Aleksandro Grin

La vojo nenien

Parto I

Ĉapitro I

Antaŭ ĉirkaŭ dudek jaroj en Poket ekzistis eta restoracio, tiom eta, ke vizitantojn priservadis la mastro kaj unu servisto. Entute tie estis dek tabletoj, kiuj povis samtempe nutri ĉirkaŭ tridek homojn, sed eĉ duono de tiu nombro neniam sidis ĉe ili. Tamen la ejo distingiĝis per senriproĉa pureco. La tablotukoj estis tiom blankaj, ke helbluaj ombroj de iliaj faldoj similis porcelanon, la manĝilaro estis lavata kaj viŝata skrupule, la teleroj kaj kuleroj neniam odoris per lardo, manĝaĵoj, kuirataj el bonega provizo, per sia kvanto kaj prezo devus garantii al la entrepreno armeojn da manĝantoj. Krome, ĉe la fenestroj kaj sur la tabloj estis floroj. Kvar pentraĵoj en orumitaj kadroj montradis sur la helblua tapeto la kvar sezonojn de la jaro. Tamen jam tiuj ĉi pentraĵoj estis aludantaj iun ideon, kiu, el la vidpunkto de paca animstato, necesa por trankvila digestado, estis sencela perfido. La pentraĵo, kiu havis la nomon «Printempo», montradis aŭtunan arbaron kun kota vojo. La pentraĵo «Somero» — kabanon inter neĝaj dunoj. «Aŭtuno» konsternadis per figuroj de junaj virinoj en florkronoj, dancantaj sur maja herbejo. La kvara — «Vintro» — povus pensigi nervozan homon pri rilatoj de la realo al la konscio, ĉar sur tiu ĉi bildo estis pentrita dikulo, kovrita de ŝvito en arda tago. Por ke la spektanto ne konfuzu la sezonojn, sub ĉiu pentraĵo staris subskribo, farita per nigraj algluitaj literoj, malsupre de la kadroj.

Krom la pentraĵoj, pli grava cirkonstanco estis klariganta la nepopularecon de la entrepreno. Ĉe la pordo, flanke de la strato, pendis la menuo — aspekte ordinara menuo kun vinjeto, montranta kuiriston en blanka ĉapo, ĉirkaŭmetitan per anasoj kaj fruktoj. Tamen homo, decidinta legi tiun dokumenton, kvinfoje viŝadis la okulvitrojn, se li portis ilin, se tamen li ne portis okulvitrojn, — liaj okuloj pro mirego iom post iom ricevadis amplekson de iliaj lensoj.

Jen tiu menuo en la tago de la komenco de la eventoj:

Restoracio
«Abomeno»

1. Supo nemanĝebla, trosalita.
2. Konsomeo «Aĉaĵo».
3. Buljono «Teruro».
4. Plateso «Malfeliĉo».
5. Skorpeno kun tuberkulozo.
6. Rostbefo malmola, sen oleo.
7. Kotleto el hieraŭaj restaĵoj.
8. Poma pudingo, ranca.
9. Kuko «Forportu!».
10. Kremaĵo lakta, kazeiĝinta.
11. Sandviĉoj kun najloj.

Sub la listo de manĝaĵoj staris eĉ malpli kuraĝiga teksto:

«En dispono de la vizitantoj estas maldiligenteco, malpureco, malhonesteco kaj malĝentileco».

La nomo de la mastro de la restoracio estis Adamo Kishlot. Li estis korpulenta, moviĝema, kun grizaj haroj de artisto kaj kun velka vizaĝo. La maldekstra okulo strabis, la dekstra rigardis severe kaj plende.

Dum la malfermo de la entrepreno estis ioma amasiĝo de homoj. Kishlot sidis ĉe la kaso. La ĵus dungita servisto staris en profundo de la ejo, mallevinte la okulojn.

La kuiristo sidis en la kuirejo kaj ridis.

El la homamaso eliĝis silentema viro kun densaj brovoj. Kuntirinte la brovojn, li eniris en la restoracion kaj petis porcion da tervermoj.

— Bedaŭrinde, — diris Kishlot, — ni ne havas vermojn. Turnu vin al apoteko, kie vi povos ricevi almenaŭ hirudojn.

— Maljuna stultulo! — diris la homo kaj foriris. Ĝis vespero estis neniu. Je la sesa horo venis sanitaraj inspektistoj kaj, atente fiksrigardante en la okulojn de Kishlot, mendis tagmanĝon. Bonegan tagmanĝon oni alportis al ili. La kuiristo estimis Kishlot-on, la servisto lumis; Kishlot estis neglekta, sed ekscitita. Post la tagmanĝo unu oficisto diris al la mastro:

— Do, ĉu tio estas nur reklamo?

— Jes, — respondis Kishlot. — Mia kalkulo baziĝas sur agrablaĵo post malagrablaĵo.

La sanitaristoj pensis iom kaj foriris. Horon post ili aperis malgaja, bone vestita dikulo; li eksidis, alportis al la miopaj okuloj la menuon kaj salte ekstaris.

— Kio estas tio? Ĉu ŝerco? — kun indigno demandis la dikulo, nervoze turnante la promenbastonon.

— Kiel vi deziras, — diris Kishlot. — Ordinare ni donas la plej bonan. Senkulpa ruzo, bazita sur la sento de scivolemo.

— Malbone, — diris la dikulo.

— Sed...

— Ne, ne, bonvolu! Tio estas ege fia, indigninda!

— Tiuokaze...

— Tre, tre malbone, — ripetis la dikulo kaj eliris. Je la naŭa horo la servisto de Kishlot demetis la antaŭtukon kaj, metinte ĝin sur la verŝotablon, postulis sian konton.

— Malkuraĝulo! — diris al li Kishlot. La servisto ne revenis. Suferinte dum unu tago sen servisto, Kishlot uzis proponon de la kuiristo. Tiu konis unu junulon, nomatan Tirrey Davenant, kiu serĉis laboron. Interparolinte kun Davenant, Kishlot ricevis fidelan serviston. La mastro imponis al la knabo. Tirrey admiris la aŭdacojn de Kishlot. Ĉe malgranda kvanto de vizitantoj servi en «Abomeno» estis nemalfacile. Davenant dum horoj sidadis ĉe libro, kaj Kishlot pensadis, per kio li altiru la publikon.

La kuiristo trinkadis kafon, trovadis, ke ĉio iras al la bono, kaj ludadis damojn kun sia kuzino.

Tamen, Kishlot havis konstantan klienton. Li, foje veninte, venadis nun preskaŭ ĉiutage, — Ort Galeran, kvardekjaraĝa viro, rekta, seka, larĝe paŝanta, kun impona promenbastono el nigra ligno. La malhelaj vangoharoj sur lia akra vizaĝo estis malleviĝantaj de la tempioj al la mentono. La alta frunto, la kurbaj lipoj, la longa, kiel pendanta flago, nazo kaj la nigraj malestimaj okuloj sub la maldikaj brovoj altiradis atenton de virinoj. Galeran portadis larĝrandan blankan ĉapelon, grizan surtuton kaj botojn ĝis la genuoj, kaj la kolon li ligadis per flava tuko. La stato de lia vesto, ĉiam skrupule purigita, estis montranta, ke li estas neriĉa. Jam dum tri tagoj Galeran venadis kun libro, fumante pipon, tabakon por kiu li kuiradis mem, miksante ĝin kun prunoj kaj salvio. Al Davenant plaĉis Galeran. Rimarkinte amon de la knabo al legado, Galeran fojfoje alportadis al li librojn.

En konversacioj kun Kishlot Galeran senkompate kritikadis lian manieron de reklamo.

— Via kalkulo, — diris li foje, — estas malĝusta, ĉar la homoj estas stulte fidemaj. Malalta, eĉ meza menso, legante vian menuon sub la ŝildo «Abomeno», en profundo de la animo kredas tion, kion vi deklaras, eĉ se vi kiel ajn bone manĝigos tiun homon. Vortoj algluiĝas al homoj kaj manĝaĵoj. Malklera homo simple ne deziros penigi sin per pensado. Estus alia afero, se vi skribus: «Ĉi tie oni donas la plej bonajn manĝaĵojn el la plej bona provizo kontraŭ mizera prezo». Tiam vi havus tiun normalan nombron de vizitantoj, kiu konformas al tia banala allogilo, kaj vi povus manĝigi la klientojn ĝuste per tiu aĉaĵo, kiun vi deklaras nun, dezirante ŝerci. La tuta reklamo de la mondo baziĝas sur tri principoj: «bone, multe kaj senpage». Tial eblas doni malbone, malmulte kaj grandkoste. Ĉu vi havis iajn aliajn spertojn?

— Dum dek jaroj mi penas riĉiĝi, — respondis Kishlot. — Ne eblas diri, ke mi elpensadis malbone. Al mi malfortunas. En miaj planoj io mankas.

— Mankas Kishlot-oj, — ridante, diris Galeran. — Karega fantaziulo, se en la urbo estus nur du mil Kishlot-oj, vi jam delonge balanciĝadus sur kaleŝaj risortoj kaj ordonadus per mangesto. Rakontu, en kio vi malfortunis.

Kishlot svingis la manon kaj listigis siajn militirojn kontraŭ la monujo de la socio.

— Mi posedis, — diris li, — panbutikon, kafejon kaj vendejon de speguloj. La vendejo havis ŝildon: «Ĉiuj estas belaj», — kaj en afiŝo sur la fenestro estis dirite, ke el dek virinoj, aĉetintaj spegulon ĉe mi, naŭ senprokraste trovas al si edzon. Jen al vi ekzemplo de reklamo de via tipo! La afero ne progresis. Vendante bulkojn, mi deklaris, ke mi enbakas en ĉiun milan bulkon oran moneron. Estis tumulto ĉe la pordo en matenoj, sed okazis tiel, ke fine de la semajno unu monero evidentiĝis falsa, kaj mi konatiĝis kun la polico. La kafejo «Rojeto» estis aranĝita, kiel vera rojeto: inter floroj, laŭ lada fluejo fluis varmega kafo kun sukero kaj lakto. Ĉiu ĉerpadis mem. Sed ĉiuj pensis, ke matene en tiun fluejon oni balaas polvon. Nun estas «Abomeno». Mi kalkulis, ke la urbo freneziĝos pro intereso, sed anstataŭe mia komerco malprofitigas min.

— Tute kompreneble, — diris Galeran. — Mi jam eksplikis al vi mian opinion pri tio. Tirrey, alportu al mi ankoraŭ glason da kafo.

Davenant alportis la kafon kaj ekvidis, ke ĉe la restoracio «Abomeno» haltis danda veturilo, kondukata de koĉero, prisemita per brilantaj butonoj. El la veturilo eliris du fraŭlinoj akompane de akranaza kaj akrokula sinjorino, havanta perpleksan aspekton. Kishlot alkuris al la pordo kaj faris profundan riverencon. Galeran estis penseme observanta tiun scenon, kaj Davenant konfuziĝis, ekvidinte la fraŭlinojn, sendube apartenantajn al la mondumo, belajn kaj ridantajn, vestitajn en blankaj tajlorkostumoj, blankaj ĉapeloj, blankaj ŝtrumpoj kaj ŝuoj, sub ĉerizkoloraj ombreloj. La unuan el ili ankoraŭ estis frue nomi fraŭlino, ĉar ŝi aĝis dek du jarojn, sed la dua, deksepjara, neniel povis esti io alia, ol fraŭlino.

Ilia akompanantino ekkriis:

— Rohena! Elly! Mi kategorie protestas! Rigardu al la ŝildo! Mi malpermesas eniri ĉi tien.

— Sed ni jam eniris, — diris la knabino, kies nomo estis Elly. — Sur la ŝildo estas skribite «Abomeno». Mi deziras la plej abomenan!

Dum ŝi parolis, Rohena levis la ŝultrojn kaj, fiere levinte la kapon, transpaŝis la malpermesitan sojlon.

— Mi esperas, vi ne uzos forton, ĉu? — demandis ŝi la aĝan sinjorinon.

— Mi malpermesas! — senhelpe ripetis la guvernistino, trenante sin post la junulinoj.

Ridema Kishlot turnis sin al Elly:

— Se eta fraŭlino deziras, ke ŝia pli aĝa fratino venu, ŝi diru, ke «Abomeno» estas nur por aspekto, sed manĝi ĉi tie estas nura plezuro.

La guvernistino Urania Talberg, mirigita de la vortoj de Kishlot, sed ankaŭ mildigita de ili, ĉar al ŝi flatis esti almenaŭ por unu momento fratino de la beletaj junulinoj, kontraŭdiris:

— Vi eraras, kara, ĉar mi estas edukistino de tiuj ĉi kapricaj infanoj. Mi esperas, ke vi ne devigos nin inviti kuraciston post via manĝaĵo?

— Se vi eĉ invitos lin, — ekkriis Kishlot, — do nur por deklari bonegan vizaĝkoloron de la tri sinjorinoj, kaj ankaŭ ilian sensimilan pulson.

— Nu, ni vidos, — degne respondis Urania, alsidiĝante al la tablo, kie jam sidis Elly kaj Rohena. Ili ĉirkaŭrigardadis, kaj Davenant rigardis al ili, mallevinte la manojn kaj larĝe malferminte la okulojn. Tiaj estaĵoj ne povis manĝi el ordinaraj teleroj, sed en ilia restoracio malestis oraj pladoj.

Por lia savo Kishlot mem ĵetiĝis por alporti manĝaĵojn, jam revante, ke la restoracio «Abomeno» iĝis moda loko, kien kunfluas kaleŝoj kaj aŭtoj.

— Jen, ni eksidis, — diris Urania. — Kio do plu?

— Kion tio signifas? — demandis Rohena, severe almontrante la menuon, kie estis indikite: «Sandviĉoj kun najloj».

— Sandviĉoj kun najloj, — klarigis Kishlot, — tio estas tiaj sandviĉoj, en kiuj estas nenio, krom pano, butero, ŝinko, kaviaro aŭ konfitaĵo. Kaj rilate de najloj estas skribite por tiuj, kiuj estas — kiel mi diru? — kuriozemaj...

— Kiel ni, — interrompis Elly. — Vere, ni estas kuriozemaj, sed ni neniom hontas!

— Elly! — ĝemis Urania.

— Altestimata Urania Talberg, — respondis la malobeema knabino, — la paĉjo diris, ke hodiaŭ ni povas fari definitive ĉion, kion ni deziras. Estus stulte, se ni ne uzus... Mastro!

— Mi estas ĉi tie, fraŭlino.

— Ĉu digestiĝas la najloj en stomako? Kaj kian dikon ili havas?

— La mastro ŝercas, — decidis enmeti Davenant, sentanta sin tiel bone kaj ĝene, ke li ne sciis, kiel li komencu plenumi siajn devojn.

— Sed ni same ŝercas, — respondis Elly, atente rigardante al li. — Ni gajas. Do, ĉu nenio tia estos? Tre bedaŭrinde. Tiuokaze alportu al mi lakton.

— Tason da lakto! — ripetis Davenant kaj Kishlot.

— Tason da kafo kaj biskvitojn, — deklaris Rohena.

— Biskvitoj! Kafo! Lakto! — kriis Davenant kaj, ĵetiĝinte al la kuirejo, preskaŭ faligis la mastron, lasinte lin demandi, ĉu deziros ion la guvernistino. Li ensaltis en la kuirejon kaj komencis skuiĝi pro malpacienco super la kapo de la kuiristo, kiu, hastante, preterverŝis kafon kaj disverŝis lakton. Dum Davenant estis akiranta tiun nutron por feinoj, Kishlot alportis sukeron, biskvitojn, buŝtukojn kaj, meritinte de Urania Talberg ordonon doni glason da malvarma akvo, aperis kun ĝi el post la verŝotablo fiere kaj severe, blovinte al la glaso nesciate por kio kaj al ĉiu movo doninte karakteron de evento. Ĉio ĉi tre amuzis la junulinojn, kaŭzante lumon de rido en iliaj vizaĝoj kaj turmentante la guvernistinon, kiu strebis kiel eble plej baldaŭ forlasi la «malĉastejon».

Davenant enkuris, trenante pleton kun kafo kaj lakto. Zorgeme dismetis li la tasojn, timante tuŝi la neordinarajn estaĵojn, apud kiuj li baraktis tiel proksime. Li deiris al la bufedo kaj komencis avide rigardi.

— Roy, — nesingardeme diris Elly al la fratino, palpebrumante al la flanko de Galeran, kiu sidis nemalproksime de la junulinoj, — jen tie estas unu el veneniĝintoj de la nutro de tiu ĉi domo.

— Veneniĝis kaj mortis, kaj oni enterigis lin, — laŭte daŭrigis ekridinta Galeran.

— Aĥ! — tremeris la guvernistino.

— Elly! — siblis Rohena.

La knabino, aŭdinte la voĉon de la mokita nekonato, formovis la kapon en la ŝultrojn, ŝiaj okuloj iĝis rondaj kaj senmovaj. Alkroĉiĝinte per la manoj al la taso, por ne ekŝriki pro ridego, ŝi kunpremis la genuojn, tordinte la piedfingrojn, kaj, ŝvitinte, superfortis sin.

— Uf-f! Uf-f! — apenaŭ aŭdeble elspiris Elly tra la dentoj.

Urania paliĝis.

— Sufiĉas! — deklaris ŝi, tremante pro indigno. — Kia honto!

— Pardonu, — fiere turnis sin Rohena al Galeran. — Mia fratino estas tre maldiskreta.

— Ci, perfidulino! — malĝoje flustris Elly.

— Mi ĝojas vidi la infanojn de Futroz, — bonanime respondis Galeran. — Mi ege ĝojas, ke vi estas gajaj. Mi mem gajiĝis.

— Kiel, ĉu vi nin konas?! — ekkriis Elly.

— Jes, mi scias, kiuj vi estas. Mia nomo al vi nenion diros: Ort Galeran.

Li ekstaris, riverencinte tiel senĝene, kvankam modeste, ke eĉ la pruda Urania estis devigita respondi al lia saluto per movo de la kapo. La junulinoj sidis silente. Elly pinĉis sian manon, kaj Rohena interesite ĵetis rigardon al la homo, kies simpla alparolo substrekis, kaj poste faris ŝerco la konfuzon de la knabino.

Davenant kun envio aŭskultis la subitan konversacion, malgaje pensante, ke li neniam povus imiti Galeran-on. Kia estis lia mirego, konfuzo kaj ekstazo, kiam Galeran, vidante, ke la vizitantinoj intencas foriri, turnis sin al la junulinoj tiel neatendite, ke Urania mutiĝis.

— Donacu iom da atento al tiu junulo, kiu staras tie, ĉe la vazo kun pomoj. Lia nomo estas Tirrey Davenant. Li estas tre kapabla, bona knabo, orfo, filo de advokato. Via patro havas vastajn rilatojn. Nur supraĵa peno liaflanke povus doni al Davenant okupon, pli konforman al liaj kvalitoj, ol la laboro en la kafejo.

— Kion vi diris? — kriis Davenant. — Ĉu mi vin petis?

Kishlot time eksvingis la manojn, sulkiĝante kaj balancante la kapon, li eĉ almontris per la fingro la frunton.

Sed estis jam malfrue. Davenant trafis en la lumon de ĉies atento, kaj Elly, ege kontenta pri la skandaliteco de la guvernantino, kuraĝe ridetis al la knabo, tuj flustrinte al la fratino:

— Ni estu, kiel al-Raŝid. Kial ne?

— Tirrey pravas, — konsentis, neniom konfuziĝante, Galeran, — li min petis pri nenio. Tiu penso venis en mian kapon sendepende. Mi pensas, ke post tia mia elpaŝo viaj impresoj ricevos tutecon. Vere: stranga kafejo, strangaj vizitantoj, — strangeco kun strangeco donas iam ion naturan. Kaj kio povas esti pli natura ol hazardo? Kaj mi pensis: estas nenio malbona en miaj vortoj, kaj la hazardo ĉeestas. Ĉiam estas agrable fari ion bonan, ĉu ne? Jen ĉio. Prenu por vi la rolon de hazardo. Vere, tio estas nemalbone...

— Tamen... — trovis finfine forton kaj spiron por ekparoli la guvernistino, — mi estas malagrable mirigita. Ho Dio! Kia terura tago. Rohena! Elly! Estas jam tempo nepre foriri.

Senlige balbutinte flustre pri maldeco sidi plu ĉe la terura tablo dum almenaŭ unu terura minuto de la terura tago, Urania Talberg, ekstarinte, severe ekrigardis al senkonscie alirinta Davenant. Ŝi ree eksidis, trovinte tute malkonsekvence, ke tiu sovaĝeta junulo kun longaj brakoj estas sufiĉe plaĉa. La sincera vizaĝo de Davenant montriĝis al la nervoza sinjorino en la tuta sendefendeco de kaptintaj lin esperoj. La sinceraj grizaj okuloj ĉe la duoninfana linio de la buŝo kaj la regulaj trajtoj de la vizaĝo estis liaj protektantoj. En lia plaĉo malestis primitiveco de adoleskulo: komplika karaktero kaj fortaj sentoj estis rimarkeblaj por atenta rigardo, sed la junulinoj vidis, ne komprenante ĉion ĉi, simple plaĉintan al ili knabon kun maltrankviligita vizaĝo kaj belaj okuloj, malhelharan kaj malgajan.

— Kion do vi deziras? — diris Urania al Galeran. — Mi, verdire, ne scias... Tio estas tiel neatendite. Rohena! Elly!

Konfuzita Davenant kun peza koro estis atendanta elnodiĝon de la sceno, aperinta laŭ la penso de Galeran, kiun li nun estis malbenanta. Ĉiujn savis la natura takto de Elly, kiu decidis, ke ŝerca tono estos pli konvena ol ajna soleneco.

— Mi ŝategas neatenditaĵojn! — diris ŝi. — Roy same ŝatas neatenditaĵojn. Ĉu vere, kara fratino? Do, ni decidis en nia koro: ni estu la «hazardoj». Kaj vi — kial vi silentas? Ja ĉio ĉi estas pri vi!

Davenant balbute diris:

— Ekparolis ne mi. Diris Galeran, kion mi neniam pardonos al li.

— Sed ĉu li divenis? — interesiĝis Rohena per tono de plenaĝa sinjorino.

Davenant respondis ne tuj. Li forte ruĝiĝis, espriminte per rapida movo de la vizaĝo netolereblan deziron de sukceso.

— Jes. Se eblus...

Tio estis elŝiriĝinta petego pri sorto kaj indulgo. La emocio malhelpis al li diri ankoraŭ ion. Tamen kompata scivolemo de la junulinoj jam estis sur lia flanko. Interpalpebruminte, ili aliris al Davenant, parolante unu post la alia:

— Vi certe komprenas...

— Ke via amiko...

— Ke en la kafejo «Abomeno»...

— Kun manĝaĵo «Neatenditaĵo»...

— Okazis moviĝo de la koro...

— Ni ĵuras per via galerio: per la vintra somero kaj la aŭtuna printempo...

— Atendu, Roy!

— Ne interrompu, Elly!

— Mi ne interrompas. Ni hodiaŭ faras, kion ni deziras. Tampiko faros ĉion.

— Faros ĉion, kion ni deziros! — ekkriis Elly, kolere rigardante al Urania, staranta jam ĉe la pordo kaj sarkasme kunpreminta la lipojn. — Venu morgaŭ al ni. Ĉu bone? Kaj ni mem diros al la patro. Vi jam kun li mem interparolos. La Ankra strato, domo 9 — tio estas nia domo. Ne pli frue ol je la dekunua. Adiaŭ! — Elly neatendite alkuris al Galeran, ruĝiĝis, sed decidiĝis kaj finis: — Kia vi estas mirakla homo! Vi diris simple, tiel simple... Kaj tiel oni ĉiam diru. Tamen, mi al vi skribos, nun mi pensas multe kaj stulte. Kien mi skribu? Ĉu ĉi tien? En «Abomenon»? Al kiu? Ĉu al Neatenditaĵo?

— Elly! — alvokis Urania kun ĝemo kaj raŭko.

La knabino kapbalancis al ŝi. Kvietiĝinte, ŝi aliĝis al sia fratino.

Kishlot peze suspiris, gratante la brovon. Galeran estis mistere ridetanta.

Davenant moviĝis al la pordo, poste retrorigardis al la mastro kaj retroiris.

Estiĝis silento en la kafejo. La vivaj voĉoj ĉesis. Elkurinte al la brilo de la strato, la junulinoj malfermis la ombrelojn kaj, senlime fieraj pri sia aventuro, eksidis sur la sidilon de la kaleŝo.

La tirrimenoj leviĝis, streĉiĝis, kaj la puncaj floroj kun blankaj folioj forkuris en la pluvegon de lumo, inter la grizaj kolhararoj kaj glitantaj radioj. Ankoraŭfoje en la vitro de la pordo brilis la ruĝa koloro, kaj poste laŭ la malplena strato traveturis en la kontraŭa direkto grandega furgono, ŝarĝita per kestoj, el kiuj elstaris pajlo.





Kishlot — prononcu: [kiŝlót] (rim. de la tradukinto).
Tirrey Davenant — prononcu: [tiréj davenánt] (rim. de la tradukinto).
al-Raŝid — Harun al-Raŝid (763–809), legenda bagdada kalifo, fama interalie pro sia mecenateco (rim. de la tradukinto).