XIII

Matene de la sekva tago ŝanceliĝis kaj falis tri koroj. La sentinelo fuĝis; la komandanto demisiis; la ministro furioze kunpremis la manojn. Tondro frakasis la prizonon.

— La kelo de Auerbach, — diris finfine la ministro. — Oni ne kredos tion; la prizono eĉ sen tio estas por multaj fabelo.

Li kalkulis ĝuste: tio, kio estas nefindirita, ne ekzistas; nekredeblaĵo, rakontita de soldatoj, konfirmas ilian reputacion, en kies bazo delonge kuŝas la «supo el toporo», kaj ankaŭ sennombraj forhakitaj kapoj de la malamiko. La ministro, kulpigante Runa-n, veturis al ŝi, kun teruro atendante, kiel renkontiĝos liaj okuloj kun la okuloj de la junulino, ekde nun nekomprenebla. Sed al li oni diris, ke ŝi forestas; en la fino de la semajno ŝi revenos el subita vojaĝo.

Kiam li deveturis, Runa ĵetis rigardon en la fenestron. Lia kaleŝego, ŝajnis, glitas subpremite kaj morne inter furioza trafiko de stratoj. Kun trankvila rigidiĝinta konscienco Runa deiris de la fenestro kaj ekludis kun la hundo.

Tiun tagon ŝi opiniis la tago de la viv-krizo, atendante venon de la vespero kun trankvilo de klara celo. Ŝi iĝis speciale atenta al si kaj al la ĉirkaŭaĵo; longe ŝi rigardadis en la spegulon, nehaste elektis robon; ofte, haltinte, en distriĝemo ŝi pririgardadis tuŝintan la atenton hazardan aĵon, kvazaŭ dezirante ligi ĝin kun tio, kion ŝi estis travivanta. De tempo al tempo al ŝi oni donadis vizitkartojn; ŝi ĵetadis ilin en bronzan korbon, respondante: «Mi estas ne tute sana». La tempo rampis malrapide, sed ŝi ne enuis. En la buduaro ŝi eksidis al la skribtablo; sur angulo de papero, enpensiĝinte, ŝi desegnis vizaĝon, rigardantan kun rideto el trans krado. Poste ŝi malfermis la taglibron — volumon kun ora tranĉparto kaj reliefaj kovriloj el malnova arĝento, kaj, atente trafoliuminte ĉion, tie skribitan, forstrekis ĉiujn paĝojn per krajono; sur la unua sekvanta la tekston pura paĝo ŝi metis solan akran linion: «La 17-an de majo de la 1889-a — la 23-an de junio de la 1911-a j. — estis nenio».

Per tio ŝi elkondukis ekster la pordon kaj forĵetis tutan sian vivon — ekde infana balbutado ĝis la terura tago en «Soleil» — por la unua atendo.

La tago estis pasanta kviete. Tiel sidanta en boato homo, fordoninta sin al la fluo, estas trankvila kaj lasis la remilojn, sed moviĝas — kaj en sia animo jam venis — kien iras kaj turnas la fluo; al la celo ĝi portas lin.

Kiam krepuskiĝis, — post la tagmanĝo, tuŝita de ŝi tre kaprice, malsimile al soifo, kiun ŝi de tempo al tempo kvietigadis per akvo kaj per teo kun vino, — la lakeo donis ankoraŭ karton. Ĉi-foje ŝi diris: «Petu» — sen maltrankvilo, sed kun streĉiĝo, esprimita per rideto.




La kelo de Auerbach — nomo de restoracio en Lepsiko, fama pro legendo pri diabla diboĉo de Faŭsto, kiun uzis Goeto en sia tragedio «Faŭsto» (rim. de la tradukinto).
«supo el toporo» — popola fabelo pri tio, kiel soldato kuiris supon kvazaŭ el toporo, petante por spici ĝin jen grion, jen viandon (rim. de la tradukinto).