Ivan Naumov

Enlitiĝo de jaraĝa knabo

Panjo senlumigis mondon,
Paĉjo murdis muzikilon –
Oni iras vin dormigi,
Oni iras vin dormigi!
Vi surpote nudgenue
Gapas alten kie nube
Vagas kapoj de dormistoj.
Lasta lampo ĵetas rondon
Da palflavo en angulon...
Viaj bestoj iĝis nigro,
Viaj bestoj iĝis nigro!
Nek Hometo sur pikilon
Apoganta, nek Ortigro
Nek Skarabo nek Leporo
Preterglitis nokto-venon,
Kiu ĉiam vokas frue
Laŭ eterne longaj listoj
De dormontoj de sonĝontoj –
Ĉu belreve ĉu inkube –
Ja plenplenas je hororo
Pont' necesa por traligi
La vesperon en matenon...
Nokto brulas per centmiloj
Per milcentoj vitropecaj
Da brileroj nome steloj.
Ili konas ĉiun ulon
Ne vizaĝe – ĝi maklaras,
Ne laŭvoĉe – voĉo dronas,
Ne laŭ ajnaj tiaspecaj
Konigiloj. Ili konas
Vin laŭ sonĝoj kiuj baras
La animon dis senfundo...
Paĉjo, Panj'! Terura hundo
Bojas en obskur' surstrata,
Mi ne volas iri liten!
Mi ne volas iri liten!!!
Ja al lito celas ĉio! –
Nokt' – etendas sian brilon,
Ombroj – rampas kobitide,
Vestoj – sendas la susuron.
Kaj ne kantu pri Sonĝio! –
Mondo mem eknavos miten
Kie bestoj estas bestoj,
Kie lumo estas savo,
Kie krio estus helpo,
Kie krio estas fata...
Ne, ne metu min – sub muron
Kiu altas kiel montoj,
Post la kradon, al Kuseno
Kiu tenos min perfide
Ek sen voĉo ek sen jelpo
Ek sen movoj ek sen gestoj,
Sen ajnpovo – ĝis mateno.
Kie estas mia Drako?
Li min savas – nur tenante
Mian Drakon en apudo
Pretas mi al nokta ludo...
Jen, li venis – denta klako,
Ŝelsonoro, flama spiro,
Du flugiloj – tegaj veloj,
Ĉiu ungo estas glavo,
Ĉiu movo estas miro.
Ni en kun' ekiras lante,
Kaj nenio gravas por mi,
Ek – al for' posthorizonta,
Al mateno ĉerizonta...
Panjo, Paĉj'! Mi volas dormi.

06.02.1995


Hosted by uCoz