Eli Urbanova

Tuko

Tian mi aĉetis tukon:
verda estis ĝi kaj lila
kaj ol plumo pli facila,
nu, bela!

Mi ĝin ligis sub mentonon,
mi ornamis per ĝi nukon –
Kiu havis tian tukon?
Neniu!

Kaj li vidis mian ĝojon
kaj trioblan ĝojon sentis.
Se mi lin kun tuk' turmentis,
do dolĉe!

Mi la verdan tukon metis
nome sub la umbilikon –
Nuda timus mi kritikon,
konfesu!

Estis tuk' venene verda,
bela, lila en anguloj.
Al li sole la okuloj
ekbrilis –

Tie ĉi indiĝenino
nur en tuko sin apogis.
Jes, ĉi tie mi delogis
lin tiam!

Ĉion, ĉion mi memoras:
Kiel manojn li etendis –
Kiel verda tuko pendis
sur seĝo –

Ke li poste, jam trankvila,
al mi tiun tukon laŭdis –
Ke mi lin eĉ ronki aŭdis
volonte –

Verda tuko apartenas
al trezoro de mi, riĉa.
Foje estis mi feliĉa,
amata –


Hosted by uCoz