[ Antaŭa ĉapitro ] [ Sekva ĉapitro ] [ Enhavtabelo ]

Kaj denove Peterburgo

1

Ŝi kvazaŭ prepariĝis por kortego. La vizaĝo estis ĝoja, antaŭĝuanta; frizaĵo, kosmetiko, orelringoj, koliero; severa, malfermita malhela ĝisplanka robo, ideale emfazanta molan virinecon de la staturo — mia koro stumblis: ĉu nepre hodiaŭ ŝi devas ien iri? Ne parolante eĉ vorton, mi brakumis ŝin, kaj tuj palpe komprenis, ke ŝi nenien intencis iri — sub la robo estis nenio. Ŝi tiel renkontis min.

— Finfine, Saĉjo, kara, — alpremante la vizaĝon al mia ŝultro, diris ŝi. — Kiel longe... Sed kial vi ne deziris, ke mi alveturu?

— Sekreteco, — serioze respondis mi. Ŝi iomete deŝoviĝis, maltrankviligite rigardante mian vizaĝon.

— Vi ŝercas.

— Neniom. Oni eĉ oficiale min ne liberigis el la malsanulejo, sed laŭ ĉiuj dokumentoj translokigis por finkuraco en sanatorion en Arĥizo. Tio estas Norda Kaŭkazio, izolita loko. Kaj, laŭ dokumentoj de Simbirskaj avikasoj, mi tien forflugis. Ili tie serĉu, se deziras.

— Kiuj?

— Barmaleoj.

— Do, ĉu vi hejme sidos, ne elirante? — ŝi ne sukcesis kaŝi ĝojon. Mi pli dense alpremis ŝin al mi. Kompatinda... Pli bone diri tuj.

— Morgaŭ vespere mi eliros unufoje — kaj en Stokholmon.

Tiuj vortoj estingis ŝin, kiel kandelon.

— Ĉu por longe? — demandis ŝi, silentinte.

— Por longe.

Dum kelkaj sekundoj ni plu staris, brakumante, sed ŝi jam estis, kiel morta.

— La vespermanĝo estas sur la tablo, Saĉjo, — diris ŝi poste kaj mole liberiĝis.

— Bonege. Mi nur duŝos min rapide.

Ĉie duŝo estis malpli bona, ol hejme. Jen krano reagas nedelikate, jen premo de akvo estas malforta, jen lumo estas malhela, jen estas maloportune kuŝigi sapon... Kiel mi sopiris pri la hejmo, se iu scius! Preskaŭ tutan someron mi pasigis en fremda urbo, en malsanulejo... rigardis foliojn trans fenestro, jen tremantajn sub vento, jen langvore senmovajn en varma senventeco — kaj pensis: ili baldaŭ defalos, sed mi ĉi tie kuŝas... Rigardis, kiel malrapide rampas laŭ kahela malviva planko ora rektangulo de suna lumo kaj pensis: baldaŭ la suno apenaŭ eliros el malantaŭ la horizonto, sed mi ĉi tie kuŝas...

Rigardis al mia griza vizaĝo dum razado kaj pensis: baldaŭ mi estos kvardekjara, sed mi ĉi tie kuŝas...

Tre varmega duŝo, poste — tre malvarmega duŝo. Kiel ĉiam, mi kun plezuro ekkriis, kiam la varmegigitan haŭton subite superverŝis preskaŭ glaciiĝinta akvostrio. Mi nur relative antaŭ nelonge malkovris por mi tiun plezuron; kaj antaŭe, krome, kiam mi elrampis el la kuvo, estis maloportune kombi min, la spegulo ĉiam estis vaporkovrita, necesis unue viŝi ĝin, sed tutegale la vitro restis kovrita per malpuraj humidaj spuroj. Nun, krom plezuro kaj utilo por la organismo, mi ricevis ankaŭ uzeblan spegulon, kiu sukcesis klariĝi, dum mi turniĝis en malvarma bolado.

Etaj hejmaj ĝojoj. Sen ili nenio estas agrabla kaj nenio estas necesa.

Mi fermis akvon, etendis la manon al mia viŝtuko; malmola, longe atendita, odoranta je lavendo, ĝis nun saturita, ŝajne, de brilo de Krimea suno — Liza ĉiam substernis ĝin, sunbruniĝante; kaj subite malantaŭe mole alruliĝis malvarma aero, kvazaŭ malfermiĝis la pordo. Mi turniĝis; ĝi vere malfermiĝis. Liza, aspektanta en sia ceremonia vestaĵo meze de intima ceramika brilo tre absurde kaj tial iel speciale sindoneme, staris, apogiĝante per la ŝultro je porda fosto, alpreminte la pugneton al la lipoj, kaj kun timo kaj kompato rigardis al mia disŝirita flanko.

— Ĉu doloras? — kaptinte mian rigardon, mallaŭte demandis ŝi.

— Ne, kara mia. Jam delonge ne doloras. Nur jukas.

La kuvo per longa ĝema gluto ensuĉis restaĵojn de akvo.

— Ĉu ĥalaton al vi? — demandis Liza.

— Ne.

— Se vi volas — entute ne vestiĝu. Mi vin admiros finfine. Vi estas tia... antikve greka.

Mi ekridis tra gorĝa spasmo. Ŝi eĉ ne ridetis responde. Ŝi nun rigardis pli malsupren, kaj al mi ŝajnis, ke mi scias, pri kio ŝi pensas. Pri tio, ke mi, kiel iĝis malkovrite, estis interne jen de ŝi, jen de ne ŝi.

— Ne. Mi volas konformi vian aspekton.

— Nur kravaton ne surmetu, bonvolu, — petis ŝi kaj rigardis en miajn okulojn. Kaj iomete ridetis, unuafoje post tio, kiam mi diris pri Stokholmo. — Ni estu simple, sen rangoj.

— Sed vi mem? — indignis mi.

Ŝi silentis iom kaj subite ruĝiĝis. Denove ridetis:

— Tion eblas demeti per unu movo.

En la sama neĝoblanka kostumo de milionulo sur propra jaĥto mi eniris en la manĝoĉambron. La tablo estis rompiĝanta sub pladoj; ŝajnis, ke ĉi tien pro ia miraklo transmigris ĉio, kion mi akiris por Stanjo antaŭ Simbirsko. Plus granda bukedo da rozoj meze. Plus du boteloj da Golicin-a ĉampano, malvarmiĝantaj en siteletoj sur randoj de la tablo.

— Ho, ĉu ni hodiaŭ havas feston? — demandis mi.

— Certe, havas. La mastro alkuris hejmen por unu horeto.

— Sed kie estas Paŭlinjo?

— En la vilaĝo, ĉe viaj gepatroj.

Mia koro denove stumblis; mi pensis, ke ŝi intence, antaŭvidante hejmajn skandalojn, forigis la filinon. Poste mi komprenis, ke Paŭlinjo en aŭgusto ĉiam gastas en la bieno, kaj pretere enviis al ŝi. Vastaj apud-Moskvaj ebenaĵoj kun mistere ondiĝantaj laŭ horizontoj arbaroj; ĝardeno, kliniĝantaj pro ruĝaj fruktoj branĉoj de pomarboj; odoroj de fojno kaj herbejo. Kvieto. En infaneco mi mem tutajn somerajn monatojn pasigis tie.

— Nu, Lizeta, — diris mi, — ĉu ni delogiĝu al peko de tromanĝado?

— La popolo peki pretas! — raportis ŝi kaj neintence, eĉ mem, verŝajne, ne rimarkinte, kion ŝi faris, militsalutis per du fingroj, laŭ pola maniero.

2

Mi kuŝiĝis, sed ŝi ne venis longe. Mi pensis, ke ŝi banas sin, sed kiam ŝi finfine eniris, iĝis klare, ke ŝi simple vagis laŭ la domo aŭ simple sidis ie, en infanĉambro, ekzemple, kaj pensis pri io sia. La juvelaĵojn ŝi, tamen, jam demetis kaj alivestiĝis.

Do, mi ne sukcesis ekscii, ĉu vere tiu ŝia streĉa brila nigra kokono demeteblas per unu movo.

Ŝi ĵetis kulpan rigardon al mi kaj estingis lumon.

— Por kio? — mallaŭte demandis mi.

— Mi ĝeniĝas, — same mallaŭte respondis ŝi el mallumo. — Mi kuŝiĝos, kaj vi, se deziros, ŝaltos, ĉu bone?

— Bone, etulino mia.

Mallonge kaj mole susuris, falinte sur la tapiŝon, la ĥalato. Mi aŭdis, kiel ŝi defleksis sian kovrilon, sentis, kiel ŝi kuŝiĝis — malproksime de mi, sur randon, streĉita kaj timigita, kvazaŭ vere denove iĝis knabino, dum mi forestis. Ŝajne, ŝi eĉ tremis.

— Kio okazas al vi? — atendinte, demandis mi. Ŝi respondis mallaŭte:

— Mi ne scias...

— Laŭ mi vi tute malvarmiĝis, Lizanjo. Mi vin iomete varmigu, ĉu vi deziras?

— Deziras, — balbutis ŝi. Kaj kiam mi leviĝetis sur la kubuto, ŝi aldonis: — tre deziras. Varmigu min, mi petas.

Pretere mi tiris ŝnureton de la kloŝlampo. Varma rozkolora lumo saturis la dormoĉambron; mi vidis, ke Liza, kovrinte sin ĝis la mentono, rigardas al mi per grandegaj timigitaj okuloj. Mi plonĝis al ŝi sub la kovrilon, kaj ŝi mallevis la palpebrojn; kaj mi komencis varmigi ŝin.

Apenaŭ senteble, peteme mi ĉirkaŭkaresis kaj ĉirkaŭkisis la ŝultrojn, la kolon, la bruston, la femurojn, la kortuŝan trianguleton de hela hararo, delikate kaj apenaŭ kapteble odoranta je knabino — ŝi al nenio malhelpis kaj al nenio respondis. Sed jen la spasme kunpremita pugneto degeliĝis, jen ŝi ekspiris pli ofte, jen varmiĝis kaj ekfloris la cicoj; viviĝis dense kunpremitaj kruroj, ŝi fleksis unu kruron en la genuo kaj demovis flanken, malfermiĝante — tiam mi brakumis ŝiajn femurojn, mole alŝovante ilin al mi, alportante kaj klinante adore, kvazaŭ plenigitan per eliksiro de senmorteco kalikon, kaj ŝi faciligite suspiris, kiam mi englitis en ŝian cedeman internan varmon.

Kaj denove mi karesis ŝin gardeme, supraĵe, apenaŭ, daŭrante beki la kolon, la ŝultrojn kaj la lipojn per infanaj kisoj — sed ŝi jam komencis respondi: kun iomete indiferenta, fratina karesemo ŝi metis sur mian dorson la manplaton, poste kaptis miajn lipojn per la siaj, poste iomete ŝoviĝis, por al mi estu pli oportune — kaj kiam ŝi unuafoje ekĝemis kaj unuafoje batis per la femuroj renkonte al mi, mi rompis ĉiujn ĉenojn.

Mi ĉifis ŝian mamon per la mano — ŝi ekkriis, mi surruliĝis sur ŝin — ŝi denove ekkriis, ĝoje plene malfermiĝante; mi freneze fleksis kaj rulis ŝin, tute obeeman kaj feliĉan pro tio, ke al ŝi same kiel antaŭe estas dolĉe esti obeema, kaj ŝajne, mi eĉ graŭlis: «Prenu min! Jen! Jen prenu!»; kaj kiam mi finfine eksplodis, ŝi kun neimagebla forto brakumis min, kvazaŭ dezirante enpremi min en sin por ĉiam, platigi sian delikatan karnon per la mia — kaj kun sufero, peto kaj espero ekkriis, kvazaŭ mevo, postfluganta ŝipon:

— Mia! Mia! Mia!!

Verŝajne, dum du minutoj mi estis meduzo, elĵetita sur bordon. Poste mi malfermis la okulojn. Laŭ ŝiaj vangoj ruliĝis larmoj.

— Liza...

— Silentu. Simple kuŝu sur mi kaj silentu, — ŝi plorĝemis. — Ho Dio, Saĉjo, kiel estas bone kun vi...

Dum kelka tempo mi ne moviĝis, nur la manon lasinte sur ŝi.

Sed ŝi jam, ŝajne, estis trankviliĝanta. La okuloj sekiĝis. Ŝi, jam ne ĝeniĝante, eksidis; ĉirkaŭvolvinte la genuojn per la manoj, ŝi metis sur ilin la mentonon — al mi videblis nur la frunto kaj la brilantaj okuloj. Ŝi rigardis al mi ne deŝiriĝante. Verŝajne, tiel oni rigardas al ikonoj.

— Mi amas vin, — diris ŝi. — Mi amegas vin, mi vivi ne povas sen vi. Mi tiel ŝatas vin manĝigi, vin ridigi, kun vi paroli... Tiel ŝatas kune kun vi iri ien, tutegale kien. Tiel ŝatas... — ŝi stumblis, serĉante vorton, kaj elektis, verŝajne, la plej krudan kaj bestecan el tiuj, kiujn ŝi povis prononci; verŝajne ŝi volis substreki, ke ŝi iĝas besteto kaj ne hontas tion, eĉ male, adoras, — doni min al vi, — kaj tiam ŝiaj okuloj denove malsekiĝis. — Mi simple ne scias, kion fari.

Mi silentis.

— Ŝi estas graveda, Saĉjo.

Mi ekpalpebrumis. Vazomotora reago, diablo ĝin prenu, ĝi estas malfeliĉo de ĉiuj Cin-oj en la mondo. Afekciite mi leviĝis sur la mano, kaj poste demandis, kiel stultulo:

— Ĉu de mi?

Dum sekundo ŝi plu rigardis, ne ŝanĝante vizaĝesprimon, kaj poste ekridegis. Ŝi kaj ploris, kaj ridegis, kaj ne tuj sukcesis prononci:

— Saĉjo... kara mia... ja pri tio vi demandu ne min!

Mi same eksidis. Nun jam mi komencis ĝeniĝi; barikadis min per la litkovrilo. La mondo turniĝis kiel ŝanceliĝema karuselo.

— Ĉu estis ŝi, kiu tion al vi diris?

— Jes.

— Kiam?

— Tuj. Kiam mi kuratingis ŝin je la unua tago.

Mi penis kolekti pensojn. Longe. Sed sensukcese.

— Kiel do vi tie toleris...

— Ĉar mi amas vin.

— Ho dio, vi elportadis la noktovazon...

Ŝi obstine skuis la kapon.

— Ĉar mi amas vin.

— Kial do vi tuj ne diris al mi?

— Ĉar — mi amas vin!

Mi frotis la vizaĝon per la manplato. Kvazaŭ volis forviŝi araneaĵon, blindigintan la okulojn. Sed ne sukcesis.

— Ĉu vi nin ne forlasos?

— Se vi min ne forpelos — neniam.

— Kaj ĉu ilin?

Mi paŭzis.

— Se ili ne forpelos...

— Neniam, — findiris ŝi anstataŭ mi. — Diru, ĉu vi havis ankoraŭ virinojn samtempe kun mi?

— Liza, ĉu vi estas certa, ke vi volas ĉion ĉi scii?

— Jes, kara. Eble, mi poste bedaŭros — sed se ni jam tion komencis — necesas... disfosi. Ĉu vi havis multajn virinojn post kiam ni geedziĝis?

— Multe — kiom estas tio?

— Dek! — kuraĝe diris ŝi.

— Nu, vi flatas al mi...

— Kvin.

— Du. Tio estas, sen Stanislava du. Kun unu mi estis tre nelonge, antaŭ ok jaroj. Ŝi rapide komprenis, ke mi pro ŝi ne disiĝos kun vi, kaj foriris. Kvankam, laŭ mi, ŝi ne deziris, kaj al ŝi estis tre dolore. Kaj mi estis freneziĝanta... ĉu vi scias, pro kio precipe? Pro tio, ke mi faras al ŝi doloron, kaj ne povas ne fari. Ĉu vi memoras, mi kaŝiĝis en la vilao sola kaj drinkis tie dum tri tagoj?

— Memoras. Kiam mi telefonis, vi respondis... apenaŭ movante la langon... mi terure ektimis, volis ĉion lasi kaj veturi tien, sed vi malpermesis... kaj sekvan vesperon vi revenis. Tia verdeta... Do, tio estis pro ŝi?

— Jes.

— Kaj post du semajnoj ni unuafoje veturis al Otuzo. Kaj vi estis gaja, hejma, zorgema, fiera!

— Certe. Tie estis tiel bone. Kaj mi vidis, ke al vi kaj Paŭlinjo estas bone — kaj pro tio mi floris duoble.

— Kaj la dua? Kiu kiun forlasis?

— Ŝi forveturis por trijara laboro en Brazilon. Ŝi estas biologo, okupiĝas pri ekosistemoj de humidaj tropikaj arbaroj. Ni interŝanĝas leterojn foje, sed kiel ŝi nun rilatas al mi — mi ne scias.

— Ĉu vi ŝin sopiras?

— Vidu, jes. Kutime mankas tempo, sed foje subite mi kvazaŭ vekiĝas, kaj io mankas.

— Kaj Stanjo estis jam dum ŝi?

— Ne. Distanco estis pli ol jaro.

— Ĉu en mi vere io mankas?

— Liza, mi vin tre amas.

— Mi scias, kara mia. Ĉu vi pensas, ke, se mi tion ne sentus, mi komencus tiun konversacion? Mi scias. Sed estas alia afero. Verŝajne, tiel okazas, tiel povas esti — vi amas, sed samtempe konstante sentas ian nekontentecon, mankon. Ĉu ne sufiĉas pasieco, ĉu komforto, ĉu fidelo emfazata antaŭ aliuloj...

— Ne. Laŭ mi, ne.

— Do, ĉu vi simple tute ne povas havi nur unu virinon?

— Nu kial do ne povas!

— Ne, vi ne respondu tuj. Ne tian konversacion ni havas. Vi mem demandu vin.

Mi demandis.

— Nun mi jam ne scias, — diris mi.

— Kaj kiam tiu... la tropika, revenos?

— Printempe devas.

— Kaj se ŝi, ekzemple, denove deziros al vi?

Mi ne respondis. Ne sciis, kion diri. Neniu povas veni al iu ajn dufoje.

Ŝi rigardis al mi jam ne kiel al ikono. Kaj ne kiel al homo. Kaj eĉ ne kiel al fiulo. Tamen, kiel al fiulo ŝi neniam rigardis al mi... mi ne scias. Tiel rigardi ŝi povus al alveninto el alia galaksio; sed ne al plenrajta reprezentanto de frata potenca civilizo, malleviĝanta laŭ vasta ŝtuparo el interno de fotona raketo, sed al absurda, ne adaptita al teraj kondiĉoj ĵeleeca estaĵo, kiu, pace kaj plende gruntante kaj furzante, subite elrampus el, ekzemple, necesejo — evidente neagresema, sed absolute nekonvena kaj fremda.

— Do, ĉu vi volas diri, ke printempe ni povos kolektiĝi al vi jam triope?

Mi silentis.

— Saĉjo. Vi estas bela, bonkora, zorgema, pasia, kuraĝa, saĝa... Nu, ĉiujn bonajn vortojn, kiuj ekzistas, mi povas diri pri vi, vere. Estas nenio mirinda, ke de tempo al tempo vi enamiĝas en iun virinon, aŭ iu virino enamiĝas en vin. Sed ja... Saĉjo... Vi ja ne povas esti por ili ĉiuj edzo!

— Verŝajne, mi ne povas, — diris mi. — Sed mi penos.

Ŝi abrupte forturniĝis. Metis la kapon per la vango sur la genuon, per la nuko al mi; kurteninte la femuron, ekpendis longa, lanuga vosto de malligitaj helaj haroj.

— Dio al vi helpu, — diris ŝi.

Dum ioma tempo ni silentis.

— Liza, — mallaŭte vokis mi.

— Jes, amata, — respondis ŝi, ne turniĝante al mi.

Pro tiuj vortoj la koro saltis pike kaj dolĉe; por momento mi forgesis, kion mi volis diri.

— Ripetu ankoraŭ foje, se al vi ne estas malagrable, — petis mi.

Ŝi levis la kapon kaj ridetis al mi.

— Jes, amata.

— Liza. Komprenu... mi ne havas fortojn detrui vivaĵon. Mi delonge sentis: se foriras unu amiko, ankaŭ aliaj iĝas iomete pli foraj. Tio, kio vere mortas, defalas mem, kaj dio estu kun ĝi, kvankam eĉ pro tio estas dolore, ĉiam estas dolore pro morto — sed... mi scias, ankaŭ tio estas maldigna, sed... ne eblas haki laŭ viva ligo! Pro tio homoj krueliĝas, sekiĝas... kaj la forhakanto, kaj la forhakato. Imagu: vi estis kun homo dum du jaroj, kaj subite li diras: foriru. Kaj du jaroj da feliĉo en via memoro iĝas du jaroj da malvero. Kaj la vivo mallongiĝas je kvar jaroj!

— Ho Dio, nu kion do mi faru, Saĉjo? Ĉu mi mem al vi diru: foriru?

Mi sufokiĝis. Sed ŝi jam denove rigardis al mi kun kareso.

— Eĉ ne esperu. Vian elekton anstataŭ vi mi ne faros.

— Sed ĉu vi komprenas, mi ja povas elekti...

— Ja scias mi, kion vi elektos! Ĉion! Aĥ, se eblus ellerni ĉiujn lingvojn! Kiomfoje vi tion diris? Nu, kaj se ne eblas, do oni rajtas scii neniun. Frazeton el unu, frazeton el alia... Vi tuta estas en tio! Rusa princo...

— Mi diris pri lingvoj de la imperio, — eĉ ofendiĝis mi. — Eksterlandajn mi tri lingvojn scias nemalbone...

Ŝi ne detenis sin — ekridis; etendiĝis al mi, malordigis miajn harojn.

— Vi estas knabaĉo, — diris ŝi. — Kiel ni al Paŭlinjo diros pri ĉio ĉi?

— Dume neniel, certe, — respondis mi. — Kaj, ekzemple, por plenaĝiĝo ni faros surprizon: ke ŝi havas frateton aŭ fratineton...

— Surprizo, — kun dubo diris Liza. Silentis iom. Poste diris sen deziro: — Interalie, ŝi kaj Stanislava plaĉis unu al la alia.

— Ĉu ŝi estis ĉi tie?

— Trifoje. Mi invitis — trinki teon, rememori pri vi...

Mi balancis la kapon.

— Vi estas vera amikino de batalisto. Nu, kaj?...

— Ja ĝuste pri tio temas! — kun ĉagreno diris Liza. — Kaj estas ŝi simpatia al mi, kaj kompatas mi ŝin, kaj amas ŝi vin freneze, kaj kun tiu sento, kiel vi komprenas, mi estas plene solidara... Oĥ, ne scias mi, kion fari. Sed lasi vin libere paŝtiĝi sur herbejo kun du — eĉ kun tri, ho sanktuloj! — kun tri kaprinoj... Tio ja estas ridinda!

3

Mia renkonto kun Lamsdorf estis organizita sen specialaj sekretecaj afektaĵoj. Sed ĝi ankaŭ ne detruis version pri tio, ke mi ie finkuraciĝas. Ivano Volfoviĉ, anticipante mian sekretan revenon, dum lastaj semajnoj ofte gastis ĉe Liza — kvazaŭ por viziti edzinon de kolego, ricevinta, se eblas tiel diri, laboran traŭmon. Same li venis ĉi-foje, je la deka matene. Mia domo anticipe estis retestita per kontraŭ-subaŭskultilaj indikiloj; oni min alveturigis hieraŭ el milita aerodromo en hermetike fermita karoserio de poŝta ŝarĝaŭto, kiun oni starigis en internan korteton de la palaceto, kaj mi, ŝajnigante min unu el ŝarĝistoj — la dua estis Ramilo — entrenis en la domon tra mastruma enirejo korbon da vera Krimea «kardinalo», tute nature sendita de Raĥĉiev, sed aldone uzita por plia naturecigo de la legendo; do, eĉ se iu sukcesus rigardi en la pordegon el fenestroj de, ekzemple, la kontraŭa domo — kvankam ties loĝantoj estis ekster suspektoj — li vidus nur buŝegon de la potenca ŝarĝaŭto, alstarigita per la karoserio dense al la pordo, kaj en fendo inter planko de la aŭto kaj asfalto — piedojn de du ŝarĝistoj kaj plenan korbon da vinberoj, tuj malaperintajn en la domo. Tion, ke en la karoserion revenis nur unu paro da piedoj, certe vidi en vespera mallumo ne eblus eĉ per infraruĝa optiko. Do, se nesciataj gvidantoj de la «peonoj» komencis observi min en Simbirsko, trovi min nun al ili estus nefacile.

Ni akceptis Ivanon Volfoviĉ-on en la ruĝa gastoĉambro, amike; krome, ĝiaj fenestroj eliris en la korton, kio tre valoris en la nuna situacio. Satdormintaj, iomete ripozintaj — kaj Liza post mia reveno simple ekfloris, malgraŭ ĉio, kaj tio estis por mi diable agrable kaj flate — ni sidis apude sur la divano kaj estis viva ilustraĵo al kanteto «Gekolomboj neniam kverelas». Ja ni dum dek kvin jaroj vere ne kverelis eĉ unu fojon — pri tio mi pensis jam nokte, antaŭ ol ekdormi. Sed estis en tio ankaŭ certa danĝero. Ekzistas paroj, kiuj preskaŭ fojon dum semajno intencas eksgeedziĝi, de tempo al tempo ĵetas unu al la alia akuzojn pri ĉiuj mortaj pekoj, kriegas per du voĉoj insultajn vortojn — kaj bonege ekzistas plu, eĉ fortojn ĉerpas en ĉiutagaj skandaloj. Ili kvazaŭ banas sin en vangofrapoj. Tamen, kiaj infanoj kreskas en tiaj familioj... Por mi kaj Liza unu akra aŭ eĉ simple neestima frazo iĝus tiom grava, tiom eksterordinara okazaĵo, tiel fatale elirus el limoj de familiaj rilatoj, ke starigus inter ni muron pli altan, ol povus starigi dek Stanjoj. Kaj instinkte sentante tion, ni eĉ ne altigis voĉojn unu al la alia.

Mi leviĝis de la divano, faris kelkajn paŝojn renkonte al Lamsdorf, kaj ni fratece brakumis. Dum kelkaj sekundoj li silente tiklis mian vangon per siaj vangoharoj, pro troa emocio facile frapante mian dorson per la manplato, poste deŝoviĝis.

— Nu, mi ĝojas denove vidi vin en bona sano! Mi treege ĝojas! Kiel vi fartas? Ĉu tute bone?

— Tute bone, Ivano Volfoviĉ, tute. Pro viaj kaj Liz-aj preĝoj.

— Ne nur, kara, ne nur...

— Ja sendube ne nur, — petole enŝovis Liza. Lamsdorf kun ioma miro turnis sin al ŝi kaj klarigis:

— La caro ja informiĝis plurfoje... Saluton, Elizabeta Nikolavna! Pardonu la maljunulon, ke mi ne vin unue salutis. Ja mi treege maltrankvilis dum tuta tiu tempo pri via husaro!

Li klinis sin al ŝi, kisis la manon.

— Ĉu vi ne deziras teon, Ivano Volfoviĉ?

— Ne, pardonu, Elizabeta Nikolavna, mi ĵus matenmanĝis. Kaj ankaŭ vin mi ne volas ofendi — la ŝipo foriras vespere, por vi ambaŭ, mi opinias, unu tagnokto ne tute sufiĉas inter du disiĝoj, do forpreni nun de vi tiun tempon estas morta peko. Mi vizitas mallonge, pri la afero.

Ni sidiĝis, kaj Liza restis stari.

— Nu, se pri la afero, mi vin forlasos, — diris ŝi kaj ekiris al la pordo. Malfermis ĝin, turniĝis, sendis ankoraŭ unu rideton al Lamsdorf, poste al mi. Kaj dense fermis la pordon post si.

— Kian edzinon vi havas, Aleksandro Lvoviĉ! — diris Lamsdorf. — Oro!

— Ja ĉu mi ne scias, — respondis mi.

— Kaj kiel ŝi beliĝis, juniĝis post via alveno! Tutan sekretecon rompas! Kaj ne eblas ja diri: aspektu malbone, alie ĉiuj konjektos!..

— Ne eblas, — konfirmis mi.

Li graketis iom.

— Aĥ, kia malfeliĉo... denove vi devas veturi. Kaj krom vi neniu povas. Apenaŭ la patriarko allasos fremdan homon al la socialismaj obskuraĵoj.

— Apenaŭ, — konsentis mi. — Eblas lin kompreni.

— Ĝuste kion ni faras, — kapjesis Lamsdorf. Tiris la vangoharojn. — Do, unue. Pro la vundo vi ricevos kompenson — mil kvincent rubloj estas transigitaj al via konto en la Popola Banko...

— Aĥ, Ivano Volfoviĉ, pro kio tiom? Kontraŭ tiu mono mi povas aĉeti aŭton! Pli bone vi premiu la Simbirskajn kuracistojn!

— Tio estas bona penso. Mi parolos kun la ministro... Due, — li prenis vastan, kiel lapa folio, monujon kaj komencis, kiel prestidigitisto, elpreni el ĝi paperon post papero. — Jen bileto por la ŝipo. Eknavigo je la deknaŭa precize. Ni decidis vin sendi mare. Kaj por la sekreteco tio pli bonas, kaj por la sano. Du tagoj nenion decidas, kaj mara vojaĝo estos por vi treege utila, ni konsultis kuracistojn.

Pli bone mi pasigus tiujn du tagojn hejme, pensis mi, sed laŭte nenion diris, por ne ĉagreni Lamsdorfon. Videble, io fuŝiĝis en iliaj cerboj. Ĉiu tago estas grava — tial sendu kiel eble plej baldaŭ; sed du tagoj nenion decidas — tial mare. Nu, la faritan ne eblas revenigi. Kaj vere, en flughavenoj kontrolo estas pli forta. Pli grandas probablo, ke oni min detektos — se oni min observas.

— Jen legitimiloj. Nun vi estas korespondanto de «Pravda» Ĉernyŝov Alekseo Nikodimoviĉ. Ni elektis vian gazeton, komunistan, pro tiuj rezonoj, ke dogmoj de la instruo kaj problemoj de la konfesio estas bone konataj al vi, kaj okaze de neceso vi povos konversacii pli aŭ malpli profesie.

— Racie, — diris mi.

— Kiel vi prezentos vin al via kontaktulo en Stokholmo — en tion ni ne enmiksiĝas. Tion decidu vi, depende de tio, kiel vi interkonsentis kun la patriarko. Sed por ceteraj ni decidis maski vin tiele. Kun la redakcio ni kontaktis, ili kontentigis nian peton. Nun en ilia etatfako estas respektiva papero — kamarado Ĉernyŝov A. N., eksteretata korespondanto, oficsendita de la redakcio por konatiĝo kun jenaj kaj jenaj fondusoj de la arkivo de Socialisma Internacio kun celo verki serion da historiaj skizoj por rubriko «Niaj radikoj».

— Jes, — diris mi, — se la versio konfirmiĝos, bonegajn ni ricevos radikojn.

Lamsdorf malsereniĝis.

— Ju pli mi pensas, kara mia, des pli mi maltrankviliĝas. Kiam mi legis vian raporton, miaj haroj simple stariĝadis. Se vi estos prava — kiel do ili, fiuloj, ellernis kripligi homojn! Ja ŝajne pli bona estus eĉ la viruso de Papazjan. La naturon ja ne eblas kulpigi, pro ĝiaj teruraĵoj oni ne krueliĝas. Sed ĉi tie... Tricent kvardek ses senkulpe murditaj homoj en la kvardek unua jaro! Tricent okdek du en la kvardek dua! Kaj tio nur en Eŭropo! Tio estas iaj malhomoj!

— Ja mi ĝuste volas tiujn malhomojn... — mi pikis la grandan fingron al brakapogilo de la fotelo kaj, alpreminte, dolĉe turnis.

— Ĉu vi pensas, ke vi sola? Ĝuste en tio mi antaŭvidas novan danĝeron. Ja por ili oni deziros reenkonduki la mortopunon!

Ni longe silentis, pensante, verŝajne, pri samo. Kaj pure, ŝajne, fizika termino «ĉena reakcio», subite aperinta en mia animo, ŝvelis, kiel parazito pro elsuĉita sango, minacante krevi kaj malpurigi la hejmon kaj la mondon.

— Tion ni devas ne allasi, — diris mi. — En ajna okazo devas.

Lamsdorf suspiris.

— Estu pli singarda tie, — petis li. — Ne ŝoviĝu sub kuglojn sen granda neceso.

— Pro malgranda neceso — en necesejon, — ŝercis mi. — Pro granda neceso — sub kuglojn...

Lamsdorf ridis ĝislarme. Sed, viŝante la okulangulojn, rigardis kun maltrankvilo kaj kompato.

— Se vi havus gardistojn, — diris li, finridinte. — Paron da knaboj por gardo, por ili simple iru laŭ via spuro kaj observu...

— Ja ni telefone jam parolis pri tio, Ivano Volfoviĉ.

— Vi estas obstina fierulo, kara mia. Ĉion vi emas fari mem kaj sola, sola kaj mem...

— Nu kiel al tio rilatas obstino? Se komenciĝos io serioza, du homoj estos simple mortkondamnitoj. Por unu, interalie, estas multe pli facile kaŝiĝi... Tio estas unue. Kaj due kaj plej grave, mi veturas al Eriko kiel privata persono, reprezentanto de la patriarko. Se li rimarkos, ke min «paŝtas» batalistoj...

— Jes, kara mia, jes. Racie. Mi ĝuste tial obeis, — li denove suspiris. — Sed la koro maltrankvilas. Mi ĉiam volas iel vin gardi. Do... Kion ankoraŭ mi devas al vi diri? A ha, jen poŝa mono. Por ke vi ne klopodu pri monŝanĝo — ĝi estas jam sveda, ses mil kronoj. Kaj en la Stokholma Nacia Banko estas malfermita kredito por ankoraŭ dudek kvin mil. La konto estas «pasvorta»...

— Vi min simple superŝutis per mono! Por kio?

— Por ajna okazo, kara mia, por ajna okazo. Almenaŭ ion. Ni estas riĉa lando, ni povas zorgi pri niaj homoj. Kiu scias, kiom longe vi tie estos. Kaj eble... subite... — li tuj implikiĝis en vortoj, ne kuraĝante nomi la aferojn per siaj nomoj, — necesos ia kuraco. Ĉe ili ja ĉio estas kontraŭ mono. Do, la konto, mi diras, estas «pasvorta». Ni longe pensis, kiun vorton preni. Kaj jen princo Iraklo telefonis — maltrankvilis, ke pri vi tro longe mankas informoj; nu, kaj ni donis al la konto nomon «Sveticĥoveli».

Mi eksentis varmon kaj kareson, kvazaŭ en vespera Sagurama ĝardeno.

— Dankon, — diris mi kortuŝite. — Vi vere faris al mi agrablaĵon.

— Ĝuste tion ni intencis. Informu nin pri vi laŭokaze. La milita ataŝeo en Stokholmo pri la misio de korespondanto Ĉernyŝov estas informita... tio estas, ne pri ties celo, certe, sed pri tio, ke ekzistas iu Ĉernyŝov, al kiu endas laŭnecese fari ĉian kunhelpon. Estas simple ligiĝi kun ni tra li. Jen telefono, — li montris al mi papereton kun numero, tenis iom antaŭ miaj okuloj, poste movis la grandan fingron laŭ la ciferoj, kaj la ciferoj malaperis. Li ĉifis la papereton, turnis ĝin en la manoj, kaj, ne trovinte, kien ĝin meti, ŝovis en sian poŝon. — Jen ĉio, — li leviĝis. — Nu, ni denove brakumu nin, Aleksandro Lvoviĉ.

— Ni brakumu, — respondis mi.

4

Kiam Lamsdorf foriris, ni denove kiel du anĝeletoj eksidis sur la divanon; Liza metis la kapon sur mian ŝultron, kaj dum ioma tempo ni silentis. La ĉielo, sufiĉe pura matene, kovriĝis per senfenda griza humida kurteno, kaj en la gastoĉambro ĉio estis krepuska.

— Kiom da tempo restis al vi? — demandis Liza poste.

— Ses horoj.

— Ĉu oni vin denove veturigos iel ruze?

— Jes.

— Mi tre timas pro vi.

— Tio estas superflua.

— Tie restis iomete da ĉampano. Ĉu vi deziras fintrinki?

— Jes.

Ŝi ekstaris, rapide eliris en la manĝoĉambron, rapide revenis, portante en la mano preskaŭ plenan pokalon. Mi prenis, danke ridetis. Apenaŭ aŭdeble siblis ŝaŭmo.

— Ĉu ankaŭ vi trinkos?

— Ne, ne, trinku.

Mi nehaste eltrinkis. Bonguste. Tuj la vezikoj tikle batis en la nazon, mi sulkiĝis. Metis la pokalon sur tapiŝon apud la divano. En la stomako milde ekfloris varmo.

— Vi povas fumi iomete...

— Mi absolute ne deziras.

Ŝi silentis. Poste diris nelaŭte:

— Estos tute senkompate, se vi ne intervidiĝos.

Mi pensis pri samo. Sed mi tute ne imagis, kiel tion fari. Kaj, aldone, la kernon mem de la animo kaŝe, sed persiste ronĝis venena vermeto: sed ĉu mi povas al ŝi fidi, ho dio mia? Kvankam Beĉjo, laŭ ĉiuj liaj depozicioj, estis «revelaciigita» pli frue, ol mi ekintencis veturi al Simbirsko kaj babilis pri tio al Stanjo, sed ja ankaŭ la depozicioj povus esti sugestiitaj de ekstere; restis probablo de tio, ke la atenco kontraŭ la patriarko estis kaŭzita de mia subita deziro konversacii kun li — mizera probablo, jes, sed ŝajnis, ke mi ne rajtis riski, tute neglektante ĝin: tro alta estis prezo.

Tamen mi neglektis. Pli bone oni min mortpafu en Stokholmo. Vivi kun tiaj pensoj pri virino, kiun mi amas, kiu estas graveda de mi — tio estas multe pli malbona, ol morto. Fakte, ĝuste tio estas morto. Morto de la animo.

— Vi pravas, — respondis mi.

— Ĉu vi scias, kiel ni faru? — vigle ekparolis ŝi. — Mi tuj telefonos al ŝi kaj vokos gasti. Ŝi ĉi tie jam estis, do, se viaj «Barmaleoj» vere observas la domon, ili nenion suspektos. Kaj mi mem, — ŝi iomete kuntiris la ŝultrojn, — ien foriros por unu aŭ du horoj. Ĉu tiel estas bone?

Kaj denove mian gorĝon ĉirkaŭpremis varmega humida ringo. Nun jam mi rigardis al ŝi, kiel al ikono, admire kaj ravite, kaj pensis, ke se almenaŭ unu haro falos de ŝia kapo, aŭ se ŝi vere decidos foriri de mi — fino, mi mortos.

— Tio estas tro, Liza, — diris mi. — Mi ne povas... tiel vin uzi.

— Ho Dio, kiajn stultaĵojn vi diras! Ĉu tio estas «uzi»? Mi simple helpas al vi, kaj por mi ne estas pli agrabla okupiĝo. Kiam mi ŝanĝis al vi pansojn kune kun ŝi — ĉu tio estis uzo? Vi suferis, kaj mi, kiel povis, vin kuracis.

— Tiam min trafis kuglo.

Ŝi suspiris, kaj poste diris penseme:

— Sciu, ankaŭ tio estas por mi, kiel kuglo.

— Ankaŭ vi suferas.

— Mi suferas, ĉar al vi estas malfacile, kaj vi — ĉar oni vin trafis. Ĉu estas diferenco? Kaj entute, — decideme aldonis ŝi, tuj ruĝiĝinte, — se mi, ekzemple, en iun enamiĝus, ĉu vi kondutus alie? Ĉu vi, ekzekutisto, sangosuĉulo, masklaĉo, al mi ne helpus?

— Mi ne scias.

— Tamen mi scias. Mi scias vin pli bone, ol ili ĉiuj, kaj eĉ pli bone, ol vi mem. Kaj ĉu vi scias, kial?

— Kial?

— Ĉar mi estas tre obeema. Vi kun mi estas plej nemisformita.

Ŝi atendis ankoraŭ sekundon, poste kuraĝige ridetis kaj ekstaris. Ekiris en la manĝoĉambron, al telefono.

Klak'... klak'-klak' per butonoj...

— Stanjo? Saluton, tio estas... ĉu vi rekonis? Nu, certe... Ĉu? Ne povas esti! Da-ankon... Ne, ne, vere, mi ne povas, pli bone lasu al vi, vi pli bezonas. Aĥ, honorario venis granda? Publikiĝis la kolekto? Mi gratulas, tutkore gratulas. De Saĉjo nenio venis, sed ĵus venis lia estro, diris, ke oni lin transigis por finkuracado al sanatorio, ien al Kaŭkazo... Oĥ, vere. Mi same sopiras. Pli bone ĉi tien, ni pli rapide lin kuracus. Kiel vi mem fartas? — ŝi aŭskultis, poste ekridis subite. — Ja ne maltrankvilu tiel, tio ja estas ordinara afero. Kiam mi estis graveda je Paŭlinjo...

Mi ekstaris kaj fermis la pordon. La fratinetoj, ŝajne, ekkonversaciis por longe.

Malantaŭ la fenestro estis pluvonta; plata, sen lumstrioj, ĉiela kurteno tute ŝvelis pro humido. Du siringaj arbustoj en angulo de la korto malheliĝis kaj kliniĝis. Sub unu, streĉite levinte la antaŭan kruron, ŝtoniĝis Timoteo kun rabe levita supren vizaĝo — verŝajne, ĝi ĉasobservis iun paseron sur branĉo, nevidebla de ĉi tie.

Kiel mi ne deziras forveturi!

La pordo malfermiĝis, kaj mi turnis sin.

— Post kvardek minutoj ŝi estos ĉi tie.

Mi silente kapjesis. Mankis konvenaj vortoj.

— Ĉu vi scias, Saĉjo, — kulpe diris ŝi, — kion mi pensis? Vi certe pli bone scias, sed se ŝi venos, kaj mi baldaŭ foriros sola, de ekstere tio povus aspekti strange kaj... suspektinde. Vi nur ne pensu, ke mi serĉas pretekston resti kaj... — ŝi stumblis. — Se vi vere timas iajn observantojn.

— Tio probablas.

— Do mi renkontos ŝin kaj simple ŝtopiĝos ien malproksime, en la mastruman alon, ekzemple. Kaj poste, kiam vi... kiam jam eblos, vi min de tie elprenu.

Mi aliris ŝin, metis la manplatojn sur ŝiajn femurojn kaj iomete altiris al mi. Dum ioma tempo mi rigardis en ŝiajn okulojn. Ŝi ne demovis la rigardon. Nur ree ruĝiĝis.

— Mi amegas vin, Liza.

Ŝi ekridetis.

— Ja mi nur tion bezonas.

5

Kiam eksonis la sonorilo, malfermi iris Liza. Mi plu sidis, kiel blato, en la ruĝa gastoĉambro, timante tage eĉ paŝi preter fenestroj, elirantaj sur straton; dio scias, kiu povus kaŝiĝi, ekzemple, en subtegmenta fenestro de la kontraŭa domo kun binoklo aŭ, ekzemple, detektilo, subaŭskultanta parolojn laŭ vibrado de fenestraj vitroj. Tio estas ia absurdo, baldaŭ mi komencos fuĝi de mia propra ombro — sed ni ne rajtas riski, se jam komencis maskiĝi.

El la antaŭĉambro eksonis du viglaj virinaj voĉoj, sur la ŝtuparo aŭdiĝis paŝoj, kaj mia koro denove, kvazaŭ mi plu kuŝis sur malsanuleja lito, ekbatis, kiel boksisto en trejnan piron; mallonga serio da batoj kaj paŭzo, ankoraŭ serio kaj ankoraŭ paŭzo... Ja mi Stanjon post tiam nek vidis, nek aŭdis.

Ili eniris. Stanjo, vidinte min, ŝtoniĝis.

— Vi...

— Mi.

Jes, laŭ la staturo jam estis videble.

Ŝi komprenis mian rigardon kaj mallevis la okulojn. Poste abrupte turniĝis al Liza:

— Kial do vi al mi ne diris?

— Demandu Saĉjon, — ridetante, kuntiris la ŝultrojn Liza. — Iajn «Barmaleojn» nia edzo timas.

Ŝi denove ekrigardis min.

— Ĉu denove io okazis?

— Ne. Mi esperas, ke ankaŭ ne okazos.

— Nu, vi konversaciu, — diris Liza, — kaj mi iros ordoni pri tagmanĝo. Ja vi tagmanĝos kun ni, Stanjo, ĉu ne? Kaj mi mem observos, ke ĉio estu sur supera nivelo. Rara gasto estas en la hejmo — la mastro, — ne eblas malhonoriĝi. Stanjo, mi forestos longe.

Ŝi eliris kaj dense fermis la pordon.

— Vi estas simple ideala paro, — diris Stanjo, silentinte. Ni plu staris ĝene: mi — meze de la ĉambro, ŝi — ĉe la pordo mem. — Laŭ mi, vi organe malkapablas ofendiĝi aŭ koleri unu al la alia...

Mi subridis.

— Ankaŭ mi de vi pretas toleri ĉion ajn, nur por resti kune — sed, foje, eĉ ne rimarkante, komencas koleri. Kaj vi al tio ne kutimis en via oranĝerio — vi tuj fermiĝas, deŝovas min kaj pretas fordoni al iu ajn. Jen kia sorto!

— Ĉu vi bedaŭras?

Ŝi rigardis iomete el sub la frunto.

— Ĉu mi? Neniom. Al ŝi mi kompatas. Vin mi neniom bedaŭras, kaj min — des pli.

— Eksidu, Stanjo, — mi montris al la divano, apud kiu mi staris.

Ŝi eksidis sur unu el seĝoj apud la pordo, malproksime de mi. Ŝin eĉ ne necesis deŝovi — ŝi mem deŝoviĝis. Mi nedecideme staris dum momento, poste eksidis malproksime de ŝi.

— Kiam vi revenis?

— Hieraŭ.

— Ĉu por longe?

— Por duon-hodiaŭ. Je la sepa foriras mia ŝipo.

— Ŝipo... Kio entute okazas?

Mi malfermis la buŝon, sed la malvarma glita vermeto turniĝis denove. Silentu, ŝi eĉ ne demandas, kien vi veturas! Findispremante la rampulon, mi peneme eldiris:

— Mi navigas al Stokholmo, al arkivo de Socialisma Internacio. Kaj eĉ sub fremda nomo. Ĉernyŝov Alekseo Nikodimoviĉ, korespondanto de «Pravda».

Mi profunde enspiris, trankviliĝante post tiu ridinda por normalaj homoj glorago — sed se min aŭdus Lamsdorf! ja mi momente forstrekis plurtagajn penojn de multaj homoj, strebantaj provizi maksimume eblan sekurecon al mia afero kaj mia korpo! — kaj elspirante subite petis, ne atendante mem tiujn vortojn:

— Sed al neniu rakontu.

— Nu certe! — akre respondis ŝi. — Sufiĉas por mi la sceno, kiun vi faris antaŭ la forflugo al Simbirsko!

— Ĉu mi faris?! — konsterniĝis mi.

— Ne necesas krii al mi. Certe, vi. Ne Kwiatkowski ja.

Mi silentis. Kion ĉi tie eblis diri.

— Li tutan nian konjakon eltrinkis, — plendis ŝi.

Mi ridetis.

— Bagateloj. Mi eĉ por sekundo ne dubis.

— Li tre malvarmiĝis! — tuj ekdefendis ŝi. Kiel kokino super kokido. Kvazaŭ akcipitro estus mi. — En Varsovio estis varmego, li flugis en sola ĉemizo — kaj en la avio ventoliloj misfunkciis, kaj ĉiuj malvarmiĝis jam dum la flugo. Kaj en tiu marĉa Pulkovo ĉiuj aldone malsekiĝis plene. Ĉu decus avari?

— Ja mi ne kontraŭas, — diris mi. — Ĝuste por tio mi ĝin portis, Stanjo.

Ŝi subite distre movis la manplaton laŭ la vizaĝo.

— Pri kio ni parolas, Saĉjo...

Mi lace kuntiris la ŝultrojn.

— Pri kio vi deziras, pri tio ni parolas.

— Kaj vi pri kio deziras?

— Pri vi.

Ŝi silentis.

— Ĉu vi por longe?..

— Mi ne scias. Mi pensas, ke jes.

— Do, — suspiris ŝi, — mi renkontos vin jam kun ideĉjo en la manoj.

— Ideĉjo? — ridetis mi.

— Nu... ido, ideto... se diri karese, do — ideĉjo. Tion mi mem elpensis.

— Ĉu longe tio?..

— Jam pasis pli ol duono da tempo. Li jam batas min, kiel futbalisto.

— Ĉu vi pensas, tio estas knabo?

— Mi volus. Filinon vi jam havas. Sufiĉas por vi... knabinoj.

— Kial do vi mem al mi ne diris?

Ŝi sincere miregis.

— Kiel? Ja mi nur ne volis Lizan tute ĉagreni, ne diris al ŝi, ke vi mem al mi permesis!

Mi ekdeziris fumi. Iu el ni freneziĝis. Kaj subite fulmis terura penso: ĉu ne estas ŝi jam «peono»? Kiel Beĉjo, babilinta pri strebo de la patriarko al persona potenco...

— Kiam mi permesis? — trankvile demandis mi kaj kaptis min mem je tio, ke ŝajne mi jam faras pridemandadon.

— Ja en Saguramo! Mi estis tute certa, ke vi ĉion komprenis! Vi tuj diris — nur iomete afektis komence pri digneco — kaj poste diris: se sen kvereloj kaj skandaloj — vi ĝojus. Mi faras ĉion, kiel vi diris — estas nek kvereloj, nek skandaloj.

— Nu, aferoj, — nur tion mi sukcesis eldiri. Kaj poste demandis, bonege sciante, kion ŝi respondos, se estos honesta: — Kaj se mi ne permesus, ĉu io ŝanĝiĝus?

Ŝi paŭzis kaj iomete ridetis:

— Ne.

Mi silentis. Ŝia vizaĝo deformiĝis, ŝi eĉ frapis per la piedo:

— Mi aĝas tridek ses! Post monato estos tridek sep! Ĉu mi rajtas naski infanon de tiu, kiun mi finfine amas?!

— Vi rajtas. Sed kion mi faru nun? Ĉu mi pendumiĝu pro neeblo disduiĝi? Ja kion ajn mi faru — tutegale mi estos perfidulo!

— Ĝis nuna tago vi bonege disduiĝadis. Ĉu nun la vosteto tremas? Tiuokaze pelu min tuj.

Ni silentis. Bonanima rezultis renkonto.

— Kaj mi iris ĉi tien, — subite mallaŭte diris ŝi, — kaj pensis: ĉu mi sukcesos iam ajn tiri vin en la liton, aŭ jam ĉio finiĝis?

Min tuj superverŝis varmego.

— Ĉu vi deziras? — same mallaŭte demandis mi.

— Demando, inda je vi. Ja mi ĉi tie tuta sekiĝis pro sopiro!

— Kial do vi tiel malproksime sidas? — mi penis paroli kiel eble plej milde, kaj nur timis, ke post ĵusa kverelo tio povos malsukcesi aŭ, eĉ pli malbone, soni false.

— Ĉu ĉi tie? — kun abomeno elkriis ŝi.

Mi denove enspiris. Kiel malfacile... La lango ne turniĝis, sed necesas ja klarigi al ŝi.

— Stanjo, laŭ mi... Liza estas certa, ke ni tion faros.

— Tio estas ŝiaj problemoj.

— Ne diru tiel. Eĉ se vi nun ne... — mi ne sciis, kiel nomi. Kaj ne nomis. — Tutegale vi malbone diris. Ja ni povas denove tre longe ne intervidiĝi, kaj ŝi tion komprenas.

— Ne sufiĉas nur, ke via edzino min al vi subkuŝigu.

Mi eksentis, kiel miaj vangomuskoloj streĉiĝis.

— Nu, superigu vin plu, — deteninte min, diris mi obtuze.

— Saĉjo, mi jam dum pli ol dek kvin jaroj ne faras tion. Sed en vian geedzan liton mi ne kuŝiĝos en ajna okazo.

— Lito, lito! — mi jam perdis paciencon. Sola, por kio sufiĉis miaj fortoj, estis ne krii. — Stanjo, kiel al tio rilatas la lito! — kaj jam malfermite mokante, aldonis: — Jen, eblas sur la tapiŝo!

Ŝi leviĝis.

— Kia malfacila homo vi estas, — diris ŝi kaj ekiris al la pordo. — Ne konduku min. Ja ĉirkaŭe estas malamikoj.

Tuta mia incito tuj forflugis. Restis nur timo pro Stanjo kaj tristo. Kion do ŝi faras? Ŝi ja finrompas ĉion! Ĉu ŝi tion deziras?

— Stanjo, sed tagmanĝo?! — stulte kriis mi al ŝia dorso, kaj la pordo abrupte fermiĝis.

Mi furioze skius la kapon. Diable, mi nenion sukcesis eĉ demandi. Ĉu sufiĉas al ŝi mono? Kia estas ŝia sano? Kio pri publikigo, ĉu plenumis Kwiatkowski sian promeson? Telefone ili ŝajne parolis pri ia kolekto... Diable, diable, diable! Deliro!

Pro kio do ni komencis kvereli?

Kiam mi bruligis kvaran cigaredon de la tria, malantaŭ la pordo aŭdiĝis singarda skrapado. Mi turniĝis, kiel pikita. Ĉu ŝi revenis? Ho dio, nur ŝi revenu!

— Jes! — laŭte diris mi, jam kompreninte, ke tio estas Liza.

Ŝi ĝuste kalkulis: se ni estus en la dormoĉambro, ni simple ne aŭdus.

Kaj ŝi denove forirus. Ĉion sciante certe.

Ŝi evidente ne atendis, ke mi respondos. Nur kelkajn sekundojn post mia «jes!» ŝi vigle enkuris en la ĉambron kaj ŝian gajan, gasteman rideton sur ŝia vizaĝo tuj anstataŭis la konsternita.

— Kaj kie estas Stanislava? Oj, kiom da fumo!.. — ŝi preskaŭ alkuris min. Rigardis telereton por konfitaĵo, kiun mi faris cindrujo. — Ho sanktuloj, la kvara! Kio do okazis, Saĉjo? Via vizaĝo estas griza!

— Fino, Lizeta, — diris mi, denove enŝovante cigaredon en miajn lipojn. — Ĝoju. Unu kaprino estas for.

— Ĉu vi kverelis? — kun teruro demandis ŝi.

Mi mallerte dispremis la cigaredstumpon en la telereto, inter odoraĉaj restaĵoj de la antaŭaj, kaj kapjesis. Liza, alpreminte la pugneton al la mentono, afekciite ekskuis la kapon.

— Al ŝi jam sesa monato komenciĝis... vi, eble, denove sub kuglojn iros... Oj, stultuloj, stultuloj...

Kaj tuj, kaptinte min ĉe la kubuto, energie ekparolis:

— Saĉjo, vi nur ne ĉagreniĝu. Simple ŝi havas tian periodon. Mi, kiam estis graveda je Paŭlinjo, same ĉiam ofendiĝis al vi, pro ajna bagatelo. Nur ne montris. Sed ŝi estas alia homo, kion fari. Ŝi kutimis al libero, al sendependeco. Ŝi naskos, kaj ĉio poiomete trankviliĝos, ŝi ja vin tre amas, mi ja scias!

— Nebuligis ŝi al vi la kapon, Lizeta, — preskaŭ kolere diris mi. — Ne kredu al ŝi. Simple la aĝo urĝigas. Ŝi decidis naski de iu ajn — nu, kaj jen ŝi trovis stultulon. Neniun ŝi, krom si, amas, kaj neniam amis... Do, kio pri tagmanĝo? Vi promesis bongustan tagmanĝon!

Ŝi timigite rigardis mian vizaĝon. Kvazaŭ ne rekonis. Kvazaŭ sur mi elkreskis kornoj kaj diabla porkonazo.

— Jen nun mi tute komprenis, pri kio vi parolis nokte...

— Ja mi multajn stultaĵojn parolis.

— Ne diru tiel! — dolore elkriis ŝi. — Tiu nokto estis unu el la plej feliĉaj en mia vivo! Neniam, eble, ni estis tiom proksimaj... Kaj diris vi, ke oni ne rajtas rompi vivaĵon. Ĉar tiam oni krueliĝas kaj sekiĝas. Vi ne iĝu tia, Saĉjo, — ŝi levis la manon kaj karesis mian vangon. — Ŝi min, finfine, pardonu, ne interesas, sed vi... pli bone kokru min eĉ ĉiutage, sed tia ne iĝu, ĉar mi vin tian tre baldaŭ ĉesos ami. Kaj kion tiam mi kaj Paŭlinjo faru?


[ Antaŭa ĉapitro ] [ Sekva ĉapitro ] [ Enhavtabelo ]

Notoj pri la ĉapitro


Barmaleo

Rolulo en fama rusa porinfana fabelo, rabisto kaj pirato, kiu manĝas etajn infanojn.


«kardinalo»

Speco de vinbero.


legendo

Termino de sekretaj servoj, signifanta speciale elpensitan versimilan historion, per kiu oni kaŝas veron.


«Pravda»

Nomo de komunista taggazeto (la vorto signifas «vero»).


[ Antaŭa ĉapitro ] [ Sekva ĉapitro ] [ Enhavtabelo ]














Hosted by uCoz