Victor Sadler

Elegio jarfina

I.

Mia kanto mikshereda kramfe, nemature naskiĝas,
kiel ĉi feniksa jaro kies mitojn ame ĝi volus
elterigi, lingve munti, kvazaŭ antikvajn ostfragmentojn,
kvazaŭ nekohere memoritajn, tamen obsedajn.
Kelkaj bildoj jam atendas: akvafortoj de praskolestro
Emocio – pro virino, pro soleco, aŭ nur persisto
unucentra de poeta cerbo... kaj tamen ja nemultaj.
Nia jaro submergiĝas, peza je tagoj kaj forgeso,
kiel dubopeza amo. Mia kanto naskiĝas kramfe,
kiel ĉi feniksa jaro, kies sepultejo ĝi estas.

II.

Printempon mi ne laŭdis.
Perfida Januaro
sekretojn jam aludis
sur ĉiu streĉa arbo.

Marto ne ludis pli ol
la prognozita temo.
Ĉu min ekzaltu tiel
uzurpo kaj kutimo?

Printempo venis. Tamen
ĉi-jare ne laŭfame:
poemo amoporta –

nur senrilata fakto,
kiel la naskodato
de iu longe morta.

III.

Mi aŭdis kantistinon aserti ke juneco
konsistas el vojaĝoj; sed ŝi laŭ ĝusta deco
aludis ne, al kio logiko min instigas:
ke la vojaĝmemoroj maljunon konsistigas,
samkiel mia propra malriĉa elegio,
disere mem vibrinta en viva nekonscio,
nur nun en fikson venis en ĉi vesperoj vintraj,
atesti pri sezonoj – sezonoj, ve, pasintaj...
Somero. Trifolio por geamantoj kuŝon
vesper-parfumas. Tamen, amiko, ŝian buŝon
eklasu, se vi povas. Ne ofte vi ĉielon
tian revidos, tiun masivan sun-fabelon
kolor-ebrian, kiun maltaŭge nur spegulas
pupiloj ŝiaj noktaj. Rigardu. Maroj brulas!
El ĉi oazo trinku, por ne soifi morgaŭ!
Trinkigu jen memoron; ĝin banu jen ankoraŭ
en ĉi purpurriveron, ĝis fine viaj tagoj
pro sonĝoj superfluos, la sonĝoj pro imagoj...
sorbu ĉe via vojo – ĉi vojo al dezerto –
flugilojn papiliajn, okulojn de lacerto,
melankolion likvan de akvo-birda voko:
ĉar kisoj ne kuracos la brulon de siroko.
Trinku! ĉar vi bezonos, por ŝtofo de miraĝoj,
ĉi bildoriĉan vinon, junecon el vojaĝoj.

IV.

Septembro portis pluvon. Kaj pro la pluvo
la brunaj vejnoj de la tero
ekkongestiĝis kaj forŝovis fine
la placenton de somero.

Salikfolioj kiel malpezaj horoj
sur sia lasta lito glitis,
en kiu mi, regato de aŭtuno,
jaro-hekatombojn vidis.

Kiom da palaj sonĝoj perditaj kuŝas
sub vitra vintro de rivero?
Kiom da miaj floroj mi konservos
el abundo de somero?

V.

Kiam nun la mevoj ŝvebas, serĉe, animoj maltrankvilaj,
en ĉi tiuj ostoj ankaŭ eĥas iliaj grakoj akraj.
Super niaj stratoj vakaj voĉoj ventoraŭkaj rikanas,
kaj laŭ miaj paŝoj vagaj flugoj petolkonsternaj teksas
rete strangajn simpatiojn. Fine, malriĉa, mi revenis
al figuro preferita, kiel mevo laca je fremdaj
ventoj al konata ŝtono, kiel mem la jaro, aĝulo
ripetema. Mi subfosis lian ŝimon, palpis en liaj
moroj kaj humoroj, pene mi penetris kaŝe kaŝejojn
liajn, nur por trovi centron de ĉi tiu senstela lando.
Povas esti, ke neniam koro mistritma, burĝonanta
sole kun folioj mortaj, tiun sovaĝejon atingos –
kvankam foje, tra la stratoj de la menso, mi kredis aŭdi
voĉon jam perditan, kaj ĝin konis, kaj ne povis eldiri.
Povas esti ke finfine, pastro insula, ĉi herezan
misesperon mi rezignu, veni al Argos, kien flugas
la fenikopteroj flamaj – kaj la koron en fremdan ritmon
bridu, por kunhimni, kaj al Januaro diri: saluton.