II

Mi salte ekstaris, aŭdinte paŝojn kaj voĉojn supre; sed tio ne estis voĉoj de niaj ŝipanoj. La ferdeko de «Española» situis sub la kajo, do sur ĝin eblis malleviĝi sen ponteto. La voĉo diris: «Estas neniu sur tiu ĉi porka trogo». Tia komenco plaĉis al mi, kaj mi malpacience atendis respondon. «Tutegale», — respondis la dua voĉo, tiom neglekta kaj delikata, ke mi pensis, ĉu ne virino respondas al la viro. — «Nu, kiu estas tie?! — pli laŭte diris la unua. — En la loĝejo estas lumo; he, bravuloj!».

Tiam mi elrampis kaj ekvidis — pli ĝuste distingis en mallumo — du homojn, envolvitajn en akvorezistajn pluvmantelojn. Ili staris, ĉirkaŭrigardante, poste ili rimarkis min, kaj tiu, kiu estis pli alta, diris:

— Knabo, kie estas la ŝipestro?

Al mi ŝajnis strange, ke en tia mallumo oni povas determini aĝon. En tiu momento mi deziris esti la ŝipestro. Mi dirus — dense, base, raŭke, — ion krudegan, ekzemple: «Disŝiru cin la infero!» — aŭ: «Krevu ĉiuj kabloj en mia cerbo, se mi ion komprenas!»

Mi klarigis, ke mi estas sola sur la ŝipo, kaj klarigis ankaŭ, kien foriris la ceteraj.

— Tiuokaze, — deklaris la akompananto de la alta homo, — ĉu ni, eble, malleviĝu en la loĝejon? He, ŝipknabo, sidigu nin al ci, kaj ni interparolos, ĉi tie estas tre malseke.

Mi pensis... Ne, mi nenion pensis. Sed tio estis stranga apero, kaj, pririgardante la nekonatojn, mi por unu momento forflugis en la amatan landon de bataloj, herooj, trezoroj, kie pasas, kiel ombroj, gigantaj veloj kaj aŭdeblas krio — kanto — flustro: «Mistero — ĉarmo! Mistero — ĉarmo!». «Ĉu tio komenciĝis?» — demandis mi min; miaj genuoj tremis.

Okazas minutoj, kiam, pensante, oni ne rimarkas moviĝojn, tial mi rekonsciiĝis, nur ekvidinte min sidanta en la loĝejo kontraŭ la vizitantoj — ili eksidis sur la duan liton, kie dormadis Egva, la alia matroso, — kaj sidis fleksiĝinte, por ne batiĝi je la plafono-ferdeko.

«Jen homoj!» — pensis mi, respekte pririgardante la figurojn de miaj gastoj. Ili ambaŭ plaĉis al mi — ĉiu en sia speco. La pli aĝa, kun larĝa pala vizaĝo, severaj grizaj okuloj kaj apenaŭ rimarkebla rideto, devis, laŭ mia opinio, taŭgi por rolo de kuraĝa ŝipestro, kiu havas ion por matrosa tagmanĝo, krom seka fiŝo. La malpli aĝa, kies voĉo ŝajnis al mi virina, — ve! — havis malgrandajn lipharojn, malhelajn neglektajn okulojn kaj helajn harojn. Li aspektis pli malfortika ol la unua, sed bele apogadis sian flankon per la pugno kaj brile ridadis. Ili ambaŭ sidis en pluvmanteloj; ĉe la altaj botoj kun lakaj supraĵoj brilis maldika rando, sekve, tiuj homoj havis monon.

— Ni parolu, juna amiko! — diris la pli aĝa. — Kiel ci povas rimarki, ni ne estas friponoj.

— Mi ĵuras per tondro! — respondis mi. — Do, ni parolu, diablo prenu!..

Tiam ili ambaŭ ŝanceliĝis, kvazaŭ inter ili oni enŝovis trabon, kaj komencis ridegi. Mi konas tian ridegon. Ĝi signifas, ke aŭ oni vin opinias idioto, aŭ vi diris supermezuran stultaĵon. Dum ioma tempo mi ofendite rigardis, ne komprenante, en kio estas la afero, poste postulis klarigon en formo, sufiĉa por haltigi la gajon kaj sentigi mian ofendiĝon.

— Nu, — diris la unua, — ni ne deziras ofendi cin. Ni ekridis tial, ke ni iomete drinkis. — Kaj li rakontis, kia afero venigis ilin sur la ŝipon, kaj mi, aŭskultante, elstarigis la okulojn.

De kie estis veturantaj tiuj du homoj, kiuj engaĝis min en la ŝtelon de «Española», mi ne bone komprenis, — ĉar mi estis ekscitita kaj feliĉa, ke la sala seka fiŝo de oĉjo Gros malaperis en bunta nebulo de vera, neatendita aventuro. Unuvorte, ili veturis, sed malfruis al la trajno. Malfruinte al la trajno, ili malfruis pro tio al la vaporŝipo «Steam», la sola ŝipo, ĉirkaŭiranta unufoje dum tago la bordojn de ambaŭ duoninsuloj, turnitaj unu al la alia per siaj akraĵoj; «Steam» foriras je la kvara, serpentumas inter lagunoj kaj revenas matene. Tamen neprokrastebla afero postulas ilin sur la Gardenan kabon aŭ, kiel ni nomis ĝin, sur la «Triopon» — laŭ aspekto de tri rokoj, starantaj en akvo apud la bordo.

— Vojaĝo laŭ seka vojo, — diris la pli aĝa, kies nomo estis Duroc, — postulas du tagojn, la vento estas tro forta por remboato, kaj ni devas veni ĝis la mateno. Mi diru rekte, ju pli frue, des pli bone... kaj ci veturigos nin sur la Gardenan kabon, se ci deziras perlabori, — kiom ci deziras ricevi, Sandy?

— Ja vi devas interparoli kun la ŝipestro, — diris mi kaj proponis, ke mi iru en la tavernon, sed Duroc, movinte la brovon, elprenis monujon, metis ĝin sur la genuon kaj tintis per du stapletoj da oraj moneroj. Kiam li ilin disvolvis, en lian polmon verŝiĝis brilanta strio, kaj li komencis ludi per ĝi, subĵetadi, parolante samtakte kun tiu sorĉa tintado.

— Jen cia salajro de la hodiaŭa nokto, — diris li, — ĉi tie estas tridek kvin oraj moneroj. Mi kaj mia amiko Estamp konas rudron kaj velojn kaj la tutan bordon ene de la golfo, ci per nenio riskas. Male, oĉjo Gros deklaros cin heroo kaj geniulo, kiam helpe de homoj, kiujn ni donos al ci, ci revenos morgaŭ matene kaj proponos al li tiun ĉi bankbileton. Tiam anstataŭ unu flosanta trogo li havos du. Kio koncernas tiun Gros-on, ni, sincere dirante, ĝojas, ke li forestas. Li forte gratados la barbon, poste diros, ke li devas iri por konsiliĝi kun kamaradoj. Poste li sendos cin por drinkaĵo por «beni» la eknavigon kaj ebriiĝos, kaj necesos persvadi lin, ke li deŝiru sin de la seĝo — por ekstari al la rudro. Entute, estos tiel oportune kun li, kiel, surmetinte sakon sur la piedojn, danci.

— Ĉu vi lin konas? — en mirego demandis mi, ĉar en tiu ĉi minuto oĉjo Gros kvazaŭ estis kun ni.

— Ho ne! — diris Estamp. — Sed ni... hm... aŭdis pri li. Do, Sandy, ĉu ni navigas?

— Ni navigas... Ho paradizo tera! — Nenion malbonan sentis mia koro en la vortoj de tiuj homoj, sed mi vidis, ke zorgo kaj pasio ronĝas ilin. Mia spirito similis ramon dum ties laboro. La propono okupis la spiriton kaj blindigis min. Mi subite varmiĝis. Se mi povus, mi proponus al tiuj homoj glason da grogo kaj cigaron. Mi decidiĝis senrezerve, sincere kaj ĉion konsentinte, ĉar ĉio estis vero kaj Gros mem petegus tiun bileton, se li estus ĉi tie.

— Tiuokaze... Vi, certe, scias... Vi ne perfidos min, — balbutis mi.

Ĉio ŝanĝiĝis: la pluvo iĝis ŝercema, la vento flirtema, la obskuro mem, gluglante per akvo, diris «jes». Mi kondukis la pasaĝerojn en la ŝipestran kajuton kaj, hastante, por ke nin ne atingu kaj ne retenu Gros, malfaldis la velojn, — du oblikvajn velojn kun levebla jardo, malligis la ligŝnurojn, levis la ĵibon, kaj, kiam Duroc turnis la rudron, «Española» deiris de la kajo, tiel, ke neniu tion rimarkis.

Ni eliris el la haveno ĉe firma vento, kun nemalgranda tangado, kaj kiam ni turnis nin trans la kabon, al la rudro ekstaris Estamp, kaj mi kun Duroc trafis en la kajuton, kaj mi ekgapis al li, nur nun klare imaginte, kion sentas oĉjo Gros, se li revenis kun la frato el la taverno. Kion li pensos pri mi, mi eĉ ne kuraĝis imagi, ĉar lia cerbo, verŝajne, plenis je pugnoj kaj tranĉiloj, sed mi klare vidis, kiel li diras al la frato: «Ĉu tio estas tiu loko aŭ ne? Mi ne povas kompreni».

— Ŝajne, tiu, — devas diri la frato, — ĝuste tiu loko ĝi estas, — jen la soklo, kaj jen la deŝovita plato; apude staras «Meluzino»... kaj ĝenerale...

Tiam mi ekvidis min mem kun la mano de Gros, alkroĉiĝinta al miaj haroj. Malgraŭ distanco, disiganta min disde la katastrofo, la impreso montriĝis tiom minaca, ke, haste palpebruminte, mi komencis pririgardi Duroc-on, por ne afliktiĝi.

Li sidis flanke sur seĝo, pendiginte la dekstran manon trans ĝian dorsapogilon, kaj per la maldekstra subtenante la deglitintan mantelon. En lia sama maldekstra mano fumis speciala plata cigaredo kun oro sur tiu fino, kiun oni metas en buŝon, kaj ĝia fumo, tuŝante mian vizaĝon, odoris, kiel bona lipŝminko. Lia velura jako estis malbutonumita ĉe la gorĝo mem, nudigante blankan triangulon de la ĉemizo, unu piedo estis formetita malproksime, la alia estis sub la seĝo, kaj la vizaĝo estis pensanta, rigardante preter min; en tiu pozo li plenigis per si la tutan malgrandan kajuton. Dezirante esti sur propra loko, mi malŝlosis la ŝranketon de oĉjo Gros per fleksita najlo, kiel mi faradis ĉiam, se al mi mankis io el manĝilaro (poste ŝlosadis), kaj metis teleron kun pomoj, kaj ankaŭ bluan karafon, duone plenan je brando, kaj viŝis per la fingro glasojn.

— Mi ĵuras per bramvelo, — diris mi, — bona brando! Ĉu deziros vi kaj via kamarado drinki kun mi?

— Tio estas bona afero! — diris Duroc, elirante el la meditado. La malantaŭa fenestro de la kajuto estis malfermita. — Estamp, ĉu mi alportu al vi glason da brando?

— Bonege, portu, — venis respondo. — Mi pensas, ĉu ni ne malfruos?

— Tamen mi deziras kaj esperas, ke ĉio iĝu falsa alarmo, — kriis, duonturniĝinte, Duroc. — Ĉu ni preteris la Flirenan lumturon?

— La lumturo videblas dekstre, ni pasas ĝin lofe.

Duroc eliris kun la glaso kaj, reveninte, diris:

— Nun mi drinku kun ci, Sandy. Ci, mi vidas, ne estas malkuraĝulo.

— En mia familio ne estis malkuraĝuloj, — diris mi kun modesta fiero. Efektive, mi havis nenian familion. — Maro kaj vento — jen kion amas mi!

Ŝajnis, mia respondo mirigis lin, li ĵetis al mi kunsentan rigardon, kvazaŭ mi trovis kaj alportis aĵon, kiun li perdis.

— Ci, Sandy, estas aŭ granda fripono, aŭ stranga karaktero, — diris li, donante al mi cigaredon, — ĉu ci scias, ke mi same amas maron kaj venton?

— Vi devas ami, — respondis mi.

— Kial?

— Vi havas tian aspekton.

— Neniam juĝu laŭ eksteraĵo, — diris, ridetante, Duroc. — Sed ni lasu tion. Ĉu ci scias, verva kapo, kien ni navigas?

Mi, kiom mi povis plenaĝe, nege balancis la kapon kaj la piedon.

— Ĉe la Gardena kabo staras domo de mia amiko Hanuver. Laŭ la ekstera fasado en ĝi estas cent sesdek fenestroj, se ne pli. La domo havas tri etaĝojn. Ĝi estas granda, amiko Sandy, tre granda. Kaj tie estas multegaj sekretaj koridoroj, estas kaŝitaj ejoj de rara beleco, multegaj bizaraj surprizoj. Antikvaj sorĉistoj ruĝiĝus pro honto, ke ili tiom malmulte elpensis siatempe.

Mi esprimis esperon, ke mi ekvidos la tiom miraklajn aferojn.

— Nu, mi ne scias, — respondis Duroc distrite. — Mi timas, ke ni ne havos tempon por ci. — Li turnis sin al la fenestro kaj kriis: — Mi iras por anstataŭi vin!

Li ekstaris. Starante, li drinkis ankoraŭ unu glason, poste, korektinte kaj butonuminte la mantelon, paŝis en la mallumon. Tuj venis Estamp, eksidis sur la seĝon, forlasitan de Duroc, kaj, frotante la frostiĝintajn manojn, diris:

— La tria vaĉo estos cia. Nu, kion do ci faros per cia mono?

En tiu minuto mi sidis en beata freneziĝo pro la mistera palaco, kaj la demando de Estamp ion forprenis de mi. Sendube mi jam estis liganta mian estontecon kun la celo de la vojaĝo. Reva kirlo!

— Kion mi faros? — redemandis mi. — Eble, mi aĉetos fiŝkaptan ŝalupon. Multaj fiŝistoj vivas per sia metio.

— Ĉu tiel?! — diris Estamp. — Sed mi pensis, ke ci donacos ion al cia karulino.

Mi balbutis ion, ne dezirante konfesi, ke mia karulino — eltondita el revuo virina kapo, ege ĉarminta min, — kuŝas sur la fundo de mia kofreto.

Estamp drinkis kaj komencis distrite kaj malpacience ĉirkaŭrigardi. De tempo al tempo li demandadis, kien iradas «Española», kiom da kargo ĝi prenas, ĉu ofte min batas oĉjo Gros kaj similajn bagatelojn. Estis videble, ke li enuas kaj la malpureta kajuto, malvasta, kiel kokejo, estas abomena por li. Li tute ne similis al sia kamarado, pensema, degna Duroc, en kies ĉeesto la sama odoraĉa kajuto ŝajnis brila kajuto de oceana vaporŝipo. Tiu nervoza junulo eĉ pli ekmalplaĉis al mi, kiam li nomis min, eble, pro distriĝemo, «Tommy», — kaj mi base korektis lin, dirinte:

— Sandy, Sandy estas mia nomo, mi ĵuras per Lukrecia!

Mi legis, ne memoras kie, tiun vorton, senpeke kredante, ke ĝi signifas nekonatan insulon. Ekrideginte, Estamp kaptis mian orelon kaj ekkriis: «Kiele! Ŝia nomo estas Lukrecia, aĥ ci, amindumanto! Duroc, ĉu vi aŭdas? — kriis li en la fenestron. — La amatino de Sandy nomiĝas Lukrecia!»

Nur poste mi eksciis, kiomgrade tiu mokema, supraĵa homo estas kuraĝa kaj bonkora, — sed en tiu momento mi malamis liajn impertinentajn lipharetojn.

— Ne moku la knabon, Estamp, — respondis Duroc.

Nova humiligo! — de la homo, kiun mi jam faris mia idolo. Mi tremeris, la ofendiĝo streĉis mian vizaĝon, kaj, rimarkinte, ke mia humoro malboniĝis, Estamp abrupte ekstaris, eksidis apud mi kaj kaptis mian manon, sed tiumomente la ferdeko saltis supren, kaj li etendiĝis sur la planko. Mi helpis al li ekstari, interne jubilante, sed li elŝiris sian manon el la mia kaj vigle ekstaris mem, forte ruĝiĝinte, laŭ kio mi komprenis, ke li estas memama, kiel kato. Dum ioma tempo li silente kaj paŭte rigardis al mi, poste gajiĝis kaj daŭrigis sian babiladon.

Tiutempe Duroc kriis: «Turno!» Mi elkuris kaj movis la velojn al la maldekstra flanko. Ĉar ni nun estis apud la bordo, la vento blovis malpli forte, sed tamen ni ekiris kun granda flanka kliniĝo, fojfoje kun plaŭdoj de ondo sur la ferdekon. Ĉi tiam venis mia tempo teni la rudron, kaj Duroc surĵetis sur miajn ŝultrojn sian mantelon, kvankam mi tute ne sentis malvarmon. «Tiele», — diris Duroc, montrante rumbon, kaj mi brave respondis: «Jes, estro!»

Nun ili ambaŭ estis en la kajuto, kaj mi tra vento aŭdis ion el ilia nelaŭta konversacio. Kiel sonĝon mi memorfiksis ĝin. Temis pri danĝero, perdo, antaŭtimoj, ies doloro, malsano; pri tio, ke «necesas precize ekscii». Mi devis firme teni la mantenilon de la rudro kaj forte teni min mem sur la piedoj, ĉar ondoj ĵetadis «Española»-n, kiel baskulon, tial dum mia vaĉo mi pensis plie pri retenado de la kurso, ol pri io alia. Sed mi plu hastis alnavigi, por finfine ekscii, kun kiuj mi havas la aferon kaj por kio. Se mi povus, mi trenus «Española»-n kure, tenante la ŝnuron en la dentoj.

Nelonge estinte en la kajuto, Duroc eliris, la fajro de lia cigaredo direktis sin al mi, kaj baldaŭ mi distingis la vizaĝon, kliniĝintan super la kompaso.

— Do bone, — diris li, frapante mian ŝultron, — jen ni aliras. Rigardu!

Maldekstre, en mallumo, staris ora reto de foraj lumoj.

— Do, ĉu tio estas tiu domo? — demandis mi.

— Jes. Ĉu ci neniam estis ĉi tie?

— Ne.

— Do, ci havas, kion pririgardi.

Ĉirkaŭ duonhoron ni pasigis, ĉirkaŭirante ŝtonojn de la «Triopo». Trans la borda elstaraĵo apenaŭ troviĝis vento, por ke ni povu iri al la malgranda golfeto, kaj kiam tio estis finfine farita, mi ekvidis, ke ni situas ĉe deklivo de ĝardenoj aŭ boskoj, disiĝintaj ĉirkaŭ nigra, grandega maso, malregule markita per fajroj en diversaj partoj. Tie estis negranda moleo, ĉe ties unu flanko balanciĝis, kiel mi distingis, jaĥtoj.

Duroc pafis, kaj iom poste venis homo, lerte kaptinte la albordigan ŝnuron, ĵetitan de mi. Subite disflugis lumo, — sur la fino de la moleo ekbrilis hela lanterno, kaj mi ekvidis larĝajn ŝtupojn, malleviĝantajn al la akvo, pli klare distingis la boskojn.

Tiutempe «Española» estis alligita, kaj mi mallevis la velojn. Mi tre laĉiĝis, sed ne estis dormema; male — akra, malsanece gaja kaj senlima sentis mi min en tiu nekonata angulo.

— Kio pri Hanuver? — demandis, saltante sur la moleon, Duroc la homon, kiu nin renkontis. — Ĉu vi nin rekonis? Mi esperas. Ni iru, Estamp. Iru kun ni ankaŭ ci, Sandy, nenio okazos al cia ŝipaĉo. Prenu la monon, kaj vi, Tom, konduku la junulon por ke li varmigu sin, kaj aranĝu lin ĉiuflanke, poste vi devos vojaĝi. — Kaj li klarigis, kien necesas konduki la ŝipon. — Dume adiaŭ, Sandy! Ĉu vi estas preta, Estamp? Nu, ni ekiru, kaj Dio faru, ke ĉio estu bona.

Dirinte tiel, li kuniĝis kun Estamp, kaj ili, suririnte sur la teron, malaperis maldekstren, kaj mi levis la okulojn al Tom kaj ekvidis vilan vizaĝon kun grandega besta faŭko, rigardantan al mi de sur du miaj altoj, klininte la grandegan kapon. Li apogis sian flankon per la pugno. Liaj ŝultroj ŝirmis la horizonton. Ŝajnis, li falegos kaj dispremos min.



«Steam» — prononcu: [stim], «Vaporo» en la angla (rim. de la tradukinto).
Duroc — prononcu: [djurók].