj krom la senmova prokuratoro sekvis per la rigardo Markon Ratobuĉulon, kiu mansvingis al la arestito, ke tiu iru post li.

Ratobuĉulon oni ĉiam sekvis per la rigardo, kie ajn li aperis, pro lia staturo, kaj kiuj vidis lin unuafoje — ankaŭ pro lia misforma vizaĝo: ĝermana klabo iam rompis lian nazon.

La pezaj botoj de Marko forklakis kontraŭ la mozaiko, la ligito senbrue lin sekvis, plena silento estiĝis en la kolonaro. Turtoj kveris sur la ĝardenteraso kaj en la fontano la akvo lirlis sian kaprican, agrablan kanton.

La prokuratoro volus ekstari, meti la tempion sub la akvostrion kaj tiel resti senmova. Sed li sciis, ke ankaŭ tio ne mildigas la doloron.

Elkondukinte la juĝaton en la ĝardenon, Marko Ratobuĉulo prenis vipon el la manoj de legiano, staranta antaŭ la piedestalo de bronza statuo, ĝin svingetis kaj frapis la ligiton sur la ŝultrojn. La movo estis facila kaj senpena, sed la homo tuj falis teren kvazaŭ subhakite, misglutis la aeron, lia vizaĝo iĝis griza kaj la okuloj sensenciĝis. Same facile, kvazaŭ malplenan sakon, Marko levis la falinton superteren, lin surpiedigis kaj diris naze, malbone prononcante la arameajn vortojn:

— La Romian prokuratoron alparoli per — hegemono. Aliajn vortojn ne diri. Kviete stari. Ĉu ci komprenis min aŭ frapi cin?

La arestito ŝanceliĝis, sed sin superregis, la ruĝo reaperis sur lia vizaĝo, li retrovis la spiron kaj raŭke diris:

— Mi komprenis cin. Ne frapu min.

Post unu momento li staris antaŭ la prokuratoro.

Malsanule fremdigite eksonis ties voĉo:

— La nomo?

— Ĉu la mia? — haste redemandis la arestito. La tuta lia aspekto atestis pri la klopodo respondi ĝuste, ne plu kolerigi.

La prokuratoro nelaŭte diris:

— La mian mi scias. Ne ŝajnigu cin pli stulta ol ci estas. La cia.

Jeŝua, — rapidis respondi la arestito.

— Alnomo?

Ha-Nocri.

— De kie ci devenas?

— De la urbo Gamala, — la ligito montris per la kapo, ke ie for, malproksime, dekstre de li, estas la urbo Gamala.

— De kiu gento?

— Mi ne scias precize, — vigle respondis la arestito, — mi ne memoras miajn gepatrojn. Oni diris al mi, ke mia patro estis siriano …

— Kie estas cia hejmo?

— Mi ne havas fiksan loĝejon, — konfuzite respondis la ligito, — mi vojaĝas de urbo al urbo.

— Tion eblas esprimi pli koncize, per unu vorto: vagabondo, — diris la prokuratoro. — Ĉu ci havas parencojn?

— Neniun, mi estas sola en la mondo.

— Ĉu ci scipovas legi?

— Jes.

— Ĉu ci scias iun lingvon, krom la aramean?

— Jes. La grekan.

La ŝvelinta palpebro leviĝis, la okulo, nebula pro doloro, sin fiksis sur la arestiton. La alia okulo restis fermita.

Pilato ekparolis greke:

— Do, ĉu ci volis ruinigi la Templon kaj instigis al tio la popolon?

La arestito denove vigliĝis, liaj okuloj ĉesis esprimi timon kaj li respondis en la greka:

— Mi, bo… — ĉi tiam teruro trafulmis liajn okulojn pro la preskaŭa misparolo, — mi, hegemono, neniam intencis ruinigi la Templon kaj neniun instigis al tiu sensenca ago.

Miro aperis sur la vizaĝo de la sekretario, kiu kurbiĝante super la malalta tablo protokolis la depozicion. Li levis la kapon, sed tuj ree ĝin klinis al la pergameno.

— Multego da homoj alfluas la urbon antaŭ la festo. Inter ili estas magoj, aŭguristoj, astrologoj kaj murdistoj, — senesprime parolis la prokuratoro, — estas ankaŭ mensoguloj. Ekzemple, ci estas mensogulo. Estas ja klare skribite: instigis ruinigi la Templon. Tiel atestas la homoj.

— Tiuj bonaj homoj, — la arestito haltis kaj haste aldoninte: — hegemono, — daŭrigis: — estas neinstruitaj, ili konfuzis ĉion kion mi diris. Mi eĉ komencas timi, ke tiu miskompreno daŭros tre longan tempon. Kaj ĉio ĉi ĉar li malĝuste skribas miajn parolojn.

Estiĝis silento. Nun ambaŭ malsanulaj okuloj peze rigardis la arestiton.

— La lastan fojon mi cin admonas: ĉesu ŝajnigi cin frenezulo, ci krimulaĉo, — milde kaj senesprime diris Pilato, — pri ci estas skribite nemulte, sed tio sufiĉas por cin pendumi.

— Tamen jes, jes ja, hegemono, — diris la arestito tute streĉiĝinte pro la strebo kredigi, — sekvas, sekvadas min iu kun kapra pergameno, kaj senĉese skribas. Nu, foje mi ĵetis rigardon en lian pergamenon — tio estis terura! Absolute nenion el la skribita mi iam diris. Mi lin petegis: pro Dio, bruligu cian pergamenon! Sed li forŝiris ĝin el miaj manoj kaj forkuris.

— Kiu ankoraŭ? — mallogite demandis Pilato kaj tuŝis la tempion per la mano.

Levio Mateo, — volonte klarigis la arestito. — Li estis impostisto kaj unue mi renkontis lin en Betfage, sur la vojo, tie kie elstaras la angulo de figĝardeno. Ni konversaciis. Komence li traktis min malafable kaj eĉ insultis min — nu, li opiniis ke li min insultas nomante min hundo, — la arestito ridetis, — mi vidas nenion malbonan en la besto, do nenion ofendan en la vorto …

La sekretario ĉesis skribi kaj kaŝe ĵetis mirrigardon, ĉi-foje ne al la arestito sed al la prokuratoro.

— … tamen aŭskultante min li iĝis pli milda, — daŭrigis Jeŝua, — fine li ĵetis sian monon sur la vojon kaj diris, ke li iros kun mi vojaĝi …

Pilato rikanis per unu vango, nudigante siajn flavajn dentojn, kaj turnis sian tutan trunkon al la sekretario:

— Ho, urbo Jerŝalaim! Ĉu estas absurdaĵo kiun oni ne aŭdus ĉi tie? Impostisto, aŭskultu do, impostisto ĵetis monon sur la vojon!

Ne sciante, kiel reagi, la sekretario decidis speguli la Pilatan rikanon.

— Nu, li diris, ke de tiam la mono iĝis al li abomena, — klarigis Jeŝua la strangan agon de Levio Mateo, kaj aldonis: — De tiam li iĝis mia kunvojaĝanto.

Ankoraŭ nuddenta, la prokuratoro rigardis la arestiton, poste la sunon, nerezisteble leviĝantan supren, super la rajdostatuoj de la hipodromo kuŝanta malproksime dekstre, malpli alte ol la palaco. Kaptite de naŭza turmento, li pensis, ke la plej simpla solvo estus forigi de la balkono ĉi tiun strangan krimulaĉon per nuraj tri vortoj: «Oni lin pendumu». Forigi ankaŭ la eskorton, foriri el la portiko en la internon de la palaco, ordoni ke oni kurtenu ĉambron kaj alportu malvarman akvon, lasi sin fali sur liton, plorvoĉe voki la hundon Banga', plendi al ĝi pri la hemikranio. La penso pri veneno loge trafulmis la kapon de la prokuratoro.

Li rigardis la homon per la malklaraj okuloj kaj dum kelka tempo silentis, penante rememori, kial antaŭ li, sub la senkompata Jerŝalaima suno, staras arestito kun sia misforma pro batoj vizaĝo, kaj kiujn pluajn senutilajn demandojn li ankoraŭ devas fari.

— Ĉu Levio Mateo? — raŭke demandis la malsanulo kaj fermis la okulojn.

— Jes, Levio Mateo, — atingis lin la akra, lin turmentanta voĉo.

— Tamen kion ci diris pri la Templo al la hom'amaso en la bazaro?

La voĉo de la respondanto ŝajnis piki Pilaton en la tempion, ĝi estis neesprimeble doloriga. Ĝi estis diranta:

— Mi, hegemono, diris, ke falos la templo de la malnova kredo kaj kreiĝos nova templo de la vero. Mi diris tiel, por ke oni pli facile komprenu.

— Kial do ci, vagulaĉo, agitis la popolon en la bazaro parolante pri la vero kiun ci ne scias? Kio estas la vero?

Dirinte tion la prokuratoro pensis: «Ho, vi dioj! Mi demandas lin pri io malnecesa por la juĝo … Mia intelekto ne plu servas min …» Kaj refoje la kaliko kun malhela likvaĵo aperis en lia mensa vido. «Venenon al mi, venenon!»

Denove li ekaŭdis la voĉon:

— Antaŭ ĉio la vero estas, ke doloras cia kapo, doloras tiom forte, ke ci malkuraĝe pensas pri la morto. Ci apenaŭ povas al mi paroli, eĉ rigardi min estas al ci malfacile. Nun mi estas cia nevola turmentanto, tio min ĉagrenas. Ci ne povas eĉ pensi pri io ajn kaj nur revas, ke venu cia hundo, ŝajne la sola kara al ci estaĵo. Sed ciaj turmentoj tuj finiĝos, la kapo ĉesos dolori.

La sekretario je duonfrazo ĉesis skribi kaj mire ekgapis la arestiton.

Pilato levis sur tiun la martirajn okulojn kaj rimarkis, ke la suno jam estas altete super la hipodromo, ke ĝia radio, penetrinte la kolonaron, rampis ĝis la eluzitaj sandaloj de Jeŝua, ke tiu forflankiĝas por ĝin eviti.

La prokuratoro ekstaris, premis la kapon per ambaŭ manoj, lia flaveta, razita vizaĝo esprimis teruron. Sed tuj li ĝin superregis kaj residiĝis.

Dume la arestito daŭrigis sian parolon, sed la sekretario ne plu skribis. Ansere streĉinte la kolon, li nur klopodis ne eligi eĉ malplejan vorton.

— Jen, ĉio finiĝis, — parolis la arestito afable rigardante Pilaton, — mi tre ĝojas pri tio. Mi konsilas al ci, hegemono, por iom da tempo forlasi la palacon kaj promeni en la ĉirkaŭaĵo — nu ekzemple, en la ĝardenoj sur la Oliv'arba Monto. La fulmotondro … — sin turninte la arestito rigardis la sunon, — venos poste, antaŭ la vespero. Promeno cin efikus tre bone, kaj mi volonte cin akompanus. En mian kapon venis kelkaj novaj pensoj, kiuj eble cin interesos, kaj mi kun plezuro komunikus al ci ilin, des pli ke ci ŝajnas homo tre inteligenta.

La sekretario morte paliĝis kaj lasis fali la pergamenrulon.

— Cia malfeliĉo konsistas en tio, — nehaltigate parolis plu la ligito, — ke ci estas tro malkomunikema kaj tute perdis la fidon je la homoj. Konsentu ja, ke oni ne povas meti sian tutan ŝaton en hundon. Cia vivo estas magra, hegemono. — La parolinto permesis al si rideton.

La sekretario nun pensis nur pri tio, ĉu li kredu siajn orelojn. Devigite kredi, li penis imagi, en kiu fantazia formo manifestiĝos la furiozo de la kolerema prokuratoro ĉe tiu senprecedenca impertinentaĵo de la arestito. Sed li ne povis tion imagi, kvankam li bone konis la prokuratoron.

Eksonis la streĉovundita, raŭketa voĉo de la prokuratoro, latine diranta:

— Malligu liajn manojn.

Unu el la eskortanoj frapis per la lanco kontraŭ la planko, transdonis ĝin al alia, aliris la arestiton kaj forigis la ŝnuron. La sekretario reprenis la pergamenon kaj decidis dum kelka tempo nenion skribi kaj nenion miri.

— Konfesu, — mallaŭte demandis Pilato en la greka, — ci estas granda kuracisto, ĉu?

— Ne, prokuratoro, mi ne estas kuracisto, — respondis la arestito, delice frotante la ŝvelintan, malhele ruĝan manon, sulkigitan per la ŝnuro.

Klininte la kapon, Pilato boris la arestiton per fiksa rigardo. Ne plu nebula, ĝi reakiris siajn kutimajn spritobrilojn.

— Mi ne demandis cin, — diris Pilato, — ĉu ci ankaŭ scias latine?

— Jes, — respondis la arestito.

La flavetaj vangoj de Pilato iom ruĝiĝis kaj li demandis latine:

— Kiel ci divenis, ke mi volis voki mian hundon?

— Tio estas tre simpla, — latine respondis la arestito, — ci movis cian manon en la aero, — la parolanto ripetis la geston de la prokuratoro, — kvazaŭ ci volis ĝin karesi kaj ciaj lipoj …

— Jes, — diris Pilato.

Post paŭzo li demandis greke:

— Do, ci estas kuracisto, ĉu?

— Ne, ne, — energie kontraŭdiris la arestito, — kredu al mi, mi ne estas kuracisto.

— Nu bone, se ci volas kaŝi tion, kaŝu ĝin. La aferon ĝi ne koncernas. Do, ĉu ci asertas, ke ci neniun instigis detrui … aŭ forbruligi aŭ alimaniere difekti la Templon?

— Mi neniun instigis al tiaj agoj, hegemono, mi ripetas. Ja mi ne similas malsaĝulon, ĉu?

— Ho certe, ci ne similas malsaĝulon, — mallaŭte respondis la prokuratoro kaj timinde rikanis. — Do ĵuru ke tio ne okazis.

— Je kio ci volas ke mi ĵuru? — plivigliĝis la malligito.

— Nu, ekzemple je cia vivo, — respondis la prokuratoro, — nun estas la ĝusta tempo ĵuri je ĝi, ĉar sciu, ĝi pendas je hareto!

— Ĉu ci opinias, ke ĝin pendigis ci, hegemono? — demandis la arestito. — Se jes, ci ege eraras.

Pilato ektremis kaj diris tra la kunpremitaj dentoj:

— Mi povas distranĉi tiun hareton.

— Ankaŭ pri tio ci eraras, — kontraŭdiris la arestito kun serena rideto, per la mano sin ŝirmante kontraŭ la suno. — Ja konsentu, ke sendube, distranĉi ĝin povas nur la pendiginto, ĉu?

— Nu bone, — ridetis Pilato, — mi ne plu dubas, ke la nenifaremaj Jerŝalaimaj gapuloj senforlase cin sekvis. Mi ne scias, kiu pendigis cian langon, sed ĝi estas bone pendigita. Interalie, ĉu tio estas vera, ke ci envenis Jerŝalaimon tra la Pordego de Suzo, rajdante azenon kaj akompanate de popolaĉo kiu salutis cin per krioj kvazaŭ profeton?

La arestito mire rigardis la prokuratoron.

— Verdire, mi havas nenian azenon, — li respondis. — Mi envenis la urbon tra la Pordego de Suzo, tio estas ĝusta, sed mi venis piede. Min akompanis nur Levio Mateo kaj neniu kriis al mi ion ajn, ĉar tiam neniu en Jerŝalaim min konis.

— Ĉu ci konas tiujn homojn, — daŭrigis Pilato fiksrigardante la arestiton, — iu Dismas, poste Gestas kaj Bar-rabba?

— Ĉi tiujn bonajn homojn mi ne konas.

— Ĉu vere?

— Vere.

— Nun diru al mi, kial ci ĉiumomente diras «bona homo»? Ĉu ĉiun ci nomas tia?

— Ĉiun, — respondis la arestito, — en la mondo ne estas malicaj homoj.

— La unuan fojon mi tion aŭdas, — diris Pilato kun negaja rideto, — sed eblas, ke mi ne sufiĉe konas la vivon. Ne necesas skribi plu, — li sin ekturnis al la sekretario, cetere ĉesinta skribi jam antaŭe, kaj reparolis al la arestito: — Ĉu en iu greka libro ci legis pri tio?

— Ne, mi mem komprenis tion.

— Kaj ci predikas tion, ĉu?

— Jes.

— Nun kion ci dirus, ekzemple, pri centuriestro Marko, alnome Ratobuĉulo, ĉu ankaŭ li estas bona?

— Jes, — respondis la arestito, — kvankam li estas malfeliĉa homo. De kiam bonaj homoj lin kripligis, li iĝis kruela kaj senkompata. Estas interese, kiu faris tion?

— Mi volonte informos cin pri tio, — diris Pilato, — mi ja ĉeestis tie. Bonaj homoj sin ĵetadis sur lin kvazaŭ la hundoj sur urson. La ĝermanoj kroĉiĝis je liaj kruroj, brakoj, kolo. Lia manipuluso estis encirkligita, kaj se la turmo, kiun mi komandis, ne estus enhakinta sin de la flanko, ci, filozofo, ne havus la okazon interparoli kun Ratobuĉulo. Tio estis dum la batalo ĉe Idistavizo, en la Junulina Valo.

— Se mi povus interparoli kun li, — neatendite diris la arestito reve, — mi estas certa, ke li draste ŝanĝiĝus.

— Nu, — reagis Pilato, — se ci havus la kapricon interparoli kun oficiroj aŭ soldatoj de la legio, tio probable ne rezultigus grandan ĝojon por la legiestro. Tamen — feliĉe por ni ĉiuj — tio ne okazos, kaj mi estas la unua kiu zorgos pri la afero.

Ĉi tiam hirundo impetis en la portikon, flugis unu rondon tuj sub la ora plafono, malplialtiĝis, per la akra flugilo preskaŭ tuŝis la vizaĝon de bronza statuo staranta en niĉo kaj malaperis en kapitelo. Eble, ĝi ekvolis fari tie sian neston.

Dum ĝia flugado en la kapo de la prokuratoro, nun klara kaj facila, vortiĝis formulo. Ĝi estis jena: La hegemono konsideris la aferon pri la vaganta filozofo Jeŝua, alnome Ha-Nocri, kaj trovis nenian delikton. Speciale, ne estas malkovrita ia ajn rilato inter la faroj de Jeŝua kaj la ĵusa tumulto en Jerŝalaim. Evidentiĝis, ke la vaganta filozofo estas mense malsana, tial la prokuratoro ne konfirmas la mortoverdikton de la Malgranda Sinedrio pri Ha-Nocri. Tamen, ĉar ties malsaĝaj, utopiaj paroloj povas kaŭzi tumulton en Jerŝalaim, la prokuratoro lin forsendas el la urbo kaj ordonas malliberigi lin en Cezareo Stratona ĉe Mediteraneo — kie cetere rezidas la prokuratoro.

Necesis nur dikti tion al la sekretario.

La flugiloj de la hirundo susuris tuj super la kapo de la hegemono, la birdo ĵetis sin flanken, al la kaliko de la fontano kaj forflugis eksteren. La prokuratoro levis la rigardon sur la arestiton kaj vidis apud tiu brulantan polvofoston.

— Ĉu estas io plua pri li? — demandis Pilato la sekretarion.

— Bedaŭrinde jes, — kontraŭ lia atendo respondis tiu kaj donis al Pilato alian pergamenon.

— Kio do? — Pilato kuntiris la brovojn.

Lia mieno ŝanĝiĝis eĉ plie post ol li legis la pergamenon. Ĉu malhela sango alfluis liajn vizaĝon kaj kolon, ĉu okazis io alia, sed lia haŭto perdis la flavon, iĝis bruna kaj liaj okuloj ŝajnis sinki en la kapo.

Verŝajne pro la sama sango, kiu alfluis la tempiojn kaj komencis tie batadi, konfuziĝis lia vidado. Jen — ŝajnis al li, ke la kapo de la arestito ien forŝvebis kaj anstataŭ ĝi aperis alia. Sur tiu kalva kapo sidis ora krono kun disaj dentoj; la haŭton de la frunto korodis ulcero, ŝmirita per ungvento; la buŝo estis ensinkinta, sendenta, kun kaprica, pendanta malsupra lipo. Plu, ŝajnis al Pilato, ke la rozkoloraj kolonoj ĉirkaŭ li kaj la Jerŝalaimaj tegmentoj tie for, malsupre, trans la ĝardeno, malaperis, ke ĉio perdiĝis en la densega verdo de la Kapreaj ĝardenoj. Ankaŭ pri lia aŭdo okazis io stranga: ŝajnis, ke ie malproksime trumpetoj eksonis nelaŭte kaj minace, kaj tre klare li aŭdis nazan voĉon orgojle tiri la vortojn: «La leĝo pri majest'atenco …».

Rapide ekruliĝis pensoj — mallongaj, senordaj, nekutimaj: «Perdita!»; poste: «Perditaj!..» Kaj tute absurda ideo pri ia nepre venonta (al kiu?!) senmorteco — kaj tiu senmorteco ial naskis neelteneblan angoron.

Pilato sin streĉis, forpelis la vizion, revenigis la rigardon en la portikon. Antaŭ li denove estis la okuloj de la arestito.

— Aŭskultu, Ha-Nocri, — ekparolis la prokuratoro iel strange rigardante al Jeŝua: lia mieno estis severa, sed en la okuloj videblis maltrankvilo, — ĉu iam ci diris ion ajn pri la granda Cezaro? Respondu! Ĉu ci ion diris? Aŭ … ne … diris? — La vorton ne Pilato tiris iom pli longe ol konvenas ĉe juĝo. Per la rigardo li sendis al la arestito ian penson, kiun li volis kvazaŭ sugestii al tiu.

— Diri la veron estas facile kaj agrable, — rimarkis Jeŝua.

— Mi ne bezonas scii, — reagis Pilato per sufokata kolera voĉo, — ĉu estas al ci agrabla diri la veron. Tutegale ci ĝin diros. Tamen dirante ĝin, pesu ĉiun vorton se ci volas eviti morton ne nur certan sed ankaŭ turmentan.

Ne estas sciate, kio okazis al la prokuratoro de Judujo, sed li permesis al si levi la manon, kvazaŭ por ŝirmi sin kontraŭ la sunradio, kaj de malantaŭ la mano, kiel de malantaŭ ŝildo, sendi al la arestito ian subinstigan rigardon.

— Do, — li parolis plu, — respondu, ĉu ci konas iun Jehudon el Kirjat kaj kion ci diris al li, se ci tamen diris, pri Cezaro?

— Tio okazis jene, — volonte komencis rakonti la arestito, — antaŭhieraŭ vespere, ĉe la Templo, mi konatiĝis kun junulo kiu nomis sin Jehudo el la urbo Kirjat. Li invitis min en sian domon en la Malsupra Urbo kaj regalis min …

— Bona homo, ĉu? — demandis Pilato kaj diableska fajrero ekbrilis en liaj okuloj.

— Tre bona kaj sciama homo, — jesis la arestito, — li montris plej grandan interesiĝon pri miaj ideoj kaj tre varme min akceptis …

— … ekbruligis la lampojn, — je la sama tono, kiel la arestito, tradente diris Pilato. Liaj okuloj flagretis.

— Jes, — respondis Jeŝua, iom surpizite ke la prokuratoro tion scias, kaj daŭrigis: — Li petis min eldiri mian opinion pri la ŝtatregado. Tiu demando lin ege interesis.

— Do, kion ci diris? — demandis Pilato. — Ci respondos al mi, ke ci ĝin forgesis, ĉu? — sed lia voĉo jam estis senespera.

— Mi diris, ekzemple, — rakontis la arestito, — ke ĉia regado estas perforto kontraŭ la homoj kaj ke venos tempo kiam ne plu estos la regado de la Cezaroj nek ia alia regado. La homo eniros la regnon de la vero kaj justo, kie nenia regado estos bezonata.

— Poste!

— Poste estis nenio, ĉar tiam homoj enkuris, min ligis kaj kondukis en la malliberejon.

La sekretario rapide protokolis klopodante ne eligi eĉ unu vorton.

— En la mondo neniam estis nek estas nek estos regado pli granda aŭ pli bona por la homoj ol la regado de Tiberio Cezaro, — la streĉovundita kaj malsanula voĉo de Pilato ŝvelis, ial li furioze rigardis la sekretarion kaj la eskorton, — kaj ne decas ke ci, malsaĝa krimulaĉo, juĝu pri tio. — Ĉi tiam la hegemono kriegis:

— La eskorton for de la balkono! — Sin turninte al la sekretario li aldonis:

— Lasu min sola kun la krimulo, temas pri ŝtata afero!

La eskorto levis la lancojn kaj ritme klakante per la ferizitaj kaligoj eliris en la ĝardenon sekvate de la sekretario.

Dum kelka tempo la silenton sur la balkono plenigis nur la kanto de la akvo en la fontano. Pilato rigardis la akvon formi super la ŝprucilo ŝvelantan flu'teleron, ties randojn forrompiĝi kaj strie disfali.

Unua ekparolis la arestito.

— Mi vidas, ke okazis misaĵo pro mia interparolo kun tiu junulo el Kirjat. Mi antaŭsentas, hegemono, ke lin trafos malfeliĉo kaj mi lin tre kompatas.

— Ŝajnas al mi, — kun stranga rideto respondis la prokuratoro, — ke estas en la mondo iu alia, pli inda je cia kompato ol Jehudo el Kirjat kaj suferonta multe pli ol Jehudo. Do, Marko Ratobuĉulo, la flegma kaj senhezita torturisto, la homoj kiuj, kiel mi vidas, cin batis pro ciaj predikoj — la prokuratoro almontris la misforman vizaĝon de Jeŝua, — la krimuloj Dismas kaj Gestas, murdintaj kun siaj kunuloj kvar soldatojn, kaj fine la fi-perfidulo Jehudo — ĉu ili ĉiuj estas bonaj homoj?

— Jes, — respondis la arestito.

— Kaj venos la regno de la vero, ĉu?

— Ĝi venos, hegemono, — fide respondis Jeŝua.

— Neniam ĝi venos, — ekkriis Pilato per voĉo tiom terura ke Jeŝua ŝanceliĝis malantaŭen. Tiel li estis krianta antaŭ multaj jaroj al siaj kavalerianoj en la Valo de la Junulinoj: «Batu ilin! Batu! La ega Ratobuĉulo kaptitas!» Li ankoraŭ pli laŭtigis sian rompitan pro la komandado voĉon por ke en la ĝardeno oni aŭdu la vorton:

— Krimulo! Krimulo! Krimulo!

Poste li demandis pli trankvile:

— Jeŝua Ha-Nocri, ĉu ci kredas je dioj?

— Estas nur unu Dio, — respondis Jeŝua, — je li mi kredas.

— Do preĝu al li, forte preĝu! Cetere … — la voĉo de Pilato resinkis, — tio estas senutila. Ĉu ci havas edzinon? — ial malĝoje li demandis, ne komprenante kio al li okazas.

— Ne, mi estas sola.

— La abomeninda urbo, — subite murmuris la prokuratoro. Li movis la ŝultrojn, kvazaŭ pro malvarmo, kaj frotis la manojn, kvazaŭ lavante ilin. — Se ci estus murdita antaŭ cia renkonto kun Jehudo el Kirjat, tio certe estus multe pli bona.

— Ci prefere lasu min for, hegemono, — neatendite petis Jeŝua kaj lia voĉo iĝis maltrankvila, — mi vidas ke oni volas mortigi min.

Spasmo tordis la vizaĝon de Pilato, li turnis al Jeŝua la inflamajn okulglobojn kun ilia ruĝiĝinta vejnaro kaj diris:

— Ĉu ci, malfeliĉulo, imagas ke Romia prokuratoro liberigos homon dirintan tion, kion ci diris? Ho dioj! Ĉu ci pensas, ke mi pretas okupi cian lokon? Ciajn opiniojn mi malaprobas! Kaj atentu: se post ĉi tiu momento ci diros eĉ unu vorton, se ci ekparolos kun iu ajn, tiam kontraŭ mi cin gardu! Mi ripetas: cin gardu!

— Hegemono …

— Silentu! — kriis Pilato kaj lia furioza rigardo sekvis la hirundon, refoje flirtintan tra la kolonaron. — Al mi! — li vokis.

Kiam la sekretario kaj la eskorto reokupis siajn lokojn, Pilato deklaris ke li konfirmas la mortoverdikton de la Malgranda Sinedrio pri la krimulo Ha-Nocri kaj la sekretario protokolis tion.

Post unu minuto antaŭ la prokuratoro staris Marko Ratobuĉulo. La prokuratoro ordonis al li konduki la krimulon al la estro de la sekreta servo kaj konigi al tiu la instrukcion de la prokuratoro, ke Jeŝua Ha-Nocri estu gardata aparte disde la ceteraj kondamnitoj kaj ke al la personaro de la sekreta servo je la minaco de severa puno estu malpermesite interparoli kun Jeŝua Ha-Nocri pri io ajn aŭ respondi liajn demandojn.

Obeante la geston de Marko la eskorto ĉirkaŭis Jeŝuan kaj lin forkondukis de la balkono.

Poste antaŭ la prokuratoro aperis blondbarba belulo kun aglaj plumoj en la kaskokresto. Sur lia brusto brilis oraj leonkapoj, oraj platetoj garnis lian glavrimenon. Liaj triplandumaj botoj estis ŝnuritaj ĝis la genuo, purpura mantelo pendis de lia maldekstra ŝultro. Li estis legato, la legiestro. La prokuratoro lin demandis, kie nun troviĝas la Sebastea kohorto. La legiestro raportis, ke la sebasteanoj estas postenigitaj ĉirkaŭ la placo ĉe la hipodromo, kie estas anoncota la verdikto pri la krimuloj.

Pilato ordonis al la legiestro pretigi du centuriojn el la Italia kohorto. La unu, komandate de Ratobuĉulo, devos eskorti la krimulojn, la ĉarojn kun la ekzekutilaro kaj la ekzekutistojn ĝis la Kalva Monto kaj tie aliĝi la supran kordonon. La alia devos marŝi rekte al la Kalva Monto kaj komenci la posteniĝon. Pro la sama celo, tio estas por sekurigi la monteton, la prokuratoro petis la legiestron sendi kune la helpan skadron, la Sirian alaon.

Kiam la legiestro estis elirinta, la prokuratoro ordonis al la sekretario inviti la prezidanton de la Sinedrio, ĝiajn du membrojn kaj la estron de la Templa gardo. Krome, li petis la sekretarion aranĝi la inviton tiel ke li, la prokuratoro, povu interparoli kun la prezidanto antaŭ la kunveno kaj sola.

La ordonoj de Pilato estis plenumitaj rapide kaj ĝuste. La suno, kiu dum la lastaj tagoj iel aparte furioze ardigadis Jerŝalaimon, ankoraŭ malproksimis de sia plej alta punkto, kiam sur la supra ĝardenteraso, ĉe la du blankaj marmoraj leonoj gardantaj la ŝtuparon, renkontiĝis la prokuratoro kaj Josef Kajafo, la Juduja ĉefpastro prezidanta la Sinedrion.

En la ĝardeno estis kviete. Sed kiam la prokuratoro eliris el la portiko sur la ĝardenterason inundatan de la suna lumo, la terason kie staris hide elefantokruraj palmoj kaj de kie al lia rigardo prezentiĝis la tuta de li abomenata urbo Jerŝalaim, ĝiaj pendaj pontoj, ĝiaj fortikaĵoj kaj precipe la monstra marmorbloko kun ora drakoskvamo anstataŭ tegmento, la Templo de Jerŝalaim, — tiam lia akra aŭdo perceptis venantan de sube, kie muro disigis la malsupran palacan ĝardenterason disde la urba placo, obtuzan murmuron, el kiu fojfoje forflugadis sonoj malfortaj kaj akutaj, kiel ĝemoj aŭ krioj.

Pilato komprenis, ke tie sur la placo jam amasiĝis nenombreblaj Jerŝalaimanoj, incititaj de la ĵusa tumulto, ke la amaso malpacience atendas la verdikton kaj ke krias la senlacaj akvovendistoj.

La prokuratoro komencis per tio ke li invitis la ĉefpastron en la portikon, for de la senkompata ardo, sed Kajafo ĝentile petis pardonon kaj klarigis, ke antaŭfeste li ne rajtas fari tion. Pilato levis la kapuĉon sur sian apenaŭ kalviĝantan kapon kaj komencis la interparolon. La interparolo estis en la greka.

Pilato diris, ke li ekzamenis la aferon pri Jeŝua Ha-Nocri kaj konfirmis la mortoverdikton. Do, antaŭ la hodiaŭ okazonta ekzekuto mortoverdikton ricevis la tri banditoj — Dismas, Gestas, Bar-rabba — kaj krome tiu Jeŝua Ha-Nocri. La du unuaj, kiuj aŭdacis eksciti la popolon kontraŭ Cezaro, estas kaptitaj fare de la Romia potenco post armita rezisto, do pri ili oni ne parolu. Male, la du lastaj, Bar-rabba kaj Ha-Nocri, estas arestitaj de la juda estraro kaj kondamnitaj de la Sinedrio. Laŭ la leĝo kaj kutimo, unu el la du krimuloj estas liberigenda pro la granda festo de Pasko, komenciĝonta hodiaŭ.

Do, la prokuratoro deziras scii, kiun el la du krimuloj intencas liberigi la Sinedrio: ĉu Bar-rabban aŭ Jeŝuan Ha-Nocri?

Kajafo klinis la kapon signante ke li komprenis la demandon kaj respondis:

— La Sinedrio petas liberigi Bar-rabban.

Ĝuste tiun respondon atendis Pilato, sed lia tasko estis ŝajnigi sin mirigita.

Li faris tion majstre. Sur lia orgojla vizaĝo leviĝis la brovoj kaj li mire rigardis la ĉefpastron rekte en la okulojn.

— Verdire, tiu respondo min surprizas, — milde diris la prokuratoro, — mi timas ke okazis miskompreno.

Pilato klarigis sian starpunkton. La Romia administracio neniel atencas la rajtojn de la loka religia estraro, la ĉefpastro ja bone scias tion, tamen tiu kazo prezentas evidentan eraron kaj la Romia administracio havas intereson ĝin korekti.

Nu fakte: la krimoj de Bar-rabba kaj de Ha-Nocri tre diferencas laŭ la gravo. Dum la dua, nekontesteble homo mense malsana, kulpas je absurdaj paroladoj en Jerŝalaim kaj aliloke, la kulpo de la unua estas nekompareble pli grava. Li ne nur malkaŝe ekscitis ribelon, dum la aresto li ankoraŭ mortigis gardiston. Bar-rabba estas multe pli danĝera ol Ha-Nocri.

Pro la indikitaj rezonoj la prokuratoro petas la ĉefpastron rekonsideri la decidon kaj el la du kondamnitoj liberigi la malpli danĝeran, kaj tiu sendube estas Ha-Nocri. Do?

Kajafo diris per voĉo nelaŭta sed firma ke la Sinedrio zorge konsideris la aferon kaj ke la duan fojon ĝi sciigas sian intencon liberigi Bar-rabban.

— Kiel do? Eĉ post mia rekomendo, rekomendo de tiu, per kies buŝo parolas la Romia regado? Ĉefpastro, ripetu je tria fojo!

— Je la tria fojo mi ripetas ke ni liberigos Bar-rabban, — nelaŭte diris Kajafo.

Ĉio estis finita, plua insisto estis sensenca. Ha-Nocri estis malaperonta por ĉiam, neniu kuracos la terurajn, kruelajn dolorojn de la prokuratoro. Kontraŭ ili estas nenia rimedo krom la morto. Sed ne tiu penso nun frapis Pilaton. Lin tutan penetris la sama nekomprenebla angoro, kiu ĵus trafis lin sur la balkono. La prokuratoro serĉis la kialon sed la rezulto estis stranga: ŝajnis al li malklare, ke en la interparolo kun la kondamnito io restis nedirita, aŭ eble, ke li ion ne finaŭskultis.

Pilato forpelis tiun penson kaj ĝi tuj malaperis, same rapide kiel ĝi venis. Ĝi malaperis kaj la angoro restis neeksplikita, ĉar ne povis ja ĝin klarigi alia, fulme aperinta kaj tuj estingiĝinta, mallonga penso: «Senmorteco… La senmorteco venis…» Kies senmorteco? Tion la prokuratoro ne komprenis sed la ideo pri tiu enigma senmorteco glaciigis lin malgraŭ la sun'ardo.

— Nu, — diris Pilato, — estu tiel.

Li turnis la kapon, rigardis ĉirkaŭen kaj miris pri la okazinta ŝanĝo. Malaperis la florŝarĝita rozujo, malaperis la cipresoj kadrantaj la supran terason, la granat'arbo, la blanka statuo en verdaĵoj kune kun la verdaĵoj. Ĉion anstataŭis ia malhelruĝa ŝlimo, en ĝi ektremis kaj ien ekmoviĝis algoj kaj kun ili moviĝis Pilato mem. Sufoka kaj brula, lin forportis la plej terura kolero, la kolero de la malpovo.

— Premon, — eligis Pilato, — premon mi sentas!

Per malvarma, ŝvita mano li abrupte tiris la fibolon de la kolumo de sia mantelo. La fibolo falis sur la sablon.

— La vetero estas sufoka, ie pasas fulmotondro, — reagis Kajafo fikse rigardante la ruĝiĝintan vizaĝon de la prokuratoro kaj pensante pri la pluaj, ankoraŭ venontaj turmentoj. «Ho, terura estas ĉi-jare la monato Nisan'!»

— Ne, — diris Pilato, — ne pro la vetero mi estas premata, sed ĉar tro malvaste iĝis ĉi tie por ni du. — Streĉinte la palpebrojn, Pilato ridetis kaj aldonis: — Gardu cin, ĉefpastro.

La malhelaj okuloj de la ĉefpastro ekbrilis kaj li, ne malpli lerte ol antaŭe la prokuratoro, igis sian vizaĝon esprimi miron.

— Kion mi aŭdas, prokuratoro? — fiere kaj trankvile respondis Kajafo, — ci minacas al mi post ol ci mem konfirmis nian verdikton? Ĉu tio estas ebla? Kutime Romia prokuratoro elektas vortojn por ion diri. Se iu aŭdus nin, hegemono ..?

Pilato rigardis la ĉefpastron per malvivaj okuloj kaj nudigis la dentojn por esprimi rideton.

— Kion ci diras, ĉefpastro! Kiu povas nun aŭdi nin ĉi tie? Ĉu mi similas la junan vagantan malsaĝulon ekzekutotan hodiaŭ? Ĉu mi estus knabo? Mi scias, kion kaj kie mi diras. La ĝardeno estas gardata, egale kiel la palaco, muso ne povus penetri ĉi tien! Kaj ne nur muso, ne povus eĉ tiu — kiel li estas nomata? — el la urbo Kirjat. Ĉu ci lin konas, ĉefpastro? Ho, se iu tia penetrus ĉi tien, li amare sin domaĝus, pri tio ci ja ne dubas, ĉu? Do sciu, ĉefpastro, ke de nun ci ne havos ripozon! Nek ci, nek cia popolo, — Pilato montris dekstren kie en la foro flamis la Templo, — tion deklaras mi, Pilato de Ponto, kavaliro de la Ora Lanco!

— Mi scias, scias! — sentime respondis la nigrabarba Kajafo kaj liaj okuloj ekbrilis. Li levis la manon ĉielen kaj daŭrigis: — Scias la juda popolo, ke ci malamegas ĝin per furioza malamo kaj suferigos al ĝi multajn turmentojn, sed tutan ci ĝin ne ekstermos! Dio ĝin defendos! Nin aŭdos, aŭdos la potenca Cezaro, li ŝirmos nin kontraŭ la ekstermanto Pilato!

— Ho ne! — ekkriis Pilato. Nun ĉiu plua vorto lin faciligis: li jam povis forĵeti la maskon, ne plu zorgi pri la vortoj. — Tro multe ci plendis kontraŭ mi al Cezaro, nun estas veninta mia horo, Kajafo! Nun sciigon sendos mi, kaj ĝi iros ne al la provincestro en Antioĥion, nek al Romo, sed rekte al Kapreo, al Cezaro mem, la sciigo pri tio, ke notorajn ribelulojn vi kaŝas en Jerŝalaim kontraŭ la mortopuno. Kaj tiam ne per la akvo el la Salomona lageto malsoifigos mi Jerŝalaimon — kiel mi intencis antaŭe por via bono! Ne per akvo! Rememoru, vi devigis min forigi de la muroj la ŝildojn kun la emblemo de Cezaro, transloki trupojn, finfine mi mem devis veni ĉi tien kaj min okupi pri viaj misaĵoj. Memoru mian parolon, ĉefpastro. Ci vidos en Jerŝalaim ne unu kohorton, ho ne! Venos ĉe la urbomurojn la tuta legio Fulminata, venos la araba kavalerio, tiam ci aŭdos amarajn plorojn kaj ve-kriojn! Tiam rememoros ci la savitan Bar-rabban kaj bedaŭros, ke ci ekzekutigis la filozofon kun lia paca prediko!

Sur la vizaĝo de la ĉefpastro aperis makuloj, lia rigardo brulegis. Kiel la prokuratoro, li akradente ridetis kaj respondis:

— Ci mem, prokuratoro, ĉu ci kredas kion ci diras? Ne, ci ĝin ne kredas! Ne pacon, ho, ne pacon portis al ni en Jerŝalaimon la forlogisto de la popolo kaj ci, kavaliro, bonege tion komprenas. Ci volus liberigi lin por ke li profanu la religion, agitu la popolon kaj konduku ĝin sub la Romiajn glavojn! Sed dum vivas mi, la ĉefpastro de la judoj, la religio restos neprofanita kaj la popolo estos defendata. Ĉu ci aŭdas, Pilato? — ĉi tiam Kajafo impone levis la manon: — Aŭskultu tion, prokuratoro!

Kajafo eksilentis kaj denove Pilato aŭdis la bruon — kvazaŭ la maro torentis sub la murojn de la ĝardeno de Herodo la Granda. De malsupre la bruo estis leviĝanta al la piedoj de la prokuratoro kaj trafis lin vizaĝen. Samtempe de malantaŭ, de trans la aloj de la palaco, venis ekscitaj trumpetsignaloj, peza kraketo de centpieda marŝo, fera tintado; la prokuratoro komprenis, ke la Romia infanterio jam eliras sin direktante al la mortparado terura por la ribeluloj kaj krimuloj.

— Ĉu ci aŭdas, prokuratoro? — mallaŭte ripetis la ĉefpastro. — Ci ja ne diros, ke ĉion ĉi, — Kajafo levis ambaŭ brakojn kaj la malhela kapuĉo forglitis de lia kapo, — kaŭzis la mizera krimulo Bar-rabba?

Per la mandorso la prokuratoro viŝis de la frunto la malvarman ŝviton, rigardis teren, poste, levinte la duonfermitajn okulojn al la ĉielo, li rimarkis, ke la arda globo pendas preskaŭ super lia kapo, ke la ombro de Kajafo kuntiriĝis ĝis la leona vosto. Li diris nelaŭte kaj indiferente:

— Baldaŭ estos tagmezo. La interesa konversacio forturnis nian atenton, nun ni revenu al la afero.

En elegantaj esprimoj li pardonpetis la ĉefpastron kaj invitis Kajafon sidiĝi sur la benkon en la ombro de magnoliarbo kaj atendi ĝis li venigos la ceterajn partoprenontojn de la lasta mallonga interkonsilado — kaj faros ankoraŭ unu ordonon koncerne la ekzekuton.

La ĉefpastro ĝentile sin klinis tenante la manon sur la koro kaj restis en la ĝardeno, dum Pilato revenis sur la balkonon. Tie li ordonis al la sekretario konduki en la ĝardenon la legiestron, la tribunuson de la kohorto, la du sinedirianojn kaj la estron de la Templa gardo, kiuj estis atendantaj en la ronda pavilono kun fontano, sur la sekva pli malsupra teraso. La prokuratoro aldonis, ke li mem tuj venos, kaj eniris la palacon.

Dum la sekretario plenumis la ordonon, en ĉambro ŝirmita kontraŭ la suno per malhelaj kurtenoj Pilato rendevuis kun homo kies vizaĝon je duono kovris kapuĉo, kvankam tie la sunradioj ne povis lin ĝeni. La rendevuo estis tre mallonga. La prokuratoro mallaŭte diris al la homo kelkajn vortojn, tiu foriris kaj Pilato tra la portiko revenis en la ĝardenon.

Tie en la ĉeesto de ĉiuj invititoj la prokuratoro seke deklaris ke li konfirmis la mortoverdikton pri Jeŝua Ha-Nocri, kaj oficiale demandis la sinedirianojn, al kiu el la krimuloj ili volas lasi la vivon. Post la respondo, ke tiu estas Bar-rabba, la prokuratoro diris:

— Tre bone. — Li ordonis al la sekretario tuj protokoli la decidon, premis en la mano la fibolon, kiun la sekretario estis levinta de la sablo, kaj diris solene: — La tempo venis!

Ĉiuj ĉeestantoj direktis sin laŭ la larĝa marmora ŝtuparo inter la ebriige aromaj rozheĝoj, pli kaj pli malsupren, al la palaca muro, al la pordego kondukanta al granda, glatpavima placo kies kontraŭan limon formis la kolonoj kaj statuoj de la Jerŝalaima hipodromo.

Elirinte el la ĝardeno la grupo surpaŝis larĝan masonitan podion kiu dominis la placon. Tie Pilato tra la duonfermitaj palpebroj ĵetis rigardon ĉirkaŭen kaj tuj kaptis la situacion. La spaco kiun li ĵus trairis, tiu inter la palaca muro kaj la podio, estis senhoma; sed antaŭ si la placon Pilato ne vidis: ĝin formanĝis la amaso. La homoj estus inundintaj ankaŭ la podion kaj la malplenan spacon sed tion malhelpis tri vicoj de soldatoj — la sebasteanoj maldekstre de Pilato kaj la Iturea helpa kohorto dekstre.

Do, Pilato suriris la podion premante en la mano la senutilan fibolon kaj duonferminte la okulojn. Li duonfermis la okulojn ne pro la suna brilo, ho ne! Ial li malvolis vidi la kondamnitojn kiujn li precize sciis esti kondukataj post li sur la podion.

Apenaŭ la blanka mantelo kun purpura subŝtofo aperis en la alto sur la roko super la rando de la homa maro — tuj la orelojn de la nevidanta hegemono frapis son'ondo: «Haaa…». Unue nelaŭta, naskiĝinte ie malproksime, ĉe la hipodromo, ĝi kreskis kaj dum kelkaj momentoj restis tondra, poste komencis malleviĝi. «Ili ekvidis min» — pensis la prokuratoro. Ne atinginte la plej malaltan punkton la ondo subite rekreskis kaj balancante superis la unuan; sur la kresto de la dua ondo ekbolis, similaj al ŝaŭmo sur mara ondego, fajfo kaj izolaj inaj ŝrikoj distingeblaj malgraŭ la tondro. «Jen ili estas kondukataj sur la podion», pensis Pilato, «kaj la ŝrikojn kaŭzis tio, ke la amaso premegis kelkajn virinojn kiam ĝi moviĝis antaŭen».

Iom da tempo li atendis, ĉar li sciis ke nenia forto povas silentigi la amason antaŭ ol ĝi forspiros ĉion en ĝi akumuliĝintan kaj trankviliĝos per si mem.

Kaj kiam la momento venis, la prokuratoro levis la dekstran brakon kaj la lasta bruo forfalis.

Tiam Pilato enspiris kiom eble plej multe da varmega aero kaj kriis kaj lia raŭka voĉo ekŝvebis super la miloj da kapoj:

— Je la nomo de Cezaro imperatoro!

Tuj liajn orelojn plurfoje frapis fera, dishakita krio — la kohortanoj, svinginte supren la lancojn kaj insignojn, timige elkriis:

— Vivu Cezaro!

Levinte la vizaĝon Pilato fiksis ĝin kontraŭ la suno. Sub liaj palpebroj ekflamis verda fajro, ĝi ekbruligis la cerbon kaj super la amaso ekflugis la arameaj vortoj:

— La kvar krimuloj arestitaj en Jerŝalaim pro murdoj, instigo al ribelo kaj atenco kontraŭ la leĝoj kaj la religio estas kondamnitaj al la malhonora ekzekuto per pendigo sur fosto! La ekzekuto estas senprokraste plenumota sur la Kalva Monto! La nomoj de la krimuloj estas: Dismas, Gestas, Bar-rabba kaj Ha-Nocri. Jen ili staras antaŭ vi!

Sen vidi la krimulojn Pilato montris per la mano dekstren: li sciis ke ili staras sur la ĝusta loko.

La amaso respondis per longa murmuro, kia povus esprimi miron aŭ faciliĝon. Kiam ĝi estingiĝis, Pilato daŭrigis:

— Tamen nur tri el ili estos ekzekutitaj, ĉar laŭ la leĝo kaj la kutimo, por honori la Paskofeston, la nobla Cezaro imperatoro redonas lian senvaloran vivon al unu el la krimuloj, laŭ la elekto de la Malgranda Sinedrio konfirmita de la Romia administranto.

Kriante la vortojn Pilato aŭskultis grandan silenton anstataŭi la murmuron. Nun liajn orelojn trafis nek ekspiro nek susuro. Eĉ ŝajnis al li unu momenton, ke ĉio ĉirkaŭ li tute malaperis. La abomenata urbo mortis kaj li staras sola, bruligate de la vertikalaj sunradioj, enŝovinte la kapon en la ĉielon. Pilato iom tiris la silenton, poste komencis krii la reston:

— La homo liberigota tuj antaŭ viaj okuloj estas …

Antaŭ ol diri la nomon li denove paŭzis, kontrolante, ĉu li diris ĉion, ĉar li sciis, ke apenaŭ li diros la nomon de la feliĉulo, la mortinta urbo reviviĝos kaj neniu plua vorto estos aŭdebla.

«Ĉu ĉio?» — senvoĉe sin demandis Pilato. «Ĉio. La nomon!»

Kaj rulegante la r-on super la silentanta urbo li kriis:

— Bar-rabba!

Ĉi tiam ŝajnis al li ke ektintinte la suno krevis super li kaj verŝis fajron en liajn orelojn. En la fajro furiozis muĝo, ŝrikoj, ĝemoj, ridego kaj fajfado.

Pilato sin turnis kaj iris sur la podio reen sen rigardi ion ajn krom la diverskolorajn pavimerojn, por ne mispaŝi. Li sciis ke malantaŭ lia dorso sur la podion hajlas bronzaj moneroj kaj daktiloj, ke en la muĝanta interpuŝego la homoj levas sin unu sur la ŝultrojn de alia por propraokule vidi la miraklon: kiel homo, kiun la morto jam tenis en siaj manoj, eskapis el ili! Kiel la legianoj malligas la ŝnuron, nevole kaŭzante brulan doloron en liaj brakoj, distorditaj dum la torturoj. Kiel li, malgraŭ la grimacoj kaj ĝemoj, tamen sensence, freneze ridetas.

Li sciis ke samtempe la eskorto jam kondukas la tri homojn kun ligitaj manoj al la flanka ŝtuparo por irigi ilin laŭ la okcidenta vojo ekster la urbon, al la Kalva Monto. Nur ekpaŝinte sur la placon, ŝirmate de la podio, Pilato levis la okulojn, ne plu timante vidi la kondamnitojn.

Al la ĝemoj de la kvietiĝanta amaso nun tre klare miksiĝis la tranĉaj voĉoj de la anoncistoj, greke kaj aramee ripetantaj kion Pilato estis proklaminta de la podio. Krome, la prokuratoro aŭdis ŝutiĝi proksimiĝantan hufobruon, meze de kiu lakone kaj gaje ion kriis trumpeto. Al tiuj sonoj respondis orelbora fajfo de la knaboj sur la tegmentoj laŭ la strato kondukanta de la bazaro al la hipodroma placo kaj krioj «Atentu!»

Soldato sole staranta en la malplena, gardata parto de la placo, atentige svingis sian insignon kaj la prokuratoro, la legiestro, la sekretario kaj la eskorto haltis.

La alao, plirapidigante la troton, impetis sur la placon por transpasi ĝin flanke, preter la amaso, kaj rajdi plu laŭ la strateto ĉe la vitkovrita muro, per la plej mallonga vojo al la Kalva Monto.

Pasante antaŭ Pilato la alaestro, siriano malgranda kiel knabo kaj brunhaŭta kiel mulato, helvoĉe kriis ion kaj ŝire elingigis la glavon. Lia impetema, nigra, ŝvitmalseka ĉevalo abrupte haltis kaj baŭmis. Ĵetinte la glavon en la ingon la alaestro vipis la ĉevalon sur la kolon, igis ĝin repreni la ĝustan lokon kaj galope rajdis en la strateton. Lin sekvis, meze de polvonubo, liaj kavalerianoj en vicoj po tri, tremetis la pintoj de la malpezaj bambuolancoj, preter la prokuratoro estis rapide pasantaj brile, gaje nuddentaj vizaĝoj, kiuj ŝajnis aparte malhelaj sub la blankaj turbanoj.

Kirlante la polvon ĝis la ĉielo la alao malaperis en la strateto. Laste preter Pilato rajdis la kavaleriano kun sunflama trumpeto malantaŭ la dorso.

Per la mano sin ŝirmante kontraŭ la polvo, kun malkontenta grimaco, Pilato ekmovis sin pluen, al la pordego de la palaca ĝardeno, sekvate de la legiestro, la sekretario kaj la eskorto.

Estis proksimume la deka horo matene.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

Notoj pri ĉap. 2

Poncio Pilato [PIV] {Latine Pontius Pilatus} —

Romia kavaliro {Latine eques romanus}, kiu de 26 ĝis 36/37 p.K. administris Judujon. En [Biblio] lia nomo estas asimilita kvazaŭ greka: Pontio. La PIVa formo ŝajnas preferinda, ĉar ĝi estas pli sistema kaj sufiĉe internacia (France Ponce Pilate Itale Ponzio Pilato Pole Poncjusz Piłat {Hungare} Poncius Pilátus).


Jerŝalaim Bulgakovaĵo:

Klara aludo al Jerusalemo, kies prahebrea nomo, laŭ la konjekto de la masoristoj, estus Jeruŝalajim, kaj la aramea probable estis /j°rûŝalem/. Ni lasas la strangan formon elpensitan de Bulgakov, kiu eble volis eviti plenan identigon kun la historiaj realaĵoj.


la XII Fulma legio

{Latine Fulminata} {orig. Молнеиносный}.


tetrarĥ∙o [Biblio] (kvaronprinco [Z], tetrarko [PIV]) —

«Reganto aŭ guberniestro de ~ejo. ~ejo Ĉiu el la kvar dividoj de lando, regiono ks, regata de aparta reganto.» [PIV].

Post la morto de Herodo la Granda lia regno iĝis dividita inter 3 el liaj filoj en 4 tetrarĥejojn: Judujo, Galileo, Bataneo kaj Itureo; Judujo baldaŭ pasis sub la rektan regadon de Romia administristo, kaj Galileon regis tetrarĥo Herodo Antipo vd [Biblio] Luko 3:1.


la Templo

«2 (iafoje majuskle) Unu el la sinsekvaj konstruaĵoj, destinitaj en Jerusalemo al la servo k kulto de Javeo» [PIV].

Ne maleblas asociaĵo kun la Templo de Jesuo la Savanto, la plej granda Moskva kirko, findetruita per eksplodo je 1931-12-05. Ĝia orizita kupolo dominis la tutan urbon, kaj la kontraŭreligia propagando nomis ĝin «eksterordinare hida» — eble, ankaŭ ĉar ĝi estis konstruita en la «rusa stilo».


Ratobuĉulo

{orig. Крысобой} (t.e. "ekstermanto de ratoj").


speciala centurio

En aliaj ĉapitroj ĝi estas nomata sekreta servo, sekreta gardo; do, speco de politika polico.


hegemono Historio: {Slavone игемонъ} —

Malnovgreka moŝtultitolo; la grekaj originaloj de la evangelioj atribuas ĝin al Pilato {Greke Πιλάτος ‛ο ‛ηγεμών}; laŭvorte ĝi siginfas kondukanto, gvidanto.


Jeŝua

Jesuo, malfrua aramea formo de Hebrea Jehoŝua.


Ha-Nocri

En la pli Talmuda tradicio Jesuo estas nomata nocri, kion eblas derivi el necer (forbranĉiĝo, markoto, eĉ devio). Ha estas la hebrea difina artikolo.


Gamala

Urbo en la antikva Palestino oriente de la lago Genesaret.


Levio Mateo Bulgakovaĵo: {orig. Левий Матвей} —

Anstataŭ la tradician biblian formon Bulgakov uzas la asimilitan rusan nomon. De la 2-a jc la eklezia tradicio identigas la aŭtoron de la Evangelio laŭ Mateo kun la impostisto Levi (Marko 2:14). Papias (ĉ. 130 p.K.) raportas, ke Mateo «kolektis profetaĵojn en la hebrea lingvo kaj ĉiu interpretis ilin siamaniere, plej bone kiel li povis».


Betfage Biblio:

Vilaĝeto apud la Oliv'arba Monto vd [Biblio] Mateo 21:1.


Kio estas la vero?

Kp [Biblio] Johano 18:38.


bone pendigita lango

Lerta, respondopreta lango {figursence}; {Ruse хорошо подвешенный язык} {France langue bien pendue}.


la Pordego de Suzo

Fakte tian pordegon havis ne la urbo sed la Templo.


Dismas, Gestas

La nomojn de la du krimuloj krucumitaj kun Jesuo donas la apokrifaj Agoj de Pilato, 9:5 (Dysmas, Gestas; la nomoj ŝajnas plie grekaj ol judaj – tio ne estis malofta inter la judoj de la 1-a jc).


Bar-rabba Bulgakovaĵo:

La tradicie akceptita nomo de tiu persono estas Barabaso [PIV] [Biblio] Mateo 27:16, 21. Aramee /bar abbâ/ signifas la filo de patro; manuskriptoj de la evangelioj entenas ankaŭ la formon Barrabas (Aramee /bar-rabbâ/ signifus la filo de la instruisto, majstro); Bulgakov donas trian formon, {orig. Вар-равван} (aramee ĝi estus bar-rabbân, "la filo de nia instruisto, majstro"); laŭ [Elbaum] (pĝ. 27) ĝi devenas el la verko de Renan, kiu misinterpretis akuzativan formon kiel nominativon. En la traduko la apokrifieco de tiu nomo estas iom mildigita, precipe ĉar la fina -n estigas momentan konfuzon kun la akuzativa finaĵo.


manipuluso Historio: {Latine manipulus} («manpleno») —

Infanteria taĉmento, 1 legio = 10 kohortoj = 30 manipulusoj = 60 centurioj.


turmo Historio: {Latine turma} —

La malpleja taktika unuo de romanoj (ĝis 30 homoj) aŭ iliaj aliancanoj (ĝis 60 homoj).


Idistavizo {Latine Idistaviso} —

Ebenaĵo en Germanio, kie en 16 p.K. la romianoj venkis ĝermanajn ribelantojn.


Cezareo [PIV] Stratona —

Antikva urbo, de 6 p.K. la administra centro de Palestino (antaŭe {Greke Στράτονις πύργοσ, nun Kajsarije).


la Kapreaj ĝardenoj

Kapreo Historio: {Latine Capreæ} {Itale Capri} estas insulo en Mediteraneo sud-okcidente de la moderna Sorrento; ĝin famigis la imperiestro Tiberio, kiu rezidis tie 10 jarojn.


leĝo pri majest'atenco {Latine lex majestatis [minutæ]} —

La etoso, kiun sub Tiberio estigis la apliko de tiu leĝo, similas la efikon de la leĝo pri la «kontraŭsovetia agitado kaj propagando».


Jehudo [Z] el %Kirjat [Biblio] —

Male ol ĉe la okcidentanoj, la rusa tradicio ne variigas la biblian nomon {Hebree /jehûdâh/}. En la nomsistemo de la romano estus strange uzi la grekfinaĵan PIVan formon Judaso.


kaligo Historio: {Latine caliga, -æ} —

(soldata) boto.


legato

PIV registras nur la Rom-Katolikan sencon de la vorto. Ĉi tie temas pri {Latine legatus legionis}, helpanto de provincestro nomumita de la senato por komandi legion kaj eventuale plenumi aliajn, fiskajn aŭ jurajn, funkciojn.


Sebastea kohorto

Kohorto el {Greke Σεβαστή}, la eksa Samario, kiun Herodo la Granda rekonstruis kaj alinomis omaĝe al Aŭgusto (per la greka traduko de lia titolo).


Italia kohorto

Por eviti konfuzon inter diversaj sencoj de Roma, la termino {orig. римская когорта ({Latine cohors civium romanorum} t.e. kohorto rekrutizita en Italio, en kiu servis precipe la Romaj civitanoj) estas tradukita per termino, kiu en la koncerna epoko estis samsignifa ({Latine cohortes italicæ} – kohortoj el volontuloj naskitaj en Italio); ambaŭ terminoj kontrastis kun helpaj kohortoj {Latine cohortes auxilariæ} = kohortoj rekrutizitaj en provinco.


Kalva Monto Bulgakovaĵo:

Temas pri Golgoto, «Biblio: Monto apud Jerusalemo, sur kiu Jesuo estis krucumita» [PIV].

Tiu nomo signifas kraniokalva kapo (kp Kalvario [PIV]). La unuj asertas, ke la monteto ricevis tiun nomon ĉar ĝia pinto estis senverdaĵa; la aliaj vidas tie aludon al ĝia ronda kranisimila formo; la triaj eksplikas ĝin per la blankiĝintaj kranioj de ekzekutitoj.

Tradukite la nomo pensigas ankaŭ pri la tradicia loko de sabat'orgioj (ekz-e «La nokto sur la Kalva Monto», simfonia verko de Musorgskij, finaranĝita de Rimskij-Korsakov).


alao Historio: {Latine ala} —

Romia skadro. De la epoko de Aŭgusto ĝi nombris 500–1000 kavalerianojn rekrutizitajn ekster Italio.


Josef Kajafo Bulgakovaĵo:

En la listo kompilita de Jozefo Flavio malestas ĉefpastro kun la evangelia nomo {Greke Καϊάφας} el [Biblio] Johano 18:13–14. Anstataŭe oni trovas ĉefpastron Jozefo, kiu plenumis la oficon en 19–36 p.K.

La tradicia rusa formo de tiu nomo estas Каиафа; Bulgakov, verŝajne pro la duobla hiato, preferis la malpli fidindan latinan tradicion: {orig. Каифа}.

PIV kaj [Biblio] ial lasas la finaĵon de la greka nominativo: Kajafas, kio estas tute malakceptebla por la nomsistemo de la romano.

La juda praformo de tiu nomo ne estas klara; plej ofte oni konjektas {Hebrean /qajjâfâ/ aŭ /qajfâ/}.


Pilato de Ponto

Aludo al la okcidenta Mez'epoka legendo prezentita en la poemo «Pilatus», atribuata al Petro la Pentristo ({Latine Petrus Pictor}, la 12-a jc). Laŭ la poemo, Pilato estis reĝido, kiun Cezaro ekzilis al «granda insulo Ponto», nomumis lin ties guberniestro, kaj «De Ponto li nomiĝis Pontius» (t.e. la Ponta, de Ponto; same adjektiva estas lia slavona nomo en la Kredo). Fakte Ponto [PIV] estis regno sude de la Nigra Maro.


kavaliro de la Ora Lanco Bulgakovaĵo:

{Latine pilatus} laŭlitere signifas lancisto; sed vd ankaŭ la mencion pri Pila.


Antioĥio

Administra ĉefurbo de la provinco Sirio; Judujo estis ties parto.


notora

(fie) fama [ESE, HE]. Kp [Biblio] Mateo 27:16.


Salomona lageto

Ne sukcesinte igi la judojn pripagi la konstruadon de akvodukto el El-Arrub (37 km de Jerusalemo), Pilato prenis la Templan trezoron, kio kaŭzis tumulton.


Venos ... Fulminata

Efektive, en 70 p.K. Tito venigis la XII-an Fulman legion por sturmi Jerusalemon.


Iturea kohorto Historio:

Helpa kohorto el Itureo.


imperatoro

«Historio: Titolo, atribuita per aklamoj de la soldatoj Romanaj al venkinta generalo» [PIV].

Norme Cæsar staris inter imperator kaj la antaŭnomo. La Bulgakova vort'ordo verŝajne imitas la ritmon de {Ruse Государь Император} en simila vivuo ruslingva.


pendigo sur fosto

tiu nekutima ĉirkaŭfrazo havas paralelon en [Biblio] Agoj 10:39 —

lin oni mortigis, pendigante lin sur lignaĵo.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]
Hosted by uCoz