XI

Fine de septembro Runa transloĝiĝis en Gvinklon, kie montoj ĉirkaŭas la valon per ĉiela neĝo, strikte ordoninte al la servistaro al neniu sciigi ŝian adreson, kaj al ĉiuj malpermesis skribi al si. Ŝia rondo, eksciinte pri tio, interŝanĝis rigardojn kun ceremonia rideto, salutanta kapricon, iĝintan leĝo.

Ŝi luis de vilaĝa familio ĉambron kun malriĉa meblaro, vivante, kiel vivis ĉirkaŭantaj ŝin homoj, superinte mokajn aŭ malbondezirajn rigardojn, ŝi laboradis en vitejoj kaj en ĝardenoj, lacege trenante korbojn, plenajn de vinberoj kaj prunoj, fosante la teron, lavante sin en rojo, ekdormante kaj ellitiĝante kun ĉielruĝo, nutrante sin per acida pano kaj lakto, ne sciante librojn, malproksime forirante en la arbaron, en kies sovaĝa maso ŝi malgaje pririgardadis sian internan mondon, kiel oni rigardas al valorega vazo, perdanta sian fermitan unuecon pro disiginta ĝin fendo. Malgraŭ tuta ŝia laco, tuta ŝia sopiro en tiu ĉi mondo, kie same sonas kareso kaj insulto, kie emo anstataŭas deziron, kie neniu vidas foliojn kaj florojn tiel, kiel vidas ilin ni, kvazaŭ legante libron, — nenion perdis ŝi kaj el la staturo, kaj el siaj esprimoj kaj, tremante per la maldika ŝultro sub pezo de fruktaj korboj, ŝi iradis same, kiel eniradis al balo. Ŝi sunbruniĝis, ŝiaj manoj ruĝiĝis kaj komencis malboniĝi, sed ŝi sekvis al la plano kun persisto de homo, suferanta pro sendormeco, kiu, turninte la vizaĝon al la muro kaj nombrante ĝis cent, pretas ankoraŭ kaj ankoraŭ ripetadi la nombradon, — ĝis li ekdormos. Tiel pasis semajno, dua, — en la tria ŝi eksentis, ke por ŝi estas bona kaj plaĉa tiu ĉi tero, etendiĝinta sub floranta laboro; ke «mi» kaj «ŝi» kunigeblas en «ni», sen penso, nur per suspiro de trankviliĝo. Ŝi komencis kanteti, pace rideti al preterpasantoj, ŝovadi vergon per la piedpinto. Runa fortikiĝis.

Foje vespere kvietiĝis la vento; la okcidenta ĉielo paliĝis kaj sereniĝis, kiel spegulo, reflektinta vakuon. Tri nuboj ekstaris super la ruĝa strio de la horizonto — grandaj, malrapide ruliĝis ili al la malheliĝanta zenito, — ŝirpeco de la belega lando, ne konanta vizitojn. Kiam la imagpovo atribuadis al la monumenta malpezeco de tiuj efemeraĵoj teran formon de pejzaĝo, plena de blanka lumo, tuj ĝi kun sento de vojaĝanto jam vagadis supre, en fabela soleco de nekomprenebla kaj eterna celo. Estis facile enpensiĝi sen deziroj en klara sonĝo de la animo, malferminta la okulojn, super rebriloj de tiu lando, sed ne estis facile reveni al si, — tiam, malgaje kaj fore sonorante, faladis, perdiĝante, io simila al ornamaĵo.

Ne baldaŭ rimarkis Runa, ke al ŝia facila kontemplado aliris maltrankvilo, sed, distinginte inter helaj ombroj de la vespero malhelan obtuzan strekon, ŝi ekstaris, kiel ĉe danĝero. Etendinte la manon, ŝi penis forpuŝi tiun atakon, — kirlon, kiu — la koro ne trompis ŝin — aperis en la nubaj ĝardenoj de Hesperidoj. Sonoraj voĉoj de ludantaj infanoj subite iĝis malklaraj, kiel trans muro; la fortoj forlasis ŝin; senhelpe direktinte rigardon al la glata iro de la nuba masivo, ekvidis ŝi, ke rekte al ŝia vizaĝo impetas, kiel alfluganta birdo, brilantaj, meditemaj okuloj, — nek trajtoj, nek korpaj linioj estis en tiu terura iluzio, — nur solaj, ricevintaj neeblan vivon en la skarlata vesperruĝo, falante kaj flugante, estis proksimiĝantaj de sur aeraj rapidfluoj la okuloj de Drud. Kiel ĉe renkontiĝo, estis ili jam proksimaj kaj distingeblaj, sed, tuj kiam la koro de la malfeliĉulino ekstaris jam sur la sojlo de sveno, ili momente malaperis.

Dum du tagoj Runa estis malsana, en la tria, kun subita abomeno al tio, kio tiom antaŭnelonge subtenadis kaj gajigadis ŝin, — revenis hejmen. Ŝi ne perdis esperon. Male, en tiu nova espero, tiel simple etendinta al ŝi la manon, renkontis ŝi kvazaŭ bonan amikon, pri kiu forgesis. Sed la amiko estis ĉi tie, apude, — sufiĉis nur kun fido turni sin al li. Lia voĉo estis same trankvila, kiel en la infanaj tagoj, — eterna, kiel bruo de rivero, kaj simpla, kiel spirado. Indis aŭskulti, kion diros li, aŭdi kaj kredi al li.

Tiun tagon ŝi pasigis kviete, ŝin maltrankviligis nek bagateloj de la vivo, nek timo, nek rememoroj. La pasinteco estis iranta kvazaŭ trans diafana muro, nemovebla kaj ellasanta animajn malfeliĉojn, kaj ŝi trankvile pririgardadis ĝin. Kiam vesperiĝis, Runa eliris sola, tra la ĝardena pordeto, en la reton de duagradaj stratoj de la urbo; post ili estis interstrateto kun malgranda preĝejo, staranta sur eta placo. La vespera diservo finiĝis; kelkaj pasantoj preteris ŝin, elirinte el la prilumita pordo, en kies profundo brilis arĝento kaj kandeloj. Jam disiris ĉiuj, la templo estis duonmalhela kaj malplena; la preĝeja gardisto, balaante la plankon trans la kolonoj, movadis sian grandegan ombron el angulo en angulon, restante mem nevidebla; egalmezura bruo de lia broso, kraketado de brulanta vakso kaj silento, ankoraŭ plena de varma preĝeja odoro, ŝajnis, ĉiam estis kaj ĉiam estos ĉi tie, logante anime ripozi.

Kvankam kandeloj estis finbrulantaj en la kromaltarejoj, donante al la vizaĝoj de sanktuloj per siaj lilantaj fajroj specialan esprimon de sekreta, enprofundiĝinta vivo, la altaro estis prilumita hele; tie brilis koloraj kaj oraj fajreroj de sanktaj vazoj; grandegaj, neĝblankaj kandeloj estis levantaj kvietan flamon al duonmallumo de la volboj, ĝia rebrilo kiel ora akvo striiĝis sur malheliĝintaj farboj de la ikono de la Dipatrino de Tempestoj, antaŭ ĉirkaŭ tridek jaroj mendita kaj oferita de la maristoj de Liss. La furiozema marista frataro ornamadis sian valoraĵon, kiel povis. Plurfoje, ronĝitaj de tropikaj skabioj, nigriĝintaj pro alkoholo kaj varmego, farĉitaj per malsanoj kaj agoj, pri kiuj eĉ paroli oni devas nur pripensinte esprimojn, forgesintaj, kiel krucosigni sian frunton, kaj el preĝoj memorantaj nur «Donu», venadis ĉi tien harkovritaj ulaĉoj post multjara vojaĝo, lavitaj kaj razitaj; tremante pro postebrio, lasadis ili antaŭ la sankta junulino el Nazareto tion, kion ili povis aŭ deziris kunpreni. Sur lignaj bretoj kuŝis ĉi tie diversegaj aĵoj. Modeloj de ŝipoj, oceanaj konkoj, etaj orumitaj ankroj, kablaj rulaĵoj, ĉirkaŭvolvitaj per koraloj kaj perloj, pecoj de veloj, pecoj de mastoj aŭ rudroj — de tiuj, kies ŝipo eltenis atakon de la morto; ĉinaj skatoloj, moneroj de ĉiuj landoj; inter bunteco de tiuj donacoj kuŝis sur la dorso kun koleraj, krudaj vizaĝoj lignaj idoletoj, elveturigitaj el dio scias kiu bizara lando. Rigardante al tiuj strangaj kolektoj, oni nevole pensis kaj pri malriĉeco kaj pri ega riĉeco de tiuj, kiuj povas donaci tiel, mem sincere adorante sian donacon, kaj pro ĝi plian fojon vizitante la preĝejon, por, pririgardante iun sekiĝintan marerinacon, ripeti la plezuron, pensante: «La erinacon alportis mi; jen ĝi staras».

Inter tiu pensiganta lukso, kreita de homoj, konantaj la morton kaj la vivon tute ne per onidiroj, la rigardo de la dieca virgulino estis kun milda kaj serioza atento turnita al la vizaĝo de la infano, sidanta sur ŝiaj genuoj, kiu, per la maldekstra mano tenante la dekstran manon de la patrino, per infana gesto etendis la alian al la spektanto, kun la polmeto antaŭen. Liaj okuloj — tiuj ĉiam pensemaj okuloj de la eta Kristo — rigardis al la fora sorto de la mondo. Ĉe liaj piedoj, pentrita teĥnike tiel senriproĉe, ke, sendube, per tio ĝi rekompencis ĝeneralajn mankojn de la pentraĵo, kuŝis ŝipa kompaso.

Ĉi tie Runa ekstaris sur la genuojn kun mallevita kapo, petante kaj preĝante pri savo. Sed ne kuniĝis ŝia animo kun la prilumita trankvilo de tiu paca bildo; nek simplecon, nek facilecon sentis ŝi; nek mallaŭtajn, per si mem aperantajn, sole necesajn vortojn, nek — alie — flustron de silento; nur metante sian malfeliĉon pense inter la altaro kaj si, kiel perforte venigitan malamikon. Io nekaptebla kaj malmola ne povis dissolviĝi en ŝi, malhelpante al larmoj eliri. Kaj ŝi pasie deziris tiujn larmojn. Same kiel la pensoj, same kiel la animo, estis ĝenita ŝia spirado, — plie kaj antaŭ ĉio ŝi sentis sin, — tian, al kia ŝi kutimis, — kaj distrite observante sin, ŝi ne povis eliri el la kapto de tiu pririgardanta ŝin, — en ŝi mem, — trankvila observado. Ŝi kvazaŭ staris en varma ĉambro nudpieda sur malvarma planko.

— Do ĉu kredas mi? — demandis ŝi kun despero.

— Kredas, — respondis al si Runa, — kredas, certe, ne eblas ne scii tion, sed mi malkutimis senti kredon mian. Dio, benu ĝin en mi!

Elturmentita, ŝi levis la rigardon, memorante, kiel la impreso de la okuloj de la enpensiĝinta infano donis al ŝi komence esperon pri absorbanta impeto. Pli alte leviĝis la flamo de la kandeloj, la altaro iĝis pli hela, blindige ekbrilis la ora ornamo de la preĝejo, kvazaŭ fajra linio ĉirkaŭis ĉion konture. Kaj ĉi tie, la solan fojon dum tuta tiu tempo — sen ombro de timo, ĉar la ĉirkaŭaĵo kiel memsugestiita defendo lumis kaj brulis en ŝi, — ekvidis ŝi, tra la ora nebulo de la altaro, ke Drud eliris el la kadro, eksidinte ĉe la piedoj de la eta Kristo. En malpura kaj kruda vesto de fiŝisto estis li, kvazaŭ nur ĵus eliris el boato; ridetis al li Kristo per kontenta rideto de knabo, vidanta amuzan onklon, kaj ĵetis al li amikeman rigardon Ŝi. La veninto prenis akran konkon kun la rando, volvita internen, kaj almetis ĝin al la orelo. «Jen bruas maro», — mallaŭte diris li. — «Bruas»... «maro»... — flustris eĥo en anguloj. Kaj li donis la konkon al Kristo, por ke li aŭdu, kiel bruas maro en la koroj. La knabo per malpacienca gesto kaptis ĝin, pli granda ol lia kapo estis tiu konko, sed, kun ioma peno reteninte ĝin kun helpo de la patrino, li komencis same, kiel almetadis ĝin al la orelo Drud, aŭskulti, kun okuloj, direktitaj en tiun foron, de kie murmuregis la ondo. Poste la fingro de la plenaĝulo malleviĝis sur la indikilon de la kompaso, movante ĝin tien kaj reen — ronde. La infano ekrigardis kaj kapjesis.

Ekvidinte la virinon, senmove rigidiĝintan en profunda, longa riverenco, la gardisto dum ioma tempo atendis, ke ŝi leviĝos — li intencis fermi kaj ŝlosi la preĝejon. Sed la virino ne moviĝis. Tiam, vokinte, kaj poste tuŝinte ŝin, la timigita homo alportis malvarman akvon. Rekonsciiĝinte, Runa donis al li tutan monon, kiun ŝi kunhavis, kaj, pretekstinte malsanon, petis voki fiakriston, kio estis plenumita. Laca kaj frakasita, kiel oni laciĝas post longa vojaĝo, ŝi revenis hejmen, demandante sin, — ĉu indas kaj ĉu eblas nun vivi?