[ Antaŭa ĉapitro ] [ Enhavtabelo ]

Epilogo

1

Avo Bazilo, en ĉiama sia flikita vesto kun sola butono sur vata, ia gulag-aspekta pantalono, kiel ĉiam, sidis sur benketo antaŭ la lernejo, fumis memfaritan cigaredon kaj aŭskultis pepantan transistoran ricevilon.

— Nu, fino, fek'! — kun infaneca ĝojo salutis li min. — Fino venis al Kaŭkazo!

— Kio okazis? — demandis mi, rigardinte al la horloĝo. Ĝis komenco de la leciono restis ankoraŭ iomete pli ol kvaronhoro; mi eksidis apud la avo, prenis el la poŝo ŝparitan antaŭhieraŭ, ĉifitan kaj disŝutantan tabakajn pecetojn cigaredon, kaj la avo gasteme permesis al mi bruligi ĝin de la sia, por mi ne malŝparu alumeton. Bona animo.

— Do, kio ja, fik', — klarigis li, kiam mi ekfumis. — Irako, ŝajne, al Azerbajĝano kiel humanitaran helpon vendis atoman bombon. La armenaĉoj, klara afero, ekkriis. La diasporo kolektis monon kaj de Kravĉuk aĉetis submarinon kun raketoj. Per helikopteroj transportis ĝin, fek', al Vorotano. Navigi tie ĝi ne povas, malprofunde, sed kuŝas meze de la rivereto kaj lukojn movas, jen tuj, fek', pafos. Ŝevardnadze diris, ke ĉio ĉi, merde, estas intrigoj de Rusio...

Mi penis enspiri la fumon pli profunde, sed tabako ŝutiĝis en la buŝon el tuj malsekiĝinta kaj disfalinta malforta papera cigaredpinto. Mi devis kelkajn fojojn kraĉi.

— Per la fingro korektu, — konsilis la avo, interesite observanta miajn agojn. El la ricevilo ŝutiĝis obtuza rapidparolado: «Saraevo... Bosnio... vica sanga akcio de kolumbia mafio... "ruĝaj kmeroj" rompis interpaciĝon... novaj pereintoj en Somalio... Angolo... kunpuŝiĝo sur limdifina linio inter Ĉeĥio kaj Slovakio, estas pereintoj... nepacigebla opozicio... vica eksplodo de rasaj popolekscitoj en Florido... batado de turkaj elmigrintoj en Munĥeno... eksplodita aŭtobuso kun israelaj civitanoj... eksplodita ankoraŭ unu superbazaro en Londono...»

Novaĵoj.

Alvenis Dimĉjo, la ŝoforo de la lasta ŝarĝaŭto en Virico.

— Saluton, inteligencio! — diris li.

— Saluton! — ĥore respondis mi kaj la avo.

— Kaj mi hieraŭ aliplanedan flugteleron vidis, — sciigis Dimĉjo, diligente korektante multenombrajn zipojn sur sia jako. — Jen tiel super Oredeĵo ĝi trairis malalte kaj al Peterburgo forfajfis.

— Ne mensogu, fikulo, — severe diris la avo. Liaj okuloj haltis, li eĉ etendis la kolon. — Jen, putino, denove flugas.

Ni turniĝis. Flanke de lensovetaj pozicioj, malrapide irante kontraŭ vento, glitis malgranda bela blanka disko. Eĉ ne disko, sed io simila al duflanke konveksa lenso. Laŭ rando de supera konveksaĵo, proksime unu al alia, iris vico de malhelaj rondoj — ĉu vidlukoj, ĉu simple ornamaĵo.

— Eĥ! — domaĝe diris Dimĉjo. — Se mi povus ĝin per «Stinger» fiki!

— Do, pro kia kaco vi gapas, fek'?

Dimĉjo ĉagrenite grimacis.

— Antaŭ du tagoj mi la mian en Tosno interŝanĝis al du boteloj da «Agdamo». Drinki deziregis — ne povis rezisti!

— Nu, ĉu trinkis? — kun vigla intereso demandis avo Bazilo.

— Unu eltrinkis, sed en la alia, fik', troviĝis akvo! Mi tiun komerciston se renkontos — la testikojn deŝiros!

— Ne renkontos vi lin, — grumblis la maljunulo. — Ili dufoje sur sama loko ne komercas.

La flugtelero foriris malantaŭ arbareton.

La radiricevilo informis: «...pridiskuto de tagordo de la kongreso. Laŭ vico da demandoj evidentiĝis seriozaj malkonsentoj, kaj la deputitoj disiris por tagmanĝo, ne veninte al unueca opinio...»

Eksonis sonorilo kaj mi, deĵetinte la cigaredstumpon, ekstaris.

— Semu racian, bonkoran fervore, — tuj diris Dimĉjo, — semu, vin dankos la blatoj elkore... Sukceson, Aleksandro Petroviĉ.

— Kaj al vi ses futojn sub antaŭaj radoj, — respondis mi per afablaĵo al afablaĵo.

En la lernejo estis malmultaj homoj. Nur etuloj kuradis ie, akre kriante en anguloj — sed pli aĝaj geknaboj estis maloftaj. Estas strange, ke entute ankoraŭ iu frekventas. Ja abundas aferoj. Unuj trapenetras en Puŝkinon, en Tosnon, eĉ en Lubanjon al bazaroj. Aliaj — jam tute spertaj — faras noktajn rajdojn laŭ fremdaj teritorioj en Pulkovo, por ŝteli ion el stokejoj aŭ el deponejoj, aŭ kapti panan ŝarĝaŭton, finfine. Triaj honeste perlaboras sian panon sur Oredeĵa limo. Mankas tempo por lernado...

El necesejo aŭdiĝis sovaĝa tintado de gitaro kaj ĥora kantado — la knaboj provludis, prepariĝis festi Tagon de sendependeco. Mi iomete stumblis sur ŝtupo, fiksaŭskultante. A ha, mi konas tiun kanton, ĝi estas amatora. Nomiĝas «Smolnyj». Ĝi ne tute aktualas, certe — sed kion eblas postuli de la knaboj, se eĉ la granda literaturo ne moviĝis plu ol insultado de komunistaĉoj? La knaboj honeste, malespere penante superkrii unu alian, sed kvazaŭ speciale ne trafante eĉ unu noton, kantaĉis laŭ motivo de «Ĉe via peronet'» de Malinin:

Ĉe via palacet'
Mi pensis pri marksismo,
Ĉe via palacet'
Mi rememoris ĝin,
Ĉe via palacet'
La rev' pri komunismo
Reekflamiĝis, sed
Vi forfikigis ĝin!

Mi ekiris plu. Necesas ankoraŭ provludi kaj provludi.

Hodiaŭ mia oka «a» klaso konsistis el kvin homoj. Tri knabinoj kaj du knaboj.

Manjo Mjakiŝeva, belulino, la nacia fiero de Virico. Dum lastaj monatoj ŝi paradis en tute kapturniga kompleto — bonega importa pantalono, jaketo, ĉiam butonumita tiel, ke ĝi tegis ŝian korpon; ĉiuj sciis, ke ŝi ne malŝparis eĉ kopekon. Al petolaj demandoj pri deveno de la kompleto Manjo, modeste ridetante, respondadis: «Trovis». Vere, ŝi ĝin trovis en aŭgusto sur plaĝo — iu stultulino-peterburganino, el lastaj frenezaj turistoj, ne sciantaj, kioma jaro nun estas, decidis bani sin en romantika soleco, komprenu, en mateniĝa nebulo... Manjo komencis almezuri la pantalonon, kaj la stultulinon, kiam tiu komencis tro indigniĝi, ofendiĝinte dronigis; volumeton de krimromanoj de Chase, kuŝintan sub la jaketo, ŝi interŝanĝis en Pavlovsko kontraŭ paro da higienaj tamponoj, kaj la vestaĵojn prenis por si.

Tanjo Kokovceva, la plej gaja homo en la klaso. Mi subrigardis antaŭnelonge, kiel dum lasta kontrollaboro pri algebro ŝi elesploradis ĉe najbaroj, kiom estos kvinoble sep, kaj ne kredis, ke eĉ tridek kvin. Nur informiĝinte ĉe la tria — pli ĝuste, ĉe la kvara, ĉar la tria mem ekdubis kaj, montrinte maloftan en niaj tempoj honeston, ne prenis sur sin respondecon suflori — ŝi, balancante la kapon kun miro, enskribis en la kajeron la rezulton. Sed tri abortojn ŝi eltenis, ŝajne, sen ajna malutilo por la sano. Tre fidinda kamarado.

Stella Jeŝko — mi nenion povas diri pri ŝi, simple nenion. Mi ne aŭdis de ŝi eĉ unu vorton. Laŭ mi, ŝi estas kretenino, infano de alkohola koncipo. El unu klaso al alia ŝin oni transigas, indikante en atestoj egalmezuran, homogenan, se eblas tiel diri, vicon da trioj. Ja ne decus indiki duojn; kien ŝi poste kun duoj trafos? Kvankam, tamen, ankaŭ kun trioj? Ĉu ne estas tutegale?

Nu, kaj fratoj Gusev. Seriozaj batalantoj. Unu el ili — mi jam ne memoras, kiu — en antaŭa jaro venis al leciono kun pistolo «Makarov».

Mi estis malfermonta la buŝon, sed Venĉjo Gusev, komforte duonkuŝanta ĉe unua tablo el maldekstra vico — la brakoj apogiĝis per kubutoj al la malantaŭa tablo, la piedoj, unu super la alia, estis elstarigitaj en trairejon inter la tabloj, la jako estis malbutonumita kaj distirita de potenca brusto — pigre antaŭis min.

— Ni, Aleksandro Petroviĉ, venis diri, ke ni ne plu intencas frekventi viajn lecionojn.

Mi silentis iom. Poste sidiĝis ĉe mian instruistan tablon kaj diris:

— Bone, geknaboj. Donu tiuokaze al mi viajn poent-kajerojn, mi tuj enskribos triojn por la duonsemestro, kaj ni finu kun tio.

— Kia vi estas plaĉulo, — diris Tanjo. — Permesu al mi vin kisi!

— Iomete pli poste, — respondis mi. — Unue ni faru niajn aferojn.

Juĝante laŭ ĉio, ili estis agrable mirigitaj de mia konsentemo. Ŝajne, ili prepariĝis al serioza batalo.

Mi enskribis triojn, kaj indikis ilin ankaŭ en klasa libro. Tanjo, honesta knabino, prenante de mi sian poent-kajeron, kliniĝis, amike alpremiĝis per la busteto al mia ŝultro, kaj ŝmace kisis mian vangon.

— Nur la lipŝminkon viŝu poste, — diris ŝi, revenante al sia loko.

— Dume ĝi restu, — respondis mi. — Al mi tiel pli plaĉas.

Ili komencis nehaste kolekti siajn aĵojn. Koĉjo Gusev ĵetis sur la ŝultron rimenon de sia eluzita cilindra «Pumo».

— Atendu minuton, geknaboj, — diris mi. — Nun, kiam ĉiuj formalaĵoj estas ordigitaj, kaj vi ne povas atendi ian ajn insidon de mi, mi simple volas demandi: kial?

— Aĥ, ja por kio al ni... — komencis Koĉjo, sed Venĉjo interrompis la fraton.

— Atendu, Koĉjo, ĉu vi estas pugo aŭ viro, — diris li. — Ja la instruisto homan konversacion proponas.

Li residiĝis. Tiam eksidis ankaŭ ceteraj.

— Iu el granduloj, kiu ĝuste, vi devas pli bone scii, diris: historio instruas nur pri tio, ke ĝi pri nenio instruas. Ni inklinas opinii tiun aserton vera. Aparte por tiu ĉi feka lando, en kiu instruistoj de historio kaj de ceteraj sciencaj komunismoj de generacio al generacio ricevis salajron eksklude por tio, ke nenion sciis, nenion povis, kaj nur perfortis infanajn cerbojn per sensencaĵo.

— Penson nebuligadis! — konfirmis Koĉjo.

— Ĉu la solan? — demandis mi.

Manjo, la plej inteligenta, komprenis, kaj ekridis.

Mi ĉirkaŭrigardis ilin. Kion mi povis respondi? Li pravis kaj ne pravis. Mi povus diri, ke historio instruas pri multaj veraj aferoj tiujn, kiuj kapablas lerni; ekzemple, pri tio, ke la okazantan nun oni devus ne allasi per ajna prezo, ja tio okazis ankaŭ antaŭe, kaj ĉiam finiĝis same — ĝuste terura malalfabeteco de politikistoj, komparebla, eble, nur kun ilia sintrotakso «Mi ja estas pli saĝa, ol tiuj, kiuj estis antaŭe», malligas iliajn petolemajn manojn. Sed por dekkvinjaruloj la okazanto dum lastaj kvin–sep jaroj estis la sola konata de ili formo de ekzistado, iele ili adaptiĝis al ĝi; se detrui tiun adaptitecon, ili, junaj, pereos. Mi povus skribi sur la nigra tabulo plej elementajn formulojn, priskribantajn dinamikon de socia entropio, kaj ili pruvus, kiel duoble du: ju malplia estas socio, des malpli da variantoj de evoluo ĝi havas kaj des malpliajn, sekve, ĝi havas ŝancojn elvivi — sed la geknaboj malbone memoras, kiom estas duoble du. Kaj mi demandis nur:

— Kion vi deziras lerni?

— Manbatalon, — tuj komencis kalkuli per fingroj Venĉjo. — Tion ni faras, sed necesas pli. Jen, antaŭnelonge ni unu afganiulon dungis, li nin dresas...

Vi diris. Ne «instruas», ne «trejnas» — «dresas». Ho, historio. Kiu diris «Vi diris»?

— Pafadon, — fleksis duan fingron Venĉjo, — tion ni ankaŭ penas, sed katastrofe mankas municio.

— Eksplodan metion necesas studi, — voĉis Koĉjo.

— Midzadon bone ellerni, — zorgeme diris Kokovceva. Koĉjo subridis kaj degne diris:

— Vi, Tanjo, nur pri fikado pensas.

Ŝi, rapide turninte sin al li, ekbrilis per venka rideto.

— Algebro necesas, bedaŭrinde, — diris Mjakiŝeva, — alie en vendejoj ajna kanajlo trompos — vi ne sukcesos eĉ furzi.

— Jes, eble, — penseme konsentis Venĉjo.

— Kaj ĉu vi opinias, ke tio sufiĉas por vivo? — demandis mi.

— Por vivo ĝuste tio necesas.

— Tio sufiĉas por morto, Venĉjo, — diris mi. — Nur por morto. Unue, eble, ne via. Poste, tutegale, ĉu pli, ĉu malpli frue, — por via. Tio sufiĉas nur por mallongtempa elvivado.

— Scienca komunismo estas ĉio ĉi, Aleksandro Petroviĉ, — respondis Venĉjo. — En la realo ĉio estas simpla. Kiu elvivas — tiu vivas. Alian manieron vivi ankoraŭ neniu elpensis.

Li ekstaris, kaj tuj, kun bruo deŝovante seĝojn, leviĝis ĉiuj. Kiel vera gvidanto, li tralasis ĉiujn ceterajn antaŭen, kaj kiam la ĉambro, iel adaptita por klaso, malpleniĝis, li denove rigardis al mi kaj kuraĝige ridetis.

— Ne ĉagreniĝu, Aleksandro Petroviĉ, — diris li. — Ni persone vin eĉ estimas. Sed via fako nin naŭzas. Antaŭe almenaŭ unufoje dum ĝenerala sekretario ŝanĝiĝis programo, sed nun — entute ĉiu la sian propagandas. Kaj ja al ĉiuj jam delonge estas klare, ke aliajn li insultas, ĉar por si, amata, lokon purigas. Jen, dum Miĉjo kiel oni Stalin-on damnis. Diris al la popolo longe atenditan veron! Kaj kio rezultis? Denove por tiu Stalin homoj pereas. Patro mia somere iris al demonstracio por tiu feka USSR — do, batis oni lin per «demokratigilo» al la kolo mallerte — li tuj mortis, nur sukcesis diri: flagon nian, ruĝan, levu pli alte, ili vidu... Kiu vidu, por kio — diablo lin scias. Eble, al Dio sur ĉieloj li rakontos, sed eĉ tio — apenaŭ.

Li ankoraŭ iomete staris apud la pordo — mirinde, sed li min kompatis! Bonega tamen knabo kreskas.

— Ĝis revido, — diris li.

— Ĝis revido, Venĉjo, — kun simpatio diris mi. — Se en estonta duonsemestro vi ŝanĝos vian opinion — mi, kiel juna pioniro, ĉiam pretas.

— Kion vi diras, Aleksandro Petroviĉ! Vintre ĉi tie tiaj aferoj komenciĝos! — kaj li eliris.

Tio, juĝante laŭ ĉio, estis vero. Metinte la manojn malantaŭ la dorson, mi nehaste aliris fenestron. En griza lumo de malhela malfrua mateno tra nudaj branĉoj de betuloj el la dua etaĝo klare videblis plumba strio de Oredeĵo kaj laborantaj homoj sur nia bordo. La bildo klare rememorigis pri konataj laŭ kronikfilmoj bildoj de sindonema laboro de sovetiaj malfrontaj virinoj en la kvardek unua jaro. Fosaĵoj, kontraŭtankaj bariloj, pafaj punktoj...

Dum la somero feraj kohortoj de sovĥozo «Lensoveta», fortigitaj per du dekoj da ĉeĉenaj profesiaj murdistoj, kiujn la direktoro de la sovĥozo dungis en tiel nomata Sankt-Peterburgo, promesinte fordoni al regataj de Ĉeĉenio brokantistoj tutan rikolton de sovĥoza brasiko, premis kaj premis niajn gvardianojn, ĝis tiuj ne deiris al la rivero. Granda estas Rusio, sed mankas loko por malofensivo — jen ĝi, la vilaĝo, la hejmoj malantaŭ la dorsoj. Sed estis klare, ke, tuj kiam Oredeĵo kovriĝos per glacio, lensovetanoj penos konkeri la riverlimon.

Unue dolĉe kantanta Gorbaĉov dum unua Karabaĥa puŝo anstataŭ peni defendi tiujn, kiuj, sendepende de politika orientiĝo, bezonis defendon, komencis ludon, kalkulante, ke tiu osto en gorĝo de du landoj devigos ilin eterne turni sin al Moskvo, kiel al arbitraciulo — kaj per tio demonstris, ke la centro, komencinte perdi sencon kun forigo de milita timigilo, definitive degeneris, kaj «kiu kuraĝos, tiu ĉion manĝos». Poste iĝis klare, ke la ŝtato eĉ en plej eta grado ne respondecas pri siaj impostopagantoj, kaj sekve — politike ne ekzistas, zorgante nur pri si, kiel ajna strata spekulisto, kaj lasante ceterajn savi sin, kiel ili povas; tio nomiĝis longe atendita disponigo de ekonomia memstareco. Poste, dum Boĉjo, elpremante Miĉjon, petegis ĉiujn preni tiom da suvereneco, kiom ili povos, fine krevis la ekonomio, kaj evidentiĝis, ke ricevi ion necesan eblas nur ŝanĝinte tion kontraŭ io, necesa al aliaj; kaj por tia natura interŝanĝado minimume necesas ion posedi. Kaj la plej mallonga vojo al plena posedo de tio, kio estas ĉe viaj manoj, jam estis montrita — sindetermino ĝis plena apartiĝo. Kaj kiam ĉiuj samtempe akaparis, kion sukcesis, kun infanece sadista malica ĝojo penante ankoraŭ pli dolorigi najbarojn kaj demonstri al ili sian neceson: Jen, provu vivi sen niaj terpomoj! kaj jen, veturu sen benzino! kacon en vian buŝon, anstataŭ nia ligno, se vi malbone kondutos! Sebastopolon konstruis ukrainaj kozakoj, kaj fino! — sur ĉiuj niveloj komenciĝis, disvolviĝante de tago al tago ĉiam pli furioze, senfina, pure imperiisma redivido de la mondo.

Historio...

Tremetante kaj eĉ frapante per la dentoj pro humida trapenetranta vento, mi ekiris hejmen. Evidente estis falonta neĝo. Ja ĝi jam falis kelkajn fojojn, kaj denove degelis. Koto, koto, koto...

Kaj hejme mi ne povis trovi varmon. Nur eble ĝistrinki ŝparitajn antaŭhieraŭ cent kvindek gramojn da surogata spekulista vodko.

Malrapide paŝante tien-reen laŭ la ĉambreto kaj rigardante al ŝvelintaj, defalintaj en anguloj tapetoj, mi suĉetis ĝin el glaso. La likvaĵo estis dolĉeta kaj naŭza. Kaj tute ne varmigis.

Tro malplene estis hejme. La filo, unuajara soldato, en antaŭa aŭtuno pereis en Ugliĉo, kiam partio «Carido Dimitro» deklaris ĉefurbigon de la urbo kaj provis aranĝi puĉon; eksa instrukciisto de Jaroslavla urba komitato de komunisma partio Roberto Neĉiporenko, nun prezidento de Jaroslavla regiono, rilatanta treege negative al ĉiuj elmontroj de naciismo kaj separatismo sur sia teritorio, decideme dronigis la puĉon en sango, per unua ondo sendinte al pereo junajn soldatojn. Kaj la edzino foriris jam antaŭ kvar jaroj. Kiam ĉe ŝi oni trovis triĥomonadojn, ŝi deklaris, ke mi ŝin infektis; dio scias, en tiu somero mi vere fikadis kleran senedzan somerloĝantinon, enuantan ĉi tie duope kun filo, ŝaka miraklinfano, iel tiel okazis, sed fakte, kiam mi vizitis kuraciston, kun granda peno ne vominte pro konversacioj de atendantaj sian vicon gejunuloj, oni nenion trovis ĉe mi — tamen mi obeeme glutadis triĥopolon, pro kiu mi ial terure deziregis dormi, kaj ankaŭ la edzino ŝajne elkuraciĝis, sed post tri monatoj ĉio, krom la somerloĝantino, ripetiĝis; tiam ŝi, dirinte al mi ĉion, kion oni diras en tiaj okazoj, kolektis miajn aĵojn, kaj elpelis el la loĝejo...

Ĝuste tiam malaperis ĉiuj paperoj, rilataj al la lasta scienca laboro, kiun mi penis fari, — hastante, mi ilin ne kunprenis, kaj poste, esperante, ke ĉio iel normaliĝos kaj donante al la edzino tempon resobriĝi, ne hastis veni por forpreni ilin. Al mi, tromemfida stultulo, ŝajnis, ke dum tie konserviĝas io mia, almenaŭ paperujo, almenaŭ raza ŝmirilo, ne ĉiuj fadenoj estas ŝiritaj, kaj kiam mi decidis, ke atendis sufiĉe, evidentiĝis, ke tie jam estas alia viro kaj ĉiuj miaj restaĵoj jam delonge estas forĵetitaj... Kvankam tio estas tro laŭte nomita: scienca laboro. Ne por scienco — por mi mem mi penis respondi al la demando, dum jaroj turmentanta min: kial evoluo de Eŭropo kaj Rusio, pli-malpli egalmezure iranta en direkto de ĝenerala humaniĝo, subite en la sepdekaj jaroj de la antaŭa jarcento abrupte rompiĝis, komencinte doni ĉiam pli kaj pli kriplajn eksplodojn de krueleco, kiuj kroniĝis poste per la milito, kaj pro ĝi — per la Oktobra Revolucio, kaj pro ĝi — per la Tria Imperio, kaj pro ĝi — per la termonuklea kontraŭstarado kaj tiel plu? Eĉ militojn oni nun faras tute alie, eĉ politikaj murdoj iĝis aliaj — ne por io konkreta, sed pro ĝeneralaj, principaj ideoj, ne en vivan homon ni pafas, sed en simbolon de tio aŭ ĉi tio... Kvazaŭ la diablo elĉeniĝis.

Ĉu ĝuste tiam trovis unu la alian, kiel du nudaj elektrodratoj, elpensita, spekulacia perforto el teoriaj marksismaj libroj kaj praktika, volupta perforto de duonkrimuloj, duonfrenezuloj — trovis kaj komencis disŝuti fajrerojn, bruligante ĉion ĉirkaŭe? Ĉu pro evoluo de demokratioj ĝuste tiam unuafoje en historio iĝis socie gravaj vastaj amasoj de malsupraj tavoloj, kresko de kies graveco evidente antaŭis kreskon de ilia kultureco; sentinte sian novan pezon, ili, malsame de antaŭaj tempoj, ĉesis peni imiti la eliton kaj primokis ĝiajn ĉefajn valorojn kaj zorgeme elsarkis ilin el propra konscio, kaj inter tiuj valoroj estis tiaj dum jarcentoj kultivataj nocioj, kiel honoro kaj estimo al kontraŭulo... Mi ne scias. Da respondoj estis dekoj — kaj neniu. Historio...

En la pordon oni memfide frapis. Ne fintrinkinte, mi metis la glason sur la tablon kaj ekiris por malfermi.

Tie staris du fortikaj viroj en jakoj de metalistoj kaj kun frizaĵoj de pankoj.

Interne de mi ĉio ŝiriĝis. Kaj, tre stulte, — mi ĝislarme domaĝis nefintrinkitan vodkon.

Sed fintrinkos jam ili.

— Sinjoro Trubnikov? — seke kaj tre korekte demandis unu el la metankoj.

— Jes, tio estas mi, — senvive konfirmis mi. La dua metanko ekridis:

— Estis Trubnikov, iĝis Truikov!

La unua ne atentis lin. Deŝovinte min, ili eniris. La unua komencis ion serĉi en siaj poŝoj, la dua kiel mastro ĉirkaŭiris mian ĉambreton. Ekvidis la glason; prenis, kirlis, flaris abomene, kaj per unu movo renversis en sian buŝon. La unua eĉ tion tute ne atentis. Li finfine trovis sian notlibreton kaj foliumis kelkajn paĝojn.

— En la lecionoj vi kelkajn fojojn asertis, ke en plenumo de la oktobra renverso de la mil-naŭcent-deksepa jaro krom judoj, kartveloj kaj latvoj partoprenis ankaŭ kelkaj reprezentantoj de la rusa nacio?

— Jes, — diris mi. — Tio estas historia fakto.

Li ĉagrenigite balancis la kapon. Kraĉis al la fingro kaj foliumis ankoraŭ unu paĝon. Ili foliumiĝis ne flanken, sed supren.

— Vi ankaŭ eldiris dubon pri eblo konstrui justan socian ordon en unu aparta Virico?

Tiel damni bolŝevistojn kaj tiel ripeti la plej frenezajn iliajn idiotaĵojn...

— Eldiris, — kiel Giordano Bruno, konfirmis mi.

Li enŝovis la notlibreton reen en la poŝon kaj faris per la mano senesperan geston: se tiel, nenion eblas fari.

— Vi atencas al ĉefaj sanktaĵoj de la popolo, — diris li kun mola riproĉo. — Vi subfosas ĝian kredon je denaska bonkoreco de rusa nacia karaktero kaj ĝia certeco pri morgaŭo. Vi devos veturi kun ni.

Ni eliris el la domo. El fenestroj oni gapis, kelkaj eĉ platigis nazojn je vitroj. Juna patrino, montrante al mi per la fingro, ion arde klarigis al sia knabeto, tuj forgesinta pri sia ludila lokomotivo: se vi malbone kondutos, al vi okazos samo. Ni aliris la ŝarĝaŭton. Dimĉjo kun plezuro fumis, sidante sur ŝtupeto; ekvidinte nin, li forturniĝis kaj, penante ne rigardi al mi, ekstaris, per fingroklako forĵetis cigaredstumpon kaj ekrampis en la kajuton.

— En la karoserion, — nelaŭte ordonis la unua metanko.

En la karoserio mi lokiĝis kun la dua — tiu, kiu ŝercis. La unua eksidis al Dimĉjo, en la kajuton.

Freneze muĝante pro streĉo, la ŝarĝaŭto ekskuiĝis laŭ vojsulko, ŝprucante fontanojn de koto kaj preskaŭ renversiĝante sur aparte krutaj terbuloj. Ĉe vojturno ni malavare superverŝis onklinon Avdotjan, kiu streĉege trenis laŭ bula kota vojrando plenan je mono ĝardenan ĉareton — juĝante laŭ la direkto, ŝi iris en la panvendejon, tute vane iris. Likva koto per ŝmacaj bovaj platkukoj falis sur senorde faligitajn unu sur alian paketojn da monbiletoj.

— Avdotja! — kriis mi, duon-sontube almetinte unu manplaton al la buŝo. — Pano jam antaŭ horo kaj duono finiĝis!

Ŝi eksvingis la manojn, kaj, kvazaŭ subhakita, sidiĝis sur teron.

Ni veturis preter senŝeliĝinta, kliniĝinta domo de milicio; sidiĝinte sur ŝtupeton antaŭ la enirejo, pri io vigle disputis serĝento en nova, sed jam ĉifita kaj eluzita uniformo de Fortoj de Gardado de Socia Ordo de Rusio, malavare ĉirkaŭŝutita per dukapaj agloj, ŝultrornamoj, trikoloraj flagetoj — kaj maldika popeto el preĝejeto, antaŭnelonge remalfermita post okdek jaroj da bolŝevista reĝimo. Sur tero apud la serĝentaj piedoj staris botelo — ŝajne, de viskio. Sendube, el novembraj donacoj. Iel tre simile ekrigardinte al la pretersaltanta ŝarĝaŭto, kaj poste ankaŭ al mi en la karoserio, la konversaciantoj, tamen, reagis diverse: la serĝento ekridetaĉis, lerte transĵetis glason el la dekstra mano en la maldekstran kaj minacis al mi per la fingro de la dekstra; la popeto, kompate kuntirinte la lipojn, balancis la kapon, kvazaŭ ĉagrenigite, zorgeme metis glason sur la ŝtupon kaj per larĝa gesto faris al mi krucosignon.

Ni alveturis al korto malantaŭ granda porkobreda bieno, kaj mi komprenis, ke espero malestas.

Ni haltis. Mi aliris randon de la karoserio, kaptis la barilon, sed la ŝerculo nelaŭte vokis el malantaŭe:

— Hej!

Mi lasis la barilon kaj rektiĝis, turniĝinte al li. Li, subridinte, batis mian vizaĝon. Per piedoj supren mi elfalis trans la randon de la karoserio kaj por sekundo, verŝajne, perdis konscion pro kontuzo de la nuko.

Mi rekonsciiĝis. Ekmoviĝis, penis turniĝi sur la ventron. Sukcesis. Kraĉante sangon, mi komencis ekstari sur la manojn kaj la piedojn; la manoj glitis en glacimalvarma koto. Mi klare memoras, kiel koto elpremiĝadis inter disigitaj fingroj. Ĉio fluis kaj ŝanceliĝis. Tiam mi ricevis baton sub la ripojn. Per boto, verŝajne. Lumo estingiĝis, kaj aero en la mondo denove por ia momento finiĝis. Kaj kiam mi denove povis spiri kaj vidi, ili jam estis enŝovantaj min en sakon. Ne dirinte eĉ vorton, eĉ ne plu batante, ili dronigis min en fekejo.

Kaj, jam sufokiĝinte en malluma malvasto de la sako, superverŝita de abomena likvaĵo, ekfluinta internen, mi komprenis finfine, kial la mondo, kie mi pasigis preskaŭ duonjarcenton, dum ĉiuj reĝimoj kaj virinoj estis por mi fremda.

2

Ankoraŭ unu senkapigita ansero ekflugis finfine en sian ĉielon.

3

Tristo estis tia...

Tia...

Tia tristo.

Plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'. Sed kien plu? Aŭ — jam?

En la buŝo ŝvelis neelteneble abomena miksita gusto de putra vodko kaj likva merdo.

Mi eksidis sur la lito, mallevis la piedojn sur tapiŝon. El la spasme ektreminta stomako io elverŝiĝis en la buŝon; mi apenaŭ retenis, glutis reen.

En la dormoĉambro estis krepuske kaj senkolore. Malantaŭ larĝa venecia fenestro, duonkaŝita de kurtenoj, flagris grize decembra tago.

Mi revenis al «Otton» frumatene. Telegrafis neĉifritan depeŝon al MŜS: «La enketo estas finita. La antaŭtimoj ne konfirmiĝis. Ĉio estas eĉ pli komplika. Serioza problemo por tuta monda komunumo. Mi postulas senprokrastan kunvokon de la Sekureca Konsilio de UNo. Por plirapidigo de la proceduro mi petas klopodi antaŭ la caro pri kunhelpo. Trubeckoj. Hotelo "Otton", Munĥeno, Germana Imperio».

Poste mi sendis analogian mesaĝon al la patriarko.

Poste mi leviĝis al von Kreuwitz kaj, preninte de li vorton de honoro, ke li silentos, ĝis mi ne faros raporton al SK, rakontis pri ĉio.

Von Kreuwitz fajfetadis tra la dentoj, poste kun forta misprononco diris «Tio estas ter-rura» — kaj, danke preminte mian manon, tuj foriris, por komunikiĝi kun Berlino kaj proponi subteni la iniciativon de Rusio pri urĝa kunvoko de SK.

Atinginte finfine mian apartamenton, mi prenis duŝon — unue tre varmegan, poste tre malvarman — kaj kuŝiĝis dormi.

En Alvico mi preskaŭ ne dormis, mankis tempo.

Kaj, dum kelkaj momentoj vere estadinte por Trubnikov lumporta estaĵo, mi vekiĝis en malespero kaj tristo.

Homoj, homoj, kion do vi faras...

Oni frapis la pordon, kaj mi eksaltis. Por ia momento ŝajnis, ke tio estas la metankoj.

Pro abrupta movo la stomako denove faris sovaĝan kapriolon.

Mi surĵetis ĥalaton kaj eliris el la dormoĉambro en la gastoĉambron. Diris:

— Bonvolu!

La pordo takte malfermiĝis duone, kaj oficisto de la hotelo, ridetante ĝis la oreloj, diris, ŝovinte en la fendon la kapon kaj pladeton:

— Korespondaĵo al via princa moŝto!

Ĉiuj jam sciis. Mi larĝe subskribis la depeŝojn per vera familinomo, kaj dum tri horoj, kiam mi dormis, pro penoj de, verŝajne, vestibla poŝtistino, la tuta etato estis informita, ke en ilia hotelo loĝas nekonate, en aspekto de korespondanto de «Pravda», rusa princo.

— Dankon. Metu sur la tablon, — diris mi, ekfumante. Sed la fumo min eĉ pli naŭzis. Mi haste estingis la cigaredon. Ne sidiĝante, komencis trarigardi la poŝtaĵon.

Jes, la hotelaj oficistoj havis kaŭzojn ekscitiĝi. La caro mem informis min, ke estas subskribita la ordono pri ordenado de mi per Andreo Unuevokita. Kaj aldonis kelkajn varmajn gratulajn frazojn. Kaj aldonis, ke, tute fidante mian senton de respondeco, li, ne atendante rakonton pri detaloj de la afero, jam interparolis kun la ĉefministro kaj la prezidanto de Dumo, kaj ili triope, komunikiĝinte kun la ĝenerala sekretario de UNo, tiel konvinke konversaciis kun li, ke tiu promesis organizi kunsidon de SK jam postmorgaŭ.

«Mi ĝojas pro vi, — skribis la patriarko, — kaj aliĝas al ĉiuj gratuloj, per kiuj oni vin jam verŝajne superŝutis. Mi senpacience atendas vian elpaŝon en UNo. Mi esperas, ke ĉiuj viaj agoj, inklude estontajn, servos kiel ekzemplo de komunisma etiko. Mi esperas pri baldaŭa persona renkontiĝo».

Kaj poste estis vasta fakso de Liza; ŝi preferis neglekti konvenciojn, kaj sendi la tekston malfermite, anstataŭ ol skribi leteron, kiu irus al Munĥeno dum ne malpli ol tagnokto kaj sendube jam ne trovus min ĉi tie. Mi pensas, la fakso vokis specialan intereson de la hotelaj oficistoj. Sed ni jam nenion timis.

«Saĉjo, kara mia, saluton, kiel mi ĝojas! Finfine venis de vi mesaĝo, ja ni ĉi tie tute elturmentiĝis. Dankon al Ivano Volfoviĉ, li tuj al mi telefonis. Kaj ni ĉi tie same havas okazaĵojn. Stanislava naskis iomete tro frue, ja estas unua nasko, kaj eĉ en tia aĝo (nur ne komprenu kiel aludon, ke ŝi por vi estas tro maljuna), — kvazaŭ pro simpleco enŝovis ŝi, — do, antaŭhieraŭ ŝi naskis du ĝemelojn, knabon kaj knabinon. Ĝoju kaj fieru. Estis sufiĉe malfacile, sed ĉio bonsukcesis. Kaj kiel mi preĝis por vi ĉiuj! Hieraŭ mi kun Paŭlinjo ilin vizitis. Ili estas tiaj bonaj! Kaj, honestan vorton, tiom similas al vi, ke mi eĉ envias. Saĉjo, ĉu, eble, ankaŭ ni iun nasku? Mi estas preta. Oni konstruas domon sur kvar anguloj, do, estu kvar. Aŭ ĉu vi jam la kvaran havas, nur mi kaj Stanislava ne scias? Mi ŝercas. Vi ja ĉion-ĉion al mi rakontis, ĉu? Paŭlinjo tiel serioze penis varti la etulojn, kaj ludi kun ili, kaj rigardis, kiel Stanislava mamnutras ilin. Sed ni, certe, dume ne diras al ŝi, ke ili estas viaj. Ĉi tie necesos ankoraŭ ion elpensi. Same kiel kun ilia familinomo. Kaj tiu strangulino, ĉu vi scias, kion ŝi elpensis? Ŝi nomis ilin per mia kaj via nomoj. Mi deziras, ŝi diris, ke vi ankaŭ en sekva generacio estu nedisigeblaj. Morgaŭ ili eliras hejmen. Kaj nun, pardonu, mi ne povas skribi plu — mi kuru al ŝi diri, ke vi retroviĝis, ja ŝi same maltrankvilis, kaj eble ankaŭ ŝi deziros skribi al vi du liniojn. Mi vin kisas, Saĉjo. Mi atendas vin. Mankas iu por konversacii, kaj mi vin ĉiam vidas en sonĝoj, mi eĉ vekiĝas pro tio, ke komencas ĝemi. Revenu plej baldaŭ. La edzino. P. S. Vin jam dum semajno atendas letero el Brazilo. Mi metis ĝin meze de la tablo, kaj ĉiun tagon forblovas polvon. Mi esperas, ke tio ne estas bombo?» Kaj tuj, en sekva linio, sed per alia skribmaniero — iomete neegala, evidente la mano ankoraŭ estas malforta: «Saĉjo, amata, saluton. Mi ĉiam sciis, ke al vi ĉio estos bone kaj sukcese, tial foje al mi estis eĉ abomene vidi, kiel vi ĉiuj maltrankvilas kaj sekretas. Tamen, mi vin gratulas — kaj vi gratulu min. Mi tiom dankas vin pro ili. Por tuta vivo. Tia feliĉa mi neniam estis. Nu, eble nur kiam vi min unuafoje brakumis-kisis, sed eĉ tiam malpli, pardonu. Ni vin atendas». Unue ŝi skribis «Mi», poste forstrekis grase, per du strekoj, sed ĝuste tiel, ke estu facile legebla tiu «Mi», kaj supre skribis «Ni». Mi subridis, sentante, ke mi preskaŭ ploras pro troa emocio. Tamen ŝi estas iomete afektema.

Mi legis — kaj la naŭzo trankviliĝis, kaj morta Trubnikov poiomete reviviĝis kaj iĝis mi.

Kion vi faras, homoj. Amikoj... sinjoroj, kamaradoj... fratoj kaj fratinoj... Ho dio, eĉ unu vorto en tiu kesto ne restis ne malhonorigita, ne sanganta!

Kun la letero en la manoj mi aliris la fenestron.

Randita de kajoj, envolvita de ĝardenoj, fluis Izaro. Altis Alpoj malproksime. Kaj delikata lunarketo apenaŭ rimarkeble flagris en pala ĉielo de vintra tago. Baldaŭ aperos steloj.

Bela, senlima, vokanta mondo — kaj vi, ne aŭdante la vokon, mortadas en tiu damnita kesto! Venu al ni! Ja vi ne estas kreaĵoj de infero — vi estas bonkoraj, zorgemaj, kuraĝaj, eĉ honestaj foje, mi vidis, nur vi ĉiuj estas venenitaj, ho dio, de nordamerika prezidento ĝis afgana duŝmano, ĉio ĉe vi estas deŝovita, miscelita; kaj tial ĉio funkcias vane, eĉ malutile. Sed ja ne solaj maniuloj alflugas ĉi tien — jen Haushoffer, jen Trubnikov, jen sennombraj aliaj, pri kiuj ni ne scias ĝuste tial, ke ili ne komencis murdi, sed komencis vivi kun ni, kiel ni. Do, en tio estas nenio neebla!

Mi denove komencis relegi la leteron, kaj pro sindonemaj vortoj, tiaj diversaj ĉe diversaj homoj, en mi pli kaj pli firmiĝis certeco, kiu sola donas fortojn vivi — dieca certeco pri tio, ke ĉiuj ni, ĉiuj, estos kune longe-longe. Ni vivos longe-longe. Eble, kiel ĉiam asertas Liza, — eterne.

Morgaŭ ili eliras el la akuŝejo. La kunsido de SK en la plej bona okazo estos postmorgaŭ. Mi sukcesos tragliti. Mi dezirus hodiaŭ, certe, konversacii ĉe vinglaseto kun von Kreuwitz, li evidentiĝis bonega viro. Sed, kiel oni diras, tie estas pli forta magneto.

La peza tapiŝo obtuzigis paŝojn. Sensone, kiel dia anĝelo, mi aliris al telefono kaj levis la parolilon.

— Fraŭli... pardonu, Fräulein! Kiam vi havas la plej proksiman flugon al Peterburgo?

Mi amas.


Komarovo,
decembro de 1992

[ Antaŭa ĉapitro ] [ Enhavtabelo ]

Notoj pri la ĉapitro


Kravĉuk

Tiama prezidento de Ukrainio.


Ŝevardnadze

Prezidento de Kartvelio.


Virico

Virico (Vyrica) — vilaĝo apud Peterburgo.


«Stinger»

Portebla kontraŭavia raketa pafilo.


«Agdamo»

Malmultekosta vino, simila al portovino.


Semu racian, bonkoran fervore,
semu, vin dankos la blatoj elkore...

Ironia parafrazo de famaj versoj de granda rusa poeto Nikolao Alekseeviĉ Nekrasov (1821–1878):

Semu racian, bonkoran fervore,
Semu, vin dankos pro tio elkore
Rusa popol'!...

Smolnyj

Tiel nomiĝas palaco de eksa instituto Smolnyj, en kiu dum sovetia epoko lokiĝis Peterburga/Leningrada komitato de komunisma partio.


Malinin

Populara rusa kantisto de 1980–1990-aj jaroj; estas fama lia ŝlagra romanco «Ĉe via peronet'».


afganiulo

Tiel oni nomas en Rusio veteranojn de Afgania milito.


Miĉjo

Gorbaĉov.


«demokratigilo»

Tiel ironie oni en Rusio nomas kaŭĉukan polican bastonegon.


la kvardek unua jaro

Unua kaj eble la plej malfacila jaro de la Granda Patruja Milito (1941–1945).


sovĥozo

Ŝtata agrokultura entrepreno en sovetiaj kaj postsovetiaj tempoj; mallongigo de «sovetskoe ĥozjajstvo» — «soveta mastrumaĵo», distinge de «kolĥozo» («kollektivnoe ĥozjajstvo», t.e. «kolektiva mastrumaĵo») — agrokultura kooperativo.


Granda estas Rusio, sed mankas loko por malofensivo

Aludo al fama frazo, dirita en 1941 al soldatoj, pereontaj dum defendado de Moskvo: «Granda estas Rusio, sed mankas loko por malofensivo: malantaŭe estas Moskvo».


Karabaĥa puŝo

Temas pri eble unua grava interetna konflikto interne de disfalonta Sovetio: tiu inter Armenio kaj Azerbajĝano pri Karabaĥo.


Boĉjo

Jelcin.


preni tiom da suvereneco, kiom ili povos

Fifama frazo de Jelcin, kun kiu li alparolis al gvidantoj de federaciaj respublikoj.


[ Antaŭa ĉapitro ] [ Enhavtabelo ]














Hosted by uCoz