Mikaelo Bronŝtejn

Oksikoko


Ree nin post someraj vantoj
Trankviligas la trist' aŭtuna.
Ree en oksikokaj vangoj
Respegulas sin oro suna.
Estis multaj ideoj belaj
Dum tendara diskut' aŭdaca,
Sed la lando de verdaj steloj
Nun solviĝis en vivo paca.

En la mond' akurata
Ĉiu havas la lokon:
Seĝon – la advokato,
Tekon – la diplomato,
Amon – ĉiu amato, –
Havas mi oksikokon.

Revoj, revoj – vi, sapvezikoj –
Kreve krakas en vivo kruda.
Ofte inter la kapoj brikaj
Cedas ni al la ver' apuda.
Tiu fuĝis, disreviĝinta,
Tiu mortis pro koratako,
Tiu ion atingis pro la
Ĉiopova "haroza brako".
Ne al pompa jubeo
Preĝas povra ermito.
Jes, ni strebas al kreo,
Sed la vica ideo
Vane staras kun veo
Antaŭ pordo fermita.

Mi en marĉoj trankvilon serĉas, –
Oksikoko, la amo mia, –
Post senvenkaj bataloj, certe,
Savos min ĝia sorĉ' magia.
Se dum la rikoltado ŝvita
Mi alvokon aŭ mokon aŭdas,
Tenas min la afer' profita, –
Ne kverelas mi, ne aplaŭdas.

Vi komprenu, amiko,
Mi ja aŭdas la vokon,
Sed afero komplika –
Opinio publika,
Kaj mi estas laika –
Havas mi oksikokon.


Hosted by uCoz