Ĉapitro XI


Mi ankoraŭ ne tute satdormis, kiam, vekiĝinte ĉe la sunleviĝo, mi komprenis, ke «Kuranta sur ondoj» ne plu staras ĉe la moleo. La kajuto estis malleviĝanta kaj leviĝanta en malrapida takto de kruta ondo. Komenciĝis tintado kaj knarado en anguloj; estis tiu ĉiam nevidebla interrilato de aĵoj, al kiu ni ordinare ŝuldas pri sento de moviĝo. Malregula plaŭdado laŭlonge de la ŝipflanko, malglata skuado, malekvilibro de la propra korpo, iĝanta jen pli peza, jen pli malpeza, markadis ĉiun svingiĝon de la ŝipo.

Sur la ferdeko sonis paŝoj, same kiel kiam oni iras sur tegmento super la kapo. Ekstarinte, mi ekrigardis en la lukon al la maro kaj ekvidis, ke ĝi estas malserenigita de vento kun eta pluvo. Laŭ ĝojo, kaptinta min, mi komprenis, ke mi nur hieraŭ senkonscie spertis malcertecon, malcertecon senligan, esprimi kiun per klara kaŭzo la konscio ne povas pro manko de materialo. Mi vestis min kaj sonorigis, por ke oni alportu kafon. Baldaŭ venis Horacio, deklarinte, ke la kuiristo nur komencis hejti la fornon, tial li proponis al mi vinon, sed mi decidis atendi kafon, kaj pri vino rezignis, limiginte min per duonglaso da malvarma punĉo, kiun mi tenadis ĉiam en vojaĝo kaj hejme. Demandinte, kie ni troviĝas, mi eksciis, ke, se ne estus pluvo, Liss estus videbla en distanco de hora vojo.

— Estas bona vento, — aldonis Horacio. — Ŝipestro Guez vaĉas, do vi mantemanĝos sen li.

Kun tio li ekrigardis al mi simple, kvazaŭ sen intenco, sed mi komprenis, ke tiu homo rimarkas ĉiujn rilatojn.

Unuaj horoj de eknavigo ĉiam estas festaj kaj streĉaj, ĉu ĉe suno aŭ ĉe pluvo, egale; tial mi malpacience eliris sur la ferdekon. Min kaptis bone konata, ŝatata de mi sento de plenrapida iro, kun iom da senkaŭza fiero kaj konscio de pitoreska partopreno. Mi ĉiam estis malbona konanto de la vela teĥniko kiel de la mova, tiel ankaŭ de la fiksa rigilaro, sed spektaĵo de malvolvitaj veloj super la retroklinita, se rigardi supren, vizaĝo, estas tia, ke vidi ilin, moviĝante kun ili, estas unu el la plej senprofitaj ĝuoj, ne postulantaj specialan scion. Travideblaj, altiritaj al la finoj de la jardoj per siaj akutaj anguloj, la belegaj velaj fleksiĝoj estas amasigitaj supre kaj ĉirkaŭe. Ilia flugo estas fermita inter akre senmovaj rigiloj. La veloj pelas la malrapide plonĝantan ŝipkorpon, kaj en ili, premante antaŭen, streĉigante kaj elstarigante, implikiĝis vento.

«Kuranta sur ondoj» iris ĉe akra dorsa vento kun rapido, kiel mi vidis laŭ la logo, je dek kvin maraj mejloj. En grizaj kurtenoj de la ĉielo kaŝiĝis nedifinita promeso de suna radio. Ĉe la kompaso estis paŝanta Guez. Ekvidinte min, li ŝajnigis, ke ne rimarkis, kaj forturniĝis, parolante kun la rudristo.

Pasiginte sur la ferdeko pli ol duonhoron, mi deiris malsupren, kie trovis Butler-on, atendantan matenmanĝon; kaj ni ekkonversaciis. Mi atendis demandojn liaflanke, sed tiu homo kondutis tiel, kvazaŭ delonge konus min; al mi tia maniero plaĉis. Baldaŭ venis Sinkwright, malsekiĝinta kaj freŝigita; la hieraŭa ebrio montriĝis en li per paleco; la manoj tremis. Dum malserena Butler parolis malmulte, Sinkwright parolis multe kaj tede. Tiel, li detale, bagateleme mallaŭdadis ĉiun el la matrosoj, turnante sin al mi kun klarigoj, kiujn mi ne petis. Poste li komencis rememorigi al Butler detalojn de hieraŭa tagmanĝo en gastejo, fosante en rilatoj kun homoj, nekonataj de mi. Lin ekposedis postebria nervozeco. Tiutempe, dezirante precize scii la direkton kaj ĉiujn enhaveniĝojn de la ŝipo, mi turnis min al Butler kun peto rakonti sinsekvon de la itinero, ĉar mi ne fidis la vortojn de Guez.

Lasinte nenion diri al Butler, al kiu estis, verŝajne, tutegale — paroli aŭ ne paroli, Sinkwright tuj proponis iri kun li en la kajuton de Guez, kie estas detala mapo. Mi ne deziris iri al Guez, rilate al kiu mi devus, eĉ en bagateloj, teni min singarde, des pli — kun Sinkwright, kiu tre malplaĉis al mi per tuta sia kondutmaniero, kaj mi hezitis, sed, pensinte, decidis, ke iri ja estas pli bone, ol peti Sinkwright-on pri komplezo alporti la mapon. Mi ekstaris, kaj ni iris en la kajuton de Guez, kie Sinkwright elprenis el vakstola paperujo kelkajn marajn mapojn, trovinte tiun, kiu necesis.

— Mi aŭdis, — diris Sinkwright, — ke por vi estas tutegale, kien ni navigas, tial komence mi miris, aŭdinte vian deziron.

— Por mi tio estas vere tutegala, — respondis mi, sulkiĝante pro lia servila rideto, — sed tia rilato ne malhelpas al natura scivolemo.

Sinkwright malnature kaj sen neceso ekridegis, kaŭzinte per tio en mi deziron frapi lian ŝultron kaj diri: «Vi kaĵolas min por ajna okazo, sed, kara mia, mi tion bonege vidas».

Mi staris ĉe la tablo, kliniĝinte super la mapo. Dismetante ĝin, Sinkwright forŝovis la supran angulon de la mapo per la mano, farinte moviĝon dekstren de mi, kaj, aŭtomate ĵetinte rigardon en tiu direkto, mi ekvidis flanke de la inkujo foton sub vitro. Tio estis bildo de la junulino, kiu sidis sur siaj valizoj.