Ĉapitro XIX


Matene la vento kvietiĝis, sed restis dorsa, ĉe la serena ĉielo. «Merganaso» estis iranta je dek nodoj kun glata tangado. Mi ellitiĝis kun kvieta animo kaj, lavante min sur la ferdeko el sitelo, sentis odoron de la maro. Elŝoviĝinte el la poŭpa ferdekpordo, Tobbogan svingis la manon, kriinte:

— Venu ĉi tien, via kafo estas preta!

Mi vestis min kaj, irante preter la kuirejo, ekvidis Dezi-n, kiu, suprenvolvinte la manikojn, estis fritanta fiŝon. La vindaĵo forestis, kaj de la ŝvelaĵo, kiel ŝi sciigis, restis negranda dikaĵo ene de la malsupra palpebro.

— Mi tuta humidiĝis, — diris Dezi, — mi tiel diligente kuracadis min per teo!

Espriminte plezuron, ke mi hazarde donis utilan konsilon, mi malleviĝis en negrandan kajuton kun eta fenestro en la poŭpa muro, kiu servis kiel manĝejo, kaj eksidis sur benkon al ligna simpla tablo, kie jam sidis Tobbogan. Li rigardis al mi amikeme kaj kelkfoje tusis, sed ne trovis vortojn aŭ ne opiniis necese paroli, kaj tial silentis, fojfoje retrorigardante. Evidente, li estis atendanta la fiŝon aŭ la fianĉinon, pli ĝuste, ilin ambaŭ. Mi demandis, kion faras Proctor. «Li dormas», — diris Tobbogan; poste li komencis ŝoveli panerojn de sur la tablo per la eĝo de la manplato kaj ree retroturniĝis, ĉar aŭdiĝis siblado. Dezi enportis siblantan paton kun fritita fiŝo. Neatendite Tobbogan ricevis parolkapablon. Li komencis laŭdi la fiŝon kaj demandis, kial la junulino estas nudpieda.

— Pasintfoje ŝi surpaŝis najlon, — diris Tobbogan, alŝovante al mi la paton kaj komencante manĝi mem. — Ŝi, ĉu vi scias, estas nesingardema; foje ŝi preskaŭ falis ekster la ŝiprandon.

— Al mi plaĉas paŝadi nudpiede, — respondis Dezi, verŝante por ni kafon en dikajn vitrajn glasojn; poste ŝi eksidis kaj daŭrigis: — Ni navigis en loko, kie estas kvin mejloj da profundo. Mi transfleksiĝis kaj rigardis en la akvon: eble, mi nenion vidos, sed, eble, vidos, kiel profunde estas...

— Norde de Poketo, — diris Tobbogan.

— Ĝuste, tie. Subite ekturniĝis la kapo, kaj mi ekpendis; io tiras min fali. Tobbogan beste kaptis min kaj ektrenis, kiel kablon. Ci estis tre pala, Tobbogan, en tiu minuto!

Li ĵetis rigardon al ŝi; malsato de sanulo kaj tenero de enamiĝinto kreis sur lia vizaĝo nervan ombron.

— Fali estas facile, — diris li.

— Ĉu vi timis sur la boato? — demandis min la junulino, frapetante per tranĉilo.

— Metu la tranĉilon, — diris kun maltrankvilo Tobbogan. — Se ĝi falos sur la piedon, ci ree saltados sur unu piedo.

— Ci estas neeltenebla hodiaŭ, — rimarkis Dezi, ridetante kaj demonstre enpikante la tranĉilon apud lia kubuto. Enpikiĝinte, la tranĉilo ektremis, kvazaŭ penante elŝiriĝi. — Jen tiel ci tremas! Ĉu vi, eble, havas librojn? Mi fojfoje enuas sen libroj.

Mi promesis, pensante, ke mi trovos konvenan por ŝi legaĵon. «Krome, — diris mi, dezirante fari agrablaĵon al la homo, rimarkinta min meze de la maro per unu okulo, — mi atendas en Gel-Gju alsendon de libroj, kaj vi povos preni kelkajn novajn romanojn». En la realo mi mensogis, kalkulante aĉeti por ŝi kelkajn volumojn laŭ mia elekto.

Dezi ĝeniĝis kaj iom koketis, malrapide levinte la mallevitajn okulojn. Tion ŝi faris sukcese: en la kajuto disverŝiĝis blua lumo. Tobbogan komencis sinĝene danki, kaj mi vidis, ke li sincere ĝojas pri la senkulpa plezuro de la junulino.