VIII

En tiu varmega mateno la aero estis diafana, tial kontraŭ ni klare videblis linio de konstruaĵoj de la Signala Dezerto. La boato ekiris sufiĉe bone ĉe negranda vento. Estamp direktis la boaton al la punkto, kiun al li indikis Duroc; poste ni ĉiuj ekfumis, kaj Duroc diris al mi, ke mi firme silentu ne nur pri tio, kio povas okazi en la Dezerto, sed ke mi silentu eĉ pri la veturo mem.

— Elturniĝu kiel ci deziras, se iu alkroĉiĝos kun demandoj, sed prefere diru, ke ci estis aparte, promenis, kaj pri ni ci entute nenion scias.

— Mi mensogos, estu certa, — respondis mi, — kaj ĝenerale fidu min definitive. Mi ne enkaĉigos vin.

Por mia miro, Estamp ne plu mokis min. Li kun plej trankvila mieno prenis la alumetojn, kiujn mi redonis al li, eĉ ne palpebrumis, kiel li faradis ĉe ajna oportuna okazo; entute li estis tiel serioza, kiel nur eblis por lia karaktero. Tamen al li baldaŭ tedis silento, kaj li komencis rapide laŭtlegi versojn, sed, rimarkinte, ke neniu ridas, li suspiris, pri io ekpensis. Tiutempe Duroc estis pridemandanta min pri la Signala Dezerto.

Kiel mi baldaŭ komprenis, lin interesis scii, pri kio okupiĝas la loĝantoj de la Dezerto kaj ĉu estas vere, ke pri tiu loko oni diras malaprobe.

— Sendubaj banditoj, — arde diris mi, — friponoj, savu Dio! Danĝera loĝantaro, eĉ ne indas diri. — Se mi mallongigis tiun karakterizon en la direkto de terurigo, do ĝi tamen estis je tri kvaronoj vera, ĉar en prizonoj de Liss okdek procentoj de arestitoj naskiĝis en la Dezerto. Plej multaj publikulinoj venadis en drinkejojn kaj kafejojn el la sama loko. Ĝenerale, kiel mi jam diris, la Signala Dezerto estis la teritorio de kruelaj tradicioj kaj de stranga ĵaluzo, pro kiu ĉiu neloĝanto de la Dezerto estis suspektato kaj natura malamiko. Kiel tio aperis kaj de kio komenciĝis, estas malfacile diri, sed la malamo al la urbo, al la urbanoj en la koroj de la loĝantoj de la Dezerto kreskigis tiom profundajn radikojn, ke malmultaj el tiuj, kiuj transloĝiĝis el la urbo en la Signalan Dezerton, povis tie enradikiĝi. Mi tie trifoje interbatiĝis kun tiea junularo sen ajnaj kaŭzoj nur tial, ke mi estis el la urbo kaj la knaboj provokadis min.

Ĉion ĉi kun negranda lerto kaj sen speciala gracieco mi eksplikis al Duroc, mirante, kian valoron povas havi por li la scioj pri la tute alia mondo, ol tiu, en kiu li vivis.

Finfine li haltigis min, komencinte paroli kun Estamp. Estis senutile aŭskulti, ĉar mi komprenadis la vortojn, sed ne povis prilumi ilin per ia fidinda senco. «Implikita stato», — diris Estamp. — «Kiun ni malimplikos», — kontraŭdiris Duroc. — «Kion vi esperas?» — «La samon, kion esperis li». — «Sed tie povas esti kaŭzoj pli seriozaj, ol vi pensas». — «Ni ĉion ekscios!» — «Tamen, Dige...» — Mi ne distingis la finon de la frazo. — «Ha, kiom juna vi estas!» — «Ne, vere, — insistis pri io Estamp, — la realo estas tio, kion ne eblas imagi». — «Mi juĝis ne laŭ ŝi, — diris Duroc, — mi, eble, erarus mem, sed la psika aromo de Thomson kaj Galway estas sufiĉe klara».

En tia maniero de laŭta pripensado pri io bone konata de ili, tiu konversacio daŭris ĝis la bordo de la Signala Dezerto. Tamen mi trovis en la konversacio neniajn klarigojn de la okazantaj aferoj. Dume mankis tempo por pensi pri tio nun, ĉar ni alveturis kaj eliris, lasinte Estamp-on gardi la boaton. Mi ne rimarkis en li grandan deziron al neagado. Ili interkonsentis tiel: Duroc devas sendi min, tuj kiam klariĝos plua stato de la nekonata afero, kun letereto, leginte kiun, Estamp scios, ĉu li restu sidi en la boato aŭ aliĝu al ni.

— Tamen kial vi prenas ne min, sed tiun knabon? — seke demandis Estamp. — Mi parolas serioze. Povas okazi deŝovo al mana interbatalo, kaj vi devas agnoski, ke sur pesiloj de agado mi ion valoras.

— Pro multaj konsideroj, — respondis Duroc. — Pro tiuj konsideroj mi dume devas havi obeeman viglan helpanton, sed ne egalrajtan, kiel vi.

— Eble, — diris Estamp. — Sandy, estu obeema. Estu vigla. Plenumu tion, diablo prenu!

Mi komprenis, ke li estas en ĉagreno, sed neglektis, ĉar mi mem fartus malbrile sur lia loko.

— Nu, ni iru, — diris al mi Duroc, kaj ni ekiris, sed devis halti por minuto.

La bordo en tiu ĉi loko prezentis ŝtonplenan deklivon, kun domoj kaj verdaĵo supre. Ĉe la akvo staris renversitaj boatoj, estis sekiĝantaj retoj. Samtie vagis kelkaj homoj, nudpiedaj, en pajlaj ĉapeloj. Sufiĉis ĵeti rigardon al iliaj palaj harkovritaj vizaĝoj, por tuj fermiĝi en si. Lasinte siajn okupojn, ili ekstaris en ioma distanco de ni, observante, kio ni estas kaj kion ni faras, kaj mallaŭte parolante inter si. Iliaj malplenaj, mallarĝigitaj okuloj esprimis klaran malŝaton.

Estamp, iomete deirinte de la bordo sur la boato, ĵetis ankron kaj rigardis al ni, pendiginte la manojn inter la genuoj. De la grupo da homoj sur la bordo apartiĝis alta viro kun mallarĝa vizaĝo; li, svinginte la manon, kriis:

— De kie, kompano?

Duroc paceme ridetis, plu silente irante, apud li paŝis mi. Subite alia knabego, kun stultuma, aroganta vizaĝo, rapidege ekkuris al ni, sed, ne ĝiskurinte ĉirkaŭ kvin paŝojn, rigidiĝis kiel fosto, malvarmsange kraĉis kaj eksaltis reen sur unu piedo, tenante la alian je la kalkano. Tiam ni haltis. Duroc turnis sin al la grupo de ĉifonuloj kaj, ŝovinte la manojn en la poŝojn, komencis silente rigardi. Ŝajnis, lia vizaĝo dispelis la bandon. Rideginte iom inter si, tiuj homoj revenis al siaj retoj kaj boatoj, ŝajnigante, ke ne plu nin rimarkas. Ni leviĝis kaj eniris en malplenan mallarĝan straton. Ĝi tiriĝis inter ĝardenoj kaj unuetaĝaj domoj el flavaj kaj blankaj ŝtonoj, varmigitaj de la suno. Vagadis virkokoj, kokinoj el la kortoj, el trans malaltaj sabloŝtonaj bariloj aŭdiĝadis voĉoj — rido, insultado, teda, longa voko. Bojadis hundoj, virkokoj kantadis. Finfine komencis renkontiĝi preterpasantoj: hoka maljunulino, adoleskuloj, ebriulo kun mallevita kapo, virinoj kun korboj, viroj sur ĉaroj. La renkontatoj ekrigardadis al ni per iomete larĝigitaj okuloj, pasante pretere, kiel ĉiuj aliaj preterpasantoj, sed, pasinte ioman distancon, haltadis; retroturniĝinte, mi vidis iliajn senmovajn figurojn, rigardantajn post nin koncentrite kaj malafable. Turninte nin en kelkajn interstratetojn, kie ni fojfoje transiradis laŭ pontetoj super ravinoj, ni haltis apud peza pordeto. La domo estis interne de la korto; kaj antaŭe, sur la ŝtona barilo, super kiu mi povis rigardi internen, pendis ĉifonoj kaj matoj, sekiĝantaj sub la suno.

— Jen, ĉi tie, — diris Duroc, rigardante al la tegola tegmento, — tio estas tiu domo. Mi rekonis ĝin laŭ granda arbo en la korto, kiel oni al mi rakontis.

— Tre bone, — diris mi, ne vidante kaŭzon diri ion alian.

— Nu, ni iru, — diris Duroc, kaj mi paŝis post li en la korton.

En rolo de militistaro mi tenis min en ioma distanco disde Duroc, kaj li pasis al la mezo de la korto kaj haltis, ĉirkaŭrigardante. Sur ŝtono ĉe unu sojlo sidis viro, riparante bareleton; virino estis pendiganta tolaĵojn. Ĉe ruba kavo grakĝemante fekpenis knabo, aĝa ĉirkaŭ ses jarojn, — ekvidinte nin, li ekstaris kaj morne levis la pantalonon.

Sed tuj kiam ni aperis, scivolemo momente montriĝis. En fenestroj aperis amuzaj kapoj; virinoj, malferminte la buŝojn, eliris sur la sojlon kaj komencis rigardi tiel insiste, kiel oni rigardas al poŝtisto.

Duroc, ĉirkaŭrigardinte, direktis sin al unuetaĝa alo en profundo de la korto. Ni eniris sub ombron de markezo, al tri fenestroj kun blankaj kurtenoj. Grandega mano levis kurtenon, kaj mi ekvidis dikan, kvazaŭ virbovan, okulon, disŝovintan siajn dormemajn palpebrojn ĉe vido de du fremduloj.

— Kien, kompano? — diris la okulo. — Ĉu ne al mi?

— Ĉu vi estas Warren? — demandis Duroc.

— Mi estas Warren; kion vi deziras?

— Nenion specialan, — diris Duroc per plej trankvila voĉo. — Se ĉi tie loĝas fraŭlino, kies nomo estas Molly Warren, kaj se ŝi estas hejme, mi deziras ŝin vidi.

Ĝuste! Mi ĝuste sciis, ke la afero temas pri virino, — eĉ se ŝi estas fraŭlino, tutegale! Nu, diru, pro kio do mi havis tute neŝanceleblan antaŭsenton, ke tuj, kiam ni forveturos, aperos virino? Ne vane la vortoj de Estamp «obstina raŭpino» suspektigis min pri io tiaspeca. Nur nun mi komprenis, ke mi divenis tion, kion mi atendis.

La okulo brileris, miregis kaj ŝoviĝis por doni lokon al la dua okulo, ambaŭ okuloj ne promesis, laŭ ilia esprimo, ĝojan akcepton. La mano lasis la kurtenon, voke fleksinte la fingron.

— Eniru por momento, — diris tiu homo per premita malnatura voĉo, des pli malagrabla, ke ĝi estis infere trankvila. — Eniru, kompano!

Ni trairis en negrandan koridoron kaj frapis al pordo, kondukanta maldekstren.

— Eniru, — ripetis karese la sama trankvila voĉo, kaj ni trafis en la ĉambron. Inter la fenestro kaj la tablo staris homo en subĉemizo kaj striita pantalono, — la homo ne tre bela, mezalta, ne malforta, evidente, kun malhelaj glataj haroj, dika kolo kaj rompita nazo, kies pinto elstaris, kiel branĉero. Li aĝis ĉirkaŭ tridek. Li estis streĉanta poŝhorloĝon, kaj nun almetis ĝin al la orelo.

— Ĉu Molly? — diris li. Duroc ripetis, ke li deziras vidi Molly-n. Warren eliris el trans la tablo kaj ekrigardis rekte al Duroc.

— Lasu vian penson, — diris li. — Forgesu vian ideon. Ĝi ne estos por vi senpuna.

— Mi havas nenian ideon, sed nur komision por via fratino.

Duroc parolis tre ĝentile kaj estis absolute trankvila. Mi estis pririgardanta Warren-on. Lia fratino imagiĝis al mi simila al li, kaj mi malsereniĝis.

— Kian komision? — diris Warren, ree prenante la horloĝon kaj sencele almetante ĝin al la orelo. — Mi devas scii, en kio estas la afero.

— Ĉu ne estas pli facile, — kontraŭdiris Duroc, — inviti la junulinon?

— Kaj tiuokaze ĉu ne estas pli facile por vi eliri for kaj fermi la pordon post vi! — eldiris Warren, komencante peze spiri. Samtempe li alpaŝis pli proksime al Duroc, mezurante per rigardo lian figuron. — Kial tiu maskerado? Ĉu vi pensas, mi ne distingos hejtiston aŭ matroson disde orgojla idioto, kiel vi? Por kio vi venis? Kion vi bezonas de Molly?

Vidante, kiel terure paliĝis Duroc, mi pensis, ke jen la fino de la tuta historio kaj venas la tempo pafi per la revolvero, kaj tial preparis min. Sed Duroc nur suspiris. Por unu momento lia vizaĝo mallarĝiĝis pro streĉo, kiun li faris super si, kaj mi ekaŭdis la saman glatan, profundan voĉon:

— Mi povus respondi al vi ĉiujn aŭ preskaŭ ĉiujn viajn demandojn, sed nun mi diros nenion. Mi demandas nur: ĉu estas hejme Molly Warren?

Li diris la lastajn vortojn tiel laŭte, ke ili estus aŭdeblaj trans la pordo, duonmalfermita en la sekvan ĉambron, — se tie estus iu. Sur la frunto de Warren aperis desegnaĵo de vejnoj.

— Vi povas ne diri! — ekkriis li. — Vi estas senditaj, kaj mi scias, de kiu — de tiu elsaltulo, milionulo el kavo! Tamen foriraĉu! Molly malestas. Ŝi forveturis. Nur provu serĉi ŝin, kaj, mi ĵuras per diabla kranio, ni rompos al vi ĉiujn ostojn.

Skuante la manon, li etendis ĝin per feroca movo. Duroc rapide prenis la brakon de Warren super la manradiko, klinis malsupren, kaj... kaj mi neatendite ekvidis, ke la mastro de la loĝejo kun furiozo kaj turmento en la vizaĝo falaĉis sur unu genuon, kaptante per la alia mano la manon de Duroc. Duroc prenis tiun alian manon de Warren kaj skuis lin — malsupren, kaj poste — malantaŭen. Warren falis sur la kubuton, sulkiĝinte, ferminte la okulojn kaj ŝirmante la vizaĝon.

Duroc frotis la polmon je la polmo, poste ĵetis rigardon al plu kuŝanta Warren.

— Tio estis necesa, — diris li, — sekvafoje vi estos pli singardema. Sandy, ni iru!

Mi elkuris post lin kun adoro, kun admiro de spektanto, ricevinta altan ĝuon. Multe mi aŭdis pri fortuloj, sed unuafoje mi vidis fortan homon, ŝajnantan ne forta, — ne tiom forta. Mi tuta brulis, jubilis, ne sentis miajn piedojn pro ekscitiĝo. Se tia estas la komenco de nia ekspedicio, do kio atendas nin poste?

— Mi timas, ĉu mi rompis lian brakon, — diris Duroc, kiam ni eliris sur la straton.

— Ĝi saniĝos! — ekkriis mi, ne dezirante malbonigi la impreson per ajnaj konsideroj. — Ĉu ni serĉas Molly-n?

La momento estis tia, ke ĝi proksimigis nin per komuna ekscitiĝo, kaj mi sentis, ke mi nun havas rajton ion scii. La samon, verŝajne, agnoskis ankaŭ Duroc, ĉar li simple diris al mi kiel al egalulo:

— Okazas implikita afero: Molly kaj Hanuver delonge konas unu la alian, li ŝin tre amas, sed al ŝi io okazis. Almenaŭ en la morgaŭa festo ŝi devis ĉeesti, sed de ŝi estas neniaj sciigoj jam dum du monatoj, kaj antaŭ tio ŝi skribis, ke ŝi rifuzas iĝi edzino de Hanuver kaj forveturas. Ŝi nenion klarigis ĉe tio.

Li tiel komplete esprimis tion, ke mi komprenis lian nedeziron rakonti detalojn. Sed liaj vortoj subite varmigis min interne kaj superplenigis per dankemo.

— Mi tre dankas vin, — diris mi kiel eble plej mallaŭte.

Li turnis sin kaj ekridis:

— Pro kio? Ho, kia ci estas stultuleto, Sandy! Kiom da jaroj ci aĝas?

— Dek ses, — diris mi, — sed baldaŭ estos jam dek sep.

— Tuj videblas, ke ci estas vera viro, — rimarkis li, kaj, malgraŭ la tuta krudeco de la flato, mi grakĝemis, feliĉigita supermezure. Nun Duroc povis, ne timante malobeon, ordoni al mi ĉirkaŭiri la golfon sur kvar piedoj.

Kiam ni atingis angulon, Duroc tuj ĵetis rigardon malantaŭen kaj haltis. Mi same ekrigardis. Baldaŭ el la pordego eliris Warren. Ni kaŝis nin trans la angulo, tiel ke li nin ne vidis, sed li mem estis videbla por ni super la barilo, tra branĉoj. Warren ĵetis rigardojn al ambaŭ flankoj kaj rapide direktis sin trans ponteton super ravino al interstrateto, leviĝanta sur la transa flanko.

Tuj kiam li malaperis, el la sama pordego elkuris nudpieda junulino kun vango, ligita per tuko, kaj haste direktis sin al nia flanko. Ŝia ruza vizaĝo reflektis elreviĝon, sed, alkurinte la angulon kaj ekvidinte nin, ŝi rigidiĝis sur la loko, malferminte la buŝon, poste oblikve ĵetis rigardon, pasis pigre kaj tuj revenis.

— Ĉu vi serĉas Molly-n? — diris ŝi mistere.

— Vi ĝuste divenis, — respondis Duroc, kaj mi tuj komprenis, ke ni trovis ŝancon.

— Mi ne divenis, mi aŭdis, — diris tiu vangosta fraŭlino (jam mi estis preta ekmuĝi pro tristo, ke ŝi diros: «Tio estas mi, en via dispono»), movante antaŭ si la manojn, kvazaŭ ŝi estis kaptanta araneaĵon, — do, jen kion mi al vi diros: ŝi vere malestas ĉi tie, kaj ŝi nun estas en la gastejo, ĉe sia fratino. Iru, — la junulino svingis la manon, — tien laŭ la bordo. Vi devos nur unu mejlon iri. Vi vidos bluan tegmenton kaj flagon sur masto. Warren ĵus forkuris kaj sendube preparas fiaĵon, tial hastu.

— Mi dankas vin, bona animo, — diris Duroc. — Do, ankoraŭ ne ĉiuj estas kontraŭ ni.

— Mi ne estas kontraŭ, — protestis la junulino, — sed eĉ male. Ili la knabinon turnas, kiel deziras; mi tre kompatas la knabinon, ĉar, se ne defendi ŝin, ili ŝin forvoros.

— Forvoros? — demandis Duroc.

— Ĉu vi ne konas Lemarin-on? — la demando sonis kiel tondra riproĉo.

— Ne, ni ne konas.

— Nu, tiuokaze estas tro longe por rakonti. Ŝi mem rakontos. Mi foriras, se oni min vidos kun vi...

La fraŭlino skuiĝis kaj malaperis post la angulo, kaj ni, senprokraste sekvante ŝian konsilon, kaj tiom rapide, kiom permesis la spirado, impetis al la plej proksima vojo sur la bordon, kie, kiel ni vidis, ni devis ĉirkaŭiri negrandan kabon — dekstre de la Signala Dezerto.

Ni povus, certe, pridemandinte pri la vojo, ekiri laŭ la plej mallonga irejo, sur malmola grundo, sed ne sur glita gruzo, tamen, kiel prave diris Duroc, en tiu stato estis nedezirinde, ke oni nin vidu sur vojoj.

Dekstre sur la deklivo staris arbaro, maldekstre brilis la matena bela maro, kaj vento blovis, feliĉe, al la nuko. Mi ĝojis, ke mi iras laŭ la bordo. Sur gruzo kuradis, bruante, strioj de verda akvo, malflusante poste reen per ŝaŭmo, flustranta pri silento. Ĉirkaŭirinte la kabon, ni ekvidis malproksime, sur sinuo de lilaj montetoj de la bordo, la bluan tegmenton kun mallarĝa fumeto de la flago, kaj nur tiam mi rememoris, ke Estamp atendas sciigojn. La samon, probable, pensis Duroc, ĉar li diris:

— Estamp atendos: tio, kio estas antaŭ ni, estas pli grava, ol li. — Tamen, kiel vi vidos poste, kun Estamp okazis alie.




Warren — prononcu: [varén] (rim. de la tradukinto).
Molly — prononcu: [móli] (rim. de la tradukinto).
Lemarin — prononcu: [lemarén] (rim. de la tradukinto).