Ĉapitro II

Dum la plej granda parto de la vojo Van-Konet silentis, malamante siajn kunulojn pro tio, ke ili estis atestantoj de lia malhonoro, sed la racio devigis lin cedi al la postuloj de la stato.

— Mi deziras eviti la diskonigon, — diris Van-Konet al Laŭra Muldwey. — Promesu diri nenion al iu ajn.

Laŭra sciis, ke Van-Konet rekompencos ŝin pro la silento. Kaj se ne rekompencos, — ŝiaj ludkartoj estis fortaj kaj ŝi povis fari sendanĝeran ludon je granda monsumo. Tiu neatendita sukceso tiel vigligis Muldwey-on, ke ŝi komencis pense danki la sorton.

— Min fidu, Georgo, — ironie kore flustris al li Laŭra. — Mi nur timas, ke tiu homo vin murdos. Ĉu ne estas pli racie fini la aferon pace? Se li pardonpetos?

— Malfrue kaj neeble, — Van-Konet enpensiĝis. — Jes, malfrue. Snogden deklaris de mia nomo la konsenton pri duelo.

— Kion do fari?

— Mi ne scias. Mi sciigos vin.

— Pro Dio, Georgo!

— Bone. Sed la risko estas neevitebla.

Van-Konet ordonis al la ŝoforo halti ĉe apudurba taverno kaj, kapsigninte al Snogden, ke tiu iru kun li, adiaŭis al Weiss, kiun li same petis silenti pri la prema okazintaĵo.

— Kara Georgo, — respondis Weiss, — por mi, mi konfesu, ŝajnas stranga via maltrankvilo pro tiaj bagateloj, kiujn indus jam tie, sur la loko, korekti per furioza batado. Sed mi silentos, ĉar vi tiel deziras.

— La afero estas multe pli komplika, ol al vi ŝajnas, — kontraŭis Van-Konet. — La karaktero kaj opinioj de mia fianĉino decidas, bedaŭrinde, ĉion. Mi devas edziĝi al ŝi.

Weiss forveturis kun Laŭra, kaj Van-Konet kaj Snogden eniris en la tavernon kaj okupis apartan ĉambron.

Snogden, ne havante kapitalon, posedis misteran kapablon bone vestiĝi, vivi en multekosta apartamento kaj subteni amikajn rilatojn kun fraŭla nobelaro. Cirkulis onidiro, ke li estas kartotrompisto kaj ĉantaĝisto, sed, neniam firmigata per faktoj aŭ almenaŭ per malrektaj pruvoj, tiu onidiro estis pli utila por li, ol malutila, pro la eco de la homa konscio admiri honeston, se oni ĝin atakas, kaj nekapteblon, se ĝi estas talenta.

Divenante, kion deziras de li Van-Konet, kiu baldaŭ devis veturi al Consuelo Juárez, Snogden kompleze metis la horloĝon sur la tablon, kaj poste ordonis alporti likvorojn kaj kafon.

— Snogden, mi pereis! — ekkriis Van-Konet, kiam la servisto foriris. — La vangofrapo estas algluita firme, kaj se ne hodiaŭ, do morgaŭ pri tio oni ekscios en la urbo. Tiam Consuelo Juárez, kun karaktera por ŝia nacio teatra abnegacio, atendos mian morton pro kuglo de tiu Gravelot, poste ŝi ploros ĝissate kaj iĝos monaĥino aŭ venenos sin.

— Ĉu vi bone ŝin konas?

— Mi ŝin sufiĉe bone konas. Tio estas miksaĵo de melaso kaj eksploda gelateno.

— Sendube, oĉjo Gravelot estas ideala pafisto, — ekparolis Snogden, post longa cerbumado kaj tute pripensinte detalojn de sia plano. — Eĉ grave vundita, se vi sukcesos pafi pli frue, Gravelot bonege trafos vian frunton aŭ nazon, kiel li deziros.

— Ne sufiĉas nur, ke vi same flirte pentru la bildon de mia entombigo.

— Akceptu tion kiel laŭtan pensadon, Van-Konet, — mi deziras nek moki vin, nek turmenti, kaj tial ni tuj analizu niajn eblojn. La paciĝo estas ekskludita.

— Kial? — rapide demandis Van-Konet, kaŝe esperinta pacigi la aferon eĉ koste de nova humuliĝo.

— Tial, ke li faris al vi vangofrapon, kaj ankaŭ tial, ke ni ne povas esti certaj pri diskreteco de Gravelot: proponinte paciĝon, ni riskas trafi rifuzon. Ja vi unua lin batis.

Van-Konet kunpremis la tempiojn, malserene rigardante en la glason. Suspirinte, li ridetis kaj drinkis.

— Mi nenion komprenas. Snogden, helpu! Savu min! Post la koŝmara nokto kun tiu Muldwey en mia kapo estas seninterrompa kriego. Mi perdiĝas.

— Georgo, — laŭte diris Snogden, skuante la ŝultron de la amiko, kiu, faliginte la vizaĝon en la polmojn, sidis duonmortinta pro timo kaj malamo, — mi vin savos.

— Pro diabloj, Raulo! Kion vi povas fari?

— Antaŭ ol diri, kion, mi postulas blindan fidon.

— Mi konsentas al ĉio.

— La blinda fido estas la ĉefa kondiĉo. Due: mi devas agi senprokraste. Por miaj agoj mi bezonas kontantan monon.

Van-Konet ne estis avara, pri kio Snogden konvinkiĝadis sufiĉe ofte. Sed, kiam Snogden nomis la monsumon — tri mil, — Van-Konet kuntiris la brovojn kaj iom perdis la entuziasmon pri la sava aŭtoritato de la amiko.

— Ĉu tiel multe? Por kio vi bezonas tiom da mono?

— Mi enskribis la nomojn de la atestantoj. Barket, lia filino, la servistino kaj Gravelot mem, — klarigis Snogden tiel serioze, ke Van-Konet ŝrumpis. — Kun ĉiuj ĉi homoj mi atingos ilian silenton. Gravelot kostos pli multe, ol la ceteraj, sed kun la ceteraj mi intencas aranĝi malpli multekoste. Weiss forveturas hodiaŭ. Laŭra silentos, esperante al posta danko. La homoj ne estas komplikaj. Alie mi jam delonge purigadus botojn al preterpasantoj aŭ verkadus romanojn por dimanĉa gazeta aldono.

— Vi pravas. Agu, — diris Van-Konet, eltirante la ĉeklibron. Skribinte la sumon, li subskribis la ĉekon kaj transdonis ĝin al Snogden.

— Nun, — diris Snogden, kaŝinte la ĉekon, — mi parolos sincere.

— Plej bone.

— Bonege. Ni estas homoj sen antaŭjuĝoj. Mi aranĝos vian aferon, sed nur en tiu okazo, se vi donos al mi tuj kambion por du monatoj, je sumo de dek mil pundoj.

Van-Konet estis ne tiom stulta, por opinii tiujn streĉitajn, firme diritajn vortojn ŝerco. Ekstere restante trankvila, Van-Konet silentis kaj subite, terure paliĝinte, bategis per la pugno la tablon kun tia forto, ke la tasoj elsaltis el la subtasoj.

— Kia malfeliĉa tago! — kriis Van-Konet. — Ĉu ĉio iris al diablo? Kaj vi — vi, Snogden, prirabas min?! Kiel mi tion komprenu? Mi scias, ke vi senhezite akceptas almozojn, mi scias pri vi pli, ol iu ajn. Sed mi ne sciis, ke vi tiel malice uzos mian malfeliĉon.

Snogden prenis la promenbastonon kaj ĵetis la ĉekon sur la tablon.

— Jen la ĉeko, — diris li, spertante grandegan plezuron de ludo, kun tuta aspekto de risko, sed kun trankviliga konscio de sendanĝereco. — Mi estas profitema, pli ĝuste, mi estas aferema. Via ĉeko ne inspiras min. Adiaŭ. Mi ne opinias tiun ĉi kverelon fina, kaj morgaŭ, se estos ankoraŭ ne malfrue, vi povos rekomenci nian intertraktadon, kiam la dek mil ŝajnos al vi ne tiom gravaj, ke pro ili indus perdi ĉion ceteran.

— Snogden, vi min perpleksigis, — diris Van-Konet, vidante, ke lia amiko direktas sin al la pordo, kaj damnante sian eksplodemon. — Ne foriru, sed aŭskultu. Mi konsentas.

— Ho Dio! — ekparolis Snogden, same decideme revenante al sia seĝo, kiel li forlasis ĝin, kaj malleviĝante kun aspekto de elĉerpiteco. — Ho Dio! Dum tiuj kvin jaroj, kiam mi vin konas, Georgo, — komencante de via malgajno al Colbert, kiam necesis skui monujojn de ĉiuj uzuristoj kaj mi, kiel hundo, kuradis el Gerton al San-Fuego, el San-Fuego al Poket kaj ree al Gerton, — ekde tiuj tagoj ĝis la hodiaŭa mateno mi estis certa, ke en vi estas dankemo de komplico, ŝuldanta al sia kunfrato pro cirkonstancoj de tiu vivo, kiun vi vivis precipe danke al mi. Mi jam ne parolas pri la okazo kun la neplenaĝa Matilda el la virina orkestro, kiam al vi minacis juĝo. Mi ne parolas pri miaj klopodoj antaŭ via patro, pri mono por fikcia kompenso al Smith, kvazaŭe minacinta protesti falsitan kambion, kiu ne ekzistis. Ne parolas mi ankaŭ pri la spekulaĵoj, kiuj donis, denove danke al mi, al via moŝto dek mil pro kontrabando. Ne parolas mi ankaŭ pri multegaj okazoj de mia helpo al vi, trafadinta en malpurajn historiojn kun virinoj kaj ĵurnalistoj. Mi ne parolas pri Laŭra, kiun mi laŭlitere elŝiris per ungoj por vi el la alkovo de Wagren. Sed mi parolas pri la digno... Ne, permesu al mi diri ĉion. Jes, Van-Konet, homoj, similaj al mi, havas dignon, kaj tiu digno havas la nomon: «reciprokeco». Nur la sento de digno devigas min rememorigi vin pri ĝi. Nun, kiam mi povus eduki mian knabon honesta homo, ne konanta tiujn haladzajn fajrojn de la peko, en kiuj forbruligis sian vivon lia adopta patro, vi per la bato de la pugno al la tablo deklaras, ke mi estas rabisto kaj sentaŭgulo. Mi estus ridinda kaj kompatinda, se mi estus neprofitema, ĉar tio signifus mian malkapablon savi vin. Por tia afero necesas homo, simila al mi, kiun ĝenas neniaj rimedoj. Krom tio, mi estas via amiko, kaj konsentu, ke profitema amiko estas pli bona ol neprofitema malamiko. Tamen tempas al vi sobriĝi kaj veturi. Skribu la kambion.

Parolante pri la knabo, Snogden ne mensogis. Antaŭ ok jaroj, gajninte grandan monsumon, li pro kaprico aĉetis de iu strata almozulino suĉinfanon kaj dungis por li nutristinon. Poste li alligiĝis al la knabo kaj tre zorgadis pri li.

— Do jen la prezo de la muŝo! La kambion mi donos, — diris Van-Konet, al kiu, fakte, restis nenio alia, krom obei al la certeco kaj sperto de Snogden. — Ĉu vi havas formularon?

— Mi havas en rezervo praktike ĉion.

Snogden donis al Van-Konet formularon kaj, kiam servisto alportis inkon, komencis strabe observi, kion skribas Van-Konet.

Post la fino de tiu afero Snogden faldis la kambion kaj malkaŝe suspiris.

— Tiel estos pli bone, Georgo, — diris li per la rezona tono de plenaĝulo, trankviliganta infanon, — kredu min. Granda monsumo flamigas kapablojn kaj plifortigas inventemon.

— Sed, diablo prenu, sciigu do min pri viaj planoj!

— Por kio? Mi, verdire, ne ŝatas kritikon. Ĝi senentuziasmigas. Kio koncernas miajn agojn, ili estas tiel neoriginalaj, ke vi ekdubos, dum mi bonege konas min kaj estas absolute konvinkita pri sukceso.

— Ho, kiel mi ĝojos, Snogden. Ĉu mi povas trankvile veturi al Consuelo?

— Jes. Vi povas kaj devas.

— Sed, Snogden, ni supozu la nekredeblan por via memestimo — ke vi fiaskos.

— Mi redonos la kambion al vi, kaj vi en mia ĉeesto disŝiros ĝin, — firme deklaris Snogden. — Iru kaj atendu ĉe Juárez. Mi informos vin.

Van-Konet iomete trankviliĝis. Ili pagis, eliris kaj ekiris en la kontraŭaj direktoj. Snogden diris nenion pri tio, kion li intencas entrepreni, kaj Van-Konet ekveturis por bani sin en kuvo kaj vestiĝi por veno al sia fianĉino.