Ivan Naumov

Ŝtono

(omaĝe al K. Sajmak)

Sub Teraj ĉieloj –
Proksime? Lontane?
Sub suno aŭ steloj?
Kun senco aŭ vane? –
    Kuŝadas la ŝtono.
    Malhela, krudforma,
    Li krias sen sono
    Pro tordo endorma.
Turmentas lin sonĝo,
Eterna deliro:
Ekscito de l' plonĝo,
Mistero de l' iro,
    De l' flugo fabelo...
    Lin logas senventa
    Profunda ĉielo –
    Aera, arĝenta...
Li kuŝas sen movo,
Kaj kreskas la certo:
Li estos nek bovo,
Nek bird', nek lacerto,
    Sed filo fiera
    De l' best' forgesita –
    Antikve severa
    Vivaĵo elmita
Kun fluga scipovo,
Kun ŝat' je atako –
Li estas la ovo,
La ovo de drako.
    La drako en ovo
    Sopiras kaj plendas,
    La tempon de l' kovo
    Li mute atendas...

En neĝoj kaj maroj,
En sabloj kaj torfoj
Eksvenis por jaroj
Milmiloj da orfoj –
    Sennombro da fratoj
    Parencoj sen pruvo –
    Sub larmoj kaj batoj
    De hajlo kaj pluvo.
Eksteras – senago,
Internas – la flamo:
Revado pri l' Tago,
Pri tuŝo da l' skvamo,
    Pri fajf' de l' flugiloj –
    Pri ven' de l' patrino.
    Kaj fluas jarmiloj
    En morna senfino.
Atendas sentime
La idoj en ŝeloj –
Lontane? Proksime? –
Sub Teraj ĉieloj.

Finitas 12.05.1992