Aleksandro Grin

Koro de Dezerto

El la rusa tradukis Jurij Finkel
Publikigita: 1-dec-2012


1

La malkovron de diamanta kuŝejo en Cordon Brun akompanis strebo al la civilizo. Nin sole interesas la malkovro de brila kafejo. Inter la cetera publiko ni notu ĉi tie tri skeptikajn mensojn, — tri artajn naturojn, — tri pereintajn animojn, sendube talentajn, sed ĉesintajn vidi la kernon. Laŭ malsamaj vojoj ili venis al tio, ke ili vidis solan ŝelon.

Tiu mondrigardo direktis iliajn kapablojn al mistifikado, kiel al alvokiĝo. Mistifikado iĝis ilia religio. Kaj ili atingis siaspecan perfektecon. Tiel, ekzemple, legendo pri brilianto je mil okcent karatoj, sarkasme kaj subtile prilaborita de ili inter pokaloj da ĉampano kaj ario el «Jocelyn», faris fortegan efikon, ĵetinte milojn da aventuristoj serĉi la miraklon ĉe la akvofalo Alpetri, kie, kvazaŭe, super la akvo, en la roko, brilis la monstro. Kaj tiel plu. Stella Dijon danke al ili ricevis certecon, ke senespere enamiĝinta al ŝi (kio ne estis) Harry Evans pro malespero edziĝis al fraŭlino O'Neil. Okazis dramo, kies hontinda rezulto al neniu faris gloron: Evans komencis pensi pri Stella kaj mortpafis sin.

Hart, Weber kaj Conseil estis amuziĝantaj. Vizioj, aperantaj en desegno el fumo de iliaj fortaj cigaroj, determinis ilian hipokrite senzorgan vivon. Foje matene ili sidis en la kafejo en oportunaj balancseĝoj, silente kaj ridetante, kiel aŭguroj; palaj, malgraŭ varmego, afablaj, meditemaj; sen koro kaj estonteco.

Ilia jaĥto ankoraŭ staris en Cordon Rouge, kaj ili ne hastis forveturi, ĝuante la impresojn de la brilianta pasio meze de koto kaj raba brilado de la okuloj.

La matena varmego jam estis estingiĝanta en ombro de bananujoj; la malfermita pordo de la kafejo «Kongo» estis montranta trans la interstrateto fumantajn amasojn de grundo kun ekfluganta super ĝi pioĉo; inter la teramasoj blankis korkaj sunkaskoj kaj ardis pajloĉapeloj; bubaloj estis trenantaj furgonon.

La kafejo estis unu el nemultaj lignaj konstruaĵoj de Cordon Brun. Ĉi tie estis speguloj, piano, mahagona bufedo.

Hart, Weber kaj Conseil estis drinkantaj. Eniris Emmanuel Steele.

2

La enirinto draste diferencis disde la tri afrikaj snoboj per beleco, per fortika kompleksio kaj per la infana kredo, ke neniu deziros fari al li ion malbonan, kiu lumis en liaj seriozaj okuloj. Li havis grandajn kaj pezajn manojn, figuron de militisto, vizaĝon de simplulo. Li estis vestita en malmultekosta kotona kostumo kaj en bonegaj botoj. Sub la bluzo elstaris la tenilo de pistolo. Lia ĉapelo, al kies larĝa randaĵo sur la nuko estis alkudrita blanka tuko, aspektis kiel tendo, entenanta giganton. Li malmulte parolis kaj ĉarme kapjesadis, kvazaŭ klinadis la kapon kune kun la tuta mondo, atentanta lian intereson. Mallongdire, kiam li eniradis, oni deziris flankeniĝi.

Conseil, milde balancinte la kapon, ĵetis rigardon al la seka, eviteme ridetanta vizaĝo de Hart; Hart ekrigardis al la marmora frunto kaj la bluaj okuloj de Conseil; poste ili ambaŭ palpebrumis al Weber, ferocaspekta, galhumora kaj nigra; kaj Weber, siavice, pafis al ili el sub la okulvitroj subtilegan sagon, post kio ĉiuj komencis interparoli.

Antaŭ kelkaj tagoj Steele sidis, drinkis kaj konversaciis kun ili, kaj ili konis lin. Tio estis konversacio de la interna, seka ridego je plena alto, — kun la iomete naiva kredo je ĉio, kio mirigas kaj alkatenas atenton; sed Steele eĉ ne suspektis, ke oni lin primokis.

— Tio estas li, — diris Conseil.

— La homo el nebulo, — enmetis Hart.

— En nebulo, — korektis Weber.

— En serĉado de mistera angulo.

— Aŭ de la kvara dimensio.

— Ne; tio estas serĉanto de raraĵoj, — deklaris Hart.

— Kion diris li tiam pri la arbaro? — demandis Weber.

Conseil, parodiante Steele-on, rapide prononcis:

— Tiu grandega arbaro, kiu tiras sin en la profundon de la kontinento je miloj da mejloj, devas kaŝi en si minejojn de reĝo Salomono, fabelon de Ŝarazado kaj mil milojn da aferoj, atendantaj malkovron.

— Verdire, — diris Hart, priverŝante per konjako muŝon, jam ebriiĝintan en flaketo de vino, verŝita sur la tablon, — verdire, li diris ne tiel. Lia penso malklare sonis tiam. Sed ĝia senco estas tia: «en tiu arbara oceano devas esti centro de la plej granda kaj plej mireginda nekonata impreso, iu Himalajo de impresoj, disŝutitaj kontinue». Kaj se li scius, kiel trovi tiun zeniton, — li irus tien.

— Jen stranga humoro en Cordon Brun, — rimarkis Conseil, — kaj riĉa materialo por ludo. Ni provu tiun ĉi homon.

— Kiel?

— Mi pripensis unu ideon, kiel ni plurfoje faradis; mi pensas, ke mi prezentos ĝin sufiĉe stabile. De vi necesas nur diradi «jes» al ĉiu demanda rigardo flanke de la materialo.

— Bone, — diris Weber kaj Hart.

— Ba! — tuj ekkriis Conseil. — Steele! Eksidu al ni.

Steele, kiu estis konversacianta kun la bufedisto, turnis sin kaj aliris al la kompanio. Al li oni donis seĝon.

3

Komence la konversacio havis ordinaran karakteron, poste ĝi transiris al pli interesaj aferoj.

— Pigrulo, — diris Conseil, — estas vi, Steele! Akaparis en unu kavo kelkmil pundojn kaj trankviliĝis. Ĉu vi vendis viajn diamantojn?

— Jam antaŭlonge, — trankvile respondis Steele, — sed mankas deziro entrepreni ankoraŭ ion tiaspecan. Kiel novaĵo la diamanta kuŝejo al mi plaĉis.

— Kaj nun?

— Mi estas novulo en tiu ĉi lando. Ĝi estas terura kaj belega. Mi atendas, kiam kaj al kio min tiros io interne.

— La specialan naturon de via karaktero mi rimarkis jam laŭ nia antaŭa konversacio, — diris Conseil. — Interalie, en la sekva tago post tiam mi havis okazon konversacii kun ĉasisto Pelegrin. Li prenis multe da eburo trans la rivero, je ĉirkaŭ kvincent mejloj for de ĉi tie, meze de la arbaroj, tiom ravantaj vian koron. Li rakontis al mi pri interesa fenomeno. Inter la arbaroj altas negranda plataĵo kun ĉarma homa nesto, renkontata neatendite, ĉar la tropikan densejon en ties luksa duonmallumo neatendite trairas altaj trabaj muroj, konsistigantaj la malantaŭan flankon de la domoj, kies fasadoj eliras en densan internan ĝardenon, plenan de floroj. Li estis tie dum unu tago, renkontinte la malgrandan kolonion jam vespere. Al li ŝajnis sonoro de gitaro. Surprizita, ĉar nur arbaro, nur sola arbaro povis sterniĝi ĉi tie, kaj en ĉiuj direktoj ne estis eĉ negra vilaĝo pli proksime, ol je kvar tagoj da vojo, Pelegrin ekiris al la sono, kaj li estis renkontita kun varma gastamo. Tie loĝis sep familioj, proksime ligitaj per samaj gustoj kaj per amo al floranta forlasiteco — pli grandan forlasitecon meze de la preskaŭ neatingebla densejo estas, certe, malfacile imagi. Interesan kontraston kun la tute kultura aranĝo kaj meblaro de la domoj konsistigis la okupiĝo de tiuj Robinsonoj — ĉasado; ilia sola metio estas ĉasado, ili transportadas la akiraĵon sur boatoj al Tancos, kie estas industriaj agentoj, kaj interŝanĝas ĝin al ĉio necesa, ĝis elektraj lampoj.

Kiel trafis ili tien, kiel kunvenis, kiel aranĝis sin? Pri tio ne eksciis Pelegrin. Unu tago estas ne pli, ol magnezia fulmo inter ruinoj, — kaptiĝis kaj foriris, eble, io plej esenca. Sed la laboro estis granda. Belaj, skulptitaj el ligno balkonoj, volviĝanta densaĵo de floroj inter fenestroj kun bluaj kaj lilaj markezoj; leona felo; vostpiano, apude fusilo; sunbrunaj kaj senzorgaj infanoj kun sentimaj okuloj de fabelaj herooj; maldikaj kaj belaj junulinoj kun revolvero en la poŝo kaj libro ĉe la litkapo kaj ĉasistoj kun rigardo de aglo, — kion plian mi diru al vi?! Ŝajnis, ke tiuj homoj kunvenis kanti. Kaj Pelegrin speciale klare memorfiksis la unuan impreson, similan al malhela desegno: mallarĝa pasejo inter trabaj muroj, maldekstre — eta mano, salutanta de sur balkono, antaŭe — la suno kaj paradizo.

Al vi, certe, okazadis pasigi nokton en nekonata familio. La vivo, ĉirkaŭanta vin, pasas kiel ĉarma fragmento, kiel paĝo, elŝirita el nekonata libro. Jen glitas ne aperanta en la vespera sceno vizaĝo de junulino aŭ de maljunulino; jen speciala, pri siaj aferoj, konversacio tuŝas vian aŭdon, kaj vi ne komprenas ĝin; viajn proprajn sentojn donos vi al la fenomenoj kaj aĵoj, pri kiuj vi scias nur, ke ili gastigis vin; vi ne eniris en tiun vivon, kaj tial ĝin kovras stranga poezio. Ĝuste tiel okazis kun Pelegrin.

Steele atente aŭskultis, rigardante rekte en la okulojn de Conseil.

— Mi vidas ĉion ĉi, — simple diris li, — tio estas giganta. Ĉu vere?

— Jes, — diris Weber, — jes.

— Jes, — konfirmis Hart.

— Mankas vortoj, por esprimi, kion mi sentas, — mediteme kaj emociite daŭrigis Steele, — sed kiel mi pravis! Kie loĝas Pelegrin?

— Ho, li elveturis kun karavano al Ogo.

Steele desegnis per la fingro sur la tablo rektan linion, komence kviete, kaj poste rapide, kvazaŭ forsvingis ion.

— Kiel nomiĝis tiu loko? — demandis li. — Kiel ĝin trovis Pelegrin?

— Koro de Dezerto, — diris Conseil. — Li renkontis ĝin sur la rekta linio inter Cordon Brun kaj la lago Ban. Ĉu mi ne eraris, Hart?

— Ho, ne.

— Jen ankoraŭ unu detalo, — diris Weber, mordetante la lipojn, — Pelegrin menciis pri trampolino, — unuflanka arbara deklivo al la nordo, diagonale kruciginta lian vojon. La ĉasisto, serĉante siajn kamaradojn, kiuj opiniis lin pereinta, dum li estis nur kontuzita per falo de arbo, iris ĉiam suden.

— Ĉu la deklivo transiras al la plataĵo? — Steele turnis sin per la tuta korpo al tiu, kiun li demandis.

Tiam Weber faris kelkajn topografiajn indikojn, tiom ekzaktajn, ke Conseil ĵetadis al li avertajn rigardojn, fajfetante: «Kien vi hastas, belulino, ankoraŭ ne leviĝis l' sun'...» Tamen nenio okazis.

Steele elaŭskultis ĉion kaj kelkfoje kapjesis en sia varma maniero. Poste li leviĝis neatendite rapide, lia rigardo, kiam li estis adiaŭanta, similis al rigardo de vekiĝinto. Li ne vidis, kiel atente kaptas ĉiujn liajn movojn la ses akraj okuloj de la malvarmaj homoj. Tamen, estis malfacile juĝi laŭ lia aspekto, kion li pensas, — tio estis homo de komplikaj movoj.

— De kie, — demandis Conseil Weber-on, — de kie vi havas tian certecon pri la nekonataĵo, tian scion de la loko?

— La raporto de la ekspedicio de Pen. Kaj mia memoro.

— Bone. Nu, kio do nun?

— Tio jam estas lia afero, — diris, ridante, Weber, — sed ĉar mi konas la homojn... Tamen, en la fino de la semajno ni fornavigas.

La lumon de la pordo dufoje ŝirmis ombro. En la pordo staris Steele.

— Mi revenis, sed ne eniros, — rapide diris li. — Mi legis la havenon sur la poŭpo de la jaĥto. Conseil — Melburno, kaj ankoraŭ...

— Flag Street, 2, — same respondis Conseil. — Kaj...

— Ĉio, mi dankas.

Steele malaperis.

— Tio, verŝajne, sukcesos, — malvarmsange rimarkis Hart, kiam la silento diris ion al ĉiu el ili speciale. — Kaj li trovos vin.

— Kio?

— Tiaj homoj ne pardonas.

— Ba, — balancis la kapon Conseil. — La vivo estas mallonga. Kaj la mondo estas granda.

4

Pasis du jaroj, dum kiuj Conseil vizitis ankoraŭ multajn lokojn, observante diversecon de la vivo kun eterna peno de moka enmiksiĝo en ĝian kapturnan flugon; sed finfine ankaŭ tio lacigis lin. Tiam li revenis en sian hejmon, al mordanta ĝuo de soleco sen la estetikaj spasmoj de des Esseintes, sed kun malfeliĉo de malvarma vakuo, kiun ĝi ne povis konscii.

Tiutempe renaskiĝadis kaj frakasiĝadis koroj; tondradis la mondo; kaj en tiu tondro distingiĝis sono de egalaj paŝoj. Ili ĉesis ĉe la antaŭpordo de Conseil; tiam li ricevis vizitkarton, rememorigantan pri Cordon Brun.

— Mi akceptas, — diris post mallonga silento Conseil, sentante meze de la rafinita malagrableco de sia situacio vivigan kaj akran scivolemon. — Lasu Steele-in eniri.

Tiu renkontiĝo okazis en distanco de dek klaftoj en la grandega halo, kies arĝenta lumo haltigis, ŝajne, per tuta sia diafana maso aperintan sur la sojlo Steele-on. Tiel li staris dum ioma tempo, atente rigardante al la fermita vizaĝo de la mastro. En tiu momento ili ambaŭ eksentis, ke la renkontiĝo estas neevitebla; poste ili rapide kuniris.

— Cordon Brun, — kompleze diris Conseil. — Vi malaperis, kaj mi forveturis, ne donacinte al vi gravuraĵon de Maurade, kion mi intencis fari. Ĝi estas en via gusto, — mi volas diri, ke la fantazia pejzaĝo de Saturno, montrita sur ĝi, alblovas misterojn de la universo.

— Jes, — Steele estis ridetanta. — Kiel vi vidas, mi memoris vian adreson. Mi skribis ĝin. Mi venis por diri, ke mi estis en la Koro de Dezerto kaj ricevis la samon, kion ricevis Pelegrin, eĉ pli multe, ĉar mi loĝas tie.

— Mi kulpas, — seke diris Conseil, — sed miaj vortoj estas mia faro, kaj mi responsas pri ili. Mi estas en via dispono, Steele.

Ridante, Steele prenis lian senpasian manon, levis ĝin kaj frapis per la sia.

— Ja ne, — ekkriis li, — ne tiel. Vi ne komprenis. Mi faris la Koron de Dezerto. Mi! Mi ne trovis ĝin, ĉar ĝi tie, certe, ne ekzistis, kaj mi komprenis, ke vi ŝercis. Sed la ŝerco estis bela. Pri io tia fojfoje revadis ankaŭ mi. Jes, mi ĉiam ŝatis malkovrojn, tuŝantajn la koron simile al bona kanto. Min oni nomadis strangulo — tutegale. Mi konfesu, mi morte enviis al Pelegrin, kaj tial mi ekiris sola, por esti en la stato, simila al lia. Jes, monato da vojo montris al mi, kio estas tiu arbaro. Malsato... kaj soifo... soleco; dek tagoj da febro. Tendon mi ne havis. Bivaka fajro ŝajnis al mi kolora, kiel ĉielarko. El la arbaro eliradis blankaj ĉevaloj. Venis la mortinta frato kaj sidis, rigardante al mi; li ĉiam flustradis, vokadis ien. Mi glutadis kininon kaj trinkadis. Ĉio ĉi prokrastis, certe. Serpento mordis mian manon; mi kvazaŭ eksplodis — morto. Mi ekregis min, fiksaŭskultante, kion diros la korpo. Tiam, kiel hundon, io tiris min al iu herbo, kaj mi manĝis ĝin; tiel mi saviĝis, sed kovriĝis per ŝvito kaj dormis. Al mi fortunis, se tiel diri. Ĉio estis, kiel en sonĝo: bestoj, laco, malsato kaj silento; kaj mi mortigadis la bestojn. Sed estis nenio sur tiu loko, pri kiu estis dirite tiam; mi esploris la tutan plataĵon, malleviĝantan al malgranda alfluanto en tiu loko, kie la trampolino larĝiĝas. Certe, ĉio iĝis klara por mi. Sed tie estas vera belo, — ekzistas aferoj, al kiuj la vortoj batiĝas, kiel hajlo al vitro, — nur aŭdiĝas sonoro...

— Plu, — mallaŭte diris Conseil.

— Necesis, ke ĝi estu tie, — milde daŭrigis Steele. — Tial mi malleviĝis sur floso al la fuorto kaj mendis kun kursanta ŝipo necesan kvanton da homoj, kaj ankaŭ ĉiujn materialojn, kaj faris tiel, kiel estis en via rakonto kaj kiel al mi plaĉis. Sep domojn. Por tio necesis jaro. Poste mi trarigardis milojn da homoj, milojn da koroj, veturante kaj serĉante en multaj lokoj. Certe, mi ne povis ne trovi, se ekzistas tia mi, — tio estas komprenebla. Do, jen, veturu kun mi por rigardi, verŝajne, vi havas talenton de arta fantazio, kaj mi dezirus scii, ĉu tiel tion imagis vi.

Li eldiris ĉion ĉi kun teruranta simpleco de knabo, rakontanta ion el la monda historio.

La vizaĝo de Conseil rozkoloriĝis. Antaŭlonge forgesita muziko eksonis en lia animo, kaj li esprimis la neatenditan emocion per paŝado laŭ la diagonalo de la halo, poste haltis senmove.

— Vi estas turbino, — premite diris li, — sciu, ke vi estas turbino. Tio ne estas ofendo.

— Kiam oni klare vidas ion... — komencis Steele.

— Mi longe dormis, — interrompis lin severe Conseil. — Sekve... Sed kiel similas tio al sonĝo! Eble, ankoraŭ indas vivi, ĉu?

— Mi konsilas, — diris Steele.

— Sed ĝi ne ekzistis. Ne ekzistis.

— Ekzistis. — Steele levis la kapon sen celo fari impreson, sed pro tiu gesto la impreso impetis kaj ektondris en ĉiuj anguloj. — Ĝi ekzistis. Tial, ke mi ĝin portis en mia koro.

El tiu renkontiĝo kaj el tiu konversacio sekvis la fino, forte simila al la seka deliro de la rafinita menso en Cordon Brun. Du homoj, kun okuloj, plenaj de la lasita malantaŭe grandega senhoma spaco, atingis traban muron, kaŝitan en densejo. Vespera radio renkontis ilin, kaj de sur balkono super natura oranĝerio de ĝardeno sonis mallaŭte kantetanta voĉo de virino.

Steele ridetis, kaj Conseil komprenis lian rideton.


1923



«Jocelyn» — opero de franca komponisto Benjamin Godard (1849–1895) (rim. de la tradukinto).
Conseil — prononcu: [konséjl] (rim. de la tradukinto).
Steele — prononcu: [stil] (rim. de la tradukinto).
des Esseintes — protagonisto de dekadenca romano «Kontraŭe» (1884) de franca verkisto J.-K. Huysmans (1848–1907) (rim. de la tradukinto).