XI

Tiun nokton, kiam Drud skuis kaŝitan akvon de homaj animoj, Runa pasigis en akra sendormeco. Ĉe la mateno jam ne memoris ŝi, kion ŝi faris ĝis tiu horo, kiam, heliĝinte pro aŭroro, la urbo rekomencis moviĝadon. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi iradis en prilumitaj malplenaj haloj, sen celo, sen pensado, en tiu stato, kiam pensoj aperas spontanee, sen penoj kaj plano, reflektante incendion de grandega impreso, kiel ŝtono, ĵetita de sur krutaĵo, puŝante kaj tirante post sin aliajn ŝtonojn, estas jam fremda al la movo de la mano, ĵetinta ĝin, falegante kiel lavango. En ŝia koro aperis celo, montrinta dum unu nokto ĉiujn ŝiajn fortojn, antaŭe ne trovitajn, kiuj afekciis ŝin mem kaj facile movis tiajn pezaĵojn, pri kiaj ŝi ne sciis eĉ onidire. Tiel, ofte pro nescio, homo longe staras dorse al io sekrete dezirata: ŝajnas ekstere, ke li dormetas aŭ amuzas sin per etaj observoj, sed, subite turninte la kapon kaj ektreminte, li salutas per ekstaza krio miraklan proksimecon de la trezoro, kaj poste, koncentrinte tutan ekscitiĝon interne de si, fulmorapide ekposedas la akiraĵon. Ŝi vivis jam per nevenkebla vizio, miksanta ĉiujn nombrojn de la sorto.

Alveturante al la prizono, Runa kun mirego rememoris, kion ŝi faris dum tiuj dudek kvar horoj. Ŝi ne laciĝis; kvankam la ĉevaloj veturis rapide, ŝi senĉese deziris ekstari, puŝiĝi antaŭen: tio kvazaŭe — tiel ŝajnis al ŝi — spronas la moviĝon. Ŝi ĝisveturis dum dek kvin minutoj.

«Do, jen la prizono!» Ĉi tie, sur fermita placo, vagis ombroj de hundoj; lanternoj de la nigra pordego, kunpremita de turetoj, estis prilumantaj kradan giĉeton, en kiu aperis lipharoj kaj lakita viziero. Longe bruis seruro; laŭ ĝia komplika, malviva zumo ŝajnis, ke nur unufoje dum mil jaroj malfermiĝas tiu pordego, tegita per col-dika fero. Ŝi pasis ĝin kun sento de Rolando, dishakanta rokon. La gardisto, deĵetinte la laktolan kapuĉon de la mantelo, ekkondukis ŝin laŭ grandega korto; antaŭe pale brilis fenestroj de la sep etaĝoj de la konstruaĵo, ŝajnanta monto, kovrita per flagrantaj lignofajroj.

La domo de la komandanto staris en ĝardeno, limante la prizonon. Ĝiaj fenestroj ankoraŭ komforte lumis, laŭ la kurtenoj glitis ombroj. Runa-n kondukis ĉambristino; evidente, ŝokita de tia neordinara apero en malfrua horo, ŝi, malferminte la pordon de la akceptejo, preskaŭ ĵetis al la vizitantino seĝon kaj impete forkuris kun la letero en malproksimajn ĉambrojn, de kie estis penetranta facila bruo, plena de paca viglo, rido kaj ekkrioj. Tiel la komandanto ripozis en la familia rondo.

Li eliris tuj, post kiam finlegis la leteron. Kun sagaco de ekstrema spirita streĉo Runa ekvidis, ke ŝi parolas kun meĥanismo, funkcianta strikte, sed kun meĥanismo granda, inter kies radojn eblas enmeti varmon de la mano sen timo vundiĝi. La komandanto estis grandampleksa, belstatura, kun griza hartufo super la kruta frunto, el liaj grizaj okuloj rigardis soldato kaj infano.

Ekvidinte Runa-n, li subpremis emocion de scivolemo per sento de ofica pozicio, kiun li okupis. Iom kvazaŭ pretere, konfuziĝinte, li ŝovis per la grandega manplato la lipharojn en la buŝon, ellasis ilin, grakĝemis kaj per egala, densa voĉo prononcis:

— Mi ricevis ordonon. Laŭ ĝi, mi devas tuj akompani vin en la kameron kvindek tri. La intervidiĝo, kiel al vi, verŝajne, jam sciigis sinjoro ministro, devas okazi en mia ĉeesto.

— Tion mi ne sciis. — Frapita, Runa eksidis, sed subite sentis tian alfluon de insista despero, ke ŝi momente ekstaris, koncentrante la spiriton kaj pensojn. — Mi vin petas permesi, ke mi iru sola.

— Sed mi ne rajtas, — diris la komandanto, malagrable tuŝita en la simpla skemo de siaj moviĝoj. — Mi ne rajtas, — severe ripetis li.

Paliĝante, la junulino kviete ridetis.

— Tiam mi devas paroli kun vi pli detale. Via ĉeesto misformos mian interparolon kun Aisher; malaperos la tuta senco de la vizito. Li kaj mi — ni konas unu la alian. Ĉu vi komprenis?

Ŝi volis, dirante tiel, nur voki nebulan penson pri ŝia persona sufero. Sed en stranga maniero la senco de tiu tirado koincidis por la unuflanke direktita menso de la komandanto kun la deziro de la ministro.

— Mi komprenis, jes. — Ne dezirante plu paroli pri tio, pro timo transiri la oficialajn limojn, li tamen ree ĵetis rigardon en la leteron kaj diris: — Vi pensas, ke tiamaniere... — kaj, silentinte iom, — aldonis: — Klarigu, ĉar mi ne tute komprenis.

Sed tio jam sufiĉis por Runa. El profunda ombro de dubsenceco momente saltis al ŝi diafanega diveno. Ŝi ruĝiĝis, kiel papavo, kio, interalie, certigis la komandanton en lia respekte kaj profunde kaŝita malestimo al ŝi; kaj al ŝi donis doloron kaj ĝojon. Ŝi daŭrigis, mallevante la okulojn:

— Tiel estos pli bone.

La komandanto, pripensante, rigardis al ŝi kun konscio, ke ŝi pravas; kaj pri la avareco de ŝiaj klarigoj li simplanime restis tute certa, ke, ne opiniante lin idioto, ŝi lasas lin kompreni per duonvorto. Dum li pensis, ŝi ripetis la peton kaj, rimarkinte, kiel perplekse la komandanto levis la ŝultrojn, aldonis:

— Tio restos inter ni. La stato estas escepta; ne plian escepton faros vi.

Kvankam la letero de la ministro forigis ĉiajn suspektojn, la komandanto ankoraŭ hezitis, retenata de la formala konscienco rilate al la vortoj de la letero «en via ĉeesto». Lin persone ĝenis tia devo, kaj li pensis, ke estus bone liberiĝi de la trudita al li stato, des pli, ke, evidente, estis nenia risko. Tamen ne tiuj konsideroj donis puŝon al lia animo. Io inter niaj agoj kaj intencoj, simila al mano, flankeniganta baton, faris decidan influon al lia volo. Diverse oni nomas tiun nevolan trajton: «io puŝis min», «la spirito de la momento», «mi mem ne scias, kial tiel okazis» — jen esprimoj, per kiaj ni pentras la vizaĝon de la potenca konsilanto, aganta en niaj rilatoj per nekapteblaj rimedoj, des pli mirigaj, kiam ili agas kontraŭ ĉiuj argumentoj de la racio kaj emocioj, kio en tiu ĉi okazo ne estis.

Li pensis ankoraŭ, ankoraŭ, kaj finfine, farinte decidon, ne plu hezitis:

— Se vi ĵuros al mi... — diris li. — Pardonu min, sed, kiel responsulo, mi devas paroli tiel, — se vi ĵuros al mi, ke neniamaniere malbonuzos mian fidon, mi lasos vin en la kamero por la daŭro, indikita en la letero.

Dum minuto, ne malpli, rigardis ŝi al li rekte kaj firme, kaj tiu peza paŭzo donis al ŝiaj vortoj tutan pezon, tutan gravecon de interna morala batalo, kion la komandanto komprenis kiel ŝokon. Ŝi ne mallevis la okulojn, ne ŝanĝiĝis ŝia mirakla vizaĝo, kiam li aŭdis la profundan kaj fieran voĉon:

— Pri tio mi ĵuras. — Ŝi ne konsciis mem, kiom kostis al ŝi diri tiel, nur ŝajnis, ke interne, kvazaŭ pro eksplodo, falegis svelta konstruaĵo de pureco, sed super fumo kaj koto brilis pura fajro de ofero.

— En tiu okazo, — diris post mallonga silento la komandanto, — mi petas vin sekvi min.

Li surmetis la kaskedon kaj direktis sin tra la pordo, kontraŭa al tiu, en kiun eniris Runa. Ili eniris en turnon de hele prilumita koridoro, ĝi estis rekta, longa, kiel strato, malvarma kaj eĥoplena. En ĝia fino estis krada fera pordo; sentinelo, ĵetinte atentan brilon de la okuloj, movis ŝlosilon, sono de metalo tondris en abismoj de la grandega domo per minaca eĥo. Post tiu pordo altis, tra ĉiuj sep etaĝoj, mallarĝa interspaco; laŭ la etaĝoj ĉe ĉiu flanko tiriĝis placetoj, limigataj de balustrada fero. En egala distanco unu de la alia la placetoj estis kunigitaj per ŝtalaj ŝraŭbaj ŝtuparetoj, donantaj komunikadon al la etaĝoj. Vicoj de pordoj de unulokaj kameroj estis tiriĝantaj laŭlonge de ĉiu galerio; ĉio kune ŝajnis internaĵo de giganta abela ĉelaro, prilumita per senmova elektra lumo. Sur la placetoj sensone paŝadis aŭ, starante sur kunigaj pontetoj, rigardadis malsupren sentineloj. Sur kapturna alto de la vitra plafono brilis arklampaj lanternoj; multege da malpli grandaj lampoj lumis sur la muroj inter pordoj.

Runa neniam antaŭe estis en prizono, la prizono jam estis premanta ŝin. Ĉio afekciis, ĉio kondukis ĉi tie al silento kaj angoro; tiu pureco kaj klareco estis senkompate rompantaj ĉiujn ŝiajn pensojn, krom unu: «prizono». Asfaltaj, hele frotpurigitaj placetoj brilis, kiel flakoj; la kupro de la balustradoj, la blanka kaj griza farbo de la muroj estis purigitaj kaj lavitaj senriproĉe: lukso de malespero, kalkulita por longaj jaroj. Ŝi vigle imagis, ke ŝi ne foriros el ĉi tie; la sango frapis, kaj la piedoj peziĝis.

— Tio estas ne tiom proksima, — diris la komandanto, — ankoraŭ la sama distanco restas malsupre, — kaj li aliris vojturnon; malfermiĝis galerio, simila al la pasita. En ĝia mezo kruta spiralo de ŝtala ŝtuparo kondukis en la malsupran etaĝon. Ĉi tie ili pasis sub volba plafono de la subtera etaĝo al la fino mem de la konstruaĵo, kie, trans arko, en transversa sekcio de la koridoro estis tiel nomataj «sekretaj» kameroj. Ĉe unu el ili la komandanto abrupte haltis. Ekvidinte lin, ĉe la fenestro de sur tabureto leviĝis armita sentinelo; li mansalutis ĉe la viziero kaj raportis.

— Malfermu la 53-an, — diris la komandanto. Kun klopodemo, montranta ekstreman, sed silentan miregon, la sentinelo movis la ŝlosilon kaj la seruron. Poste li detiris la pezan pordon.

— Bonvolu, — turnis sin la komandanto al Runa, tralasante ŝin antaŭen; ŝi kaj li eniris, kaj la pordo dense fermiĝis.

Runa vidis la internaĵon de la kamero, tamen ne konsciis ĝin, sed rememoris nur poste. Sur la lito, mallevinte la kapon, sidis homo. Liaj piedoj kaj manoj estis en katenoj; fortika ŝtala ĉeno iris de fera zono, ŝlosita sur la talio, al ringo en la muro.

— Kio do, ĉu oni deziras montradi min al scivolantoj? — diris Drud, ekstarante kaj bruigante la ĉenon. — Do rigardu.

— Al vi estas permesita intervidiĝo en esceptaj kondiĉoj. La sinjorino estos ĉi tie dum dudek minutoj. Tia estas volo de la supera potenco.

— Jen kiel! Ni vidu. — La vizaĝo de Drud, rigardanta al Runa, esprimis ĉagrenon. — Ni vidu, al kio ankoraŭ vi kapablas.

La komandanto konfuziĝis; li ĵetis preteran rigardon al la pala vizaĝo de Runa, kiu respondis al li per rigardo de trankvila nekompreno. Sed li komprenis jam, ke Drud ne konas ŝin. En li vigliĝis suspektoj.

— Mi vidas, vi ne rekonas min, — signife kaj libere prononcis Runa, ridetinte tiel kviete, ke apenaŭ kaŝis rideton ankaŭ la komandanto, cedinte al ŝia sinregado. — Sed ĉi tiu lumo... — Ŝi eliris en la mezon de la kamero, deĵetinte punton de la mantelo. — Ĉu nun vi rekonis? Jes, mi estas Runa Beguem.

Drud komprenis, sed pro singardemo diris nenion, nur, kapjesinte, premis la tremerintan malvarman manon. La juvelŝtono de la fingroringo premis lian polmon. La komandanto, seke riverencinte al la junulino, direktis sin al la pordo; sur la sojlo li haltis:

— Mi avertas vin, 53-a, ke vi ne rajtas uzi la mallongan avantaĝon de la stato por ajnaj celoj, rompantaj la prizonan regularon. En alia okazo estos uzitaj eĉ pli striktaj rimedoj de via tenado.

— Jes, mi ne fuĝos dum tiuj dudek minutoj, — diris Drud. — Ni komprenas unu la alian.

La komandanto silente ĵetis rigardon al li, grakĝemis kaj eliris. La pordo dense fermiĝis.

Nun la junulino, sen obstakloj, en distanco de du paŝoj for de si povis pririgardi la homon, sugestintan al ŝi la grandan revon. Li estis en malliberula kostumo el kruda striita flanelo; la implikitaj haroj havis aspekton, kvazaŭ li ĵus dormis; la vizaĝo maldikiĝis. Profundiĝis la okuloj; en ili kaŝiĝis ombro, ŝirmanta nekompreneblan flagradon de la grandegaj pupiloj, en kiuj, ŝajne, moviĝas senfina homamaso, aŭ skuiĝas, rulante ondegojn, maro, aŭ vekiĝas dezerto por nokta vivo. Tiuj okuloj superŝutadis rigardanton per impresoj, havantaj nek nomon, nek mezuron. Tiel, eble, rigardas kuniklo en la okulojn de leono aŭ infano — al la vizaĝo de plenaĝulo. Runa-n kaptis malvarmo, sed la fleksiĝema animo de la virino baldaŭ restariĝis. Tamen dum la tuta daŭro de la intervidiĝo ŝi sentis sin kvazaŭ sub grandega sonorilo en surdiga potenco de ĝia vibrado.

— Estas profunda nokto, — diris Drud. — Vi, ĉi tie, — ĉu laŭ permeso? Kiu vi estas? Por kio?

— Ni parolu pli mallaŭte. Ni havas malmultan tempon. Ne demandu, mi mem diros ĉion.

— Sed mi ankoraŭ ne fidas al vi, — Drud balancis la kapon. — Ĉio ĉi estas neordinara. Vi estas tro bela. Eble, oni aranĝas por mi kaptilon. Kian? En kio? Mi ne scias. Homoj estas inventemaj. Sed — hastu paroli; mi ne deziras doni al vi tempon por kaŝitaj konsideroj de mensogo.

— Mensogo ne estas. Mi estas sincera. Mi deziras fari vin denove libera.

— Libera, — diris Drud, paŝante al ŝi, kiom permesis la ĉeno. — Vi uzis malĝustan vorton. Mi estas libera ĉiam, eĉ tie ĉi. — Sensone movante la lipojn, li estis ion pripensanta. — Sed tie ĉi mi ne plu deziras esti. Oni min dormigis. Mi vekiĝis — en la feraĵoj.

— Mi ĉion scias.

— Atenton! Mi aŭskultas vin!

Runa liberigis el faldoj de la robo etegan volvaĵon dikan je krajono kaj ŝiris ĝin. Tie brilis du insektaj pikiloj, du ŝtalaj, maldikaj, kiel tigeto, segiletoj — perfektaĵo de la teĥniko, priservanta sekretajn agojn. Tiuj produktoj, harditaj laŭ komplika maniero, uzata en Azio, dissegadis ŝtalon kun moleco de ligno, limigante la aferon per minutoj.

— Ilin mi akiris hazarde, preskaŭ per miraklo, en la lasta horo, antaŭ ol elveturi; la persono, kiu enmanigis ilin, certigis, ke ne ekzistas pli bona instrumento.

Drud prenis la donacon, rigardante al Runa tiel atente, ke ŝi konfuziĝis.

— Mi prenas, — diris li, — mi dankas — mi miras, — kaj al mi iĝis bone. Kiu vi estas, mirakla gastino?

— Mi apartenas al la rondo, forta per ligoj kaj riĉo; ĉio estas atingebla por mi sur la tero. Mi estis en la cirko. Ekde tiu memorinda vespero — sciu kaj kreskigu en vi tion, kion mi ne sukcesos diri — pasis du noktoj; ili kostas jarcenton. Mi venis al vi, kiel al forto neordinara; la sorto venigis min. Mi estas el tiuj, kiuj fidas al si. Mi ne havas etajn planojn, nanajn konsiderojn, ne havas kromajn pensojn kaj ruzon. Jen sinceraĵo... al kiu vi rajtas kalkuli. Mi deziras ekkoni vin en neĝenata kaj detala konversacio, tie, kie vi decidos. Mi estas unu el la fortoj, vokitaj de vi al konscio; tiu konscio logas; la celo estas ankoraŭ ne klara, sed grandega. Eblas ankaŭ, ke vi havas celojn, nekonatajn de mi: ĉio devas esti dirita en la sekva konversacio. Por multo mi nun ne havas esprimojn kaj vortojn. Ili venos. La ĉefa afero estas — scii, kie mi trovos vin.

Ŝi ekbrulis, — malrapide, elinterne, — kiel nubo, cedanta, momenton post momento, al la brilo de la suno. Ŝia belo trovis nun sian superan esprimon, — en la pozo, en la virge kuraĝa rigardo kaj en la voĉo, sonanta nerefuteble. Ŝajnis, traflugis bildoj de poemo, elaŭskultita en morna soleco; ĉiam pli delikate, ĉiam pli brile ekposedas ili la animon, obeigante ĝin al hela enkorpiĝo de ĉarmaj sekretoj de la spirito kaj la korpo; kaj Drud ekkonsciis, ke en tiu mondo, kiun forlasis li por la mondo alia, ne renkontis li pli harmonian forton de virina jubilo.

Ree deziris ŝi ekparoli, sed Drud haltigis ŝin per svingo de la katenitaj manoj.

— Tiuokaze estis vi, — certe diris li, — vi — kaj neniu alia, kiu kriis al mi. Mi ne distingis vortojn. Runa Beguem — la virino, portanta liberigon kun tia forto, povas postuli pro tio ĉion, eĉ vivon. Kvankam ekzistas io pli grava. Sed la tempo pasas. Ni renkontiĝos. Mi matene malaperos, kaj vespere estos ĉe vi; tiuj ĉenoj, kiuj faras min simila al hundo aŭ furioza frenezulo, — estas la sola obstaklo, sed vi distranĉis ĝin. Ho! Oni min gardas. Speciala sentinelo ĉiam estas ĉi tie, ĉe la pordo, kun ordono mortigi, se necesos. Sed — kia estas via ideo? Unu afero estas vera: sufiĉas, ke mi ekdeziru — kaj mi konas tiun vojon, — kaj la homaro ekirus tuta en la landon de Florantaj Radioj, forskuante la pasintecon de sur siaj piedoj sen eĉ unu suspiro.

— Ĉion farinte, eksciinte ĉion, kio necesas, mi foriras, sed ne forlasas vin. Foriru. Adiaŭ!

— Dio benos vin, — diris Drud, — tio estas ekster danko, sed en mia koro.

Li ridetis, kiel oni ridetas per la tuta vizaĝo, se rideto superplenigas la homon. Ne kapabla etendi unu manon, li etendis ambaŭ — ligitajn kaj disigitajn per la ĉeno de la mankatenoj; ambaŭ manojn etendis ankaŭ Runa. Li kunpremis ilin, milde skuinte, kaj la junulino deiris.

Tuj, — kvazaŭ ili divenus la tempon, — la pordo knaris kaj malfermiĝis; sur la sojlo ekstaris la komandanto, kaŝante la horloĝon:

— La tempo pasis, mi kondukos vin.

Runa kapjesis, eliris kaj laŭ la sama vojo revenis al sia veturilo.

Kiam oni longe rigardas al hele brulanta forno, kaj poste turnas la rigardon al mallumo — ĝi konservas stampitan brilon de braĝo, ties aeran lumon. Forveturante, inter domoj kaj stratoj Runa senĉese vidis la prizonon.




Rolando, dishakanta rokon — Rolando, heroo de francaj legendoj, estis ĉirkaŭita de saracenoj en pirenea montopasejo. Por ke lian glavon ne prenu la malamikoj, li enbatis ĝin en rokon, sed la roko disduiĝis (rim. de la tradukinto).