Ĉapitro XXI


Je la deka horo vespere aperis lumtura fajro; ni estis alirantaj al Gel-Gju.

Mi staris ĉe la tribordo kun Proctor kaj Bolt, observante strangan fenomenon. Dum pliheliĝadis la fajro de la lumturo, la supra linio de la longa kabo, apartiganta la havenon disde la oceano, iĝadis klare videbla, ĉar malantaŭ ĝi naĝis ora nebulo — vasta luma tavolo. Tiu fenomeno, karaktera nur por grandaj urboj, ŝajnis al mi troa por la relative negranda Gel-Gju, pri kiu mi aŭdis, ke en ĝi estas kvindek mil loĝantoj. Malantaŭ la kabo estis io simila al flava aŭroro. Proctor alportis lornon, sed distingis nenion, krom konstruaĵoj sur la kabo, kaj eldiris supozon, ĉu tio ne estas rebrilo de granda incendio.

— Tamen malestas fumo, — diris alirinta Dezi. — Vi vidas, ke la lumo estas pura; ĝi estas preskaŭ diafana.

En silento de la vespero mi komencis distingi sonon, nedifinitan, kiel balbutado; sonon kun rekantaĵo, kun zumado de trumpetoj, kaj mi subite komprenis, ke tio estas muziko. Tuj kiam mi malfermis la buŝon por diri pri la diveno, aŭdiĝis malproksimaj pafoj, al kio ĉiuj tuj turnis sian atenton.

— Oni pafas kaj ludas! — diris Bolt. — Pafas sufiĉe vigle.

Tiutempe ni komencis preterpasi la lumturon.

— Baldaŭ ni ekscios, kion ĝi signifas, — diris Proctor, direktante sin al la rudro, por enkonduki la ŝipon en la rodon. Li anstataŭis Tobbogan-on, kiu senprokraste aliris nin, same esprimante miron pri la hela lumo kaj pafado.

La ŝipo turniĝis, kaj tiam la veloj ŝirmis la malfermiĝintan havenon. Ni ĉiuj hastis sur la teŭgon, nenion komprenante, tiom ni estis mirigitaj kaj admirigitaj de la disvolviĝinta spektaĵo, akra kaj belega en stelplena mallumo.

Duono de la horizonto aperis antaŭ niaj okuloj en brilo de iluminado. En la aero pendis hela ora reto; brilantaj girlandoj, konstelacioj, fajraj rozoj kaj globoj de elektraj lanternoj estis, kiel grandaj perloj inter oraj ornamaĵoj. Ŝajnis, ĉi tien kunfluis fajroj de la tuta mondo. Ŝipoj de la rodo brilegis, priŝutitaj per blankaj radiaj punktoj. Sur barko, nigra malsupre, kun ferdeko, prilumita, kiel ĉe incendio, estis turniĝanta, disŝutante sparkojn, fajra, diamanta rado, kaj kelkaj raketoj elkuris el post tegmentoj en la nigran ĉielon, kie, malrapide turniĝinte malsupren, ili estingiĝis, faliginte verdajn kaj bluajn falstelojn. Samtempe iĝis distingeble aŭdebla la muziko; taga zumado de homamaso, alfluganta de la kajo, fojfoje superbruadis ĝin, lasante nur frapadon de tamburo, kaj poste liberigadis ĝin ree, kaj ĝi klare sonis laŭ la akvo, — tio, kion oni nomas: «ludas en la oreloj». Ludis ne unu orkestro, sed du, tri... eble, pli, ĉar fojfoje venadis tumulta miksiĝo de sonoj, kie nur tamburo sciis, kion ĝi faru. La rodo kaj la haveno estis kovritaj de boatoj, plenaj de pasaĝeroj kaj lanternoj. Ree komenciĝis furioza pafado. De sur la boatoj sonoris gitaroj; estis aŭdeblaj rido kaj krioj.

— Jen kia Gel-Gju, — diris Tobbogan. — Kia, eblas diri, renkonto por ni!

La borda lumo estis tiom forta, ke mi vidis la vizaĝon de Dezi. Ĝi, brilanta kaj afekciita, estis tremetanta. Ŝi penis sukcesi vidi ĉie; apenaŭ ŝi vidis, kun kiu ŝi parolas, ŝi estis tiel ekscitita, ke babilis senĉese.

— Mi neniam vidis tiajn aferojn, — paroladis ŝi. — Kiel tion ekscii? Tamen — Ho! Ho! Ho! Rigardu, ankoraŭ raketo! Kaj tie; kaj jen — samtempe du. Tri! Kvara! Hu ra! — subite ekkriegis ŝi, ekridis, viŝis la humidajn okulojn kaj eksidis kun ŝtoniĝinta vizaĝo.

La antaŭvelo falis. Ni aliris kun la duonmallevita ĉefvelo, kaj «Merganaso» ĵetis la ankron apud fera buo, en kies ringon estis haste traigita la poŭpa haŭsero. Mi vagadis inter la tumulto, fojfoje renkontante Dezi-n, kiu aperadis ĉe ĉiuj ŝiprandoj, avide pririgardante la brilantan rodon.

Ĉiuj ni estis en iom levita, paroksisma stato.

— Ni ĵus decidis, — diris Dezi, kunpuŝiĝante kun mi. — Ni ĉiuj veturas; restos unu matroso. Certe, ankaŭ vi strebas trafi plej baldaŭ sur la bordon, ĉu?

— Memkompreneble.

— Nenio alia restas, — diris Proctor. — Certe, ni ĉiuj veturos tuj. Se vi venas en malhelan rodon kaj aŭdas tri sonorilbatojn, estas klare — ne hastinde, sed en tia ĉi afero ankaŭ miaj piedoj dancas.

— Mi mortas pro sciavido! Mi iras min vesti! Ha! Ho! — Dezi ekhastis, stumblis kaj ĵetis sin al la ŝiprando. — Kriu al ili! Ni kriu! He! He! He!

Tio rilatis al granda kutro, sur kies poŭpo kaj pruo flirtis flagoj, kaj la randoj kaj la markezo estis ĉirkaŭpendigitaj per koloraj lanternetoj.

— He, sur la kutro! — kriis Bolt tiel laŭte, ke la remistoj kaj sinjorinoj, kiuj sidis tie en gaja kompanio, ĉesis remi. — Alproksimiĝu, se al vi ne estas malfacile, kaj klarigu, pro kio vi ne povas dormi!

La kutro aliris al «Merganaso», sur ĝi oni kriadis kaj ridegadis. Kiam ĝi aliris, sur nia ferdeko iĝis tute hele, ni klare vidis ilin, ili — nin.

— Ja tio estas karnavalo! — diris mi, respondante al ekkrioj de Dezi. — Ili estas en maskoj; ĉu vi vidas, ke la virinoj estas en maskoj!

Vere, parto de la viroj prezentis teatran bandon da indianoj, markizoj, arlekenoj; sur la virinoj estis silkaj kaj atlasaj kostumoj de diversaj nacioj. Iliaj duonmaskoj, etaj ruzaj mentonoj kaj nudigitaj brakoj portis gajajn maskeradajn teruraĵojn.

Sur la boato ekstaris viro, vestita en ruĝa kamizolo kun arĝentaj butonoj kaj en alta ĉapelo, ornamita per verda plumo.

— Ĝentlemanoj! — diris li, furioze grincante per la dentoj kaj, montrinte tranĉilon, skuis ĝin. — Kiel aŭdacas vi veni ĉi tien, kiel malpuraj fumtubistoj al blindige blankaj panistoj? Tuj fajrigu ĉion, kio brulas! Fajrigu vian ŝipon! Kion vi deziras de ni?

— Diru, — kriis, ridante kaj ĝeniĝante, Dezi, — kial ĉe vi estas tiel hele kaj gaje? Kio okazis?

— Infanoj, de kie vi venis? — malgaje diris ebria dikulo en blanka kapoto kun bluaj bulkvastoj.

— Ni estas el Riolo, — respondis Proctor. — Bonvolu diri ion kompreneblan.

— Ili vere nenion scias! — kriis virino en duonmasko. — Ni havas karnavalon, ĉu vi komprenas?! Veran karnavalon kaj ĉiujn plezurojn, kiujn vi deziras!

— Karnavalo! — mallaŭte kaj solene prononcis Dezi. — Dio, pardonu kaj indulgu min!

— Tio estas karnavalo, ĝentlemanoj, — ripetis la ruĝa kamizolo. Li estis en ekstazo. — Nenie estas; nur ĉe ni okaze de centjariĝo de la fondo de la urbo. Ĉu vi komprenis? La junulino estas beleta. Donu ŝin ĉi tien, ŝi kantos kaj dancos. Kompatindulino, kiel brulas ŝiaj okuletoj! Ĉu vi ne ŝtelis ŝin? Mi vidas, ke ŝi intencas promeni kun ni.

— Ne, ne! — kriis Dezi.

— Estas bedaŭrinde, ke nin disigas akvo, — diris Tobbogan, — mi montrus al vi novan belan maskon.

— He, ĉu vi ne komprenas karnavalajn ŝercojn? — demandis la ebria dikulo. — Ja tio estas ŝerco!

— Mi... mi... komprenas karnavalajn ŝercojn, — respondis Tobbogan malcerte, post ioma silento, — sed komprenas ankaŭ, ke mi aŭdadis tiajn aferojn sen ajna karnavalo, aŭ kiel ĝi nomiĝas.

— Ni tutkore kompatas vin! — kriis la virinoj. — Do vi gardu vian karulinon!

— Por memoro! — ekkriis la ruĝa kamizolo. Li svingis la manon kaj paperserpento per longa spiralo malleviĝis sur la manon de Dezi, kaptinta ĝin kun admiro. Ŝi turniĝis, kunpreminte en la pugno la rubandon, kaj sonore ekridis.

Tiutempe la kompanio sur la boato malproksimiĝis, priŝutante nin per bizaraj ŝercaj malbenoj kaj konsilante hasti al la bordo.

— Jen kia afero! — diris Proctor, skrapante la frunton.

Dezi jam ne estis kun ni.

— Certe. Ŝi iris por vesti sin, — rimarkis Bolt. — Kaj vi, Tobbogan?

— Mi same veturos, — malrapide diris Tobbogan, pensante pri io. — Necesas veturi. Probable, estas gaje; kaj por ŝi ja estos tute bone.

— Iru, — decidis Proctor, — kaj ankaŭ mi kun la knaboj iom sidos en drinkejo. Mi esperas, vi iras kun ni? Memoru pri tranokto. Vi povas tranokti sur «Merganaso», se vi deziras.

— Se estos neceso, — respondis mi, ne sciante ankoraŭ, kio povas okazi, — mi uzos vian afablecon. Miajn aĵojn mi dume lasos ĉe vi.

— Instalu vin, kiel hejme, — diris Proctor. — Loko sufiĉos.

Post tio ĉiuj gaje kaj malpacience disiris por vesti sin. Mi komprenis, ke la neatendite kreiĝinta — post multaj tagoj da perdita vojo en la oceano — solena humoro de nokta festo postulis eliron, kaj tial mi ne miris pri la unuanimeco de tiu veturo. Mi vidis karnavalon en Romo kaj Nico, sed la karnavalo apud tropiko, antaŭ oceano, interesis ankaŭ min. La ĉefa afero tamen estis, ke mi sciis kaj estis tute konvinkita pri tio, ke mi renkontos Biĉe-n Seniel, la junulinon, memoro pri kiu kuŝis en mi dum ĉiuj ĉi tagoj per hela kaj malklara moviĝo de pensoj.

Mi devis vesti min inter matrosoj, kaj tial ni estis reciproke malhelpantaj al ni. En la malvasta loĝejo, inter malfermitaj kofroj, apenaŭ eblis turniĝi. Bolt prunteprenis monon de Perlin, Checker de Smith. Ili estis kalkulantaj monon kaj haste razantaj sin, ŝaŭmigante siajn vizaĝojn per peco da sapo. Iu estis laĉanta la botojn, iu estis kalkulanta monon. Bolt gratulis min pri la veno, kaj mi, forvokinte lin, donis al li kvin orajn monerojn por ĉiuj. Li premis mian manon, palpebrumis, promesis mirigi la kamaradojn per laŭta mendo en gastejo kaj nur post tio malkovri, en kio estas la sekreto.

Akompanata de bondeziroj pri gaja nokto, mi eliris sur la ferdekon, kie staris Dezi en nova muslina robo kaj punta or-griza kaptuko, ŝin subtenis ĉe la brako Tobbogan, sur kiu sake pendis blua vestokompleto kun frambokolora kravato; kvankam al lia regula, sunbruna vizaĝo tiel konvenis la malfermita kolumo de la peĉita veltola bluzo. Kaskedo kun rimeno kaj ora ankro definitive kontraŭdiris al la kravato, sed li estis tiel feliĉe ridetanta, ke mi devis nenion rimarki. Tondrante per la kalkanumoj, elrampis el la kajuto ankaŭ Proctor; la maljunulo restis fidela al sia eluzita silka jako kaj al la helblua tuko ĉirkaŭ la kolo; nur lia blanka kaskedo kun nigra rekta viziero spiris per freŝo de patrineca zorgo de Dezi.

Dezi estis emociiĝanta, kion mi rimarkis laŭ ŝia ĝena suspiro, kun kiu ŝi korektis la manikon, kaj laŭ malcerta rideto. Ŝiaj okuloj brilis. Ŝi estis ne tute certa, ke ĉio estas bona sur ŝi. Mi diris:

— Via robo estas tre bela.

Ŝi ekridis kaj kokete transĵetis la kaptukon pli proksime al la maldikaj brovoj.

— Ĉu vi vere tiel pensas? — demandis ŝi. — Ĉu vi scias, mi ĝin kudris mem.

— Ŝi ĉion kudras mem, — diris Tobbogan.

— Se, kiel ŝi fanfaronas, ŝi estos por li edzino, do... — Proctor findiris strange: — Tian edzinon neniu elpensos, ŝi naskiĝis mem.

— Ni iru, iru! — ekkriis Dezi, feliĉe retrorigardante al la alirintaj matrosoj. — Pro kio vi tiel longe umadis?

— Ni petas pardonon, Dezi, — diris Bolt. — Ni priverŝadis nin per parfumo kaj rezervadis memordonacojn por ĉi-tieaj fraŭlinoj.

— Ci ĉion mensogas, — diris ŝi. — Mi scias, ke ci havas edzinon. Kaj vi, kion vi faros en la urbo?

— Mi irados en homamaso, rigardos; venos ien por vespermanĝi kaj — aŭ trovos loĝejon, aŭ revenos por tranokti sur «Merganason».

Tiutempe la matrosoj saltis en la boaton, starantan sur la akvo ĉe la poŭpo. La boato de la «Kuranta» estis pendigita sur takeloj, kaj Dezi frapis ĝin per la mano, dirinte:

— Via nesto, en kiu vi veturis. Kiel ci pensas, — turnis ŝi sin al Proctor, — ĉu povis jam veni ĉi tien tiu ŝipo: «Kuranta sur ondoj»?

— Mi estas certa, ke Guez estas ĉi tie, — respondis Proctor ŝian demandon al mi. — Morgaŭ, mi pensas, vi okupiĝos pri tiu afero, kaj vi povas disponi min.

Mi mem atendis renkontiĝon kun Guez kaj plurfoje pensis, kiel tio okazos, sed mi sciis krome, ke la okazo havas nun alian signifon, ol simplan kriminalan persekuton. Tial, dankante Proctor-on pro lia kompato kaj justa indigno, mi intencis nek hasti, nek deklari pri mia fervoro.

— Hodiaŭ ne estas tago de aferoj, — diris mi, — kaj morgaŭ mi ĉion pripensos.

Finfine ni eksidis; puŝoj de remiloj, ekportintaj nin for de «Merganaso» kun ties soleca masta lanterno, enkondukis nian internan malpaciencan moviĝadon en rondon de ĝenerala moviĝado de la nokto. Inter ombroj de ondoj plaŭdadis, disŝutante subakvajn sparkojn, brilo de lumoj. Fajraj sinuoj striadis de la kajo al la mallumo, kaj la muziko iĝis aŭdebla, kiel en halo. Ni renkontis kelkajn riĉe ornamitajn boatojn kaj vaporajn kutrojn, kiuj ŝajnis gajaj fantomoj, tiel hele estis ili prilumitaj inter krepuskaj ondoj. Fojfoje oni nin vokadis ĥore, tiel ke ne eblis distingi vortojn, sed mi komprenadis, ke la promenantoj mallaŭdas nin pro morneco de nia veturo. Ni traveturis preter vaporŝipo, transformita en lustron, kaj komencis proksimiĝi al la kajo. Tie estis iranta, kuranta kaj transkuranta homamaso. En hela lumo mi ekvidis ok ĉevalojn en plumtufoj, tirantajn grandegan konstruaĵon el turetoj kaj tapiŝoj, ĉirkaŭvolvitan per oranĝaj floroj. Sur la platformo de tiu konstruaĵo dancis homoj en oraj cilindroj kaj oranĝkoloraj surtutoj; anstataŭ la vizaĝoj estis komikaj, dikvangaj maskoj kaj monstraj okulvitroj. Samtie turniĝadis sinjorinoj en mallongaj helbluaj jupoj kaj duonmaskoj; ili svingadis longajn skarpojn, dancadis tre vigle. Ĉirkaŭe oni portis torĉojn.

— Kion ili faras? — ekkriis Dezi. — Kio estas tiuj?

Mi klarigis al ŝi, kio estas maskeradaj paradoj kaj kiel oni aranĝas ilin sude de Eŭropo. Tobbogan penseme diris:

— Imagu, kiom da mono estas forĵetita por bagateloj!

— Tio ne estas bagateloj, Tobbogan, — vigle respondis la junulino. — Tio estas festo. Homoj bezonas feston almenaŭ malofte. Ja tio estas bone — festo! Kaj eĉ kia!

Tobbogan, silentinte iom, respondis:

— Ĉu tiel aŭ ne, mi pensas, ke se oni donus al mi milonon de tiu pereigita mono, — mi konstruus domon kaj fondus nemalbonan mastrumaĵon.

— Eble, — distrite diris Dezi. — Mi ne disputos, sed ni tiuokaze, post dudek ses tagoj da dezerta oceano, ne ekvidus tutan tiun belon. Kaj kiom ankoraŭ estas antaŭe!

— Direktu al la ŝtuparo! — ekkriis Proctor al matroso. — Remilojn for!

La boato aliris la celitan lokon — la ŝtonan ŝtuparon, malleviĝantan al kvadrata placeto — kaj iĝis alligita al ringo, alŝraŭbita al plato. Ĉiuj elsaltis supren. Proctor ĉirkaŭvolvis ĉirkaŭ la remiloj ĉenon, pendigis seruron, kaj ni dividiĝis. Ĝuste nemalproksime estis gastejo.

— Jen, nia vojo estas provizore finita, — diris Proctor, deirante kun la matrosoj, — kaj vi decidu, kion vi faros kun la sinjorino, ni kaj vi havas malsamajn vojojn.

— Ĝis revido, Dezi, — diris mi al la junulino, dancanta pro malpacienco.

— Sed... — komencis ŝi kaj pretere ĵetis rigardon al Tobbogan.

— Mi deziras al vi gajon, — diris la maristo. — Nu, Dezi, ni iru.

Ŝi retrorigardis al mi, svingis la supren levitan manon, kaj mi preskaŭ tuj perdis ilin en uragane preterkuranta homamaso, poste mi ĉirkaŭrigardis, kun emocio de atendo kaj kun la nomo, unuafoje, post tri tagoj, eksoninta kvazaŭ klare dirita apude: «Biĉe Seniel». Kaj mi ekvidis ŝian neforgeseblan vizaĝon.

Ekde tiu minuto la penso pri ŝi jam ne forlasadis min, kaj mi ekiris en direkto de la ĉefa trafiko, kiu estis turniĝanta de la kajo tra placo, malfermita ĉe unu flanko. Mi estis en nekonata urbo, — la sento, kiun mi speciale ŝatas. Sed, krom tio, ĝi montriĝis al mi en lumo de nekonata festo, kaj, enprofundiĝinte en la infekte buntan tumulton, mi komencis pririgardi, kio okazas ĉirkaŭe; iris mi sen hasto kaj neniun pridemandadis, same, kiel mi neniam deziris scii nomojn de floroj, admirigintaj min per sia ĉarmo kaj originaleco. Poste mi eksciadis tiujn nomojn. Sed ĉu ili aldonadis kolorojn kaj petalojn? Ne, nur sur la floron kvazaŭ eksidadis skarabo, kiun ne eblis forskui.




tri sonorilbatojn — do estas la unua horo kaj duono; ĉiun duonhoron vaĉanto markadis per respektiva nombro da sonorilbatoj (rim. de la tradukinto).