Aleksandro Grin

La mondo brilanta


«Ĝi estas — tie...»
Swift

Parto I

La renversita areno


I

Dum sep tagoj bunta tumulto de afiŝoj proklamadis al la urbanoj eksterordinaran elpaŝon en la cirko «Soleil» de «Homo de Duopa Stelo»; ankoraŭ neniam oni tiom multe paroladis pri tiaspecaj aferoj en gajantaj salonoj, malantaŭ teatraj kulisoj, en restoracioj, bierejoj kaj kuirejoj. Vere, la cirka arto ankoraŭ neniam promesis tiom multe, — ne logadis emociojn en la regionon de scivolemo, kiel nun. Eĉ la atleta lukto — la plej ŝatata amuzo de degenerintaj spiritaj heredantoj de Nerono kaj Elagabalo — foriris al la dua plano, kvankam jam estis venintaj kaj promenadis demonstre sur bulvardoj bestaj korpegoj de Greper kaj Noir — negro el afrika Liberio, — fumante dikegajn cigarojn, por miro kaj kortremo de aĝaj, sed pasiaj sinjorinoj. Eĉ paliĝis la fama fortulo-ĵonglisto Murray, ĵetanta en aeron fajrartaĵon da lumantaj pezaĵoj. Mallonge dirante, la cirko «Soleil» promesis ion vere neviditan. Starinte dum minuto antaŭ afiŝo, ni pli plene ol per ajnaj ekzemploj kaj komparoj komprenos la impreson, kiun ĝi faris al la homamaso. Kio do tie estas presita?

«Merkrede, — diris la afiŝo, — la 23-an de junio de la 1911-a jaro
okazos la unua, la sola kaj la lasta elpaŝo
de antaŭe neniam elpaŝinta,
mirinda, nevidita, escepta fenomeno,
nomanta sin «Homo de Duopa Stelo».

Sen pezo
Fluganta kuro
Mirakla flugo

Vera ŝvebado en la aero, kiu estos plenumita
sen helpo de kaŝitaj meĥanikaj rimedoj
kaj sen ajnaj aparatoj.

La Homo de Duopa Stelo restas pendi en la aero
ĝis 3 sekundoj da plena tempo.

La Homo de Duopa Stelo estas
la plej granda scienca enigmo de la nuna jarcento.

Biletoj, pro escepteco kaj neripeteblo de la spektaĵo,
estos vendataj de la 19-a ĝis la tago de la spektaklo;
la prezoj estas triobligitaj».

Agassiz, la direktoro de la cirko «Soleil», donis al ĵurnalistoj jenajn klarigojn. Antaŭ kelkaj tagoj al li venis nekonata homo; eĉ la trejnita okulo de tia fiaferspertulo, kiel Agassiz, sukcesis elŝiri el la mallonga renkontiĝo kun li nenion, kio metus stampon. Sur la vizitkarto de la vizitinto estis: E. D. — nure; nek adreso, nek profesio...

Dirante tiel, Agassiz prenis aspekton de homo, kiu scias multe pli, ol oni povas pensi pri tio, sed kiu estas diskreta pro gravaj kaŭzoj. Li diris:

— Mi vidis sendube kleran kaj riĉan homon, fremdan al la cirka rondo. Mi ne faras sekreton el tio, kion mi observis en li, sed... jes, li estas raraĵo eĉ por mi, kiu spertis nemalmulte dum tridek jaroj. Ĉe ni li ne servas. Li nenion postulis, nenion petis. Mi nenion scias pri li. Eĉ ne lian adreson. Estis sensence peni ekscii ion en tiu direkto, ĉar unusola lia elpaŝo estas ligita nek kun lia pasinteco, nek kun lia personeco. Ni tion ne bezonas. Tamen «Soleil» staras kaj plu staros alte, tial mi ne povis ellasi tian raran birdon. Li proponis pli multe, ol donus Barnumo mem, se li reviviĝus kaj venus ĉi tien kun siaj bestoj.

Lia propono estas tia: li elpaŝos antaŭ publiko unu fojon; vere unu fojon, nek pli, nek malpli, — sen honorario, sen regalo, sen ajna alia rekompenco. — Tiuj tri sen de Agassiz fajfis solide kaj bonguste. — Mi proponis kaj tion kaj tion, sed li rifuzis.

Laŭ lia peto, mi eksidis en la angulo, por ne malhelpi al la ekzerco. Li deiris al la pordo, palpebrumis mistere kaj ruze, kaj poste, — sen salto, sen ajna videbla peno, glate apartiĝinte en la aeron, ekmoviĝis trans la tablon, haltinte super ĝi, — super tiu ĉi inkujo, — dum ne malpli ol du sekundoj, post kio neaŭdeble, senskue liaj piedoj ree tuŝis la teron. Tio estis tiom stranga, ke mi tremeris, sed li restis trankvila, kiel klaŭno Doddy post kiam lin turnis en la dentoj Ernst Wit sur trapezo. — «Jen ĉio, kion mi scipovas, — diris li, kiam ni eksidis ree, — sed tion mi ripetos kelkajn fojojn, post kuro kaj sen kuro. Eble, mi havos inspiron. Tiam la publiko vidos pli multe. Sed tion ne eblas garantii».

Mi demandis — kion li scias kaj pensas pri si kiel pri nevidita, mirakla fenomeno. Li levis la ŝultrojn. — «Pri tio mi scias ne pli ol vi; probable, ne pli ol tiom, kiom scias iuj verkistoj pri siaj ideoj kaj temoj: ili venas. Tiel tio venas al mi». Plie li klarigis nenion. Mi estis afekciita. Mi proponis al li milionon; li rifuzis — kaj eĉ — oscedis. Mi ne insistis. Li rifuzis tiel decideme kaj sendispute, ke insisto egalus humiligon. Sed, nature, mi demandis, kiaj kaŭzoj devigas lin elpaŝi publike. — «De tempo al tempo, — diris li, — malfortiĝas mia kapablo, se ne vigligi ĝin; ĝi restariĝas plene, kiam estas spektantoj de miaj ekzercoj. Jen — la sola kuglego, al kiu mi estas alkatenita». Sed mi nenion komprenis; verŝajne, li ŝercis. Mi ricevis impreson, ke mi parolis kun elstara homo, konservanta striktegan inkognitecon. Li estas juna, serioza, kiel anatomo, kaj bonege vestita. Li portas briliantan pinglon, kiu kostas eble tricent mil. Ĉio ĉi estas pripensinda.

Jam en la sekva tago matenaj kaj vesperaj ĵurnaloj presis la intervjuon kun Agassiz; en unu ĵurnalo aperis eĉ improvizita portreto de la stranga gastrolanto. La lipaj kaj kapaj haroj de la portreto honorigus ajnan harkreskigantan reklamon. Al la leganto, elŝovinte la okulojn, rigardis feroca belulo.

Tiutempe la kulpinto de tuta tiu malkvieto, trarigardinte la ĵurnalojn kaj ĝissate admirinte la interesan portreton, demandis: — «Nu, Drud, ĉu ci estos la dudek trian en la cirko?»

Mem respondante al si, li aldonis: — «Jes. Mi estos kaj observos, kiel tiu forta blovo, tiu bato de kirlo estingos la etan inertan flamon de la malklera racio, pri kiu ambicias «la reĝo de la naturo». Kaj ŝvitaj gutoj kovros lian vizaĝon...»




«Soleil» — prononcu [soléj], france: «Suno» (rim. de la tradukinto).
Nerono — romia imperiestro (37–68), kruela kaj malĉasta tirano, ŝatinta interalie partopreni publikajn konkurojn (rim. de la tradukinto).
Elagabalo — romia imperiestro (204–222), la plej malĉasta el romiaj imperiestroj (rim. de la tradukinto).
Agassiz — prononcu [agássic] (rim. de la tradukinto).
Barnumo — Phineas Taylor Barnum (1810–1891) — fama usona cirka entreprenisto (rim. de la tradukinto).