Mikaelo Bronŝtejn


Mi povas sendi al vi neĝon,
Maltunan, lanugan,
Ĉielon puran, kiel preĝon,
Profundan, sennuban.
Fieras frosto kun obstino
Hieraŭ, hodiaŭ...
Ĉu vi ne aŭdas, amatino:
– Adiaŭ!

Mi povas sendi al vi sunon
El ora glacio.
Vintrego vartas mian nunon
Jam ekster konscio.
De la poluso venas vento
Kaj frapas la vitron.
Ne povas venki eĉ prudento
La vintron.

Kaj restas ĝojo ununura:
Sub vido envia
Ĉiele malaperas spuro
De l' bruo avia.
Ankoraŭ ion mi atendas...
En bluo malplena
Senmovo blanka sin etendas.
– Apenaŭ!..


Hosted by uCoz