Kalman Kalocsay

Vintro

Lamentas la arboj, ĉielen etendas
La brakojn skeletajn frostante kaj treme.
Ĝis fine la bona ĉiel' kompateme
Al ili ŝirmantan tapiŝon subsendas.

Kaj flokoj por blanka ĉiela kovrilo
Jen falas kaj falas, kaj falas senĉese,
Ĝis sub ĉi kovrilo, ŝirmanta karese,
La arboj ekdormas en bona trankvilo.

Kaj dormas la arboj, kaj dormas la Tero,
Kaj kvazaŭ morttuko la neĝo sin sternas,
Sed sube jam ĝermas la nova espero.

Ĉar nasko kaj morto senĉese alternas,
Kaj ĝermas la semo, kaj falas la bero,
Sed vivas la Vivo, la Vivo eternas!

[Traduko en la rusan]


Hosted by uCoz