John S. Dinwoodie

La virtuozo

Trankvilmiena, digne serioza,
    sen aflektemo, tute sen parado,
la grizehara majstro virtuoza
    aperis antaŭ ni sur la estrado.

Li staris antaŭ siaj aŭskultontoj,
    kvazaŭ ne muzikisto sed profeto
el la pratempo, el silentaj montoj
    veninta urben kun vivinterpreto.

Per tuŝo firma tamen delikata
    la pretajn kordojn li karese premis,
kaj, eltirite per la arĉo flata,
    en la aeron riĉaj tonoj tremis.

Dum li la melodion glate plektis,
    sur malproksimo restis la okuloj,
kaj en la muzik-riĉo sin reflektis
    la nekonata mond' de l' viziuloj.

Facila ŝajnis tiu sonkompilo,
    senpene elvokita, efemera,
miksaĵo el pasio kaj trankvilo,
    la glora celo de la arto vera;

la glora celo ankaŭ de l' vivdramo –
    ne fajr' saltanta en dancado febra,
sed daŭra, brila kaj sentrema flamo,
    plena de la trankvilo nedirebla.

Li estis ne nur virtuoz' talenta
    kun paradota ludlerteco,
ĉar ŝajne estis li indiferenta
    al homdonataj laŭdo kaj apreco.

Li staris kun aspekto sacerdota,
    celante ĉe l' Plejalto aŭdiencon,
la celebrant' de tiu rit' ekzota,
    teren vokanta la ĉielpotencon.

Kaj pro subtila sento, ke ni venis
    samcele kiel li mem, samspirite,
por ni kunadorantoj li solenis
    la grandan sanktan feston muzikrite.

Li estis pastro benon disdonanta
    de iu sakramento efektiva,
komunikanto de donaco sankta,
    kanalo homa de la graco viva.


Hosted by uCoz