Aleksandro Grin

Skarlataj veloj

Ferakonto


Al Nina Nikolajevna Grin
omaĝas kaj dediĉas

la Aŭtoro.
La 23-an de novembro 1922, Petrogrado.

I. La antaŭdiro


Longren, matroso de «Oriono», fortika tricent-tuna brigo, sur kiu li servis dek jarojn kaj al kiu li estis ligita pli forte, ol iu filo al la propra patrino, devis, finfine, forlasi la servon.

Tio okazis tiel. Dum unu el liaj maloftaj revenoj hejmen li ne ekvidis, kiel ĉiam jam el malproksime, sur la hejma sojlo sian edzinon Mary-n, levantan siajn manojn, kaj poste kurantan renkonten ĝis perdo de la spiro. Anstataŭ ŝi, ĉe infana lito — nova aĵo en la malgranda domo de Longren — staris emociita najbarino.

— Dum tri monatoj mi vartis ŝin, maljunulo, — diris ŝi, — rigardu al via filino.

Stuporiĝante, Longren klinis sin kaj ekvidis ok-monatan estaĵon, koncentrite kontemplantan lian longan barbon, poste eksidis, mallevis la okulojn kaj komencis tordi la lipharojn. La lipharoj estis malsekaj, kiel pro pluvo.

— Kiam mortis Mary? — demandis li.

La virino rakontis la malgajan historion, intermitigante la rakonton per karesa kolombumado al la knabino kaj per kredigoj, ke Mary estas en la paradizo. Kiam Longren eksciis la detalojn, la paradizo ekŝajnis al li ne multe pli hela ol brulligna ŝedo, kaj li pensis, ke fajro de simpla lampo — se ili estus ĉiuj kune, triope — estus nesuperebla ĝojo por la virino, forpasinta en la nekonatan regnon.

Antaŭ ĉirkaŭ tri monatoj financaj aferoj de la juna patrino estis en tute malbona stato. El la mono, lasita de Longren, preskaŭ duono foriris por kuracado post la malfacila akuŝo, por zorgoj pri la sano de la novnaskitino; finfine, perdo de monsumo, negranda, sed necesa por la vivo, devigis Mary-n peti Menners-on pruntedoni monon. Menners tenis tavernon, butikon kaj estis opiniata bonhava homo.

Mary ekiris al li je la sesa horo vespere. Ĉirkaŭ la sepa la rakontantino renkontis ŝin sur la vojo al Liss. Larmokovrita kaj ĉagrenita Mary diris, ke ŝi iras en la urbon por lombardi la fianĉiĝan ringon. Ŝi aldonis, ke Menners konsentis doni monon, sed postulis kontraŭ tio amoron. Mary nenion atingis.

— En nia hejmo ne estas eĉ panero, — diris ŝi al la najbarino. — Mi iros en la urbon, kaj mi kun la knabino iel tenos nin ĝis la edzo revenos.

En tiu vespero estis malvarma, venta vetero; la rakontantino vane persvadadis la junan virinon ne iri en Liss-on antaŭ nokto. «Vi malsekiĝos, Mary, komenciĝas pluvo, kaj vento, povas esti, alportos pluvegon».

Irado kaj reveno el la apudmara vilaĝo en la urbon konsistigis ne malpli ol tri horojn da rapida paŝado, sed Mary ne obeis la konsilojn de la rakontantino. «Jam sufiĉe mi estadis por vi vundo en la okulo, — diris ŝi, — jam estas preskaŭ neniu familio, kie mi ne prunteprenis panon, teon aŭ farunon. Mi lombardos la ringon, kaj finite». Ŝi iris, revenis, kaj en la sekva tago kuŝis en febro kaj deliro; la malbona vetero kaj vespera pluveto trafis ŝin per ambaŭflanka pneŭmonio, kiel diris urba kuracisto, vokita de la bonkora rakontantino. Post semajno en la duobla lito de Longren restis malplena loko, kaj la najbarino transloĝiĝis en lian domon por varti kaj nutri la knabinon. Por ŝi, soleca vidvino, tio estis nemalfacila. «Krome, — aldonis ŝi, — estus enue sen tia bebeto».

Longren ekveturis en la urbon, maldungiĝis, adiaŭis la kamaradojn kaj komencis kreskigi la etan Assol-on. Dum la knabino ne povis firme paŝadi, la vidvino loĝis ĉe la matroso, anstataŭante por la orfino patrinon, sed tuj kiam Assol ĉesis faladi, levante la piedeton super la sojlo, Longren decide deklaris, ke nun li mem faros ĉion por la knabino, kaj, dankinte la vidvinon pro la helpo kaj kompato, ekvivis per soleca vivo de vidvo, koncentrinte ĉiujn pensojn, esperojn, amon kaj rememorojn al la eta estaĵo.

Dek jaroj da vaga vivo lasis en liaj manoj tre malmulte da mono. Li komencis labori. Baldaŭ en urbaj vendejoj aperis liaj ludiloj — arte faritaj etaj modeloj de boatoj, ŝalupoj, unuferdekaj kaj duferdekaj velŝipoj, krozŝipoj, vaporŝipoj — unuvorte, de tio, kion li proksime konis, kio, pro la karaktero de la laboro, parte anstataŭigis al li la bruon de la havena vivo kaj la pitoreskan laboron de marvojaĝoj. Per tiu maniero Longren akiradis sufiĉe por vivi en kadroj de modera ŝparado. Nekomunikema laŭ sia naturo, li, post la morto de la edzino, iĝis eĉ pli fermita kaj homevitema. Dum festoj oni lin fojfoje vidadis en la taverno, sed li neniam eksidadis, sed haste eldrinkadis ĉe la verŝotablo glason da vodko kaj foriradis, mallonge ĵetante flanken «jes», «ne», «saluton», «adiaŭ», «iel-tiel» — al ĉiuj alparoloj kaj salutoj de najbaroj. Gastojn li malŝategis kaj foririgadis ilin ne per forto, sed per tiaj aludoj kaj elpensitaj cirkonstancoj, ke al la vizitanto restadis nenio alia, krom elpensi kaŭzon, ne permesantan sidi plu.

Li mem same vizitadis neniun; tiel inter li kaj la najbaroj ekkuŝis malvarma fremdiĝo, kaj se la laboro de Longren — ludiloj — pli dependus de aferoj de la vilaĝo, li pli sentus konsekvencojn de tiaj rilatoj. Varojn kaj provianton li aĉetadis en la urbo — Menners ne povus fanfaroni eĉ pri alumetujo, kiun Longren aĉetus de li. Li same faradis mem tutan hejman laboron kaj pacience lernadis la tiom neordinaran por viro arton kreskigi knabinon.

Assol aĝis jam kvin jarojn, kaj la patro estis komencanta ĉiam pli kaj pli milde rideti, ĵetante rigardojn al ŝia sentema, bonkora vizaĝeto, kiam, sidante sur liaj genuoj, ŝi klopodis super sekreto de la butonumita veŝto aŭ amuze kantetadis matrosajn kantojn — terurajn bru-rimaĵojn. Plenumitaj per infana voĉo kaj ne ĉie kun litero «r», tiuj kantetoj impresis kiel dancanta urso, ornamita per lazura rubandeto. Tiutempe okazis evento, kies ombro, falinta sur la patron, kovris ankaŭ lian filinon.

Estis printempo, frua kaj severa, kiel vintro, sed alispeca. Por tri semajnoj al la malvarma tero alpremiĝis akra borda norda vento.

Fiŝistaj boatoj, eltrenitaj sur la bordon, kreis sur la blanka sablo longan vicon da malhelaj kiloj, similaj al spinoj de grandegaj fiŝoj. Neniu kuraĝis eliri en la maron en tia vetero. Sur la sola strato de la vilaĝeto oni malofte povus vidi homon, forlasintan sian hejmon; la malvarma kirlovento, fluganta de la bordaj montetoj en vakuon de la horizonto, faris la «liberan aeron» severa torturo. Ĉiuj tuboj de Kaperno fumis de mateno ĝis vespero, taŭzante la fumon laŭ krutaj tegmentoj.

Sed tiuj tagoj de la nordovento ellogadis Longren-on el lia malgranda varma domo pli ofte, ol la suno, kiu ĵetadis en serena vetero sur la maron kaj Kapernon kovrilojn de aera oro. Longren eliradis sur marponteton, sternitan laŭ longaj vicoj da palisoj, kie, sur la fino mem de tiu tabula albordiĝejo, li longe fumadis sian pipon, blovekscitatan de la vento, rigardante, kiel la fundo, nudigita ĉe la bordoj, fumas per griza ŝaŭmo, apenaŭ postsekvanta ondegojn, kies tondra kuro al la nigra, ŝtorma horizonto plenigadis la spacon per gregoj da fantaziaj kolharaj estaĵoj, impetantaj en senbrida feroca despero al malproksima konsolo. Ĝemoj kaj bruoj, hurlanta pafado de grandegaj ekflugoj de la akvo kaj, ŝajnis, videbla strio de la vento, vipanta la ĉirkaŭaĵon, — tiel forta estis ĝia glata kuro, — donadis al la elturmentita animo de Longren tiun obtuzon, surdigitecon, kiu, mallevante aflikton ĝis nebula tristo, egalas per sia efiko al profunda dormo.

En unu el tiaj tagoj la dekdujara filo de Menners, Hin, rimarkinte, ke la patra boato batiĝas sub la marponto kontraŭ palisojn, frakasante siajn flankojn, iris kaj diris pri tio al la patro. La ŝtormo komenciĝis antaŭnelonge; Menners forgesis eltreni la boaton sur la sablon. Li tuj ekiris al la akvo, kie li ekvidis sur la fino de la marponto starantan dorse al li fumantan Longren-on. Sur la bordo, krom ili du, estis neniu. Menners trairis laŭ la marponto ĝis la mezo, mallevis sin en la furioze plaŭdantan akvon kaj malligis la ŝkoton; starante en la boato, li komencis moviĝi al la bordo, kaptante palisojn per la manoj. Remilon li ne kunprenis, kaj en tiu momento, kiam, ŝanceliĝinte, li ne sukcesis kapti vican palison, forta bato de vento ĵetis la pruon de la boato for de la marponto al la oceano. Nun eĉ per la tuta longo de la korpo Menners ne povus atingi la plej proksiman palison. Vento kaj ondoj, balancante, portis la boaton en la pereigan vastaĵon. Ekkonsciinte la staton, Menners intencis ĵeti sin en la akvon, por naĝi al la bordo, sed lia decido malfruis, ĉar la boato estis turniĝanta jam apud la fino de la marponto, kie granda profundo de la akvo kaj furiozo de ondegoj promesis certan morton. Inter Longren kaj Menners, tirata en la ŝtorman foron, estis ne pli ol dek klaftoj da ankoraŭ sava distanco, ĉar sur la marponto sub la mano de Longren pendis volvaĵo de ŝnuro kun pezaĵo, enplektita en ties finon. Tiu ŝnuro pendis por okazo de albordiĝo en ŝtorma vetero kaj oni ĵetadis ĝin de sur la marponto.

— Longren! — ekkriis morte terurita Menners. — Ne staru kiel stumpo! Vi ja vidas, mi estas fortirata; ĵetu la ŝnuron! — Longren silentis, trankvile rigardante al Menners, ĵetiĝanta en la boato, nur lia pipo ekfumis pli forte, kaj li, post paŭzo, elprenis ĝin el la buŝo, por pli bone vidi la okazantaĵon.

 — Longren! — kriegis Menners. — Ja vi aŭdas min, mi pereas, savu!

Sed Longren ne diris al li eĉ unu vorton; ŝajnis, li ne aŭdis la malesperan kriegon. Antaŭ ol la boato iĝis fortirita tiel malproksime, ke apenaŭ povis alflugi vortoj-krioj de Menners, li eĉ ne movis sian pezon sur la alian piedon. Menners ploregis pro teruro, petegis la matroson kuri al fiŝistoj, por voki helpon, promesadis monon, minacadis kaj ĵetadis malbenojn, sed Longren nur aliris pli proksime al la rando mem de la marponto, por ne tuj perdi el la vido ĵetiĝojn kaj saltojn de la boato. «Longren, — atingis lin obtuze, kiel de sur la tegmento — al sidanto en domo, — savu!» Tiam, profunde enspirinte la aeron, por ke ne perdiĝu en la vento eĉ unu vorto, Longren kriis:

— Ŝi same petis vin! Pensu pri tio, dum vi ankoraŭ vivas, Menners, kaj ne forgesu!

Tiam la krioj ĉesis, kaj Longren ekiris hejmen. Assol, vekiĝinte, ekvidis, ke la patro sidas antaŭ la estingiĝanta lampo en profunda medito. Aŭdinte la voĉon de la knabino, kiu vokis lin, li aliris al ŝi, firme kisis kaj kovris per la flankeniĝinta kovrilo.

— Dormu, kara, — diris li, — ĝis mateno estas ankoraŭ malproksime.

— Kion vi faras?

— Nigran ludilon mi faris, Assol, — dormu!


En la sekva tago ĉiuj loĝantoj de Kaperno babiladis nur pri la malaperinta Menners, kaj en la sesa tago oni alveturigis lin mem, mortantan kaj malicoplenan. Lia rakonto rapide ĉirkaŭflugis la najbarajn vilaĝetojn. Ĝis la vespero Menners-on tiradis ondoj; frakasita per puŝiĝoj kontraŭ la flankojn kaj la fundon de la boato, dum la terura lukto kontraŭ feroco de la ondoj, senlace minacantaj elĵeti en la maron la freneziĝintan butikiston, li estis prenita de vaporŝipo «Lukrecia», kiu iris al Kasset. Malvarmumo kaj ŝoko pro la teruro finis la tagojn de Menners. Li travivis iom malpli ol kvardek ok horojn, vokante al Longren ĉiujn malfeliĉojn, eblajn sur la tero kaj en imago. La rakonto de Menners, kiel la matroso observis lian pereon, rifuzinte helpon, elokventa des pli, ke la mortanto malfacile spiradis kaj ĝemadis, ŝokis la loĝantojn de Kaperno. Ne dirante eĉ pri tio, ke apenaŭ iu el ili kapablis memori ofendon eĉ pli gravan, ol la spertitan de Longren, kaj sopiri tiel forte, kiel sopiris li ĝis la fino de la vivo pri Mary, — por ili estis abomena, nekomprenebla, miriga tio, ke Longren silentis. Silente, ĝis siaj lastaj vortoj, ĵetitaj al Menners, Longren staris; staris senmove, severe kaj kviete, kiel juĝisto, montrinte profundan malestimon al Menners — io plia, ol malamo, estis en lia silento, kaj tion ĉiuj sentis. Se li krius, esprimante per gestoj aŭ per malice-ĝoja agitiĝo, aŭ per io alia sian jubilon ĉe vido de la malespero de Menners, la fiŝistoj komprenus lin, sed li agis alie, ol agadis ili — agis impone nekompreneble kaj per tio starigis sin super la ceteraj, unuvorte, faris tion, kion oni ne pardonas. Oni ne plu riverencadis al li, ne manpremadis, ne ĵetadis rekonan, salutan rigardon. Tute por ĉiam restis li ekster la vilaĝaj aferoj; knaboj, ekvidinte lin, kriadis postsekve: «Longren dronigis Menners-on!». Li ne atentadis tion. Same, ŝajnis, li ne rimarkadis ankaŭ tion, ke en la taverno aŭ sur la bordo, inter boatoj, fiŝistoj eksilentadis en lia ĉeesto, deirante flanken, kiel for de pestulo. La okazo kun Menners firmigis la fremdiĝon, antaŭe neplenan. Iĝinte plena, ĝi kaŭzis firman reciprokan malamon, kies ombro falis ankaŭ sur Assol-on.

La knabino kreskis sen amikinoj. Du aŭ tri dekoj da samaĝaj infanoj, loĝintaj en Kaperno, sorbinta, kiel spongo akvon, krudan familian etoson, kies bazo estis la neŝancelebla aŭtoritato de patrino kaj patro, imitemaj, kiel ĉiuj infanoj en la mondo, elstrekis por ĉiam la etan Assol-on el la sfero de sia favoro kaj atento. Okazis tio, certe, iom post iom, per admonoj kaj skoldoj de plenaĝuloj ricevis karakteron de terura tabuo, kaj poste, fortigita per klaĉoj kaj onidiroj, elkreskis en la infanaj mensoj en timon al la domo de la matroso.

Krome, la fermita vivmaniero de Longren liberigis nun la histerian langon de klaĉo; pri la matroso oni diradis, ke li ie iun murdis, pro tio, kvazaŭe, oni lin ne plu akceptas sur ŝipojn por servi, kaj li mem estas malserena kaj homevitema, ĉar lin «ronĝas rimorsoj de la krima konscienco». Ludante, la infanoj forpeladis Assol-on, se ŝi alproksimiĝadis al ili, ĵetadis koton kaj mokadis per tio, ke kvazaŭe ŝia patro manĝis homan viandon, kaj nun faras falsan monon. Unu post la alia, ŝiaj naivaj penoj proksimiĝi finiĝadis per amara ploro, batbluaĵoj, grataĵoj kaj ceteraj rivelaĵoj de la publika opinio; ŝi ĉesis, finfine, ofendiĝi, sed plu fojfoje demandadis la patron: «Diru, kial oni nin ne amas?» — «He, Assol, — diradis Longren, — ĉu ili kapablas ami? Necesas kapabli ami, sed ĝuste tion ili ne povas». — «Kio estas — kapabli?» — «Jen kio!» Li levadis la knabinon kaj forte kisadis la malgajajn okulojn, premfermiĝantajn pro la karesa plezuro.

La plej ŝatata amuzo de Assol estis vespere aŭ dum festo, kiam la patro, forŝovinte vazojn kun amelgluo, instrumentojn kaj nefinitan laboraĵon, eksidadis, demetinte la antaŭtukon, por ripozi, kun la pipo en la dentoj, — surgrimpi sur liajn genuojn kaj, turniĝante en gardema ringo de la patra brako, tuŝadi diversajn partojn de ludiloj, demandante pri ilia destino. Tiel komenciĝadis siaspeca fantazia lekcio pri vivo kaj homoj — lekcio, en kiu, pro la antaŭa vivmaniero de Longren, al hazardaĵoj, al la hazardo entute, al miraklaj, mirindaj kaj neordinaraj okazaĵoj estis donata la unua loko. Longren, dirante al la knabino nomojn de ŝnuroj, veloj, rigiloj, iom post iom absorbiĝadis, transirante de klarigoj al diversaj epizodoj, en kiuj rolis jen vindaso, jen rudrorado, jen masto aŭ iu tipo de boato k.t.p., kaj de tiuj apartaj ilustraĵoj li transiradis al vastaj bildoj de maraj vagadoj, enplektante superstiĉojn en la realon, kaj la realon — en imagojn de sia fantazio. Tie aperadis kaj tigra katino, la heroldino de ŝippereo, kaj parolanta flugfiŝo, ne obei kies ordonojn signifis perdi la kurson, kaj Fluganta Holandano kun sia furioza ŝipanaro; antaŭsignoj, fantomoj, niksoj, piratoj — unuvorte, ĉiuj fabeloj, kiuj ornamas liberan tempon de maristo dum senventeco aŭ en ŝatata drinkejo. Rakontadis Longren ankaŭ pri anoj de pereintaj ŝipoj, pri sovaĝiĝintaj homoj, forgesintaj parolon, pri misteraj trezoroj, pri ribeloj de punlaboruloj, kaj pri multo alia, kion la knabino aŭskultadis pli atente, ol, eble, oni aŭskultis unuafoje la rakonton de Kolumbo pri nova kontinento. «Nu, parolu plu», — petadis Assol, kiam Longren eksilentadis enpensiĝinte, kaj ekdormadis sur lia brusto kun la kapo, plena de miraklaj sonĝoj.

Same por ŝi estis granda, ĉiam materie grava plezuro aperado de komizo de urba ludila vendejo, volonte aĉetanta laboraĵojn de Longren. Por akiri favoron de la patro kaj elmarĉandi pli, la komizo kunprenadis por la knabino paron da pomoj, dolĉan kuketon, manplenon da nuksoj. Longren ordinare petadis la veran koston pro malŝato de marĉando, kaj la komizo malaltigadis la prezon. «Hontu, — diradis Longren, — ja mi dum semajno sidis super tiu boato. — La boato estis ok-cola. — Rigardu, kia firmeco, kaj enakviĝo, kaj kvalito? Jen tiu ĉi dek kvin homojn eltenos en ajna vetero». Ĉio finiĝadis per tio, ke kvieta murmurado de la knabino super sia pomo forprenadis de Longren persiston kaj deziron disputi; li cedadis, kaj la komizo, plenŝtopinte sian korbon per bonegaj, firmaj ludiloj, foriradis, subridante sub la lipharoj.

La tutan hejman laboron Longren faradis mem: fendadis lignaĵon, portadis akvon, hejtadis la fornon, kuiradis, lavadis kaj gladadis vestaĵojn kaj, krom ĉio ĉi, sukcesadis labori por akiri monon. Kiam Assol ok-jariĝis, la patro instruis ŝin legi kaj skribi. Li komencis fojfoje prenadi ŝin en la urbon, kaj poste eĉ sendadi ŝin sola, se estis necese ricevi iom da mono en la vendejo aŭ liveri tien la varon. Tio okazadis ne ofte, kvankam Liss situis nur je tri mejloj for de Kaperno, sed la vojo al ĝi iris tra arbaro, kaj en arbaro multaj aferoj povas timigi infanojn, krom fizika danĝero, kiun, verdire, estas malfacile renkonti en tia proksima distanco disde la urbo, sed tamen atenti ĝin ne malhelpas. Tial nur en bonaj tagoj, matene, kiam la densejo, ĉirkaŭanta la vojon, estas plena je suna pluvego, floroj kaj silento, tiel ke al la impresemo de Assol ne minacis fantaziaj fantomoj, — Longren forpermesadis ŝin en la urbon.

Foje, meze de tia vojaĝo al la urbo, la knabino eksidis apud la vojo por manĝi pecon de pasteĉo, metita en la korbon por matenmanĝo. Manĝetante, ŝi turnadis la ludilojn; el ili du-tri evidentiĝis novaj por ŝi: Longren faris ilin nokte. Unu tia novaĵo estis miniatura sporta jaĥto; la blanka ŝipeto levis skarlatajn velojn, faritajn el tranĉaĵoj de silko, kiun Longren uzadis por tapeti vaporŝipajn kajutojn de ludiloj por riĉaj aĉetantoj. Ĉi-okaze, evidente, farinte la jaĥton, li ne trovis konvenan ŝtofon por velo, uzinte tion, kio estis — ŝirpecojn de skarlata silko. Assol ekadmiris. La flama gaja koloro tiel hele brulis en ŝia mano, kvazaŭ ŝi tenis fajron. La vojon estis kruciganta rojo, kun transĵetita super ĝi palisa ponteto; la rojo dekstre kaj maldekstre estis foriranta en la arbaron. «Se mi metos ĝin sur la akvon navigi iomete, — pensis Assol, — ĝi ja ne malsekiĝos, mi ĝin poste viŝos». Deirinte en la arbaron trans la ponteton, laŭ la fluo de la rojo, la knabino gardeme mallevis la ŝipon, ravintan ŝin, sur la akvon ĉe la bordo mem; la veloj tuj ekbrilis per skarlata speguliĝo en la diafana akvo: la lumo, penetrante la ŝtofon, ekkuŝis per roza radio sur blankaj ŝtonoj de la fundo. «Vi el kie venis, ŝipestro?» — gravmiene demandis Assol imagitan personon kaj, respondante al si mem, diris: «Mi venis... venis... venis mi el Ĉinio». — «Kaj kion vi alveturigis?» — «Kion mi alveturigis, pri tio mi ne diros». — «Aĥ, vi ne deziras, ŝipestro! Nu, tiam mi vin sidigos reen en la korbon». Ĵus la ŝipestro prepariĝis humile respondi, ke li ŝercis kaj ke li pretas montri elefanton, kiam subite milda kuro de ĉeborda akvostrio turnis la pruon de la jaĥto al la mezo de la rojo, kaj, kiel reala ŝipo, plenrapide forlasinte la bordon, ĝi glate ekiris malsupren. Momente ŝanĝiĝis la skalo de la vidata: la rojo ŝajnis al la knabino grandega rivero, kaj la jaĥto — malproksima, granda ŝipo, al kiu, preskaŭ falante en la akvon, timigita kaj konsternita, ŝi estis etendanta la manojn. «La ŝipestro ektimis», — pensis ŝi kaj ekkuris post la forflosantan ludilon, esperante, ke ĝi estos ie ĵetita al la bordo. Haste trenante la ne pezan, sed malhelpantan korbon, Assol ripetadis: «Aĥ, mia Dio! Jen kia okazo...» Ŝi penis ne perdi el la vido la belan, glate forkurantan triangulon de la veloj, stumbladis, faladis kaj ree kuradis.

Assol neniam estis tiel profunde en la arbaro, kiel nun. Ŝi, absorbita de la malpacienca deziro kapti la ludilon, ne rigardis ĉirkaŭen; apud la bordo, kie ŝi kuris, estis sufiĉe da obstakloj, okupantaj la atenton. Muskokovritaj trunkoj de falintaj arboj, kavoj, altaj filikoj, eglanterioj, jasmenoj kaj avelujoj malhelpadis ĉiun ŝian paŝon; trairante ilin, ŝi iom post iom perdadis la fortojn, haltante ĉiam pli kaj pli ofte, por ripozi aŭ forviŝi de sur la vizaĝo gluecan araneaĵon. Kiam komencis aperadi, en pli larĝaj lokoj, kareksaj kaj kanaj densejoj, Assol tute perdis el la vido la skarlatan brilon de la veloj, sed, ĉirkaŭkurinte sinuon de la rojo, ŝi ree ekvidis ilin, majeste kaj sencede kurantajn for. Foje ŝi retrorigardis, kaj la arbara maso kun ties bunteco, transiranta de fumaj fostoj de lumo en foliaro al malhelaj fendoj de densa obskuro, profunde afekciis la knabinon. Por momento ektiminte, ŝi denove rememoris pri la ludilo kaj, kelkfoje eliginte profundan «f-fu-u-u», ekkuris per tuta forto.

En tia sensukcesa kaj maltrankvila persekuto pasis ĉirkaŭ horo, kiam kun miro, sed ankaŭ kun faciliĝo Assol ekvidis, ke arboj antaŭe libere disiĝis, tralasinte bluan vaston de la maro, nubojn kaj randon de flava sabla deklivo, sur kiun ŝi elkuris, preskaŭ falante pro laco. Ĉi tie estis la enfluejo de la rojo; disfluinte larĝe kaj malprofunde, tiel ke videblis ondiĝanta bluo de ŝtonoj, ĝi estis malaperanta en renkonta mara ondo. De sur la nealta deklivo, kavigita de radikoj, Assol ekvidis, ke ĉe la rojo, sur plata granda ŝtono, kun la dorso al ŝi, sidas homo, tenante en la manoj la fuĝintan jaĥton, kaj ĉiuflanke pririgardas ĝin kun scivolemo de elefanto, kaptinta papilion. Parte trankviligita de tio, ke la ludilo estas sendifekta, Assol derampis laŭ la deklivo kaj, proksime alirinte al la nekonato, ekcelis al li esploran rigardon, atendante, kiam li levos la kapon. Sed la nekonato tiel enprofundiĝis en la kontempladon de la arbara surprizo, ke la knabino sukcesis pririgardi lin de la kapo ĝis la piedoj, konstatinte, ke homojn, similajn al tiu nekonato, ŝi ankoraŭ neniam vidis.

Sed antaŭ ŝi estas neniu alia, ol vojaĝanta perpiede Egle, fama kolektisto de kantoj, legendoj, mitoj kaj fabeloj. Grizharaj bukloj estis falde elfalantaj el sub lia pajla ĉapelo; griza bluzo, enŝovita en bluan pantalonon, kaj altaj botoj donis al li aspekton de ĉasisto; blanka kolumo, kravato, zono, kovrita per arĝento de ŝildetoj, apogbastono kaj saketo kun novega nikela buko — elmontris urbanon. Lia vizaĝo, se eblas tiel nomi nazon, lipojn kaj okulojn, elrigardantajn el sovaĝe diskreskinta radia barbo kaj pufaj, feroce kornigitaj supren lipharoj, ŝajnus malvigle diafana, se ne estus la okuloj, grizaj, kiel sablo, kaj brilantaj, kiel pura ŝtalo, kun rigardo kuraĝa kaj forta.

— Nun redonu al mi, — timeme diris la knabino. — Vi jam ludis. Vi kiel kaptis ĝin?

Egle levis la kapon, faliginte la jaĥton, — tiel neatendite eksonis la emocia voĉeto de Assol. La maljunulo dum minuto pririgardis ŝin, ridetante kaj malrapide tralasante la barbon en la granda, vejneca mankavo. Multfoje lavita katuna robo estis apenaŭ kovranta ĝis la genuoj la maldikajn, sunbrunajn krurojn de la knabino. Ŝiaj malhelaj densaj haroj, metitaj sub puntan kaptuketon, malordiĝis, tuŝante la ŝultrojn. Ĉiu trajto de Assol estis esprime malpeza kaj pura, kiel flugo de hirundo. La malhelaj, kun nuanco de malgaja demando, okuloj ŝajnis iom pli aĝaj ol la vizaĝo; ties malregula glata ovalo estis kovrita de tiaspeca ĉarma sunbruno, kia karakterizas sanan blankecon de haŭto. La duonmalfermita buŝo brilis per milda rideto.

— Mi ĵuras per Grimm-oj, Ezopo kaj Andersen, — diris Egle, rigardante jen al la knabino, jen al la jaĥto. — Tio estas io speciala. Aŭskultu, vi, planto! Ĉio tio estas via aĵo?

— Jes, mi kuris post ĝin laŭ la tuta rojo; mi pensis, ke mi mortos. Ĉu ĝi estis ĉi tie?

— Ĉe miaj piedoj mem. Ŝippereo estas la kaŭzo de tio, ke mi, kiel borda pirato, povas enmanigi al vi tiun ĉi trofeon. La jaĥton, forlasitan de la ŝipanaro, elĵetis sur la sablon kvin-cola ondego — inter mia maldekstra kalkano kaj la fino de la bastono. — Li frapis per la apogbastono. — Kiu estas via nomo, etulino?

— Assol, — diris la knabino, kaŝante en la korbon la ludilon, donitan de Egle.

— Bone, — daŭrigis la nekompreneblan parolon la maljunulo, ne deŝirante la okulojn, en kies profundo briletis subrido de amikema animagordo. — Mi, propre, ne devus demandi vian nomon. Estas bone, ke ĝi estas tiel stranga, tiel unutona, muzika, kiel fajfo de sago aŭ bruo de mara konko: kion mi farus, se vi nomiĝus per unu el tiuj belsonaj, sed netolereble kutimaj nomoj, kiuj fremdas al la Bela Nekono? Des pli mi ne deziras scii, kiu vi estas, kiuj estas viaj gepatroj kaj kiel vi vivas. Por kio rompi la ĉarmon? Mi estis okupiĝanta, kiam mi sidis sur tiu ĉi ŝtono, pri kompara esploro de finnaj kaj japanaj rakontotemoj... kiam subite la rojo elĵetis tiun ĉi jaĥton, kaj poste aperis vi... Tia, kia vi estas. Mi, kara, estas poeto en la animo — kvankam neniam verkis mem. Kio estas en via korbo?

— Boatetoj, — diris Assol, skuante la korbon, — krome vaporŝipo kaj ankoraŭ tri tiaj dometoj kun flagoj. Tie soldatoj loĝas.

— Bonege. Oni sendis vin por vendi. Dum la vojo vi okupiĝis pri ludo. Vi sendis la jaĥton iom navigi, kaj ĝi fuĝis — ja estis tiel, ĉu?

— Ĉu vi vidis tion? — kun dubo demandis Assol, penante rememori, ĉu ŝi mem rakontis tion. — Ĉu al vi iu diris? Aŭ vi divenis?

— Mi tion sciis.

— Sed kiel?

— Ĉar mi estas la plej ĉefa magiisto.

Assol konfuziĝis; ŝia streĉo ĉe tiuj vortoj de Egle transiris la limon de timo. La dezerta mara bordo, silento, la ĝena aventuro kun la jaĥto, la nekomprenebla parolo de la maljunulo kun brilantaj okuloj, majesteco de lia barbo kaj liaj haroj komencis ŝajni al la knabino miksaĵo de supernaturaĵo kun la realo. Se Egle nun farus grimacon aŭ ekkrius ion — la knabino ekkuregus for, ekplorinte kaj mortante pro timo. Sed Egle, rimarkinte, kiel larĝe malfermiĝis ŝiaj okuloj, faris glatan turnon.

— Vi ne devas min timi, — serioze diris li. — Male, mi deziras konversacii kun vi konfide. — Nur nun li komprenis, kio en la vizaĝo de la knabino tiel impresis lian atenton. «Nevola atendo de belo, de beata sorto, — decidis li. — Aĥ, kial mi ne naskiĝis verkisto? Kia mirinda temo». — Kaj nun, — daŭrigis Egle, penante rondigi la originalan scenon (emo al mitokreado — rezulto de la ĉiama laboro — estis pli forta, ol timo ĵeti en nekonatan grundon semojn de granda revo), — kaj nun, Assol, aŭskultu min atente. Mi estis en tiu vilaĝo — el kiu vi, verŝajne, iras, unuvorte, en Kaperno. Mi ŝatas fabelojn kaj kantojn, kaj sidis mi en tiu vilaĝo tutan tagon, penante aŭdi ion, de neniu aŭditan. Sed ĉe vi oni ne rakontas fabelojn. Ĉe vi ne kantas kantojn. Kaj se rakontas kaj kantas, do, vi scias, tiujn historiojn pri ruzaj kamparanoj kaj soldatoj, kun ĉiama laŭdo al friponeco, tiujn malpurajn, kiel nelavitaj piedoj, krudajn, kiel ventra murmuro, mallongajn kvarversaĵojn kun terura motivo... Atendu, mi flankeniĝis. Mi komencu ree.

Pensinte iom, li daŭrigis tiel:

— Mi ne scias, kiom da jaroj pasos, — sed en Kaperno ekfloros unu fabelo, kiun oni memoros longe. Vi elkreskos, Assol. Foje matene en mara foro sub la suno ekbrilos skarlata velo. Brilanta maso da skarlataj veloj de blanka ŝipo ekiros, distranĉante ondojn, rekte al vi. Kviete navigos tiu mirakla ŝipo, sen krioj kaj pafoj; sur la bordo kolektiĝos multaj homoj, mirante kaj aĥante; kaj vi staros tie. La ŝipo aliros majeste al la bordo mem sub sonoj de bela muziko; ornamita, en tapiŝoj, en oro kaj floroj, ekiros de ĝi rapida boato. «Por kio vi venis? Kiun vi serĉas?» — demandos la homoj sur la bordo. Tiam vi ekvidos kuraĝan belan princon; li staros kaj etendos al vi la manojn. «Saluton, Assol! — diros li. — Fore, fore de ĉi tie mi vidis vin en sonĝo kaj venis, por forveturigi vin por ĉiam en mian reĝlandon. Vi loĝos tie kun mi en roza profunda valo. Vi havos ĉion, kion vi deziros; mi kaj vi vivos tiel amike kaj gaje, ke neniam via animo konos larmojn kaj malĝojon». Li sidigos vin en la boaton, veturigos sur la ŝipon, kaj vi forveturos por ĉiam en brilan landon, kie leviĝas la suno kaj kie steloj malleviĝos de sur la ĉielo, por gratuli vin pri la veno.

— Ĉu ĉio ĉi por mi? — mallaŭte demandis la knabino. Ŝiaj seriozaj okuloj, pligajiĝinte, ekbrilis per fido. Danĝera magiisto, certe, ne parolus tiel; ŝi aliris pli proksime. — Eble, ĝi jam venis... tiu ŝipo?

— Ne tiel rapide, — kontraŭdiris Egle, — unue, kiel mi diris, vi elkreskos. Poste... Kial diri? Tio estos, kaj finite. Kion vi tiam farus?

— Ĉu mi? — Ŝi ĵetis rigardon en la korbon, sed, evidente, trovis tie nenion indan por servi kiel konvena rekompenco. — Mi lin amus, — haste diris ŝi, kaj ne tute certe aldonis: — Se li ne batas.

— Ne, li ne batos, — diris la magiisto, mistere palpebruminte, — ne batos, mi ĵuras pri tio. Iru, knabino, kaj ne forgesu tion, kion al vi diris mi inter du glutoj de aroma brando kaj meditoj pri kantoj de punlaboruloj. Iru. Kaj pacon al via lanuga kapo!

Longren estis laboranta en sia malgranda legomĝardeno, ĉirkaŭfosante terpomujojn. Levinte la kapon, li ekvidis Assol-on, rapidege kurantan al li kun ĝoja kaj malpacienca vizaĝo.

— Nu, jen... — diris ŝi, penante ekregi la spiradon, kaj kaptis per ambaŭ manoj la antaŭtukon de la patro. — Aŭskultu, kion mi rakontos al vi... Sur bordo, tie, malproksime, sidas magiisto...

Ŝi komencis per la magiisto kaj lia interesa antaŭdiro. Febro de pensoj malhelpis al ŝi glate transdoni la okazaĵon. Poste sekvis priskribo de la aspekto de la magiisto kaj — en mala ordo — la persekuto de la perdita jaĥto. Longren elaŭskultis la knabinon, ne interrompante, sen rideto, kaj, kiam ŝi finis, la imago rapide pentris al li la nekonatan maljunulon kun aroma brando en unu mano kaj la ludilo en la dua. Li forturniĝis, sed, rememorinte, ke en grandaj okazoj de infana vivo oni devas esti serioza kaj mirigita, majeste ekkapjesis, aldirante:

— Jes, jes; laŭ ĉiuj signoj, povas esti neniu, krom magiisto. Dezirus mi vidi lin... Sed vi, kiam iros denove, ne turnu vin flanken; estas facile misvojiĝi en arbaro.

Lasinte la fosilon, li eksidis al la malalta plektobarilo kaj sidigis la knabinon sur siajn genuojn. Terure laca, ŝi penis ankoraŭ aldoni iajn detalojn, sed la varmego, la emocio kaj la malforteco dormigis ŝin. Ŝiaj okuloj fermiĝis, la kapo kliniĝis sur la malmolan patran ŝultron, momento — kaj ŝi forflugus en la sonĝolandon, kiam subite, maltrankviligita de neatendita dubo, Assol eksidis rekte, kun la fermitaj okuloj kaj, apogiĝante per la pugnetoj al la veŝto de Longren, laŭte diris:

— Kiel vi pensas, ĉu venos la magiista ŝipo por mi aŭ ne?

— Venos, — trankvile respondis la matroso, — se oni tion al vi diris, do, ĉio estas ĝusta.

«Ŝi elkreskos kaj forgesos, — pensis li, — kaj dume... ne indas forpreni de ŝi tian ludilon. Ja vi estonte multajn velojn vidos, ne skarlatajn, sed malpurajn kaj rabajn: de malproksime — ornamitajn kaj blankajn, de proksime — ŝiritajn kaj arogantajn. Pretervojaĝanta homo ŝercis kun mia knabino. Kio do?! Bona ŝerco! Taŭga ŝerco! Jen, kiel vi ekdormis, — duontagon estis en arbaro, en densejo. Kaj pri la skarlataj veloj pensu, kiel mi: vi havos viajn skarlatajn velojn».

Assol dormis. Longren, preninte per la libera mano la pipon, ekfumis, kaj vento traportis la fumon tra la plektobarilo, en arbuston, kiu kreskis ĉe la ekstera flanko de la legomĝardeno. Ĉe la arbusto, apogante sin dorse al la barilo kaj maĉante pasteĉon, sidis juna vagabondo. La konversacio de la patro kun la filino bonhumorigis lin, kaj la odoro de bona tabako agordis akireme.

— Donu, mastro, fumi al la malriĉa homo, — diris li tra la vergoj. — Mia tabako kontraŭ la via estas ne tabako, sed, eblas diri, veneno.

— Mi donus, — duonvoĉe respondis Longren, — sed mia tabako estas en tiu poŝo. Mi, vidu, ne deziras veki la filinon.

— Jen malfeliĉo! Vekiĝos, ree ekdormos, sed la preteriranta homo ja fumos.

— Nu, — kontraŭdiris Longren, — vi ja ne malhavas tabakon, kaj la infano laciĝis. Venu, se vi deziras, poste.

La vagabondo malestime kraĉis, levis sur la bastono sian sakon kaj sarkasmis:

— Princino, certe. Enbatis vi en ŝian kapon tiujn transmarajn ŝipojn! Strangulo vi estas, sed ne mastro!

— Aŭskultu, — flustris Longren, — mi, probable, vekos ŝin, sed nur por bati vian dikan kolon. Iru for!

Post duonhoro la vagabondo sidis en la taverno ĉe tablo kun dekduo da fiŝistoj. Malantaŭ ili, jen tirante la edzojn je la manikoj, jen prenante super iliaj ŝultroj glason da vodko, — por si, certe, — sidis altaj virinoj kun densaj brovoj kaj brakoj, rondaj, kiel pavimŝtonoj. La vagabondo, bolante pro ofendiĝo, estis rakontanta:

— Kaj ne donis al mi tabakon. «Vi, — diras, — atingos plenaĝan jaron, kaj tiam, — diras, — speciala ruĝa ŝipo... Por vi. Ĉar via sorto estas edziniĝi al princo. Kaj al tiu, — diras, — magiisto — kredu». Sed mi diras: «Veku, veku ja, por preni tabakon». Do li ja post min duonvojon kuris.

— Kiu? Kio? Pri kio parolas? — aŭdiĝis scivolemaj voĉoj de la virinoj. La fiŝistoj, apenaŭ turnante la kapojn, eksplikis kun subridoj:

— Longren kun la filino sovaĝiĝis, kaj eble, freneziĝis; jen la homo rakontas. Sorĉisto estis ĉe ili, tiel ni komprenas. Ili atendas — he, inoj, ne perdu vian ŝancon! — transmaran princon, kaj eĉ sub ruĝaj veloj!

Post tri tagoj, revenante el la urba vendejo, Assol aŭdis unuafoje:

— He, pendumulino! Assol! Rigardu ĉi tien! Ruĝaj veloj venas!

La knabino, tremerinte, nevole ĵetis rigardon el sub la mano al la mara vasto. Poste ŝi turniĝis al la ekkrioj; tie, je dudek paŝoj for de ŝi, staris amaseto da infanoj; ili grimacis, elŝovante la langojn. Suspirinte, la knabino ekkuris hejmen.