2

Karavelo «La Sankta Virgulino».
La kvardek-naŭa tago de la vojaĝo

Granda estas mizerikordo de Dio — jam en dua tago antaŭ ni anĝele ekbrilis en mara foro veloj de tri ceteraj karaveloj, kaj mi sendis al ĉieloj dankan preĝon. De kiu ajn estu sendita la renkontita de ni ŝipfantomo — ĝi ne aŭdacos bari vojon al la reĝa eskadro.

Kanona pafo tondris super dezertaj akvoj, signante reunuiĝon de la ŝipareto. Sed al jubilaj krioj de niaj ŝipanoj la flagŝipo respondis per morna silento. Poste demandita de mi oficiro rakontis nevolonte, ke dum la vojo ili plurfoje rimarkis iun odoraĉan likvaĵon, disverŝitan sur ondoj. Ĉiuj opiniis tion malbona antaŭsigno kaj nomis ĝin «salivo de la diablo». La oficiro ne kaŝis, ke plej forte li dezirus turni malantaŭen. Kuraĝo evidente forlasis tiun homon.

Vespere la Sinjoro sendis al ni senhoman insulon kun profunda golfo — por doni ripozon al lacaj membroj kaj restarigi rompitan de la ŝtormo maston de unu el la karaveloj.

Ho ve, la admiralo atente aŭskultis nian rakonton pri la diabla ŝipo kaj per plenaj je fierego vortoj ĵuris, ke nun eĉ mil diabloj ne igos lin retiriĝi. Li ordonis alporti multekostan fajnan tenujon, kaj, elpreninte el ĝi iun aĵon, kiun mi komence opiniis oblonga ŝtoneto, polurita de tajdo, proponis al ni pririgardi ĝin.

La ŝtoneto estis zonita de du glataj ringoj el hela metalo. Kaj kvankam tiu metalo ne estis oro, ĝia brilo karesis la okulojn kaj metis en la korojn esperon. Jam kvar grandaj kaj naŭ malgrandaj insuloj ekvidis lumon de la vera kredo, sed sur neniu el ili loĝantoj sciis pri oro, nek pri iu ajn metalo. Ankroj de iliaj boatoj estis el ŝtono, armilaro — el malmola ligno, ŝarkaj dentoj kaj tranĉitaj ostoj, kaj anstataŭ mono ili uzis aĉajn konkojn.

Kaj tio estas des pli stranga, ĉar ĝuste ĉi tie, laŭ antikvaj mapoj, devas kuŝi la Oraj Insuloj, kie homoj, estante lertaj en prilaboro de altvaloraj metaloj, ne scias ilian veran valoron, kaj oro kuŝas forĵetita ekster sojlojn de kabanoj.

Vokinte por ajna okazo la nomon Dian, mi prenis en la manojn la strangan aĵon. Tio estis oblonga ŝtona, aŭ eble eĉ argila, vazeto, tiom malgranda, ke mi ne sukcesis meti en ĝin eĉ pinton de la malgranda fingro. La metalaj ringoj estis enĉizitaj en la vazeton kun ega zorgo, sed manko de ornamo sur ili montris malabundon de saĝeco, karakteran al sovaĝuloj.

Sendube, la vazeton oni uzis ne por trinkado. Sur ĝiaj internaj vandoj mi trovis spurojn de nigra, malmola, kiel ŝtono, cindro. Trafita de penso, ke en miaj manoj, eble, estas parto de ilaro, destinita por ia satana rito, mi haste transdonis la strangan aĵon al avide atendanta sian vicon nobelo, kiu eknavigis kun ni sur la karavelo «La Dia graco», penante eviti punon pro kontraŭdia kaj murda duelo.

Poste la admiralo rakontis al ni, ke loĝantoj de la insulo, sur kies sabla bordo estis trovita la vazeto, ekvidinte ĝin, montris timon kaj respekton. Enketitaj, ili, ne sciante lingvojn, plaĉajn al Dio, ĉiuj montris al sudo. Tie, sendube tie, malantaŭ la linio de horizonto, kuŝis, laŭ opinio de la admiralo, la dezirataj Oraj Insuloj, kies gubernatoro lin nomis la reĝo.

Antaŭ ni li ordonis fiksi la vazeton sur arĝenta ĉeneto kaj surmetis ĝin sur la kolon, por ke ĉiuj vidu lian certecon pri tio, ke la celo estas proksima, kaj vigliĝu.

Konante la kolereman karakteron de la admiralo, mi ne aŭdacis noti al li, ke ne decas al batalanto, meritinta minacan nomon de la Dekstra Mano de Dio, porti sur la brusto aĵon, kiu estis, eble, iam incensilo de la diablo, kaj ke pro tia ago li estus en alia tempo demonstre punita de la eklezio. Sed en maro potenculo estas li. Kaj ĉu mi? Kio mi estas? Nur humila servanto de Dio, ne pli...

Itu, la bazo de matenuloj.
La sesdek-unua jaro post la Surteriĝo. La ducent-kvina tago

Laŭ siaj konturoj la insulo similis al kripligita krabo. Misformita ŝtona krabo, elstariginta el sub ĝiba karapaco de la Alta Kabo atakantan pinĉilon de la Roka Golfo. Tie, reflektiĝante en akvo, senmova, kiel malklara spegulo, inter irizaj makuloj de fuzelo, rigidiĝis, ankrita antaŭ la ŝtormo, la dua floto de matenuloj. Aĉe odoris rekremento kaj mortintaj fiŝoj. Apud kradoj de defluiloj leviĝis grizaj ĉapoj de odoraĉa ŝaŭmo.

La maŝinon de la parlamentario oni jam sukcesis transporti al la Alta Kabo. Oni transportis ĝin tegite, pro sekreteco. Pro sama kaŭzo la ŝipanaro de «Tahi tianga» ne ricevis permeson deiri sur la bordon, kaj tio estis des pli ofenda, ĉar la informo pri la kapto de la «ŝtala mevo» tutegale ĉirkaŭflugis la bazon dum duonhoro...

Bonege konsciante, kion tio signifas, en la ŝipkonstruejoj oni sen ordono plirapidigis konstruadon. Punlaboruloj sur kanaj kampoj, male, komencis svingi tranĉilojn malpli rapide, plursignife interŝanĝante rigardojn kaj esperante post kelkaj minutoj aŭdi komandon enviciĝi. Verŝajne, eĉ al kokosaj kraboj en restintaj neforhakitaj palmaj boskoj estis klare, ke tre baldaŭ la insulo brulos.

Oni atendis eventojn. Oni atendis, ke, veninte al la Alta Kabo, Sehei tamahi antaŭ ĉio «nodos unuon», tio estas deklaros krizan staton, koncentrinte tutan potencon en siaj manoj. Kaj komencos eksplodi, krakante, en kabano kun muroj el duoblaj matoj, blindigaj elektraj sparkoj, ekflugos laŭ la insulo el spegulo al spegulo serioj da ekbriloj — ordono post ordono.

Sed tempo pasis, kaj la Alta Kabo silentis. Ne estis eĉ unu ordono dum la tuta vespero. Kaj poste komenciĝis ŝtormo.

La unua blovego falis sur la bordon kun forto de raketa salvo. Rompante palmojn kaj palisegajn konstruaĵojn, ĝi frakasiĝis je la ĝiba karapaco de la ŝtona krabo kaj, kun hurlo transfluginte ties kreston, penetris en la valon. Ĝi ŝiris ŝnuregon de telfero, en la golfo pufigis laŭ la bordo kvinmetrajn montojn da griza ŝaŭmo, per nigra kirlovento turniĝis super minejo kaj malfortiĝis nur en malvastejo, kie susuris per disfalanta griza foliaro la Morta Bosko. Morta — post la akcidento en la alkohola rezervujo.

Sur la sudorienta deklivo estis relative mallaŭte. Humida vento, enirinte en duone malfermitan muron, libere vagis laŭ la kabano.

— Sidiĝu, — diris Sehei. — Kial li vin suspendis? Kio estis la preteksto?

Prauloj de Taini tamuori iam loĝis sur forbruligita nun Ana-Tarau, posedis nodan skribon, ĉizadis el ŝtono senutilajn ornamitajn fostojn kun homaj vizaĝoj kaj opiniis ĉiujn ceterajn tribojn sovaĝuloj.

Svelta, alta, malhelvizaĝa Taini trairis la kabanon kaj malleviĝis apude sur la maton.

— La preteksto estis unu el kulpintoj, — sen deziro informis ŝi. — Hodiaŭ matene li deklaris antaŭ ĉiuj, ke ne intencas liberiĝi.

— Mi ne komprenas, — Sehei kuntiris la brovojn.

— Mi same ne tute komprenas lin, — konfesis ŝi, silentinte. — Li diris, ke estas pli bone resti viva en la «kano», ol forbruli en neŭtralaj akvoj. Kaj krome li diris, ke tio estas ne malkuraĝo, sed kuraĝo, ĉar li scias, kio lin atendas. Kiam oni raportis al mi pri tio, mi ordonis eskorti lin ĉi tien, sur la Altan Kabon.

— Por kio?

— Oni lin murdus, — simple respondis Taini. — Vi ja scias, kio estas la «kano». Se kulpintoj almenaŭ eksuspektas, ke iu el ili intence laboras malbone, esperante plilongigi tempon de punlaboro, — tiu tuj malaperas, kaj poste oni trovas lin sur kradoj de defluilo... Kaj jen — homo mem deklaris, ke li rifuzas militi...

— Mi scias, kio estas la «kano», — tra la dentoj diris Sehei. — Kaj mi demandis ne pri tio. Por kio al vi necesis savi lin?

Taini tamuori respondis ne tuj. Aŭdeblis, kiel vento taŭzas branĉarojn de palmarboj sur la kresto de la Alta Kabo.

— Tielaĵo neniam okazis, tama'i. — Same kiel ĉiuj devenantoj de Ana-Tarau, Taini elparoladis vortojn mirinde mole, anstataŭigante kelkajn konsonantojn per elspiro. Sed nun ŝajnis, ke al ŝi simple mankas fortoj por prononci la vorton klare kaj laŭte. — Tama'i, la «kano» ĉiam estis opiniata honto kaj por batalanto, kaj por metiisto. Kaj se aperis homo, por kiu tio ne estas puno... Mi devis paroli kun li.

— Ĉu parolis?

— Ne, — kun bedaŭro respondis ŝi. — Heangi interkaptis lin kaj sendis reen. Nun, verŝajne, tiu homo jam ne estas viva...

— Kaj ĉu tio estas ĉio? — malplezure sulkiĝante, demandis Sehei.

La preteksto vere estis ridinda: suspendi la Maldekstran Manon de la stratego pro iu kulpinto, punlaboranta en la «kano».

Taini malrapide turnis al li la malhelan vizaĝon, fieran, kiel maskoj, kiujn ŝiaj antaŭuloj ĉizadis sur ŝtonaj fostoj.

— Kiel vi imagas tiun ĉi militon, tama'i?

Sehei silentis.

— Ni forbruligos la arkipelagon, — tre mallaŭte, preskaŭ pense diris ŝi. — Ni neniigos ĝin... La interpaciĝo estis tro longa. Ni sukcesis akumuli tro multe da teĥniko, da napalmo... Ni simple ne havas vojon por retiriĝo.

— Vesperuloj same, — malkontente rememorigis Sehei.

— Jes, — aŭtomatece konsentis ŝi. — Vesperuloj same...

Tra bruo de la pluvo aŭdiĝis obtuza bato. Poste ankoraŭ unu bato. Poste ankoraŭ. Kvin pezaj obtuzaj batoj, post egalaj tempaj intervaloj. La arsenalo testis kanontubojn.

— Sensencaĵo, — eldiris ŝi kun tristo. — Ho Fonto, kia sensencaĵo!.. Matenuloj okcidente, vesperuloj oriente... En ĉio, eĉ en tio ĉi...

Estis malfacile kredi, sed antaŭ du jaroj tiu knabino, estrante grupon de malpezaj aviportaj ŝipoj kaj ricevinte de Sehei ordonon rompi ligon de vesperuloj kun ilia tria floto, atakis komandan centron de la kontraŭulo sur la Glacia Kojnodento. Strikte dirante, la ordono estis plenumita, sed la ligon vesperuloj perdis ne kun unu, sed kun kvar flotoj samtempe. Kia momento por rekomenco de milito! Sed eĉ Sehei mem estis perpleksigita, kiam oni raportis al li pri sukceso de la operacio. Li, propre, intencis maltrankviligi iliajn «spegulojn» sur atoloj, ne pli. Pri la Glacia Kojnodento eĉ ne temis — tiam ĉiuj opiniis, ke tiu citadelo de vesperuloj estas neatakebla... La Maljunulo, laŭ lia memoro, furiozis — Taini tiam rompis unu el la bazaj tabuoj, kaj Sehei devis malŝpari nemalmultajn fortojn kaj tempon, por savi sian Maldekstran Manon... Kaj kio okazis al ŝi nun?..

Taini silentis, apoginte la mentonon al senriproĉa tatuo sur la brusto. Poste ŝi levis la kapon, kaj en ŝiaj malhelaj grandaj okuloj li ekvidis sentimon de mortkondamnito.

— Kial ni militas, tama'i?

— Virino! — Sehei unuafoje altigis la voĉon.

Ŝia malhela bela vizaĝo subite kripliĝis. Kruele, sovaĝe ekbrilis la dentoj kaj la okulblankoj.

— Mi ne estas virino! — rebatis ŝi. — Mi estas suspendita Maldekstra Mano de stratego! Kaj mi demandas vin, tama'i: kial ni militas?

Sehei, ne respondante, perplekse rigardis al ŝia maldekstra vango. Nu, certe! Jen ĝi — tiu mistera malĝusteco de tatuo, precize kiel ĉe kuriero Arrai! Tute sama desegno. Kiam ŝi estis knabino, ŝi trafis sub specialan inspektadon de edukistoj, sed pri nenio kulpis...

— Oni militis ĉiam, — venkinte sian miron, diris li.

— Ne! — ĵetis ŝi. — Tiel, kiel militas ni, neniu kaj neniam militis. Sovaĝuloj heurioj same militas, sed ilin almenaŭ eblas kompreni: diversaj triboj, diversaj religioj... Pro kio militas ni?

— Do pro kio? — demandis Sehei. Li jam decidis pacience elaŭskulti ĉion, kion ŝi al li diros.

Taini malkroĉis de la zono ŝnuron kaj etendis ĝin al la stratego.

— Malligu! — preskaŭ postulis ŝi. — Tio estas tridekjar-malnovaj nodoj. Eĉ vi ne estis naskiĝinta, kiam ili estis ligitaj. Mi kopiis ilin en la arkivo sur Ruongu.

Kuntirinte la ŝultrojn, Sehei palpis la nodojn. Ŝirpeco de iu antikva legendo. Ree legendo...

«Tre, tre antaŭlonge, kiam la Maljunuloj estis junaj, sur atolo Ta vivis du amikoj: Ani kaj Tatui. Kaj falis kokosa nukso. Kaj ili ekdisputis, kies ĝi estas. Kaj ekbatalis. Kaj Tatui komencis venki».

— Tre interese, — seke rimarkis Sehei. — Kaj ĉu mi devas malligi tiun deliron ĝis la fino?

— Jes!

Sehei suspiris.

«Kaj venis Ani al la Maljunuloj (ĉu en la batalo estis paŭzo?) kaj petis: donu al mi brilan ŝtonon tiangu, ĉar venkas min Tatui. La Maljunuloj estis bonkoraj kaj donis al li tion, kion li petis. Kaj Ani komencis venki».

Poste Ani kaj Tatui laŭvice petis de la Maljunuloj brulantan akvon, flugilojn el tolo kaj flamon, vorantan teron. Kaj la Maljunuloj estis bonkoraj.

— La dua ŝnuro estas perdita, — diris ŝi, atente observante esprimon de lia vizaĝo. — Poste devas esti rakontita, ke la Maljunuloj finfine dividiĝis kaj komencis militi unuj kontraŭ aliaj. Unuj — por Ani, aliaj — por Tatui.

— Kaj kio? — demandis la stratego.

— Kaj nenio, — morne respondis ŝi. — Simple tiu fabeleto estas la sola — ĉu vi komprenas? — la sola mencio pri tio, de kio ĉio komenciĝis!.. Sesdek jaroj da milito pro kokosa nukso!.. Aŭskultu, ja matenuloj kaj vesperuloj ne estas du triboj, tio, pli verŝajne, estas unu popolo, dissekcita je duonoj! Per kio ni diferencas? Ni parolas en la sama lingvo, kantas samajn kantojn, kredas unu saman Profetaĵon!.. Demetu de la ŝipoj flagrubandojn — kaj provu distingi, kiu estas antaŭ vi: ĉu matenulo aŭ vesperulo!..

Sehei nevole subridis. La flagrubandojn de la ŝipoj unuafoje demetis Taini mem. Eĉ pli, ŝi ordonis levi super aviportaj ŝipoj bluajn flagrubandojn de la kontraŭulo, ĝuste tio permesis al ŝi tiam trabatiĝi al la Glacia Kojnodento. Ekde tiam oni ĉiun ŝipon demandas per kodo laŭ heliografo: «Kies vi estas?»

— Vi povas ĵeti min al ŝarkoj, tama'i, — defie daŭrigis ŝi, — sed, vere, estos pli bone, se la demandon: «Kial ni militas?» — stratego levos antaŭ si pli frue, ol simpla batalanto. Kaj ni jam malfruis, tama'i. Jam troviĝis homo, kiu preferis morti, sed ne pafi al vesperuloj.

Dum tuta tiu tempo Sehei estis mediteme esploranta la tatuon sur ŝia maldekstra vango.

— Mi ne tute komprenas, — diris li, finatendinte paŭzon. — Ĉu vi simple deziras eldiri ĉion por fino, aŭ vi havas konkretajn pensojn?

— Havas, — ĵetis ŝi. — Unuigi la arkipelagon.

Sehei palpebrumis kelkajn fojojn, kio ĝenerale ne estis lia trajto.

— Kaj vi parolis pri tio kun Heangi?

— Ne, — abrupte diris ŝi. — Aŭ jes, parolis, sed... Ne tiel malkaŝe, kiel kun vi.

— Tiuokaze mi komprenas, kial li suspendis vin. — Atenta rigardo de la stratego promesis nenion bonan. — Unuigi la arkipelagon... Nurnure! Kaj kio do, laŭ vi, kapablas ĝin unuigi?

Taini silentis, morne fiksaŭskultante krakadon de palmaj branĉoj.

— Ŝajne mi faris demandon.

— Tria forto, — respondis ŝi. — Interveno de tria forto, kiu egale minacus kaj al matenuloj, kaj al vesperuloj.

Sur la vizaĝo de Sehei aperis esprimo de malkaŝa enuo — plej ĝusta signo de tio, ke la konversacio iĝis serioza.

— «Sonos la Vera Nomo de la Malamiko, — malrapide citis li, — kaj ekde tiam estos nek matenuloj, nek vesperuloj...» Ĉu vi kredas je la Profetaĵo, virino?

— Tio ne gravas, — respondis ŝi. — Gravas tio, ke je ĝi kredas multaj.

— Imiti la Alvenon... — aŭskultante ĉiun vorton, diris li. — Ĉu mi ĝuste vin komprenis? Ĉu vi proponas ĝuste tion?

— Jes.

— Kiamaniere?

Dum sekundo Taini rigardis al li, ne aŭdacante esperi. Nur dum sekundo.

— Diri la Vorton, — haste diris ŝi. — Sendi al vesperuloj parlamentarion kun la Vera Nomo de Malamiko.

— A ha. Ni supozu... Plue.

— En la Profetaĵo estas sufiĉe detale priskribita aspekto de ŝipoj de la Malamiko, — sufokinte tremon en la voĉo, daŭrigis ŝi. — Estos nemalfacile konstrui ion similan.

— La vesperuloj malkovros la imitaĵon, — rimarkis li, lace ferminte la okulojn.

— Ili ne sukcesos, — obĵetis Taini. — La ŝipoj fantomos sur horizonto kaj tuj malaperos.

Sehei ŝajne dormis, aŭskultante. Ni supozu, ke pri la sendito de vesperuloj kaj pri la «ŝtala mevo» oni povis al ŝi rakonti. Jes, sed la signifon de la vorto, prononcita de la kuriero, scias en la bazo nur unu homo — Sehei mem... Des pli ŝi ne povas scii kaj pri la stranga demando de la Maljunulo antaŭ kvar tagoj, kaj pri lia hodiaŭa respondo... Tio signifas, ke ŝi atingis ĉion per sia propra cerbo... Kaj krome — la tatuo, la tatuo?.. Ne, Taini, sendi vin nun al la «kano» estus nepardonebla stultaĵo.

— Paniko, regrupigo de fortoj... — supozis li. — Kaj ĉio ĉi antaŭ la okuloj de vesperuloj, ĉu?

— Jes, — diris ŝi. — Sed tio ne sufiĉas. Necesas aliancano.

— Ĉu aliancano? Kiu?

— Tiuj, kiuj ne militas, — hezitinte, diris ŝi. — Mi aŭdis, ke vi estas iamaniere ligita kun ili...

Sehei estis rigardanta al ŝi, meditante. Tiuj, kiuj ne militas... Simple dirante — la misiistoj. Tamen, ili krome havis ankoraŭ unu nomon — fantomoj. Ja kiel alie oni nomu homon sen tatuo?.. Sur siaj malpezaj kaj fakte senarmaj ŝipoj ili vojaĝas en oceano, serĉante novajn terojn. Trovinte loĝatan insulon, ili tatuas laŭ lokaj kanonoj unu, pli ofte — kelkajn siajn homojn kaj iamaniere enradikigas ilin en la tribon. Kaj kiam post du jaroj apud bordoj de la insulo aperas ŝipoj de matenuloj (aŭ de vesperuloj — se kun la aborigenoj laboris misiistoj de la kontraŭulo), ili estas akceptataj tre kore.

Kiel dum tio ili dividas teritorion — scias nur la Maljunuloj. Ĉiuokaze, pri armitaj interbataloj inter du grupoj de fantomoj neniu iam ajn aŭdis. De tio devenas ankoraŭ unu ilia kromnomo — amikoj de vesperuloj. Aŭ amikoj de matenuloj — se insulto venas el buŝo de vesperulo... Jes, Taini pravas, tio estus bona aliancano...

— Tiuj, kiuj ne militas, — kvazaŭ provante sonon de la frazo, ripetis Sehei. — Diru, ĉu vi delonge pensas pri tio? Kiel, entute, tio venis en vian kapon?

Verŝajne, kaptinte finfine direkton de lia rigardo, Taini tuŝis per la fingropintoj la tatuon sur la maldekstra vango.

— Delonge, — konfesis ŝi. — Jam kiam mi estis knabino sur la Infana Insulo... Eble, estos pli bone, se mi mem ĉion rakontos al vi... Estis testo pri elvivado, kaj oni min surterigis nokte sen tranĉilo sur iun rifon. Kutima tasko: elvivi dek tagojn... Kaj matene mi malkovris, ke, krom mi, sur la rifon estis surterigita knabo kun sama tasko. Simple oni lin surterigis je tago pli frue. Li estis el alia Infana Insulo, ĉu vi komprenas? Ni, certe, decidis, ke la edukistoj deziras komplikigi nian taskon. Ni faris tranĉilojn el grandaj konkoj, helpis elvivi unu al la alia... Kaj poste, por preni la knabon, venis kanuo... Vi, verŝajne, jam ĉion komprenis, tama'i. Tio estis kanuo de vesperuloj. En la lasta pakto troviĝis eraro: rezultis, ke tiuj rifoj apartenas samtempe kaj al ni, kaj al ili. La nodon oni religis. Sed dum naŭ tagoj mia plej bona amiko estis malamiko...

— Kian nomon havis la knabo? — demandis Sehei.

— Ĉu gravas tio nun! — diris ŝi. — La knabo nomiĝis Arrai...

Sehei kapjesis. Verdire, li atendis ion similan.

— Do, ĉu vi estas certa pri sukceso?

— Ne, — diris ŝi. — Mi ne trompu vin, ne... Simple la Alveno estas la sola ŝanco prokrasti militon. Kaj se vi vere havas ligon kun la misiistoj...

Ho Fonto! Kiel vivkapablaj estas onidiroj!.. Sehei ĉagrene skuis la kapon. Ŝi pensas, se li iam estris misiejon, do, havis rilatojn kun la fantomoj. Tute ne! La punita stratego estris kvar samajn punitojn, instruantajn aborigenajn knabojn pri noda skribo kaj rakontantajn al ili pri aviportaj ŝipoj, raketoplanoj kaj cetero, pro kio brulis okuloj de la etaj sovaĝuloj. Kvankam, certe, iu el la fantomoj povus esti enradikigita en la tribon mem... ĉiuj agoj de Sehei mirakle iĝadis sciataj de la Maljunulo...

Sed kion ŝi certe ne scias — tio estas tio, ke siatempe Sehei preskaŭ iĝis unu el ili. Kaj tiam, kaj nun la misiistoj laŭlitere ĉasadis helhaŭtajn knabojn en la Infanaj Insuloj — elektadis la plej bonajn. Tute mirinda emo: kien ili intencis poste enradikigi tiujn «helulojn» — estas nekompreneble. Ja ne al la sudaj heurioj, finfine!.. Unuvorte, dum divido al grupoj la kvarjara Sehei plaĉis samtempe kaj al la misiistoj, kaj al la militistoj, kiuj same ĉiam bezonis inteligentajn etulojn kun trajtoj de gvidantoj. En la disputo, certe, venkis la fantomoj, sed dum oni disputis, la militistoj, ĉirkaŭirinte ĉiujn regulojn, sukcesis tatui la vizaĝon de Sehei. Skandalo estis grandioza, necesis interveno de la Maljunulo, iu trafis al la «kano», sed la faritan ne eblis korekti: la frunton de la etulo jam ornamis tatuo de klaso «rifo», kaj por fantomo li jam tute ne taŭgis...

— Tio estas legendo, — morne diris Sehei. — Kun ili neniu havas ligon. La fantomoj obeas senpere la Maljunulon.

— Sed se... la Maljunulo mem?

Jam duan fojon dum la hodiaŭa tago Sehei pensis, ke li misaŭdis.

— Ĉu vi freneziĝis? — demandis li finfine.

— Tama'i! — petege diris ŝi. — Sed la Profetaĵo ja estis elpensita ĝuste de la Maljunuloj! Por kio, tama'i? Ni neniigadas vesperulojn, vesperuloj neniigadas nin, kaj samtempe kaj al ni, kaj al ili ekde infaneco oni enkapigas, ke iam ĉio ŝanĝiĝos, ke estos nek matenuloj, nek vesperuloj... Nenia Granda Malamiko ekzistas, tama'i!..

— Nu, ne tute... — penseme diris li. — En tiu mondo, el kiu venis la Maljunuloj, la Granda Malamiko ekzistis.

— Jes, sed en nia mondo ĝi ja ne ekzistas! Kaj eĉ se ekzistas, do tro malproksime — alie ĝin renkontus la misiistoj! Kaj la Maljunulo komprenas tion ne malpli bone, ol mi kaj vi... Parolu kun li, tama'i, diru al li... Vi estas la sola, kiun li aŭskultos... Klarigu al li, ke la arkipelago vivas lastajn tagojn, ke se la Vorto ne estos prononcita nun...

— Ĝi jam estas prononcita, — diris li, atentege rigardante, kiel ŝanĝiĝas la vizaĝo de Taini. — Kaj prononcis ĝin kuriero de vesperuloj Arrai... Jes, jes, plej verŝajne ĝuste tiu knabo. Nun li estas unu el iliaj plej bonaj pilotoj... Kaj por ke vi ĝisfine komprenu, kiom ĉio ĉi estas serioza... Antaŭ kvar tagoj la Maljunulo sendis al mi demandon, ĉu mi ne sendis en la malfronton de vesperuloj skolton, similan al ŝipo de la Malamiko, kiel ili estas priskribitaj en la Profetaĵo...

Ŝiaj longaj fingroj malrapide glitis de la vango, denove malkovrante la malĝustecon de la tatuo.

— Ili nin antaŭis, tama'i, — pene, kun komprenema rideto diris ŝi.

— Jes, — diris Sehei. — Ankaŭ mi havas impreson, ke iu el vesperuloj penas realigi vian planon...

— Kion vi intencas fari?

— Atendi finon de la ŝtormo, — grumblis li. — Kaj poste mi devas flugi al Ruongu. Por io mi necesas al la Maljunulo... Tial penu dum la nokto nodi ĉiujn variantojn kun la Vera Nomo de la Malamiko. Ĉiujn. Eĉ la plej frenezajn. Matene raportu... Kaj ankoraŭ unu afero... Ĉu vi ne deziras paroli kun li?

— Kun kiu?

— Nu, kun la kuriero, certe, kun kiu ankoraŭ?

Ŝi ekstaris en konsterno.

— Mi ne scias... Ĉu li estas gardata?

— Ne, — diris Sehei, atente rigardante al ŝi demalsupre. — La Maljunulo ordonis ne malutili lin. Mi nur igis Lamulon konduki lin. Aŭ pli ĝuste, li mem igis sin...

Ŝia vizaĝo denove iĝis simila al masko de la ŝtonaj fostoj de Ana-Tarau.

— Mi ne rajtas proksimiĝi al li, — rememorigis ŝi. — Mi estas suspendita. Mi eĉ ne scias, kio mi nun estas...

— Vi plu estas mia Maldekstra Mano, — diris li. — Komunikiĝu kun Heangi kaj informu lin, ke mi nuligis lian ordonon. Krome, informu lin, ke mi atendas lin ĉe mi. Iru.

— Kaj kion fari kun la kulpinto? — Sehei pensis iomete. Sincere dirante, tuta tiu umado kun la punlaborulo ne plaĉis al li dekomence. — Jes, eble... Vi mem decidu. Iru.

Taini tamuori eliris. Dum kelka tempo Sehei sidis, ĝibetiĝinte, kaj aŭskultis, kiel la ŝtormo enbatas ondon post ondo al la nord-okcidentaj deklivoj de la insulo. Tute same ĝi nun atakas kripligitajn per raketaj salvoj rokajn bordojn de Tara-Amingu, kaj draŝas kontraŭ ŝtonoj rompaĵojn de aviporta ŝipo, kaj leviĝas per tondra akva kurteno super la Bariera Rifo, kaj ie en la nokto muĝas, superkriante la tempeston, fandofornegoj de la fera insulo Ana-Tiangu, kaj, alkroĉiĝinte per ankroj al la fundo apud la Putraj Rifoj, tremegas sub ventobatoj ŝipoj de vesperuloj, kaj sur la Glacia Kojnodento kalkulas variantojn Iongi, la deknaŭjaraĝa stratego de la kontraŭulo, ĉu vere serĉante pacon, ĉu simple kuirante vican grandiozan provokon... Kaj drivas sur periferioj de la arkipelago kaptitaj de la ŝtormo malpezaj ŝipetoj de la misiistoj. Al tiuj estas plej malfacile. Onidire, eĉ se ili dronos apud vilaĝo de sovaĝuloj — antaŭtempa surteriĝo estas malpermesita... Do, ni atendu. Se la amikoj de vesperuloj subite troviĝos en la stabo de Sehei kaj raportos pri la Alveno de la Granda Malamiko, do, Taini pravas en ĉio...

Sehei prenis per la fingropintoj la dekstran palpebron, ektiris... La okulharo eltiriĝis facile, sen rezisto. Do, ŝi pravas...

— Ĉu vi vokis min?

Sehei levis la kapon. Antaŭ li staris helhaŭta, simila al adoleskulo batalanto kun mokemaj okuloj kaj laca vizaĝo. Nu kial li eniris ĝuste en la momento, kiam la stratego, simile al sovaĝulo, sortodivenis laŭ okulharo!

— Eksidu, — grumblis Sehei. — Mi nuligis vian ordonon.

Heangi eksidis. Li similis al Sehei mem — nur estis iom malpli alta. Maldika, kun proporcia figuro kaj rapidaj movoj. Sed estis en li io difektita, io pensiganta pri fizika kripleco. La tatuo. Klasika tatuo de stratego — malĝusta, oblikva, malsimetria. Ĉio ĝustas: hodiaŭ vi estras floton, morgaŭ punlaboras en la «kano», postmorgaŭ oni ŝtopas per vi breĉon de fronto, kaj tiam, post heroaĵo, farita de vi kaj viaj punsoldatoj, vi denove iĝas flotestro.

— Jes, — diris Heangi. — Ŝi informis min.

— Por kio vi enmiksiĝis en tiun historion pri la punlaborulo?

Heangi movis la kriple tatuitan ŝultron.

— La afero estas ne en la punlaborulo, tamahi. Simple ŝi mem estas nefidinda. Ĉu vi jam konas ŝiajn ideojn pri unuigo de la arkipelago?

— Jes, konas, — diris Sehei. — Kaj mi deziras scii, kion pri tio pensas vi.

— Fantazioj, — mallonge respondis Heangi. — Kaj danĝeraj fantazioj.

Sehei estis evidente malkontenta pri lia respondo.

— Vane vi tiel rilatas al fantazioj, — rimarkis li. — Dum lastaj jaroj ili tro ofte iĝadis realo.

— Ja mi ankoraŭ diris: danĝeraj, — rememorigis Heangi. — Kiam ŝi ekparolis pri tio, kiel ni subŝovu al vesperuloj kurieron kun la Vera Nomo de la Malamiko, mi ŝin simple ne komprenis. Mi pensis, ke ŝi intencas impliki la kontraŭulon, devigi lin regrupigi la fortojn, kaj poste fari baton. Kaj mi rekte diris al ŝi, ke vesperuloj ne trompiĝos per tio. Sed kiam evidentiĝis, ke ŝi eĉ ne intencas fari baton, sed deziras nurnure unuigi la arkipelagon... Cetere, kiamaniere vi sukcesis kapti «rutiangi-n»? Mi, honeste dirante, komence eĉ ne kredis...

Heangi malkaŝe ŝanĝis la temon, opiniante la konversacion elĉerpita. Interese: ĉu li ŝajnigas aŭ vere ne scias?

— Tio estas hidroplano de parlamentario, — diris Sehei.

— Kio? — Heangi estis afekciita. — Kaj... ĉu la piloto?

— Kaj la piloto konformas al la maŝino.

— Sed kion do li...

— La Veran Nomon de la Malamiko, — ne finaŭskultinte, respondis Sehei.

Dum kelkaj momentoj Heangi sidis senmove. Poste li turnis sin al la stratego.

— Kion do vi atendas?

Sehei ne respondis.

— Necesas komenci militon, tamahi! Vi ja vidas: ili penas gajni tempon. En ilia defensivo estas breĉo.

— Kaj ĉu vi scias, kie ĝi estas?

— Ĝi malkovriĝos post unua nia bato!

Sehei kun forto movis la manplaton laŭ sia eterne laca vizaĝo, kvazaŭ penante forviŝi de ĝi la tatuon.

— Kion vi proponas?

— Ne necesas ion ajn proponi! Ĉio jam antaŭlonge estas ellaborita. Unue, ni plirapidigu evakuadon de la «optikaĵoj». Samtempe deklaru amnestion al la «kano». Punlaborulojn kun tatuoj de klaso «rifo» kaj pli altaj — transdonu al la floto, per aliaj finkompletigu raketajn punktojn. Tuj, kiam finiĝos la ŝtormo, elirigu la floton el la bazo. Por ke en la golfoj ne restu eĉ unu ŝipo. Matene levu ĉiujn hidroplanojn kaj ataku Tiuru-n kaj la Glacian Kojnodenton. Kaj kiam ilia tria floto iĝos kaptita sur la Putraj Rifoj, tiam ni rigardu, kie estas ilia breĉo.

— Kaj poste? — demandis Sehei.

Heangi ne respondis.

— Bone, — diris Sehei. — Tiam mi rakontu plu. Ni supozu, ke la tria floto de vesperuloj estas neniigita. Supozu. Sed ili sukcesos levi renkonten siajn hidroplanojn. Tio estas neevitebla. Por ili, certe, jam mankos loko por alteriĝo, sed ili eĉ ne bezonos ĝin. Ili havos sufiĉe da brulaĵo, por atingi Itu-n. Ni supozu, ke plejparte la responda bato trafos al malplena loko. En la golfoj, kiel vi diras, ne estos eĉ unu ŝipo, la floto estas elirigita kaj renkontos ilin meze de la vojo. Tutegale almenaŭ triono da hidroplanoj trabatiĝos al la insulo. Per kio ni ilin renkontu? Vi likvidis la «kanon», uzis ĉiujn raketajn punktojn. Sed vesperuloj ne estas stultuloj, ili ne atakos de flanko de la Alta Kabo. Ili plej verŝajne eliros al ni el nord-okcidento, forbruligos la alkoholrezervujon, forbruligos la ŝipkonstruejojn kaj batos ĉi tien el malantaŭ la monto, flugante malalte. Tutan municion ili tiam estos eluzintaj, sed tio, kredu min, tute ne gravos — raketoplanoj mem eksplodas neniom malpli bone... Kaj, cetere, kiam ili aliros al ni el nord-okcidento, venos fino al via karavano kun la «optikaĵoj». Ili ĝin rimarkos kaj dronigos. Do pri la evakuado vi povas ne hasti... Kaj tio estas nur komenco.

— Mi scias, — mallaŭte diris Heangi.

— Tio estas nur komenco, — obstine ripetis Sehei. — Poste ĉi tien venos ilia unua floto, kaj sub baton trafos ĉio. De Ana-Tiangu ĝis Ruongu. Kaj nia kvara floto tiutempe direktos celilon al iliaj bazaj insuloj... Kaj en kiu ajn ordo metu tiujn eventojn, la rezulto estos sama. Taini pravas — ni forbruligos la arkipelagon.

— Tio estis klara eĉ sen ŝi, — ankoraŭ pli mallaŭte rimarkis Heangi.

— Kion do vi proponas?

— Mi jam diris.

— Tion, kion vi diris, mi aŭdis. Mi demandas ne pri tio. Pri kio vi silentis? Vi ja sciis ĉion ĉi ne malpli bone, ol mi. Do, kion vi havas? Kion vi elpensis?

Heangi sidis, malgaje subridetante.

— Ha, bone! — subite senzorge diris li. — Se mi trafos al la «kano» — do al la «kano»!.. Kiel vi pensas, tamahi, kiam komenciĝos tuta tiu kaĉo, kio okazos al niaj Infanaj Insuloj?

— Laŭ mi, la respondo al via demando estis donita jam hieraŭ, — seke respondis Sehei. — Vesperuloj preferis forbruligi sian kanuon, sed ne permesis, ke ĝi proksimiĝu al Aatu.

— Sed se ili ne sukcesus ĝin forbruligi? Se ili mistrafus? Se la raketo flugus iom pli alte — al la insulo mem? Ĉu vi ne scias, kiom da fuŝoj donas teĥniko? Kiam komenciĝos militaj agoj, niaj Infanaj Insuloj trafos en la inferon mem. Ankaŭ ili estos forbruligitaj, tamahi. Hazarde. Per mistrafoj. La Infanaj Insuloj de vesperuloj, eble, restos — ili situas sufiĉe malproksime de neŭtralaj akvoj. Sed nia estonteco estos forbruligita...

— Kion vi proponas? — ripetis Sehei.

— Evakui la Infanajn Insulojn. Malantaŭ la Barieran Rifon.

— Tie mankas neloĝataj teritorioj, vi ja scias. Tie ankoraŭ laboras la misiistoj.

— Do la geknaboj mem akaparu por si teritorion. Ĉu oni ilin ne instruis posedi armilaron?

— Vi freneziĝis! — kolere ĵetis Sehei. — Ĉu infanoj – militu? Kontraŭ sovaĝuloj? Ĉu vi forgesis: kun sovaĝuloj — nur per kareso. Sovaĝuloj estas nia rezervo.

— Tabuo... — sarkasme diris Heangi. — Denove tabuo... Tamen vi mem ne timis rompi tabuon antaŭ naŭ jaroj, kiam surterigis trupojn sur la Forbruligitajn. Vi ne timis eksplodigi la Nigran Mingi-n kune kun lia flagŝipo... Kio al vi okazis, stratego? Homo! Sehei tamahi!.. Ja vi tiam estis por ni legendo! Eĉ kiam vi estis elpostenigita. Eĉ kiam vi estris la misiejon. Kio al vi okazis? Ĉu vi maljuniĝis? Ĉu vin jam povas haltigi ia tabuo?

— Mi sentas, ke vi ne findiris, — interrompis lin la stratego.

— Mi eĉ ne scias, kion vi nun faros kun mi, sed iu devas tion diri al vi unua... Jes, nia nuno estas kondamnita, ni forbruligos nin, vi pravas. Venki povas nur nia estonteco. Tial, tuj kiam la Infanaj Insuloj estos evakuitaj, necesas senprokraste komenci la militon. Kaj unuan baton fari ne al la bazoj de vesperuloj — ili eĉ sen tio estas kondamnitaj, sed al iliaj Infanaj Insuloj... Jes, jes, tamahi, mi ne freneziĝis kaj komprenas, kion mi parolas. Neniigi ilian estontecon, konservinte la nian. Tio estas dume la sola ŝanco...

Sehei sidis rigidiĝinte.

— Mi... mi elpostenigas vin, — diris li.

Heangi silentis, mallevinte la kapon.

— Mi sciis, ke ĉio finiĝos per tio, — eldiris li finfine.

— Mi elpostenigas vin! — al Sehei revenis la voĉo. — Vi estros la ŝipgrupon «Ombro» kaj morgaŭ faros skoltadon ĉe la Glacia Kojnodento.

Heangi mirigite levis la okulojn.

— Ĉu jen tiel?.. Vi eĉ ne sendas min al la «kano»?

— Kian sencon havas sendi vin al la «kano», — grumblis Sehei, — se hodiaŭ aŭ morgaŭ komenciĝos milito... Sed vi ne estros la floton!

— Tiuokaze permesu al mi pligrandigi mian kulpon, — diris Heangi. — Iam vi malkonsentis kun la Maljunulo. Nun, kiel mi vidas, vi havas kun li koran konsenton! Ho jes. La Maljunuloj estas saĝaj! Ili elpensis multajn ĉiaspecajn tabuojn, liginte niajn manojn...

— Povas esti, tio estas ĝuste tio, kio necesas, — morne rimarkis Sehei. — Ligi niajn manojn...

— Mi pensas, — ne aŭdinte lin, daŭrigis Heangi, — per kio ni, fakte, diferencas disde heurioj? Disde sovaĝuloj?.. Ja per nenio, krom teĥniko. Ili havas tabuojn kaj ni havas tabuojn. Ili havas la Spiritojn de Atolo, ni havas la Profetaĵon pri la Malamiko. Ili havas sorĉiston, ni havas la Maljunulojn...

— Homo! — Sehei altigis la voĉon.

— Kaj ili ja estas strangaj sorĉistoj, — kun ekscitite brilantaj okuloj parolis Heangi. — Diru, tamahi, ĉu vi neniam pensis: kiel mirinde ĉio okazas! Tuj kiam ni atingas superecon, ekfunkcias ia tabuo aŭ enmiksiĝas la Maljunulo mem, aŭ vesperuloj mirakle iĝas informitaj pri niaj planoj! Ĉu persona spionaro de la Maljunuloj? Montru al mi almenaŭ unu homon el tiu spionaro!.. Kial li elpostenigis vin, kiam vi surterigis trupojn sur Tara-Amingu? Ĉu ne tial, ke li timis? Timis nian superecon!.. Do, kio ili estas, tiuj Maljunuloj? Kio, tamahi?..

— Homo! — Sehei ekstaris kaj elrigardis el la kabano. — Danku la Fonton, — diris li, ree turniĝante al Heangi, — ke ni interparolis solaj. Se almenaŭ unu homo aŭdus nian konversacion, morgaŭ mi devus ĵeti vin en la Ŝarkan Golfon. Sen tranĉilo. Ligitan... Morgaŭ vi gvidos la grupon «Ombro» al skoltado. Iru.

Heangi, montrinte la dentojn, leviĝis.

— La Fonto... — ripetis li. — La Fonto de Ĉio Estanta... Miaj prauloj ne kredis je la Fonto. Ili kredis je la Prapatrino Ŝarko. Al kiu vi intencis min ĵeti... — Li ekiris al la elirejo, poste subite haltis kaj abrupte turnis al Sehei la misformitan vizaĝon. — Mi timas alion, tamahi. Ne la Ŝarkan Golfon, ne la «kanon»... Alion. Komprenu, al mi ĉiam ŝajnas, ke tie, en la neŭtralaj akvoj estas giganta spegulo!.. Ke ni kaj vesperuloj speguliĝas unuj en la aliaj, ĉu vi komprenas?.. Kaj nun tie, tiuflanke, iu venis al Iongi tamahi precize same kiel mi al vi... Sed lin tie oni ne forpelis, ne elpostenigis — tie oni lin elaŭskultis kaj konsentis kun li...

Lia voĉo rompiĝis, kaj tiu, kiu ĵus estis la Dekstra Mano de la stratego, rapide eliris el la kabano. Ŝajnis, li lamas — tiom malĝusta estis lia tatuo...

Kaj tutegale Heangi ne povus venki! Dum nokto ne eblas evakui la Infanajn Insulojn. Sed eĉ se tio estus sukcesa, ili ne fornavigus malproksime. Matene skoltoj de vesperuloj raportus, ke Aatu-2 estas malplena, kaj ŝipon, elirintan el zono de Infana Insulo, jam eblas ataki... Ne, eĉ de la stratego nun dependas preskaŭ nenio. Faru stultaĵojn, faru plej absurdajn ordonojn — kaj tutegale la arkipelago estos forbruligita. Pli aŭ malpli frue. Se sur la lokon de Sehei venos Heangi — iom pli frue, se Taini — iom pli malfrue...

Sehei leviĝis kaj eliris el la kabano en humidan, baraktantan diversflanken venton. La ŝtormo laciĝis. Malsupre el nokta mallumo impetis, tremis en la valo langetoj de alkohola flamo super ceramikaj rektifikiloj. Tenante sin je ŝnuro, Sehei malleviĝis laŭ kruta pado kaj, ĉirkaŭirinte palman bosketon, lasitan nehakita por kamuflo, haltis. Antaŭe io plaŭdis kaj balbutis. Defluilo estis je tri paŝoj de li. Tie, odorante fuzele, malrapide, kiel malvarmiĝanta lafo, flue rampis rekremento. Malsupren, en la golfon.

Reteninte la spiron, la stratego ekiris al ponteto kun duobla ŝnura parapeto. Sub la piedoj eksusuris rompiĝema sekiĝinta krusto. En saltanta duonlumo de kovrita per reto alkohola lanterno al li subite ŝajnis, ke el la abomena rampanta maso elstaras, kiel ĝibo, homa nuko kaj malalte mallevita kapo. Sed mankis tempo por fiksrigardi — la spiro estis finiĝanta.

Transirinte la ponteton, Sehei unue rigardis en la hangaron, kie en lumo de vitraj tubetoj oni estis malmuntantaj la «rutiangi-n». Tie oni raportis al li, ke la kaptita maŝino estas mirinda: kun rara manovrokapablo, tre rapida, ebla radiuso de agado estas la tuta arkipelago. Nu, kion diri — tie estas ses principe novaj blokoj, kaj niajn sovaĝulojn el la projekta departemento necesas peli al la «kano», la tutan teamon...

— Kie estas Lamulo? — demandis la stratego.

Oni raportis al li, ke Lamulo konversacias kun la kuriero en la ŝirmejo. Trairinte mallongan, elĉizitan en roko koridoron, Sehei malfermis eniran maton kaj rigardis internen. Jes, ili konversaciis...

— Tutegale vi stulte tiam faris, stulte! — arde estis diranta kuriero Arrai. — Vi ja vidis, ke mi aliras vian voston! Necesis...

Vortoj elĉerpiĝis al la kuriero. Sed ekparolis la manoj. La dekstra montris la raketoplanon de Lamulo, la maldekstra — lian propran. Kaj ĉirkaŭe denove estis muĝanta la disŝirita per raketoj ĉielo super Tara-Amingu.

Lamulo aŭskultis la kurieron kun ekstazo. Lia kripligita per brulvundoj vizaĝo brilis.

— Ja mi ĝuste tion bezonis! — ekkriis li, deŝovante flanken la manojn de la kuriero. — Ja min oni levis ĝuste kun celo fortiri vin pli malproksimen de la transporta ŝipo! Por montri atakon al la aviporta ŝipo, ĉu vi komprenas? Kaj vi trompiĝis! Kaj dum vi umadis kun mi, la transporta ŝipo sukcesis forrampi en la golfon, sub defendon! Do, tio ankoraŭ restas demando — kiu kiun venkis!... Sed puŝfrakasis vi min altklase!

«Do, jen realiĝis la Profetaĵo, — kun subrideto pensis Sehei. — Eksonis la Vera Nomo de la Malamiko, kaj ekde nun estas nek matenuloj, nek vesperuloj...»

Li eniris, kaj la konversacio ĉesis. Ambaŭ pilotoj ekstaris antaŭ la stratego. La vizaĝo de la kuriero ree estis fiera, fermita.

— Kaj kion vi mem pri tio pensas? — demandis Sehei. — Kial oni sendis ĝuste vin? Kaj sur tia maŝino?

— Mi estas kuriero, — diskrete respondis Arrai.

Per tio estis dirita ĉio. Eblas lin bruligi, piki per bambuo — respondo estos sola: mi estas kuriero. Kaj ankoraŭ ne estis okazo, ke almenaŭ iu el ili ekparolis kaj malkovris, kun kia vera celo li estas sendita. Ja al ili oni eĉ neniam diris la veran celon. Kaj ne tial, ke oni dubis pri ilia kuraĝo, sed simple — por ajna okazo.

— Mi scias, — milde diris Sehei. — Kaj ne plu demandos vin pri tio...

Li turnis sin kaj vidis, ke apud la enirejo, tenante la maton, staras Taini kaj rigardas al la parlamentario.

— Mi serĉis vin, — diris ŝi, deviginte sin finfine turniĝi al la stratego.

Ili eliris kaj haltis apud muro de la hangaro.

— Mi demandis en la «kano». Tiun homon oni nenie sukcesis trovi. Verŝajne, ili jam murdis lin...

— Ĉu oni rigardis sur la kradoj?

— Tro frue... — silentinte, respondis ŝi. — Al la kradoj la fluo elportos lin nur morgaŭ tagmeze...

Sehei turnis la kapon al la enirejo de la ŝirmejo.

— Do, ĉu vi ne deziras paroli kun li?

— Mi ne scias, — diris ŝi. — Ne.

— Kial?

— Mi ne scias... — Taini kun tristo rigardis al videblaj tra la mato ombroj de bambuaj ripoj de la hangaro. — Mi nun vidis lin... Tio estas li, sed... Tio estas jam tute alia homo, tama'i. Li antaŭlonge ĉion forgesis. Ni nun simple ne komprenos unu la alian...