Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

Pri ALGOL

Unue lingvo kun tia nomo aperis en 1958 por tri celoj: esti laŭeble proksima al la tradicia matematika simbolaro, esti facile legebla por iĝi rimedo por publikigo de algoritmoj kaj esti tradukebla en maŝinlingvojn. El pluraj sinsekvaj projektoj konsiderindan disvastiĝon ricevis la lingvoj ALGOL-60, ALGOL-W kaj ALGOL-68.
ALGOL-60
Unua programlingvo rigore difinita, ĝi aperis komence de la jaroj 1960aj (la definitiva «Reviziita raporto pri la algoritma lingvo ALGOL-60» eldoniĝis en 1962). La ĉefaj atingoj de tiu projekto estis la sintaksa difino per formala gramatiko (la formo de Backus—Naur), distingado de diverscelaj varioj de la ekstera prezento de programtekstoj (tipografia prezento, etalona prezento, maŝina prezento), la nocioj de bloko kaj regiono de la deklaroj, la meĥanismoj de pasigo per valoro kaj pasigo per algoritmo, rekursiaj proceduroj, dinamikaj tabeloj, tre riĉaj iteracioj. La ĉefa malavantaĝo de ALGOL-60 estis manko de normigita eneligo kaj de influa industria subteno.
ALGOL-W
Neoficiala derivaĵo de ALGOL-60 kreita de N. Wirth kaj C. H. R. Hoare en 1966. ALGOL-W provizis rimedojn por traktado de signoĉenoj, en ĝi unue aperis la okazelekta ordono, pasigo per rezulto kaj pasigo per valorrezulto. Dum kelka tempo ALGOL-W estis konsiderinde disvastigita en la universitatoj.
ALGOL-68
Ĝeneralcela programlingvo kreita sub la aŭspicioj de IFIP kiel pluevoluigo de ALGOL-60. Karakteriza trajto de ALGOL-68 estas la orta kunmetemo (angle orthogonal design), la principo ebliganta konstrui la lingvon mem kaj la programojn en ĝi prezentatajn kiel liberan kombinaĵon de minimumaj, ĝeneralaj, reciproke nedependaj («ortaj») lingvoelementoj. Tio precipe koncernas la manieron difini datumtipojn kaj ordonojn. ALGOL-68 apartenas al tiu sama programlingva generacio, kiel ĝia rivalo PL/I, kaj egale kombinas la rimedojn de «scienca komputado» kun tiuj por listotraktado kaj plurtaskado. Male ol ALGOL-60, ALGOL-68 normigas la eneligon. Paradokse, inter la kaŭzoj malhelpintaj disvastiĝon de ALGOL-68, oni ofte indikas ĝian tro rigoran difinon, kiu malfaciligas supraĵan trarigardon: kontraste kun tiu malfacila teksto, la difinoj de Pascal (kvankam plenplenaj je eraroj) ŝajnis multe pli ĝua legaĵo.
Rimarkinda trajto de ALGOL (kaj speciale de ALGOL-68) estas ĝia atento pri la problemo de naciaj variaĵoj de la lingvo. Tiu trajto de ALGOL-68 kvazaŭ invitas nin provi Esperantan «nacian variaĵon» de la lingvo.


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion
Hosted by uCoz