VI

Tia forbruligo de miaj ŝipoj senprokraste reflektiĝis en la koro kaj la menso, — la koro renversiĝis, kaj mi ekkonsciis, ke mi agis senpripense. Provo ree malfermi la muron de la biblioteko havus nenian sukceson, — antaŭ miaj okuloj estis malpasejo, tegita per kvadrataj ŝtonoj, kiu ne komprenis, kio estas «Sezamo», kaj ne havis punktojn, vokantajn deziron premi ilin. Mi mem fermis min. Sed al tiu ĉagreno almiksiĝis alta duontimo (la duan duonon ni nomu jubilo) — esti sola en misteraj malpermesitaj lokoj. Se mi ion timis, do sole — grandan laboron por eliri el la kaŝita al la malkaŝita loko; trovon de mi fare de la mastroj de tiu ĉi domo mi tuj mildigus per rakonto pri la subaŭskultita konversacio kaj per sekvanta el tio deziro kaŝiĝi. Eĉ ne tre sprita homo, aŭdinte tian interparolon, devus agordiĝi suspekteme. Tiuj homoj, pro celoj, — kial mi sciu, kiaj? — konversaciis sekrete, subridante. Necesas diri, ke komplotojn ĝenerale mi opiniis plej normala afero kaj estus tre malagrable impresita, se ili mankus en tia loko, kie ĉion necesas diveni; mi spertis grandegan plezuron, — plie, — profundan intiman ĝuon, sed ĝi, pro la ekstreme streĉita kuniĝo de la cirkonstancoj, entirintaj min ĉi tien, montris sin, krom per rapida turniĝado de pensoj, ankoraŭ per tremado de la manoj kaj la genuoj; eĉ kiam mi malfermadis, kaj poste fermadis la buŝon, miaj dentoj klakadis, kiel kupraj moneroj. Starinte iomete, mi ĉirkaŭrigardis ankoraŭfoje tiun ĉi malpasejon, penante determini, kie kaj kiel apartiĝas la parto de la muro, sed rimarkis neniun fendon. Mi almetis la orelon, aŭdante nenion, krom frotado je la ŝtono de la orelo mem, kaj, certe, ne frapis. Mi ne sciis, kio estis okazanta en la biblioteko. Eble, mi atendis nelonge, eble, pasis nur kvin, dek minutoj, sed, kiel tio okazas en tiaj cirkonstancoj, miaj sentoj antaŭis la tempon, kalkulante tioman daŭron, pro kia por malpacienca animo estas nature transiri al agado. Ĉiam, en ĉiuj cirkonstancoj, kiel ajn akorde agante kun iu, mi lasadis ion por mi mem kaj nun mi same pensis, ke necesas uzi la liberon por la propra utilo, ĝissate ĝui esplorojn. Tuj kiam la tento eksvingis la voston, jam mi ne povis deteni min de tutanima strebo al la freneziga logaĵo. Delonge mia pasio estis vagadi en nekonataj lokoj, kaj mi pensas, ke sorto de multaj ŝtelistoj ŝuldas prizonan kradon al ĝuste tiu ĉi emocio, por kiu estas egale, — ĉu subtegmento aŭ senhoma tereno, ĉu sovaĝaj insuloj aŭ nekonata fremda loĝejo. Ĉiel ajn, la pasio vekiĝis, ekludis, kaj mi decideme ekhastis for.

La koridoro larĝis ĉirkaŭ duonmetron kaj, probable, ankoraŭ kvar colojn pluse; kaj ĝia alto atingis kvar metrojn; tial ĝi aspektis trotuare longa ŝakto, al kies malproksima fino estis same strange kaj malvaste rigardi, kiel en profundan puton. En diversaj lokoj de tiu ĉi koridoro, maldekstre kaj dekstre, videblis malhelaj vertikalaj strekoj — pordoj aŭ flankaj pasejoj, malvarmantaj en muta lumo. La malproksima fino vokis, kaj mi ĵetis min renkonten al kaŝitaj miraklaj misteroj.

La muroj de la koridoro estis tegitaj malsupre ĝis la mezo per bruna kahelo, la planko — per la griza kaj la nigra en ŝaka ordo, kaj la blanka volbo, same kiel la cetera parto de la muroj ĝis la kahelo, post regulaj interspacoj brilis per konveksaj rondaj vitroj, kovrantaj elektrajn lampojn. Mi pasis ĝis la unua vertikala streko maldekstre, opiniante ĝin pordo, sed proksime ekvidis, ke tio estas mallarĝa arko, de kiu en malhelan malsupron de nesciata profundo deiras mallarĝa spirala ŝtuparo kun aĵuraj krudferaj ŝtupoj kaj kupra balustrado. Prokrastinte esploron de tiu loko, ĝis kiam mi ĉirkaŭkuros plej eble grandan spacon, por havi almenaŭ iom ĝeneralan scion por poste pridiskuti miajn aventurojn, mi hastis atingi la malproksiman finon de la koridoro, pretere ĵetante rigardojn al niĉoj, montriĝantaj flanke, kie mi trovadis ŝtuparojn, similajn al la unua, kun tiu diferenco, ke kelkaj el ili kondukis supren. Mi ne eraros, se mi indikos la tutan distancon de unu fino ĝis la alia de la koridoro je 250 futoj, kaj kiam mi trakuris la tutan distancon, tiam, retroturniĝinte, ekvidis, ke en la fino, forlasita de mi, nenio ŝanĝiĝis, sekve, oni ne intencis min kapti.

Nun mi estis ĉe rektangula interkruciĝo de la fino de la pasejo kun alia, tute simila al la unua. Kiel maldekstren, tiel ankaŭ dekstren estis malkovriĝanta nova monotona perspektivo, same senregule markita per vertikalaj strekoj de flankaj niĉoj. Ĉi tie min kaptis, se eblas tiel diri, ekvilibro de intenco, ĉar en neniu el la atendantaj min flankoj aŭ aloj de la transversa pasejo estis io, distingiganta ilin inter si, nenio, kio povis kondiĉi elekton, — ili estis en ĉio kaj perfekte egalaj. En tia okazo sufiĉas butono, perdita sur la planko, aŭ alia simila bagatelo, por ke decido «kien mi iru» elsaltu el la viskoza ekvilibro de impresoj. Tia bagatelo estus puŝo. Sed, rigardinte al unu flanko kaj turninte sin al la kontraŭa, estis facile imagi la dekstran flankon maldekstra, la maldekstran dekstra aŭ inverse. Strange, mi staris senmove, ĉirkaŭrigardante kaj ne konjektante, ke iam azeno inter du fojnamasoj afliktiĝis, kiel mi. Mi kvazaŭ enradikiĝis ĉi tie. Mi faradis penojn moviĝi jen al unu, jen al alia flanko, kaj nepre haltadis, komencante redecidi tion, kio ankoraŭ estis decidita neniel. Ĉu eblas montri tiun fizikan triston, tiun strangan kaj obtuzan incitecon, kiun mi konsciis eĉ tiam; senhelpe hezitante, mi sentis, kiel komencas ŝtele aliri, jam malheligante la pensojn, la timo, ke mi restos stari por ĉiam. La savo estis en tio, ke mi tenis la maldekstran manon en la poŝo de la jako, turnante per la fingroj manplenon da moneroj. Mi prenis unu el ili kaj ĵetis ĝin maldekstren, kun celo voki decidan penon; ĝi ekruliĝis; kaj mi ekiris post ĝin nur tial, ke necesis ĝin levi. Atinginte la moneron, mi komencis trairi la duan koridoron kun duboj, ĉu ne montriĝos ĝia fino krucita same, kiel tie, de kie mi apenaŭ foriris, tiom ĉagreniĝinte, ke ankoraŭ aŭdis mian korbatadon.

Tamen veninte al tiu ĉi fino, mi ekvidis, ke mi estas en situacio pli komplika, ol la antaŭa, — la pasejo estis fermita, tio estas glate tranĉita per tute seninterrompa muro. Mi turnis min reen, pririgardante murajn aperturojn, trans kiuj, same kiel antaŭe, eblis distingi ŝtupojn, malleviĝantajn en ombron. Unu el la niĉoj havis ne ferajn, sed ŝtonajn ŝtupojn, nombre kvin; ili kondukis al kontinua, dense fermita pordo, tamen kiam mi ĝin puŝis, ĝi cedis, enlasinte min en mallumon. Bruliginte alumeton, mi ekvidis, ke mi staras sur nevasta spaco inter kvar muroj, ĉirkaŭitaj de mallarĝaj ŝtuparoj, kun malpli grandaj supraj placetoj ĉe pasaj arkoj. Alte supre estis tiriĝantaj aliaj ŝtuparoj, kunigitaj per interkrucaj pontetoj.

Celojn kaj irojn de tiuj interplektaĵoj mi, certe, ne povis scii, sed havante ĝuste nun abundan elekton de ĉiaspecaj direktoj, mi pensis, ke estus bone reveni. Tiu penso iĝis speciale loga, kiam la alumeto estingiĝis. Mi malŝparis la duan, sed ne forgesis tiam trovi ŝaltilon, kiu evidentiĝis apud la pordo, kaj turnis ĝin. Tiel garantiinte lumon, mi ree komencis rigardi supren, sed tiam, faliginte la alumetujon, mi kliniĝis. Kio estas tio?! Ĉu monstroj kunvenis al mi el naskinta ilin mistero aŭ mi kapturne freneziĝas? Aŭ deliro ekregis min?

Mi tiel ektremegis, momente frostiĝinte en turmento kaj tristo de teruro, ke, sen fortoj por rektiĝi, apogis min per la manoj al la planko kaj falegis sur la genuojn, interne ŝrikante, ĉar mi ne dubis, ke mi falos malsupren. Tamen tio ne okazis. Ĉe miaj piedoj mi ekvidis disĵetitajn senraciajn okulojn de estaĵoj kun buŝegoj, similaj al teruraj maskoj. La planko estis diafana. Alpremiĝinte sub ĝi supren al la vitro mem, staris multo da celantaj min okuloj kun minacaj koloroj; rondo da strangaj konturaj distordoj, pikiloj, naĝiloj, brankoj, dornoj; aliaj, eĉ pli bizaraj, estis leviĝantaj de malsupre, kiel ĉirkaŭpikitaj per najloj vezikoj aŭ romboj. Ilia malrapida iro, senmoveco, dorma movetiĝado, inter kiu la verdan duonmallumon subite tratranĉadis iu elasta, turniĝema korpo, desaltante kaj ĵetiĝante, kiel pilko, — ĉiuj iliaj moviĝoj estis timigaj kaj sovaĝaj. Rigidiĝante, sentis mi, ke mi falos kaj mortos pro ĉeso de spirado. Por mia feliĉo, la tiel eksplodinta menso hastis kunigi indikojn de materiaj rilatoj, kaj mi tuj komprenis, ke mi staras sur vitra plafono de giganta akvario, sufiĉe dika, por elteni la falon de mia korpo.

Kiam la konsterniĝo ĉesis, mi, montrinte la langon al la fiŝoj venĝe pro ilia protrudokula iluzio, sterniĝis kaj komencis avide rigardi. La lumo ne estis penetranta la tutan mason da akvo; ties granda parto — la malsupra — estis ombrita sube, apartigante supre ŝtupojn de artefaritaj grotoj kaj koralaj branĉfaskoj. Super tiu pejzaĝo estis movetiĝantaj meduzoj kaj io nekonata, simila al pendantaj vegetaĵoj, fiksitaj ĉe la plafono. Sub mi leviĝadis kaj mergiĝadis fantaziaj formoj, lumante per siaj okuloj kaj brilante per siaj ĉiuflanke akraj karapacoj. Mi nun ne timis; ĝissate spektinte, mi ekstaris kaj trairis al la ŝtuparo; transpaŝante ŝtupojn, mi leviĝis sur ĝian supran placeton kaj eniris en novan pasejon.

Kiel estis hele tie, kie mi iris antaŭe, same estis hele ankaŭ ĉi tie, sed la aspekto de la pasejo grave diferencis disde la interkruciĝoj de la malsupra koridoro. Tiu ĉi pasejo, havante marmoran plankon el grizaj platoj kun bluaj arabeskoj, estis multe pli larĝa, sed rimarkeble malpli longa; ĝiaj tute glataj muroj estis plenaj je ŝnuroj, irantaj laŭ porcelanaj fiksiloj, kiel kordoj, el unu fino al la alia. La plafono abundis je ogivaj finialoj; lampoj, brilante en centroj de kojnoformaj niĉoj de la volbo, estis en kadroj el ruĝa kupro. Haltigita de nenio, mi atingis fermantan la pasejon klapan pordon de ne tute ordinara aspekto; ĝi estis preskaŭ kvadrata, kaj ĝiaj duonoj estis disŝoveblaj, forirante en la murojn. Trans ĝi evidentiĝis io, simila al internaĵo de granda ŝranko, kie povus stari tri homoj. Tiu ĉelo, tegita per malhela juglandligno, kun negranda verda kanapeto, kiel ŝajnis al mi, devus konsistigi iun ŝlosilon al mia plua konduto, kvankam misteran, sed tamen ŝlosilon, ĉar mi neniam renkontis kanapetojn tie, kie, evidente, ili ne estis necesaj; sed se ĝi staris, do staris, certe, por sia rekta celo, tio estas, por ke oni sur ĝin eksidu. Estis facile kompreni, ke sidi ĉi tie, en la senelirejo, oni devas nur atendante — kiun? aŭ kion? — mi tion estis ekscionta. Ne malpli impona estis vico de blankaj eburaj prembutonoj super la kanapeto. Ree baziĝante sur tute racia supozo, ke tiuj prembutonoj ne povis esti aranĝitaj por malutilaj aŭ ĝenerale danĝeraj agoj, tiel ke, premante ilin, mi povas erari, sed neniel riskas per mia kapo, — mi levis la manon, intencante fari eksperimenton...

Estas tute nature, ke en momentoj de agado kun nekonataĵo la imagpovo hastas antaŭdiveni la rezulton, kaj mi, jam celiginte la fingron, haltigis ĝian preman movon, subite pensinte: ĉu ne aŭdiĝos alarmo en la tuta domo, ĉu ne tondros surdiga sonoro? Frapado de pordoj, bruo de kurantaj piedoj, krioj: — «kie? kiu? he! ĉi tien!» — imagiĝis al mi tiel klare en la ĉirkaŭanta min absoluta silento, ke mi eksidis sur la kanapeton kaj ekfumis. «Hm, jes! — diris mi. — Ni malproksime foriris, oĉjo Gros, ja ĝuste en tiu ĉi tempo vi levus min de sur la mizera lito kaj, varmiginte per bato, ordonus, ke mi iru frapi al la malhela fenestro de la taverno «Venu al ni», por ke ili donu botelon»... Min ravis tio, ke mi nenion komprenas en la aferoj de tiu ĉi domo, kaj speciale ravis plena nescio, kiel kaj kio okazos post horo, tago, minuto, — kiel en ludo. La pendolo de miaj pensoj estis faranta monstrajn svingojn, kaj mi imagadis diversajn bildojn, ĝis apero de nanoj. Mi ne rifuzus vidi procesion de nanoj — grizbarbaj, en pintoĉapoj kaj manteloj, ŝtelirantaj laŭlonge de muro kun ruza brilo en la okuloj. Tiam mi eksentis teruron; decidiĝinte, mi ekstaris kaj kuraĝe premis butonon, atendante, ĉu ne malfermiĝos la flanka muro. Tuj mi estis ŝancelita, la ĉelo kun la kanapeto ekveturis dekstren tiel rapide, ke momente malaperis la koridoro kaj komencis gliti trumoj, jen fermante min, jen malfermante aliajn pasejojn, preter kiuj mi komencis rondiri senhalte, kaptinte la kanapon per la manoj kaj obtuze rigardante antaŭ min al la ŝanĝado de obstakloj kaj perspektivoj.

Ĉio ĉi okazis en tiu kategoria ritmo de maŝino, kiun nenio kapablas kontraŭi interne de vi, ĉar protesti estas sensence. Mi estis turniĝanta, ĉirkaŭskribante fermitan linion ene de vasta tubo, plena je muroj kaj aperturoj, regule anstataŭantaj unu la alian, kaj tiel rapide, ke mi ne kuraĝis elsalti en unu el la senkompate malaperantaj koridoroj, kiuj, montriĝante por momento ĉe la ĉelo, malaperadis, samkiel malaperadis, siavice, la dividantaj ilin muroj. La rondirado estis ekigita, evidente, por longe, ĉar ĝi ne malrapidiĝadis kaj, unufoje komenciĝinte, plu iris, kiel muelŝtono en venta tago. Se mi scius rimedon haltigi tiun ruliĝon ĉirkaŭ mi mem, mi senprokraste ĉesus ĝui la surprizon, sed el la naŭ prembutonoj, ankoraŭ ne elprovitaj de mi, ĉiu prezentis ŝaradon. Mi ne scias, kial la ideon pri halto mi ligis kun la plej malsupra el ili, sed, decidinte post kiam jam komencis turniĝi la kapo, ke ne eblas rondiradi dum la tuta vivo, — mi kun kolero alpremis tiun ĉi butonon, pensante, — «estu kio estos». Tuj, ne haltigante la rondiradon, la ĉelo ekrampis supren, kaj mi estis levita alte laŭ spirala linio, kie mia malliberejo haltis, plu rondirante en muro kun tute sama nombro de trumoj kaj koridoroj. Tiam mi premis la trian butonon de supre, — kaj falis malsupren, sed, kiel mi rimarkis, pli alten, ol tio estis komence, kaj plu same senĉese turniĝadis sur tiu alto, ĝis mi eknaŭzis. Mi ekpanikis. Preskaŭ ne konsciante, kion mi faras, mi komencis premadi la butonojn kiel ajn, unu post la alia, ĵetiĝante supren kaj malsupren kun rapido de vapora premmaŝino, ĝis mi premis — certe, hazarde — tiun butonon, kiun mi devus tuŝi antaŭ ĉio. La ĉelo haltis senmove kontraŭ koridoro sur nesciata alto, kaj mi eliris, ŝanceliĝante.

Nun, se mi scius, kiel direkti reen la rondirantan lifton, mi tuj revenus por frapadi kaj batadi al la muro de la biblioteko, sed mi ne havis fortojn por travivi duafoje la turniĝan kapton, kaj direktis min kien ajn, esperante trovi almenaŭ iun malfermitan spacon. Tiutempe mi jam tre laciĝis. Mia menso estis nebuligita: kie mi iradis, kiel malleviĝadis kaj leviĝadis, renkontante jen flankajn, jen transversajn pasejojn, — ne povas nun mia memoro restarigi en tiu klareco, kiu estis tiam; mi memoras nur malvastecon, lumon, turnojn kaj ŝtuparojn, kiel unu brilantan implikitan linion. Finfine, tretfrotinte la piedojn tiel, ke la kalkanoj brulis, mi eksidis en densa ombro de mallonga flanka niĉo sen elirejo, kaj komencis fiksrigardi al la kontraŭa muro de la koridoro, kie intensa silento estis hele kaj vakue travivanta tiun ĉi frenezan nokton. Trude, ĝis kapdoloro estis streĉita mia enuanta aŭdkapablo, imagante paŝojn, susuron, ĉiaspecajn sonojn, sed mi aŭdis nur mian spiradon.

Subite malproksimaj voĉoj igis min salte ekstari — iris kelkaj homoj, de kiu flanko, — mi ankoraŭ ne povis distingi; finfine la bruo, iĝante pli aŭdebla, eksonis dekstre. Mi determinis, ke iras du homoj, virino kaj viro. Ili estis parolantaj per malmultaj vortoj, kun grandaj paŭzoj; la vortoj malklare flugis sub la volbo, do la konversacio estis nekomprenebla. Mi alpremiĝis al la muro, kun la dorso al la flanko de la alirantoj, kaj baldaŭ ekvidis Hanuver-on apud Dige. Ili ambaŭ estis ekscititaj. Mi ne scias, ĉu tio ŝajnis al mi aŭ vere estis tiel, sed la vizaĝo de la mastro lumis per nerva arda paleco, kaj la virino tenis sin akre kaj facile, kiel tranĉilo, levita por bato.

Nature timante esti malkovrita, mi atendis, ke ili pasos pretere, kvankam la tento eliri kaj montri min estis forta, — mi esperis ree resti sola, por mia risko, kaj, kiel eble plej profunde, ŝovis min en ombron. Sed, preterpasinte la niĉon, kie mi estis kaŝanta min, Dige kaj Hanuver haltis — haltis tiel proksime, ke, elŝovinte la kapon el post la angulo, mi povis vidi ilin preskaŭ kontraŭ mi.

Ĉi tie okazis sceno, kiun mi neniam forgesos.

Parolis Hanuver.

Li staris, apogante la fingrojn de la maldekstra mano al la muro kaj rigardante rekte antaŭ si, malofte ĵetante rigardojn al la virino per la tute malsanaj okuloj. La dekstran manon li tenis levita, movante ĝin samtakte kun la vortoj. Dige, malpli alta, ol li, aŭskultis, facile forturninte la klinitan kapon kun malgaja esprimo de la vizaĝo, kaj estis tre bela nun, — pli bela, ol kiam mi vidis ŝin unuafoje; estis en ŝiaj trajtoj io homeca kaj simpla, sed kvazaŭ deviga, pro ĝentileco aŭ profitemo.

— En tio, kio estas nepalpebla, — diris Hanuver, daŭrigante pri io nesciata. — Mi kvazaŭ troviĝas en amaso de nevideblaj ĉeestantoj. — Li havis lacan brustan voĉon, vokantan atenton kaj simpation. — Sed mi kvazaŭ havas ligitajn okulojn, kaj mi premas, — senĉese premadas multegajn manojn, — ĝis lacego premadas, jam ĉesinte distingi, ĉu estas malmola aŭ mola, varma aŭ malvarma la mano, kiun mi tuŝas; tamen mi devas halti ĉe unu kaj timas, ke mi ne divenos ĝin.

Li eksilentis. Dige diris:

— Al mi estas malfacile aŭdi tion.

En la vortoj de Hanuver (li estis ankoraŭ ebrieta, sed tenis sin firme) glitis neklarigebla malfeliĉo. Tiam al mi okazis strangaĵo, preter mia volo, io, kio ne ripetiĝadis longe, dum ĉirkaŭ dek jaroj, sed poste iĝis por mi natura — tiu stato, kiun mi tuj priskribos. Mi komencis imagi sentaĵojn de la konversaciantoj, ne komprenante, ke mi tenas tion en mi, dum mi estis ensorbanta ilin kvazaŭ el ekstere. En tiu minuto Dige metis la manon sur la manikon de Hanuver, mezurante longecon de la paŭzo, kaptante, se tiel diri, la necesan, ne preterlasante ĝustan pulson de la momento, post kiu, kiel ajn nerimarkebla estu tiu spirita mezuro, diri estos jam malfrue, sed eĉ je haro pli frue ne devos esti dirite. Hanuver silente plu vidis tiujn multegajn manojn, pri kiuj li ĵus parolis, kaj pensis pri manoj ĝenerale, kiam lia rigardo haltis sur la blanka mano de Dige kun imago de manpremo. Malgraŭ mallongeco de tiu rigardo, ĝi senprokraste eĥis en la imago de Dige per fizika tuŝo de ŝia polmo al mistera nevidebla kordo; momente kaptinte la takton, ŝi demetis de sur la maniko de Hanuver sian manon kaj, etendinte ĝin kun la polmo supre, diris per klara konvinka voĉo:

— Jen tiu mano!

Tuj kiam ŝi tion diris — mia triobla sento por mi kaj la aliaj finiĝis. Nun mi vidis kaj komprenis nur tion, kion mi vidis kaj aŭdis. Hanuver, preninte la manon de la virino, estis malrapide fiksrigardanta al ŝia vizaĝo, kiel ni por provo legas el distanco presitan paĝon — divenante, iuloke legante aŭ preterlasante vortojn, por, liginte la divenitan, meti per tio en la sencan linion ankaŭ tion, kion ni ne distingis. Poste li klinis sin kaj kisis la manon — sen speciala vervo, sed tre serioze, dirinte:

— Mi dankas. Mi ĝuste komprenis vin, bona Dige, kaj mi ne eliras el tiu minuto. Ni fordonu nin al la fluo.

— Bonege, — diris ŝi, gajiĝinte kaj ruĝiĝante, — mi tre, tre kompatas vin. Sen amo... tio estas stranga kaj bona.

— Sen amo, — ripetis li, — eble, ĝi venos... Sed eĉ se ne venos — tiuokaze...

— Ĝin anstataŭos proksimeco. Proksimeco kreskas poste. Tion mi scias.

Estiĝis silento.

— Nun, — diris Hanuver, — eĉ ne vorton pri tio. Ĉio restu interne. Do, mi promesis al vi montri la grajnon, el kiu mi eliris. Bonege. Mi estas Aladino, kaj tiu ĉi muro — nu, kion vi pensas, — kia muro ĝi estas? — Li kvazaŭ gajiĝis, komencis rideti. — Ĉu vi vidas ĉi tie pordon?

— Ne, mi ne vidas ĉi tie pordon, — respondis, amuziĝante per la atendo, Dige. — Sed mi scias, ke ĝi estas.

— Estas, — diris Hanuver. — Do... — Li levis la manon, ion premis, kaj nevidebla forto levis la vertikalan muran tavolon, malferminte la enirejon. Kiel mi povis, mi etendis la kolon kaj trovis, ke ĝi estas multe pli longa, ol mi ĝis nun pensis. Elmetinte la okulojn kaj elŝovinte la kapon, mi estis rigardanta internen de la nova kaŝloko, kien eniris Hanuver kaj Dige. Tie estis lumo. Kiel mi baldaŭ komprenis, ili eniris ne en koridoron, sed en rondan ĉambron; ties dekstra parto estis kaŝita disde mi, — laŭ tiu oblikva linio de direkto, kiel mi rigardis, sed la maldekstra flanko kaj la centro, kie haltis tiuj du homoj, montriĝis nemalproksime de mi, tiel ke mi povis aŭdi la tutan konversacion.

La muroj kaj la planko de tiu ĉi ĉambro — ĉelo sen fenestroj — estis tegitaj per lila veluro, kun surmura arabesko el maldika ora reto kun sesangulaj ĉeloj. La plafonon mi ne povis vidi. Maldekstre ĉe la muro sur skulptita orkolora fosto staris nigra statuo: virino kun ligitaj okuloj, kies unu piedo estis aere tuŝanta per la fingroj radon, ornamitan ĉe ambaŭ flankoj de la akso per flugiloj, la alia piedo, levita, estis formetita malantaŭen. Sube per libere disĵetitaj maŝoj kuŝis brilanta flava ĉeno de averaĝa ankra dikeco, kies ĉiu ero pezis, probable, dudek kvin funtojn. Mi kalkulis ĉirkaŭ dek du volvojn, ĉiu longis de kvin ĝis sep paŝojn, post kio mi devis kun doloro fermi la okulojn, — tiel brilegis tiu belega kablo, pura, kiel matena lumo, kun varmegaj senkoloraj punktoj sur lokoj de radia ludo. Ŝajnis, fumas la veluro, ne eltenante la blindigan bruladon. En la sama minuto subtila zumado komenciĝis en la oreloj, truda, kiel kantado de kulo, kaj mi divenis, ke tio estas oro, pura oro, ĵetita al la fosto de la virino kun ligitaj okuloj.

— Jen ĝi, — diris Hanuver, ŝovante la manojn en la poŝojn kaj puŝante per la ŝupinto peze deŝoviĝintan duoblan ringon. — Cent kvardek jarojn sub akvo. Nek rusto, nek konkoj, ĝuste kiel devas esti. Piron estis bizara pirato. Oni diras, ke li veturigadis kun si poeton Castoruccio-n, por ke tiu priskribu verse ĉiujn batalojn kaj festenojn; nu, kaj belulinojn, certe, kiam ili kaptiĝadis. Tiun ĉi ĉenon li forĝigis en la 1777-a jaro, kvin jarojn antaŭ kiam oni lin pendumis. Sur unu el la ringoj, kiel vi vidas, konserviĝis surskribo: «la 6-an de aprilo de la 1777-a jaro, laŭ la volo de Hieronimo Piron».

Dige diris ion. Mi aŭdis ŝiajn vortojn, sed ne komprenis. Tio estis verso aŭ peco de poeziaĵo.

— Jes, — klarigis Hanuver, — mi estis, certe, malriĉa. Mi antaŭlonge aŭdis rakonton, kiel Piron forhakis tiun ĉi oran ĉenon kune kun la ankro, por fuĝi de anglaj ŝipoj, kiuj atingis lin neatendite. Kaj jen la spuroj, — vidu, ĉi tie oni hakis, — li kaŭriĝis kaj levis la finon de la ĉeno, montrante la dishakitan ĉeneron. — La hazardo aŭ la sorto, kiel vi deziras, igis min baniĝi tre proksime de ĉi tie, en frua mateno. Mi iris en akvo ĝis la genuoj, ĉiam pli malproksimen for de la bordo, al profundo, kaj stumblis, tuŝinte ion malmolan per la pieda dikfingro. Mi klinis min kaj eltrenis el sablo, levinte ŝlimon, tiun ĉi brilantan pezegan ĉenon ĝis la mezo de la brusto, sed, senfortiĝinte, falis kune kun ĝi. Nur sola kolimbo, balanciĝante sur ondetoj, estis rigardanta al mi per la nigra okulo, pensante, eble, ke mi kaptis fiŝon. Mi estis beate ebria. Mi ree enfosis la ĉenon en la sablon kaj notis la lokon, metinte sur la bordo vicon da ŝtonoj, tanĝe al mia malkovraĵo, kaj poste transportis la trovaĵon al mi, laborinte dum kvin noktoj.

— Ĉu sola?! Kia forto necesas!

— Ne, duope, — diris Hanuver, silentinte iom. — Ni segadis ĝin en pecojn per ordinara mana segilo kaj eltiradis ĝin popece. Jes, la manoj longe doloris. Poste ni transportadis en siteloj, superŝutinte supre per konkoj. Tio daŭris kvin noktojn, kaj mi ne dormis dum tiuj kvin noktoj, ĝis trovis homon tiom riĉan kaj fidindan, ke li povis preni la tutan oran ŝarĝon kiel garantiaĵon, ne disbabilinte tion. Mi deziris konservi ĝin. Mia... mia kompaniano en la transportado dancis nokte, sur la bordo, en luna...

Li eksilentis. Bona, medita rideto eligis lumon el lia malĝojiĝinta vizaĝo, kaj li forviŝis ĝin, movinte la manplaton de la frunto malsupren.

Dige rigardis al Hanuver silente, mordinte la lipon. Ŝi estis tre pala kaj, mallevinte la rigardon al la ĉeno, ŝajne, forestis, tiel ne konvena al la konversacio aspektis ŝia vizaĝo, simila al vizaĝo de blindulino, kvankam la okuloj estis reflektantaj milojn da pensoj.

— Ĉu via... kompaniano, — diris ŝi tre malrapide, — lasis la tutan ĉenon al vi?

Hanuver levis la finon de la ĉeno tiel alte kaj kun tia forto, kian estis malfacile supozi en li, poste lasis.

La kablo falegis kiel peza strio.

— Mi ne forgesis pri li. Li mortis, — diris Hanuver, — tio okazis tiel neatendite. Tamen, li havis strangan karakteron. Poste estis tiel. Mi komisiis al fidinda homo disponi kiel li deziras pri mia mono, por ke mi mem estu libera. Post jaro li telegrafis al mi, ke ĝi kreskis ĝis dek kvin milionoj. Mi estis vojaĝanta tiutempe. Vojaĝante dum tri jaroj, mi ricevis kelkajn tiajn sciigojn. Tiu homo paŝtis mian gregon kaj multigadis ĝin kun tia sukceso, ke ĝi superis kvindek. Li malpurigis mian oron per kio li deziris — per nafto, per ŝtonkarbo, per borsa ŝvito, per ŝipkonstruado kaj... mi jam forgesis, per kio. Mi nur ricevadis telegramojn. Kiel tio plaĉas al vi?

— Feliĉa ĉeno, — diris Dige, klinante sin kaj penante leveti la finon de la kablo, sed apenaŭ sukcesis moveti ĝin. — Mi ne povas.

Ŝi rektiĝis. Hanuver diris:

— Al neniu rakontu pri tio, kion vi vidis ĉi tie. Ekde kiam mi elaĉetis ĝin kaj lutis, vi estas la unua, al kiu mi montras. Nun ni iru. Jes, ni eliru, kaj mi fermu tiun oran serpenton.

Li turnis sin, pensante, ke ŝi iras, sed, ĵetinte rigardon kaj jam deirinte, vokis ree:

— Dige!

Ŝi staris, rigardante al li fikse, sed tiel distrite, ke Hanuver nekomprene mallevis la manon, etenditan al ŝi. Subite ŝi fermis la okulojn, — faris penon, sed ne moviĝis. El sub ŝiaj nigraj okulharoj, leviĝintaj terure malrapide, tremante kaj brilante, elrampis nebuligita rigardo — stranga kaj obtuza brilo; nur dum momento brilis ĝi. Dige mallevis la kapon, tuŝis la okulojn per la mano kaj, suspirinte, rektiĝis, ekiris, sed ŝanceliĝis, kaj Hanuver subtenis ŝin, rigardante kun maltrankvilo.

— Kio estas al vi? — demandis li.

— Nenio, ne gravas. Mi... mi imagis kadavrojn; homojn, alligitajn al la ĉeno; kaptitojn, kiujn oni mallevadis sur fundon.

— Tion faradis Morgan, — diris Hanuver, — Piron ne estis tiom kruela, kaj la legendo priskribas lin plie ebriema strangulo, ol drako.

Ili eliris, la muro malleviĝis kaj ekstaris sur sian lokon, kvazaŭ neniam estis movita. La konversaciintoj foriris en la saman flankon, de kie ili venis. Tuj mi intencis rigardi post ilin, sed... mi deziris paŝi kaj ne povis. La piedoj rigidiĝis, ne obeis. Ili kvazaŭ sensentiĝis en maloportuna pozo. Turnante min sur unu piedo, mi iel levis la alian kaj movis ĝin, ĝi estis peza kaj malleviĝis kvazaŭ sur kusenon, sen sentaĵo. Altreninte al ĝi la duan piedon, mi konvinkiĝis, ke mi povas iri tiel kun rapido de dek futoj dum minuto. En la okuloj staris ora brilo, onde frapante la pupilojn. Tiu stato de ensorĉiteco daŭris dum tri minutoj kaj malaperis same subite, kiel aperis. Tiam mi komprenis, kial Dige fermis la okulojn, kaj rememoris ies rakonton pri eta franca oficisto en subteraĵoj de la Nacia banko, kiu, paŝinte inter amasoj de oraj brikoj, neniel povis foriri, ĝis oni donis al li glason da vino.

— Do jen kio, — sensence ripetadis mi, elirinte finfine el la embusko kaj vagante laŭ la koridoro. Nun mi vidis, ke mi pravis, kiam mi ekis malkovradi. La virino prenos Hanuver-on, kaj li edziĝos al ŝi. La ora ĉeno serpentumis antaŭ mi, rampante laŭ muroj, implikante la krurojn. Necesas ekscii, kie li banis sin, kiam trovis la kablon; kiu scias — eble tie restis io ankaŭ por mi? Mi eltiris miajn orajn monerojn. Tre, tre malmulte! Mia kapo estis turniĝanta. Mi vagadis, apenaŭ rimarkante, kie, kiel mi turnas min, fojfoje mi kvazaŭ malaperadis, malbone konsciadis, pri kio mi pensas, kaj iris, fremda por mi mem, jam laciĝinte esperi, ke venos fino al tiu vagado en fermiteco, lumo kaj silento. Tamen mia interna angoro estis, penseble, forta, ĉar tra deliro de laco kaj de emocio, bruligita de ĝi, mi, haltinte, — abrupte, kiel super abismo, imagis, ke mi estas ŝlosita kaj perdis la vojon, kaj la nokto daŭras. Ne timo, sed absoluta malespero, plena de senfina indiferenteco al tio, ke oni min malkovros ĉi tie, regis min, kiam, preskaŭ falante pro senfortiĝo, kiu alŝteliĝis ĉiopove, mi haltis ĉe malpasejo, simila al ĉiuj ceteraj, ekkuŝis antaŭ ĝi kaj komencis batadi al la muro per la piedoj tiel, ke la eĥo, ekhurlinte, komencis tondri tra ĉiuj spacoj, supre kaj malsupre.




«Sezamo» — aludo al magia formulo «Sezamo, malfermiĝu» el la fabelo «Ali-Babo kaj kvardek rabistoj» (rim. de la tradukinto).