Aleksandro Grin

Cent verstoj laŭ rivero

El la rusa tradukis Jurij Finkel
Publikigita: 1-jan-2014
Lastaj ŝanĝoj: 2-jan-2014


I

Eksplodo de la kaldrono okazis nokte. La vaporŝipo tuj turnis sin al la bordo, kie ĝi mergis la kilon en la sablon, malproksime de loĝataj lokoj. Feliĉe, viktimoj ne estis. La pasaĝeroj, nervozintaj dum la tuta nokto kaj la tuta tago en atendo de sekva vaporŝipo, kiu povus preni ilin kaj veturigi pluen, perdis la paciencon. Aperis neniu ŝipo kaj laŭ, kaj kontraŭ la fluo. Sur tiu ĉi rivero laboris nur unu naviga kompanio kaj nur per kvar vaporŝipoj, kiuj debordiĝadis ĉiufoje laŭ speciala ordono, depende de humoro de la mastroj kaj de stato de la akvo: la kaprican sablan fluejon, post longa senpluveco, ofte blokadis malprofundaĵoj.

Dum la vespero hastis al la rivero, rozkoloriĝante pro la irado, impete spirante per nebulaj vaporoj de densaj arbaroj kaj trankvila akvo, la humoro de Nok rimarkeble iĝadis nerva kaj angora. Al tiuj, kiuj ekparoladis kun li, li ne respondadis aŭ ĵetadis abrupte «ne», «jes», «mi ne scias». Li seninterrompe transiradis de unu loko al alia, aperante sur la poŭpo, sur la pruo, en la bufedo, sur la supra ferdeko, aŭ deirante sur la bordon, kie, farinte negrandan promenon en pufa arbustaro, revenadis, plenplena de pezaj pensoj. Ĉirkaŭ tri fojojn li malleviĝadis en sian kajuton, kie, teninte iom en la manoj la pakitan valizon, ĵetadis ĝin sur la liton, levante la ŝultrojn. En unu el tiuj vizitoj de la kajuto li longe sidis sur la faldebla seĝo, ferminte la vizaĝon per la manoj, kaj, kiam li mallevis ilin, lia rigardo esprimis ekstreman prematecon.

En la sama, sed, se tiel diri, pli malkaŝa kaj parolema stato estis junulino, aĝa dudek aŭ dudek unu jarojn, veturanta sola. Ŝia maltrankvila malgaja vizaĝo centfoje turnadis sin al la riveraj foroj en serĉado de la benata vaporŝipa fumo. Ŝi estis malgrasa, sed de svelta kaj sana kompleksio, kun maldika talio, pezaj malhelaj haroj de bronza koloro, kun freŝa koloro de la hela, simplanima vizaĝo kaj nepriskribebla esprimo de malmulta kono de la vivo, kiu estas admirinda, kiam la homo ne konjektas tion, kaj tre abomena, kiam, konsiderante sian nespertecon, li donas al ĝi aspekton de afekta naiveco. Rigardinte pli atente al la vizaĝo de la junulino, speciale al ŝiaj koncentritaj, meditemaj okuloj, observanto rimarkus antaŭlonge perditan de ni freŝecon kaj akrecon de impresoj, retenataj de la edukiteco kaj digestataj en la animo kun fidema apetito de infano, kiu ne distingas ĉerizojn disde mezereaj beroj. Griza ĉapelo kun helbluaj floroj, vojaĝa simpla palto, sama, kun fermita kolumo, robo kaj trivita mansaketo, pendanta sur la ŝultro, donis al la juna persono nuancon de aferemo, kion ŝi, certe, ne rimarkis.

Okupita de sola penso, de sola celo — plej baldaŭ trafi en la urbon, la junulino, kun sia karaktera delikata insistemo, tuj post la akcidento uzis ĉiujn rimedojn por klarigi la staton. Ŝi parolis kun la ŝipestro, kun lia asistanto kaj kun vaporŝipaj agentoj; ĉiuj ili ripetadis la samon: «Muŝon» ne eblas ripari ĉi tie; necesas atendi sekvan vaporŝipon, kaj kiam ĝi bonvolos veni — tion diri estas malfacile eĉ post pripenso. Kiam la junulino deiris sur la bordon por promeni en verdaĵo kaj mediti, kion ŝi entreprenu poste, ŝiaj brovoj estis ĉagrene kuntiritaj, kaj ŝi, ne ĉesante interne boli, nerve frotadis la manojn per movoj de sin lavanta homo. Nok tiutempe sidis en la kajuto; antaŭ li sur la lito kuŝis la malfermita valizo kaj revolvero. La incitita, malheliĝinta pro maltrankvilo vizaĝo de la pasaĝero estis montranta, ke la halto en la vojaĝo forte konsternis lin. Li longe sidis, ĝibiĝinte kaj fajfetante; finfine li nehaste ekstaris, frapfermis la valizon kaj profunde ŝovis ĝin sub la liton, kaj la revolveron mallevis en la pantalonan poŝon. Poste li ekiris sur la bordon, kie, tenante sin for de grupoj da pasaĝeroj, promenantaj en la arbaro, direktis sin sur apenaŭ videbla padeto laŭ la fluo de la rivero.

Li irus tiel tre longe — tagon, du kaj tri, se, malproksimiĝinte disde la vaporŝipo je ĉirkaŭ ducent paŝoj, ne ekvidis trans sablobenko boaton, preskaŭ alpremiĝintan al la borda deklivo. En la boato, remante per unu remilo, staris homo de respektinda aĝo, ebrieta, en trikita jako, ŝirita pantalono, nudpieda kaj sen ĉapo. Ĉe liaj piedoj kuŝis malseka reto, sur la pruo de la boato staris fiŝkaptiloj.

Nok haltis, pensinte: «Mi ne diru al li pri la vaporŝipo kaj la eksplodo».

— Saluton, oldulo! — diris li. — Ĉu ci multe da fiŝo kaptis?

La maljunulo levis la kapon, kaptis bordan arbuston kaj ĉirkaŭrigardis Nok-on per penetreme sagaca rigardo.

— Do de kie vi venis ĉi tien? — impertinente demandis li. — Kia apero!

— Simpla afero, — klarigis Nok. — Mi kun kompanio alveturis el L. (li nomis la urbon, situantan malproksime flanke). Ni dum semajno ĉasadis kaj nun baldaŭ revenos.

Nok tre senĝene diris tion; la maljunulo dum ĉirkaŭ minuto pripensadis la aŭditan.

— Por mi estas tutegale, — deklaris li, balancante la boaton per la piedoj. — Ĉu vi fiŝon ne aĉetos?

— Fiŝon... ne, mi ne deziras. — Nok subite ekridis, kvazaŭ elpensinte amuzan aferon. — Jen kio, aŭskultu: vendu la boaton!

— Mi ne mem ilin faras, — mallarĝiginte la okulojn, kontraŭdiris la maljunulo. — Mi ne povas trovi alian boaton... Por kio do al vi necesas tiu kesto?

— Nu, por aranĝi unu aferon, tre gajan. Mi deziras ŝerci pri unu kompano; ĝuste por tio ni bezonas la boaton. Mi diras serioze, kaj monon mi ne avaros.

La fiŝisto sobriĝis. Li malserene rigardis al la impona kostumo de Nok, pensante — «kaj ĉiuj tiele, tuj: neniel permesas pripensi, pridiskuti, nehaste, serioze...» Li ne ŝatis, se eĉ fiŝon oni aĉetadis post du vortoj, sen marĉando. Tiam forflugadis la spirito de lia ekonomia memstareco, ĉar li ne havis, al kio kontraŭdiri kaj pri kio incitiĝi.

«Do mi difinu tiom, ke ci knaros, — pensis la maljunulo. — Se ci estas riĉa, ci pagos. Reen mi, evidente, iros perpiede, kaj pri dua mia boato ci, idioto, ne sciu. Ni supozu! Mono estas agrabla afero».

— Eble, la boaton mi al vi vendos kontraŭ kvindek rubloj (ĝi kostis kvaroble malpli multe), mi cedas, — diris la fiŝkaptisto.

— Bone, mi prenas. Ricevu la monon.

«Mi estas stultulo, — pensis la maljunulo. — Propre, kio do estas tio? Venas iu nekonata frenezulo... — «Ĉu kvindek? — Kvindek!» — Li kapjesis, kaj mi eliru el la boato, kiel el fremda, en la sama minuto. Ne, kvindek estas malmulte».

— Mi, jen, maldecidis, — impertinente diris li. — Por mi tiel estas malprofite... Sed cent rubloj estas alia afero.

Nok havis nur 70–80 rublojn.

— Fripono! — diris la junulo. — Mi monon ne bedaŭras, mi nur abomenas cian avidon; prenu sepdek kvin kaj eliru.

— Nu, se vi eĉ kun arogantaĵoj, — estos nenia cedo, eĉ ne unu kopekon, ĉu vi komprenis? Mi, kara mia, estas pli aĝa, ol vi!

Gelli en tiu minuto estis promenanta sur la bordo kaj hazarde iranta preter la arbustoj, kie staris Nok. Ŝi aŭdis, ke iu marĉandas pri boato, kaj komprenis, en kio estas la afero. La izoliteco de la stato estis tia, ke aĉeti boaton havis sencon nur por daŭrigo de la vojaĝo. Al la junulino aperis sopira espero. La homo, preninta la boaton, povus veturigi ankaŭ ŝin, Gelli-n.

Decidiĝinte, finfine, eldiri sian peton, ŝi ekiris al la akvo en tiu momento, kiam la marĉando, varmigita, unuflanke, de vino, aliflanke — de incitiĝo, iĝis simila al reciprokaj atakoj. Nok, aŭdinte la facilajn paŝojn malantaŭe, momente rompis la interparolon: la maljunulo, ekvidinte ankoraŭ homojn, povus entute ekpensi pri la estonteco de la boato, kaj la homo, iranta al la akvo, per unu hazarda frazo povus elperfidi al la drinkulo la tutan akrecon de la stato de multaj pasaĝeroj, inter kiuj la maljunulo trovus, kompreneble, homojn konsentemajn kaj riĉajn.

Nok diris:

— Atendu ĉi tie, mi baldaŭ revenos.

Li haste malaperis, strebante interkapti la iranton kiel eble plej malproksime de la akvo. Ĉe eliro el la arbustoj Nok renkontiĝis kun Gelli, sinĝeneme defleksanta per la mano la humidajn branĉojn.

«Jes, virino, — ĵetis li al si kun amareco, sed ankaŭ kun memkontento de spertulo, profunde esplorinta la vivon. — Kial miri? Ja tio estas ilia misio — bari la vojon. Mi tuj forpelos ŝin».

Gelli konsternite, kun malforta rideto rigardis al lia malafabla seka vizaĝo.

— Mi tre petas vin, — flustris Nok kun nuanco de ordono, — ne parolu laŭte, se vi havas ion diri al mi. Mi devas deklari tion pro miaj kaŭzoj, kaj ne necesas, ke iu montru scivolemon.

— Pardonu, — konfuziĝinte, mallaŭte ekparolis Gelli. — Ĉu estis vi, kiu parolis tiel laŭte pri boato? Mi ne scias, kun kiu. Sed mi pensis, ke mi povus pagi la mankantan monsumon. Se vi aĉetus mem, mi tutegale turnus min al vi kun peto kunpreni min. Mi tre hastas al Zurbagano.

— Vi estas tre memfida, — komencis Nok; la junulino sufere ruĝiĝis, sed plu rigardis rekte en la okulojn, — se al vi ŝajnas...

— Nek scivolemo, nek malĝentileco necesas, — obtuze diris Gelli, fiere retenante larmojn kaj turnante sin, por foriri.

Nok senkoleriĝis.

— Pardonu, mi petas vin, — flustris li, komprenante, ke li povas perdi la boaton, — bonvolu atendi. Mi tuj, post minuto, diros al vi.

Gelli haltis. Ŝia memamo forte suferis, sed la vorto «pardonu» laŭ ŝia simplanima opinio tamen devigis elaŭskulti la kulpulon. Eble, li uzis nekonvenajn esprimojn, ĉar hastis forveturi.

Nok staris, mallevinte la manojn kaj la okulojn malsupren, kvazaŭ serĉante en la herbo perditan moneron. Li estis haste cerbumanta pri la stato. La ĉeesto de Gelli puŝis lin al novaj konkludoj kaj nova takso de la okazo, krom la alpago de mono kontraŭ la boato.

— Bone, — diris Nok. — Vi povas veturi kun mi. Tiuokaze, — li iomete ruĝiĝis, — alpagu mankantajn dudek rublojn. Mi ne havas sufiĉe. Sed, mi avertas vin, ne ofendiĝu, mi estas homo morna kaj ne kavaliro. Mi dubas, ke kun mi vi gajos.

— Estu certa, mi ne pensis pri tio, — kontraŭdiris la junulino per obeema, apenaŭ aŭdebla flustro, — jen la mono, kaj la aĵoj...

— Ne prenu ilin.

— Kiel do mi agu kun ili?

— Sendu leteron al la kontoro de la vaporŝipa kompanio kun priskribo de la aĵoj kaj postulu ilin poŝtrepage. Ĉio estos sendifekta.

— Sed plejdo...

— Do kuru tuj por la plejdo, kaj al neniu diru eĉ vorton, — ĉu vi aŭdas? — eĉ kvaronon de vorto pri la boato. Tiel necesas. Se vi ne konsentas — adiaŭ!

— Ho, ne, mi dankas, dankas vin... Mi tuj revenos!

Ŝi malaperis, ne sentante la teron sub la piedoj pro ĝojo. La konspiran atmosferon de la forveturo ŝi klarigis pro nedeziro de Nok troŝarĝi la boaton per pliaj pasaĝeroj. Ŝi sciis ankaŭ, ke resti sole kun viro, kaj ankoraŭ ĉe tiaj eksterordinaraj cirkonstancoj, kiel senhomeco kaj nokto, oni opinias danĝere en certa senco, teorie klara al ŝi, sed en la animo ŝi profunde ne kredis al tio. Tiaspecajn okazojn ŝi opiniis eblaj nur ie tre malproksime, ekster la nevidebla al ŝi rondo de la kuranta vivo.

La fiŝisto, timante, ke la negoco ne okazos, kriis:

— He, sinjoro ĉasisto! Mi ja estas ĉi tie, sed kie estas vi?

— Mi ankaŭ estas ĉi tie, — diris Nok, elirante al la boato. — Ricevu la monon. Mi iris nur al nia bivako por preni el la palto cian bakŝiŝon.

Preninte la monon, la maljunulo rekalkulis ilin, ŝovis en la sinon kaj flate diris:

— Nu, kaj ankoraŭ unu glaseton da vodko al la maljuna paĉjo Jus!.. Vi elskuis la maljunulon el la boato, kaj eĉ kun malsanaj kruroj, kaj eĉ...

Nok tuj eltrovis, kiel forigi la fiŝiston, por ke tiu ne rimarku la virinon.

— Se ci deziras, iru laŭ la herbejo, kiu estas trans la arbustoj, — diris li, — transiru ĝin kaj iru de la bordo rekte en la arbaron, tie ci baldaŭ ekvidos bivakfajron kaj la niajn. Diru, ke mi ordonis doni al ci ne unu, sed du kaj tri glasetojn da vodko.

Efiko de tiu neglekta propono evidentiĝis mirakla. La maljunulo, juniĝinte duoble, haste volvis la reton, surmetis ĝin kun sako kaj la fiŝkaptiloj sur la ŝultron kaj vigle saltis en la arbustojn.

— Do ĉu tiel rekte mi iru?

— Rekte, tre rekte. La vodko estas bona, malnova, malvarma.

— Kaj vi, — la maljunulo palpebrumis, — viajn ŝercojn ŝerci komencos, ĉu?

— Jes.

— Kaj bonege. Kaj mi jen umos la vodkon — kaj hejmen.

«Foriraĉu do», — pensis Nok.

La fiŝisto, ankoraŭfoje palpebruminte, malaperis. Nok ekstaris sur tiu loko, kie li parolis kun Gelli. Post ĉirkaŭ tri minutoj, anhelante pro hasta irado, ŝi venis; ŝiajn ŝultrojn kaj kapon estis ĉirkaŭkovranta griza plejdo.

— Eksidu do, eksidu, — urĝis Nok. — Al vi la rudron, al mi la remilojn. Ĉu vi scipovas?

— Jes.

Ili eksidis.

«Romanece! — pense sarkasmis Nok, forpuŝante la boaton per la remilo. — Al mia malviva koro estus sendanĝeraj eĉ hordoj da Kleopatra-j, — aldonis li, — kaj entute pri la koro devus forgesi ĉiuj».

Vesperiĝis, kiam tiuj du gejunuloj komencis la vojaĝon. Nur ĉe la malproksima riverturno ankoraŭ brilis koliere disŝutita rapidfluo, la helaĵo de la ĉielo super ĝi, cedante al nuba mallumo, estis malrapide estingiĝanta, simila al dormetanta okulo. La brilo de la rapidfluo baldaŭ malaperis. Kvakis anaso; en la silento aŭdiĝis rapida fajfo de la flugiloj; kaj poste la egalmezura, signifa en mallumo plaŭdado de la remiloj iĝis la unusola sono de la rivera nokto.

II

Nok iom gajiĝis pro tio, ke li veturas, malproksimiĝas disde la vaporŝipo kaj probabla danĝero. Kun la ĉeesto de virino Nok-on pacigis lia dominanta stato; la pasaĝerino estis en lia plena potenco, kaj kvankam tiun potencon li eĉ ne pensis uzi por io ajn malbona, tamen vidi eblon de unupersona regado de la rilatoj estis agrable. Tio iomete mildigis la ĉiaman malvarman malamikecon de Nok al la bela sekso. Li tute ne havis deziron paroli kun Gelli, tamen, ekkonsciinte, ke necesas ja ekscii ion, malklaran por ili ambaŭ, Nok diris:

— Kia estas via nomo?

— Gelli Sod.

— Ni supozu. Ne tiru la rudron tiel abrupte. Ĉu vi distingas la bordon?

— Tre bone.

— Tenu, Gelli, la kurson ĉiam je ĉirkaŭ dudek klaftoj for de la bordo, paralele al ties sinuoj. Se necesos alie, mi diros... Heh!

Li ekkriis tiel, ĉar kroĉis per la remilo subakvan lignan rompaĵon. Sed en la akreco de la ekkrio al la junulino ŝajnis subite io kaŝita el la animo de la nekonato, kio elŝiriĝis nevole kaj, eble, rilate al ŝi. Ŝi konfuziĝis, preskaŭ ektimis. Dekoj da teruraj historioj reviviĝis en ŝia streĉita fantazio. Kiu estas tiu junulo? Kiel povis ŝi fidi al li, eĉ pro la patro? Ŝi eĉ ne scias lian nomon! Terura estis ne tiom la momento de ektimo, kiom la timo timi ĉiam, esti aflikte singardema. En tiu tempo Nok, lasinte la remilojn, bruligis alumeton kaj eksnufis per la pipo; en la lumo de la fajro lia vizaĝo kun mallevitaj al la pipo okuloj, avide pririgardita de Gelli, ŝajnis al la junulino, por ŝia grandega faciliĝo, tute ne terura, — ordinara vizaĝo. Kaj eĉ bela, simpla vizaĝo... Ŝi facile suspiris, preskaŭ trankviligita, des pli ke Nok, ekfuminte, diris:

— Mia nomo estas Trumvik. — Tiun nomon li ĵus elpensis kaj, timante mem forgesi ĝin, ripetis dufoje: — Jes, Trumvik, tiel mi nomiĝas; Trumvik.

Mense, rememorinte mnemonikon, Nok aldonis:

— Truo, vico.

— Ĉu ni longe veturos? — demandis Gelli. — Min devigas hasti malsano de la patro... — Ŝi konfuziĝis, rememorinte, ke Trumvik remas kaj povas percepti tion kiel urĝadon. — Mi diras ĝenerale, proksimume...

— Ĉar mi same tre hastas, — grave diris Nok, — do sciu, ke en miaj interesoj estas ekvidi Zurbaganon ne pli malfrue, ol postmorgaŭ matene. Tiel estos. De ĉi tie ĝis la urbo estas ne pli ol cent verstoj.

— Dankon, — ŝi, timeme ekridinte, sciigis: — Mi havas kelkajn sandviĉojn kaj iomete da fromaĝo... ĉar ni ne povas trovi, do vi...

— Mi same prenis skatolon da sardinoj kaj pecon da pano. Por mi sufiĉas.

«Ĉiuj ili estas materialistinoj, — pensis Nok. — Ĉu mi nun pensis pri sandviĉoj? Ne, mi pensis pri la eterno; la rivero, ĝia fluo estas simbolo de la eterno... kaj — kion ankoraŭ?»

Sed li forgesis, ke, kvankam la humoro plu restis subpremite alta, Nok komencis pensi pri sia sovaĝa, malfacila pasinteco: pri la malpura romano, pri la prizono, pri la decido ĝui fieran koleron kontraŭ la homoj, forlasi ilin por ĉiam, se ne korpe, do anime; pri amo nur al revo, fidela kaj karesa kunulino de kripligitaj vivoj. La maltrankvilo de la penso transiris al liaj muskoloj, kaj li remis, kiel en konkuro. La boato, forte antaŭante la fluon, estis brue pluganta la malhelan akvon.

Gelli pro la strangeco de la stato sentis animleviĝon, ekscitiĝon de plenumita decido. La patro kun intereso aŭskultos rakonton pri ŝiaj aventuroj. Ŝi imagis, ke ŝi ne veturas en boato, sed legas pri virino kun sia nomo en iu libro, kie estas priskribataj arbaroj, ĉasadoj, danĝeroj. Rememorinte la patron, Gelli malgajiĝis. Rememorinte la neglektan kaj stultan doktoron, kuracantan la patron, ŝi estis cerbumanta, kiel ŝi anstataŭigos lin per alia, instalos ordon, pririgardos la kuracilojn, la liton — ĉion. Ŝia agema animo bezonis almenaŭ mense fari ion. Penante eviti novajn riproĉojn de Nok, ŝi ĝis laco konscience movadis la rudron, ne deŝirante la okulojn disde la malhela deklivo de la bordo. Ŝi deziris manĝi, sed ŝi ĝeniĝis. Ili navigis silente dum ĉirkaŭ dek kvin minutoj; poste Nok, same malsatiĝinte, malafable diris:

— Ni manĝu. Lasu la rudron. — Li ellasis la remilojn. — Miaj sardinoj ankoraŭ ne sekiĝis... do prenu.

— Ne, dankon, vi mem.

La junulino, ĉirkaŭvolvinte sin per la plejdo, kviete manĝis. Malgraŭ la mallumo, al ŝi ŝajnis, ke tiu stranga Trumvik moke observas ŝin, kaj la sandviĉoj, kvankam Gelli estis malsata, iĝis malbongustaj. Ŝi hastis finmanĝi. Nok ankoraŭ plu estis morne fosanta en la skatolo per faldebla tranĉilo, kaj Gelli aŭdis, kiel skrapas la fero sur la lado. En ilia diseco, en la nokta silento de la rivero kaj en tiu duonmalsata knarado de la malkomforte manĝanta homo estis io orfa, kaj Gelli malgajiĝis.

— La nokto, ŝajne, ne estos tre malvarma, — diris, tamen facile tremerante pro malvarmeto, la junulino.

Ŝi diris la unuan, kio venis en la kapon, por ke Nok ne pensu, ke ŝi pensas: «Jen li manĝas».

— La vaporŝipo nun restis malproksime de ĉi tie.

Nok ion blekis, misglutis kaj ĵetis la skatolon en la akvon.

— Estas la unua horo de nokto, — diris li, almetinte al alumeto la horloĝon. — Vi, se vi deziras, dormu.

— Sed kiel do la rudro?

— Mi scipovas direkti per remiloj, — insiste ekparolis Nok, — kaj de via dorma direktado per la rudro post du horoj ni surgrundiĝos. Ĝenerale mi dezirus, — kun incitiĝo aldonis li, — ke vi min obeu. Mi estas multe pli aĝa kaj mi scias, kion fari. Vi povas ekkuŝi kaj dormi.

— Vi... estas tre bonkora, — nedecideme respondis la junulino, ne sciante, kio estas tio: ĉu incitiĝo aŭ degno. — Bone, mi ekdormos. Se necesos, bonvolu veki min.

Nok, nenion dirinte, kraĉis.

«Ĉu vi vere pensas, ke mi ne vekos? Certe, ke vekos. Ĉi tie ne estas salono, ĉi tie... Kiel ili scipovas ĉirkaŭvolvi per araneaĵo! «Vi estas tre bonkora»... «Dankon», «Ĉu vi ne trovas, ke»... Ĉio ĉi estas la seksa instinkto, — decidis Nok, — senkonscia rilato al viro. Jes».

Poste li komencis cerbumi, ĉu li veturu al Zurbagano sur la boato, aŭ elboatiĝu je ĉirkaŭ kvin verstoj for de la urbo, — pro sekureco. Informoj pri la aĉeto de la boato kontraŭ freneza monsumo, pri la iluzia Jusa vodko kaj priskribo de liaj trajtoj tute povus dum du diurnoj iĝi sciataj en la ĉirkaŭaĵo. Pretere li ankoraŭfoje laŭdis sin pro la ideo kunpreni Gelli-n, sed ne rifuzi al ŝi. La vojaĝo danke al tio ricevis familian karakteron, kaj kiu pensus, vidante Nok-on en kompanio de junulino, ke tio estas ĵusa bagnulo? Gelli estis nevole helpanta al li. Li decidis esti tolerema.

— Ĉu vi dormas? — demandis Nok, rigardante al la malhela konturo de la poŭpo.

Respondo al li estis io meza inter suspiro kaj dorma flustro. La poŭpo sur la fono malpli hela, ol la boato, ŝajnis malplena; Gelli, evidente, dormis, kaj Nok, por rigardi, kiel ŝi instalis sin, bruligis alumeton. La junulino, envolvinte sin en la plejdon, metis la kapon sur la manojn, kaj la manojn sur la tabulon de la poŭpo; videblis nur la malfermita okulo, la frunto kaj la tempio; ĉio kune ŝajnis lanuga bulo.

— Do sufiĉas pri ŝi, — diris Nok, ĵetante la alumeton. — Kiam virino dormas, ŝi ne malutilas.

Subtenante la necesan direkton per la remiloj, li, konforme al majesta morneco de la nokto, ree ekpensis pri la malgaja pasinteco. Li deziris ekvivi, se li restos viva, tiel, ke ne estu memtrompoj, entuziasmoj kaj pentoj. Antaŭ ĉio necesas esti soleca. Pensante, ke li bonege esploris la homojn (kaj la virinojn speciale), Nok, ardiĝinte, decidis, ekstere restante kun la homoj, interne ne kuniĝi kun ili, kaj tiel, ordoninte al la koro silenti ĉiam, renkonti la finon de siaj tagoj per alta malgajo de saĝulo, scianta ĉiujn terajn vanecojn.

Ĉu ne tiel kronita de famo kaj hargrizo kuracisto vizitas ĉambron de senesperaj malsanuloj, modere ridetante al ĉiuj rigardantaj al li kun timo kaj plendoj?.. «Jes, jes, — diras la vigla aspekto de la kuracisto, — certe, vi troviĝas ĉi tie pro eraro kaj ĉio entute statas bonege»... Tamen, la kuracisto ne estas stultulo: li vidas ĉiujn ulcerojn, ĉiujn difektojn, kaŭzitajn de la malsano, kaj malmulte pensas pri la malsanuloj. Pensi pri la kondamnitoj — se tiel diri — estas senutile. Ili ne estas kompanio por li.

La komparo de si kun kuracisto tre plaĉis al Nok. Li rektiĝis, kuntiris la brovojn kaj malgaje suspiris. En tia humoro pasis la nokto, kaj kiam Nok komencis klare distingi la figuron de plu dormanta Gelli, — ĝis Zurbagano restis iomete pli ol kvardek verstoj. Supraj folioj de bordaj arbustoj ekflagris per kvietaj fajreroj, la rivero estis heliĝanta, humida venteto estis disverŝanta odoron de herbo, fiŝo kaj malseka tero. Nok rigardis al la rigidiĝintaj manoj: la fingroj ŝvelis, kaj la polmoj, kovritaj de kaloj, estis akre brulantaj.

— Tamen tempas veki tiun buduaran homon, — diris Nok pri Gelli. — Tagiĝis, kaj mi ne riskos veturi plu, ĝis malheliĝos.

Li direktis la boaton al sabla golfeto; la boato, puŝiĝinte, haltis, kaj la junulino, nerve ekstarinte, konsternite ĉirkaŭrigardis per ankoraŭ kungluiĝantaj okuloj.

III

— Tio estas vi, — trankviliĝante, diris ŝi. — Tutan nokton mi dormis. Mi ne tuj komprenis, ke ni veturas.

Ŝiaj haroj malkombiĝis, la kolumo de la bluzo ĉifiĝis, ricevinte taŭzitan aspekton. La plejdo malleviĝis al la piedoj. Unu vango estis ruĝa, la alia pala.

Nok diris:

— Nu, por ni, vidu, restis veturi ne pli multe, ol estas malantaŭ ni. Nun ni haltis kaj ne ekveturos ĝis mallumo. Ja necesas ripozi. Eliru, Gelli. Lavu vin aŭ kombu, kiel vi deziras, kaj al mi bonvolu doni pinglon, se vi havas. Mi intencas kapti fiŝon. En tiu sovaĝa rivero estas sufiĉe da fiŝoj.

Gelli glatumis per la mano la bruston; pinglo iĝis trovita ĝuste sur la loko de unu perdita butono. Ŝi elprenis la pinglon, kaj la randoj de la bluzo iomete disiĝis, malfermetinte la randon de la blanka ĉemizo. Rimarkinte tion, Gelli konfuziĝis — ŝi rememoris, ke al ŝi, dormanta, dum la tuta nokto rigardadis viro, kaj ĉar ŝi neniam antaŭe dormis vestita, la junulino senkonscie imagis sin dormanta, kiel ĉiam, sub kovrilo. La malkovraĵo de la ĉemizo pligrandigis la konfuziĝon. Ĉio, kion ŝi instinkte sentis en la stato de viro kaj virino, kiujn neniu vidas, nereteneble transformis la konfuziĝon en perplekson; Gelli faligis la pinglon kaj, kiam, trovinte ĝin, ŝi rektiĝis, ŝia vizaĝo estis tute ruĝa kaj veaspekta.

— Estas bone, ke la pinglo estas fera, — diris Nok. — Ĝi estas facile fleksebla; la ŝtala rompiĝus.

La simplanima miopeco de tiu rimarko redonis al Gelli la animan ekvilibron. Ŝi eliris el la boato, post ŝi Nok. Dirinte, ke li iros por eltranĉi fiŝkaptilon, li perdiĝis en arbustoj, kaj Gelli dum kelkaj minutoj restis sola. Ĵetinte el la mankavo akvon sur la vizaĝon, la junulino viŝis sin per la naztuko kaj, korektinte la hararanĝon super la rivera tremetanta spegulo, leviĝis al la pinto de la borda monteto. Ĉi tie ŝi decidis «koncentri la pensojn». Sed la pensoj subite diskuris, ĉar komenciĝis kaj ekbrilis antaŭ ŝi tia vivĝoja, admirinda mateno, kiam verdaĵo ŝajnas ĝardeno, kaj ni en ĝi — infanoj, pardonitaj pro iu fiaĵo. La suna globo estis fandiĝanta super la blua rivero, ludante kun la spaco per facilaj, tremantaj brilaĵetoj, disŝutitaj ĉie, kien direktis sin rigardo. La firma densa odoro de la verdaĵo estis ekscitanta la koron, la diafaneco de la foroj ŝajnis larĝe malfermita, ridanta brakumo; bluaj ombroj plimultigis la fajnecon de la matenaj farboj, kaj ie en krispaj blindigaj interspacoj brilis radia araneaĵo.

Nok eliris el la arbustoj kun longa vergo en la manoj. Gelli, troplenigita de admiro, laŭte diris:

— Kia mirakla mateno!

Nok ĵetis singardeman rigardon al ŝi. Ŝi deziris esti, kiel ĉiam, diskreta, sed, kontraŭ sia volo, brilis per senkonscia vigliĝo.

«Nu, do, — malamikeme pensis li, — ĉu ci imagas, ke mi trafis en tiun ĉi simplan kaptilon? Ke mi aĥos kaj ravos? Ke mi degelos sub cia rigardo? Knabino, ne kompliku! Nenio rezultos el tio».

— Pardonu, — malvarme diris li. — Viaj admiroj por mi estas tedaj. Kaj krome, bonvolu ne krii. Mi bone aŭdas.

— Mi ne kriis, — respondis Gelli, kuntiriĝinte.

La senmerita, evidenta malmildaĵo de Nok tuj ĉagrenis kaj malgajigis ŝin. Strebante superforti la ofendiĝon, ŝi malleviĝis al la akvo, mallaŭte kantetante ion, sed timante novan riproĉon, eksilentis tute.

«Li definitive min malamas; verŝajne, pro tio, ke mi trude kunveturas».

Tiu penso vokis paroksismon de kulpo, kiun ŝi penis, rigardante al Nok, fiŝkaptanta de sur la boato, dispeli per konscio de la nepra neceso veturi, kion ŝi trovis inda tuj sciigi al Nok.

— Vi vane koleras, Trumvik, — diris Gelli, — se la patro ne estus malsana, mi ne petus vin kunpreni min. Tial imagu vin sur mia loko kaj en mia stato... Mi alkroĉiĝis al vi malgraŭvole.

— Pri kio vi parolas? — distrite demandis Nok, absorbita de moviĝo de la fiŝfadeno, kunvolvita el ĉevalharoj, ŝtelitaj en la roversoj de la jako. — Deiru, Gelli, via ombro kuŝiĝas sur la akvon kaj timigas fiŝojn. Ne mi, tamen, kulpas, ke via patro ekmalsanis... Kaj ĝenerale, mia maniero de traktado estas egala por ĉiuj... Mordetas!

Gelli, obeeme depaŝinte en la profundon de la bordo, vidis, kiel arĝenta brilo, elŝiriĝinte el la akvo, saltis en la aero kaj, turniĝinte ĉirkaŭ Nok simile al karuselo, plaŭdfalis en la akvon.

— Fiŝo! Granda! — ekkriis Gelli.

Nok, fiera pri la sukceso, respondis same entuziasme, senkonsciigante la fiŝon, saltantan en la manoj, per la pinto de la fiŝvergo:

— Jes, ne malgranda. Ĉirkaŭ tri funtojn. La fiŝo, vidu, estas dika kaj peza: ni ĝin rostos tuj. — Li puŝis la boaton al la bordo kaj ĵetis la fiŝon sur la sablon; poste, ĉirkaŭrigardinte, li komencis kolekti falintajn branĉojn kaj meti ĝin per ronda amaso, sed da branĉoj troviĝis nemulte. Gelli, ĝeniĝante stari sen okupiĝo, same trovis du-tri sekajn branĉojn. Impete, kun streĉo kaj fervoro, inda malfacilan laboron, ŝi ŝovadis al Nok rompitajn per siaj pikvunditaj manoj la etajn vergojn, grandajn je alumeto. Nok, sentripiginte la fiŝon, bruligis la branĉetaĵon. La fajro ekbrulis sendezire; ekiris densa fumo. Surgenuiĝinte, Nok priblovadis la malfortan fajron sen kompato al la pulmoj, kaj baldaŭ, apud la orelo, li ekaŭdis la duan, tre peneman, rompiĝantan: — fu-u-u! fu-u-u! — Gelli, apogante sin al la grundo per la pugnetoj kun kunpremitaj en ili ligneroj, estis diligente aldonanta sian parton de la laboro; la fumo estis mordanta la okulojn, sed, kuraĝe larmante, ŝi ne lasis sian okupiĝon eĉ tiam, kiam la fajro, fortiĝinte kaj ekmurmurinte, ĉirkaŭkaptis la branĉetaĵon.

— Nu, sufiĉas! — diris Nok. — Alportu la fiŝon. Jen ĝi!

Gelli obeis.

Atendinte, kiam aperis pli multe da braĝo, Nok dismetis ĝin sur la sablo per glata tavolo kaj diligente surmetis la fiŝon. La rostaĵo eksiblis. Baldaŭ ĝi, brulinta ĉe unu flanko, sed bonkvalita ĉe la alia, estis elprenita de Nok kaj transmetita sur pladon el folioj.

Dispartiginte ĝin per vergeto, Nok diris:

— Manĝu, Gelli, malgraŭ tio, ke ĝi estas sen salo. Malsate ni nelonge veturos.

— Mi scias tion, — penseme diris la junulino.

Manĝinte iel-tiel sian porcion, ŝi, duonsatiĝinte, eksopiris pri la hejmo. Ĉirkaŭe estis blindige bele, sed sovaĝe kaj senhome; la senpasia silento de la bordo, kiu tenis ŝin en kaptiteco, devigita de la cirkonstancoj, komencis premi ŝin. Kiel antaŭ cent, antaŭ mil jaroj — samaj estis la rivero, la sablo, la ŝtonoj; perdiĝis la konscio pri la la tempo. Ŝi silente rigardis, kiel Nok, kaŝinte la boaton sub arbustoj, pendantaj super la akvo, plenŝtopis kaj ekfumis la pipon; kiel, ĵetante preterajn rigardojn al la kunulino, li malmilde kaj ĝene ridetadis, kaj stranga malfido al la ĉirkaŭanta realo en iuj momentoj vekiĝadis en ŝia ekscitita menso. Ŝi deziris, ke Trumvik pli baldaŭ ekdormu; tio ŝajnis al ŝi iu afero, proksimiganta la horon de ekveturo.

— Vi deziris ekdormi, — diris Gelli, — laŭ mi, vi tion nepre bezonas.

— Ĉu mi malhelpas al vi?

— En kio? — ĉagrenita per lia ĉiam ĉikanema tono, Gelli kolere levis la ŝultrojn. — Mi, ŝajne, nenion intencas fari, kaj eĉ ne povas, ĉar vi deklaris, ke vi veturos en krepusko.

— Ja mi ne estas virino, — solene deklaris Nok, — ĉu malpli multe da dormo aŭ pli multe — por mi estas indiferente. Se mi al vi malhelpas...

— Mi jam diris, ke ne! — eksplodis, peze spirante pro humila kolero, Gelli, — tio estas mi, verŝajne, — permesu diri al vi rekte, — kiu malhelpas al vi en io... Tiuokaze ne indis veturi kun mi. Ĉar vi ĉiam atakas min!

Ŝiaj okuloj iĝis rondaj kaj brilaj, kaj la infana buŝo ofendite tremeradis. Nok mirigite elprenis la pipon el la buŝo kaj ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ vokante atesti la ĉielon, la riveron kaj la arbaron pri tio, ke li ne atendis tian rebaton. Timante, ke Gelli ekploros, forrabinte de li per tio — kaj senredone — la bonegan pozicion de forta malrespekta viro, Nok komprenis neceson doni al tiu disputo «seriozan kaj profundan» fundamenton — senprokraste; krome, li deziris, finfine, eldiri sian opinion, kiel deziras tion plej multaj sincere, sed antaŭnelonge konvinkitaj pri io homoj, serĉante aŭskultanton, konvinkitan pri kontraŭaĵo; ĉi tie la afero estis pli simpla: la sekso mem de Gelli estis nego de la vivpercepto de Nok. Nok komence kuntiris la brovojn, kvazaŭ montrante per tio malaprobon pri la flamiĝemo de la kunulino, kaj poste donis al la vizaĝo funebran, amaran esprimon.

— Povas esti, — diris li, solide sendante la vortojn, — mi vin ofendis per io, Gelli, eĉ plej verŝajne ofendis, ni supozu, sed ofendi vin, ĝuste vin, mi, kredu, ne intencis. Mi diros sincere, mi rilatas al la virinoj tre negative; vi estas virino; se nevole mi transiris la limon de ĝentileco, do nur tial. La persono, la konkreta homo, ĉu vi, ĉu iu alia — por mi estas tutegale, en ĉiu el vi mi vidas, ne povas ne vidi, reprezentantinon de la monda malbono. Jes! La virinoj estas la monda malbono!

— Ĉu la virinoj? — iom konsterniĝinte, sed trankviliĝante, demandis Gelli, — kaj ĉu vi pensas, ke ĉiuj virinoj...

— Definitive ĉiuj!

— Kaj la viroj?

— Jen pure virina demando! — Nok almetis tabakon en la pipon kaj balancis la kapon. — Kio «kaj la viroj?..» La viroj, mi povas diri sen fanfaronado, — estas la kreema, pozitiva elemento. Dum vi estas la detrua!

La detrua elemento, ekscitita ĝis la kora profundo, dum minuto, mirigite levinte la maldikajn brovojn, rigardis al Nok kun riproĉo kaj defio.

— Sed... Aŭskultu, Trumvik! — Nok ekparolis per la lingvaĵo de ŝia rondo, kaj ŝi mem komencis esprimiĝi pli facile kaj libere, ol antaŭ tiu ĉi minuto. — Aŭskultu, tio estas arogaĵo, sed — mi ne pensas, ke vi parolas serioze. Tio estas ofenda, sed interesa. En kio do ni montris nin per tiom nigra flanko?

— Vi estas neorganizita, malbona forto.

— Kia forto?

— Kvankam vi, verŝajne, ankoraŭ estas virgulino, — Gelli ruĝiĝis pro indigniĝo, — mi povas al vi diri, — daŭrigis post paŭzo Nok, — ke... do... la seksa forto. La fiziologia seksa forto troplenigas vin kaj trenas nin en sian abismon.

— Pri tio mi ne parolos, — sonore diris Gelli, — mi ne povas juĝi en tio.

— Kial?

— Estas stulte demandi.

— Ĉu vi rifuzas daŭrigi tiun ĉi konversacion?

Ŝi forturnis sin, rigardante flanken, serĉante kompreneblan klarigon al sia konfuziĝo, kiu ne povis, kiel ŝi bone sciis, sekvi kaj el afektemo, kaj el prudemo, simple tial, ke tiuj trajtoj malestis en ŝia karaktero. Finfine, la bezono ĉiam esti sincera venkis; ekrigardinte rekte en la okulojn de Nok per pura kaj firma rigardo, Gelli kuraĝe diris:

— Mi mem ankoraŭ ne estas virino; tial, eble, estus multe da falso, se mi komencus rezonadi pri la... fizika flanko. Parolu, mi, eble, tamen komprenos kaj diros, ĉu mi konsentas kun vi aŭ ne!

— Tiuokaze sciu, — incitite ekparolis Nok, — ke ĉar ĉiuj interesoj de la virino kuŝas en la seksa sfero, ili jam pro tio mem estas limigitaj. La virinoj estas mizeranimaj, mensogemaj, bagatelemaj, vantemaj, rabemaj, kruelaj kaj avidaj.

Li maltrankviligis la ombrojn de Hartmann, Schopenhauer, Nietzsche kaj dum duonhoro pentradis antaŭ kvietiĝinta Gelli la mornecon de la bildo de la estonta homaro, se ĝi ne anatemos, finfine, la amon. La amon, laŭ lia opinio, — la eternan trompon de la naturo, — indus antaŭlonge formeti en la arkivon, kaj la romanojn ŝtiparumi.

— Vi, Gelli, — diris li, — estas ankoraŭ juna, sed kiam en vi vekiĝos la virino, ŝi estos per nenio pli bona, ol ĉiuj ceteraj rozaj rabobestoj de via raso, kiuj elsuĉas la cerbon, la sangon, la koron de la viro kaj ofte kondukas lin ĝis krimo.

Gelli suspiris. Se Nok pravas almenaŭ duone, — la estonta vivo estas terura. Ŝi, Gelli, kontraŭ sia volo iĝos serpento, vipuro, portantino de la monda malbono.

— Ĉe Ŝekspiro, vere, estas lordino Makbeto, — kontraŭdiris ŝi, — sed estas ankaŭ Julia kaj Ofelia...

— Neŭrasteniaj femaloj, — mallonge rebatis Nok.

Gelli mordis la langon. Ŝi preskaŭ diris: «mi konatigus vin kun la panjo, se ŝi ne mortus antaŭ kvar jaroj», kaj nun ŝi dankis la sorton, ke la malica etikedo «femalo» ne trafis al la kara rememoro. Ŝi perdis tutan deziron paroli. Nok, ne rimarkinte la malserenan streĉon en ŝia vizaĝo, diris, subkomprenante sin mem sub la pseŭdonimo «li»:

— Mi havis kamaradon. Li freneze ekamis unu virinon. Li fidis al la homoj kaj al la virinoj. Sed tiu senenhava personino ŝatis lukson kaj malŝparemon. Ŝi persvadis mian kamaradon fari ŝtelon... tiu junulo estis tiom certa, ke lia amatino same freneziĝis pro la amo, ke li rompmalfermis la kason de la ĉefo kaj la monon transdonis al ŝi, — al la diabolino en la homa aspekto. Kaj ŝi forveturis disde la edzo sola, dum mi...

La tuta sango batis en lia kapo, kiam, eldirinte en ekscito la sekreton tiel senpripense, li komprenis, ke la rakonton tamen necesas fini, por ne voki eĉ pli grandan suspekton. Sed Gelli, ŝajne, ne komprenis, en kio estas la afero. Ordinara malforta rideto de ĝentila atento estis prilumanta ŝian vizaĝon, maldikiĝintan dum la nokto.

— Do, — duonvoĉe findiris Nok, — li trafis al la bagno.

Estiĝis atenta silento.

— Ĉu li ĝis nun estas tie? — ĝenite demandis Gelli.

— Jes.

— Vi lin kompatas, certe... ankaŭ mi kompatas, — haste aldonis ŝi, — sed kredu, Trumvik, tiu homo ne kulpas!

— Do kiu kulpas?

Nok retenis la spiradon.

— Certe, ŝi.

— Kaj li?

— Li forte amis, kaj mi ne juĝus lin.

Nok rigardis al ŝi tiel atente, ke ŝi mallevis la okulojn.

«Ĉu ŝi divenis aŭ ne divenis? Ha, diable! — decidis li, — por mi, esence, estas tutegale. Ŝi, certe, suspektas nun, sed ne kuraĝos demandi, kaj mi nenion plian bezonas».

— Mi ekdormos. — Li ekstaris, tirante sin kaj oscedante.

— Jes, ekdormu, — diris Gelli, — la suno staras alte.

Nok, ne respondante, kuŝiĝis en ombro de platanacero, kovrinte la kapon per la jako kontraŭ kuloj, kaj baldaŭ ekdormis. En la sonĝo, — strange, kontraŭ liaj propraj opinioj, sed kongrue kun la homa naturo, li vidis, ke Gelli aliras al li, sidanta, de malantaŭe, kaj karese almetas la varman polmon al liaj okuloj. Liaj sentoj ĉe tio estis stranga miksaĵo de amara ofendiĝo kaj kareso. La sonĝo, probable, ricevus eĉ pli komplikan karakteron, se Nok ne vekiĝus pro necerta milda puŝado. Malferminte la okulojn, li ekvidis vekantan lin Gelli-n kaj la lasta tuŝo de ŝia mano kuniĝis kun la naivaĵo de la sonĝo. Malheliĝis. La ruĝa palpebro de la suno estis kaŝiĝanta trans la nigra bordo; humideco, pezo en la kapo kaj la minaca nuno revenigis Nok-on al lia konstanta dum la lastaj tagoj malserena singardemo.

— Pardonu, mi vekis vin, — diris Gelli, — estas tempo por veturi.

Ili eksidis en la boaton; denove ekbruis la akvo; dum ĉirkaŭ horo ili navigis ne interparolante; poste, aŭdante, kiel Nok ofte kaj raŭke spiras (ekblovis impeta kontraŭa vento, kaj la akvo ondiĝis), Gelli diris:

— Transdonu al mi la remilojn, Trumvik, vi ripozos.

— La remiloj estas pezaj.

— Nu, ĉu tio gravas! — Ŝi ekridis. — Se mi evidentiĝos nekapabla, mi petas pardonon. Donu la remilojn.

— Kiel vi deziras, — respondis Nok.

«Ŝi remu, vere, — pensis li, — jen, ŝia voĉo iĝis pli firma, tion necesas forigi».

Ili interŝanĝis siajn lokojn. Nok ekaŭdis malrapidajn, malcertajn plaŭdojn, kiuj iom post iom iĝis pli regulaj kaj oftaj. Gelli apenaŭ povis teni la remilojn, kies dikaj pintoj ĉiuminute minacis elŝiriĝi el ŝiaj manoj. Dekliniĝante malantaŭen, ŝi tiris tutan sian korpon, kaj, kio estis la plej malbona, ŝiaj piedoj ne havis la punkton de apogo, ili ne atingadis la lignaĵon, enmuntitan en la fundon de la boato speciale por apogo de la piedoj. La piedoj de Gelli senhelpe glitadis laŭ la fundo kaj, kun ĉiu svingo de la remiloj, la korpo preskaŭ formoviĝadis de la sidilo. La puŝata akvo ŝajnis peza kaj senmova, kvazaŭ la remiloj estis mergataj en grenon. La manoj kaj la ŝultroj de la junulino ekdoloris tuj, sed nek tio, nek la dolora korbatado, kaŭzinta malvarman ŝviton, nek malfacileco kaj turmenteco de la spasma spirado devigus ŝin konfesi la nevolan malfortecon. Ŝi prefere mortus, ol forlasus la remilojn. Dum ne malpli ol duonhoro Gelli eltenadis tiun akran torturon kaj, ĉe la fino, movadis la remilojn maŝine, kvazaŭ per fremdaj manoj. Nok, malgajhumore pensinta pri la kruela pasinteco, revigliĝis kaj aŭskultis: la remiloj estis batantaj dise, per malfortaj, konfuzaj plaŭdoj, preskaŭ ne movante la boaton.

— A ha! Gelli! — diris li. — Revenu sur vian lokon, sufiĉas!

Ŝi ne povis eĉ respondi. Nok, ellasinte la rudron, aliris al ŝi. Malfortaj rebriloj de la akvo permesis al li, kliniĝinte, ekvidi la palan vizaĝon de la junulino kun firme fermitaj okuloj kaj dolore malfermita buŝo. Li kaptis la remilojn, dezirante depreni ilin. Gelli ne tuj ellasis ilin, sed, eĉ ellasante, ŝi plu penis svingi ilin, kiel aŭtomato. Ŝi malfermis la okulojn kaj rektiĝis, duonkonscie ridetante.

— Nu, kio? — kun subita kompato demandis Nok.

— Ne, nenio, — superfortante sin, respondis ŝi, penante tuj restarigi la spiradon. Poste timo de moko aŭ riproĉo devigis ŝin fiere eligi sufiĉe kuraĝan deklaron: — Mi povus longe remi, ĉar la remiloj estas ne tre pezaj... Nur iliaj teniloj estas tro dikaj, — naive aldonis ŝi.

Ili denove interŝanĝis siajn lokojn, kaj Nok enpensiĝis. Li estis iom konfuzita kaj kortuŝita. Sed li penis doni novan direkton al la pensoj, pretaj atente koncentriĝi sur tiu ĉi fiera kiaj bonkora estaĵo. Tamen al li restis tia impreso, kvazaŭ li longe iradis kaj jen ial haltis.

La nuboj densiĝis, la vento komencis batadi per fortaj densaj impetoj. Sur la manon de Nok falis guto de pluvo, kaj en malproksima angulo de la tera obskuro brileris mallonga blua lumo. La boato estis balancata, la akvo minace plaŭdadis. Nok ĵetis rigardon supren, poste, ĉesinte remi, diris:

— Gelli, necesas albordiĝi. Estos fulmotondro. Transatendi ĝin sur la akvo estas neimageble; la boato estos dronigita de pluvo aŭ renversita de vento. Direktu la rudron al la bordo.

IV

La loko, kien ili albordiĝis, estis apud nealtaj sablaj tuberoj. La vojaĝantoj deiris sur la bordon. Nok, timante, ke la akvo pro la pluvego leviĝos tro alte, kun grandaj penoj entiris la boaton inter tuberoj en naturan sablan kaveton. Laŭ la bordo tiriĝis maldensa, alta arbaro, kiu estis malbona defendo kontraŭ fulmotondra tempesto, kaj Nok decidis, ke necesas averti la junulinon pri tio.

— Ni malsekiĝos, — diris li, — kun kio vi paciĝu anticipe — ne estas loko por kaŝi nin. Ĉu vi timas?

— Ne, sed estas malagrable halti.

— Treege malagrable.

Ili ekstaris sub arbo, malgaje aŭskultante bruon de ties foliaro, sur kiu ekklakis la pluvo. La vento, kvietiĝante por momento, batadis ree, kvazaŭ refortiĝinte, eĉ pli akre kaj furioze. La nuboj, malleviĝintaj super la arbaro kun decidema morneco de atako, sufokis finfine la solan dense bluan interspacon de la ĉielo, kaj la obskuro iĝis plena. Estis orfe kaj malvarme; birdoj, leviĝante sen krio, flugis malalte, per ŝanceliĝanta malkuraĝa flugo. Lumo de fulmo, brilanta dume malofte, sen tondro, montris al Nok trans klifo vulpon, flarantan la aeron, ĝia akra muzelo kaj fleksita antaŭa kruro malaperis momente, same kiel aperis.

La interreĝado de silento kaj fulmotondro finiĝis per tre decida skualo, tuj preninta rapidon de kuriera trajno; en ĝia impeta streĉo arboj kliniĝis kun angulo je tridek gradoj, kaj malgrandaj arbustoj ektremis kiel en febro. Folioj, branĉetoj, diversa ligna rubo ekflugis inter trunkoj, batante al la vizaĝo. Finfine, saltis per terura blua fajro giganta fulmo, la teron furioze ekvipis pluvo, kaj eksplodoj de sovaĝa tondro prisonis la dezertaĵon.

Malsekaj, kiel spongoj en akvo, Gelli kaj Nok staris en konsterno, alpremiĝinte per la dorsoj kaj la nukoj al la trunko. Ili estis sufokiĝantaj. La vento sufokadis ilin; al ĝi helpadis la pluvego de tia monstra malavareco, ke la arbaron baldaŭ plenigis bruo de rojoj, naskitaj de la pluvtorento. Tondro kaj fulmo intermitadis en sovaĝa konkuro, superverŝanta la teron per paroksismoj de ĉiela bruego kaj seninterrompa, tranĉanta la okulon, malvarma, kiel pluvo, lumo, en kies tremo la arboj, ŝajnis, ŝanceliĝas kaj saltetas.

— Gelli! — kriis Nok. — Ni tutegale ne iĝos pli malsekaj. Ni eliru sur malfermitan lokon! Estas danĝere stari sub arbo. Donu la manon, por ne perdiĝi; vidu, kio okazas ĉirkaŭe.

Tenante la junulinon ĉe la mano, ĉiuminute glitante per la piedoj en glitiga koto kaj rigarde serĉante, uzante fulmon, lokon, liberan de arboj, Nok trairis ioman distancon, sed, konvinkiĝinte, ke plue la arbaro plidensiĝas, haltis. Subite li rimarkis fajran senmovan punkton. Ĉirkaŭirinte arbuston, malhelpantan atente pririgardi tiun fenomenon, Nok distingis grandegan fenestroframon, kiu troviĝis tiel proksime de li, ke videblis kandelstumpo, enpikita en botelon, metitan sur tablon.

— Gelli! — diris Nok. — Fenestro, loĝejo, homoj! Jen, jen, rigardu!

Ŝia mano pli forte apogis sur lian manon, la junulino ĝoje ripetis:

— Fenestro, homoj! Jes, mi vidas nun. Ho, Trumvik, ni kuru rapide sub la tegmenton! Nu!

Nok malgajiĝis, kaptita de dubo. Ĝuste loĝejojn kaj homojn li devus eviti en sia stato. Finfine, estante mem elturmentita kaj frostiĝinta, kalkulante, ke en tia sovaĝejo estas malmultaj ŝancoj, ke iu konas priskribon de liaj trajtoj kaj lian fuĝon, kaj por ekstrema okazo esperante al la sorto kaj la revolvero, Nok diris:

— Ni iros, sed, pro Dio, obeu min, Gelli: vi mem klarigu nenion, se oni vin demandos, kiel ni aperis ĉi tie. Ni ne scias, kiu loĝas ĉi tie; ni ne scias, ĉu oni kredos al ni, se ni diros la veron, kaj ĉu ne estos pro tio malagrablaĵoj. Se tio necesos, mi rakontos elpensaĵon, pli versimilan, ol la vero; konsentu, ke la vero de nia stato ja estas escepta.

Gelli malbone komprenis lin; akvo sub la robo fluis laŭ ŝia korpo, subtenante la solan deziron — tuj trafi en sekan lokon kun tegmento.

— Jes, jes, — haste diris la junulino, — sed, mi petas, Trumvik, ni iru!..

Post minuto ili staris ĉe malalta pordo de traba senbarila kaj senkorta kabano.

Nok skuis la pordon.

— Kiu frapas? — ekkriis voĉo trans la pordo.

— Kaptitaj de la fulmotondro, — diris Nok, — ili petas por tempo enlasi ilin.

— Kia diablo! — kun esprimo de mirego, eĉ konsterniĝo respondis la voĉo. — Medor, iru ĉi tien, he, ci, vila pigrulo!

Aŭdiĝis raŭka obtuza bojado.

La nekonato, plu ne malfermante la pordon, demandis:

— Kiom da vi estas?

— Du.

— Kiuj vi estas do, finfine?

— Viro kaj virino.

— De kie ĉi tie aperis virino, kara sinjoro?

— Estas tede komunikiĝi tra la pordo, — deklaris Nok, — enlasu, ni laciĝis kaj malsekiĝis.

Estiĝis mallonga silento; poste la loĝanto de la kabano, solide frapante per io la plankon, kriis:

— Mi vin enlasos, sed memoru, ke Medor estas sen buŝumo, kaj en la manoj mi tenas dutuban karabenon. Eniru po unu; la unua eniru la virino.

Maltrankviligita Gelli ankoraŭfoje dum tiu interparolo sentis forton de la cirkonstancoj, ĵetintaj ŝin en la neordinarajn, neniam spertitajn kondiĉojn. Tamen, ŝi jam iom kutimiĝis. Tintis la forŝovata riglilo, kaj en la malalta, malpura, sed hela ejo aperis la tute malseka, peze spiranta, pala, iomete timiĝinta junulino en ĉapelo, kripligita kaj ŝovita flanken de la pluvo. Gelli staris en flako, momente kreiĝinta sur la planko pro la jupo, algluiĝanta al la kruroj. Poste aperis Nok, en ne malpli mizera aspekto. Ili ambaŭ samtempe diris «uf!» kaj komencis ĉirkaŭrigardi.

V

La mastro de la kabano, fortirinte la hundon je la kolrimeno disde la piedoj de la vizitantoj, al kiuj ĝi donis troan atenton kaj plu emocie graŭlis, pelis ĝin per du piedbatoj en la angulon, kie, turniĝinte iom kaj oscedinte, la luphundo ekkuŝis, celinte la maltrankvilajn okulojn al Gelli kaj Nok. La mastro estis en kolora lana ĉemizo kun kuspitaj manikoj, plisita pantalono kaj feltaj ŝuoj. Longaj, maldensaj haroj, ventumile mallevante al la ŝultroj, donis al la nekonato aspekton virinan kaj malpureman. Magra, nealta, aĝa kvardek — kvardek kvin jarojn, tiu homo kun ruĝvanga, malagrable komunikema vizaĝo, kun etaj helaj okuloj, ĉirkaŭitaj de reto da faltoj, kaj kun levita supra lipo, malfermanta fortajn flavetajn dentojn, faris malklaran kaj nefidindan impreson. En la fajrejo, masonita el sovaĝa ŝtono, brulis lignaj ŝtipoj, super la fajro bolis nigra kaldroneto, kaj super ĝi, siblante kaj krevante, estis bakata io el pasto. Ĉe la grasmakulita brungriza tablo, krom benko, staris du taburetoj. Mizera kuŝejo en la angulo, malproksime similanta liton, kaj rompopeco de spegulo sur najlo finis la malabundan meblaron. Sub bretoj kun negranda kvanto da necesa manĝilaro pendis fusiloj, kaptiloj, skioj, retoj kaj ĉirkaŭ dek kvin kaĝoj kun kantobirdoj, ekscitite kriegantaj siajn malkomplikajn muzikpartojn. Sur la planko staris gramofono en amaso de faligitaj malnovaj diskoj. Ĉio ĉi estis sufiĉe dense kovrita per birda feko.

— Do jen, karaj gastoj, — diris iomete kante kaj naze la nekonato, — sidiĝu, sidiĝu. Vi, mi vidas, estis bone lavitaj. Eksidu, varmiĝu.

Gelli eksidis al la fajro, premtordante la manikojn kaj la baskon de la jupo. Nok limigis sin per tio, ke, demetinte la malsekan jakon, forte tordis ĝin super fera sitelo kaj ree surmetis. La vitroj de la fenestro, prilumataj de fulmoj, tintis pro tondro.

— Ni konatiĝu, — bonanime daŭrigis la mastro, demetante la fusilon en la angulon. — Aĥ, kompatinda fraŭlino! Mi proponos al vi, gesinjoroj, kafon. Jen ekbolis la kaldroneto — ĉu, fraŭlino?

Gelli dankis tre diskrete, sed tiel mallaŭte kaj kviete, ke estis malfacile dubi pri ŝia deziro manĝi kaj trinki ion. La malfeliĉa fiŝo jam antaŭlonge perdis sian refortigan efikon. Nok same estis malsata.

Li diris:

— Mi pagos. Manĝi kaj trinki, vere, estas necese. Donu al ni tion, kio estas.

— Ĉu oni prenas monon en tia stato? — ofendite kontraŭdiris la ĉasisto. — Ne gravas! Manĝu, trinku, ripozu — mi ĉiam ĝojas servi, per ĉio, kion mi povas.

Ĉion ĉi li prononcis dise, afable, gastame, kvazaŭ parkeritan. Sur la tablo aperis pano, malvarma viando, varmega, ĵus de sur la fajro, olea flano kaj la kaldroneto, plena de densa kafo. Surmetante ĉion ĉi, la ĉasisto tuj ekparolis pri si. Pleje li perlaboras per vendado de birdoj, instruitaj per la gramofono pri diversaj melodioj. Li eĉ proponis montri, kiel la birdoj imitas muzikon, kaj ĵetis sin al la gramofono, sed retenis sin, balancinte la kapon.

— Aĥ mi, stultulo, — diris li, — la gejunuloj malsatiĝis, kaj mi elpensis amuzi ilin!

— Interalie, — li turnis sin al Nok kaj ekrigardis al li rekte, — ĉu supre same estas pluvoj?

— Ni veturas de malsupre, — diris Nok, — en Zurbagano estas bonega vetero... Kia estas via nomo?

— Gutan.

— Karulino, — karese turnis sin Nok al la junulino, — kio, se Trumvik kaj Gelli petos tiun bonan homon indiki ie proksime konsenteman pastron? Kion ci pensas?

Gutan surmetis la trinkokruĉon tiel singarde, kvazaŭ eĉ plej eta frapo povus superbrui la respondon de Gelli. Ŝi sidis kontraŭ Nok, apud la ĉasisto.

La junulino mallevis la okulojn. Abrupta paleco momente ŝanĝis ŝian vizaĝon. Ŝiaj manoj tremis, kaj la voĉo estis ne tute vigla, kiam ŝi, forĵetinte, finfine, la danĝeran heziton, mallaŭte diris:

— Faru, kiel vi deziras.

La fulmotondro estis kvietiĝanta.

Gutan mallevis la okulojn, poste patrece balancis la kapon.

— Certe, mi estas sur via flanko, — kompate diris li, — la familia despoteco estas terura afero. Tamen, malgraŭ tuta mia kompato al vi, gesinjoroj, mi devas diri, ke vi preterveturis. La vilaĝo kuŝas pli malsupre, je ĉirkaŭ dek verstoj malantaŭe. Tie estas bonega pastro, dum duonhoro li kunigos vin kaj prenos, mi ĵuras, verajn bagatelojn...

— Do, la malfeliĉo ne estas granda, — trankvile diris Nok, — ĉio, vidu, okazis tre haste, mankis iu por pridemandi, kaj ni, aĉetinte la boaton, ekiris el Zurbagano, kalkulante, ke ni renkontos ja iun vilaĝon. Kulpas, certe, la krepusko, kaj mi kun Gelli havis multon por interparoli. Jen, ni absorbiĝis — kaj preteris la vilaĝon.

— Ni veturu, — diris Gelli, ekstarante. — Pluvo ne estas.

Nok atente ekrigardis en ŝiajn brilantajn, nekomunikemajn okulojn.

— Ci emocias kaj hastas, — malrapide prononcis li, — ne maltrankvilu; ĉio aranĝiĝos. Eksidu.

La vera senco de tiu frazo ŝajnis nekomprenebla al Gutan kaj estis tre malfideme renkontita de la junulino, tamen al ŝi restis nenio alia, ol eksidi. Ŝi penis ekrideti.

La ĉasisto aliris la fajrejon. Nehaste korektinte brulŝtipojn, li, starante kun la dorso al Nok, diris:

— Ridindaj homoj vi estas, gesinjoroj. La juneco, tamen, havas siajn rajtojn. Mi diros al vi jen kion: timu suspektindajn renkontojn. Du bagnuloj fuĝis en la pasinta semajno el la prizono; unu estis kaptita apud Bardo, kaj la dua...

Li turnis sin kvazaŭ sur risortoj, kun agrabla rideto sur la vigliĝinta ruĝvanga vizaĝo, kaj rapide, sed senĝene eksidis al la tablo. Lia rekta, senmova rigardo, direktita rekte en la vizaĝon de Nok, estus konsterna por malforta animo, sed la junulo, misglutinte la kafon, eligis tian tuson, ke li punciĝis kaj fleksiĝis.

— ...la dua, — daŭrigis la ĉasisto, pacience ĝisatendinte la finon de la paroksismo, — vagas en la ĉirkaŭaĵoj, kiel mi supozas. Pri la fuĝo de la friponoj estis, vidu, publikigite en la ĵurnalo, kaj iliaj trajtoj estis tie priskribitaj.

— Ĉu vere? — gaje diris Gelli. — Sed nin, vidu, rabi ne indas, ni preskaŭ ne havas monon... Kiel nomiĝas tiu flava birdeto?

— Tio estas kantoturdo, fraŭlino. Tre ĉarma kreaĵo.

Nok ekridis.

— Gelli estas malfacile timigebla, kara Gutan! — ekkriis li, — kio koncernas min, mi estas plena fatalisto en ĉio.

— Vi, eble, pravas, — konsentis la ĉasisto. — Mi konsilas al vi pririgardi la boaton, — la akvo altiĝis, la boaton povas foririgi la superbordiĝo.

— Jes, prave. — Nok ekstaris. — Gelli, — laŭte kaj karese diris li, — mi baldaŭ revenos. Ci dume rigardu al la birdetoj, amuziĝu per konversacio. Probable, ci estos regalita ankaŭ per la gramofono. Ne maltrankvilu, mi memoras, kie estas la boato, kaj ne perdos la vojon.

Li eliris. Gelli sciis, ke tiu homo ŝin ne forlasos. La akreco de la stato vekis en ŝi la tutan forton kaj kuraĝon de ŝia koro, kapabla konsterniĝi en timo pro vorta ofendo, sed firma kaj sentima en danĝero. Ŝi kompatis kaj estimis sian kunvojaĝanton, ĉar li antaŭ ŝiaj okuloj batalis, ĝisfine ne cedante, kiel povis, kontraŭ la danĝera sorto.

Gutan aliris al la pordo, dense fermis ĝin, dirante:

— Tiuj kantoturdoj, fraŭlino, estas stranguloj, teruraj manĝeguloj, unue, kaj...

Sed tiu sencela babilado, evidente, ĝenis lin. Alirinte al Gelli proksime, li, ĉesinte rideti, rapide kaj akre diris:

— Ni parolu sincere, fraŭlino. Mi ĵuras, mi deziras al vi bonon. Ĉu scias vi, kiu estas tiu sinjoro, al kiu vi tiel deziras edziniĝi?

Eĉ la ekstrema ekscitiĝo apenaŭ retenis Gelli-n de rideto, — tiel klare estis, ke la ĉasisto kredis al la trompo. Tamen, la ĉeeston de Gelli estis malfacile interpreti en alia senco — ŝia aspekto respondis al la plej postulema imago pri fraŭlino de la bona rondo.

— Al mi ŝajnas, jes, mi scias, — malvarme respondis Gelli, ekstarante kaj rektiĝante. — Klarigu vian strangan demandon.

Gutan prenis de sur breto ĵurnalon, etendis al Gelli la trivitan numeron.

— Legu ĉi tie, fraŭlino. Mi scias, kion mi diras.

Preterinte la oficialan titolon de la afiŝo, kaj ankaŭ tion, kio koncernis la duan bagnulon, Gelli legis:

«...kaj Nok, aĝa dudek kvin jarojn, de meza alto, de regula kaj fortika staturo, la haroj krispaj, rufetaj, la okuloj brunaj; la vizaĝo sunbruna, sub la maldekstra orelo granda nevuso, granda je fabo; malgrandaj manoj kaj piedoj; la brovoj mallongaj; aliajn rimarkindajn trajtojn ne havas. Ĉiu trovinta situon de tiuj ĉi personoj, aŭ de unu el ili, devas uzi ĉiujn rimedojn por ilia kapto, aŭ, okaze de neeblo de tio, — sciigi la lokajn potenculojn rilate de la nomitaj krimuloj, pro kio estos donita difinita per la leĝo premio».

Gelli maŝinece movis la manon laŭ la okuloj. La legitaĵo ne estis por ŝi novaĵo, sed ĝi forprenis — kaj definitive — la plej kuraĝajn esperojn pri tio, ke ŝi povis grande, nekredeble erari.

Suspirinte, ŝi rekomencis la ludon.

— Ho Dio! Kia teruro!

— Jes, — kun kruda hastemo subtenis Gutan, ne rimarkante, ke la despera ekkrio tro suspektinde baldaŭ aŭdiĝis el la buŝo de la amanta virino. — Ne mia afero estas eldemandadi, kiel li, kaj tiom rapide, trompis vin. Sed jen kun kiu vi intencis ligi vian sorton.

— Mi tre ŝuldas al vi, — diris Gelli kun sento de profunda abomeno al tiu homo. Ŝi, nature, peze spiris; ne sciante, per kio finiĝos la sinistra historio de la vespero, Gelli estis allasanta ĉiajn teruraĵojn. — Kiel vi vidas, mi estas konsternita, perpleksa. Kion mi faru?

— Helpu kapti lin, — diris Gutan, — kaj mi ĵuras al vi, mi ne nur veturigos vin reen en la urbon, sed ankaŭ donos kvaronon de la premio. Junaj fraŭlinoj ŝatas bele vestiĝi... — li malestime ĉirkaŭrigardis la mizeran kostumon de Gelli. — La vivo plikostiĝas, kaj mi plenumas miajn ĵurojn.

La mano de Gelli nevole balanciĝis en direkto al la sane ruĝa vango de la ĉasisto, sed la junulino venkis la ofendiĝon, ne ŝanĝinte la vizaĝesprimon.

— Bone, mi konsentas! — firme diris ŝi. — Mi ne scipovas pardoni. Li baldaŭ venos. Ĉu vi ne timas, ke vi lasis lin?

— Ne. Li foriris trankvila. Eĉ se li suspektas, ke la masko estas deŝirita, — min solan li, certe, ne timos. Li havas revolveron. La pufa poŝo en la malseka jako rimarkeble montras la formon de la objekto. Mi devas lin ligi, kapti lin de malantaŭe. Vi alkonduku lin al kaĝo kaj direktu lian atenton al iu birdo. Tiutempre prenu el lia poŝo la revolveron. Alie, — Gutan minace mallevis la voĉon, — mi senhonorigos vin por la tuta urbo.

— Bone, — apenaŭ aŭdeble diris Gelli. Ŝi paroladis kaj movadis sin, kvazaŭ en klara sonĝo, kie ĉiuj decidoj estas momentaj, plenaj de koŝmara angoro kaj mistero. — Jes, vi elpensis bone. Mi ĝuste tiel faros.

— Ridetu do! Ridetu! — subite kriis Gutan. — Vi paliĝis! Li iras, ĉu vi aŭdas?!

La sono de malrapidaj, trans la pordo, paŝoj, proksimiĝantaj kvazaŭ en hezito, estis aŭdebla ankaŭ por Gelli. Ŝi moviĝis al la pordo. Nok, larĝe malferminte la pordon, antaŭ ĉio ekrigardis al la junulino.

— Nok, — laŭte diris ŝi; la ĉasisto ne divenis tuj, ke la subita ŝanĝo de la nomo montras la staton, sed la fuĝulo komprenis. La revolvero jam estis en lia mano. Tio okazis tiel rapide, ke, haste transpaŝante la sojlon, por ne vidi la interbatiĝon, Gelli sukcesis nur eldiri: — Defendu vin, — tion mi intencis diri.

Ŝia lasta rememoro estis la du momente ŝanĝiĝintaj viraj vizaĝoj.

Ŝi dekuris je ĉirkaŭ dek paŝoj en malsekan obskuron de arbustoj kaj haltis, aŭskultante per ĉiuj poroj de sia korpo. Furioza bojado, pafo, dua, tria; du krioj; la koro de Gelli batadis, kiel stebmaŝino ĉe plena rapido; en la duonmalfermitan pordon ĵetiĝadis ombroj, rapide ŝanĝantaj la lokojn kaj la formojn; post kelkaj sekundoj tinte elfalis eksteren la fenestra vitro kaj estiĝis senduba, sed mirinda por tia momento silento. Finfine, iu, nigra pro lumo, falanta de malantaŭe, eliris el la kabano.

— Gelli! — mallaŭte vokis Nok.

— Mi estas ĉi tie.

— Ni iru. — Li raŭke spiris, premante per la polmo la malsupran, disbatitan lipon.

— Ĉu vi... murdis?

— La hundon.

— Kaj tiun?

— Mi ligis lin. Li estas pli forta, ol mi, sed mi sukcesis impliki lin en benkoj kaj kaĝoj. Tie estas ĉio renversita. Mi ankaŭ ŝtopis lian buŝon, minacinte per kuglo, se li ne konsentas je tio... Se mi mem devus malfermi lian buŝon...

— Ho, lasu tion! — kun abomeno diris Gelli.

Tiel malfacile, kiel nun, al ŝi estis ankoraŭ neniam. Por longaj horoj estingiĝis la tuta ekstera flanko de la vivo. Arbara obskuro, lukto, sango, perfido, kruelo, malkuraĝo kaj krudeco donacis novan ombron al la juna animo de Gelli. Por la racio ĉio estis klara kaj certa, kaj por la koro — abomena.

Nok, levetinte la boaton, liberigis ĝin per tio de la pluva akvo kaj puŝis sur la akvon. Ili moviĝis en plena mallumo. La akvo forte altiĝis, pli klara bruo de la rapidigita fluo sonis maltrankvilige kaj potence.

Per kelkaj batoj de la remiloj Nok elirigis la boaton sur la mezon de la rivero kaj plifortigis la remadon. Tiam, eksentinte, ke la ligito kaj la mortpafita hundo estas fortranĉitaj, finfine, disde ŝi per la distanco kaj la akvo, Gelli ekploris. Alia eliro ne ekzistis por ŝiaj afekciitaj nervoj; ŝi povis nek koleri, nek indiferenti al la ĵus okazinta, — speciale nun, kiam de ŝi ne plu necesis tiu ekstrema memregado, kiun ŝi devis montri ĉe Gutan.

— Pro Dio, ne ploru, Gelli! — diris, forte suferante, Nok. — Mi kulpas, mi sola.

Gelli, sentante, ke la voĉo rompiĝos, silentis. La larmoj ĉesis. Ŝi respondis:

— Al mi vi povis diri ĉion, ĉion tuj. Al mi vi povis fidi, — aŭ ĉu vi ne komprenas tion. Verŝajne, mi ne lasus vin eniri en tiun damnitan kabanon.

— Jes, sed mi nur nun ekkonis vin, — kun malgaja rekteco sciigis Nok. — Mia fabelo pri la pastro kaj la geedziĝo ne helpis: li sciis, kiu estas mi. Sed ĝi povus helpi... Kiel kaj kion diris al vi Gutan, Gelli?

Gelli mallonge transdiris la ĉefan, prisilentinte la kvaronon de la premio pro la kapto.

«Ne, ci ne meritas tion, kaj mi al ci ne diros, — pensis ŝi, sed tuj patrece kompatis la malgaje silentantan Nok-on. — Jen li humiliĝis».

Kaj Gelli ekridis tra la nesekiĝintaj larmoj.

— Kial vi? — timigite demandis Nok.

— Nenial; tio estas nerva.

— Morgaŭ matene vi estos hejme, Gelli. La fluo bone portas nin. — Silentinte iom, li decideme demandis: — Do, ĉu vi divenis?

— Al viro vi ne riskus rakonti la historion kun via kamarado! Dum vi dormis, mi komence havis malklaran suspekton. Preskaŭ nudan. Poste mi longe vagadis sur la bordo; naĝis, por forskui la lacon. Mi revenis; vi dormis, kaj ĉi tie ial, ree ekvidinte, kiel vi dormas, tiel strange kaj kvazaŭ kutime kovrinte per la jako la kapon, mi tuj diris al mi: «lia kamarado estas li mem»; malbona amiko vi estis por vi, Nok! Kaj, vere, dum tiuj du noktoj mi maljunuĝis je pluraj jaroj.

— Vi subtenis min, — diris Nok, — bone, homece subtenis. Tian subtenon mi ne renkontadis.

— Kaj aliaj?

— Aliaj? Jen...

Li komencis rakonton pri la vivo. La ekscito de la sentumoj helpis al la memoro. Ne dezirante tuŝi ĉion, li limiĝis je la infaneco, la laboro, sia fatala romano kaj la bagno. Lia patrino mortis baldaŭ post lia naskiĝo, la patro batadis lin kaj tridek fojojn elpeladis el la hejmo, sed, ebriiĝinte, pardonadis. Nefinita universitato, laboro en transporta kontoro kaj renkontiĝo, en parko, ĉe mildigaj sonoj de orkestro, kun bela juna virino estis transdonitaj de Nok tre koncize; li volis rakonti la ĉefan — la historion de la rilatoj kun Temeza. Kiom komprenis Gelli, — ĝuste la ekstrema idealigo de Temeza fare de Nok estis la kaŭzo de la malfeliĉo. Li blinde imagis, ke ŝi estas perfekta, kiel verko de geniulo, — tiel forte kaj verve deziris li tuj akiri ĉion, kion senartifikaj, sed nesatigeblaj animoj atribuas al la bildo de la amatino.

Sed li ja estis por sia elektitino nur la kvina, laŭnumere, kaprico. La respektega amo de Nok komence levis ŝin — iomete, poste tedis. Kiam necesis fuĝi de la tolerema, sed finfine incitita edzo kun nova amoranto, Temeza — parte sincere, parte imitante heroinojn de krimromanoj — akceptis pozon de tenta, sed krima virino. Krome la tre granda monsumo, akirita de Nok per kosto de la krimo, valoris en ŝiaj okuloj senrevenan loĝadon eksterlande.

Nok estis tiom konsternita kaj afekciita de la perfidaĵo de Temeza, kaŝiĝinta disde li al la nova amo, ke restis profunde indiferenta al la aresto kaj la juĝo. Nur poste, post du jaroj, en la sufoka bagna malliberejo li komprenis, al kio li venis.

— Kion vi intencas fari? — demandis Gelli. — Ĉu vi deziras trovi ŝin?

— Por kio?

Ŝi silentis.

Nok diris:

— Nenia amo eltenos tian fajron. Nun, se mi sukcesos, mi transnavigos la oceanon. Ekdormu.

— Kia povas estis dormo!

«Tamen mi nenion povas fari por li, — ĉagrenite pensis Gelli. — Eble, en la urbo... sed kion? Ĉu kaŝi? Li devas forlasi Zurbaganon kiel eble plej baldaŭ. Tiuokaze, mi elpetos de la patro monon».

Ŝi trankviliĝis.

— Nok, — indiferente diris la junulino, — ĉu vi vizitos kun mi mian hejmon?

— Ne, — firme diris li, — kaj eĉ pli. Mi elboatigos vin ĉe la stacio, kaj mem veturos iom plu.

Sed — pense — li vizitis ŝin. Tio emociigis kaj kolerigis lin. Nok eksilentis, eksilentis ankaŭ la junulino. Ili ambaŭ, premataj de la travivita kaj la eldirita, estis en tiu stato de libera, senĝena silento, kiam parenceco de humoroj anstataŭas vortojn.

Kiam en pala tagiĝo, plene trafrostiĝinta, kun bluo ĉirkaŭ la okuloj, ŝanceliĝanta pro malforteco, Gelli aŭdis abruptan fajfon de lokomotivo, — tiu sono ŝajnis al ŝi bonega laŭ forto kaj beleco. Ŝi vigliĝis, rozkoloriĝis. La bordo, malalta maldekstre, estis glata herbejo; nemalproksime de la rivero videblis la tegolaj staciaj tegmentoj.

Nok elboatigis Gelli-n.

— Nu jen, — moroze diris li, — vi post horo estos hejme... Ĉio.

Subite li rememoris sian sonĝon sub la platanacero, sed ne tio atendis lin.

— Do, ĉu ni disiĝas, Nok? — elkore demandis Gelli. — Aŭskultu, — ŝi, elpreninte krajonon kaj deformitan de pluvo notlibreton, haste plenskribis folion kaj etendis ĝin al Nok. — Tio estas mia adreso. Ekstremokaze — enmemorigu tion. Kredu tion — mi helpos al vi.

Ŝi donis la manon.

— Adiaŭ, Gelli! — diris Nok. — Kaj... pardonu min.

Ŝi ridetis, paciĝinte kapjesis kaj deiris. Sed ŝia parto restis en la mallerta fiŝista boato, kaj ĝuste tiu parto devigis Gelli-n retroturniĝi post kelkaj paŝoj. Ne sciante, kian pli firman saluton ŝi lasu al la forlasito, ŝi levis ambaŭ manojn, rapide etendinte ilin, per la polmoj antaŭen, al Nok. Poste, plena de kontraŭdiraj, malklaraj pensoj, la junulino direktis sin al la stacio, kaj baldaŭ la malpeza virina figuro kaŝiĝis en verdaj ondoj de la herbejo.

Nok legis la adreson: «Trama str., 14-16».

— Jen, — diris li, ŝirante la paperon, — ci eĉ ne pensis, kiel kondamninde estas lasi en miaj manoj la adreson. Sed nun neniu legos ĝin. Kaj mi al ci ne venos, ĉar... ho, Dio!.. mi amas!..

VI

Nok intencis preteri la stacion, sed kiam malheliĝis kaj li direktis sin al Zurbagano, anticipe droniginte la boaton, malsata senfortiĝo de du diurnoj tiom estingis la instinkton de memkonservo, ke li, delogita de luma strio de stacia lanterno, senpense kaj samtempe ĝoje turniĝis al ĝi. La racio ne hezitis, ĝi severe kriis pri la danĝero, sed la rememoro pri Gelli, senrilate al ŝia invito, ial iĝis vigliga, kvazaŭ nur koni ŝin estis, per si mem, defendo kaj konsolo — ne kontraŭ la eksteraĵo, sed kontraŭ tio interna — la plej ofenda, kio ĉiam vundas eĉ la plej fortikajn animojn en ilia kunpuŝiĝo kun perforto.

Oblikva rebrilo de la lanterno rememorigis pri loĝata loko kaj, ĉefe, pri manĝo. Disde la ekstrema angulo de la domo lin estis disigantaj arbustoj distance je kvardek-kvindek paŝoj. Sur la malklare distingebla perono estis moviĝantaj ombroj. Nok ne deziris iri en la stacidomon; pri tia frenezaĵo li — ankoraŭ en relative normala mensostato — ne kapablis, sed strebis, vaginte inter parkotrakoj, trovi budon aŭ gardistejon, kun homo, tiom absorbita de laboro kaj proza, kiu, pro senspriteco kaj bonanimeco, opiniante la fuĝulon ordinara urba vagabondo, donos al li manĝeton kontraŭ mono.

Nok transpasis la ĉefan linion de malvarme brilantaj reloj je dek klaftoj for de la perono kaj, plonĝinte sub rezervan trajnon, trovis sin en malvasta strato da kargovagonoj. Ili etendiĝis dekstren kaj maldekstren; ne eblis diveni en mallumo, kie estas finoj de tiuj amasoj. En ajna direkto — se ĉi tie estus dekoj da vagonoj — Nok-on povis atendi malagrabla aŭ fatala renkontiĝo. Li tragrimpis sub ankoraŭ unu vagonaro kaj denove, rektiĝinte, ekvidis senmovan kontinuan trajnon. Evidente, ĉi tie, sur la parkotrakoj, da ili staris multe. Ripozinte, Nok ekrampis pluen. Preskaŭ ne rektiĝante eĉ tie, kie sur la vojo renkontiĝadis bremsaj placetoj — tiel doloris la dorso, li eliris, finfine, sur malplenan lokon en larĝa disiro de la reloj; ĉi tie, proksime antaŭ si, li ekvidis malgrandan senpordan budon, interne de ĝi brulis kandelstumpo; la gardisto malestis; super la kruda lito sur breto kuŝis envolvita en ĉifonon pano, apud botelo da lakto kaj ladaĵo kun butero. Nok ĉirkaŭrigardis.

Vere, ĉirkaŭe neniu estis, nek sono, nek suspiro aŭdiĝis en tiu izolita loko, sed nepriskribebla sento de danĝero ekpendis super la animo de la fuĝulo, kiam, decidiĝinte preni la panon, li etendis, finfine, la singardan manon. Al li ŝajnis, ke jam lia unua paŝo for de la budo montros kaŝiĝintajn observantojn. Tamen la ĉifono de la pano falis sur la plankon sen skui la ĉirkaŭaĵon, kaj Nok foriris trankvile, kun malplena, malpeza, brua pro streĉo kapo, apenaŭ retenante sin, por ne tuj plenŝtopi la buŝon per la humida panmolo. Li iris en direkto al Zurbagano, malproksimiĝante de la stacio. Dekstre tiriĝis vico da mornaj vagonoj, maldekstre — sabla vojeto kaj trans ĝi elstaraĵoj de palisaroj; arbaj pintoj malgaje nigris en duonmallumo de la ĉielo.

Subite, kiel en sonĝo, el trans vagono falis sur la sablon, rapide ekkurinte al Nok, lumo de manlanterno; iu, haltinte, malserene demandis:

— Kial vi iras ĉi tie?

Nok forŝanceliĝis.

— Mi... — diris li kaj, subite perdinte la memregon, sciante, ke li perpleksiĝis, saltis sur la unuan renkontitan piedbreton. La piedo de Nok, forte kaj silente kaptita de malsupre de forta mano, elŝiriĝis pli rapide ol klako.

— Haltu, haltu! — surdige kriis la homo kun lanterno.

Nok desaltis inter vagonoj. Poste li memoris nur, ke, saltante, grimpante, batiĝante per la genuoj kaj la ŝultroj al reloj kaj ĉenoj, li desaltadis kaj kuradis en perfide malvastaj lokoj, ebria pro timo kaj obskuro, perdinte la panon kaj la ĉapelon. Sursaltinte kargan platformon, li ekvidis, kiel antaŭe glitis malsupren saltanta ruĝa lanterno, post ĝi dua, tria; malantaŭe, kien retrorigardis Nok, same estis saltantaj de sur bremsaj placetoj insistaj ruĝaj lanternoj, serĉante kaj lumante en ĉiuj direktoj.

Nok kviete glitis malsupren, sub la platformon. Lia sola savo en tiu rektlinia arbaro de grandegaj, kontinuaj kestoj estis teni unu direkton — kien ajn ĝi konduku; rondiri kaj deflankiĝi signifis pereon. Kunpreminte la dentojn, kun eksilentinta animo kaj spasme plaŭdanta koro, trarampis li sub kelkaj vicoj de vagonoj, sensone kaj rapide, inter krioj, knarado de paŝoj kaj lumo, glitanta laŭ reloj. En unu loko Nok batiĝis per la kapo je la malsupra rando de vagono; pro forteco de la bato la junulo preskaŭ falis sen konscio, sed, superfortinte la doloron, ekrampis pluen. La doloro, venkinte la timon, klarigis la konscion. Lin, verŝajne, gvidis instinkto de direkto, kiu iam efikas — en okazoj de akriĝo de la sentumoj. Ŝanceliĝante, Nok ekstaris sur libera loko — tio estis la sabla vojeto, ĉirkaŭita de palisaroj, kiun li forlasis en la momento de la renkonto de la lanterno; transsaltinte barilon, Nok kuregis tra ĝardenaj arbustoj kaj florbedoj al sekva barilo. Trans la barilo kaj negranda neuzata terpeco situis arbaro, limanta kun Zurbagano; Nok ĵetis sin en defendon de la arboj, kiel en hejmon.

Kuri, en preciza senco de tiu vorto, estis nenia eblo inter dronantaj en mallumo baroj — trunkoj, interplektaĵoj de densejo, falintaj branĉoj kaj kavoj. Nok faladis, ekstaradis, ĵetadis sin antaŭen, ree faladis, sed rapido de liaj desperaj moviĝoj, en ilia tuto, egalis, probable, al kuro. Sola lia celo — dume — estis malproksimiĝi kiel eble plej neatingeble disde la persekutantoj. Tamen post dek kvin — dudek minutoj venis la reago. La korpo rifuzis funkcii, ĝi estis bate kaj grate vundita. La kruroj fleksiĝis per si mem, kaj la bruligitaj pulmoj spasmis per doloraj penoj, preskaŭ ne kaptante la aeron. Humileco al la konsumiĝo sidigis Nok-on; eksidinte, li faligis la kapon sur la manojn kaj kvietiĝis; nevola malforteco de suspiro iom plifaciligis la nervojn, premataj de la silento.

«Gelli nun estas hejme, — pensis li, — jes, ŝi jam antaŭlonge estas hejme. Ĉe ŝi estas bone, varme. Tie estas helaj ĉambroj; la patro, la fratino; lampo, libro, pentraĵo. Kara Gelli! Ci, eble, pensas pri mi. Ŝi invitis min veni. Stultulo! Mi mem estos tie; mi deziras esti tie. Mi deziras varmon kaj lumon; terure, netolereble deziras! Ne senkuraĝiĝu, Nok, venu en la urbon kaj trovu la adr... Tamen, mi disŝiris ĝin...»

Li tremeris, rememorinte tion, sed, balancinte la kapon, rigidiĝis en amara ĝojo kaj malhela trankvilo. Li estus vera krimulo, se li irus al tiu junulino, kulpa pri nenies sorto. Pro kio ŝi devas klopodi pri vagabondo, riskante per klaĉoj, pridemandoj, ofendo? Li ree firmiĝis en sia ŝanceliĝema, malsaneca kolero kontraŭ ĉiuj, krom Gelli, kiu estis, tamen, laŭ lia lasta opinio, ekzota, tute fantazia escepto. Nun li bedaŭris, ke li legis la adreson, sed, peninte rememori ĝin, konvinkiĝis pri plena nekapablo de la memoro reprodukti la paron de facile skribitaj linioj. Li konfuziĝis, sed tuj donis al si vangofrapon pro tio. Ĉio ŝiriĝis, malaperis ĉia spuro al la pasinteco — kaj la domo, kaj la strato, kaj la loĝeja numero — pro tio suferis la memamo de Nok. Li ja deziris mem ne iri; nun lia volo ne partoprenis; anstataŭ li decidis, sen devigo, lia memoro. Ĝi ankaŭ faris lin soleca; li kvazaŭ vekiĝis. Gelli kaj Zurbagano subite forŝoviĝis je mil verstoj; la urbo, tamen, baldaŭ revenis sur sian lokon, sed tio estis jam alia urbo.

Kiam la ekscitiĝo kvietiĝis, Nok rememoris pri la perdita pano. Por miro de la fuĝulo, tiu rememoro ne kaŭzis paroksismon de malsato; sed frostotremo kaj sekeco en la buŝo, kiujn li opiniis hazardaj konsekvencoj de la agitiĝo, — plifortiĝis. La genuoj frapadis la mentonon, kaj la manoj, kunmetitaj ĉirkaŭ la genuoj, kramfis per febraj, nereteneblaj spasmoj.

— Mi ne devas dormi, — diris Nok, — se mi ekdormos, do morgaŭ, tute senfortiĝintan, min povos kapti ne nur fortika viro en uniformo, sed simpla kato.

Li ekstaris, demandis de la arbaro: «En kia direkto do mi iru, sinjoroj?» — kaj apogis la kapon al arbo. Tiel, tremante, li ĝisatendis la momenton, kiam la frostotremon anstataŭis varmego; la facila ekscitiĝo ŝajnis narkote agrabla, kiel kafo aŭ teo post laboro. Tiutempe el la flanko de Zurbagano emerĝis el profundo de silento — sensoneco kaj susuroj de la arbaro — fabriksirenoj de la nokta skipo. Nok ekiris al la diverstone kantanta flanko. La altaj, nervaj, kaj la mezaj, akordiĝemaj sirenoj jam antaŭlonge eksilentis, sed ankoraŭ longe daŭris la basa, kiel muĝo de virbova pasio, hurlo de la kanona uzino, kaj Nok malforte kapjesis al ĝi.

— Ci, oldulo, ne silentu, — diris li, — mi ne havas kun kiu paroli kaj — savu Dio — al kiu iri...

Sed eksilentis ankaŭ tiu sireno.

Nok, maŝinece, tenante unu direkton, trenis sin, parolante laŭte jen kun Gutan, jen kun Gelli, jen kun imagata, nekonata kunvojaĝanto, paŝanta apude. De tempo al tempo li komencadis kanti prizonajn kantojn aŭ imitadi sonojn de diversaj objektoj, dirante al vitro: «tin!», al arbo — «tup!», al ŝtono — «kokk!», sed ĉion ĉi sen intenco amuziĝi. Relative baldaŭ post kiam ekfajfis la unua sireno, li trovis sin sur glata, vasta loko kaj, tra duondorma ekscitiĝo de febro, komprenis, ke li estas proksima al la urbo.

Tial, ke ĉirkaŭe ne plu estis io por palpi, — nek trunkoj, nek arbustoj, Nok falis en apation. Eksidinte, li kuŝiĝis kaj ekdormetis; poste li eniris en malsanan dormon kaj tradormis ĉirkaŭ du horojn. Brilanta fumo de tuboj, la suno kaj konstruaĵoj de la antaŭurbo aperis antaŭ liaj okuloj, kiam, levinte la kapon, eniris li per la malfortiĝinta animo en la helan lumon de la tago, postulanta insiston kaj singardemon, fortojn kaj penojn. Kiel ŝajnis al li, — li fortikiĝis; ekstarinte, Nok elŝiris la subŝtofon de la jako kaj haste aranĝis el pecoj de la nigra ŝtofo specon de kapvesto — pli ĝuste, vindon, pri kies formo kaj sukceseco li ne deziris pensi.

Proksimiĝante al la urbo, Nok ĉe la unua interstrato subite haltis kun plena konscio de tio, ke montriĝi sur urbaj stratoj estas danĝere. Tamen iri malantaŭen estis sensence. Balancinte la kapon, kuntirinte la lipojn kaj ridetinte, li malfermis la pordon de la unua renkontita taverno, eksidis kaj petis manĝon.

— Ankaŭ cigaredojn, — aldonis li, meĥanike movante la kuleron sur la nelavita telero kun supo.

Levinte la okulojn, li kun maltrankvilo kaj angoro ekvidis, ke la okuloj de ĉiuj vizitantoj, servistoj kaj de la mastro estas silente direktitaj al li. Li kun peno ekfumis, kun peno glutis kuleron da salita, varmega supo. La kuleron kaj la cigaredon li, ne rimarkante tion, tenis en unu sama mano. Manĝi li ne deziris. Metinte sur la tablon arĝentan moneron, Nok diris:

— Sinjoroj, tute ne atentu min. Tro frue mi eliris el la malsanulejo, jen kio.

Elirinte sur la straton, li tre kviete, sencele, koncentrite pensante pri avantaĝoj de skribmaŝino de Underwood antaŭ tiu de Remington, trairis kelkajn dezertaĵojn, kovritajn de karbaj kaj brikaj rompopecetoj, kaj leviĝis laŭ la malnovaj, ŝtonaj ŝtuparoj de la Angra vojo sur la ponton, kaj de tie pasis al la stratoj, kondukantaj en la centron de la urbo. Ĉi tie, nemalproksime de la placo «Hela Globo», li sidis dum kelkaj minutoj sur bulvarda benko, cerbumante, ĉu indas iri en la havenon tage, por kaŝiĝi en karba kesto de unu el vaporŝipoj, pretaj eknavigi. Sed la haveno, same kiel la stacidomo, kompreneble, estis plenŝtopita per detektivoj; Nat Pinkerton multobligis ilin en la tuta mondo en triobla kvanto kontraŭ la ordinara.

«Danĝeras moviĝi; danĝeras sidi; ĉio danĝeras post Gutan kaj la hieraŭa hurdokurado, — diris Nok, obtuze pririgardante preterpasantojn, kiuj siavice ĵetadis al li rigardojn de minuta scivolemo, pro la nigra vindo sur la kapo. En cetero li ne diferencis de la karaktera por granda urbo tipo de vagabondoj. Subite li eksentis, ke li falos, se sidos plu almenaŭ unu minuton. Li ekstaris, per malgrandaj malcertaj paŝoj trairis sufiĉe grandan distancon disde la placo ĝis la Florbazaro kaj eksidis denove, sur la rando de malgranda fontano, inter infanoj, kiuj antaŭ ĉio metis en la buŝojn la fingrojn, por en inda maniero ekrigardi la «oĉjon», kaj poste malestime revenis al sia sabla kuirado.

Ĉi tie al Nok ĵetiĝis homo.

Li elsaltis nesciate el kie, eble, li postiris lin ĉe liaj kalkanoj, esplorante kaŝitan en la maniko foton. Li estis en nigra kostumo, nigra kravato kaj nigra kliŝa bulĉapelo.

— Haltu! — kaj kriis kaj diris li.

Nok ekkuris, kaj tio estis liaj lastaj fortoj, kiujn li estis malŝparanta, — sen memrego, — tremante en angoro kaj teruro.

Lin oni postkuris, postkuris same rapide, kiel kuris li, ĵetante sin de angulo al angulo de stratoj, turnante sin kaj zigzagante, kiel frenezulo. Kaj subite, de sur krudfera ŝildeto de unu el domoj, saltinte, batis en lian koron surskribo de la forgesita strato, kie loĝis Gelli. Nun ŝajnis — li ĉiam memoris la numerojn de la loĝejo kaj de la domo. Perdinta la rezonkapablon, kun sento de feliĉo, kiun oni tuj deprenos, elŝiros el la manoj, kaj lin mem ĵetos malproksime malantaŭen, en la pezan obskuron de sufero, Nok turniĝis kaj malŝargis la tutan revolveron al la ekkurintaj reen homoj. La strato iris malsupren, per krutaj verdaj sinuoj, mallarĝa, kiel tubo. Ekvidinte la savan numeron, Nok haltis sur la kvara etaĝo de la kruta ŝtuparo, unue sonorigis, kaj poste skuis la pordon, kaj oni ĝin tuj malfermis. Poste li ekvidis Gelli-n, kaj ŝi — la mizeran similaĵon al homo, kaptanta la muron kaj sian bruston.

— Gelli, kara Gelli! — diris li, falante al ŝiaj piedoj. — Mi... tuta; ĉio estas ĉi tie!

Lia lasta rememoro estis la strangaj, rektaj, fidemaj okuloj — kun esprimo de defendo kaj kompato.

— Anna! — diris Gelli al la fratino, rigardanta al la senkonscia homo el la alto de siaj dek kvin jaroj, konfiditaj ekde nun pri severa kaj danĝera sekreto. — Ŝlosu la pordon; voku la ĝardeniston kaj Filipon. Ni tuj, senprokraste transportu lin tra la malantaŭa pordo, tra la ĝardeno, al doktoro. Poste telefonu al la onklo.

Post dek kvin minutoj indikoj de respektindaj preterpasantoj donis al la polico ideon sonorigi al tiu ĉi loĝejo. La oficistoj de la ekzekutiva potenco ekvidis viglan kvarmanan ludon de du junulinoj. Ambaŭ falsis, estis iom palaj kaj koncizaj en respondoj. Tamen, vizito de polico ne kaŭzas rideton.

— Ni ne aŭdis, ĉu kuris iu laŭ la ŝtuparo aŭ ne, — milde diris Gelli.

Kaj en kies kapon venus penso demandi fraŭlinon de respektinda familio:

— Ĉu estis vi, kiu kaŝis la bagnulon?

Kun bedaŭro finas ni tiun ĉi historion, des pli, ke plue ĝi estas pli bona kaj interesa. Sed la pluaĵo konsistigus materialon por tuta romano, sed ne por mallonga novelo. Kaj la ĉefa estas jeno: Nok bonorde transnavigis la maron kaj tie, eksterlande, post jaro edziĝis al Gelli. Ili vivis longe kaj mortis en unu sama tago.




Hartmann, Schopenhauer, Nietzsche — germanaj filozofoj-ideistoj, pesimistoj kaj mizantropoj (rim. de la tradukinto).