VII

Dum kvin monatoj ses nekomunikemaj, silentemaj homoj faradis unu aferon, ligitaj per komuna plano kaj per komuna celo; tiujn homojn movadis estro, renkontiĝante kaj parolante kun ili nur en tiuj okazoj, kiam tio estis absolute necesa. Ili ricevadis kaj elspezadis grandajn monsumojn, glitante laŭ ĉiuj komunikvojoj kun senlaceco kaj persisto, sufiĉaj por organizi grandan migradon aŭ kaŭzi militon. Se al ili ne sufiĉis mono aŭ ili renkontadis obstaklojn, distranĉeblajn sole per ora grandega glavo, — krakado de telegramoj trakuradis la landon, donante sian enfermitan tremon al blanka mano, malfermanta per malpacienca virina moviĝo senbrilajn vitrojn de bankaj ĉeloj, kie kombita homo numeradis, subskribadis kaj metode finadis la aferon de transformo de ankoraŭ ne sekiĝinta subskribo en kolorajn briketojn de papermonoj aŭ de oraj paketoj, tirantaj la manon al la tero.

Komence la kursoj de la ses homoj, dediĉintaj, ŝajne, tutajn siajn vivojn al tiu afero, por kiu ilin alvokis la estro, estis ĉirkaŭprenantaj grandegajn spacojn. Iliaj vojoj ofte kruciĝadis. Iam ili renkontiĝadis kaj paroladis pri sia afero, ricevante novajn direktivojn, post kio ili direktadis sin en lokojn, iel rilatajn al sia tasko, aŭ revenadis al malnova spuro, starigante novan vidpunkton, kiu faris la vojon pli interesa, la taskon — pli klara, artifikojn — pli vastaj. Ili ĉiuj estis ligitaj kaj samtempe ĉiu estis sola.

Iom post iom iliaj vojaĝoj perdadis la grandiozan skalon, koncentriĝante ĉirkaŭ kelkaj linioj, markitaj sur siaspeca mapo, en kiu ni komprenus nenion, per komplikaj signoj. De la periferio ili kuntiriĝadis, rondirante, al iu centro aŭ, pli ĝuste, al teritorio kun malstabilaj limoj, en kies limo la celo senteblis pli klare, pli probable, kvankam determinate de nemultaj ŝancoj de simpla hazardo, sed tamen donante certajn esperojn.

Jam hantis ia obtuza elnodiĝo. Jam la faktoj, kelkfoje kontrolitaj, ripetiĝadis kiel brila, kuranta streko, simila al fora eksplodo de sensona pafo; jam la rekta spuro ĵetiĝis sub la piedojn, momente kuniginte ĉiujn skrupulajn konsiderojn en unu lastan agon... la ago efektiviĝis, la manoj, kaptinte vakuon, tremeris, sensentiĝante en lacego, kaj retroa bato plene frakasis la sekretajn kaptilojn... Poste venis tago, en kies lumo afekcie klare ekstaris sur siajn lokojn ĉio, vidata de ordinaraj okuloj de ordinaraj homoj, — kvazaŭ okazis nenio.

Ni revenas al Runa Beguem, kies animo aliris mornan limon. Ŝia voĉo iĝis seka, la rigardo — senmove trankvila, la moviĝoj — lacaj kaj abruptaj. Sed neniam dum la tuta tempo, kiam ŝi serĉadis morton por la arda koro de la senkulpa kaj sentima homo, ŝi nomis la aferojn per iliaj veraj nomoj kaj neniam pensis pri ili en terura sopiro. Ŝi estis pereanta kaj defendanta sin kun malvarma despero, trovinte apogon en la certeco, ke la morto de Drud liberigos kaj trankviligos ŝin. Tiu certeco, simila al intuicio aŭ al impeto, kaŭzita de netolerebla turmento, sed daŭranta senfine, kreis la celon, konfiditan al la estro, kaj nur kun li paroladis ŝi pri tio, sed ĉiam kun peto kiel eble malpleje zorgigi ŝin.

Ne ekzistas afero kaj celo, kiuj pli aŭ malpli frue ne ekposedus la tutan penson kaj la tutan animon de iu unu homo, kiu antaŭ tiam, eble, vivis sen specialaj planoj, sed kun antaŭsento kaj humoro de sia rolo. Lin necesis elpreni el la egala herbo de kapoj, ekkoni kaj distingi inter multegaj vizaĝe similaj al li, inter sozioj kun trompa impreso de la originalo. Ŝajnis, ke nenio tia konformas la fortojn kaj la sperton de la junulino, kies forveturojn kaj alvenojn mondumaj gazetaj novaĵoj notadis en alta tono. Vere, ŝi ne povis fari tion ĉe tuta konscio de specifaĵoj de la tasko kaj ĉe klara kompreno por si mem, kio estus farenda; necesus publika elvokado aŭ trarigardo de loĝantaro de kelkaj urboj kun elprovoj, kiuj okupus plurajn jarojn.

La necesa homo venis mem, kvazaŭ li estis kaptanta la minuton de senforteco, por frapi, eniri kaj ekparoli. Sur la dezerta nokta strato aŭdiĝis frapado de radoj, sonanta ĉiam pli laŭte, kaj Runa, forpelinte dormon, — pli ĝuste, malvivan senmovecon de penso, kun kiu ŝi penis forgesi sin sur kuseno, bruliganta la vangon, — fiksaŭskultis la bruon de la nevidebla veturilo.

— Kiu veturas nokte? kien? — demandadis ŝi, nevole rimarkante, ke ŝi fiksaŭskultas kun stranga atendo, ke la sango sovaĝe batas; ŝajnis, ĝuste al ŝi estis direktita tiu soleca frapado de la nokto. Ĉiam pli laŭte sonis ĝi, pli klara kaj hasta iĝadis ĝia kraka trilo; iu hastis, kaj Runa levetiĝis, aŭskultante, ĉu ekbruos ree la radoj. Sed la bruo ĉesis kontraŭ ŝia domo; alia bruo, aperanta pigre kaj malklare, tuŝis la streĉitan aŭdon; mallaŭta, kiel kula kanto, fora sonoro, ankoraŭ sonoro, — pli proksime, frapo de fora pordo, susuro kaj malapero de malklaraj paŝoj. Ne elteninte, ŝi sonorigis mem, kun faciliĝo sentante, kiel tiu memstara ago elkondukas ŝin el la stuporo.

Mallaŭte frapinte, eniris la servistino.

— Al vi oni alveturis, — diris ŝi, — kaj ni nenion povis fari. Kaleŝego kun blazonoj; el ĝi eliris homo, insiste ordoninta transdoni al vi leteron. «Kiam ĝi estos legita, — diris li, — vi tuj ricevos ordonon senprokraste venigi min al via sinjorino». Ni interkonsiliĝis. Vidante, ke ni ne kuraĝas maltrankviligi vin, li disdonis al ni, ridante, po kelkaj oraj moneroj. Al ni iĝis klare, ke tia, evidente, grava persono ne kuraĝus maltrankviligi vin pro bagateloj. «Ni risku!» — pensis ni...

— Kiel! — nevole indigninte, diris Runa. — Nur kelkaj oraj moneroj... Mi trarigardos tiun leteron. Ve al vi, se ĝi estas nesufiĉe serioza por tia senekzemple aŭdaca vizito.

Ŝi disŝiris la koverton, severe rigardante al la servistino, kiu sukcesis balbuti:

— Neniu scias, kial ni enlasis lin. En li estas io, kvazaŭ li scias, kion li faras. Li estas tiel trankvila.

Runa jam ne aŭdis ŝin. Direktinte la rigardon al la atlasa folio, ŝi estis vidanta kaj travivanta la vorton — unu vorton: «Drud»; la frazo mem povus ŝajni sensencaĵo al ajna alia animo. Ŝi legis: «Laŭ spuroj de Drud» — nenio kroma estis en tiu letereto, sed tio estis sufiĉa.

— Donu veston, — rapide diris la junulino, momente kunpreminte la leteron, kiel oni kunpremas naztukon, — konduku tiun homon en la marmoran gastoĉambron.

Tiam, meze de nokto, ekbrilis la fenestroj, turnitaj al la ĝardeno. La lumo heligis statuojn kaj tapiŝojn; malnaturan viglon spiris tiu horo de nokta angoro, fermita en sensona ringo de sekreto. Malsanece regante sin, eniris Runa kun malvarma kaj senmova vizaĝo, kaj ekvidis tie la homon, kiu turnis al ŝi duonfermitan rigardon de la mallarĝaj pezaj okuloj. Tiuj okuloj esprimis akran, preskaŭ manian atenton, egalan al malagrable akra sono; ĉirkaŭ la vangostoj de la malhela vizaĝo krispis grizaj haroj, bukle falantaj sur la bruston, revivigante la dekokan jarcenton. La kurba linio de la razita buŝo kolorigis la tutan vizaĝon per morna lumo, rememorigante la rideton de la Gioconda. Tia vizaĝo povus tremerigi, se, kantetante, oni senzorge turniĝus al ĝi. Li estis en nigra surtuto, kaj la ĉapelon li tenis en la manoj.

Runa eniris kun demando, sed kiam ŝi ekvidis la vizitanton, ŝi tuj komprenis, ke ne necesas la demando. Tio estis kvazaŭ daŭrigo de ĵus ĉesinta interparolo.

— Mi ne nomos min, — diris la nekonato, — kaj ankaŭ ne eksplikos al vi, kial nur nun, sed nek malpli, nek pli frue, mi eniras ĉi tien. Sed vi atendis min, kaj mi venis.

Tremante, per gesto ŝi invitis lin eksidi kaj, kunpreminte la manojn, eksidis mem, rajte atendante ion neaŭditan. Sen gestoj kaj rideto daŭrigis sian parolon la gasto; li kunmetis sur la akra genuo la flavajn manojn, iĝinte pli senmova, ol marmoraj Leandro kaj Hero malantaŭ li kun iliaj malĝojo kaj morto. Li diris:

— Mi scias, kiel vi vivas, mi scias, ke via vivo plenas de eterna timo, ke via juneco estingiĝas. Kaj same mi scias, ke pensante en unu direkto, ĉiam pensante pri unu kaj la samo, sen ombro de espero venki tiun spuron de fulmo, pribrulinta vin meze de via bela lazura tago, vi venis al iu trankvila kaj malgaja decido.

Per tiuj vortoj ŝia stato estis kaptita kaj montrita al ŝi mem.

— Vian nomon, — diris ŝi, forŝanceliĝante, kaj tiel raŭke, ke tio estis proksima al ekkrio. — Unuan fojon mi vin vidas. Kioman fojon vi vidas min? Ĉu mi parolis kun vi? Kie? Diru, kiu perfidis min? Jes, mi jam ne vivas; mi sonĝas kaj pereas.

— Kiu ajn mi estu, — diris la nekonato, ĉesiginte sian senmovecon kaj facile balanciĝante kun profunda kaj malbonsigna distriĝemo, — mi, samkiel vi, estas malamiko por li, sekve, — amiko de vi. Ekde nun, se nia interparolo kunigos nin, vi nomos min simple — «Estro». Drud devas ne plu vivi. Lia ekzisto estas netolerebla. Li enmiksiĝas en la leĝojn de la naturo, kaj li mem estas rekta negado de ili. En tiu estaĵo kaŝiĝas gigantaj fortoj, kiuj, se li ekdeziros direkti ilin al ajna flanko, kreos katastrofojn. Eble, mi sola scias lian sekreton; li mem neniam malfermos ĝin. Vi renkontis lin en la momento de amuziĝo — de brila defio al ĉiuj, kiuj, renkontante lin en homamaso, malproksimas de pensoj aliaj, krom tiu, ke ili vidas ordinaran homon. Sed lia influo estas grandega, liaj ligoj estas sennombraj. Neniu suspektas, kiu li estas, — unu, dua, tria, deka nomo malfermas por li fidemajn pordojn kaj orelojn. Li vagadas en atelieroj de junaj drinkemuloj, sugestante al ili aŭ delogante ilin per pejzaĝoj de nekonataj planedoj, fajfas por poetoj oratoriojn kaj simfoniojn, dum la vivo kriegas pri plej nedigestebla simpleco; esperigas inventistojn, malkvietigas sonĝojn kaj enmiksiĝas en la sorton. La senmovan, por ĉiam donitan, kiel klara bildo, vivon kirlas li, kaj ŝanĝas, kaj en brilantan foron movas ĝin kun rido. Sed ne sufiĉas tio. Ekzistas vivoj, kiujn la severa leĝo destinis al seneliraj malriĉo kaj suferado; malvarma glacio kiel firma krusto kuŝas sur ilia neaŭdebla fluo; kaj li rompadas tiun glacion, lasante al la suno penetri en la mallumon de la profunda akvo. Li determinas kaj solvas okazojn, kiuj laŭ lia volo komencas brili fabele. La mondo plenas de liaj vortoj, subtilaj spritaĵoj, mortigaj rimarkoj kaj animaj moviĝoj sen scii pri la fonto, disvastiginta ilin. Tiu homo devas malaperi.

Kie malfortulo malamas — tie fortulo neniigas. Volo kaj oro parolas nun inter si. Faru elspezojn necesajn, eble, frenezajn; sed memoru, ke ne ekzistas saviĝo sen batalo; ne vi faros tiun baton. Ni komencos de malproksime, firme kunpremante per ringo. En la mondo vagadas ciganoj, kaj ili scias multon, kio estas atingebla al neniu, krom iliaj malpuraj nomadejoj. Ili estas avidaj kaj kaŝemaj. Tamen ĉemane mi havas kelkajn homojn de speciala speco, enprofundiĝintajn, same kiel mi, en kontempladon de fumaj figuroj de la vivo, en ties glitantan kaj apenaŭ aŭdeblan flirtadon. Ni venu laŭ la ora pado al tiuj ĉifonaj, harkovritaj nomadoj, kie, sub baskoj de koloraj tendoj, kaŝiĝas ruza belo kaj informoj de plej malsama speco, laŭ tiuj linioj, sur kiujn ni devas paŝi. Sed ni ne neglektu ankaŭ helpon oficialan, nur kun singardemo kaj ekstrema elekto, se ni ne deziras, ke nia serĉado iĝu konata de ĉiuj. Tiuokaze niaj kartoj iĝus miksitaj kaj damaĝitaj de tiu kontraŭeco al la cetera realo, en kiun ni trafos kun nia tasko.

Ju pli aŭskultadis lin Runa, des pli klare aperadis ŝia espero; kaj ŝi jam ne deziris demandi, sed nur, sole, agi. Obtuza kurteno kovris ŝian animon; sen krueleco, sen klara konscio por si mem, al kio ŝi decidiĝas, beate ridante, diris ŝi:

— Estu Estro. Mi nenion avaros por tio, pri nenio bedaŭros, sed atendos pacience kaj donos ĉion, kio necesas.

Ŝi eliris kaj alportis tutan monon, kiun ŝi havis en tiu momento, krome ŝi alportis ĉekon por granda monsumo.

— Ĉu sufiĉas tio?

— Dume sufiĉas, — diris la gasto, — nun mi povas bonege pasigi la tempon. Nu, freneza knabino, diru, kio, se unu el la plej rimarkindaj friponaĵoj okazis ĵus antaŭ viaj okuloj?

Sed ŝi ridetis, — tiel malforte, kiel malforte efikis ŝin la ŝerco.

— Vi pravas, — diris la vizitanto, ekstarante kaj farante profundan riverencon. — Kiam venos la tempo, mi sciigos vin pri ĉio grava. Bonan nokton.

Li diris tion kun akra rideto, atente ekrigardinte al ŝi.

Ĉu esprimiĝis en tiuj malmildaj vortoj ŝia propra soifo de la kvieto, forfluginta en deliron kaj teruron, aŭ estis tuŝita ankoraŭ io, pli grava, — sed momenta doloro misformis la vizaĝon de la junulino. Tremerinte, ŝi rektiĝis kaj ekregis sin.

— Iru, — diris ŝi, rapide kaj peze spirante, — vin vokas la nokto, sendinta vin ĉi tien. Iru kaj mortigu lin.

— Mi trovos kaj sekvos lian spuron; mi iros laŭ la spuro sen deŝiro, — diris Estro. — Mi hastas, foriras.

Li eliris; lia kaleŝego deveturis; la rapide forfluganta frapado de la radoj, bruinte ĉe la perono, baldaŭ iĝis malklara zumado. Aŭskultante ĝin, Runa parolis kun si mem, kunpremante la manon, ridis kaj ploris.

Ekde tiu nokto komencis pli malrapide flui la tempo. Ŝia maltrankvilo kreskis; senmova persisto de homo, devigita pasive atendi — kaj eble en tiuj horoj, kiam rompiĝas plej akraj anguloj de la sekreta agado, glitanta sur la tero, — kreskis en ŝi kiel ŝtoniĝanta maso, morne kunpremigante la lipojn ĉiufoje, kiam ŝi klare imagadis la finon. Plu en ŝiaj tagoj glitadis la rideto aŭ la vizaĝo de Drud, kvazaŭ por ĉiam donita kiel kunulo, sed jam ne tiel ŝokante, ne tiel faligante per potenca puŝo, kiel tio estis antaŭnelonge. Nun malklare imagiĝadis al ŝi apud li alia vizaĝo, sed kun nekapteblaj kaj subtilaj trajtoj, kun apenaŭ esprimita aludo de maltrankvila lumo; jen malaperadis, jen aperadis tiu vizaĝo, kaj ŝi ne povis klare distingi ĝin. Tiutempe ŝia perturbita penso iradis laŭ cirklo, kunpreminta en si senton de senkonscia perdo kaj obtuzan timon de mensa malsano. Tiu stato, plifortiĝante, malfortiĝante kaj ree fortiĝante, atingis finfine mornajn dezertojn, en kies plumba lumo tordiĝas kaj krias la vivo.

En la dua tago post kiam Drud, ridante, transiris la limon, metitan per la terura ĉaso, Estro vizitis Runa-n lastfoje. Kiel verdikton, elaŭskultis ŝi liajn vortojn, ne levante la rigardon, nur kviete fingrumante la radikon de la ventumilo; pli pala ol perlo estis ŝia vizaĝo. Ŝajnis, ke la malamo mem, preninta teruran homan aspekton, sidas kun ŝi. Liaj vortoj siblis kaj bruligis, kaj li kun peno, tra la spirado, disŝirita de la kolero, rapide, kiel pafojn, ĵetadis ilin:

— Estis neniu momento en la ligo de ĉiuj niaj agoj kaj vortoj, ne kontrolita kun precizo de astronomia kronometro. La amikoj estis silentigitaj; la perfiduloj estis trovitaj kaj mortigitaj; ĉio sentaŭga, senutila en tiu afero estis kondamnita al mizereco kaj malagado. Ni antaŭzorgis hazardaĵojn, elkalkulis miliononojn de ŝancoj, — pli, ol elkalkulas la naturo mem, produktante vivan estaĵon, faris ni, sed la plej bona momento estis perdita. Kiel, kie, kiu faris eraron? Ankoraŭ ne klaras tio, sed ĉu gravas? Kiun linion, kiun nuancon de penso de iu el la homoj, ligitaj kun ni, ni preteratentis aŭ atribuis al ĝi neĝustan signifon? Ha! Mi denove demandas tiun ĉi malplenan aeron, kiam ĝi jam estas malplena kaj senkulpa! kiam eblas rigardi supren nur al birdoj! kiam la malkuraĝiĝinta, aŭ malforta, aŭ delogita de li koro, trankvile ridetante, ekkuŝas dormi post kvieta suspiro!

Li eksilentis, kaj Runa levis la okulojn. Sed pli multe ektimis ŝi nun, ol iam en la plej malbonaj minutoj de sia deliro. La furiozo mem kun tikanta blua vizaĝo kliniĝis antaŭ ŝi, kaj la okuloj, superverŝitaj de obskuro, rabie tranĉis per sia akra brilo la tremerintan rigardon de la junulino.

— Mi malbone fartas, — diris ŝi, — iru; ĉio estas finita. Kaj ĉio estas finita inter ni.

Subite malforta iĝis lia voĉo; la ŝultroj velkis, la rigardo estingiĝis, la manoj, perplekse kaj senhelpe tremante, kvazaŭe serĉis apogon. Li ekstaris premita; malvigle kaj obtuze ĉirkaŭrigardinte, li malgaje movis la brovon kaj direktis sin al la elirejo.

— Mi estas nur maljunulo, — aŭdis la junulino, — fortoj forlasas min, malfortiĝas la vido, — kaj la vivo, donita por unu impeto, ĉu restariĝos denove en sia ŝtala brilo? Mi estas rompita: la batalo finiĝis nule.

Li foriris, flustrante kaj balancante la kapon en lumo de la grandega pordo, faranta lian antikvan figuron malpeza, kiel marioneto; forgesinte pri li, Runa iris malsupren. Ŝin kondukis deziro moviĝi, dum la morto jam estis decidita en ŝia ekdorminta animo. Sed Runa ne sciis tion.

Ŝi vestis sin kaj eliris, distrite kapjesinte al servisto responde al demando, kiun ŝi nek komprenis, nek aŭdis. Ŝi ne havis celon, sed irado meze de vespera homamaso logis ŝin per malvarma ripozo de brua kaj bunta soleco. Kutime brilis fenestroj; tremantaj radioj de aŭtoj, antaŭante ĉevalojn kaj homojn, jen blindigadis antaŭe, lumante rekte en la okulojn, jen ŝprucadis el post la dorso, moviĝante kaj malaperante inter kruciĝantaj ombroj. Densa homamaso estis iranta renkonten al ŝi, dissplitiĝante antaŭ tiu ĉi pala kaj bela vizaĝo kun precizo de akvodislimo, ĉirkaŭfluanta rokon; neglekte kaj kviete iris la junulino, rimarkante nenion, krom oraj ĉenoj de vespera ilumino, dissemanta sub la ĉielo diafanan bluan gason. De tempo al tempo ŝia atento rimarkadis ion, tuj akceptantan gigantan amplekson, kvazaŭ tiu fenomeno estus subpreminta ĉion ceteran: ĵurnalon, grandan kiel domo, virinan aŭ viran vizaĝon de sur paĝoj de «La nutraĵo de dioj», larĝon de strato, ŝajnanta prilumita abismo, fendon aŭ platon de la trotuaro, tuj fariĝanta la centro, ĉirkaŭ kiu bruis la urbo.

Iom post iom la homamaso iĝadis pli densa kaj larĝa, en ĝi rimarkiĝis ioma malordo, kreskanta en facilan tumulton. Aŭdiĝis demandoj kaj ekkrioj. Kiom ŝi povis, Runa moviĝis antaŭen, ĝis ŝi estis devigita halti. Sub ŝia mano kuris infanoj; vicoj de dorsoj, kunigitaj antaŭ ŝi, estis kaŝantaj scenon aŭ eventon, ĉirkaŭ kiu estiĝis silento, kroĉiĝanta al scivolemo; se iu por momento retrorigardadis el la antaŭa vico, en lia vizaĝo lumis retenata emocio.

Kun konscio, ke la okazanta aŭ okazinta tie iamaniere rilatas al ŝi, kvankam ŝi neniel povus diri, kial tiun, sed ne alian senton kaŭzis la subita strata obstrukco, Runa laŭte kaj trankvile prononcis:

— Tralasu min.

Tiu tono, ellaborita dum jarcentoj, efikis ĉiam same. Parto de homoj desaltis, parto, fleksiĝinte, estis elpuŝita de la disiĝinta maso, kaj la junulino eniris en la rondon.

Ŝi ne rimarkis nun, ke ŝi altiris pli multan atenton, ol la homo, kuŝanta sur la tero en pozo de alpremiĝinto al la trotuaro, kvazaŭ aŭskultante subterajn voĉojn. Ĉe ŝiaj piedoj mem brilis disrampanta sanga makulo, kun acerba, humida odoro. La kuŝanto estis bonege vestita, liaj malhelaj haroj malsekiĝis en la sango kaj sur la sama sango kuŝis la duonfleksitaj fingroj de la maldekstra mano.

Senvorte, profunde kaj peze suspirante, rigardis Runa al tiu homo, cedante unu penson al alia, ĝis, fulme anstataŭante unu la alian, ili solviĝis per plena kaj gaja ĝojo. En tiu momento la junulino estis tute freneza, sed vidis, por si, kun nedubebla vereco, — tiun, kiu tiel ofte, tiel dolore, mem ne sciante pri tio, ekstaradis antaŭ ŝia kunpremita koro. Subite eksilentis kaj retiriĝis ĉiuj, kiam ekparolis ŝi.

— Ĉu vi diras, — mallaŭte diris Runa, pretere kaptinte parton de konversacio, — ke tiu homo estas memmortiginto? Ke li elĵetis sin el fenestro? Ho ne! Jen li — mia malamiko. La tero pli fortas, ol li; li mortis, mortis, jes; kaj mi ree vivos, kiel vivis.

Ridetante, pririgardis ŝi ĉiujn, kiuj, atente flustrante ion al la najbaro, mem atente rigardis al ŝi, kaj, surgenuiĝinte, ŝi alpremis al siaj lipoj la varman, pezan manon de la mortinto. Kun frapo falis la mano, kiam la junulino leviĝis.

— Pardonu, — diris ŝi. — Ĉion pardonu. En tiu mondo, kie nun estas ci, ne ekzistas malamo, ne ekzistas pasioj; ci mortis, kaj mi ripozos.

Ŝi forŝanceliĝis, rigidiĝis kaj, perdinte la konscion, ekkonvulsiis en la manoj de tiuj, kiuj, alsaltinte, sukcesis ŝin reteni. Ordinara en tiaj okazoj tumulto finiĝis per apero de kuracisto kaj voko de la propra veturilo de Runa, — ĉar kelkaj el la homamaso rekonis ŝin.

Jen ĉio, kion necesas, kion eblas, kion endis rakonti pri tiu granda animo, falinta ruine. Sed ankoraŭ kelkaj vortoj, eble, tute kontentigos esploreman leganton, kiu pensas pli malproksime, ol la aŭtoro, kaj en unu historio serĉas alian, ĝis estos elĉerpitaj ĉiuj vivoj, ĉiuj amoj, ĉiuj renkontoj kaj okazoj, ĝis kvietaj tombaj montetoj, buntaj pro verdaĵo kaj floroj, kovros la vivojn kaj farojn de ĉiuj herooj, de ĉiuj homoj de tiu modesta rakonto pri bataloj kaj aferoj animaj. Tiel, sekvante la resaniĝintan, sed tute ĉion forgesintan junulinon, ni notu kaj ŝian edziniĝon kun Quincey, kiu per firma mano etendis al ŝi novajn, ne malpli miraklajn florojn de la vivo, kaj revenon de vivĝojo, — kaj ĉion, per kio spiras kaj vivas homo, kiam la sorto favoras al li. Nur fojfoje, turnante la rigardon al la ĉielo, kie liberaj strekoj de birdoj de horizonto al horizonto tiras sian lazuran vojon, Runa Quincey penadis rememori ion, medite kuntirante siajn maldikajn brovojn; sed la momento estingiĝadis, kaj nur ties ombro, per hela eĥo revenante el malproksime, flustradis vortojn, — ĉu subaŭskultitajn ie, ĉu aperintajn pro fremda volo? — eble, aŭditajn jam en la infaneco:

Se ci ne forgesos,
Kvankam ondojn disigas destin'...



La 14-an de novembro 1921
La 28-an de marto 23






la Gioconda — prononcu [la ĝokónda], fama pentraĵo de Leonardo da Vinci pri virino kun mistera rideto (rim. de la tradukinto).
Leandro kaj Hero — herooj de helena mito, pereintaj geamantoj (rim. de la tradukinto).
«La nutraĵo de dioj» — fama sciencfikcia romano de H. Wells, temanta pri gigantoj (rim. de la tradukinto).