Epilogo


1

Inter konversacioj, kiuj okazadis tiam inter Dezi kaj mi kaj kiuj ofte finiĝadis ĉe mateno, ĉar rilate de la samaj aferoj ni malkovradis kiel novajn iliajn flankojn, tiel ankaŭ novajn vidpunktojn, — speciale ŝatata estis por ni la temo pri vojaĝo duope tra ĉiuj tiuj lokoj, kiujn mi vizitadis antaŭe. Sed tio estis tro vasta plano, tial ni ĝin devis redukti. Tiutempe mi gajnis la proceson, kio donis kelkajn milojn, kiuj tre helpis realigi nian deziron. Sciante, ke mi ĉion formalŝparos, mi aĉetis en Leguet, nemalproksime de San-Riolo, unuetaĝan ŝtonan domon kun ĝardeno kaj libera terpeco, poste priplantita per fruktarboj. Mi faris precizan planon de interna aranĝo de la domo, konsiderinte ĉiujn detalojn de komforto kaj de unua impreso, kiun devis fari la ĉambroj al homo, eniranta en ilin, kaj komisiis aranĝi tion al mia amiko Toval, kies guston, scipovon paroligi aĵojn, mi konis jam ekde tiu tempo, kiam Toval havis propran domon. Li baldaŭ komprenis min, — tuj, kiam ekvidis mian Dezi-n. De ŝi estis kaŝita tiu aranĝo, kaj jen ni direktis nin en vojaĝon, kiu daŭris du jarojn.

Por Dezi, ĉiam plena de sia interna mondo kaj tre sinĝenema, malgraŭ ŝia ekstera kuraĝo, estis turmento sidadi en kompanio dum pluraj horoj aŭ akceptadi, tial ŝi baldaŭ laciĝis de tiaj centroj de bolanta publiko, kiel Parizo, Londono, Milano, Romo, kaj ofte plendadis pri perdita, laŭ ŝia esprimo, tempo. Fojfoje, dirinte ion, ŝi subite konfuzite eksilentadis, sole pro tio, ke ŝi altiris atenton al si. Baldaŭ rimarkinte tion, mi limigis nian kompanion — kvankam ĝi ŝanĝiĝadis — per tiaj homoj, en kies ĉeesto eblis paroli aŭ ne paroli, laŭdezire. Sed ankaŭ tiam la kapablo de Dezi transflugi en aliulajn sentojn plu kaŭzadis al ŝi ĝenitan suspiron. Ŝi ŝatis venadi mem kaj nur tiam, kiam ŝi deziris mem.

Sed la plej ŝatata ŝia amuziĝo estis iradi kun mi laŭ stratoj, pririgardante domojn. Ŝi ŝatis arkitekturon kaj sciis kompreni ĝin. Ŝin kortuŝadis antikvaj muroj, kun fosaĵoj kaj arboj ĉirkaŭ ili; iaj florantaj anguletoj inter ruinoj de mortinta epoko, aŭ puraj, novaj dometoj, kun senkonscia gracio de proporcieco de ĉiuj partoj, kio renkonteblas ekstreme malofte. Ŝi povis kontempli frontonon; fermitan densan pordon en jasmena densejo; ponton, kie turojn kaj arkojn markas super rapida akvo sovaĝaj anguloj de ombroj; ŝi povis skrupule taksi palacon kaj rimarki stilon en kabano. Pro ĉio ĉi mi rememoradis pri la domo en Leguet kun kaŝita insidemo.

Kiam ni revenis en San-Riolon, ni ekloĝis en gastejo, kaj en la tria tago mi proponis al Dezi veturi al Leguet por pririgardi akvofalojn. Ĉiam konsenta al ajna mia propono, ŝi tuj konsentis kaj laŭ sia kutimo ne dormis ĝis la dua horo, ĉiam pensante pri la veturo. Decidinte ion, ŝi ardiĝadis kaj jam ne povis trankviliĝi, antaŭ ol ŝi plenumos la intencitan. Matene ni estis en Leguet kaj de la stacidomo traveturis sur ĉevaloj al nia domo, pri kiu mi diris al ŝi, ke ĉi tie ni haltos por du tagoj, ĉar tiu domo apartenas al loka juĝisto, mia konato.

Sur ŝia vizaĝo aperis tiom bone konata al mi sinĝena kaj scivolema esprimo, kia estadis ĉiam dum vizito al nekonataj homoj. Mi ŝajnigis, ke mi estas distrita kaj iom laca.

— Kia ĉarma domo! — diris Dezi. — Kaj ĝi staras tute aparte; la ĝardeno, mi ĵuras, meritas atenton! Bona homo estas tiu juĝisto. — Tiaj estis ŝiaj konkludoj de aĵoj al homoj.

— Ordinara juĝisto, — respondis mi. — Eble, li estas bonega, sed kion ci trovis bonan, kara Dezi, en tiu kvadrato kun du verandoj?

Ŝi ne ĉiam povis esprimi, kion deziris, tial ŝi nur kunligis siajn impresojn kun mia demando per unu el ridetoj, kiu klare diris: «Afektado estas peko. Ja ci vidas simplan purecon de linioj, kiu senpezigas la konstruaĵon, kaj la verdan tegolaron, kaj la blankajn murojn kun vitroj, diafanaj, kiel blua akvo; tiujn ĉi larĝajn ŝtupojn, laŭ kiuj eblas malsupreniri malrapide, enpensiĝinte, al grandegaj trunkoj, sub ombron de alta foliaro, kie en interspacoj la suno kaj ombro pentris supren helajn kaj ardajn florojn de sukcese lokitaj florbedoj. Ĉi tie oni sentas sin mergita en amasiĝintan naturon, kiu, racie kaj kviete kunpremiĝante antaŭ la domo, kreas unu tutaĵon kun la antaŭa kaj la flanka fasadoj. Por kio do, kara mia, estas tiuj nenecesaj vortoj, al kiuj ci ne kredas mem?» Laŭte Dezi diris:

— Tre bone estas ĉi tie — tiel, ke tuŝas la koron.

Nin renkontis Toval, elirinta el profundo de la domo.

— Saluton, amiko Toval. Mi ne atendis vin renkonti! — diris Dezi. — Kion do vi faras ĉi tie?

— Mi atendas la gemastrojn, — respondis Toval tre sukcese, dum Dezi, korektante sub la mentono rubandon de la vojaĝa ĉapelo, estis ĉirkaŭrigardanta, starante en negranda gastoĉambro. Ŝiaj rapidaj okuloj rimarkis ĉion: tapiŝon, lakitan skulptitan kverkon, kamenon kaj skrupule elektitajn pentraĵojn en juglandlignaj kaj malakitaj kadroj. Inter ili estis pentraĵo de Guero, montranta du hundojn: unu kuŝas trankvile, alpreminte la muzelon al la piedoj, rigardante per homaj okuloj; la alia, ekstarinte, tuta estas strebanta al nevidebla fenomeno.

— La gemastroj forestas, — diris Dezi, alirinte kaj pririgardante la pentraĵon, — la gemastroj forestas. Tiu ĉi hundo tuj ekbojos. Ĝi komencos boji. Bona pentraĵo, amiko Toval! Eble, la hundo vidas malamikon?

— Aŭ mastron, — diris mi.

— Jes, ŝajnas, ke ĝi ekbojos afable. Kion do ni faru?

— Por vi estas preparitaj ĉambroj, — respondis Toval, kies maldikan, akran vizaĝon, kun grandaj degnaj okuloj, distranĉis mistera rideto. — Kio koncernas la juĝiston, do li, ŝajne, estas ĉi tie.

— Tio estas Adamo Corner? Ci diris, ke tiel nomiĝas tiu homo. — Dezi ekrigardis al mi, por ke mi klarigu, kiel la juĝisto estas ĉi tie, dum li forestas.

— Toval deziras, verŝajne, diri, ke Corner baldaŭ venos.

Mi dum tiu respondo devis forte mordi la lipon, pro kio rezultis io simila al: «ziras, ajne, iri, e orner balde enos».

— Ĉu ci ion manĝas? — diris mia edzino, rigardante en mian vizaĝon. — Ne, mi nenion komprenas. Vi ne respondis al mi, Toval, por kio vi estas ĉi tie, kaj vin estas tre agrable renkonti. Por kio vi deziras min impliki en io?

— Sed, Dezi, — petegante suspiris Toval, — per kio do mi kulpas, se la juĝisto estas ĉi tie?

Ŝi vigle turnis sin al li per kolera moviĝo, ankoraŭ ne sukcesinta transiri al la rigardo, sed tuj ekridis.

— Ĉu vi pensas, ke mi estas stultulino? — starigis ŝi la demandon rekte. — Se la juĝisto estas ĉi tie kaj estas tiel afabla, ke sendis vin rakontadi pri si misterajn historiojn, do bonvolu transdiri al li, ke ni — same, eble, — estas ĉi tie!

Kiel ajn estu bona tiu ludo, venis la momento por klarigi la aferon.

— Dezi, — diris mi, preninte ŝian manon, — ĉirkaŭrigardu kaj sciu, ke ci estas en cia hejmo. Mi intencis cin ankoraŭ iomete turmenti, sed ci jam emociiĝas, kaj tial danku Toval-on pro liaj zorgoj. Mi nur aĉetis; Toval eluzis multe da sia okupita tempo por la tuta interna aranĝo. La juĝisto vere estas ĉi tie, kaj tiu juĝisto estas ci. Ci devas juĝi, ĉu estis farite bone.

Dum mi estis klariganta, Dezi rigardis al mi, al Toval, al Toval kaj al mi.

— Ĵuru, — diris ŝi, paliĝinte pro ĝojo, — ĵuru per terura mara ĵuro, ke tio... Aĥ, kiel stulte! Certe, en la okuloj de ĉiu el vi samtempe staras po unu domo! Kaj ĉu estas mi, kiu estas la juĝisto?! Ja se ĝi estus eĉ malpura ŝedo...

Ŝi ĵetiĝis al mi kaj ŝmiris min per larmoj de admiro. La samon spertis Toval, penanta ne perdi sian degnan, sarkasman aspekton, ne cedantan al la atako. Poste komenciĝis pririgardado, kaj kiam ĝi, finfine, finiĝis, en la okuloj de Dezi estis ŝanĝbrilantaj ĉiuj aĵoj, perspektivoj, floroj, fenestroj kaj kurtenoj, kiel tio okazas sur humida surfaco de sapveziko. Ŝi diris:

— Ĉu ne ŝajnas al ci, ke ĉio subite povas malaperi?

— Neniam!

— Nu, sed mi havas tian mizeran karakteron; kiam io estas tre bona, do mi tuj komencas timi, ke oni de mi forprenos, rompos, ke al mi jam ne estos bone...

2

Al ĉiu homo — ne ofte, ne artefarite, sed per si mem, kaj nur en tago tre bona, inter aliaj, simple bonaj tagoj venas bezono ĉirkaŭrigardi, eĉ iĝi tia, kia li estis iam. Ĝi parencas al foliumado de malnovaj leteroj. Tia stato aperis foje al Dezi kaj al mi rilate de ŝia flava robo kun bruna franĝo, kiun ŝi konservadis kiel memoron pri la karnavalo omaĝe de Frezi Grant, la «Kuranta sur ondoj», kaj pri tiu renkontiĝo en la teatro, kiam mi nevole ofendis mian amikon. Foje komenciĝis rememoroj kaj daŭris, kun paŭzoj, tutan tagon, dum matenmanĝo, tagmanĝo, promeno, inter la matenmanĝo kaj la tagmanĝo kaj inter laboro kaj la promeno. Parolante pri ĉiutagaj aferoj, ĉiu el ni plu pensis pri la scenoj en Gel-Gju kaj sur «Merganaso», kiu, alvorte, frakasiĝis antaŭ jaro en rifoj, tamen ĉiuj saviĝis. Tuj kiam klare alfluadis la pasinteco, ĝi ekstaradis kaj postuladis diskutadon, kaj ni tuj komencadis retravivi tiun aŭ alian okazon, kun bedaŭro, ke ĝi ne povas ree ripetiĝi — nun — sen sia malklara estonteco. Ĉu tio estis antaŭsento, ke vespere la rememoroj viviĝos, aŭ tiu kvieta surfo, kiu rememorigas al homo, atinginta bordon, pri senfundaj spacoj, kiam li ankoraŭ ne sciis, kia bordo estas kaŝita trans silento de la horizonto, — diri tion povas nur malŝato al sia vivo, indiferenta psika esploro. Kaj jen ni ekparolis pri Biĉe Seniel, kiun mi amis.

— Jen tiuj ĉi okuloj vidis Frezi-n Grant, — diris Dezi, almetante la fingrojn al miaj palpebroj. — Jen tiu ĉi mano premis ŝian manon. — Ŝi tuŝis mian manon. — Tie, en la buŝo, estas la lango, kiu parolis kun ŝi. Jes, mi scias, tio turnas la kapon, se mi enpensiĝas tien, — sed poste iĝas serioze, grave, kaj mi deziras iradi tiel, por ne vekiĝi. Kaj tio transiros en neniun: ĝi estas nur en ci!

Krepuskiĝis; la ĝardeno malaperis kaj staris tie, en malhela soleco, tiel proksime de ni. Ni sidis antaŭ la domo, kiam brilo de fenestro prilumis Dick-on, nian majordomon, homon, kiu scipovis ĉion. Post li estis iranta, fiksrigardante kaj ridetante, alta homo en vojaĝa kostumo. Lia sunbruna, malklare konata vizaĝo trafis en lumon, kaj li diris:

— «Kuranta sur ondoj»!

— Filatre! — ekkriis mi, saltetante kaj ekstarante. — Mi sciis, ke renkontiĝo devis okazi! Mi vin perdis post tri monatoj da korespondado, kiam vi forveturis, kiel oni diris al mi, — ĉu en Saleron, ĉu en Diblon. Mi mem pasigis du jarojn en veturado. Kiel vi nin trovis?

Ni eniris en la domon, kaj Filatre rakontis al ni sian historion. Dezi komence estis silentema kaj demanda, sed, ekridetinte, rapide trankviliĝis, komencinte, laŭ sia kutimo, finrakontadi anstataŭ Filatre, se li haltadis. Tiam ŝi turnadis sin al mi, klarigante tre rezoneme kaj preskaŭ ĉiam maltrafe, kiel tio aŭ alio okazadis, — ĝusta signo, ke ŝi aŭskultas tre atente.

Ni eksciis, ke Filatre estis enpostenigita en kolonion de lepruloj, je ĉirkaŭ ducent mejloj for de Leguet, supren laŭ la fluo de Tavaso, kien li direktis sin kun la edzino baldaŭ post mia forveturo en Eŭropon. Ni disiris nur je kelkaj tagoj.

— La spuro estas trovita, — diris Filatre, — mi parolas pri tio, kio devas vin interesi pli, ol «Mary Celeste», pri kiu vi estis rakontanta sur «Merganaso». Tio estas...

— «Kuranta sur ondoj»! — rapide pelis lian glatan parolon Dezi kaj, ruĝiĝinte pro praveco de sia diveno, eksidis en trankvila pozo, kiu devis sugesti al ĉiuj: «Mi nur tion bezonis diri, kaj poste mi silentas».

— Vi pravas. Mi menciis pri «Mary Celeste». Kara Harvey, ni estis navigantaj sur vapora kutro en golfon; mi kaj du laborantoj de biologia stacio el Oroo, por ĉaso. Nokto atingis nin en roka riverbranĉo, dekstre de la insulo Kaparolo, kaj ni rapide pasis tiun lokon, por halti ĉe la arbaro, kie matene la matrosoj devis rezervi brullignon. Dum turniĝo la kutro komencis trabatiĝi en tavolo de flosanta ligna fatraso. En tiu loko estis centoj da negrandaj insuletoj, kaj manovroj de la kutro laŭ sinuoj de libera akvo kondukis nin al kvieta ronda golfo, kunpremita de alta foliara markezo. Timante perdi la vojon, pli ĝuste, plilongigi ĝin per nescia vagado laŭ tiu labirinto, la ŝipestro enigis la kutron en akvan sagon inter grandegaj ŝtonoj, kie ni pasigis la nokton. Mi dormis ne en la kajuto, sed sur la ferdeko kaj vekiĝis frue, kvankam jam mateniĝis.

Ne sonĝon ekvidis mi, ĉirkaŭrigardinte la fermitan rondon de la golfo, sed realan velŝipon, starintan je du kabloj for de mi, preskaŭ apud arboj mem, kiuj estis pli altaj, ol ĝiaj mastoj. Dua ŝipo, renversita, estis reflektiĝanta en profundo. Skuita tiel, kvazaŭ min, dormantan, oni ĵetus el lito en akvon, mi surgrimpis ŝtonon kaj, desaltinte, aliris laŭ la bordo al la ŝipo flanke de la poŭpo, disŝirinte la jakon en pecojn: tia densa interplektaĵo estis ĉirkaŭe, inter lianoj kaj trunkoj. Mi ne eraris. Tio estis «Kuranta sur ondoj», la ŝipo, forlasita de la ŝipanaro, lasita al akvo, vento kaj soleco. Sur la jardoj ne estis veloj. Al mia krio neniu venis. La savboato, duone plena de akvo, kuŝis sur la flanko, sur rando de la deklivo. Mi levis rustiĝintan malplenan ladaĵon, elĉerpis la akvon kaj, ĉar la remiloj kuŝis apude, atingis la ŝipon, surgrimpinte la ferdekon laŭ la ankra kablo, ĉe la poŭpo.

Laŭ ĉio eblis konkludi, ke la ŝipo estis lasita ĉi tie antaŭ pli ol jaro. Sur la ferdeko trakreskis herbo; ĉe la pavezoj vento alblovis foliojn kaj branĉetojn. Laŭ la jardoj, ĉirkaŭvolvinte ilin, malleviĝis lianoj, kies tigoj, kovritaj de floroj, estis balanciĝantaj, kiel ŝirpecoj de rigiloj. Mi malsupreniris internen kaj tremeris, ĉar malgranda serpento, la sola viviganta la salonon, montris al mi sian bizaran kaj bele malican vivon, glitinte laŭ la tapiŝo trans angulon de la koridoro. Poste trakuris muso. Mi eniris en vian kajuton, kie meze de malordo, frakasita vazaro kaj ĉifonoj, kuŝaĉantaj sur la planko, mi trovis amason de grandegaj grimpantaj skaraboj de malpura verda koloro. Interne estis sufoke — morale sufoke, kvazaŭ se oni min entombigus ĉi tie, alkalkulinte al skaraboj. Mi ree eliris sur la ferdekon, poste en la kuirejon, la loĝejon; ĉie estis nuda malordo, plena de rubaĵo kaj moskitoj. Malagrabla stuporo, ĝeno kaj sopiro atakis min. Mi lasis serĉojn al la ŝipestro, kiu alkondukis tiutempe la kutron al la «Kuranta», kaj al liaj matrosoj, kiuj bruigis la golfon per ekkrioj de sana mirego kaj fervore komencis preni ĉion, kio taŭgis por uzo. Miaj konatoj, la laborantoj de la biologia stacio, same cedis al la pasio de trovado kaj pasigis duontagon, mortigante per bastonoj serpentojn, kaj priserĉante ĉiujn angulojn, esperante trovi spurojn de homoj. Sed ne estis la loglibro, nek ajnaj paperoj; nur en la tablo de la ŝipestra kajuto, en fendo de la malproksima angulo de la kesto ŝtopiĝis ŝirpeco de letero; ĝi konserviĝas ĉe mi, kaj mi montros ĝin al vi iam.

Ĉu mi povas esperi, ke vi legos tiun leteron, kiun mi ne deziris... Probable, la skribinto mem disŝiris la leteron. Sed la diveno estas samtempe demando, kiun solvu ne mi.

Mi staris sur la ferdeko, rigardante al la pintoj de la mastoj kaj al la pintoj de la arbaraj gigantoj, kiuj estis pli altaj, ol la mastoj, super kiuj eĉ pli alte estis irantaj indiferentaj, belaj nuboj. De tie pendis, kiel rigidiĝinta pluvo, reto da lianoj, etendante al ĉiuj flankoj tentaklojn, esperantajn, atendantajn buklojn sur finoj de pendantaj branĉoj. Facila blovo de vento ekmovis tiun implikitan sur ĉio stabila sur ilia vojo armeon da prilumitaj de la suno spiraloj kaj folioj. Unu buklo, balanciĝante antaŭen-malantaŭen tre proksime de la ĉapelo de la ĉefmasto, ne ekpendis vertikale, kiam la vento kvietiĝis, sed restis sub negranda angulo, kiel pendolo, retenita ĉe leviĝo. Ĝi estis penanta. Facile premis la vento, kaj, apenaŭ tuŝinte lignon, la buklo tuj ĉirkaŭvolviĝis ĉirkaŭ la masto, tremante, kiel kordo.

Dezi, iĝinta silentema, senmove rigardis al Filatre tra kurteno de larmoj, ŝirmantaj ŝiajn okulojn.

— Kio estas al ci? — diris mi, mem emociita, ĉar mi klare imagis al mi ĉion, kion vidis Filatre.

— Ho, — flustris ŝi, timante paroli laŭte, por ne ekplori. — Tio estas tiel bela! Kaj estas tiel malgaje kaj tiel bone, ke ĉio ĉi estas — tia!

Mi stulte demandis, kio ŝin tiel afekciis.

— Mi ne scias, — respondis Dezi, viŝante la okulojn. — Poste mi ekscios. Rakontu, kara doktoro.

Rimarkinte ŝian nervecon, Filatre mallongigis sian rakonton.

Ili eliris el la insula labirinto kun granda peno. Esperante iam renkonti min, Filatre klopodis ekscii helpe de Brown pri la sorto de la «Kuranta». Nur post du monatoj li ricevis informojn. «Kuranta sur ondoj» estis vendita al Hec Letry kontraŭ duonprezo kaj foriris al Akvitanio tuj post la vendo sub komando de ŝipestro Herud. Post tiam pri ĝi neniu aŭdis ion ajn. Ĉu ĝi iĝis viktimo de malica intenco, de al neniu konata plano, aŭ saviĝis en la riveraj densejoj disde malamika persekuto; ĉu formortis ĝia ŝipanaro pro epidemio, aŭ, forlasinte la ŝipon, pereis en la densejo pro malsato kaj bestoj? — ekscii ne eblis. Nur post multaj jaroj, kiam sur bordoj de Tavaso oni komencis trovadi oron, aperis supozo de aventuro, de ora revo, kapabla turni plenaĝulojn en infanojn, sed eĉ kun tio, se deziris, paciĝis nur tiu, kiu ne povis trankviliĝi kun nescio. La «Kuranta» estis lasita tie, kie ĝin hazarde trafis la kutro, ĉar ne troviĝis dezirantoj ree serĉi la plene prirabitan ŝipon, kun reputacio, nutranta superstiĉojn.

— Sed tio ne sufiĉas por mi kaj por vi, — diris Filatre, kiam ni priparolis kaj pripensis ĉion, ligitan kun la ŝipo de Seniel-oj. — Ĵus hieraŭ mi renkontis junan sinjorion — Biĉe-n Seniel.

La okuloj de Dezi sekiĝis, kaj ŝi retenis rideton.

— Ĉu Biĉe-n Seniel? — diris mi, komprenante nur nun, kiel por mi estis grave scii pri ŝia sorto.

— Biĉe-n Kavaz.

Filatre retenis paŭzon kaj aldonis:

— Jes. Sur ŝipo, iranta al Riolo. Ŝia edzo, Hektoro Kavaz, estis kun ŝi. Lia edzino malsanetis, kaj li invitis min, eksciinte, ke mi estas kuracisto. Mi ne sciis, kiu ŝi estas, sed komencis konjekti, kiam, aŭdinte mian familinomon, ŝi demandis, ĉu mi konas Tomason Harvey, loĝintan en Liss. Mi respondis jese kaj multe rakontis pri vi. Singardemo detenis min rakonti pri nur al ni konataj faktoj de tiu vespero, kiam okazis la kartludo ĉe Sters, kaj pri kelkaj aliaj cirkonstancoj, de alia speco, ol tiuj, pri kiuj estas dece paroli en hazardaj konatiĝoj. Sed, ĉar la konversacio tuŝis la historion de la ŝipo «Kuranta sur ondoj», mi trovis necese rakonti, kion mi vidis en la arbara golfo. Ŝi parolis diskrete, kaj eĉ tiu mia malkovro de la ŝipo elirigis ŝin el la trankvila stato nur por unu momento, kiam ŝi diris, ke pri tio nepre devus ekscii vi. Ŝia edzo, mirinde vigla, sprita kaj agrabla homo, rakontis al mi, siavice, pri tio, ke dum unua tempo post la edziĝo li ofte sonĝadis — vin, sur boato duope kun juna virino, kies vizaĝo estis fermita. Tiam evidentiĝis, ke li konas vian historion, kaj la konversacio, iĝinte pli malkaŝa, revenis al la eventoj en Gel-Gju. Nun ĝi iris senĝene. Neniun vorton diris Biĉe Kavaz pri sia rilato al vi, sed mi vidis, ke ŝi estas plena de certeca meditemo — el malproksime, kiel bordo rigardas al alia bordo trans bluan ebenaĵon de akvo.

— «Li povus esti pli proksima al vi, kara Biĉe, — diris Hektoro Kavaz, — se ne estus tiu tragedio kun Guez. La cirkonstancoj devis kuniĝi. Ilin disŝiris tiu akcidento, tiu subita morto».

— «Ne, la vivo, — respondis la juna virino, ekrigardante al Kavaz kun fido kaj rideto. — En tiuj tagoj la vivo starigis min antaŭ fermita pordo, de kiu mi ne havis ŝlosilon, por konvinkiĝi per ĝi, ĉu tio ne estas imito de pordo. Mi ne frapas al nemalfermeblaj pordoj. Tuj montriĝis neeblo subteni la rilatojn. Mi ne komprenas ion — sekve ĝi ne ekzistas!»

— «Tio estas dirita malmodeste!» — rimarkis Kavaz.

— «Kial? — ŝi sincere miris. — Mi deziras ĉiam esti nur kun ci. Kio povas esti pli modesta, kara doktoro?»

— «Aŭ pli grandioza», — respondis mi, konsentante kun ŝi. Ŝi havis negrandan febron — negravan malvarmumon. Mi adiaŭis sub viva impreso de ŝia personeco — impreso de netuŝebleco kaj afableco. En San-Riolo mi renkontis Toval-on, kiu vizitis min; ekvidinte mian nomon en la libro de la gastejo, li, eksciinte, ke mi estas ĝuste tiu doktoro Filatre, tuj sciigis ĉion pri vi. Ĉu necesas diri, ke mi tuj pakis miajn aĵojn kaj ekveturis, lasinte ĉiujn aferojn de la kolonio? Aĥ jes. Mi komencis forgesadi. Biĉe Kavaz petis min, se mi vin renkontos, transdoni al vi ŝian leteron.

Li fosis en la teko kaj elprenis negrandan koverton, sur kiu estis mia nomo. Ĵetinte rigardon al Dezi, kiu sinĝeneme kaj haste kapjesis, mi tralegis la leteron. Ĝi konsistis el kvin linioj: «Estu feliĉa. Mi rememoras vin kun danko kaj estimo. Biĉe Kavaz».

— Ĉu nure... — diris elrevigita Dezi. — Mi atendis ion plian. — Ŝi ekstaris, ŝia vizaĝo ardiĝis. — Mi atendis, ke en la letero estis agnoskita rajto kaj feliĉo de mia edzo vidi ĉion, kion li deziras kaj vidas, — tie, kie li deziras. Kaj devis ankoraŭ esti: «Vi pravas, ĉar tion diris vi, Tomaso Harvey, kiu ne mensogas». — Kaj jen tion diros mi anstataŭ ĉiuj: Tomaso Harvey, vi pravas. Mi mem estis kun vi en la boato kaj vidis Frezi-n Grant, la junulinon en punta robo, ne timantan paŝi abismon per la piedoj, ĉar ankaŭ ŝi vidas tion, kion ne vidas aliaj. Kaj tio, kion ŝi vidas, estas donita al ĉiuj; prenu ĝin! Mi, Dezi Harvey, estas ankoraŭ juna, por juĝi pri tiuj komplikaj aferoj, sed mi ree diros: «Homon oni ne komprenas». Necesas lin kompreni, por ekvidi, kiel estas multe da nevidebla. Frezi Grant, ci ekzistas, ci kuras, ci estas ĉi tie! Diru al ni: «Bonan vesperon, Dezi! Bonan vesperon, Filatre! Bonan vesperon, Harvey!»

Ŝia vizaĝo brilis, koleris kaj ridis. Nevole mi ekstaris kun malvarmo en la dorso, kion faris tuj ankaŭ Filatre, — tiel mirinde eksonoris la voĉo de mia edzino. Kaj mi aŭdis vortojn, diritajn sen ekstera sono, sed tiel klare, ke Filatre retrorigardis.

— Nu, jen, — diris Dezi, eksidante kaj faciligite suspirante, — bonan vesperon ankaŭ al ci, Frezi!

— Bonan vesperon! — aŭdis ni de sur la maro. — Bonan vesperon, amikoj! Ĉu ne enuas vi sur malhela vojo? Mi hastas, mi kuras...