Ĉapitro III


Mi ne scias, kio okazis al Lerch, sed mi ne ricevis de li tiom baldaŭan respondon, kiom mi atendis. Nur en fino de mia estado en Liss Lerch respondis, laŭ sia kutimo, per cent pundoj, ne klariginte la prokraston.

Mi vizitadis Sters-on kaj trovadis en tiuj vizitoj senkulpan plezuron, parencan al malvarmeto de kompreso, metita sur dolorantan okulon. Sters ŝatis kartludon, mi same, kaj ĉar preskaŭ ĉiuvespere iu venadis al li, do mi tutkore ĝojis transporti parton de akreco de mia stato al divenado de kartoj de kontraŭulo.

Antaŭ la tago, de kiu komenciĝis multaj aferoj, pro kiuj mi eksidis skribi ĉi tiujn paĝojn, mia matena promeno laŭ kajoj iĝis iom pli longa, ĉar, subite malsatiĝinte, mi eksidis ĉe ordinara taverno, antaŭ ties pordo, sur teraso, ĉirkaŭvolvita de heder-similaj kreskaĵoj kun blankaj kaj helbluaj floroj. Mi estis manĝanta frititan merlangon, altrinkante al la manĝaĵo malfortan ruĝan vinon.

Nur kiam mi satiĝis, mi rimarkis, ke kontraŭ la taverno albordiĝas ŝipo, kaj, atendinte ĝis kiam ties pasaĝeroj komencis deiri laŭ la pasponteto, mi mergiĝis en kontempladon de tumulto, kaŭzita de deziro plej rapide trafi hejmen aŭ en gastejon. Mi estis observanta miksaĵon de scenoj, rimarkante trajtojn de laco, incitiĝo, de retenataj aŭ malkaŝaj furiozoj, kiuj konsistigas la animon de homamaso, kiam abrupte ŝanĝiĝas la karaktero de ties moviĝo. Inter veturiloj, parencoj, portistoj, negroj, ĉinoj, pasaĝeroj, komisiistoj kaj almozuloj, montoj da pakaĵoj kaj krakado de radoj mi ekvidis akton de grandega malhasto, de fidelo al si mem ĝis lasta detalo, trankvilon, konsiderante la cirkonstancojn, preskaŭ perversan, — tiel neimiteble, senriproĉe kaj teatre descendis laŭ la ponteto nekonata junulino, evidente ne riĉa, sed, ŝajnis, dotita per sekretoj obeigi al si lokon, homojn kaj aĵojn.

Mi rimarkis ŝian vizaĝon, kiam ĝi aperis super la pavezo inter valizoj kaj flankenŝovitaj ĉapeloj. Ŝi malsupreniris malrapide, kun medita intereso al ĉio, okazanta ĉirkaŭ ŝi. Ĉu danke al la fleksiĝema staturo, ĉu pro alia kaŭzo, ŝi tute evitis puŝojn. Ŝi nenion portis, al neniu retrorigardis kaj neniun serĉis per la okuloj en la homamaso. Tiel oni malleviĝas laŭ ŝtuparo de luksa domo al respekte malfermita pordo. Ŝiaj du valizoj naĝis post ŝi sur la kapoj de sunbrunaj portistoj. Laŭ mallonga movo de la kviete etendita mano, montranta, kiel agi, la valizoj estis instalitaj rekte sur la pavimo, malproksime de la vaporŝipo, kaj ŝi eksidis sur ilin, rigardante antaŭ si racie kaj trankvile, kiel homo, tute certa, ke tio, kio okazas, devas okazi ankaŭ plu laŭ ŝia deziro, sed sen ajna laciga partopreno ŝiaflanke.

Tiu tendenco, pereiga por multaj, tuj pravigis sin. Al la junulino alkuris komisiistoj kaj kelkaj aliaj personoj kiel de eluzita, tiel ankaŭ de deca aspekto, kreinte etoson de neeltenebla kritumulto. Ŝajnis, al la junulino okazos la samo, kion spertas vesto, kiam ĝin — puran, gladitan, kviete pendantan sur hoko — oni deŝiras per hasta mano.

Tute ne... Per nenio malfideliĝinte al si, kun digno movante la rigardon de unu figuro al la alia, la junulino diris ion al ĉiu po iomete, foje ekridis, foje kuntiris la brovojn, malrapide etendis la manon, prenis karteton de unu el la komisiistoj, legis, redonis senpasie kaj, ĉarme klininte la kapeton, komencis legi la alian. Ŝia rigardo falis sur glason da refreŝiga trinkaĵo, alŝovitan de strata vendisto; ĉar vere estis varmege, ŝi, pensinte iom, prenis la glason, eltrinkis kaj redonis ĝin kun la sama aspekto de estado en sia hejmo, kiel en ĉio, kion ŝi faris. Kelkaj harplenaj manoj, etendiĝinte super ŝiaj valizoj, vagis en la aero, atendante momenton por kapti kaj kure ekporti, sed ĉio ĉi, videble, malmulte ŝin koncernis, ĉar ne estis ankoraŭ solvita la demando pri gastejo. Ĉirkaŭ ŝi kreiĝis grupo da servemuloj, profitemuloj kaj scivolemuloj, al kiu, kvazaŭ laŭ ordono, transdoniĝis la pigra trankvilo de la junulino.

Homoj de la vantema mondo, disŝiranta la tagon en pecojn, staris, turnante la okulojn, sed ŝi plu sidis sur la valizoj, ĉirkaŭita de nevidebla defendo, kian donas sento de sia digno, se ĝi estas denaska kaj tiel kunfandiĝis kun ni, ke la homo mem ne rimarkas ĝin, kiel spiradon.

Mi observis tiun ĉi scenon, ne deŝirante la okulojn. Ĉirkaŭ la junulino iom post iom kvietiĝis bruo; iĝis tiel respekte kaj dece, kvazaŭ sur la bordon suriris filino de iu fantazia estro de ĉiuj havenoj de la mondo. Sed sur ŝi estis (penso nevole kunigas potencon kun pompeco) simpla batista ĉapelo, sama bluzo kun matrosa kolumo kaj silka blua jupo. Ŝiaj eluzitaj valizoj ŝajnis brilaj tial, ke ŝi sidis sur ili. La alloga, firmesprima vizaĝo de la junulino, la longaj haroj de la trankvile gajaj malhelaj okuloj estis pensigantaj en direkto de emocioj, kaŭzataj de ŝia aspekto. Degna malgranda mano, mallevita sur la kapon de vila hundo, — tia komparo mem venis por tiu sceno, kie sentiĝis obtuza bruo de la Nerealiĝinta.

Tuj kiam mi komprenis tion, ŝi ekstaris; tuta ŝia sekvantaro kun ekkrioj kaj valizoj ĵetiĝis al veturilo, sur kies postaĵo estis surskribo «Hotelo Dovero». Alirinte, la junulino disdonis monerojn kaj eksidis kun rideto de plena kontentiĝo. Ŝajnis, ŝin interesas absolute ĉio, kio okazas ĉirkaŭe.

Komisiisto sursaltis sur sidilon apud la fiakristo, la fiakro ekveturis, ekkurintaj sekve ĉifonuloj postrestis, kaj, sekvinte per la rigardo polvon, forkurintan laŭ la pavimo, mi pensis, kiel pensis plurfoje, ke antaŭ mi, eble, glitis fino de fadeno, kondukanta al kaŝita volvaĵo.

Mi ne kaŝu, — mi estis ĉagrenita, kaj ne nur pro tio, ke en la vizaĝo de la nekonata junulino mi ekvidis altiran klarecon de estaĵo, dotita per harmonia tuteco, kiel mi konkludis el la impreso. Ŝia mallonga estado sur la valizoj tuŝis la malnovan sopiron pri florkrono de eventoj, pri vento, kantanta melodiojn, pri bela ŝtono, trovita inter rulŝtonetoj. Mi pensis, ke ŝian esencon, probable, distingigis speciala leĝo, kribranta la vivon kun potenco de konscia procezo, kaj ke, ekstarinte en ombron de tia sorto, mi finfine povus ekvidi la Nerealiĝintan. Sed pli malgaja, ol tiuj pensoj — malgajaj pro tio, ke ili estis doloraj, kiel malnova vundo en malbona vetero, — iĝis rememoro de multaj similaj okazoj, pri kiuj necesas diri, ke ili fakte ne okazis. Jes, plurfoje ripetiĝadis trompo, akceptante aspekton de gesto, vorto, vizaĝo, pejzaĝo, ideo, sonĝo kaj espero, kaj, kiel regulo, lasadis post si cindron. Se estus deziro, mi povus trovi la junulinon tre facile. Mi povus trovi komunan intereson, naturan pretekston por ne ellasi ŝin el mia vidkampo kaj tiel aŭ alie renkonti deziratan fluon de la nemalkovrita rivero. Al plej delikataj moviĝoj de niaj animoj mi povus doni kiel racian, tiel ankaŭ decan formon. Sed mi jam fidis nek al mi mem, nek al aliuloj, nek al ajna laŭta ŝajno de subita promeso.

Pro ĉiuj ĉi kaŭzoj mi rezignis agadon kaj revenis en mian hejmon, kie mi pasigis la restaĵon de la tago inter libroj. Mi legis malatente, sentante konfuzon, venintan kun forto de trablova vento. Venis nokto, kiam, laca, mi ekdormetis en la fotelo.

Inter la realo kaj la sonĝo ekstaris rememoro pri tiuj minutoj en la vagono, kiam mi komencis jam malbone konscii mian staton. Mi memoras, kiel sunsubiro estis svinganta ruĝan tukon en la fenestron, kurantan inter sablaj stepoj. Mi sidis, duonferminte la okulojn, kaj vidis strange ŝanĝiĝantajn profilojn de la kunvojaĝantoj, elŝoviĝantaj unu el post la alia, kiel sur medalo. Subite la konversacio iĝis laŭta, transirante, ŝajnis al mi, en krion; post tio la lipoj de la konversaciantoj komencis moviĝi sensone, la okuloj brilis, sed mi ĉesis kompreni. La vagono eknaĝis supren kaj malaperis.

Plue mi nenion memoris, — la febro obskurigis la cerbon.

Mi ne scias, kiel en tiu vespero al mi tiel trude imagiĝis tiu rememoro; sed mi estis preta agnoski, ke ĝia tono estis neklarigeble ligita kun la sceno sur la kajo. La dormeto estis plektanta krepuskan arabeskon. Mi ekpensis pri la junulino, ĉi-foje kun malfrua pento.

Ĉu konvenas al tiu ludo, kiun mi ludis kun mi mem, — banala singardemo? sencela memamo? eĉ — dubo? Ĉu mi rezignis eniron en la jam malfermitan pordon nur tial, ke tro bone memoris grandajn kaj malgrandajn mensogojn de la pasinteco? Estis plena sono, ĝusta tono, — mi aŭdis ĝin, sed ŝtopis la orelojn, time rememorante antaŭajn kakofoniojn. Sed se la melodion ĉi-foje proponis vera orkestro?

Post paso de kelkaj jarcentoj deziroj de la homo atingos klarecon de arta sintezo. La deziro evitos turmenton rigardi al bildoj de sia mondo tra malklara, malforte prilumita kanvaso de nerva konfuzo. Ĝi iĝos klara, kiel insekto en sukceno. Mi, kompare, devus stari antaŭ tiaj homoj, kiel «Durande» de Lethierry staras antaŭ ŝtala Levjatano de la Transatlantika itinero. La Nerealiĝinta estis kaŝiĝanta inter montoj, kaj mi devis konsideri ĉiujn vojojn en tiu direkto. Mi devis kapti ĉiujn aludojn, uzi ĉiun radion inter nuboj kaj arbaroj. En multo — por multo — mi devis agi hazarde.

Tuj kiam mi firmigis iun decidon, kaŭzitan de tia turniĝo de la pensoj, eksonoris la telefono, kaj, forpelinte la duondormon, mi ekaŭdis. Tio estis Filatre. Li faris kelkajn demandojn pri mia sanstato. Li invitis krome renkontiĝi morgaŭ ĉe Sters, kaj mi promesis.

Kiam tiu interparolo finiĝis, mi, en stranga tumulto de emocioj, ĝena, kiel retenita spiro, telefonis al la hotelo «Dovero». En tiaspecaj aferoj estas kutima la penso, ke ĉiuj, eĉ fremduloj, scias la sekreton de via humoro. Respondoj, plej senemociaj, sonas, kiel kulpatesto. Nenio povas tiel subite proksimigi al aliula vivo, kiel telefono, lasante nin nevideblaj, kaj tuj, laŭ nia deziro, — forigi, kvazaŭ ni ne parolus entute. Tiuj konsideroj, sencelaj por la fakto, rimarkigos, eble, tiun maltrankvilan staton, kun kiu mi komencis la interparolon.

Ĝi estis mallonga. Mi petis voki Anna-n Macpherson, venintan hodiaŭ sur vaporŝipo «Grandville». Post nelonga silento aferema voĉo de la servisto deklaris al mi, ke en la gastejo malestas la menciita sinjorino, kaj mi, sciante, ke mi ricevos tian respondon, helpis al la miskompreno per preciza priskribo de la kostumo kaj de la tuta aspekto de la nekonata junulino.

Mia interparolanto estis silente cerbumanta. Finfine li diris:

— Vi parolas, sekve, pri la fraŭlino, kiu antaŭnelonge forveturis de ni al la stacio. Ŝi enskribis sin kiel «Biĉe Seniel».

Kun domaĝo pli granda, ol mi atendis, mi rimarkis:

— Bonege. Mi miksis la nomon, plenumante iun komision. Oni min krome petis ekscii...

Mi rompis la frazon kaj surmetis la parolilon sur ties lokon. Tio estis subita cerba abomeno al la sencelaj vortoj, kiujn mi komencis paroli inercie. Kio ŝanĝiĝus, se mi ekscius, kien forveturis Biĉe Seniel? Do, ŝi daŭrigis sian vojaĝon — probable en la maniero de senzorga ordono al la vivo, kiel tio estis sur la kajo, — kaj mi malleviĝis en la fotelon, interne butonuminte min kaj penante absorbiĝi per libro, laŭ kies unuaj paĝoj mi jam vidis, ke min atendas kvincentpaĝa enuo.

Mi estis sola, en silento, mezurata de horloĝa batado. La silento rapidis, kaj mi foriris en la regnon de konfuzaj konturoj. Dufoje aliradis dormo, kaj poste mi jam ne aŭdis kaj ne memoris ĝian proksimiĝon.

Tiel, nerimarkite ekdorminte, mi vekiĝis kun sunleviĝo. Mia unua sento estis rideto. Mi leviĝis kaj eksidis en impeto de profunda admiro, — de nekomparebla, pura plezuro, kaŭzita de efekta neatenditaĵo.

Mi dormis en la ĉambro, pri kiu mi menciis, ke ĝia muro, turnita al la maro, estis, fakte, grandega fenestro. Ĝi iris de la plafona kornico ĝis la kadro en la planko, kaj ĉe la flankoj je futo ne estis atinganta la murojn. Ĝiajn klapojn eblis disŝovi tiel, ke la vitroj kaŝiĝu. Trans la fenestro, malsupre, estis mallarĝa elstaraĵo, priplantita per floroj.

Mi vekiĝis ĉe tia situo de la suno, leviĝanta super la mara linio, kiam ĝiaj radioj estis penetrantaj en la ĉambron kune kun reflekto de ondoj, ŝutiĝantaj sur la ekrano de la malantaŭa muro.

Sur la plafono kaj la muroj estis kurantaj dancoj de sunaj fantomoj. Kirlo de la ora reto brilis per misteraj desegnaĵoj. Radiaj ventumiloj, saltantaj ovaloj kaj ĵetiĝantaj el angulo en angulon fajraj strekoj estis, kiel flugo en la murojn de rapida ora birdaro, videbla nur en la momento de tuŝo al la ebeno. Tiuj buntaj tapiŝoj de sunaj feinoj, kies barakta tremo, ne ĉesante eĉ por momento teksi blindigan arabeskon, atingis furiozan rapidon, estis ĉie — ĉirkaŭe, sub la piedoj, super la kapo. Nevidebla mano estis desegnanta strangajn skribaĵojn, kompreni kies sencon ne eblis, kiel en muziko, kiam ĝi parolas. La ĉambro ekvivis. Ŝajnis, cedinte al la atako de la suno, desaltanta de la akvo, ĝi tuj komencos facile turniĝi. Eĉ sur miaj manoj kaj genuoj seninterrompe glitis helaj makuloj. Ĉio ĉi estis ŝanĝiĝanta nekapteble, kvazaŭ en skuata sparka reto estis batiĝantaj diafanaj papilioj. Mi estis ĉarmita kaj senmove sidis inter la blua lumo de la maro kaj la ora — tra la ĉambro. Mi sentis ĝojon. Mi ekstaris kaj, kun facila animo, kun delikata kaj senkonscia certeco, diris al ĉio: «Al vi, signoj kaj figuroj, enkurintaj kun nesciata signifo, kaj tamen gajigintaj min per serioza soleca gajo, — dum vi ankoraŭ ne malaperis — konfidas mi la rustaĵon de mia Nerealiĝinta. Prilumu kaj forviŝu ĝin!»

Tuj kiam mi finis paroli, sciante, ke mi rememoros tiun duondorman ekstravagancon kun rideto, la ora reto estingiĝis; nur en la malsupra angulo, ĉe la pordo, tremis ankoraŭ dum ioma tempo similaĵo de la fleksita fenestro, malfermita al fluo de fajreroj, sed malaperis ankaŭ tio. Malaperis ankaŭ tiu humoro, per kiu komenciĝis la mateno, kvankam ĝia spuro ne forviŝiĝis ĝis hodiaŭ.




«Durande» de Lethierry — ŝipo, kiun posedis la rolulo de romano de V. Hugo «Laborantoj de la maro», la unua vaporŝipo de la insulo Gernezejo (rim. de la tradukinto).