Peter Peneter

Sekretaj sonetoj


Al gefianĉoj kaj junaj geedzoj por instruo kaj instigo

* **
01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40
41 42 43 44 45 46 47 48 49 50 51 52
***
Komplezaj klarigoj

Leganto, se vi estas pruda,
kaj naŭzas vin la amo nuda,
se indignigas vin la bolo
de la temperamento suda,
se ĝenas vian delikaton
la grimaceto amo-luda,
pripensu bone antaŭ lego:
tute ne estas mi altruda,
forĵetu min, retiru vin
al via dika ŝel' testuda.



Leganto! Mi avertas due!
Pripensu, ĉu vi legos plue!
Pilate lavas mi la manojn,
se mi efikos misinflue.
Neniu vin devigas legi;
anstataŭ indigniĝi brue,
forĵetu min, forĵetu min
ankoraŭ estas ne malfrue.



Leganto! Jen la lasta voko!
Tuj sekvas jam danĝera loko!
Forĵetu min! Bedaŭrus mi,
se vin mortigus nervo-ŝoko!


Sonetoj sub sep sigeloj

La ardan amon trans ĉemizo
mi pentros, Kara, sen mensog'.
Kuraĝa estas la devizo
de mia eta versprolog'.

Vestinte sin per pruda tog',
poetoj haltas ĉe la kiso.
Sed ardan amon trans ĉemizo
mi pentros, Kara, sen mensog'.

La kis' pli dolĉas, ol ĉerizo,
pli ebriigas ĝi ol grog'.
Sed ĉu ni vivus sen la log'
al pli profunda paradizo?

Jen arda amo trans ĉemizo...

I

En hejma balo, sub la lustro-flamoj,
mi vagis sola. Tedis min la bru'.
rigardis mi malplaĉe, kun enu'
al la gladitaj dandoj, pucaj damoj.

Brilegis la juveloj kaj ornamoj,
la vestoj montris formojn per alglu',
dekoltoj estis preskaŭ ĝis genu':
aŭkcio de krurkarnoj kaj de mamoj.

Sed pudra blanko kaj ŝminkita ĉarmo,
femuro, kokso, kruro kaj kalkan',
ĉi tiu tuta duonnuda svarmo

min nun devigis nur je mok-rikan'.
Jes ja. Mi inter multa, multa karno
naŭziĝis, kiel la vegetaran'.

II

Nun mi ekvidis vin! De l' vangoj ĉarmaj
al virga brusto kaj al rasa krur'
okuloj miaj glitis kun plezur',
tra mia koro fluis ondoj varmaj.

Subite haltis mi sub sentoj svarmaj,
min kvazaŭ tiris al vi sorĉa ŝnur',
sed mi admiris vin kun ĉasta pur',
ne estis en mi ekdeziroj karnaj.

Jes, ĉaste, sen malpuro de pasio
mi vin ornamis per admira kron'...
Kio okazis do en subkonscio,

ke, ne timante brilon de l' salon',
levante kapon, sin anoncis io:
fripona bub' en mia pantalon'?

III

Oni prezentis min. "Ho, la poeto!"
vi diris, kun ekbrilo de l' okul',
kaj ni sidiĝis flanke en angul',
tuj konstatante: "Teda societo."

Kaj vi babilis dolĉe, kun rideto,
la tempo pasis kun rapida rul',
kaj mia koro, pro l' kreskanta brul',
fajrerojn ŝutis, kiel la raketo.

Mi estis sprita. Trilis via rido,
Sonore, kiel la arĝenta kord',
kaj mia Bubo dume, kun insido,

frapetis sur la pantalona pord',
levante ĝin je eta piramido.
Ĝi evidente celis al rekord'.

IV

Bruegis gaje jam la societo.
Pro miaj vortoj, pro l' ioma drink'
vizaĝon vian per natura ŝmink'
koloris jam facila ebrieto.

Kaj dum en dolĉincita malkvieto
nin ĉirkaŭbaris kvazaŭ sorĉa ring',
jen sian kapon kun subita sving'
ekmovis mia vira amuleto.

Vi ĝuste alrigardis, kaj ekvidis
ke sin balancas mia amkompas',
kaj forrigardi vane vi rapidis:

la lipomordo, arda embaras',
okuloj nebulitaj vin perfidis:
vi sentis ĝin penetri kun frakas'!

V

El gramofon' sinkopis, disonancis
kaj plandojn tiklis la ĵazbanda bru'.
"Ni dancu!" Dancis ni kun granda ĝu',
la lulajn koksojn rave vi balancis.

Miksiĝis spir' al spiro dum ni dancis,
kaj mi premiĝis en ardanta glu'
al viaj sorĉaj pelvo kaj genu'.
Ebriis mi. La Bub' eĉ plie prancis.

Mi sentis, ke sur via brust' sin levis
du dolĉaj pintoj kun ekscita ŝvel',
kaj mia pranca ŝvelo preskaŭ krevis.

La koro batis en freneza pel'.
Mi amis jam, kaj ĝin sigeli devis;
sur la kalsono restis la sigel'.

VI

La hejma balo estis jam finita.
Mi akompanis vin dum hejmenir',
kaj antaŭ pordo, ĉe l' adiaŭdir',
mankise dankis vin pro l' vort' invita.

Ho, dolĉa Morgaŭ! Rava tag' vizita!
Mi hejmeniris kvazaŭ en delir',
duone senkonscie pro l' sopir',
al fraŭla ĉambro, al la lit' ermita.

Kaj hejme mi rigardis kaj gratulis
la Bubon, kaj dum dolĉa rememor'
vizio sorĉa antaŭ mi nebulis:

en lit' vi interpremis kun langvor'
per la femuroj lokon, kiu brulis
kaj larmis pro la pafo de Amor'.

VII

La postan tagon iris mi vizite,
prezentis min, laŭ etiket-regul',
al famili', sed, kvazaŭ somnambul',
mi rigardegis sole vin ravite.

Vi havis ĝuste gastojn. Kaj subite,
jen, ree sidis ni en la angul',
kaj mia dekstra man' kun trema brul'
en vian manon sin alŝtelis glite.

Kaj dum sekrete ĉirkaŭ mia fingro
fermiĝis via man' kaj ĝis radik'
ĝin ĉirkaŭpremis kvazaŭ arda ringo,

tra nia spino vibris dolĉa pik'
pro tiu kuŝ' en humid-varma ingo,
pro l' erotike arda simbolik'.

VIII

Ho, sopirata horo rendevua
en maja bosko! Kaj dum la promen'
en kaŝa loko trema ĉirkaŭpren'
kaj longa, longa, longa kis' unua.

Kaj kiso dua, tria, kvara, plua!
Malŝpara dono kaj avida pren'!
Al mia korpo en duona sven'
alpremis sin la dolĉa korpo glua.

Gluiĝis al mi via dolĉa ventro,
Kaj sub ĝi, kun ekstaza fandiĝem',
tra l' vestoj via plej sekreta Centro

bruliĝis, alpremiĝis ĝis ekstrem',
Ekstaze dum ĉi sorĉa korpkoncentro
mi helpis vin de poste per manprem'.

IX

Kaj sub la dolĉa trudo de l' sopiro
la lipojn vi malfermis kun soif',
kaj la malsekon varman de l' gingiv'
eksentis mi, ĝuante ĝin sen spiro.

Kaj trinkavide, kiel la vampiro,
la mieldolĉan sukon de l' saliv'
mi sorbis, kvazaŭ akvon de la viv';
kaj vi, en duonsvena amdeliro

ekmordis mian lipon ĝis eksango.
Volupte ĝemis mi, kaj en ebri'
penetris vian buŝon mia lango

kaj konvulsie vibris ĝi en vi,
dum prancis mia kompatinda Stango
kaj tremis, preskaŭ krevis pro l' envi'.

X

Ho, ravaj tempoj en printempo pompa!
Sekretaj vagoj kune en ekstaz'!
La punkto estis kis' post ĉiu fraz',
parolo nia estis kver' kolomba.

Ni ĝeme ĵuris pri l' fidel' ĝistomba,
ni trinkis kisojn el senfunda vaz'.
Foje forgesis ni pri l' tempo-pas':
tri horojn daŭris kis' seninterrompa.

Tri horojn mi vin kisis kaj ripetis,
tri horojn kisis vi sen sola vort',
tri horojn longajn mia lip' frapetis

sur via lipo kun obstina fort',
frapante sur la supra pordo, petis
eniron sur malsupra via pord'.

XI

Brakume vi en mia sino sidis,
la dolĉajn vangojn kovris am-purpur',
kaj mi karesis vin ĉe l'svelta krur',
sed mia man' pli supre ekrapidis,

kaj glitis, glitis, vane ĝin mi bridis,
sur la blanksilka haŭto de l' femur',
kaj vin unue tuŝis ĉe l' velur'
humide arda, kiun ĝi avidis.

Vi rigidiĝis, kaj ekĝemis mole,
kaj spasme premis min al via kor',
kaj poste vi eklulis vin senvole,

ĝis sub la fingro-lud', el am-amfor'
sur miajn fingrojn gutis preskaŭ bole
varmega suk': oleo de Amor'.

XII

Mi iris al vi kun animo bola
por voki vin al nova kis-agap'.
Mi sonorigis. Via dolĉa kap'
aperis kun la blondo aŭreola.

Kaj ni eniris. Kaj vi estis sola!
Premiĝis mia kor' sub dolĉa frap'.
Ni kisis nin. Mi tiris al kanap'
vin lipsurlipe, kun perforto mola.

Kaj kuŝe jam, en arda sinforges',
Ankoraŭ laste vi ekĝemis: "Ho ne!"
Sed mi la jupon ĉifis en frenez',

Kaj jen albrilis min marmorkolone
la du femuroj kun la ombra mez'...
Kara! Vi min atendis senkalsone!

XIII

Kaj nun mi klinis min sur vin avide,
por kroĉi nin per arda, karna lig',
por rompi tra l' envia lasta dig',
al la batal' alarmis mi konfide.

Fripona Bub'! Ĝi trompis min perfide.
Malice ŝajnis moki pri l' instig',
kaj ŝrumpis aĉe, kvazaŭ seka fig',
la stultan kapon klinis invalide.

Mi konsterniĝis. Ĝin agitis mane.
Kun ŝvita fortostreĉ' kaj lipo-mord'
mi ĝin animis. Vane, vane, vane.

Jes, malgraŭ knedo kaj kolera tord'
Ĝi kuŝis mole, kurbe, aĉe, flane:
senpova Hanibalo antaŭ pord'.

XIV

Kelkajn sensencajn vortojn mi balbutis
kaj fuĝis for kaj kuris sur la strat',
kaj kvazaŭ post insulta vangobat',
min nedirebla honto persekutis.

Sur mia frunto frosta ŝvito gutis,
la lang' gluiĝis seke al palat',
eniris mi en kompatinda stat'
drinkejon kaj avide vinon glutis.

Kaj post sencela, longa vag' traurbe,
mi hejmeniris kaj sur la kanap'
esploris mi la Bubon, kiu kurbe

fiaskis. Kaj jen ĝia stulta kap'
nun levis sin, nun ŝvelis ĝi kukurbe.
Fi, mi ĝin punis per kolera frap'.

XV

La sekvan tagon tintis telefono.
Mi levis ĝin kun tedo, sub deprim'.
Jen via voĉo! Tremis la esprim'
de la kompato en la dolĉa sono.

Kaj mia voĉ' atestis pri malbono,
ĉar "Tuj mi venos!" kriis vi kun tim'.
Ho, kia vibro kuris tra l' anim'!
Eĉ mia Bub' stariĝis sen admono.

Kaj tiam mi kolere kaptis ĝin
kaj atentigis kvazaŭ grumbla mastro
serviston sian pri la disciplin':

Se vi ne staros kiel la pilastro,
se vi rifuzos servi kun obstin',
fripona Bub', mi punos vin per kastro!

XVI

Kaj venis vi kun la kompreno takta,
ridetis vi, ho, admirinda saĝ'!
Trafluis miajn membrojn la kuraĝ',
neniam estis ŝvelo pli kompakta.

Nun, nun, rapide! Inter blanko lakta
jam ombre silkis la sopir-pejzaĝ',
kaj vokis, vokis por plezur-vojaĝ'
tra la misteroj de la grot' barakta.

Rompiĝis pordo! Post dolora ĝem',
kiel pafita eta korpo birda
vi kuŝis svene kun tutkorpa trem'!

Ho, kara, kara! Ho viktimo virga!
La Bubo brulis en la ĉirkaŭprem',
kontuze pro la strikta vojo smirga.

XVII

Nur kelkaj movoj – la volupto plenis.
Mi rigidiĝis kun ekstaza trem'.
Dum vin inundis mia ama sem',
sur via svena korp' mi preskaŭ svenis.

La sangan glavon milde mi reprenis,
la vundon kisis mi kun karesem',
kaj vin karesis, ĝis kun laca ĝem'
via konscio ree al vi venis.

Nun vian manon kisis mi kun danka
kortuŝo pri la oferita riĉ'
kaj mi rigardis al la tolo sanga,

kiel la idolano al fetiĉ':
ho, jen standardo sankta, ruĝa-blanka,
standard' de mia gloro kaj feliĉ'!

XVIII

Monatoj de eterna ebrieto!
Soif' eterna kaj eterna sorb'.
Ni sentis nur en karna kroĉ' de korp'
la vivon; krome estis nur vegeto.

Kiel altiras feron la magneto,
tiel altiris al la fea bord'
kompason mian via arda Nord'
por la plej dolĉa speco de dueto.

La dolĉan fortikaĵon per sieĝo
mi prenis kame, inter timian',
sur fojno, nuda tero kaj en neĝo,

malantaŭ pordo kaj post la ekran',
en lito kaj sur sofo kaj sur seĝo,
kaj sur tapiŝo sub fortepian'.

XIX

Jam for la rob'! Sed pri l' ĉemizo, Kara,
mi helpos vin. Sed malrapide nur!
Ke mi karesu dume tra l' velur'
malkovriĝinta, diafane klara.

De l' marmorŝultroj blanko senkompara
ekbrilas nur en senmakula pur',
kaj sekvas plu, sub milda hontpurpur'
la brusto. Nun, nun sekvas rozo para

sur neĝmontetoj. Kaj la dolĉa valo.
Ho plu, ho plu! Sub sento de mistik'
ektremas mi, ĉar jen el la vualo

malkovras sin, kaj kiel la kalik'
de Gral' al la scianta Parsifalo,
aperas via sorĉa umbilik'.

XX

Post kis' ĉielplezura, inferflama,
ekmigris mia lip' laŭ sorĉa rit'
kaj fajrajn punktojn laŭ la arda glit'
postlasas ĝi sur via kol' balzama.

Ascendas ĝi al milda monto mama,
sur cico-rozoj haltas ĉe l'zenit',
kaj poste ĝi kun morda apetit'
algluas sin por suĉo voluptama.

Ĝi poste glitas plu kun tikla vibro,
tra l' dolĉa ventro, sur silkhaŭta blank',
nun haltas, kaj kun trem' en ĉiu fibro

subite ĵetas sin, kiel lavang',
en dolĉan pordon de l' ĉielvestiblo.
Kaj ne la lip' jam kisas, sed la lang'!

XXI

Dum inter viajn du femurojn, Kara,
premiĝas mia kap' kun arda bor',
kaj mia lango vibras kun fervor'
en via servo plej familiara,

min ravas dolĉa, milde fiŝ-ovara
parfumo, kaj el via am-amfor'
nektaro varma verŝas sin jam for
kun freŝa gusto de la salo mara.

Ho, praodor', pragusto! Ho, nebula
memoro senkonscia, kiam nin
balancis mole la pra-maro lula

de l' fet-fluid' en korpo de l' patrin'!
Ho, min transpremi tra la vojo brula,
sub via koro luli min sen fin'!

XXII

Ho, ne koleru, ke mi vin priversas
en la baraktoj de l' volupta sven'!
Ĝi estas sankta don' kaj sankta pren',
la vera am' neniam ja perversas.

Kaj ĝiaj vojoj kiel ajn diversas,
ĝi estas la plej alta tera ben';
se ĝi nin portas en torenta trem',
ja ĉiujn homrezonojn ĝi renversas.

Ni amas nin kun amo arde pia,
do per nenia ago misas ni,
kaj por mi sanktas ĉiu parto via,

kaj ĉiujn kun adoro kisas mi,
kaj por mi estas vazo ambrozia
la lok', per kiu, kara, pisas vi.

XXIII

Dum kisoluda, nuda, kuna kuŝo,
jen mia Bub' la kapon el kapuĉ'
elŝovis kaj per pentekosta ruĝ'
vin longe tentis por karesa tuŝo.

Kaj treme, kvazaŭ pro mistera puŝo
el kies pov' ne estas plu rifuĝ',
vi kaptis ĝin, kaj per soifa suĉ'
avidis ĝin la konvulsia buŝo.

Sed tamen, de la sopiranta sorbo
retenis vin la honto pri l' profan',
vi sole tenis ĝin, kaj en absorbo

rigardis al la rubenruĝa glan',
kaj tronis vi, reĝin' de mia korpo,
kaj vi la sceptron tenis en la man'.

XXIV

Amata! Venu al la pastro!
Ni iĝu jam laŭleĝa par'!
Tro longa estis la prokrasto.
Amata! Venu al altar'!

Pri tiu ĉi morala plastro
vi min ne petis, mia kar',
sed tamen, venu al la pastro,
ni iĝu jam laŭleĝa par'.

Ne volas resti nura gasto
la Bub' en via buduar',
ĝi volas pri l' repertuar'
plezuri hejme, kiel mastro...

Amata! Venu al la pastro!

XXV

Nin pastro benis ĉe l' altaro ĉefa.
Jam niajn manojn ligis sankta maŝ'.
Ni iris hejmen, kaj post nia paŝ'
flugile ŝvebis la feliĉo reva.

Kaj ni de nun el dolĉa pom' de Eva
ne devas manĝi peke kaj en kaŝ',
kaj kio ĝis nun estis malpiaĵ'
de nun jam estos sankta tasko deva.

Ho, hejmen, hejmen, kuŝi kune, nude,
manĝegi el la permesita pom'!
Ho, kiel sin balancis jam prelude

ĝojante, mia obeema Gnom';
de nun ĝi sin ne devos vesti prude,
ĝi povos fine fiki sen kondom'!

XXVI

Benata nokto! Arda nokto nupta!
Komforta kuŝo en duobla sol'!
Senĝena, longa, longa am-petol',
ĝis spino-vibro, ĝemo, kri' abrupta!

Tordiĝo arda en barakt' volupta,
fandiĝo en ekstaza karambol'!
En vin, en vin, kaj el vi al la tol'
inunde fluis mia sem' erupta!

Niaj animoj ardis, korpoj brulis,
kaj vane ŝprucis la estinga flu',
ĉar niaj korpoj ĉiam pli postulis,

pelante nin al ĉiam nova glu'.
Kiom da fojoj? Kiu ja kalkulis?
Du, tri, kvin, ses, ok, dek kaj tiel plu...

XXVII

Matenkrepuske, sur la lit' komuna
vekiĝis vi el amlangvora sven'
kaj per singarde malrapida tren'
vin liberigis el la ĉen' brakuma.

Sed mi vekiĝis, kaj en duonluma
ĉambro spionis ruze pri la scen':
dum ramp' albrilis min en plena plen'
la dolĉa pugo, kvazaŭ sfero luna.

Kaj nun, kuŝante ruze en embusko
pejzaĝon dolĉan vidis mi kun ĝu'
ĉe l' pala lumo de l' matenkrepusko

kie subite kun susura bru'
ekfontis kaj el silke mola musko
torente ŝprucis rivereta flu'.

XXVIII

Fieras vi, ke estas vi virino,
kaj estas vi fier' de via seks',
virin' en ĉiu ago kaj refleks',
en milda ĉarmo, fajra am-rutino.

Malplaĉas vin nur la virin-destino,
ke vin devigas la Natur-kodeks'
je humiliga, kaŭra korpo-fleks',
anstataŭ danda staro, dum urino.

Ne plendu! Prenu mian tubon, jen ĝi!
Pisigu min, imagu pisi mem!
Kaj vin konsolu, se vi pisas sen ĝi;

ke, se ornamus sama vir-emblem'
korpeton vian, ja ne povus en ĝi
penetri mia edza Tantiem'!

XXIX

Sed ne, ĉi diro estas ja erara.
Mi povus ankaŭ tiel bori vin,
eĉ viro kun samseksa aminklin'
ja trovas ingon por la glavo stara.

Vi ankaŭ havas tian ingon, Kara,
kaj estas viroj, kies ĝojkulmin'
ne estas ĝusta bor' de l' amatin',
sed vojeraro al la tru' najbara.

Sed tiu truo, kvankam tru' malvasta,
min ne tro tentas por plezura bor',
kaj estus vere jam rimedo lasta

ĝin uzi en la servo de l' Amor',
ĉar ĝia ringo estas ja elasta,
sed tamen – la enhav' kaj la odor'!

XXX

Kvankam, mi diras al vi en sekreto:
tabuo ne ekzistas por la am'.
Ĝi ĉirkaŭkisas vin ja per la flam'
de ardaj sentoj eĉ sur la klozeto.

Konfesas mi, ke tra l' ŝlosiltrueto
mi ŝtele ofte vin rigardis jam,
plezuri pri la rara panoram'
kiam vi sidas sur intima breto.

Jen sidis vi dum kovo idilia,
la kapon apogante per la brak',
martir-transcende vizaĝeto via

tordiĝis, ĝis eksonis mola krak',
kaj kiel la odoro akacia
filtriĝis la odor' de via kak'.

XXXI

Memoru! Iam kise kaj brakume
mi blovis mian spiron kun suspir'
en vian pulmon. Kaj la arda spir'
penetris vin kaj vi ekstazis dume.

Kaj poste spiris vi en min parfume,
kaj plu ni provis, provis. En delir'
plezuris ni pri l' arda eliksir'
kaj puraere kaj cigaredfume.

Ho venu, Kara! Per ĉi kis' aera
ni ludu, kiel fianĉin', fianĉ'!
Sed ve, ne venas la plezur' transtera

kaj la ekstazo. Bedaŭrinda ŝanĝ'!
Jam ĉi amnutro estas tro etera,
ni kutimiĝis al pli grasa manĝ'.

XXXII

Okazis foje al vi, mia Kara,
ke ĉe l' kulmina punkto de l' plezur'
eksplodo sonis kun murmur',
aŭdebla ankaŭ per la sento flara.

Necesus por ĉi son' familiara,
sonanta jen en molo, jen en dur',
agrabla vorto, ĉar ekzistas nur
la "furzo", sed ĝi estas tro vulgara.

Eĉ se koleros la Akademi',
mi kreos novan vorton por ĉi bruo,
kaj, ĉar ne estas ĝi soprana kri',

sed bariton', aŭ bas', laŭ la menuo,
mi onomatopee baptos ĝin
facile, lude kaj petole: puo.

XXXIII

Malbela estas la obscena vorto,
kaj ne plezuras mi pri ĝia ĉas',
kaj vere, min eĉ kaptas embaras',
se iu uzas ĝin el aĉa sporto.

En ili tamen estas praa forto,
kaj ofte de mi glitis tia fraz'
el buŝo por dorloti en ekstaz'
vin per la pleja streĉo de risorto.

Kaj tiam ĝi ne estis vorto kraĉa,
en sankta fajro de la erotik'
fandiĝas oro eĉ el koto aĉa.

Kaj same iĝos kanto kaj muzik'
en via buŝo kaj kun ĉarmo plaĉa
ektrilos al mi eĉ la vorto "fik'".

XXXIV

Petrarca kun sopiro senkonsola,
Dante admire, kaj Camo~es kun ĝem',
Spenser fesonĝe, Ronsard kun logem'
sonoris per soneto dolĉparola.

Kaj multaj, multaj, kun flutsono mola
kunplektis dekkvar versojn je poem',
sed nur flankumis ĉirkaŭ l' vera tem',
kiel la kato ĉirkaŭ kaĉo bola.

La versoj kantis pri la am' spirita.
Sed se l' virinanim' per rava ŝel'
de varma korp' ne estus envolvita,

se ĉe la zon' finiĝus la anĝel',
ĉu kantoj sonus? Ne! La sekva, spita
sonet' parolos pri la vera cel'.

XXXV

Por la unua, dolĉa foj': deflori,
kaj poste: nupti, karnon miksi, trui,
seksumi, kaj koiti, kaj geĝui,
kopuli, kohabiti kaj amori.

Enpafi, ŝtopi, vosti, grotesplori,
palisi, kaj bambui, kaj geglui,
kunkuŝi, kaj interne intervjui,
bombardi sube, mini, lanci, bori.

Kaj broson brosi, glavon karnan ingi,
buteron kirli, sondi, piŝti, piki,
kamenbalai, inan ingon klingi,

surpingli, karnon planti, truon fliki,
la brulon per la akvotub' estingi,
tranajli, spili, ŝargi, farĉi, fiki.

XXXVI

"Oni ĝin faras, sed ne priparolas"
la franco diras pri la malsekret'.
Alie, ne deklaru per trumpet',
kiel vi en la lito karambolas.

Jes certe, jes ja, ankaŭ mi ne volas
edife diri en la societ',
kiel artlerte via am-ringet'
aperte-ferme kun la Bub' petolas.

Sed amlangvore, nokte, en mallumo,
kiam vi kaŝas vangojn por apog'
al mia brust' honteme kun brakumo,

ja estas rara ravo kaj allog'
en tio, se memore, por resumo,
eksonas nia dolĉa dialog':

XXXVII

"Mi amas vin dum rapidspira tremo,
kiam la Lanc' kun arda artifik'
vin boras en rapidripeta pik',
nur per la pint', el ruza ekscitemo.

Mi amas vin dum la profunda ĝemo,
kiam la Lanc' subite ĝis radik'
mergiĝas, preskaŭ ĝis la umbilik'
penetras vin kun murdisstreĉa premo.

Sed pleje, kiam kun volupta krevo
ekŝprucas en vin mia arda font',
kaj ĉe l' kulmino de l' plezurricevo

senspire pro l' animtrabora sond',
vi kun subita spasma pugolevo
ekrigidiĝas en ekstaza pont'".

XXXVIII

"Mi amas vin dum dolĉa amdorloto,
kiam, ho kiel diri?.. la palis'
glitadas longe kun karesa kis'
en la humida pord' de mia Groto.

Mi amas vin sub sorĉo de hipnoto,
kiam ĝi fine, fine kun surpriz',
kaj flugigante ĝis la Paradiz',
penetras min, dronante ĝis la skroto.

Sed pleje, kiam via sorĉa semo
inundas min per sia sankta suk',
kaj vi en la ekstaza penetremo,

por kiel eble plej profunda plug',
ekstaze kaj kun konvulsia premo
min kaptas mane ĉe la spasma pug'."

XXXIX

Numero dolĉa 69. Genuas
mi super vi, la kapo ĉe l' ingven',
kisinte longe ĝin, per langpromen'
tiklante, brulajn striojn mi tatuas

interne de l' femuroj. Nun mi gluas
la langon al la dig', per vibra tren'
mi ĝin kondukas supren, sur marĝen'
Edena, kaj dum vin volupto skuas,

en mezan mezon mi ĝin mergas drone,
por leke ludi kun la eta ĉan',
kiu nun – mia lango sentas bone –

ekŝvelas, kiel la Ezopa ran'
kaj dum la pligrandiĝo, fanfarone
imagas sin kompleta virorgan'.

XL

Kapuĉon mian dume mano lula
apertas, fermas kun karesa tuŝ',
kaj nun, nun glitas la humida pluŝ'
de via lango, kun vibrado brula,

dolĉtikle tra la haŭto retikula,
ke l' ĝu-globetoj prancas en la kuŝ'
kaj nun ascendas la langanta buŝ'
ĝis glan' kaj lekas ĝin kun glit' cirkula.

Kaj nun ĝi kaptas ĝin kun milda mordo,
kaj suĉas jam la arda liporing'.
Ho, morti de plezur'! Kun korpotordo

mi levas, ĵetas min en salta sving'.
Kaj – ĉio estas jam en bona ordo:
la buŝ' sur buŝo, kaj la glav' en ing'.

XLI

Vi ludas viran rolon kun plezuro,
rajdante min kun arta kokso-lul';
ho, rara ravo estas por okul'
la tigre svelta korpo el eburo!

La dolĉaj mamoj ŝvelas de maturo,
mi suĉas ilin kun soifa brul'
sed – kiam mi vin vidas tra nebul'
ekrigidiĝi, kaptas min teruro.

La ĝemo ŝajnas nun martir'-ĝemad',
la suk' volupta kvazaŭ sango pura;
ho jes, fantomas min markiz' de Sade.

Mi fantazias en volupt' obskura,
ke kuŝas vi sur eŝafod-estrad',
mortante pro la palisum' tortura...

XLII

En lit' vi bubviziton ne permesis,
rezigne flustris: "La monata sang'".
Sed malkvietis spite mia stang',
vi ĝin karesis mole. Sed ne ĉesis

la ŝvelo, kompreneble, eĉ impresis
jam obeliske. Nun kun brula vang',
vi proksimiĝis al ĝi kaj per lang'
kaj lipoj vi ĝin ekkaresis.

Kaj nun eksuĉis vi entuziasme.
Ho, dolĉturmenta vibro en la nuk'!
Volupto torda, morda! Dum orgasmo

en vian buŝon ŝprucis arda suk',
barakte, ĝeme, senkonscie, spasme
mi mordis vin je l' alabastra pug'!

XLIII

"Mallerte la volupton en avido
ne rapidigu kun perforta hast',
ellogu longe, longe kun prokrast'!"
instruas en la "Ama Art'" Ovido.

Li pravas. Faru ni laŭ lia gvido.
Ne estu do senpacienca gast'
la Bub', ne agu kun impeta drast',
sed kun ripozoj kaj kun malrapido.

Ligite per Himena karnrubando,
ni trinku longe kun po-guta sorb',
la sorĉan sukon de l' ĉiela frando.

Ke l' propraj korpoj dronu en absorb',
senfine daŭru ĉi intima fando,
senfine vivu ĉi dutorsa korp'!

XLIV

Kaj sidis vi por dolĉa ama danco
en plena pomp' de l' alabastra nud'
en sino brustĉebruste. Sorĉa trud'
devigis nin por lula korpbalanco.

Kaj ĉe l' reklin' penetris vin la Lanco,
ĉe l' antaŭklin' elglitis. Rava lud'!
Kaj ni ekzercis en fervora stud'
arton, donitan de hazarda ŝanco.

Sed nun, ĉe l' pug' mi kaptis vin kaj salte
leviĝis, kaj kun via dolĉa pez',
kiun penetris mia Najlo alte,

ekiris mi, ĝin portis en frenez',
ĝis falis ni, kaj sur tapiŝ' ekzalte
ni ekbaraktis en la ĉambromez'.

XLV

Deposte eĉ, dum kaŭro surgenua,
penetris mi al via varma nest',
kiel la koko kun rigida krest'
kokinon kokas en mateno frua.

Kaj havas la kopulo ĉi-situa
malbelan nomon: manier' de best',
Ĝi tamen estis por mi rava fest',
mistika, sorĉa, alta, animskua.

Dum ni fandiĝas – arda amalgam' –
ebrie pro l' plezur' superlativa
mi fantaziis pri transtera am',

ke vi nun, kiel la hindin' naiva
vizaĝaltere preĝas al Lingam',
kaj nevideble vin penetras Ŝiva.

XLVI

Se la sopiro niajn korpojn spronis,
nenio povis esti por ni bar'.
Sur pluva kamp', en subombrela star'
la Bubon mi per via ringo zonis.

Kaj kio eble ĉion kroman kronis,
kiel plezurvojaĝa nupta par',
ni gluis nin eĉ naĝe, en la mar',
dum la ekstaz' apenaŭ ni ne dronis.

Sidante trajnon kaj aŭtomobilon,
banante nin en kuvo kaj river',
ni de l' volupto faris sorĉan spilon,

ni faris ĝin sur akvo kaj sur ter' –
domaĝe, ke ne havis ni flugilon
por fari ĝin libele, en aer'!

XLVII

Hejmenirante pordon mi malfermis.
Jen sidis kaj en pensoj dronis vi,
distritan, revan kison donis vi,
en la mieno plor' kaj rid' alternis.

Vin mildperforte sur kanap' mi sternis,
la trajtojn longe prispionis mi.
Vi diris "Paĉjo!". Nun rekonis mi,
ke mia sem' sub via kor' ekĝermis.

Ho, mi vin kisis, kisis sur kanap',
mi vin alpremis en brakumo muta,
kaj jen – la Bub' englitis! Ĝia kap'

baraktis en vi kun ekbat' saluta.
La ĝerma id', pro l' dura dorsofrap',
tre certe grumblis pri la patro bruta.

XLVIII

Sed ne koleru, se mi al vi diros:
mi same grumblas pri la ĝerma id'.
La vojon, kiun ĝis nun sen divid'
mi havis, ĝi per plumpa kap' trairos.

La sorĉajn faltojn glatajn ĝi distiros,
la striktajn murojn streĉos ĝi sen brid',
kaj – kiu min ensorbis kun avid' –
la karan ringon eble eĉ disŝiros.

Kaj estos via ĝojo kaj ornamo,
vin ŝanĝos per prizorgo kaj okup',
posedas dolĉan frukton de la mamo

ĉi viva, plora-pisa-kaka pup'.
Al ĝi jam apartenas via amo,
ni restos orfaj: mi kaj mia Bub'.

XLIX

Eble milfoje sentis ni sangbolon,
dum en ardglua kuŝ' apudis ni,
milfoje al la korpoj trudis ni
adori per ofer' la am-Idolon.

Kaj ĉiun ardan, artan am-petolon
senlace, amdonace ludis ni,
fervore provis kaj elstudis ni
en ĉiu poz' la tutan aman skolon.

Sed ĉiam kun la sama intensiv'
min la momento de l' Ekstaz' perfortas,
kaj kiam per nerezistebla driv'

nin Flamrivero de Volupto portas,
dum tiu ĉi centobliĝinta viv'
stertore ni ekĝemas: "Ve, mi mortas!".

L

"Mi mortas!" Jes, ni mortas. Ho mistero!
En frosta solo de la homa sort'
sopiras ni je tiu sava mort'
ĉi morton serĉas ni en malespero.

La homa korp', la dissplitita ero,
en ŝira treno de potenca Fort'
obeas al la ordonema vort'
de l' frata paro: Morto kaj Genero.

El ofta solo de l' individu'
ni serĉas nin, ke save ni komunu,
ni kunfrapiĝas en ardanta glu',

ke ni ekbrule kaj forbrule kunu,
kaj el la cindroj de l' mortema Du
fenikse levu sin la sankta Unu!

LI

Sensenca estus de vi la ĵaluzo,
vi vere min ofendus per la dub',
por mia sento estus ja inkub'
eĉ sonĝe la adulta am-amuzo.

Kaj kiel Goethe volis por misuzo
devigi sian "Majstron", sed la Bub'
rifuzis servi, kaj li skribas sub
la versoj rakontantaj pri l' rifuzo:

"Potenca estas Dev', se l' mondo tentas,
sed nur la Am' triumfas super ŝlim'" –
kion ĉi versoj ĝis nun prisilentas,

nun eksonoru, kiel sankta rim':
la korp' en korpo sole naŭzon sentas,
se mankas la anim' en la anim'.

LII

Animon vian kisas mi en pia
adoro, kaj en idilia ĉarm',
kaj en la milda kaj feliĉa larm'
pri la enkorpa animeto tria.

Sed pri ĉi tio kantu kant' alia;
ĉi tiu kantis pri la kroĉa karn',
anten' mistera, kies sorĉa varm'
animon mian ligas al la via.

L' animoj, kiuj sole kisojn sendas
trans korpajn murojn, kiel la kaptit',
se tra l' envia muro breĉon fendas

Martelo de la Am' kun sankta spit',
sin trovas kaj sin fendas kaj flugpendas
en sino de mistera Pra-spirit'!


Jen la sonetoj! Sovaĝruĝa ciklo
por vi, por mi. Trinkaĵo de Sopir',
kirlita, kiel sorĉa eliksir',
en via arda kaj balzama Tiglo.

Ĝi estu por ni dum junaĝa viglo
instiga, ĉiam freŝa am-inspir',
dum maljunaĝo – dolĉmemora mir',
kelkfoje eble eĉ resorĉa tiklo.

Kaj kiam sube kuŝos ni senkante,
kaj sen la donoj de l' diin' de Cipro,
ĝin legos juna paro, ektremante

de ĝia arda, eltranstomba vibro,
kaj ekbrulinte laŭ la vers' de Dante
"Ĉi tage jam ne legos plu de l' Libro"



Komplezaj klarigoj

Por ke neniu devu ion perdi
el la edifo de ĉi tiu libro,
nun mi klarigos ĉiujn vortojn novajn,
kaj eĉ malnovajn, kiujn ĉiu uzas,
Sed kiujn la Akademio Moŝta
ĝis nun rifuzis oficialigi,
kaj ankaŭ vortojn iom tro vulgarajn,
kiuj neniam oficialiĝos,
sed kiuj estas agrablege "sukaj",
kaj ĝis nun nekonataj aŭ mankantaj.
Ekzemple por paroli pri l' virino
laŭ Schwartz "cedanta virton po detalo",
ni bone devis nin per spir' provizi,
ke trejni nian langon, eldirante
"ĉiesulino", "prostituitino".
Jen al vi: meretrico kaj putino.
Elektu do, aŭ uzu ilin ambaŭ
(nu, ne la inojn mem, sed nur la vortojn).
Sed mi tro deflankiĝis, mi daŭrigas:
do mi klarigos ĉiujn novajn vortojn,
atentu, ili sekvos alfabete
kun la klarigoj, kaj eĉ kun ekzemploj,
laŭ manier' de Kabe kaj de l' Plena
Vortar' de SAT. Okulojn viajn streĉu!

Agapo estas amregalo sankta,
komuniiĝo de l' prakristanaro.

Aperti? Jen la senc': malmalmalfermi.

Ascendi estas supreniri monton,
suriri tramon, trajnon, veturilon,
eĉ oni povas diri ankaŭ tion,
ke ĉevalinon virĉeval' ascendas.

Cico: karesa nomo de mampinto;
la suĉinfano nutras sin cicante.

La damo estas simple sinjorino,
sed malpli longa kaj internacia,
do kial signu nur kartludan damon
ĉi bela vort', havanta kaŝan sencon,
ĉar damo en si kaŝas ja la amon.

Deflori estas dolĉa vort': prepari
per sanga operacieto karnlanceta
baritan vojon de virgulineto
por posta ofta, pli komforta iro.

Kaj drasta estas krudefika, signas
efikon de tro fortaj laksigiloj,
sed ankaŭ krudan kaj sentaktan agon.

Ni diras drivi, se la akvofluo
el la direkto ŝipon deflankigas.
Ekzemple, se kunsidas en boato
junul' kaj junulin', kaj la junulo
remilon sian ĵetas el la mano,
kaj inter kisoj per remil' alia
klopodas remi en pli dolĉan rodon,
la bark' feliĉa drivas per la fluo.

Ekrano estas forna ŝirmtabulo,
aŭ meblo, por forbari ĉambroparton;
por trovi ĝin pli poezia, post ĝi
imagu belulinon en ĉemizo.

La faltoj estas sulkoj sur la haŭto,
malbelaj ili estas sur l' vizaĝo,
sed dolĉe tiklas en la ingo ina.

La feto estas ido en utero,
naĝanta dolĉe en la fetfluido.

Kaj fiki? Ĝena vort', sed ĝin abunde
klarigas la soneto tridekkvina.

Ni fuĝas, kiam ŝtele ni forkuras
de l' teda edzo aŭ rigora patro,
fuĝigas la amanto amatinon.

Generi estas fiki, sed efike,
aŭ per popola dir', infanon fari.

La glano estas kverkofrukto, kaj
ĉi-sence estas ĝi oficiala,
sed estas ankaŭ medicina vorto;
butonon signas de la vira klabo,

kaj por klareco plena ni malkaŝas,
ke klabo estas batalbastonego.

La senc' de hasti estas rapidegi.
Ekzemple, oni hastas am-avide,
se oni ne malvestas delikate
la amatinon, sed malpacience
per kruda man' disŝiras de la brusto
ĝis la genuoj robon kaj ĉemizon.

Humida estas la volupta buŝo,
humida estas la malsupra, dolĉa
virinpordeto dum la ekscitiĝo,
humida estas la lit-tol' de l' knabo,
se li sonĝante, ĝuis en duopo,
kion maldorme sola li ĝuadas,
melkante ĉuron el la kakaceto.
(La vorton ĉuro certe vi divenas:
ĝi estas suk' virinon asperganta.)
Sed kial klarigadi plu sen fino,
oficiale estas ĝi malseka.

Impeta estas forte, arde viva,
sinĵete, salte vigla, fervorega.
Okazis jam, ke tro impeta Bubo
detruis, kion ĝi antaŭe faris.

La kaco estas la vulgara nomo
de l' virorgano (el itala cazzo).
Ni havas ja "penison", sed ĝi estas
scienca vort', sen familiareco;
aŭdante ĝin ni sentas kuracistan
odoron (ne agrablan ĉi-rilate).
Nur "kaco" taŭgas en parol' de viro,
kaj ankaŭ en buŝeto de virino.
(Ne miskomprenu min, mi nur aludas
tiujn sekretajn interparoladojn,
dum kiuj la anĝelaj ĉarmulinoj
porketas inter si kun granda ĝuo,
kaj per la sukaj vortoj kaj esprimoj
konkuras meritplenan kaporalon.)
Eĉ, mi proponus por infanpeniso,
por tiu ĉarma, kurba vermiĉelo,
kaŝanta en si tiom de esperoj,
apartan vorton, ludan, ŝercan, ĉarman,
kun duobligo de l' silab unua
nomante ĝin petole kakaceto.

Kaj kaki? Nu, mi nomu ĝin malmanĝi,
sed ne per vomo, tute male, sube,
aŭ per esprimo pleba: naski merdon.

Klozeto estas bela konkeraĵo
de la kulturaj tempoj higienaj.
La angloj tute rajte ja fieras
pri la eltrovo de l' akvoklozeto,
signita per la du literoj WC.
Kaj tre sendanke estas malhonori
ĉi trankviligan ejon per du nuloj.

Kondomo (en la SAT-vortar' kondono)
estas surtuto guma, kiun portas
la Bubo, se ĝi timas nazkataron,
kaj ĝi malhelpas naskon; sed atentu:
ekzistas homoj, kiuj dankas sian
ekziston al kondomo ŝiriĝinta.

Kriĉi signifas: akcipitre krii.

Langvora oni sternas sin en lito
post la kaj-tiel-plua amnumero
(rigardu la soneton dudeksesan).
Precizklarige do "langvoro" estas
la korpa kaj anima malstreĉiĝo.

Lasciva: voluptama aŭ fik-ama.

Libido: seksinstinkto, seksimpulso.

Kulmino estas la plej alta punkto,
ekzemple, dum amumo la orgasmo.
Kaj la orgasmo? Mi klarigos sube.

Lingamo estas hinda nom' de l' Membro,
la virsimbol' de l' hinda dio Ŝiva.
Ĝin la hindinoj kultas en la templo;
virinoj niaj, saĝe, nur en lito.

Masturbi estas seksvolupti sola,
aŭ tre obscene melki sian voston;
aŭ pri virino: fingri sian ingon,
per knaba vort' familiara: ĉuri.
La SAT-vortaro nomas ĝin "onani",
kaj tio estas tre komuna vorto,
kvankam la bona Onan el Biblio
ja ne onanis, sed regule fikis;
li nur eltiris membron antaŭ ŝpruco,
ĉar li domaĝis la valoran ĉuron
al la gravedigenda bofratino.

Mergi signifas meti en fluidon,
enprofundiĝi.

Nupto estas bela
kaj poezia nom' de geedziĝo,
signante krom la festo, la esencon.

Obscena estas malĉasteme kruda.

Obskura estas la feliĉa ĉambro
post la esting' de l' lampo superflua,
ĉar nek por manĝo, nek por am' necesas
la lumo. Ĉiu ja, eĉ en obskuro
trafas la respektivan aperturon.

La onomatopeo, poezia
fakvorto, signas vorton aŭ esprimon,
kiu subpentras sencon sonsimile.
Ekzemple estas onomatopeo:
el pufa pugo puŝi plurajn puojn.

Orgasmo estas amvolupt-kulmino
(mi la kulminon jam klarigis supre).

Perversa estas tiu, kiu ĉasas
danĝerajn, drastajn, naŭzajn, abomenajn,
malsanajn kaj kruelajn amvoluptojn.
Sed kiu lerte-sperte serĉas novajn
kombinojn kaj sagacajn poziciojn,
faranta tiel arton el amludo
por doni, preni la plejeble multan
plezuron en la kuno korpfandanta
(nur la fuŝulo fikas, kiel taŭro),
tiu ja majstras ame, ne perversas.

La piĉo (bele ŝmaca vorto) signas
tute vulgare la virinan fendon,
kaŝitan en la ombra musk' de haroj.
La vorto venas el la slavaj lingvoj,
ĉar latinidaj vortoj "kuno", "kono"
ne taŭgas, okupitaj alisence.
Sed ĉiuj slavaj lingvoj same havas
en tiu vorto la silabon "pi"
kaj ankaŭ sonon "zdo" aŭ "ĉo" aŭ "ĝo",
ĉi vorton ni donacu do al ili:
ja nian lingvon slava tero naskis
kaj por la nask' ĉi aĵo necesegas.
(Ni havus pare al la "kakaceto"
la ĉarman kaj ludeman "pipiĉeton",
kaj krome ankaŭ la karesan "pinjon",
kaj eĉ "pipinjon" tute pepetante.)

Nun pisi. Ĉu mi devas ĝin klarigi?
Nu, eble por leganto ekzotika.
Ĝi estas: lavi per elkorpa akvo
la lokojn, kiuj servas por plezuro.

Ĉu plumpa? Krudaspekta, senformega,
maldelikata kaj maleleganta,
kiel la pugo de virin' grasega.

Kaj pranci: levi sin subite svinge
sur postpiedojn (pri ĉeval' obstina).
Ekzistas ankaŭ "baŭmi" en ĉi senco,
sed ĉu domaĝe? Uzu ilin ambaŭ,
kaj ĝoju, ke ni estas tiel riĉaj!
Sed iom plivastigas mi la sencon
de "pranci", ĝin uzante ankaŭ jene:
stariĝi sur la piedfingrojn, kiel
la vir' malalta, se li volas kisi
virinon altan, aŭ stariĝi alten,
kiel la servopreta virorgano.

Nun pruda estas viro aŭ virino,
kiu vidante nudan korpoparton
en bano, sur statuo, sur pentraĵo,
aŭ libron, kiu temas ne pri preĝo,
aŭ eĉ infanon (ĉar infano estas
malĉasta atestaĵ' pri fia ago,
ĉar ĝi al tia ago dankas ja
ekziston sian, ho, terura mondo!)
tuj indigniĝas, grumblas, hejmen kuras,
sin kaŝas en angulo kaj masturbas.
Do "pruda" estas aĉe ĉastafekta.

Kaj puca estas troornamaĉita.

Nun pugo sekvas, mia propra ido,
belsona nom' de bela korpoparto,
kiun ĝis nun ni nomis, fi, sidvangoj.
Ĝi estas grekdevena. Certe aŭdis
vi jam pri Aphrodite Kallipyge:
Belpuga Afrodita! Jen la grekoj
ne timis do esprimi sian plaĉon,
pri ĉi sekreta loko de l' diino.
La vorto propre devus esti "pigo",
sed kion fari, ĝi signifas birdon.
Kaj "pugo" eble eĉ pli verve sonas
kaj taŭgas ankaŭ onomatopee
(rigardu la soneton tridekduan).

La retikulo estas la saketo,
en kiu portas niaj damoj pudron,
poŝtukon, liporuĝon, cigaredon,
ĉar ili ja laŭ la nuntempa modo
portadas siajn poŝojn en la manoj.

Per sensoj kvin ni ĝuas amatinon,
belon per vida, voĉon per la aŭda,
odoron ŝian sorĉan per la flara,
aroman kison ŝian per la gusta,
kaj silkan haŭton, ame varman korpon
kaj ardan plejprofundon per la palpa.

Nun sino, milda golf' de l' sida korpo.
Sen ĝi ne povus luli la patrino
infanon, la amato amatinon,
ĝi, sekve, estas neoficiala.

La skroto estas retikul' de viro
en kiu portas li la du globetojn
(aŭ pli familiare: la kojonojn),
kiujn kisigi estas ĉe la flandroj
insulto plej ofenda, kvankam ilin
memvole kisas la virin' amanta
en la ebrio de la amdorloto.

La smirgo estas la pulvor' malglata,
uzata por poluro (smirgpapero).

Kaj spili estas bori la barelon
batante kranon en la ŝtopo-truon
(agrabla sinonim' de l' ama ago).

Kaj strikta estas streĉmalvasta, kiel
la amgrotet' de l' ĵusa virgulino.

Svelta: gracitalia, belstatura.

Kaj ŝminki estas: plibeligi vangojn
el tiglo per artefaritaj rozoj.

Kaj ŝoki estas: malagrable tuŝi,
konsterni, indignigi, animskui.
Ekzemple fraŭlineto, ekvidinte
ornamon viran, tuj ŝokiĝas ĝene,
kaj kovras siajn vangojn per la manoj
kaj spionadas nur inter la fingroj.

Kaj ŝrumpi estas: kuntiriĝi aĉe,
kiel la figo, lerte komparita
en la sonet' dektria (tre konvenas
al ĉi soneto la numer' fatala).

La taŭro estas simple vira bovo.

Kaj tiglo estas vazo apoteka
por mikso, kirlo, fando de ŝmiraĵoj.
Ankaŭ virinoj havas tian tiglon,
en kiu oni kirlas ambalzamon.
Kaj se la viro diligente kirlas,
post naŭ monatoj la rezulto ploros.

Mi finis. Jen, dum vi la libron ĝuas,
ĝi vin ne sole distras, sed instruas
vin ankaŭ uzi pli vortriĉan stilon.
kunligos vi plezuron kaj utilon.

P. P.