Ĉapitro XI

Neniam Davenant pensis, ke lia sorto estos kripligita per unu el la plej malfacilaj suferoj — per senigo de libero. Li penis, kiom povis, firme elteni sian trioblan malfeliĉon: la malliberon, la malsanon kaj la minacon de severa puno, tute neevitebla, se ne okazos ia subita sava evento. Eĉ lia penso ne povis esti libera, ĉar, pri kio ajn li pensis, la muroj de la kamero kaj la tagordo estis nedisigeble ĉe li, de ili li ne povis foriri, ne povis forgesi ilin. Sonĝo, la sola ĝojo de prizonulo, ofte rememoradis pri la prizono per vizioj de mirakla fuĝo; tiam vekiĝo nokte ĉe lumo de la ombrigita elektra lampo super la pordo estis eĉ pli turmenta. La sonĝo ripetiĝadis, la fuĝo diversiĝadis kaj, finiĝante feliĉe, forkondukadis lin en ĝardenojn, kunigantajn super akvo belajn insulojn, aŭ Davenant-on oni kaptadis. Li sonĝe vidadis sin en prizono, pensante: «Tio estas sonĝo...» — kaj vekiĝadis en la prizono.

Foje li sonĝis, ke lia voĉo posedas miraklan econ, — la sono de la voĉo obeigas. Davenant frapis la pordon. «Malŝlosu», — diris li al la provoso, kaj tiu obeeme malfermis la pordon. Davenant eliris el la lazareto kaj aliris la pordegon, sciante, ke neniu kuraĝos rezisti al la voĉo, sonanta kiel sekreta deziro de la obeanto mem al tiuj liaj ordonoj. La pordego malfermiĝis, kaj li eliris sur sunplenan straton. Ĝi estis tiu strato, kie loĝis Futroz. Baldaŭ Davenant ekvidis la konatan domon, kaj lia koro ekbatis. Lia patro, subridante, malfermis al li la pordon, dirante: «Do, Tiry, ĉu ci tamen venis?» Davenant ekkuris al la salono. Ĝi estis mirakle prilumita. Rohena kaj Elly sidis tie neniom pli aĝaj, ol antaŭ naŭ jaroj, pri io konsiliĝante inter si; ili distrite kapsalutis lin. Io peza, griza estis alligita al la dorso de ĉiu knabino. «Tio estas mi, — diris al ili Davenant, — ni pafu al celo». — «Nun ne eblas», — diris Roy, kaj ankaŭ Elly diris: «Ne eblas, ni devas porti la ŝtonojn, kaj, ĝis kiam ni metos ilin ĝuste, ni havos nenian ludon». — «Forĵetu la ŝtonojn, — diris Tirrey, — mi estas la voĉo, kaj vi devas obei. Forĵetu!» — kriis li tiel laŭte, ke li vekiĝis, kaj, rompante, kripligante la vizion, penetris en ĝin la prizono.

Ekde la unua tago de tiu entombigita en la muroj vivo Davenant komencis pensi pri fuĝo. Li estis en la urbo, kie li naskiĝis kaj kreskis. La rememoro de la konataj lokoj, domoj, stratoj, kiuj situis proksime de li, sed evidentiĝis neatingeblaj, instigadis lian menson al meditado pri ebleco fuĝi.

Apenaŭ ies fantazio tiel artifikas pri kombinoj kaj absurde logikaj spekulativoj, kiel fantazio de malliberulo de unuopa kamero. La soleco eĉ pli flamigas la fantazion. Malliberuloj de komunaj kameroj almenaŭ havas eblon dividi kun la ceteraj siajn konsiderojn: unu scias tion, alia — ĉi tion, reciproka pridiskutado de la ŝancoj faras eĉ neplenumeblan planon objekto, logike korektebla, kompletigebla; kritiko kaj optimismo kreas iluzion de agado; sed unuopa prizonulo ĉiam estas nur kun si mem, liajn misojn kaj erarojn en kalkuloj neniu povas korekti. La linio de la malplej granda rezisto fojfoje imagiĝas al li la plej malfacila maniero, kaj la malfacilaĵo imagiĝas facila. Lia materialo estas nur tio, kion li vidas antaŭ si, kaj malklaraj imagoj pri ĉio cetera.

En revoj pri fuĝo kiel la unua kaj tute ne ĉiam praviĝanta magneto servas la fenestro de la kamero — ŝajne, la natura eliro, kvankam barita per la krado. La kvadrata fenestro de la kamero de Davenant, turnita al la korto, per la malsupra rando estis atinganta liajn ŝultrojn, tiel ke, uzante la permeson kaŝe fumi, pro kio li pagis, li devis almetadi al la fenestro la tabureton kaj elspiri la fumon en la kloŝon de la vazistaso. La vitroj, farbitaj per blanka farbo, estis kaŝantaj la korton; la fenestro neniam estis malfermata, kaj la duobla krado postulis por fuĝo ŝtalan segilon; sed, se Davenant eĉ havus segilon, la aperturo en la pordo, tra kiu tage kaj nokte provoso ĵetadis rigardojn en la kameron, decide forigadis tian manieron de liberiĝo. Eĉ se supozi, ke la fenestro malfermiĝus per si mem, la malliberulo povus eliri en la korton, en la manegojn de la provoso, gardanta la internan pordegon. Pro ĉio ĉi la versioj de fuĝo, elpensataj de Tirrey, reduktiĝis al forigo de la observado kaj al produktado de ŝnuro kun ankro ĉe la fino, kroĉinte kiun ĉe la eĝo de la muro li povus tiri sin supren per la manoj kaj desalti sur la transan flankon. Forgesante pri la malsana kruro, li forigadis la provoson per diversaj rimedoj — de interkonsento kun li ĝis atako al li, kiam tiu estis eniranta en la kameron, pririgardante la ejon post kontrolo de la nombro de la arestitoj je la naŭa horo de vespero. Li pensadis pri trarompo de tiu muro de la lazareto, kiu estis ankaŭ parto de la ekstera muro de la korto, pri fuĝo tra la fenestro kaj la tegmento, sed malgraŭ ajnaj fabele ruzaj formoj de tiuj fantaziaj ĵetiĝoj inter materiaj baraĵoj, ĉiam lia senfortigita fantazio aŭdis fine de siaj penoj revokon de la malsana kruro. Fojfoje li fartis malpli bone, iam pli bone; la vundo ne fermiĝadis, kaj la ŝvelo de la genuo respondadis dolore ĉe ĉiu serioza peno. Davenant penis kuŝi sur la dorso. Kiam liaj revoj pri liberiĝo aŭ vivaj sentoj, nepermeseblaj por arestito, forte emociadis lin, — la bezono fumi iĝadis nerva soifo. Neglektante la kruron, Davenant lamadis al la fenestro kaj tie fumadis pipon post pipo. Post tiaj moviĝoj lia kruro iĝadis peza, kiel fero, ĝi brulis kaj doloris; matene dum vindado la kuracisto balancadis la kapon, ripetante, ke necesas ne moviĝi, ĉar la vundo de artiko postulas senmovecon.

Je la sesa horo de mateno la pordo de la kamero malfermiĝadis, la deĵoranta arestito sub observo de la provoso metadis sur la tablon ĉe la lito lakton, panon, molkuiritan ovon aŭ laktan rizan kaĉon, poste, rapide balainte la betonan plankon per broso, li ŝoveladis la balaaĵon en keston kaj foriradis al alia kamero, kaj la pordo estis ŝlosata. Tagon post tiam, kiam Galeran nokte interkonsiliĝis kun Botredge kaj la butikisto, la deĵoranta arestito kun lerteco kaj movprecizeco de simio ĵetis en la ledan babuŝon de Tirrey dense volvitan papereton; la provoso ne rimarkis lian faron. Kiam ili ambaŭ foriris, Davenant malfermis la libron, donitan el la prizona biblioteko, kaj sub ĝia ŝirmo komencis legi la letereton de Galeran, kiu konsolis kaj ĝojigis lin, kiel intervidiĝo. Unuafoje skribis al li Galeran, skribis koncize kaj firme. La tono mem de la letereto devis kuraĝigi la prizonulon.

«Kara Tirrey, — skribis Galeran, konservinta la vorton «ci» kiel rememorigon pri la pasinteco, — mi uzis rimedojn por faciligo de cia sorto. La gastejo estas fermita kaj ŝlosita de la loka polico, ciaj laborantoj malaperis, kunpreninte la monon, donitan de ci al Firso. Mia vojaĝo al Gerton evidentiĝis senrezulta. Barket-oj perfidis cin. Ili ne estis ĉe ci en tiu tago. Gravaj rimedoj, kiujn mi entreprenas, povas ĉion plibonigi. Estu trankvila kaj atendu. Al mi estas malfacile imagi cin plenaĝa, kaj tial mi kvazaŭ vidis cin nur hieraŭ. G.»

Larmoj afekciis Davenant-on, kiam li finis la legadon, — tiom mirakla ŝajnis al li tiu ĉi fideleco de rilato al li flanke de la fremda homo, diferencanta de li per aĝo kaj sperto, kiu, eble, metis sin pense sur la lokon de Tirrey pro ia sekreta kuniĝo de iliaj sortoj, pro kompato al la anima linio, kondukinta Tirrey-on en la mondon kaj en la murojn de sufero. Davenant ne komprenis, kion signifas la esprimo «gravaj rimedoj», sed decidis ne pripensi tion ĝis pli trankvila minuto, kvankam nevole li imagis jam la helajn, liberajn stratojn de la urbo.

En tiu tago li spertis ankoraŭ unu afekcion, kies kaŭzo estis kvazaŭ obtuza rido al la vizaĝo de la malklaraj esperoj: ĉirkaŭ la deka horo okazis enmanigo de la akuzakto, transdonita al Davenant post subskribo pri ricevo de la prizonestro. Tio estis folio da teksto, tajpita sur ĉiuj kvar paĝoj, seke, sed detale eksponanta la esencon de la afero kun submeto de la akuzato al la milita tribunalo, kaj signifanta morton.

Dum tuta tiu tago Davenant fumadis, preskaŭ ne deirante de la fenestro, kaj pririgardadis sub la deklivo de la fera kloŝo de la ventolilo tavolojn de nuboj, tratranĉitajn per streko de telegrafa drato.