La Ĵargonbesto

tr. Marjorie Boulton

Brilumis, kaj la ŝlirtaj melfoj
en la iejo ĝiris, ŝraŭis;
mizaris la maldikdudelfoj,
forfuraj ratjoj vaŭis.

"Evitu, filo, Ĵargonbeston!
– Ungoj kaj buŝ' por mord' kaj kapt'!
Evitu bombonbirdan neston!
Vin gardu kontraŭ Bendorapt'!"

Vorpalan glavon li elprenis,
kaj vagis post la best' vostunta;
al rabrabarbo li alvenis,
ripozis en medit' profunda.

Dum staris li, pensante sie,
la Ĵargonbesto flamokula
tra nugraj arboj fajfefie
alvenis, babulula!

Jen unu! du! kaj tra kaj tro
vorpala klingo, krake-frap'!
Morto! Galopŝke la hero'
reiris kun la kap'!

"Ĉu Ĵargonbeston frapis vi?
Min ĉirkaŭbraku, luma filo!
Trofeferi'! Hej ho, hu hi!"
eksplodis ĝojotrilo.

Brilumis, kaj la ŝlirtaj melfoj
en la iejo ĝiris, ŝraŭis;
mizaris la maldikdudelfoj,
forfuraj ratjoj vaŭis.

Babeĉado

tr. Jim Cool

Brelegis, kaj la gletaj tovoj
Ĝariĝis ĝimble en la gar';
Tre mimsaj estis la borgovoj
Grabe al moma radelar'.

"Gardu cin de l' babeĉ', fileto!
Mordema faŭk', kaptema ung'!
Gardu cin de l' jubjub' kaj l' treto
De l' fruma Banderung'!"

Kaptinte per man' vorpalspadon,
Li ĉasis al manksa malamik' –
Kaj ĉe la tumtumuj' paŭzadon
Dediĉis al taktik'.

Ulfmense restis li en staro;
Lo! la babeĉ', kun flamokul',
Viflante tra l' tulgeca arbaro
Alvenis kun borbul'!

Un', du! Un', du! kaj frap' – refrapo
La vorpalklingo klikis ĉi!
Kun ĝia kap' en morta gapo
Reen galumpis li.

"Kaj ĉu ci murdis la babeĉon?
En miajn brakojn, redusa fil'!
Ho ĝabra tag'! Karan'! Kareĉon!"
Li klukis pro l' jubil'.

Brelegis, kaj la gletaj tovoj
Ĝariĝis ĝimble en la gar';
Tre mimsaj estis la borgovoj,
Grabe al moma radelar'.