[ Antaŭa ĉapitro ] [ Sekva ĉapitro ] [ Enhavtabelo ]

Stokholmo

1

La dizelŝipo ŝteliris laŭ fjordo.

En flava lumo de antaŭ-aŭtuna norda sunsubiro etendiĝis malantaŭen insuloj, kuŝantaj en ĉielkolora akvo. Grandaj, kovritaj de arbaro, aŭ malpli grandaj, rokaj, ornamitaj de unu aŭ du arboj kaj de iu preskaŭ nepra kabaneto sub ili, aŭ tute kalvaj, aŭ tute malgrandaj, ne pli grandaj, ol insuletoj Ranoj en Koktebela golfo — simple rulŝtonoj, elŝovintaj al aero deklivajn, kiel ĉapeloj de fungoj, roz-brunajn dorsojn. Sur ĉiu el ili mi dezirus sidi — pendigi piedojn al akvo kaj, ĵetante mallongajn rigardojn al la malvarmiĝanta mondo, mediti pri ĉio kaj pri nenio. Obtuze muĝis dizeloj kun malgranda turnorapido; la ŝipo mole trapremadis spegulon de supraĵo, kaj post ĝi fore-fore etendiĝis laŭ klara, malvarma ebenaĵo malrapide disirantaj sulkoj. Belo estis nepriskribebla, netuŝita, kvankam la grandega urbo jam alproksimiĝis — el malantaŭ arbaro sur dekstra bordo etendiĝis en ĉielon ringita pinto de televida turo; brilis en lumo de preskaŭ nevarmiganta suno disĵetitaj en malhela verdo apudbordaj vilaoj kaj palacetoj de Lilla-Värtan, sed tutegale moderna potenca ŝipo ŝajnis nekonvena ĉi tie, necesus drakkar. Antaŭ dek kvin jaroj mia amiko, verkisto — ĝuste kun li mi trafis unuafoje tiujn ĉi lokojn, ĝuste li konatigis min kun Stanjo en antaŭ-antaŭa somero — diris: «Nun mi komprenas Peer Gynt-on. Ĉi tie eblas preni glavon kaj silente eliri por dudek jaroj. Ĉi tie eblas atendi dudek jarojn». Mi ne tre komprenis tiam, kion li volis diri, ne komprenas eĉ nun, sed tio estis dirita bele, kaj ĉirkaŭe ĉio estis bela — kaj inter du beloj ĉiam eblas trovi ligon, iu trovos unu, alia — alian. Ĝismorte, ĝistriste mi deziris montri ĉion ĉi al Paŭlinjo, Liza kaj Stanjo. Unu belon — al alia belo. Jen ankoraŭ unu ligo inter beloj, jam mia; krom mi, ĝin neniu komprenos.

Sur malsupraj ferdekoj tumultis turistoj, kurante de unu ŝiprando al alia tra larĝa, kiel placo, poŭpa placeto; sensone por mi ili umadis per siaj fotiloj kaj vidkameroj, interpuŝiĝis, serĉante sian idealan vidpunkton. Mi staris supre, nemalproksime de la tuboj — ili streĉe vibris kaj diskrete graŭlis. Sur mia kolo pendolis necesa laŭ la legendo «Canon», sed mi pri ĝi forgesis. Mi ne deziris vantkuradi. Kiu rigardas tra fotila vidigilo — tiu vidas nur fokuson kaj kadron, sed mi deziris vidi Stokholmon. Mi ŝatas tiun urbon.

Jam tute malhaste ni trarampis preter insuleto Kastellholmen, kie sur maldika masto super ruĝbrika kastelo apenaŭ plaŭdis jam delonge poreterne levita flago — historie oni ĝin devis mallevi, kiam Svedio militas; poste ni iomete turniĝis dekstren.

El maldekstra ŝiprando malfermiĝis proksima, kaj plu egalmezure proksimiĝanta fajna petalo de ponto, dislimanta golfon Saltsjön kaj lagon Mälaren — en flanko, proksima al la Malnova urbo apud enveturejo sur la ponton altis severa kaj fiera ŝtona Bernadotte; kaj plue, post konstruaĵoj de Kavalira insulo, kiuj ĉiuj similis al palacoj, elturniĝinte el malantaŭ altaj ferdekaj konstruaĵoj, klare desegniĝis en streĉa flavo de ĉielo aĵura turo de Kavalira kirko. Ĉio ĉi rememorigis Peterburgon — kaj estis pli bizara kaj densa, ĉar la insuloj estis pli malgrandaj kaj pli ofte ĵetitaj en la golfon; kaj la bordoj ie estis malaltaj kaj plataj, kiel ĉe ni, sed ie ŝvelis supren kiel ŝtonaj ĝiboj — kaj domoj estis ekflugantaj ĉielen.

Mirinda afero. Por konstrui urbon, tiel similan al ĉi tiu, ni militis kontraŭ ili preskaŭ kvaronjarcenton. Kaj ili kontraŭ ni — por ni ne konstruu. Mezepoko...

Albordiĝis ni en la centro mem, ĉe kajo Skeppsbron, preskaŭ sub fenestroj de reĝa palaco. La homamaso sur ferdekoj malrapide enrampis internen de la ŝipo, kaj mi, nenien hastante, ĉarmite ĉirkaŭrigardante, elfumis ankoraŭ cigaredon sur mia supraĵo. Mi preskaŭ ĵetis la cigaredstumpon ekster la ŝiprandon, kiel mi faris en maro, sed la mano mem ne moviĝis. Tio estis same, kiel kraĉi en vizaĝon de madono de Litta.

«Pravda» estis tiom afabla, ke laŭ siaj kanaloj rezervis por mi modestan, sed tute komfortan duĉambran apartamenton en unu el hoteloj sur Sveavägen, je du paŝoj de koncerta halo, ĝuste kie, kiel oni iam diris al mi, okazas enmanigo de Nobel-aj premioj. Komenciĝis krepusko, kiam mi finis dismeti la pakaĵojn kaj enrampis en duŝejon. Tre varmega; tre malvarma. Ĉio ŝajne estis en ordo: kaj sentivaj kranoj, kaj bona premo, sed tutegale io ne konvenis.

Mi viŝis min, eliris, vestiĝis. Aliris fenestron. Estis ekbrilantaj lumoj, per du densaj kontraŭaj fluoj ruliĝis malsupre buntaj aŭtoj. Mi ĵetis oblikvan rigardon al telefono. Ne, mi ne deziris telefoni tuj. Sur la ŝipo mi iel malstreĉiĝis, la mara vojaĝo eĉ tre utilis al mi, mi moliĝis, kiel aĉa neniofarulo, kaj neniel sukcesis decidi denove impeti al batala ritmo.

Mi sciis: sufiĉas komenci — kaj tio estos por longe. Kaj eĉ ne endus, verŝajne, telefoni el la hotelo. Singardeman dio gardas.

Kvankam dume ĵurnaliston Ĉernyŝov-on, laŭ ĉiuj signoj, neniu observis.

Mi malleviĝis en duonmalplenan drinkejon. Oni aĉe ludis iun nekompreneblan muzikon, sed, feliĉe, nelaŭte. Nehaste mi eltrinkis tason da kafo, elfumis ankoraŭ cigaredon. Dolĉa neniofarado... Mi eliris sur straton. Hezitis iomete kaj ekiris maldekstren, al luksa Birger Jarlsgatan.

Kiom mi komprenis, ĝi estis nomita omaĝe de tiu jarlo Birger, kiun siatempe disdraŝis sankta princo Aleksandro. Estas bone, ke la mezepoko finiĝis. Mi ne povus vivi en tiu epoko. Eble nur se iĝus monaĥo. Sed eĉ tiuokaze: katolikoj, luteranoj, ortodoksianoj, malnovritanoj — kaj ĉiuj pli pravas ol ceteraj.

Sur la strato nomita laŭ la ĝismorta malamiko de la rusa sanktulo mi aĉetis por memoro bananon. Flaris odorantan je dolĉa tropika humido ŝelon; per internacia gesto respekte montris al la stratvendisto, dronanta en siaj fruktoj, la dikan fingron — li kun afektita fiero elŝovis la makzelon kaj levis la nazon: ĉe ni ĉio estas bonega. Ni disiris, reciproke kontentaj. Kun la banano en la mano mi ekiris plu.

Homoj, homoj, homoj... Homoj ĉe vitrinoj, homoj ĉe aŭtoj, homoj ĉe strataj vendotabloj, kaj simple irantaj nehaste, maĉantaj gumon, parolantaj, ridantaj... Ne, niaj homoj estas pli belaj. Sed ilia urbo estas pli pura. Iel pli prizorgita, prisarkita.

Kune bruante kaj flagrante per miloj da ruĝaj okuloj, ruliĝis pretere vespera aŭta torento.

La strato venigis min al malgranda ĝardeneto, pompe nomata parko. Berzelii Park, ŝajne. Mi preteris ĝin, kaj ĉi tie jam denove estis nemalproksime de akvo. Mi haltis. Ĝuste de tiu ĉi loko komenciĝis mia simpatio al Stokholmo.

Nenien li malaperis dum dek kvin jaroj, mia gisa amiko, kiun mi iam en krepusko misopiniis en unua momento viva. Necesas tre ami sian ĉefurbon, por ami ĝin tiel gaje kaj senĝene: en brila centro de la granda urbo, de la koro de la norda imperio, ne gravas, ke eksa, starigi ruĝ-flavan barilon «okazas laboroj», ĵeti sur asfalton pezan fermoplaton de kanalara luko, kaj sub la fermoplato enpiki pene malfermantan ĝin gisan akvotubiston, tiel, ke ŝajnis, kvazaŭ li elrampas el truo en tero — kun maldika, osteca, malgaje misformita kaj evidente postdrinka vizaĝaĉo. Nur unu afero iomete fuŝis la impreson — staranta apude anonco «Humor». Kvazaŭ sen tiu klarigo iu povus ne kompreni, ke la akvotubisto estas humuro, kaj ŝtoniĝus pro konsterno. Estis ĉi tie ia necerteco de svedoj pri si mem.

Mi deziris viziti ankaŭ Riddarholmen, Kavaliran insulon, sed la ĉielo jam velkis, kaj eĉ okcidente tra malvarma verdo de la sunsubiro penetris bluo. Mi staris iomete apud akvo, rememorante, kiel mi kun la amiko sidis sur terlango de tiu ĉi holmen, sur benkoj de malfermita podio — kaj malantaŭ akva vasto, nehaste ludanta per kvazaŭ kaŭĉukaj respegulaĵoj de urbaj lumoj, altis peza, anguloza bastiono de urbodomo, kaj pretere, je du paŝoj de nia bordo, bruante per neforta dizeleto kaj malhele lumante per lanternoj kaj per sola kvadrata fenestreto, tranavigis trivita ŝalupo kun pompa nomo «Solaris Rex»... Sed la koro jam malpaciencis. Venis tempo labori.

Mi decideme ekiris al telefono. Mi ne sciis la svedan; Eriko, laŭ vortoj de la patriarko, ne sciis la rusan. Kaj kiam, levinte la parolilon, de tiu flanko oni respondis per internacia «ha lo», mi demandis, pene akcentinte anglan «r», por tuj komprenigi, en kiu lingvo okazas la konversacio:

— Eric?

Li tuj komprenis.

— Yeah...

— Good day, Eric. I'm from Miĥailo Sergeiĉ.

2

Tagoj flugis, kiel folioj laŭ vento.

La laboro estis skrupula, kaj, ĝenerale, tute nekutima por mi. Eriko — silentema, tre bona kaj fenomene erudicia en sia tereno — helpis, per kio povis, sen li mi implikiĝus rapide kaj senespere; por mi vere ĉio iĝis atingebla kaj malfermita, laŭ unua postulo venis sliparoj, dokumentoj, foje eĉ kovritaj per diafana membrano kadukaj leteroj, kvitancoj, dagerotipoj... Sed kion Eriko povus fari, se mi mem ne sciis, kion mi serĉas? Iru tien — ne sciate kien... Dum tutaj tagoj mi sidis ĉe terminalo de IRU — mi memoras, kiam estis kreata la Informa Reta Unuiĝo, ni, junuloj, trinkis je ĝia sano kaj kantis «Ho, ekiru, IRU!»; en legejoj, kaj eĉ en laborĉambroj de fondusoj, malĉifrante malnovan skribmanieron — en la germana, en la franca; kaj dronis en amasoj da nenion signifantaj faktoj, kaj denove elplonĝis ŝajne, kaptinte iun fadenon, sed poste la fadeno ŝiriĝis, aŭ venigis en senelirejon, kaj mi serĉis alian, kaj ĉio estis hazarde, palpe, ĉio estis nebule. Kaj tagoj flugis, kaj mi sopiris ĉiujn.

Foje al mi ŝajnis, ke oni min «paŝtas» — kaj mi kontroladis min dum tuta tago. Vagis en implikita, kiel intestaro, metroo; eniris kinejon; eniris restoracion. Kredeble, tio nur ŝajnis. Vespere mi deziregis testi la apartamenton pri elektronikaj «cimoj», sed mi, nature, havis nenian aparataron, — aparataro estas rimarkebla afero, jam unua farita traserĉo en la apartamento min malĉifrus; kaj, due, onu aŭskultu, mi ĉiam silentas. Sed la nervoj estis streĉitaj, kaj dum tiu tago mi pli longe, ol kutime, suferis pro sendormeco. Tro malrapide iris la afero. Kaj ĉu iris entute? Foje al mi ŝajnis, ke mi estas entute sur malĝusta vojo kaj vane formanĝas ŝtatajn kronojn. Mi tre deziris informiĝi, ĉu plivastiĝas plu la statistiko de Papazjan, ĉu plu okazas en la mondo krimoj, analogiaj al trovitaj de ni — sed ĉi tie tio estis neebla. Mi kuradis en vakuo.

Kaj folioj vere ekflugis, eknaĝis, tremante pro malvarmo, laŭ sulka pro aŭtuna vento akvo de strataj markoloj.

Mi konatiĝis kun neniu, amikiĝis kun neniu.

Mi sopiris.

Mi laboris.

Komence jen Stanjon, jen Lizan mi viziis en homamaso. Poste ĉio ĉi maloftiĝis. Poste ĉesis entute. Mi eĉ ne povis ekscii, kiel ili fartas, ĉu ili estas sanaj...

La kvinan de septembro ni kaj usonanoj lanĉis vican paron da gravitiloj. Pri tio min ĝissate informadis radio kaj gazetoj. «Nova fazo de tutgloba kunlaborado...»

Neniu minacis al la projekto «Ares».

Same el gazetoj mi eksciis, ke la patriarko revenis al laboro. Oni lin sukcesis elkuraci, li denove povis iradi mem — malrapide, trenante piedojn, sidiĝante por ripozo post ĉiuj cent kvindek metroj, sed tamen ne restis katenita al la fotelo, kiun mi tiel bone memoris. Oni bone laboris por tio kaj en Simbirsko, kaj en Peterburga neŭrokirurgia kliniko, kaj en bonega sanatorio «Bilgja» sur norda bordo de Apŝerono... Ĝenerale oni skribis kun ĝojo kaj simpatio al la patriarko — foje, kiel al mi ŝajnis, tro ekzaltita, malagrabla por normala homo same, kiel ajna sento, vibranta sur rando de histerio. Sed la okazaĵo relevis estingiĝintan ondon de intereso al la atenco; gazetoj de ĉiuj direktoj dum kelkaj tagoj estis inunditaj de versioj. Versioj estis idiotaj. Foje mi legis ankaŭ pri mi. Sovaĝe kontraŭrusa gazeto — mi ne memoras nomon, sed enmemoriĝis eldonkvanto: 637 ekzempleroj — mirigis siajn sescent tridek sep legantojn per deklaro, ke la malica murdo de la heredonto de la rusa trono estis plenumita laŭ volo de la patriarko de komunistoj, ĉar la grandprinco per sia populareco en popolo kaj per religiemo kontribuis al plifortigo de la ortodoksia kristismo, kion komunistoj penis ne allasi; siavice, la atenco kontraŭ la patriarko estis puna ago de rusiaj specialaj servoj. Kiel sola pruvo de tio estis donita fakto, ke «eminenta kontraŭspionisto, fama per sia skrupuleco en demandoj de honoro (?) kolonelo de MŜS princo Trubeckoj, partopreninta en enketado de la murdo de la heredonto, post hazarda renkontiĝo kun la patriarko en Simbirsko senspure malaperis dum sia estado en montara pensiono «Arĥizo», kaj nek lia edzino, nek amikoj, nek amatinoj povas doni informojn pri lia situo». Amatinoj. Nu, nu. Ĉu vere tiuj kanajloj kun siaj demandoj molestis al miaj karulinoj? Mi preskaŭ ĉifis la gazeton. Poste mi relegis la frazon denove. Se jam ĵurnalistaĉoj elflaris, ke mi ne estas en Arĥizo, veraj detektivoj povas scii multe pli. Mi konsterniĝis, kaj la dorso sentiĝis ia tre sendefenda.

Foje kun mi penis signifoplene konatiĝi ĉu kubanino, ĉu meksikanino, loĝanta en la sama hotelo, kiel mi, aldone eĉ sur la sama etaĝo. Virinoj bone scias sian aferon, — vi ne sukcesas kompreni, kio okazas, sed jam kondukas ŝin en drinkejon, jam mendas por ŝi likvoron, kaj ŝi langvore plendas al vi pri soleco, pri krueleco de la mondo, kaj rakontas al vi, kiel vi estas bela. Verŝajne, ĝis la vivofino mi restos en ŝia memoro ĉu kiel impotento, ĉu kiel pederasto. Se entute restos, certe. Sekvan vesperon mi renkontis ŝin en la sama drinkejo kun iu ŝejkeska financisto el Arabio. Ŝi diris al li la samon, kaj, laŭ mi, per samaj vortoj — kaj la ŝejkeskulo turnadis helajn olivojn de la okuloj, ofte kaj rapide ĉirkaŭlekadis per la langopinto, kiel serpento, siajn brunajn ŝvelajn lipojn; liaj harozaj fingroj tremetis pro senpacienco, ŝprucante muelitajn de fingroringoj ĉielarkojn. Komence la meksikanino min longe ne vidis, sed poste, rimarkinte, elegante montris al mi per etfingro kaj ion petole diris al la ŝejkeskulo, ĵetinta al mi mallongan rigardon; kaj ili ekridis kun sento de plena interkompreno. Tre stulte, sed ili iel rememorigis min pri Liza kaj Stanjo en la tea angulo. La femuroj de la meksikanino estis tre sveltaj. Ŝi ĉiam movis ilin — jen unu metis sur la alian, jen male. Ŝi same senpaciencis. Mi mendis en la apartamenton litran botelon da Smirnov-a vodko kaj, sidante en sombro kaj soleco, morne eltrinkis du trionojn; defalis en la fotelo kaj ekdormis, sed, verŝajne, vekiĝinte post du horoj, mi eĉ ne memoras, kiel, fintrinkis.

Matene Eriko, vera kamarado, ekmaltrankvilis. Mi iel sukcesis malfermi al li la pordon, sed paroli ne nur en la angla, eĉ en la fuŝa rusa ne kapablis. Estis plena ebriiĝo; estas bone, ke mi min ne vidis kaj ne scias, kiel mi aspektis — kvankam rekonstrui estas facile, ĉu mi ne vidis ebriulaĉojn? Kiam mi estas sobra, mi ĉiam deziras dispremadi ilin, kiel blatojn, — tiom ili estas abomenaj. Silentema Eriko komprenis la situacion dum nul sekundoj; li helpis al mi rampi reen al la lito, kuŝigis kaj kovris per litkovrilo. «Russian empire is a great country», — malserene konstatis li, suprenĵetante sur la larĝa manplato la malplenan botelon kaj pritakse rigardante jen al ĝi, jen al mi. Mi kuŝis, kiel ŝtipo, kaj per vitraj okuloj observis liajn agojn. Mi eĉ palpebrumi ne povis: kun malfermitaj okuloj la kapo turniĝis en unu direkto, kun malfermitaj — en alia; kaj se palpebrumi, ĝi komencis turniĝi en ambaŭ direktoj samtempe, kaj en tiu sento estis io nepriskribeble monstra. Eriko silente eliris, kaj post kvin minutoj revenis kun bruanta amaso da bieraj ladvazoj sur la manoj. «Russians is a great people, — konsolis li min, kiel povis, zorgeme subtenante mian kapon per unu mano, kaj per la alia transverŝante el la ladaĵoj en mian buŝon densan, malhelan, ŝaŭman likvaĵon. — Duke Trubetskoy is a real communist...». Dum kvara, aŭ eble dum kvina ladaĵo mi iomete klariĝis. Larmoj kiel fonto ektorentis el miaj okuloj. Mi sidiĝis en la lito kaj komencis krii. «Eric! Oh, Eric! I love them!! I love both of them!! — mi estis forgesanta prepoziciojn, disviŝanta larmojn per la pugno kaj svinganta la manojn kiel Vinnetu la Estro de apaĉoj, per solaj gestoj inspirite rakontanta al samtribanoj, kiel li hieraŭ demetis skalpojn samtempe de kvin blankvizaĝuloj. — Catch me? I want fuck both!!!». — «Fuck both vodka and beer? — trankvile informiĝis Eriko, eĉ ne movinte la brovon. — O'kay...» Kaj foriris, tuj reveninte kun ankoraŭ kvin ladaĵoj.

Mi ne scias, kio okazis poste. Mi ne scias, kiel kaj kiam li foriris.

Mi vekiĝis ĉirkaŭ la kvina. Rigardante la horloĝon, mi longe ne povis kompreni, ĉu estas la kvina matene aŭ vespere; mi apenaŭ ne ekiris vespermanĝi, sed poste tamen ekkonsciis, ke estas tro mallaŭte malantaŭ la fenestroj. La kapo estis kristale malvarma kaj klara. Kaj tre malmola. Ekzistis nur unu deziro: senprokraste ĉesi vivi. Tamen ĝi estis nevenkebla. Tristo kaj abomeno pri mi mem tiom superplenigis la animon, ke ĝi estis preta tuj eksplodi, tirinte la dekstran manon, per la ungoj disŝiri la vejnojn sur la maldekstra pojno. Abstinenca sinmortigo, estu ĝi damnita por ĉiam. En tiu stato duono da rusa inteligencio saltadis el fenestroj. Estas bone, ke mi ne estas inteligenciano. Mi lumigis la kloŝlampon; nuda, kiel estis, bruigis la ladaĵojn, sed ili ĉiuj, kanajloj, estis malplenaj kaj laŭlitere ĝisseke elpremitaj. Tiam mi eksidis, metinte unu kruron sur la alian, apud gazeta tableto, en molan fotelon, kaj ekfumis, abomene kaj malame rigardante al mia mizere faltiĝinta, senforte falinta vira atributo kaj luktante kontraŭ sovaĝa tento firme kapti kaj elsarki tiun aĉaĵon kun radiko, por jam ne plu turmenti nek bonajn homojn, nek min mem. Jes, venis tempo liberigi ilin. Ili determinu sin. Ĉu vere jen tio ĉi povas iun ĝojigi? Mi ne kredas. Kaj neniam plu kredos. Hela kloŝo de la kloŝlampo naĝis en nehaste fluantaj grizaj strioj, laŭ la muroj amase kuŝis obskuro. El malantaŭ la fenestro de tempo al tempo komencis aŭdiĝi preterfluga susuro de fruaj aŭtoj. Post kvina cigaredo danĝeraj por vivo kaj teritoria tuteco akraj eĝoj de la kristalo en la kapaĉo komencis degeliĝi kaj ĵelee moliĝi. Tiam mi ekstaris, prenis duŝon — unue tre varmegan, poste tre malvarman; zorgeme razis min, enverŝis en min ĝis la gorĝo kafon kaj laŭ matenaj stratoj de Stokholmo vigle ekiris en la arkivon, labori.

3

Verŝajne, la plej grandskala ago de radikaluloj en jaroj, senpere antaŭantaj la misteran limon 69–70, estis fiaventuro, eternigita en historio sub nomo «ekspedicio de Lapinski». En ĝi, kiel en fokuso, koncentriĝis tuta sensenceco kaj tuta tragika misformiteco de maldekstraj idealoj de tiu tempo, tuta ilia absurda, ne portanta ian ajn pozitivon, detruemo, kaj plena eliminado de tiaj kategorioj, kiel, ekzemple, valoro de homa vivo. Ĝi diferenciĝis de plejmulto de aliaj, reduktiĝantaj, esence, al manie kolorigita per belaj vortoj kanibala babilado, kaj unuigis grandan parton da strebantaj al «justa estonta sociordo» aferemaj homoj — homoj, kiuj ĝenerale ĉiam estis pli simpatiaj por mi, ol homoj babilemaj; sed ĉi tie la afero estis tia, ke estus pli bone, se tiuj homoj plu babilus, trinkante absinton kaj vizitante malmultekostajn prostituitinojn. Komenciĝis ĝi, kiel devus ĉe tiuj homoj, de mensogo, kaj finiĝis, kiel devus, per sango.

Tiutempe Polio vican fojon flamis. Poloj buĉis rusajn sklavigantojn, kiel povis. Responde rusoj komencis buĉi ribeliĝintajn polajn banditojn. Sed en animo de ruso, larĝa, kiel damnita nia, de Danubo ĝis Anadiro, vasto, por ĉio troviĝos loko; kaj jen rusaj humanistoj ne nur per mono kaj medikamentoj helpas al senfortiĝantaj, kiel tiam oni skribis, en malegala lukto poloj, ne nur per petskriboj kaj gazetaj artikoloj, postulantaj de la caro donaci, por eviti sangon kaj malamon, liberon al la okcidenta provinco — ĉio ĉi estas digna, ĉio estas estiminda... sed ankaŭ per armilaro, per partopreno. Kaj jen jam unu, dua, tria rusa luktanto por justa sociordo pafas el polaj tranĉeoj per rusaj kugloj al rusaj soldatoj, pensante, ke trafas en la forputrintan carismon — kvazaŭ, pafante al homoj, eblas trafi ion alian, krom homoj. Kaj ju pli multaj estas ili, tiuj agemaj, malestimantaj inteligencian babiladon pri moligoj kaj donacoj, des pli stultaj aspektas tiuj, kiuj faras realan, sensangan helpon, des pli facile estas kvalifiki ilian grandanimecon kaj strebon al kompromiso kiel perfidon. Kaj tio okazas en momento, kiam ĵus ekiris la kamparana reformo — nun du trionoj da muskokovritaj korteganoj riproĉas Aleksandron: jen kio okazas pro libero! Dum via patro ja pri tielaĵoj oni eĉ ne aŭdis!... Trioble pravis Tocqueville: por malnoviĝinta sociordo la plej danĝera momento venas, kiam ĝi penas novigi sin. Kaj oni ankoraŭ parolas pri historia justeco! Kaj des pli pri ĝia neperforta restarigo!

Historie justa estas nur tio, kio obstaklas murdojn. Kaj maljusta estas tio, kio ilin helpas. Jen sola ebla justa aliro — cetero modeste nomiĝas «malpura politika ordo».

Vaporŝipo «Word Jackson» foriris el Southampton la 22-an de marto de la 1863-a jaro. Sur ĝi estis armilaro por poloj kaj cent sesdek homoj de diversaj nacioj, pro tiuj aŭ aliaj kaŭzoj decidintaj partopreni batalojn sur flanko de malfeliĉaj kaj mizeraj sklavigitoj. Ilin estris polo laŭdevene, kolonelo de aŭstria armeo laŭ servo Lapinski. Estis ankaŭ iu Demontoviĉ, laŭ maniero de jakobenaj tempoj nomanta sin komisaro. Ho sanktuloj, kiel dirus Liza, — la ŝipanaro de la frajtita de Lapinski vaporŝipo tute ne sciis, kien kaj por kio ĝi kondukas la ŝipon, la humanistoj babilis ian absurdaĵon anstataŭ klarigoj, eĉ ne pensante pri tio, ke ili ĵetas tute senkulpajn, absolute ne implikitajn en tiun plurjarcentan kverelon homojn al ĉiuj danĝeroj de milita fiaventuro! La 26-an de marto ĉi tie, en Svedio, en haveno Helsingborg al la batalantoj por prava afero de justa sociordo aliĝis Bakunin mem — li decidis, verŝajne, komenci persone starigi vivan ribelan ligon inter rusaj kamparanoj, ĉi-foje kun helpo de polaj ribeluloj. Sed du tagojn poste, jam en Kopenhago, aleno trapikis sakon — la ŝipanaro, eksciinte pri la celo de la navigo, simple komplete forlasis la ŝipon. La liberemulojn tio ne senkuraĝigis; per sama mensogo estis dungita ŝipanaro, konsistanta preskaŭ plene el danoj. Tamen la aleno trapikis la sakon ankoraŭfoje. Pri irado de «Word Jackson» oni eksciis en Peterburgo, kaj la sangavida carismo denove montris al la mondo sian brutan vizaĝon: anstataŭ ol, ekzemple, sendi murdistojn, aŭ renkonti la ŝipeton en maro, pli proksime al Rusia bordo, per iu el militaj ŝipoj de Balta floto kaj eĉ ne mortpafi, certe, per plej granda kalibro, sed almenaŭ simple aresti ĉiujn, kiuj sur ĝi troviĝis, la carismo korektege ligiĝis kun la potencoj de Malmoo, kien «Jackson» alrampis la 30-an de marto, kun peto internigi la ŝipon. Sed kia estis tiu internigo! Terura arbitro! Demontoviĉ eĉ parton de la armilaro sukcesis konservi — kaj jam la 3-an de junio la neflekseblaj luktantoj, frajtinte velŝipon «Emilia», estrataj de sia Lapinski, denove navigas renkonte al la justa ordo. La vojo al ĝi ĉi-foje, laŭ ilia opinio, kuŝas tra Litovio, tie ili esperas organizi novan fajrejon de la ribelo. La 11-an de junio ili penis elŝipiĝi ĉe enirejo al Kurisch-Haff — tiel nomiĝis tiam longa, laŭlitere ŝnure etendita lago, disigita de Balta maro per Kurŝa terlango. Balta maro iom ŝtormis, kun ĝi eĉ somere ne eblas ŝerci. Sed al la armitaj revuloj maro ĉiam ŝajnas atingi nur genuojn — ek al paradizo ĝis morgaŭ! Dudek kvar homoj dronis laŭlitere je versto de la bordo, ne scipovante atingi ne nur la justan ordon, sed eĉ sablan plaĝon. Trivita «Emilia» revenis finfine — ŝajne, post la kunpuŝiĝo kun tiom «maljusta» realeco la luktantoj komprenis, ke la afero, kiel evidentiĝis, okazas serioze, belaj frazoj kaj gestoj finiĝis, kaj baldaŭ post la dronitoj sekvos mortpafitoj kaj, probable, eĉ pendumitoj; al ili tia perspektivo ne plaĉis. Murdi, sendi al morto je nomo de justa ordo — tio estas sankta devo, ĉiam bonvolu. Sed morti mem — tio estas iom tro. Iel ili ĝisrampis Gotlandon — proksimume kiel mi la pordon de la hotela apartamento, kiam al ĝi frapis Eriko — kaj la 19-an de julio sveda milita ŝipo transportis la restintojn reen al Anglio.

Mi ilin eĉ ne kompatis. Ho dio, ja se ili estus transportantaj pansojn aŭ jodon — mi al ĉiu starigus monumenton! Mi penis imagi tiujn restintojn. Kiel ili, atendante svedan korveton, sidas sur kajo de paca, dormema, ludila, kiel kuka dometo, Visby, per kesteca krusto de akre-pintaj tegolaj tegmentoj kuranta supren strat-post-strate, kvazaŭ ŝtup-post-ŝtupe, sur altan bordon de Gotlando, kun malgajo rigardas al blua, malvarma eĉ somere, antaŭlonge finŝtorminta maro, al mevoj, kiel blindigaj buloj de neĝoblanka flamo malrapide krucantaj lazuron de ĉieloj, trinkas ian aĉaĵon, kaj pensas... Pri kio? Pri kio do ili pensas? Ŝajne, tio estas facile imagebla, ja mi estas homo kaj ili estis homoj; jen la manoj, jen la piedoj, kiel diris Kristo al Tomaso Nekredema — jen ĉielo, jen maro, pri kio ĉi tie eblas pensi? Sed la sindromo de Cin furiozis en ĉiu el ili — kaj mi ne povis penetri en iliajn pensojn, kiel ne povis penetri, ekzemple, en pensojn de skizofreniulo, per absolute korektaj, oratoraj frazoj pruvanta: «Ni prenu Kolan duoninsulon, insertu en ĝin televidilon, ĉirkaŭe ĉiam tirnu panon — do, ĉu Elio Muromano elkreskos, mi vin demandas?»

Jes, siatempe mi pafis. Tute antaŭnelonge pafis, por savi Ramilon. Konkretan homon de konkreta murdanto. Sed, ekzemple, aliri junulon, kiu faris ankoraŭ nenion malbonan kaj al vi, kaj al viaj proksimuloj, kiu ĉi-momente pensas — kaj tio klare montriĝas sur lia vizaĝo — pri tio, ĉu bone elkreskis aveno en gepatraj lokoj, ĉu ne truiĝis la tegmento de patra grenejo kaj kun kiu nun flirtas najbara Pranjo, kaj kun histeria krio «Vi estas dungito de forputrinta reĝimo!» aŭ, ekzemple, «Sanka sklafikanto!» tranĉi lian ventron per bajoneto?

Ne imageblas.

Mi sisteme, forgesante pri flugantaj tagoj, fosis en vivoj de tiuj restintaj agemuloj, kaj foje miris, trovante faktojn, atestantajn pri tio, ke ili tamen estis ordinaraj homoj, kaj foje afekciiĝis pro tio, kiom forte tamen ilia konduto montris ian perversecon de ilia konscio, malĝustecon de celilo, se eblas tiel diri. Preskaŭ ĉiuj tiel aŭ alie ĉagreniĝis pro la okazinto, multaj penis fari iajn konkludojn, sed plej ofte tiuj konkludoj igis min nur eksvingi la manojn en senforta, kaj, mi pentas, kolera embaraso.

La dudek duan de septembro en miajn manojn trafis letero de Petro Stupak, sendita de li el Southampton al Helsingborg al sia, kiel oni tiam diris, civitana edzino. Havis tiu nerealiĝinta murdisto edzinon, kiel evidentiĝis; evidentiĝis, ke lin oni povis ami, kaj eĉ kiel... «Saluton, mia dikulineto! — skribis Stupak. — Mi ankoraŭ plu restos en Britio, kuraciĝos kaj ripozos iomete post nia balta vojaĝo. Kaj poste mi jam revenos por ĉiam, Zinjo. Mensostaton mi havas abomenegan. Nia vojaĝo montriĝis malsukcesa, kaj pro tiuj malsukcesoj mi eĉ pli ol antaŭe ekmalestimis nian homan genton. Kaj speciale — ne ofendiĝu — nin, rusianojn. Ni pli malproksime ol la propra nazo ne vidas, krom al sia umbiliko, al nenio rigardas. Eblas la gorĝon ŝiri — tutegale neniu aŭdas, kaj eĉ aŭskulti ne deziras. En la kapo estas nur edzino kaj bovino, kaj dum festoj — drinkejo kaj preĝejo. Kiel mi ĉion ĉi malamegas! Aĥ, se povus mi enblovi en dormantajn homojn noblan fajron de malakcepto de tia, se eblas tiel nomi, feliĉo! Por ke furiozo bolu en vejnoj de ĉiu, kiel bolas ĝi en la miaj! Por ne toleru niaj plugistoj kaj metiistoj sennombrajn maljustaĵojn, klininte obeeme la kolojn, sed respondu al unu ofendo — per cento, al unu bato — per milo da batoj! Por ke la granda celo de liberiĝo el jarcenta jugo gvidu ĉiun senton, forgesigante pri malestiminda bonfarto, pri mizeraj virtoj, pri animala zorgo pri familio kaj idaro! Fiero, sendependeco, digno, konstanta strebo al libero — kie estas ili? Aĥ, scienco, scienco! Kiel potenca ĝi estas en kreado de novaj maŝinoj, kaj kiel senhelpa ĝi estas en kreado de nova homo!»

Mi memoras, ke mi eĉ la kapon balancis, legante, kaj pensis, ke, laŭ miaj komprenoj, ricevinte tian leteron, ajna normala virino devus kraĉi al la vizaĝaĉo de la aŭtoro kaj ne plu allasi en sian hejmon...

Kaj tiam mi eksentis odoron de mia diablo.

Petro Polikarpoviĉ Stupak. Li aĝis tridek kvin jarojn en la sesdek tria. En la kvindek kvina kun laŭdo li finis Peterburgan universitaton, montrinte elstarajn kapablojn en naturaj sciencoj. Sed la kariero ne konstruiĝis — nobelan divenon Stupak ne havis, kaj krome, li deziris ĉion kaj tuj, simple ĉar li estas tia. Malpacema, kiel geniulo, diras oni kutime pri tiaj homoj, forgesante, ke plejmulto da veraj geniuloj, kun ĉiuj, ofte vere malagrablaj en ĉiutageco, strangaj trajtoj, distingiĝas per karaktero bondezira kaj eĉ liberiĝinta de mondaj konkurencaj kvereloj, kaj malpacemaj evidentiĝas, ĉefe, homoj, kiuj, estante neŝanceligeble certaj pri sia potencialo, neniam okupiĝas pri ĝia realigo, mergante pli kaj pli profunde en vantan lukton kontraŭ tiuj, kiuj, laŭ ilia opinio, obstaklas malfermiĝon de iliaj talentoj; kaj poste ili jam mem provokas tiun lukton, sentante en profundo de la animo, ke se ĝi estingiĝos — ne restos iaj ajn signoj de la genieco. Ĝeneralaj reguloj ĉi tie, certe, ne ekzistas — sed tamen... Stupak evidente opiniis sin geniulo, kaj, ne ekskludeble, povus iĝi tia. Lin obsedis stranga ideo: la Universo estas kristalo. Interalie, laŭ mi, tiu ideo ie reaperadas ĝis nun, kaj, sekve, en ĝi estas io, kvankam mi, kun mia ŝtatsekureca cerbo, ne kapablas kompreni — kio, sed, kiom mi scias, Stupak unua eldiris en scienco tiun ideon.

Tamen li kun eksterordinara kuraĝo, tute revolucia, faris el tiu ideo praktikajn konkludojn: laŭ la leĝo de izomorfeco de kristaloj eblas kreskigi Universon en grando de akvomelono aŭ de kupolo de la sonorilejo de Ivano la Granda — estas tutegale, la grandeco dependas nur de tempo de kristaliĝo. La universoj estos absolute identaj, kaj, ju malplian universon ni volas kreskigi, des malpli da tempo, nature, ĝi postulos; nia Universo estas tial tia granda, ĉar ĝi longe kreskas. El mia vidpunkto, tio estas pura deliro, sur nivelo de Kola duoninsulo kun televidilo, — sed deliro tre eleganta, ĉi tie konformas eĉ diskurado de galaksioj, kvankam Stupak pri ĝi scii, sendube, ne povis (la kristalo kreskas, neniaj problemoj); sed samtempe grandeco de atomoj, pri kiuj Stupak same, kredeble, ne povis scii, sendube devus meti minimuman limon al skaloj de kreskigata strukturo, aŭ mi jam tute nenion komprenas. Se ni volas ricevi Universon en grando de oranĝo, steloj en ĝi devus iĝi multe pli malgrandaj ol atomoj, sed tio jam estas plena absurdo. Sed Stupak-on tiaj detaloj ne ĝenis, lin obsedis la principo mem. Li sieĝis instancojn kun ultimata postulo: donu multe da mono por eksperimentoj. Kaj kun tio, kiel paneinta fonografo, per unu mallonga teksto eksplikis la ideon: la Universo estas kristalo, kaj laŭ la leĝo de izomorfeco de kristaloj...

Mi perdis semajnon, fosante tra IRU Peterburgajn arkivojn — estis malgaje kaj amare el ĉi tie, el Stokholmo, elvoki sur la vidigilon informojn el la urbo, kie mi loĝas, el la universitato, preter kiu mi iradas hejmen post laboro, kaj samtempe havi nek eblon, nek rajton sciigi la hejmanojn pri mi, ekscii, kiel statas aferoj hejme; sed el Peterburgo mi tiun Stupak-on neniaokaze trovus — kaj mi penis kompreni, kiajn pruvojn de sia praveco donis la geniulo, aŭ, almenaŭ, kiel li klarigis, por kio li bezonas Universon en grando de akvomelono. Vane. Per tiaj bagateloj Stupak sin ne laborigis. La Universo estas kristalo. Laŭ la leĝo de izomorfeco de kristaloj eblas kreskigi Universon en grando ĉu de akvomelono, ĉu de la kupolo de Ivano la Granda. Donu multe da mono. Punkto. Mi dubas, ke eĉ en niaj sataj kaj bondeziraj tempoj la Prezidento de Akademio de Sciencoj aŭ, ekzemple, ministro de atoma energetiko, aŭskultinte enrompiĝintan al ili kun tiela deliro orgojlan, sarkasman, arogan junulaĉon, donus monrimedojn por tiu temo. Des pli — dum Nikolao Pavloviĉ! Dum la Krimea katastrofo! Ja la granda imperio ne povis fari al si taŭgan fusilon — ne nur Universojn kreskigi! Ho, Rusio... Nu, kaj forto de agado egalas al forto de kontraŭagado. Anstataŭ ol almenaŭ provi iomete pripensi argumentojn, trovi belajn faktojn, kiel farus sur lia loko ajna normala Einstein, ĉu aŭstra, ĉu hebrea, ĉu ia ajn, anstataŭ ol motivi sian projekton per ajna, eĉ mensoga por unua momento motivo — ekzemple, volas mi novan Universon en matraso kreskigi, por la Patrujo ne malŝparu monon, aĉetante teon kaj kafon de orgojlaj britoj, sed rekte el la matraso, staranta sur tablo en gepatra Torĵok, ĉion ĉi eltiru senkoste kaj senlime — Stupak, kiel tiam estis mode por simpleco de divido de la mondo al blanka kaj nigra, ofendiĝis al inerteco de la carismo. Kraĉis li al siaj kristaloj kaj okupiĝis pri kontraŭregistara agado. Kaj ekruliĝis... Kaj Rusio por li tuj iĝis «fekejo de la monda civilizo». Kaj Aleksandro, ĵus surtroniĝinte, iĝis «sanga sufokanto de popolaj streboj, jam en unuaj tagoj de sia malpura potenco superinta laŭ malamego kaj krueleco kontraŭ sia propra popolo la tutan longan regadon de sia bastarda (?) patro». Kaj la kamparana reformo ial iĝis «Vica malpura truko de despotismo, direktita al establo de malpaco inter kamparanoj kaj urbanoj». Kaj tiam veturis mia Stupak al Eŭropo...

Post fino de la fiaventuro de Lapinski, singardeme kuraciĝinte en iu el kuraclokoj de Suda Anglio, li vere revenis al sia «dikulineto» Zinaida Artemovna Ĥristoforova. Kie li ŝin, kiel dirus Stanjo, unuafoje «brakumis-kisis», mi ne sukcesis klarigi, kaj eĉ ne tre penis, ne tio estis grava. Mi denove, kiel en Simbirsko, subite eksentis min ĉashundo, kaptinta spuron — kvankam kio estas tiu spuro, mi al neniu povus klarigi.

Kvankam promesis Stupak en tiu letero reveni por ĉiam, sed post kvar monatoj, ion ĥemiuminte — konserviĝis liaj fakturoj, pagataj, strange, de Zinjo, kiu servis ĉe iu Helsingborga galanteriisto, kaj tiuj fakturoj montris subite vekiĝintan intereson al hejmaj ĥemiaj eksperimentoj — denove fornavigis al Britio. Konatiĝinte kun gvidaj britaj ĥemiistoj, vizitinte la Reĝan societon, kaj, evidente, ne trovinte tion, kion li serĉis — kaj mi neniel sukcesis kompreni, kion li serĉas — li denove, laŭ ĉio, kontraŭ mono de duonmalsate vivanta «dikulineto» ankoraŭfoje transnavigis la maron kaj troviĝis en Germanio, kiu tiutempe jam estis moviĝanta sur unuan lokon en la mondo en tereno de ĥemiaj esploroj. Ie ankaŭ li, verŝajne, kromlaboris — ja neniel povis Zinjo financi kvin monatojn de lia saltado jen al Berlino, jen al Konigsbergo, jen al Munĥeno; kvankam en ĉiu el konserviĝintaj liaj leteroj al ŝi se ne dua, do tria frazo estis senĝena, ŝajnanta al li mem, verŝajne, jam tute natura postulo de mono. «Bulketo mia! — skribis li, kvankam de la bulketo tiutempe restis nur haŭto kaj ostoj, mi vidis, foje ŝi trafis al foto, eterniginta konfiditajn al ŝi satajn, prizorgitajn, anĝelsimilajn infanojn de bonfarta galanteriisto. — Profesoro Mommsen evidentiĝis purega ĉarlatano. Mi veturis al Bremeno tute vane. Nun mi denove estas en treega mizero, kaj tuta mia espero estas en vi, karulino. Sed mi sukcesis ricevi tute fidindan informon, ke doktoro Raschke en Munĥeno atingis grandajn sukcesojn en tiu tereno, kiu min kaj vin tiel interesas...»

Pri kio ajn okupiĝu tiu Raschke, liaj laboroj apenaŭ povus en tia situacio tiel interesi la bulketon. Tion mi komprenis el la sekva, lasta ricevita de ŝi letero — kaj, apenaŭ kompreninte unuajn liniojn, kvazaŭ ricevis nokaŭton, kaj dek minutojn ne povis koncentriĝi, kun senespera doloro rememorante Stanjon, per la tuta korpo sentante, kiel malfacile estas nun al ŝi, kaj penante jam ne liberiĝi, sed almenaŭ ĝis la fino de la labortago forgesi premantan senton de tio, ke mi estas simila al tiu idea fiulo. «Zinjo! Vi sendis iajn groŝojn kaj skribas, ke pli ne povis. Vi skribas, ke ne plu povos, ĉar naskis. Mi jam ne scias, ĉu tio estas mia infano aŭ ne mia, ni ne intervidiĝis, kara mia, delonge, do ĉio povis okazi — kaj tio eĉ ne tiom gravas. Mi tian paŝon de via flanko taksas kiel perfidon. Servado al granda ideo ne toleras mondan vanton. Nepacigebla batalo por idealoj de estonta liberiĝo de popoloj postulas de mi ĉiujn fortojn. Antaŭe vi tion komprenis, kaj, mi opinias, ne ofendiĝos al mi pro tio, ke mi detenu min de pluaj kontaktoj kun vi. Sed ĝoju pro mi: mi finfine trovis, kion mi serĉis...»

Tiu letero estis akirita de la arkivo jam en arkivo de polico. Rimarkinte ŝanĝojn en staturo de la guvernistino, la galanteriisto forpelis la karulinon kun skandalo. Per ia ŝparmono ŝi ankoraŭ sukcesis ĝisvivi la naskon, sukcesis naski, kaj iomete resaniĝinte, ne sukcesis elpensi ion ajn pli bonan, ol prostitui sin. Sperton la dudekokjara rusa idealistino havis nenian pri tiu afero. Pro naiveco ŝi trafis al fremda teritorio, kaj ŝin tranĉmurdis prostituisto de okupantaj tiun teritorion virinoj. Kio okazis al la infanoj, mi ne sukcesis klarigi.

Laŭlitere dispremita, mi sidis, obtuze rigardante al rompiĝemaj malgrandaj paĝetoj, kovritaj per pala arabesko de senkoloriĝintaj inkoj kaj, forgesinte tutan aritmetikon, kalkulis per la fingroj. Se fine de aŭgusto estis kvin, do fine de septembro — ses... do, naŭ estos fine de decembro. Ĝis la fino de decembro mi devos ĉion fini. Morti, sed fini. Kaj reveni. Ne gravas, ke ni kverelis, ke ŝi ne volas min vidi, ke eble ŝi min jam malamas, ke ŝi eble havas iun alian kaj ĉiam havis iun alian — mi devas troviĝi apude. Por ajna okazo. Se ŝi bezonos helpon.

4

Raschke. Raschke, Raschke, Raschke...

Denove, jam ne sciate kioman fojon, mi por ioma tempo ŝanĝis kadukajn paperojn al terminalo. Mi ĝis nun ne povis kompreni, kion serĉas Stupak, sed, kiam la respondo aperis sur mia vidigilo, mi eĉ ne miris, nur pensis kun rabobesta kontentiĝo: a ha. Ŝajne, subkonscie mi tion atendis.

Otto Dietrich Raschke, juna, elstare talenta organika ĥemiisto, fine de la kvindekaj jaroj estis leviĝanta stelo, al li oni aŭguris brilan estontecon. Tamen post proksimume sesdek dua jaro lia aktiveco velkas. Li ne publikiĝas, ne partoprenas sciencajn kongresojn kaj kunvenojn, ne subtenas, kaj foje eĉ abrupte disŝiras ĉiujn kontaktojn kun kolegoj. La kolegoj klaĉas kaj malice palpebrumas unu al la alia: la temo de Raschke, kiu aspektis tre alloge, evidentiĝis blufo. Li hontas rigardi al niaj okuloj! Kaj Raschke senelire loĝas en malmultekosta Munĥena hoteleto, kun nacia akurateco promenas dum ajna vetero de la deka ĝis la dekunua matene kaj de la kvina ĝis la sepa vespere laŭ pitoreskaj kajoj de Izaro — klaraj okuloj, juna revema rideto — kaj ĉiam pli kaj pli ofte vizitas, restante tie gasti por tago, por du, kaj poste eĉ por semajno, bienon Alvico, apartenanta al lia mecenato Klaŭso Haushoffer. Dum unu el la vesperaj promenoj, en aprilo de la sepdeka jaro, li pereas en ne tute klaraj — eĉ, simple dirante, tute malklaraj — cirkonstancoj, ne ekskludantaj ies malbonan intencon.

De la sepdeka jaro.

La patrono de sciencoj Haushoffer ekde infaneco ne havis sur la vizaĝo reveman rideton. Eble, eĉ en la infaneco ĝi lin ne vizitis. Tio estis ido de nobela antikva familo, influhava magnato, severa pragmatikulo, unu el gvidantoj de milita partio ĉe kortego de bavariaj Wittelsbach-oj. Post kiam en la sesdeksesa jaro Bavario elpaŝis sur flanko de Aŭstrio en ĝia senespera konflikto kontraŭ Prusio kaj kune kun ĝi malvenkis, Haushoffer provizore perdis poziciojn kaj eĉ iĝis malfavorata — sed post duonjaro li jam troveblas en Berlino, konfide konversacias kun Bismarck kaj fulmorapide transformiĝas en ardan adepton de germana unuiĝo. Ekde tiam, kiom kreskis influo de Hogenzollern-oj en Bavario, tiom kreskis ankaŭ influo de Haushoffer.

Se Rachke postlasus pli da presitaj verkoj, se li deklarus oficiale pri iu sia malkovro, li, probable, enirus historion de scienco kiel unu el patroj de bioĥemio. Ekde juna aĝo lin interesis influo de organikaj reakciaĵoj de diversaj specoj al stato de homa psiĥo.

A ha.

Mi povus tremi pro senpacienco, mi povus ŝtoniĝi kun levita kruro, kiel Timoteo sub siringo en la tago de mia fornavigo. Sed la kapto ne okazis. De Raschke preskaŭ ne restis spuro — nur intencoj, nur projektoj...

Sed.

Jen kion li skribas al mia Stupak — verŝajne, responde al iu letero, kiu aŭ ne konserviĝis, aŭ ne troviĝis. «Vere, mi antaŭnelonge okupiĝis pri ekstraktado de toksinoj de amanito, provizantaj, laŭ ĉiuj faktoj, konatan al ni ekde antikveco fenomenon de berserkeco. Al mi ŝajnis tre alloga afero krei drogon, kiu por iu tempo, kaj eble, eĉ por ĉiam, obtuzigus en la homo senton de timo. Kiel faciligus ĝi, ekzemple, laboron de fajrobrigadistoj, aŭ akvosavistoj, aŭ luktantaj por prava afero batalantoj. Tamen pro nedependaj de mi cirkonstancoj mi devis ĉesi la laboron kaj forlasi Hettingen-on...» Laŭ tono de la letero senteblas, ke la juna ĥemiisto laŭlitere krevas pro fiero pri sia saĝo kaj siaj atingoj, sed ies forta mano ŝtopas lian buŝon.

Jen kion li skribas plu: «La ideo de subpremado de bremsaj stimuloj en homa animo kaj, se eblas tiel diri, medikamenta plifortigo de heroa elemento de homa naturo same, principe, ne estas io neebla. Verŝajne, antikvaj popoloj konis tiajn naturajn medikamentojn. Jam nun eblus konturi rondon de renkonteblaj en la naturo objektoj, inter kiuj oni devus provi trovi tian drogon. La ĉefa malfacilaĵo konsistus en tio, kiel ĝin ekstrakti, kiel fari stabila, kiel atingi plifortigon de ĝia influo por ke rezisti la artefaritan ŝanĝiĝon de valorsistemo povus neniu animo, eĉ se tio estus animo, simila al Dia anĝelo...»

A ha.

Do, jen kiel intencis Stupak enblovi «en dormantajn homojn noblan fajron de malakcepto».

Kaj la ideo, laŭ kiu revolucio jam antaŭlonge okazus, se homoj ne estus tiom alligitaj al siaj filistraj ĝojoj, al edzinoj kaj bovinoj, kaj ne timus ĵeti en flamon ĉion ĉi, kaj poste eĉ sin mem, kiel najlo sidis en la kapo de Stupak. Jen kion li skribas al Bakunin, amiko laŭ la balta vojaĝo: «Miĥailo Aleksandroviĉ, kara! Vi diras, ke vi organizis "Internacian frataron", sekretan batalan organizon de anarkiistoj, kaj ĝojas, kiel eta infano, esperante, ke servos ĝi kiel alumeto, destinita flamigi la malnovan mondon. Ne servos ĝi, ne flamigos. Dum homoj niaj estas malviglaj kaj facilanimaj, dum ne kapablas ĉiu viro, ĉiu virino, forgesinte ĉion, krom ricevitaj ofendoj, forĵeti momente tion, per kio vivas simplula koro, kaj al plej eta provo de ajna despotismo subpremi ilin respondi per neniiga venĝo, la afero de revolucio estas senespera. Ne helpos frataroj, ne helpos paroladoj. Helpos, kara mia, la granda scienco, kiu finfine komencos servi al la vera afero...»

Tion li skribas somere de la sesdek kvara, jam el Munĥeno, jam intervidiĝinte kun Raschke. Kaj poste ili iĝas nedisigeblaj amikoj, ili eĉ foje promenas kune, kaj la juna ĥemiisto pro la nova, ruse malakurata amiko, eĉ foje komencas la promenon ne je la deka, sed eĉ je la deka kaj tri kvaronoj, ĉar la amiko tro longe dormis kaj ne veturis al li ĝustatempe. Tiun afekcian fakton notis en sia taglibro juna Gerta Büchner, loĝinta kontraŭ la hotelo de Raschke kaj observadinta liajn ĉiutagajn elirojn, sidante ĉe sia fenestro.

Kaj en septembro de la sesdek kvara Raschke prenas Stupak-on kun si en Alvicon.

Kaj jaron poste Haushoffer, agitante la registaron de Bavario por aktiva, perforta politiko kaj, speciale, por partopreno en neevitebla, laŭ lia opinio, kolizio de Aŭstrio kaj Prusio, faras en la kabineto de ministroj, dum ĉeesto de la reĝo, multesignifan misdiron: «Jes, tio estos ankoraŭ malnova milito. Sed tio ja estos ne lasta milito. Kaj mi ĵuras, en novaj militoj ni havos novajn soldatojn. Soldatoj de malamiko iĝos niaj soldatoj».

Kaj Rascke restas en Alvico preskaŭ senelire. Kaj al Alvico el tuta Germanio venas iaj strangaj ŝarĝoj: pezaj metalkonstruaĵoj, potencaj pumpiloj, vaporaj motoroj kaj dinamo-maŝinoj, sennombraj ĥemiaĵoj...

Kaj Stupak jen dum semajnoj ne eliras el Alvico, jen subite elveturas kaj, evidente ne sentante antaŭan mankon de monrimedoj, vojaĝas laŭ komunismaj adresoj de Eŭropo. Penas interkonsenti kun Engels, sed malsukcesas; en liaj paperoj troviĝas peco de malnetaĵo de letero al nesciate kiu: «Frederiko estas stulta kaj pasiva. Homo, intencanta verki "Dialektikon de naturo", nenion komprenas pri la naturo. Homo, alvokanta al perforta forigo de reakcia sociordo, nenion komprenas pri perforto. Kun "Internacio" ni ne havas komunan vojon».

Tamen, kiam en la sepdeka jaro en Eŭropo aperas Neĉaev, ili renkontiĝas kaj momente iĝas plej bonaj amikoj. Neĉaev post kelkaj semajnoj skribas al Bakunin: «Peĉjo min tute ĉarmis. Kia volo, kia skalo! Li rakontis al mi multon tian, kion mi opinius bela fabelo, se li ne donus pruvojn. Baldaŭ, baldaŭ laŭ la tuta mondo, neatendite por niaj malamikoj jen tie, jen tie, kiel fungoj post pluvo, komencos elkreski sentimaj, neadmoneblaj, senkompataj kaj ne detenataj de ajna Kristo batalantoj! Peĉjo promesis al mi grandan artikolon por "Popola revenĝo", kie, nature, dirante nenion konkretan, li penos inspiri per tiu perspektivo malfortiĝantajn vicojn de nia batalantaro». Ĝuste tion, ŝajne, Peĉjo ne devus promesi. Kiam estis skribata tiu letero, Peĉjo jam senspure malaperis survoje el Laŭzano al Munĥeno.

En la sepdeka.

Kaj en la sama sepdeka, dum solena festo de naskiĝtago de filo kaj heredonto, Karlo Haushoffer, la feliĉa patro antaŭ okuloj de du dekoj da nenion komprenantaj gastoj enmetis en manplatetojn de la jaraĝa etulo, trankvile okulumanta la festan tablon, bonanime pepanta kaj faranta vezikojn por ĝojo de sinjorinoj, svarmantaj ĉirkaŭ li, absurdan, eĉ ne similan al ia ludilo, feran kesteton. Kaj la etulo kunpremis ĝin per siaj pufaj anĝelaj fingretoj, kaj ektrenis ĝin en la buŝon, sed la kesteto ne trairis, kaj li devis limigi sin per ronĝado de la anguloj. Kun pokalo da ĉampano starante super la ido, la fiera kaj brilanta magnato, nenion klariginta al la gastoj nek tiam, nek poste, deklaris: «Filo mia! Vi estas bebo, kaj vi estas nedisputebla posedanto de tiu ĉi kesteto. Vi kreskos, kaj iĝos posedanto de la kesteto pli granda kaj pli komplika. Kaj kiam vi iĝos tute plenaĝa, vi, mi kredas, iĝos nedisputebla posedanto de la tuta mondo. Mi trinkas je tio!»

Kaj, kiel oni diras, senprokraste eltrinkis.

Kesteto.

Ĉu mono? Ĉu trezoro? Se li dirus «pli granda kaj pli valora», mi ĝuste tiel komprenus. Vortoj «pli valora» ĉi tie estus plej konvenaj. Sed en letero de unu el ĉeestintaj en la ceremonio sinjorinoj, sendita de ŝi al Vieno, al fratino, estis skribite ĝuste «pli komplika». Tiel ne eblas miskompreni aŭ elpensi. La sinjorinon tiu esprimo, laŭ la letero, miris ne malpli, ol min.

Klaŭso Haushoffer vivis ankoraŭ preskaŭ dudek jarojn, kaj dum tuta tiu tempo li ne forlasis Alvicon eĉ por tago. Gastoj, vizitantaj lian bienon — kun paso de jaroj ili iĝis pli kaj pli malmultaj — unuvoĉe asertis, ke la maljuna politikisto havas lacan, elturmentitan aspekton, kaj li kvazaŭ ĉiam atendas ion.

5

Ni sidis sur benko de somera podio de Kavalira insulo, kaj nokta lago Mälaren ludis per kaŭĉukaj rebriloj de lumoj. Sur transa flanko de la malhela, brilanta glataĵo, sur bordo mem de Kungsholmen, kiel malhela peza ombro altis bastiono de urbodomo, etendinta al ĉielo fortan trunkon de ĉefa turo. Ŝajnis, tuj devus, ridinde bruante, preterkrabli «Solaris Rex». Ŝajnis, ke mi ankoraŭ ne konas Stanjon, kaj sidanta apude homo devos ankoraŭ konatigi min kun ŝi nur post tutaj dek tri jaroj; kaj kun Liza ni nur ĵus komencis brakumi-kisi, kaj ĉio mirakla estas ankoraŭ en estonteco. Ŝajnis, konversacio devus okazi pri rusia literaturo, pri tio, ke ĝi estas nekompareble pli spirita, ol ajna alia, tial la eŭropa merkato akceptas ĝin nur po eta dozo. «Rigardu, — devus diri juna kaj stulta mi, — ili eĉ ne scias, kio estas, ekzemple, amo. Ekzistas erotiko kaj ekzistas geedzeco. En la unua plej gravas grandeco de seksorganoj, volumeno de busto, teĥnikeco de plenumo kaj ĉio tia. En la dua plej gravas reguligo de posedaj rilatoj, speciale por okazo de morto aŭ eksedziĝo. Kaj tiel — ĉiam! Vi verkas pri nekonataj al ili aferoj!»

— Ĉio jam estas decidita, — lace diris mi en la realo, kaj diris jam ne unuan fojon. — La bileto estas en mia poŝo, matene mi elflugas al Munĥeno. Ne bezonas mi sekurigon, ne bezonas defendon. Mi petas nur transdoni tiujn materialojn al Lamsdorf.

— La risko estas nepravigebla, Alekseo Nikodimoviĉ, — vican fojon, kaj same lace, obĵetis la ataŝeo. — Sen ajna preparo kaj prilaboro — en inferon...

— Tion, ke Alvico estas infero, neniu al mi pruvis. Risko estos multe plia, se ni sen interkonsento kun la germana registaro aranĝos iun seriozan operacion sur germana tero. Tio estas barbareco, kaj mi tion ne permesos. Sed se ni komencos interkonsenti — kiom da tempo ni perdos! Eĉ se mi sukcesos persvadi la caron parence komunikiĝi kun la germana imperiestro — tutegale ni perdos ne malpli ol semajnon. En la ideala varianto. Multo povas okazi dum tiu tempo — de likado de informo ĝis novaj murdoj. Krome, okaze de kunaj agoj ni devos kun ĉio ĉi, — mi svingis en aero per fleksebla disketo, — konatigi germanajn kolegojn. Kaj dum mi ne scias, kiomgrade Alvico povas kompromiti la instruon, kiun distribuas mia gazeto — al tiu konatigo mi ne povas decidiĝi. Ne, ĉio estas decidita.

— Kaj kun kia legendo vi intencas...

— Sen ajna legendo. Obtuza, sed obstina ĵurnalisto kiel heroon de unu el historiaj skizoj elektis anarkiiston Stupak. Evidentiĝis, ke dum lastaj jaroj de la vivo Stupak ofte vizitis Alvicon. Ĉu ne restis ĉe vi leteroj, memuaroj, fotoj...

— Ja pro la sola demando pri Stupak, se Haushoffer lin vere likvidis, vin tie...

— Ne malbonaŭguru. Kiel dirus nun unu mia konatino, vi kreas stabilan vibradon inter nuna vorto kaj estonta evento kaj, tiamaniere, abrupte pligrandigas probablon de nedezirata rezulto. Necesas diri: ĉio estos bona, ĉio estos bona — kaj tiam ĉio estos bona, — mi silentis iom. — Ĝuste por tia okazo, fakte, mi petas vin transdoni tutan kolektitan de mi informon al la centro.

— Pardonu, Alekseo Nikodimoviĉ, sed... se vi tamen ne revenos?

— Se mi ne revenos, pensos pri tio, kion fari kun Alvico, jam ne mi, — mi paŭzis. — Mi revenos. Vi eĉ ne imagas, kiom da devoj mi havas al du tre bonaj plenaĝaj kaj al du tute bonegaj etaj homoj!

En malforta lumo de foraj urbaj briloj mi vidis, kiel la ataŝeo necerte ridetas responde al mi.

De delto de Barnhusviken, tie, kie ĝi enfluas en Mälaren, aŭdiĝis proksimiĝanta, pene graketanta bruo. Mi turniĝis. Inter ni kaj la urbodomo, flagretante per malhelaj lanternoj, malrapide moviĝis stumpa ŝalupeto. Mi fiksrigardis — kaj ne kredis al la propraj okuloj. Demonstre kaŝante nek ĝojon, nek la naciecon, mi knabece eksaltis kaj ekkriis tiel, ke min aŭdis duono de la insulo:

— Ĉio estos bona!

La ŝalupeto estis «Solaris Rex».


[ Antaŭa ĉapitro ] [ Sekva ĉapitro ] [ Enhavtabelo ]

Notoj pri la ĉapitro


drakkar

Antikva vikinga ŝipo.


«Canon»

Marko de fotilo.


sankta princo Aleksandro

Aleksandro Neva (1220–1263), princo Novgoroda en 1236–1251, grandprinco Vladimira ekde 1252. En la «Neva batalo» en 1240 venkis svedojn, gvidatajn de Birger, tiama reganto (jarlo) de Svedio. Nun Aleksandro Neva estas sanktulo de rusa ortodoksi-kristisma eklezio.


Good day, Eric. I'm from Miĥailo Sergeiĉ

Bonan tagon, Eriko. Mi estas de Miĥailo Sergeiĉ. (angle)


Iru tien — ne sciate kien...

Frazo el rusa popola fabelo (tiel caro sendas Ivaĉjon-stultulon plenumi taskon, elpensitan por lin pereigi).


«paŝtas»

T. e. kaŝobservas (en slango de specialaj servoj).


«Russian empire is a great country»

Rusa imperio estas granda lando (angle).


«Russians is a great people... Duke Trubetskoy is a real communist...»

Rusoj estas granda popolo... Princo Trubeckoj estas vera komunisto... (angle).


«Eric!, Oh, Eric! I love them!! I love both of them!! Catch me? I want fuck both!!!»

Eriko! Ho, Eriko! Mi amas ilin!! Mi amas ilin ambaŭ!! Ĉu vi komprenas? Mi deziras fiki ambaŭ!!! (angle).


«Fuck both vodka and beer? O'kay...»

Ĉu fiki kaj vodkon kaj bieron? O kej... (angle)


la kamparana reformo

Temas pri liberigo de kamparanoj el servuto, komenciĝinta en 1861.


Aleksandro

Aleksandro II (1818–1881), rusa imperiestro (1855–1881).


Tocqueville

Alexis Tocqueville (1805–1859), franca historiisto kaj politikisto.


aleno trapikis sakon

Aludo al rusa proverbo: «Ne eblas kaŝi alenon en sako» (t.e. ne eblas kaŝi veron, ĝi tutegale iam malkovriĝos, kiel la aleno nepre trapikos la sakon).


Elio Muromano

Heroo de antikvaj rusaj legendoj.


«Sanka sklafikanto!»

T. e. «sanga sklaviganto», prononcita kun afekta balta misprononco.


sonorilejo de Ivano la Granda

Fama belega sonorilejo en Moskvo, sur Ruĝa Placo.


la Krimea katastrofo

Temas pri Krimea milito, kiam Rusio malvenkis al Britio kaj Francio.


Wittelsbach-oj

Sudgermana familio, reginta en Bavario en 1180–1918.


Bismarck

Otto von Bismarck (1815–1898), politikisto kaj diplomato de Prusio kaj Germanio, ministro-prezidento de Prusio (1862–1871), kanceliero de Germania Imperio (1871–1890).


[ Antaŭa ĉapitro ] [ Sekva ĉapitro ] [ Enhavtabelo ]