Ĉapitro XXXI


Mi trovis en la gastoĉambro Biĉe-n kaj Botwel-on. Ekvidinte ŝin, mi iĝis trankvila. Por mi sufiĉis vidi ŝin kaj paroli kun ŝi. Ŝi estis modere vigla, Botwel estis zorgoplena kaj streĉita.

— Mi multon sukcesis fari, — deklaris li. — Mi estis ĉe la enketisto, kaj li promesis, ke Biĉe estos apartigita el la afero, kiel materialo por gazetoj, kaj ankaŭ en la senco de ŝia persona ĉeesto en la juĝejo. Ŝi sendos siajn depoziciojn skribe. Sed mi estis ankoraŭ ie kaj ĉie lasadis monon. Eblis pensi, ke miaj poŝoj estas tranĉitaj. Biĉe, ĉu vi ankoraŭ iam aĉetados ŝipojn?

— Ĉiam, kiam mian rajton rompos iu. Sed mi vere ricevis lecionon. Mi ne tiom gajis, — turnis ŝi sin al mi, — ke mi deziru iam ankoraŭfoje tuŝi ion falantan sur la kapon. Sed ne eblis pensi.

— La sentaŭgulo mortis, — diris Botwel. — Mi sendos al Butler en la prizonon cigarojn, vinon kaj florojn. Sed vi, Harvey, vi — senkulpa kaj en nenio komplica homo, — kiele estis al vi sidi apud la kadavro dum tiuj horoj?

— Al mi estis malfacile pro alia kaŭzo, — respondis mi, turnante min al la junulino, kiu rigardis al mi kun medito kaj intereso. — Ĉar mi malamis la situacion, ĵetintan al vi sian acerban ombron. Kio koncernas la cirkonstancojn de la afero, do ili kvankam estas simplaj esence, tamen estas strangaj, kiel renkontiĝo post vico da jaroj, kvankam tio estas nur moviĝo al unu punkto.

Poste estis detale pridiskutitaj ĉiuj momentoj de la dramo en iliaj apartaj, por ĉiu persono, kondiĉoj. Botwel malklare imagis la internan situon de la ejoj de la gastejo. Tiam Biĉe postulis paperon, kiun Botwel tuj alportis. Dum li estis iranta, Biĉe diris:

— Kiel vi fartas nun?

— Mi pensis, ke mi venos al vi.

Ŝi levetis la manon kaj deziris ion rapide diri, ion, evidente okupantan ŝiajn pensojn, sed, ŝanĝinte la esprimon de la vizaĝo, ŝi trankvile rimarkis:

— Tion mi scias. Mi komencis cerbumi pri ĉio pli diligente, ol antaŭ la veno ĉi tien. Jen kio...

Mi atendis, maltrankviligita per ŝia trankvilo pli, ol tion kaŭzus malvarmeco aŭ ĉagreno. Ŝi ridetis.

— Mi ankoraŭfoje dankas pro la partopreno, — diris Biĉe. — Botwel, vi alportis rompitan krajonon.

— Vere, — respondis Botwel. — Sed tiuj ĉi tagoj montriĝis per tiaj eksterordinaraj flankoj, ke la krajono, mi atendas, — subite akriĝos mem! Harvey konsentas kun mi.

— Principe — jes!

— Tamen prenu la tranĉileton, — diris Biĉe, ridante kaj donante al mi la tranĉileton kune kun la krajono. — Ĝuste tio estas la necesa principo.

Mi akrigis la krajonon, kontenta, ke ŝi ne koleras. Biĉe nefideme ŝancelis ĝian akran pinton, poste komencis desegni la enirejon, la elirejon, la ĉambron, la koridoron kaj la ŝtuparon.

Mi staris, kliniĝante super ŝia ŝultro. En la malgranda firma mano la krajono estis moviĝanta kun tia reguleco kaj precizeco, kiel en truoj de ŝablono. Ŝi kvazaŭ estis nur superdesegnanta liniojn, videblajn nur por ŝi. Sub tiu desegnaĵo Biĉe desegnis konturajn figurojn: de mi, de Butler, de la komisaro kaj de Garden. Ĉiuj ili estis konvinkaj, kiel japana grotesko. Mi esprimis certecon, ke tiuj majstreco kaj facileco lasis pli grandan spuron en ŝia vivo.

— Mi ne ŝatas desegni, — diris ŝi kaj, amuziĝante, faris rapidan, rektan, kvazaŭ faritan per liniilo, strekon. — Ne. Tio por mi estas tre facila. Se vi estus ĉasisto, ĉu vi povus trovi plezuron en ĉasado al kokoj meze de korto? Same mi. Krome, mi ĉiam preferas originalon al desegnaĵo. Tamen mi deziras konsiliĝi rilate de Brown. Vi konas lin, vi parolis kun li. Ĉu indas proponi al li monon?

— Laŭ tuta tikleco de la stato de Brown, en kiu li troviĝas nun, mi pensas, ke tiun aferon necesas aranĝi tiel, kvazaŭ li vere estus aĉetinta la ŝipon de Guez kaj vere pagis al li. Sed mi estas certa, ke li ne prenos monon, alivorte prenos ilin nur sur papero. Sur via loko mi komisius tiun aferon al juristo.

— Mi diris ja, — diris Botwel.

— Sed la afero estas simpla, — insistis Biĉe, — Brown eĉ sciigis vin, ke li posedas la ŝipon fikcie, ne reale.

— Jes, inter ni tio estus tiel, — sen paperoj kaj formalaĵoj. Sed negocisto havas kulton de formo, kaj ĉar ni supozas, ke Brown havas nek bezonon, nek deziron friponi, ricevinte monon kontraŭ aliula havaĵo, — do ni ne rifuzu al li pri afera pureco, kiu konsistigas parton de lia vivo.

— Mi ankoraŭ pensos, — diris Biĉe, penseme rigardante al sia desegnaĵo kaj ĉirkaŭigante mian figuron per ovala duobla linio. — Eble, al vi tio ŝajnas stranga, sed aranĝi la aferon kun la forpasinta Guez aspektis por mi pli nature, ol plekti nun tiun oficialan bagatelaĵon. Ĉu mi povas konfuzi Brown-on, se mi venos al li?

— Preskaŭ certe, — respondis mi. — Sed preskaŭ certe li montros la konfuziĝon per tio, ke sendos al vi sian komisiiton, iun vulpon, revantan pri koruptaĵo, kaj tial ĉu ne estas pli bone, ke vi mem faru unuan tian paŝon?

— Vi pravas. Tiel estos pli agrable kaj al li kaj al mi. Kvankam... Ne, vi vere pravas. Ni havas planon, — daŭrigis Biĉe, forigante zorgan sulkon, kiu ludis inter ŝiaj maldikaj brovoj, ŝanĝante la pozon kaj ridetante. — La plano konsistas en jeno: lasi dume ĉiujn aferojn kaj iri al la «Kuranta». Mi tiel delonge ne estis sur la ferdeko, kiun mi konas ekde la infaneco! Tage estis varmege. Ĉu vi aŭdas, kia bruo? Ni devas vigliĝi.

Vere, en la grandegajn fenestrojn de la gastoĉambro estis penetrantaj ĥoraj krioj, muziko, tuta festa zumado de la nove refortiĝinta karnavalo. Mi tuj konsentis. Botwel iris por ordoni pri veturo. Sed mi estis nur dum unu minuto kun Biĉe, ĉar eniris ŝiaj parencoj, la gemastroj de la domo — gemaljunuletoj, rondaj, kiel du skrupule vestitaj pilkoj, kaj mi estis prezentita al ili de la junulino, kun faciliĝo konvinkiĝinte, ke ili nenion scias pri mia historio.

— Ĉu vi venis por gaji, por rigardi, kiel oni festas ĉi tie? — diris la mastrino, kaj ŝia sulka vizaĝo estis pardonpetanta pro la ĝeno kaj la bruo de la urbo. — Ni nun ne eliras, ne. Nun ĉio estas ne tiel. Kaj la karnavalo estas malbona. En mia tempo sola Bredener jungadis dek du ĉevalojn. Karlson lanĉis «Oceanion» — admirindan pavilonon sur radoj, kaj mi estis tie ĉefa Venuso. En la ĝardeno de Lacotte fontano ŝprucis per vino... Ho, kiel ni dancis!

— Ĉio estas sentaŭga, — diris la maljunulo, kiu, ŝajnis, estis grizhariĝanta kaj malgrandiĝanta kun ĉiu minuto, tiel li estis kaduka. — Ne estas eĉ deziro elveturi por rigardi. En la mil okcent... nu, tutegale, mi duelis kun Osborne. Li estis en kostumo «Kato en botoj». El mi oni elprenis tri kuglojn. El li — sep. Li mortis.

La gemaljunuletoj staris apude, pare, enprofundiĝintaj en nevideblan antikvan muskon; ili staris kun peno, kaj mi adiaŭis ilin.

— Mi dankas vin, — diris la maljunulino per neatendite firma voĉo, — vi helpis al Biĉe aranĝi tutan tiun aferon. Jes, mi diras pri la piratoj. Kio do, ĉu oni pendumis ilin? Antaŭe ĉi tie estis multe da piratoj.

— Tre, tre multe da piratoj! — diris la maljunulo, malgaje balancante la kapon.

Ili ĉion miksis. Mi rimarkis aludan rigardon de Biĉe kaj, riverencinte, eliris kune kun ŝi, sekvata de maljunula flustro:

— Ĉio estas sentaŭga... sentaŭga... Tre multe da piratoj!