[ Antaŭa ĉapitro ] [ Sekva ĉapitro ] [ Enhavtabelo]

Simbirsko

1

En oranĝkolora matena aŭroro estis malfermiĝanta sub ni Simbirsko — inter hela, pli hela ol la ĉielo, spegulo de Volgo, eĉ de tiu ĉi alto aspektanta vasta, kiel oceano, kaj rubando de Svijago, bizare serpentumanta laŭ monteta ebenaĵo de Volga dekstra bordo. Negranda, sed eminenta urbo. Iam ĝi estis randa gardposteno de orienta linio, defendanta limojn de la lando, elŝovitajn dum caro Alekseo Miĥajloviĉ en ĉi tiun stepan foron. Al mi ĉiam ŝajnis nehazarda, ke ĝuste ĉi tie ducent jarojn antaŭ naskiĝo de la unua patriarko de komunistoj de Rusio ricevis finan baton je pugo ebria rabisto Steĉjo Razin — elpremita el Persio, elpremita el Kaspio, sen ajnaj rimorsoj decidinta diboĉi, se tielas la aferoj, sur la patra tero, varbante armeon per promesoj de liberoj kaj, kiel esprimus iu Neĉaev, de estonta justa sociordo: «Buĉu, kiun vi volas — libero!» Sed perforto ne trairis ĉi tie jam tiam. Eble, ĉi tie estas tia aŭreolo... jen ankoraŭ unu koro de Rusio. Foje al mi ŝajnis, ke tuta tiu senlima, kiel kosmo, regno konsistas nur el koroj — jen takte, jen iomete malkune ili batas senlace, potence kaj ĉiam emociplene.

Kaj nun perforto, malbelega, kiel lepro, penetris ĉi tien.

Ĉu eble vere estas mutacia viruso?

Kiel senpeza papera kolombo la sepcentloka giganto glisis sur betonon kaj haltis je cent metroj de flughavena domo. Kvieta aŭroro floris sur duono de la ĉielo, kiam ni eliris al libera aero. Longa vico de kursaj busoj rapide ensuĉis verŝiĝintan el internaĵo de la avio homan maron kaj, ronkante, disiĝis — iuj al Simbirsko, iuj al Iŝeevko, iuj ien aliloken.

Ĝis la centro de Simbirsko estis kvaronhoro da veturado.

Mi sendis la grupon «Dobro» en hotelon, kie nin ĉiujn atendis ĉambroj, kaj mem ekvagis laŭ la urbo, senhoma kaj senmova dum tiu ĉi frua horo. Leviĝis la ruĝa sundisko, kaj dormantaj domoj dronis en rozkolora lumo; iomete fumiĝis super herbejetoj de la Karamzina ĝardeneto rozkolora nebulo, saturita de langvora odoro de finfloranta siringo. Kiom da siringaj generacioj ŝanĝiĝis post la tempo, kiam ĉi tie promenis la granda historiisto? Ĉarme mallerta, kiel bovido, longa domo, kie naskiĝis la aŭtoro de «Oblomov», ridetis al mi per topazaj rebriloj de malnovmodaj fenestroj. Laŭ eksa Streleckaja, nun Lenina strato, preter apartenanta al la patriarkejo instituto de preskriba kondutologio mi eliris al la Malnova Krono. Plue mankis vojo — estis deklivo kaj freneza, blindiga Volga vasto.

Maldekstra alo de la instituto, konstruita sammaniere, kiel konserviĝintaj malnovaj domoj de la strato, tuŝis domon de Pribylovskij, en kies alo naskiĝis la unua patriarko.

Estis ja io nekontesteble rusa kaj, mi ne timu pompan vorton — ekumena en realigita de li mirinda transformo. Li ĝuste divenis kaŝitan sencon de la tiel nomata ekonomia instruo, pro kiu vertiĝis multaj kapoj, kies tuta preskriba parto, diference de la sufiĉe profunda priskriba, reduktiĝis, se forlasi grandanimajn revojn pri vica estonta justa sociordo, tiajn kompreneblajn kaj tiajn absurdajn, al la frazo, ekde la antikvaj tempoj ŝatata de ĉiuj banditoj, ludantaj je nobleco kaj per tio anticipe subaĉetantaj malriĉulojn, kun espero, okaze de neceso, ricevi de ili loĝejon kaj panon: ni deprenu de tiuj, kiuj posedas, kaj donu al tiuj, kiuj ne posedas. Certe — ja la deknaŭa jarcento! — kun amaso da inteligenciaj klaŭzoj: tion, kio estas eksproprietigita disde la popolo; tion, kio estas gajnita maljuste... kvazaŭ, eĉ por momento malleviĝinte el teoriaj altaĵoj sur la pekan teron kaj rememorinte pri la homa naturo, eblus imagi, ke en sanga febro de deprenado iu esploros kaj kapablos esplori, kio estis gajnita juste, kaj kio — ne. Logiko estos mala: kiu posedas — tiu estas maljusta, jen kion muĝas homamaso ĉiam, komencante de la unuaj kristanoj, de Likurgaj reformoj, kaj pri tio ĝi ne kulpas, tio vere estas la plej simpla kriterio, provizanta momentan respondon en duuma sistemo «jes – ne»; en homamaso ĉiuj estas egalaj kaj simplaj, kaj hastas konstrui justan sociordon, dum la homamaso vivas, kaj tiam ne povas ne postuli agojn rapidajn, simplajn kaj egalajn rilate al ĉiuj, la duuma kodo estas maksimumo de komplikeco, ĝis kiu la homamaso kapablas leviĝi.

Jes, dekomence la koncentrado de posedaĵoj kaj monrimedoj okazis per forto, rabo, neimagebla krueleco — sed, kiam ĝi estas finiĝanta, kaj la favoratoj de la miljara vetkuro jam difiniĝis, rompi iliajn krurojn sur fina vojo kaj per sama krueleco depreni de tiuj, kiuj iam iel — tutegale, kiam kaj kiel — gajnis, donante monon, maŝinojn, minkampojn, bienojn, teritoriojn al tiuj, kiuj ilin havas malmulte aŭ tute ne havas, signifas devigi la historion fari duan paŝon sur la sama loko; kaj poste, probable, ankoraŭ unu, kaj ankoraŭ, kaj ankoraŭ, enigante la socion en vicon de plifortiĝantaj memgenerantaj osciloj, similaj al tiuj, pro kiuj pereis Kislenko, kaj tio havas nur unu finon: plenan detruon de molekula strukturo, plenan ekstermon kaj de venkintoj, kaj de venkitoj. Kaj por kio necesas verŝi al la nunaj malposedantoj vinagron en sangon, inciti, kiel oni incitas hundojn ĝis frenezo, parolante pri restarigo de historia justeco! Historio ne scias justecon, samkiel ne scias ĝin la tuta naturo. Ĉu estas justa la gravita konstanto? Ĉu estas maljusta la drivo de kontinentoj? Eĉ homoj ne estas justaj aŭ maljustaj; ili povas esti karitataj aŭ senkompataj, malavaraj aŭ avaraj, antaŭvidaj aŭ blindigitaj, bonkoraj aŭ indiferentaj, sed justeco estas sama ludo de cerbo, ŝvebanta inter abstraktaĵoj, kiel ideala gaso, kiel kvadrata radiko el minus unu.

Kaj jen li prenis tiujn formulojn de la instruo, kiuj portis en si nek preskribojn, per kiuj jam en antikvaj tempoj komencis en Romio ĉiu vica imperatoro, nek rozkoloran deliron pri bazita sur komuna posedo estonta socia ordo, eltiris el ili longan, kiel solitero, ĉeneron de komunigontaj reloj, arganoj, plugiloj, kaldronoj, baskuloj kaj pistoj, kaj anstataŭigis ilin per animo. Kvazaŭ homoj zorgas unu pri alia per baskuloj kaj pistoj! Lokomotivo povas havi eĉ mil jurajn posedantojn, ĉu samtempe, ĉu laŭvice, sed reale posedas la lokomotivon aŭ maŝinisto, aŭ tiu, kiu staras super la maŝinisto kun fusilo en la mano. Homoj zorgas unu pri alia per deziroj kaj faroj, kaj, se sufiĉe granda parto da homoj konstante memoras, ke ĉiu perforto, ĉiu profitcela trompo, ĉiu malestimo riskigas la tutan homan genton, malpliigante ĝiajn ŝancojn elvivi en tia maljusta, morta, vakua, atoma, radia, bakteria Universo — ĉu ne estas tutegale, kiu posedas la lokomotivon?

Jes, homoj kapablas al tio diversgrade, homoj estas diversaj. Sed estas ja pli bone scii, kiu kion kostas, ol per rimedoj de ŝtata perforto igi ĉiujn aspekti unuecaj altruistoj, sed esence — nur ŝajnigi kaj atendi nur signalon, por ekataki unu alian... Jes, kelkaj homoj je tio dume tute ne kapablas. Ili ĝis nun foje pafas.

Por kio, ho dio, por kio ili ĝis nun pafas?!

Mi eĉ ne rimarkis, kiel mi sidiĝis por fumi sur lignotabulan benketon ĉe perono. Tie nun estas muzeo. Kaj en la domo de Pribylovskij mem jam dum preskaŭ jarcento estas centraj institucioj de la patriarkejo.

De ĉi tie hieraŭ vespere eliris la sesa patriarko, eĉ ne pensante, ke li ne atingos sian loĝejon.

Por kio ili pafas?

«Trovu ilin kaj mortigu».

Jam venis tempo.

2

Mi prezentis min, montrinte legitimilon. Fulmorapide butonumante superan butonon de uniforma jako, la deĵoranto haste ekstaris.

— Oni vin atendas, sinjoro kolonelo. Nin jam vespere avertis la ministrejo.

— Kiu enketas la aferon?

— Majoro Usolcev. Ĉambro naŭ.

Usolcev estis ankoraŭ relative juna, sed lia mallarĝa, magra vizaĝo kun kroĉiĝemaj okuloj montris spertan kaj insisteman detektivon. Se tia ulo trovos spuron — jam ne eblos lin fuŝigi.

— Mi neniamaniere intencas damaĝi viajn rajtojn, — manpreminte, tuj diris mi. — Mi ne intencas eĉ kontroli vin. Min simple interesas tiu ĉi afero. Estas kaŭzoj opinii, ke ĝi estas ligita kun la pereo de «Carido».

— Jen kiel, — silentinte kaj kolektinte pensojn, diris Usolcev. — Tiuokaze ĉio estas klara. Nu, ne ĉio, certe... Kia estas naturo de tiu ĉi ligo, ĉu vi povas almenaŭ aludi?

— Se tio plifaciligus serĉadon de la pafinto, mi tion farus. Sed dume mi ne malhelpu al vi, pardonu. Ĉio estas tre nedifinita.

— Bone, sinjoro kolonelo, tiam ni lasu tion, — li denove silentetis. — La pafintoj estis du. La vivo de la patriarko, kiel mi scias, estas ekster danĝero, sed lia stato estas tre serioza, kaj li ĝis nun estas senkonscia. Kvin trafoj — estas simple miraklo, ke estis neniu mortiga... Sidiĝu ĉi tien. Jen cindrujo, se vi deziras. Ĉu vi matenmanĝis? Mi povas ordoni alporti teon...

— Kaj ĉu vi mem matenmanĝis? — ridetis mi. Li konfuzite movis la manplaton laŭ nekonvene por lia aĝo maldensaj haroj.

— Mi vespermanĝis je la kvara matene, do tion tute eblas opinii matenmanĝo.

— Kaj mi manĝetis en la avio. Do, kia estas motivo?

— Esence, la motivo mankas.

A ha, pensis mi.

— Komence ni opiniis, ke tio estas ia stranga rabo, sed du horojn post la afero la teko de la patriarko estis trovita sur strato, sub arbustoj de Moskva bulvardo.

— Ĉu ĝi estis malfermita?

— Jes, sed, juĝante laŭ ĝia aspekto, oni nenion prenis el ĝi. Kvankam oni fosis en ĝi, kaj sur unu el la paperoj ni trovis spuron de etfingro. La teko estis forĵetita, kvazaŭ dum kurado aŭ el aŭto, parto de la paperoj elfalis sur la teron.

— Kio entute estas en la teko?

— Nenio alloga por rabistoj. Parto de manuskripto, super kiu laboras la patriarko. Personaj dosieroj de aspirantoj al liberiĝanta posteno de estro de laboratorio de etika memagordado ĉe la patriarkejo — la antaŭan labestron oni elektis deputito de Dumo. Almanako de skandinavaj sagaoj, adaptitaj por infanoj, en traduko de Ule Vanganen — la sekretario diris, ke la patriarko aĉetis la almanakon hieraŭ tage, kiel donaco por la nepo. Financa raporto de sakristiano...

— Eble, la rabistoj opiniis, ke tie estas io pli valora, kaj konvinkiĝinte pri sia eraro, forigis la krimpruvaĵon.

— Tio estas la sola, kio venas en la kapon. Sed kiu en normala mensostato povus imagi, ke la patriarko portas en la teko briliantojn aŭ narkotaĵojn?

— Eble, la rabo estas nur maskigo de politika ago? — demandis mi. Usolcev kuntiris la ŝultrojn kaj respondis:

— Rare sentalenta maskigo.

— Sed eble iu estis ne en normala mensostato?

La majoro silentis iom kun foresta aspekto.

— Tiun replikon, sinjoro kolonelo, tian plursignifan kaj misteran, mi opinias kaŭzita de tiu informo, kiun vi, verŝajne, disponas, sed mi — ne. Nenion al vi mi povas respondi.

— Sinjoro majoro, vi komprenis min malĝuste! — diris mi, kaj pensis: kia ofendiĝema li estas. — Mi nur intencis informiĝi, ĉu ne okazis en la urbo lastatempe iaj aliaj, malpli gravaj incidentoj, ligitaj kun neklarigebla vandalismo, neprovokita agreso kaj tiel plu. Eble, simple agis maniulo!

Usolcev dum kelkaj sekundoj esploreme rigardis al mia vizaĝo, kaj poste subite larĝe ekridetis, kvazaŭ petante pardonon pro la eksplodo. Kaj mi konfuzite pensis, ke, savu min dio, li povis taksi miajn vortojn pri neprovokita agreso kiel aludon al sia propra konduto. Mi tute ne deziris lin ofendi. Li plaĉis al mi.

— En mian kapon tio ne venis, — konfesis li, — sed, verŝajne, tial, ke mi precize scias, ke tiaj incidentoj en la urbo ne okazis. Kio koncernas maniulon, do... unue, en nia okazo ili estas du, kio estas rarega okazo — ke du maniuloj agas kune. Due, la afero estis ne impulsa, sed preparita. De la patriarkejo ĝis la hejmo de la patriarko estas malpli ol duonhoro da paŝado, kaj dum bona vetero la patriarko, nature, ne uzis aŭton. La atenco estis farita en la plej oportuna por tio loko, en ĝardeneto, limanta loĝejan kvartalon, kie troviĝas la hejmo de la patriarko — tie estas malpli hele kaj estas malpli da homoj, ol ie ajn sur la itinero de la patriarkejo ĝis la hejmo; kaj la maniuloj evidente jam observis, kiel iradas la patriarko kaj kien. Ankaŭ lokiĝis ili ne en hazarda maniero, kaj tio signifas, ke ili evidente estas profesiuloj, almenaŭ — unu el ili.

Kun tiuj vortoj Usolcev ekstaris; alveninte la tablon, li prenis unu el paperoj kaj alportis al mi. Tio estis rekonstruita laŭ depozicioj de nemultaj atestantoj skemo — kiu kiel staris, kiu kiel moviĝis; per ruĝaj streketoj estis markitaj linioj de pafoj — da ili estis ok; per ruĝaj krucetoj estis markitaj lokoj, kie estis la patriarko en momentoj de trafoj, da ili estis kvin; li ankoraŭ penis kuri, poste rampis, kaj per dika ruĝa rondeto estis markita loko, kie li haltis. Mi rigardis, kaj tuta bildo de tiu tri- aŭ kvarsekunda batalo de unu senarma kun du armitaj homoj pli klare ol la realo staris antaŭ miaj okuloj; la dentoj knaris pro kompato al li kaj pro malamo al ili.

«Trovu ilin kaj mortigu».

Jes, ili tre ĝuste staris. Post la unua pafo la patriarko ekkuris — rekte al la dua, kaj tuj trafis al la kuglo, truinta la dekstran pulmon.

Sed pafis ili ne tre bone. Banditoj, jes, sed ne teroristoj-profesiuloj. Vere, tio pli similas al rabatako, ol al terorisma ago.

Se oni volus lin murdi, ili murdus lin, komprenis mi. Jes, ili povis pensi, ke li estis morta, sed neniu al ili malhelpis, neniu fortimigis, ili disponis pli ol sekundojn; se ilia celo estus ĝuste murdo, ĉiu el ili povus fari kelkajn paŝojn kaj finmurdi la kuŝantan per tuŝa pafo.

Do, la celo estis rabo.

Sed, se ili bezonis la tekon, por kio necesis tia pafado? Sufiĉus aliri, kontuzi, elŝiri... simple aspergi ion en la vizaĝon, kapti la tekon kaj fuĝi!

Kaj krome, kion do ili, vere, atendis trovi en la teko de la patriarko de komunistoj, strikte, kvankam ne tiom fervore, kiel kristismaj monaĥoj, sekvantaj principon de neakirado?

Do, ankaŭ ne rabo.

Ĉu kruele, sed ne ĝismorte, kripligi, sed ŝajnigi rabon, por nin impliki?

Sed Usolcev pravas, ŝajnigi eblus pli bone — ĵeti la tekon ne al arbustoj je du paŝoj de la loko de la atenco, sed ekzemple, en Volgon, metinte internen du ŝtonojn — kaj neniu neniam ĝin trovus.

Sed eble ili bezonis ĝuste la paperojn? Ili informiĝis, eksciis ion — kaj forĵetis, kiel rubaĵon. Sed kion? Ĉu la financan raporton? Ĉu detalojn de biografio de iu kandidato al labestro? Nekompreneble...

Necesas skrupule analizi ĉiujn paperojn.

— Ĉu balistika ekspertizo? — demandis mi.

— «Walter» kaj «Makarov». Du kugloj trafis al arboj, unu al muro de malproksima kontraŭa domo. Pri la «Walter» estas nenio sciata; sed el la «Makarov» oni antaŭ tri jaroj pafis al enkasigisto en Igarko. La pafinto estas en prizono, mi mendis lian dosieron.

— Kio pri la fingrospuro?

— Sur la paperoj kaj sur la teko, certe, estas amaso da fingrospuroj, sed ĉiuj apartenas al laborantoj de la patriarkejo, precipe al la patriarko mem. Kaj estas unu neidentigita spuro. Sur la paperujo kun personaj dosieroj. Sed ne ŝajnas, ke ĝin oni malfermis — pli verŝajne, la tekon oni trarigardis, serĉante ion alian. Trarigardis homo en gantoj, evidente, li ankaŭ la tekon kaptis — kaj la dua, juĝante laŭ siaspeca impeta malklareco de la fingrospuro, simple forpuŝis la paperujon for de si, kvazaŭ incitite, jen tiel, — Usolcev montris per gesto, — per eĝo de la manplato, kaj per malgranda fingro hazarde tuŝis, li eĉ povis mem ne rimarki tion.

— Do, ŝajne, ili tamen atendis trovi en la teko ĉu kolieron de Marie-Antoinette, ĉu Kohinoor-on — sed, trafinte pacan burokrataĵon, incitite forĵetis ĝin, ĉu?

— Ĝuste tiel. En nia banko tiaj fingrospuroj mankas. La operatoro nun laboras kun la Informa Reto.

— Ĉu iu vidis la atakintojn?

— Oni vidis, kiel du uloj elkuris el la ĝardeneto tuj post la pafado kaj malaperis malantaŭ angulo, kaj tie aŭdigis bruo de forveturanta aŭto. La aŭton vidis, ŝajne, neniu.

— Ĉu iliajn vizaĝojn?

— Ni faris fotorobotojn por ambaŭ. Sed tre malbonkvalitaj — ja estis nokto. Ni iru al la komputilo.

La unua vizaĝo, aperinta sur la ekrano, sufiĉe krude skizita per ne tute ligantaj inter si grupoj de trajtoj, nenion al mi rememorigis. Sed la dua...

Tiu vasta plata muzelo... Tiu nobla stako de grizaj, konvenaj al iu genia akademiano, kuspitaj haroj... Mia koro puŝiĝis en la gorĝon, mi eĉ frapis mian genuon per la mano pro antaŭsento de sukceso.

— Provu, — penante paroli trankvile, proponis mi, — mendu en la datumbanko de la Informa Reto portreton de Beĉjo Cin kaj komparu per identigilo.

— Beĉjo Cin? — redemandis Usolcev.

— Jes. Laŭ mi, neniu en la mondo scias lian patronomon. Ekstremokaze — B. L. Cin.

— Ĉu malnova amiko? — informiĝis Usolcev, dum liaj fingroj flugis super la klavaro.

— Ne ekskludeblas.

La vizaĝo sur la ekrano duoniĝis kaj moviĝis maldekstren, kaj dekstre aperis la portreto de Beĉjo. En maldekstra supra angulo ekbatiĝis ciferoj, la identigilo antaŭ niaj okuloj taksis probablon de koincido; jen aperis «96.30», sed mi eĉ sen tio sentis: li, li! — same, verŝajne, sentas ĉashundo, kaptinta spuron. Granda, solida, tre vireca — el vidpunkto de modernaj Pasifajoj, sopirantaj virbovojn, iomete straba; kaj tiu eterna oblikva kaj multesignifa rideto, tuŝanta la lipojn preskaŭ post ĉiu kun peno dirita mallerta frazo: ja mi kaj vi komprenas, pri kio temas, sed por kio inici pri tio ĉirkaŭantajn stultulojn — siaspeca siberia Luca Brazzi; naskiĝis en Vladivostoko, la karieron komencis kiel elpelisto en mondfamaj amuzejoj de Hanti-Mansijsko, samtie li trafis en vidkampon de kurieroj de Tonkina narkot-klano; kaj kiam ni kun Ĉiniaj kaj Indoneziaj kolegoj estis ekstermantaj la klanon, unuafoje trafis ankaŭ sub mian rigardon.

— Li! — ravite ekkriis Usolcev. — Je Dio! Naŭdek ses kaj tri — li!

Furioza, avida detektiva ĝojo tiel bolis en mi, ke, mi timas, mi ne sukcesis deteni min de ioma afektado — kroĉinte la manojn sur la brusto, mi apogiĝis je dorso de la fotelo kaj diris:

— Nu, cetero ja estas afero de teĥniko, ĉu ne?

Ĉio fariĝis ridinde simpla. Unuafoje en tiu ĉi afero. Post kvardek minutoj pri tio, ke stevardino observas en la kvina salono homon, similan al la elmetita sur la ekranon portreto, oni informis nin el avio, proksimiĝanta al Sud-Saĥalinsko. Kaj tiu avio iris el Simbirsko, de ni. Beĉjo fuĝaĉis.

En la kaso de la flughaveno — la kasisto eĉ ne sukcesis ŝanĝiĝi — oni diris, ke la homo el montrita foto aĉetis bileton nur kvardek minutojn antaŭ la ekflugo. Tio okazis preskaŭ post kvin horoj post la buĉado de la patriarko. Kial Beĉjo tiel prokrastis? Kie estas la dua?

Ne gravas, baldaŭ ni ĉion ekscios. Baldaŭ, baldaŭ, baldaŭ! Mi tremis. Tio estas ne kompatinda Kislenko, ies «peono». Tio estas vera fiulo, kaj el li ni elskuos ĉion.

Tiu homo, diris la kasisto, ion timis. Retrorigardadis kaj ŝrumpis; tia granda, solida, sed ĉiam kvazaŭ penis malplialtiĝi. Kaj kiam li iris de la kaso al enŝipiĝo, tenis sin en denso de homamaso: kutime homoj, trafintaj en vicon al la turnopordo lastaj, plu restas lastaj, sed tiu ĉiam penis trapuŝiĝi tien, kie li estus nevidebla en kaĉo, ĝuste tial mi rimarkis...

Timis. Ĉu nin timis? Aŭ ili ĉi tie havas proprajn revenĝojn?

Baldaŭ ni ĉion ekscios. Baldaŭ, baldaŭ!

Beĉjon oni prenis diligente kaj sen fuŝoj. Li sidiĝis en taksion, ordonis veturi al la haveno — ĉu en Japanion intencis veturi? ricevos vi Japanion, ricevos tutajn Filipinojn kaj Nangŝacundaon aldone! — kaj iomete malstreĉiĝis. Oni timis, ke li plu estas armita kaj povas pro timo komenci pafi, tial oni decidis preni lin malproksime de homoj. Bariero, baranta la ŝoseon, estis mallevita, la ŝoforo haltigis la aŭton, kaj el malantaŭ ĉirkaŭantaj la vojon buntaj reklamaj ŝildoj — «Kun akvopulmo — al Monerono!», «Sur jaĥtoj de Parfenov vi ne timos ajnan malbonan veteron!», «Mi transnaĝis Laperuzan golfon — kaj ĉu vi?» — kvazaŭ el sub tero elsaltis kvar knaboj kun pistoloj, celitaj al la kapo de Beĉjo tra fenestroj de la taksio. Beĉjo jam ne penis rezisti, nur ĝibetiĝis lace — kaj mem eliris.

Armilojn ĉe li oni ne trovis.

Malpli ol horon post veno al Sud-Saĥalinsko Beĉjo jam estis sur rea vojo ĉi tien, al ni. En mankatenoj. Nun eblis ĉu maten-, ĉu tagmanĝi.

— Atestantojn ĉi tien, — diris mi, jam tenante kuleron en la mano.

3

— Saluton, Beĉjo, — diris mi. — Kiom da jaroj ni ne intervidiĝis!

— Mi preferus samtiom plu ne intervidiĝi, — morne ŝercis la rabisto responde.

— Sidiĝu. Jen majoro Usolcev, nomu lin Mateo Serafimoviĉ. Li senpere okupiĝos pri vi. Vi lin ankoraŭ ne konas.

— Tre agrable, — diris Beĉjo kaj oblikve subridis: ja ni komprenas, ke ne tre, sed ne estas senco paroli pri evidenta.

— Sed unue mi vin pridemandos. Kiel malnova amiko.

— Demandu...

Mi paŭzis. Li estis ia indiferenta, ia stranga.

— Kion do vi faris, Beĉjo. Pro la Tonkinaj narkotaĵoj vi sidis en prizono, punon pro la rabo de la diamanta transporto vi feliĉe evitis — do nun por kolekto vi bezonis malsekan aferon, ĉu?

— Mi ne komprenas, pri kio estas flustro, ĉefo.

Mi premis klavon de komputilo — sur la ekrano aperis la fotoroboto de Beĉjo.

— Ĉu vi rekonas?

— Rekoni estas via afero...

— Bone, rekonu la atestantoj...

Ĉiuj kvin atestantoj, laŭ kies vortoj oni kompilis la fotoroboton, praktike senhezite montris al Cin, perdiĝinta inter ses laborantoj de la polica administrejo, proksimume similaj al Beĉjo laŭ aspekto kaj kompleksio.

— Nu?

— Vi al mi rigardas — tial ili al mi montras.

— Forflugis vi, Beĉjo, de ĉi tie, la kasisto vin rekonis.

— Ja mi tion ne kaŝas...

Mi movis rigardon al modaj ŝuoj de Beĉjo. La detektivoj skizis ilin jam en la gravitavio.

— Bonegajn vi havas ŝuojn, — mi ŝovis al la nazo de Cin foton de spuro el grundo de la ĝardeneto, kie okazis la atenco. — La bildo, vidu, estas precize kiel malantaŭ la arbusto, kie kaŝiĝis la murdinto.

Beĉjo tute ekenuis. Pretere rigardis la spuron, mallevis la okulojn. Kiam li ekparolis, en la voĉo estis fiera senespero — mi mortas, sed ne kapitulacas.

— Kia murdinto? Ne komprenas mi vin... Kaj la ŝuojn mi en ĉi-tiea magazeno aĉetis, antaŭ kelkaj tagoj. Tie malantaŭ tablo staris eble cent skatoloj.

— Mensogas vi, Beĉjo. La ŝuoj estas Ŝanĥajaj, modelaj, ĉi tie oni tiajn eĉ ne vidis.

Li jam ne trovis, kion respondi. Rigardis al la planko kaj malespere tristis.

— Nu, bone. Tri horoj da flugado, kiel mi vidas, ne sufiĉis por vi. Sidu nun en ĉelo, ankoraŭ tri horojn pensu, — mi ŝajnigis, ke etendas la fingron al butono de voko de eskorto.

— Sed ĉu la ordonilon vi, pardonu, havas? — malgaje demandis li.

— Ĉu vi min stultulo opinias? Por unutaga aresto necesas nenia ordonilo.

— Kaj poste? — singardeme demandis Beĉjo. Ia stranga estis tiu singardemo. Eĉ timemo.

— Kaj poste, — inspirite sendis mi provan balonon, — se ni ne sukcesos sincere konversacii, mi vin liberigos.

Kaj tiam li tute montris sian malfortecon. Palpebrumis. Glutis. Vazomotora reago, tio estas malfeliĉo de ĉiuj Cin-oj en la mondo.

— Ĉu rekte ĉi tie?

Li timis eliri sur straton.

Li trafis en iun kaĉon. Kaj la murdon li ne volis agnoski, kaj liberiĝi li ĉi tie, en Simbirsko, same ne deziris. Li estis fuĝanta evidente ne de ni.

— Sed kie do? — facilanime demandis mi.

— Kie vi min kaptis, tien veturigu, — kun senespera arogo balbutis li. — Ĉu mi duan fojon malŝparu monon por bileto? Mia mono estas ne fiska...

— Nu, vidu, hodiaŭ vi estas ia speciale stulta, — respondis mi. — Interalie, kion vi intencis fari en Saĥalino?

— Al Monerono kun akvopulmo! — ploreme elkriis li.

— Jes, oni diras, ke tie estas bele... Grotoj... Kion do fari. Se ni prenis vin vane — la polican gravitavion ni certe ne pelos tien ankoraŭfoje, sed laŭ justo mi kaj majoro donos al vi monon por bileto. Kaj la ceteron vi faru mem. Kaj al la flughaveno iru mem, kaj en la kason — mem...

Li morne silentis. Ho, kiel li enuis, kiel li timis!

Kaj tiam faris malfortaĵon mi. Mensogis. Tre malofte mi tiajn rimedojn uzas — tio estas krude, al la afero, finkonte, pli probable povas malutili, ol helpi, kaj estas eĉ iel malsporte. Ĉiam ia malagrabla reziduo restas en la animo. Kvazaŭ mi min mem, per propra volo, egaligas kun krimularo. Sed Beĉjo laŭlitere mem min instigis. Li jam maturiĝis, necesis nur premi iomete. Se malsukcese — li simple kraĉos al mi, kiel al mensoganto kaj provokanto, kaj estos prava, kaj mi ricevos laŭmerite. Kaj mi devos vere liberigi lin sur straton, kien li tiom maldeziras — kaj, verŝajne, maldeziras ne senkaŭze; do estos pli bone lin gardi de tiu strato almenaŭ tiel. Mi vokis eskortiston. Kaj Usolcev jam mordis la lipon, kun ĉagreno kaj nekompreno strabante miaflanken. Kaj Cin jam ekstaris, ĝibetiĝante, kaj turniĝis al la pordo, por iri. Kaj tiam mi fideme diris al lia dorso:

— Sed, Beĉjo, ja ankaŭ la patriarko vin rekonis.

Li fulmorapide turnis sin al mi.

— Do ĉu li estas viva?

Usolcev ne detenis sin — ekridegis kaj eĉ plaŭdis per ambaŭ manoj je siaj femuroj. Beĉjo konsternite gapis lin, poste denove min; lia larĝa vizaĝo iĝis ruĝa.

— Viva, Beĉjo, viva. Honestan vorton. Kial do vi vin tiel timigas? Ne estas sur vi malseka afero. Residiĝu ĉi tien, kaj ni konversaciu sincere.

Li decideme paŝis malantaŭen. Per rigardo mi forsendis la eskortiston.

— Kaj se sincere, — diris li, serioze emociante, — se sincere... Li ja ĉion mensogas! Demagogo! Kantas dolĉajn kantojn, ĉiujn kun ĉiuj kvazaŭ pacigi penas — sed mem personan potencon deziras, diktaturon! Jen, diras, mi estas la plej bona kaj plej ĝusta, sen mi vi nenien venos. Obeu min! Kaj por mi tio estas simple neelteneble, ja mi mem en la juneco interesiĝis pri komunismo, preskaŭ faris voton... Ĝustetempe komprenis, ke ĉio ĉi estas mensogo, simple oni jen tiel stultigas la popolon.

Mi apogiĝis je dorso de la seĝo. Mi estis ŝokita: kion ajn mi atendis, sed ne tion. Kvazaŭ araneo subite ekkokerikis el sia araneaĵo.

— Kaj tiu teko? — bolis Beĉjo. Li ne ludis, ne ŝajnigis — senteblis, ke li jam ne povas sin deteni kaj parolas li pri dolora, pri profunda, pri tio, pri kio li eĉ ne havis, al kiu konfesi ĝis nun. — Mi neniel povis kompreni, por kio li ĉiam kun la teko iras. Sed antaŭ tri tagoj kvazaŭ ia revelacio al mi venis: tie ja estas mono, valoraĵoj. Suĉas, ĉantaĝas li ĉiutage el senrangaj komunistoj — kvazaŭ monoferojn ĉiaspecajn, por bezonoj, por fondusoj sciencaj kaj ĉiaj programoj... kaj mem kaŝe, vespere, kiam ĉiuj foriras, hejmen transportas! Kaj tie — ĉu sub pomarbon ĝis pli bonaj tagoj, aŭ en Svision iel transsendas, por okazo de eksterlandaj afervojaĝoj...

— Beĉjo, — diris mi, iomete rekonsciiĝinte. Mi rigardis al Usolcev: li same sidis konsternita. — Beĉjo, amiko, ĉu vi ne freneziĝis? De kie vi tiujn vortojn prenis: demagogo, diktaturo, senrangaj komunistoj... eksterlandaj afervojaĝoj... Kiu al vi tion diris?

— Kredu mian vorton, — konvinkite respondis tiu. — Tiel estas. Mi mem komprenis.

— Kaj kiam do vi tion komprenis?

— Pensi ja mi delonge komencis... Mi jam dum semajno estas ĉi tie. Sed antaŭ tri tagoj, mi diras, kvazaŭ revelacio venis. Kaj tuj, sciu, faciliĝis mia animo, kvazaŭ la tuta mondo iĝis travidebla kaj komprenebla. Jen, pensas mi, la patriarko, sur la tuta tero estimata homo, instrui ĉiujn strebas — kaj estas sama porko, pli malbona, ol ni, pekuloj!

— A ha. Nu, kaj kiajn valoraĵojn vi trovis en la teko?

— Tie okazis miso, — kun ĉagreno konfesis Cin. — Ĝuste en tiu vespero li nur paperojn portis. Ĝuste tial mi enkaĉiĝis.

— Mi ne komprenis, — diris mi. — Kie enkaĉiĝis? En kion enkaĉiĝis?

— Ja kun miaj amikoj, — sen deziro diris Beĉjo. — Ja kiel ĉio okazis? Mi jam tiom estis certa, ke persvadis unu amikon kune okupiĝi... Sola mi timis, ne kredis mi, ke la patriarko vere sen gardo iradas. Kaj mi ne nur la tekon bezonis, mi puni lin volis! Eble, ne ĝismorte, tio kiel Dio al li donos, sed — laŭmerite! Kaj la amiko kraĉis al mia ideologio, certe, li bezonis materion. Unuvorte, mensogis mi multe, por lin interesi — kaj tielaĵojn ĉe ni oni ne pardonas...

Jes. Se li tiam mensogis kun sama konvinkita aspekto, kiel nun — kiu ajn al li kredus.

— Kaj kie do estas nun via amiko?

— Li, kiam vidis, ke ni prenis malplenaĵon, — bestiiĝis. La aŭton mi stiris, kaj li pistolon al mia flanko ŝovis: turnu, diras, tien, kie vi al mi mensogis, ni pensos, kion fari kun vi. Kaj venus al mi fino, se mi ne elturniĝis. Jam ni alveturis al lia kompanio, jam el la aŭto eliris — frapis mi apud la domo lin je la verto, kaj ekkuris. Nun, mi pensas, ili min serĉas ne malpli, ol vi...

— Kian do kompanion vi ĉi tie havas? — ne detenis sin Usolcev. Mi komprenis lian malpaciencon — lin pleje maltrankviligis aferoj de lia distrikto, kaj informo pri tio, ke sub lia nazo ekzistas tuta krima grupo, evidente frenezigis lin. Mi miras pri lia pacienco, li sen tio tro longe toleris.

Beĉjo palpebrumis. Oblikve rigardis al Usolcev.

— Mi verdire mem malbone scias, — singarde diris li. — Mi ĉi tien sola alflugis, pensis ripozi iomete. Ĉi tie ja estas komunistoj, beateco... Kaj amikon tiun mi sur strato renkontis. Tio estas lia kompanio.

De iu malbona penso forkondukis min la turno de la konversacio. La kompanio — tio estas, sendube, grava, tre grava, sed io multe pli grava moviĝetis en la cerbo kaj dissolviĝis. Restis malkvieto.

— Vi, Beĉjo, ne nebuligu!

— Dum jarcento mi ne vidu liberon, se mi mensogas, sinjoro majoro!

— Adreso?

— En Iŝeevko tio estas. Pana strato, domo tridek ses. Tia duetaĝa palaceto, apartenas al Mokeev, vendisto de legomoj. Li ja vere estas vendisto, sed ne legomojn li vendas.

— Sed kion?

— Ĉion poiome. Precipe, ŝajne, narkotaĵojn.

Ĉu ne tro facile li ilin ĉiujn perfidas? Ne, li per niaj manoj esperas forigi ilin kaj tiel sekurigi sin — tiel okazas. Kio do al mi ŝajnis tia malbona?

— Ĉu skemon de la domo vi desegnos?

— Nur vi min ne menciu, se kun ili konversacios.

— Pri kio vi parolas, Beĉjo.

— Por mi — pri la plej grava. Sinjoron kolonelon mi delonge konas, li estas homo honesta, kaj siajn ne endanĝerigas. Sed kun vi mi, pardonu, ankoraŭ ne havis aferojn...

— Ĉu vi jam vin opinias «nia»? — subridis Usolcev.

— Kunlaborado estas utila afero. Ni estas por paca kunekzistado de du sistemoj.

La majoro denove konsterniĝis.

— Kio? De kiaj sistemoj?

Turnante en la manoj krajonon kaj desegnonte, Cin svingis la manon.

— Tio estas el mia juneco komunista, vi ne komprenos. Jen tie, do, estas perono...

Usolcev demande rigardis al mi. Mi kuntiris la ŝultrojn. Kiajn sensencaĵojn hodiaŭ Beĉjo diras...

— De tiu flanko en la unua etaĝo estas ses fenestroj, en la dua — kvar...

Certe, kaj en Iŝeevko kaj eĉ en Simbirsko mem establi bazon estas sprite kaj trafe. Estas multe da apartenantaj al la patriarkejo gastejoj, estas multe da privataj pensionoj — abundas pilgrimantoj, kiel nialandaj, tiel eksterlandaj; multas novicoj, venantaj por nur vorton interŝanĝi kun la patriarko antaŭ votoj; ne kalkuleblas ĵurnalistoj kaj sciencistoj, same kaj niaj, kaj el aliaj landoj... Estas facile perdiĝi.

Ne, ne pri tio mi pensis.

Beĉjo, mordante la langopinton, diligente desegnis.

Certe, neniun ni tie renkontos. Timante, ke ni trovos Beĉjon pli frue, kaj paroligos lin, ili, nature, devus jam delonge fuĝi, sendepende de tio, por kio ili kolektiĝis en tiu ĉi palaceto de Mokeev...

Ne, ne tio.

Beĉjo levis al mi kulpajn okulojn.

— Vi tie agu singarde, — diris li. — Ja tio estas bazo. Iam tie estas tri homoj, kaj iam — kvin...

Evidentiĝis, ke tie estis dek du. Kaj foriri ili neniel povis — ilin tenis varo, pri kiu Beĉjo eĉ ne aŭdis. En subteraĵo de la domo, kiu estis ne bazo, sed transita punkto, atendis transporton rekorda stoko de kruda heroino por Eŭropo; tian ne eblas transporti en valizo. Preparita kanalo kun eskorto, kun ĉiuj dokumentoj, kun sekurigoj, kun doganaj rabatoj devus ekfunkcii morgaŭ. Kiel tiuj homoj sakris Beĉjon, kiu enkaĉigis unu el ili en tiun stultan, vanan kaj tiel neatendite disvolviĝintan aferon! Kvankam, la frapito je la verto ne tre rakontis pri tio, kiel trompis lin Beĉjo — li ĝeniĝis aspekti kreteno...

Ĉion ĉi mi eksciis poste.

Ĉar la frapito estas registrita en neniu traŭmopunkto, en neniu malsanulejo de la urbo, do, plej probable, li estas en la domo — tiel rezonis mi kaj Usolcev. La domon diligente ĉirkaŭis Iŝeevkaj detektivoj kvaronhoron post kiam Beĉjo komencis paroli. Sed Usolcev ne povis pacienci kaj volis palpi mem. Observi la punkton dum tuta tago, du, tri, ŝajnis al li en tia situacio sensenca — kaj kio, se, krome, Beĉjo mensogis, kaj estas tie nenia bazo? — kaj tial neeltenebla. Tio estis lia afero — mi estis enketanta la katastrofon de «Carido», la atencon al la patriarko. Sed kiam, forte ĉagrenita pri si mem, ke antaŭ tio li eĉ ne aŭdis pri aktiva loka narkotvendisto, Usolcev diris:

— Nu, mi vokas mian grupon, — mi respondis:

— Ankaŭ mi.

— Sed vi por kio, Aleksandro Lvoviĉ?

Pro ekscito kaj malkvieto mi iĝis tro babilema:

— Vidu... plena stultulo mi estas nur kun virinoj. Kion oni al mi diras — al tio mi kredas. Sed ĉi tie al mi ŝajnas ia kaptilo, sed kia — mi neniel povas kompreni. Do, estas pli bone esti pli proksime al la afero.

Vesperiĝis, kiam du aŭtoj alveturis angulon de Pana strato kaj Dama avenuo, kie koncentriĝis preskaŭ ĉiuj plej bonaj en Iŝeevko allogaj por virinoj magazenoj, kaj, ne turniĝante al la Pana, haltis. Dum la veturo ni per radio sukcesis ricevi aldonajn informojn: Mokeev mem kun familio jam antaŭ semajno forveturis al kuracloko, lasinte hejme solan administranton; kaj du venintaj el Siberio nefamaj ĵurnalistoj luas lian mansardon. Ilia rondo de konatoj estas vasta. Ekde momento de establo de la observado el la domo neniu eliris kaj neniu en la domon eniris; ĉu estas iu interne — ne estas sciate.

— Tenu vin proksime al mi por ajna okazo, — korektante mian pistolingon sub la akselo, diris mi al Ramilo. Tiu meĥanike kapjesis, evidente ne tre bone aŭdante min; la okuloj brulas, la vangoj brulas — la unua serioza afero.

— Nu, kial vi mem risku? — duonflustre diris al mi estro de la grupo «Dobro» Igoro Sorokin. Kaj kun senĝena rekteco aldonis: — Ja vi aĝas preskaŭ kvardek, la reago estas jam ne tia bona...

Mi nur svingis la manon. Min kvazaŭ iu diablo pelis. Amoko.

Tiu operacio estis haste farata stultaĵo, de la komenco ĝis la fino. Kaj kvankam ni prenis ĉiujn, inklude la frapiton, inklude la varon — se ne helpus «Dobro», la gardantoj de la varo mortpafus duonon de la dekopo de Usolcev, aŭ eĉ pli. Mem ne sciante tion, Beĉjo sendis nin en vespan neston.

Kaj jen, kiam ni jam okupis poziciojn sub la fenestroj, kaj al pordaj sonoroj neniu respondis, kaj poste la administranto, kvazaŭ dorme, komencis nin demandi, kion ni bezonas, kaj informis, ke la mastro estas en vojaĝo, kaj honesta Usolcev svingis antaŭ lia nazo ordonilon pri traserĉo, kaj la unua kvinopo jam eniris la domon, mi subite komprenis, kia penso, kvazaŭ infano, neniel sukcesanta naskiĝi, turniĝis kaj puŝiĝis per kalkanoj en mia kapo.

Tio estis ne Beĉjo.

Kun mi parolis tiu sama diablo. Tiu sama mutacia viruso. Simple Kislenko, homo digna kaj bonkora, ne eltenis disduiĝon, sed krimulo Cin kunviviĝis kun la diablo facile; li eĉ ne komprenis, ke estas kaptita de la diablo. Ĉiuj intencoj kaj kutimoj de la diablo estis parencaj al li. Sed lian deliron pri trezoroj de senrangaj komunistoj kaj persona diktaturo de la patriarko diris el malluma abismo la sama buŝo, kiu sufloris al la murdinto de la grandprinco la deliron pri ruĝa flago kaj pri tio, ke la popolo malsatas.

Mi malvarmiĝis pro terura konjekto. Idioto, necesas urĝe veturi reen, enketadi Beĉjon ĝis senforteco: en kiu momento al li venis la revelacio, kie, kiu estis apude, kion ili manĝis, kion trinkis... Kaj tiam en la domo komenciĝis pafado.

Ramilo, kontrolanta najbaran kun la mia, angulan fenestron, ekimpetis al la perono de la domo. Knabaĉo, nazmukulo; al kamaradoj necesas helpi, farante dece tion, kio estas ordonita al vi, sed ne baraktante inter tio, kio estas ordonita al unu, alia, tria kamarado... Kun sovaĝa tinto frakasiĝis la fenestro — ne mia, la Ramila — kaj el la domo malsupren saltis, kruce dismetinte la brakojn sur fono de malheliĝanta ĉielo, armita homo.

Ramilo impetis reen. Iomete glitfalis sur rosa herbo. Rektiĝis momente, rapida kaj forta, kiel pantero, sed tia sendefende mola, preskaŭ likva, kompare kun morta dureco de metalo, kiu — mi tion sentis, sciis per la tuta haŭto — aŭ jam etendiĝis, aŭ jam estis etendiĝanta renkonte al li. Mi sukcesis pafi responde, sukcesis longe salti sur Ramilon; sukcesis per la kapo kaj la ŝultro faligi lin kaj forigi el tiu nevidebla, maldika kiel haro, rekta linio, sur kiu ĉi-sekunde tute ne devis troviĝi io viva.

Kaj ankoraŭ sukcesis pensi, treege stulte: jen kion sentas baloneto, kiam ĝin tuŝas brulanta cigaredstumpo. La mondo krevis.

4

Doloro estis tia...

Doloro.

Doloro.

Tia doloro, ke ŝajnis — ĝuste pro ĝi estas mallumo. Pro ĝi ne eblis moviĝi. Se ne estus tia doloro, mi povus moviĝi.

Speciale dolora estis spirado.

Denove en mallumo sub fermitaj, morte alkreskintaj al la okulgloboj, palpebroj baraktis senkapa ansero; ĝi ne povis eĉ pepi, eĉ aludi, kiel estas al ĝi malbone, dolore kaj terure — kaj nur senforte plaŭdis per larĝaj flugiloj laŭ tero, saltetante ĉe ĉiu plaŭdo; sed pri tio, ke ĝi forflugu el tiu ĉi terura, priverŝita per ĝia sango loko, ne eblis eĉ diri.

Ŝajne mi estas eta kaj malsana. Ĉu gripo? Ĉu varicelo? Mi ne memoras... Alta temperaturo, sendube. Tre alta temperaturo. Kaj doloro. Sed panjo estas apude. Tion mi sentas eĉ en mallumo. Ŝi estas apude kaj ion flustras karese. Do, ĉio estos bona. Mi saniĝos. Necesas nur pacienci, atendi. Panjo, tiel doloras... donu trinki... mi ne povas spiri, demetu de mi ŝtonon.

Plaŭd'-plaŭd' per la flugiloj...

Plaŭd'-plaŭd' per la palpebroj. En unua momento lumo ŝajnis al mi neelteneble hela.

En la ĉambro apenaŭ flagretis blua nokta lampo. Mi estis sternita; gutigilo estis enpikita en faldon de la kubuto, oksigena tubeto estis algluita al la supra lipo. Ĝuste el ĝi blovas rekte en la nazotruon io freŝa — tiel, ke eblas spiri, preskaŭ ne spirante. Apude estas ne panjo — Liza. Ŝi ĝibetiĝis. Ŝi preĝis. Mi aŭdis, kiel ŝi, kunpreminte la pugnetojn, simple postulas ion de sankta Pantelejmono kaj de iu Ksenia... Ridinda. Sub la okuloj ŝi havas makulojn, bluajn, kiel la nokta lampo. Verŝajne, ŝi tiel jam longe sidadas.

Mi movetis la lipojn kaj eksiblis. Ŝi vigliĝis.

— Saĉjo!

Mi denove eksiblis.

— Al vi estas malutile paroli! Saĉjo, kara, mi petas — kuŝu trankvile! Ĉio jam estas bona! Necesas nur pacienci...

Mi eksiblis.

— Kion vi deziras, Saĉjo? Kion mi faru? Ĉu la kusenon korektu? Aŭ vi pisi bezonas? Se jes — palpebrumu!

— Pardonu, — siblis mi.

Larmoj verŝis el ŝiaj okuloj.

— Pardonu, — por fidindeco ripetis mi.

Pardonu pro tio, ke sub tiuj damnitaj fenestroj mi pri vi eĉ ne rememoris. Mi ne scias, kiel tio povis okazi. Mi eĉ ne pensis, kiel vi vivos sen mi. Eĉ ne pensis pri devo antaŭ Paŭlinjo, antaŭ vi... antaŭ Stanjo, kiun vi ne konas, sed kun kiu tamen parencas... ŝi ne ŝatas tiun vorton, sed dum mi estas necesa al ŝi, mi havas devon antaŭ ŝi, kun tio ne eblas ion fari... Mi pensis nur pri fremda knabo — tie, en Otuzo, kie al mi kun vi kaj Paŭlinjo estis tiel bone, li kun brilantaj okuloj ravite aŭskultis sur vespera verando, sub steloj, inter vitoj, miajn rakontojn...

Ĉion ĉi mi nun neniel kapablis diri.

— Ksenia... kiu? — siblis mi.

Ŝi ridetis, glatigis mian manon, korektis la kovrilon...

— Ĉu vi aŭdis, jes? Kiel mirakle! Vi tute rekonsciiĝis, kara! Tio estis unu tre digna virino, al vi ŝi plaĉus. Sankta Ksenia Peterburga. Ŝia edzo subite mortis, sen eŭkaristio, kaj, sekve, ne povis trafi en la paradizon; sed ŝi, por eltiri lin el la infero, vestiĝis en lian vestaĵon, kaj diris, ke mortis ŝi, Ksenia, tutan havaĵon ŝi disdonis al malriĉuloj, kaj ankoraŭ longe vivis sanktan vivon kvazaŭ anstataŭ li. Ŝi estas entombigita en nia Smolenska tombejo, proksime de nia hejmo. Ĉu vi deziras — ni tien venu poste kune?

— Ŝi estas... kontraŭ kio? — demandis mi, kaj tuj komprenis, ke malbone diris — kvazaŭ temis pri tablojdo. Sed vorton ne eblas rekapti.

— Por sano, por geedza paco...

— Kaj Pantelejmono?

Ŝi kaj ridis, kaj ploris.

— Saĉjo, nu tio ja estas ne kabineto de ministroj! Unu pri energio, alia pri transporto... Ili simple helpas en malfeliĉo — kaj cetero dependas de tio, kun kiu plej bone kreiĝos rilatoj. Jen mi, ekzemple, kun Ksenjo sentas plej facile, plej konfide...

Malantaŭ la pordo de la ĉambro aŭdiĝis bruo. Abruptaj ekkrioj. La voĉoj estis virinaj. La pordo kun bruego, neeltenebla en silento kaj doloro, malfermiĝis.

— Malpermesite, ĉe li jam estas!.. — kriis vartistino, penante laŭlitere barikadi la pordon per si, kaj eksilentis, konsternite rigardante al ni. Mi eĉ ne sukcesis ekscii, kio ĉe mi, laŭ ŝia opinio, jam estas. Kun mordita lipo, kun senhelpe malfermitaj, tuj blindiĝintaj post lumo okuloj, deŝovinte la vartistinon per la ŝultro, en la ĉambron penetris Stanjo.

Liza malrapide leviĝis.

Estiĝis silento.

Facile blovetis en la nazotruon strieto de freŝa aero; ŝajnis, ĝi iomete susuras. Kaj la koro ekbatis, kiel boksisto en trejnan piron — jen kelkaj sovaĝaj sinsekvaj batoj, jen paŭzo.

— Nu jen, — siblis mi.

Panjo, donu al mi trinki...

— Se vi renkontiĝis — do, mi mortos.

Ili staris apude. Kaj, kvankam ili tute ne similis, al mi ŝajnis, ke ĉio duobliĝas en miaj okuloj. Tio rememorigis kombinitan filmon — okazas tio en malbongustaj kinokomedioj: unu saman aktoron, ekzemple, oni filmas kiel du fratojn-ĝemelojn, kaj ĉiuj konfuziĝas, ne povas ion ajn kompreni, skandalas foje, kaj tiel ĝis la fino mem. La fratoj renkontiĝas en unu sceno, manpremas unu la alian kaj ridegas.

Ĉi tie neniu ridegis.

— Tio estas Elizabeta Nikolavna, — siblis mi, — mia edzino. Tio estas Stanislava Solomonovna... same mia edzino.

— Pa-pardonu... — per tintaĉa, tute fremda voĉo elpremis Stanjo, abrupte turniĝis, kaj, tamburinte mallongan fraparon per kalkanumoj laŭ kahela planko, elkuris el la ĉambro. Dum iu momento Liza, malferminte la buŝon en sia infaneca konsterno, rigardis post ŝi. Poste denove movis rigardon al mi. Ŝiaj lipoj ektremis. Mi ankoraŭ sukcesis vidi, kiel ŝi impetis preter la ŝtoniĝinta vartistino post Stanjo.

Rekonsciiĝis mi en la reanimiga sekcio. Doloro estis ĉie.

Plaŭd'-plaŭd' per la flugiloj...

Mi ne deziris malfermi la okulojn. Liza estis apude, mi aŭdis. Do, ĉio estas bona. Dum mi silentas, dum kuŝas kun fermitaj okuloj, ŝi estos ĉi tie. Apenaŭ aŭdeble, kante, sinforgese, ŝi flustris ion sian... Ĉu akateston? Jes, akateston.

— ...Kiel malforta senhelpa infano naskiĝis mi en la mondon, sed Via Anĝelo etendis helajn flugilojn, gardante mian lulilon. De tiam amo Via brilas sur ĉiuj vojoj miaj, mirakle kondukante min al lumo de eterno...

Mi aĝis kvin jarojn.

— ...Ho Dio, kiel bone estas gasti ĉe Vi. La tuta naturo mistere flustras; ĝi tuta plenas je kareso, birdoj kaj bestoj portas sigelon de Via amo. Benita estas patrino-tero kun ĝia rapide velkanta belo, vekanta sopiron pri la eterna patrujo...

Ŝia voĉeto estis laca, raŭketa. Verŝajne, ŝi multe ploris.

— ...En luna lumo kaj en najtingala kanto staras valoj kaj arbaroj en siaj neĝoblankaj nuptaj vestaĵoj. La tuta tero estas Via fianĉino, ĝi atendas la Eternan Fianĉon. Se Vi tiel vestas herbon, do kiel Vi transformos nin en venonta renaskiĝo, kiel heliĝos la korpoj, kiel ekbrilos la animoj! Gloron al Vi, bruliginta antaŭe helan lumon de eterna vivo! Gloron al Vi pro espero de senmorta ideala eterna belo! Gloron al Vi, ho Dio, pro ĉio por ĉiam!

Mi aĝis kvin jarojn, kiam somere, en nia apud-Moskva bieno, mi vagis en malĝusta horo al mastruma korto. Kion mi estis serĉanta, je kio estis ludanta, fantaziante en soleco — mi ne memoras. Ne gravas. En la memoro restis nur la ansero.

— ...Ne timigas vivaj tempestoj al tiu, en kies koro brilas lucerno de Via fajro. Ĉirkaŭe estas malbona vetero kaj mallumo, teruro kaj hurlo de vento. Sed en lia animo estas silento kaj lumo. Tie estas Kristo!

Ĉu ĝi estis destinita al nia tablo, aŭ al laboristoj — tion mi same ne scias. Ĝi kuŝis sur tero; la sango jam ne fluis el absurda kolstumpo — kaj mi, etulo, eĉ ne komprenis komence, kio al ĝi okazis, al la giganta blanka belulo, kaj kie estas ĝia kapo. Sed ĝi ankoraŭ martelis per la flugiloj, kaj la flugiloj estis tiaj potencaj, tiaj larĝaj, ŝajnis, sur ili eblis facile leviĝi eĉ ĝis la suno. Sed ĝi jam nur iomete saltetis, kiam la larĝaj, jam kovritaj de polvo, jam malpurigitaj de tero kaj sango aloj batis teron. Ĝi senmoviĝis kiel senforta amaso, kvazaŭ prepariĝante, koncentriĝante, poste malespere, per ĉiuj fortoj: plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'!

— Kiel proksima Vi estas en tagoj de malsano. Vi mem venas al malsanuloj. Vi mem kliniĝas ĉe sufera lito kaj la koro parolas kun Vi. Vi per paco prilumas animon dum malfacilaj malfeliĉoj kaj suferoj, Vi sendas neatenditan helpon. Vi konsolas, Vi estas amo postulanta kaj savanta, al Vi ni kantas: Haleluja!

Mi longe, kvazaŭ sorĉita, staris tie kaj kun freneza espero rigardis: eble ĝi sukcesos? Poste mi forkuris; min neniu povis trankviligi dum la tuta tago. «Ĝi ne povas! — kriis mi, sufokiĝante pro larmoj; oni timis paroksismon, tiel mi ploregis. — Ĝi ne povas!!» Ili ne komprenis — kaj mi ne povis klarigi, al mi ĉio estis ekstreme klara, ĝis teruro kaj por ĉiam. Kara mia panjo ŝovis al mi, strebante konsoli kaj amuzi, lanugajn, molajn, ridindajn, ĉarmajn anseridetojn: «Vidu, Saĉjo, kiel multaj ili estas! Kiel ili kuras! Kiel ili manĝas! Jen, donu al ĝi panon! Se vi deziras, prenu ĝin sur la manojn — la anserido ne timas Saĉjon, Saĉjo estas bona...» Mi ploris pli forte, jam malfortiĝinte, jam sen krio, kaj nur balbutis: «Mi domaĝas. Mi ilin ĉiujn domaĝas».

— ...Kiam Vi inspiras min servi al proksimuloj, kaj la animon prilumas per humileco, tiam unu el sennombraj Viaj radioj falas sur mian koron, kaj ĝi iĝas lumporta, kvazaŭ fero en fajro. Gloron al Vi, sendanta al ni malsukcesojn kaj malfeliĉojn, por ke ni estu kompataj al suferoj de aliuloj! Gloron al Vi, transforminta nian vivon per faroj de bono! Gloron al Vi, establinta grandan rekompencon en memvaloreco de bono! Gloron al Vi, akceptanta ĉiun altan impeton! Gloron al Vi, levintan la amon super ĉio tera kaj ĉiela! Gloron al Vi, ho Dio, pro ĉio por ĉiam...

Neniu estaĵo en la tuta mondo povus deziri pli forte, ol tiu ansero deziris forflugi de tiu terura loko, kie al ĝi okazis kaj plu okazas io neimagebla, plenigita de absoluta sufero. Ĝi tiel penis! Plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'! Plaŭd'-plaŭd'! Ĉiam pli malforte... Tuta vivo, kiu ankoraŭ estis en ĝi, petegis pri sola: ni forflugu! Nu, forflugu ni, ĉi tie estas malbone, dolore, terure; ĉi tie en nenia okazo eblas resti!

Kaj ĝi ne povis. Eĉ tiel pasie dezirante — ne povis.

Tiam mi komprenis. Por ĉiuj estas tiel. Kaj por homo. Homo povas nur tion, kion li povas, kaj eĉ ne je unu haro pli; kaj eĉ ne je unu haro alie. Forto de deziro signifas preskaŭ nenion.

Plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'.

Kion kostas miaj «mi venos»? Kion kostas iliaj «mi estas via hejmo»? Se groŝkosta peco de plumbo iĝas pli forta kaj grava, ol ĉiuj tiuj flagrantaj labirintoj de pasioj... kaj dum ni tretas unu alian en stulta kaj orgojla, ofte ne malpli murda, ol plumbo, strebo doni al niaj proksimuloj formon, pli oportunan por ni — ĝi, eble, jam flugas? En mian belan, karesan, karegan, vivan — ĝi jam flugas?!

— ...Disbatitan en polvon ne eblas restarigi, sed Vi restarigas tiujn, kies konscienco forputris, Vi redonas antaŭan belon al animoj, senespere perdintaj ĝin. Kun Vi ne ekzistas nekorektebla. Vi tuta estas amo...

— Liza, — vokis mi. Kvazaŭ siblis truita pneŭmatiko. — Liza. — Ŝi haltis je duonvorto.

— Mi estas ĉi tie, Saĉjo, — respondis ŝi milde kaj trankvile. Kiel panjo. «La anserido ne timas Saĉjon, Saĉjo estas bona...»...

Nur iomete raŭke.

— Liza.

— Ĉio estas bona, Saĉjo. Pri nenio pensu, ne maltrankvilu.

— Liza. La manon sur la vizaĝon...

Ŝia varma malgranda manplato ekkuŝis sur miaj fermitaj okuloj.

— Malpli supre. Kisi.

— Poste, Saĉjo. Ĉio poste. Vi kisos kiun vi deziros, kiom vi deziros. Ĉio estos bona. Kaj nun kuŝu trankvile, amata, kaj kolektu fortojn.

Kiun vi deziros.

— Kie?..

— Ŝi estas en hotelo. Ŝi... iomete malsanas, kaj ni interkonsentis, ke ŝi ripozos post la vojaĝo, kaj poste anstataŭos min. Kvankam ŝi tre deziris tuj. Sed mi simple ne povas foriri, — ŝi paŭzis. La fingroj sur mia frunto tremetis. — Verŝajne, ŝi same ne povus. Ŝi vin tre amas. Oj, ĉu vi scias, estis tiel ridinde — ŝi ploras sur mia ŝultro, kaj mi sur la ŝia. Mi neniam kredus...

— Kio... malsanas?

— Ne, ne, nenio danĝera. Ne maltrankvilu.

Mi silentis iom. Kuŝis kiel senforta amaso, kvazaŭ kolektante fortojn, poste: plaŭd'!

— Kruus-on voki. Beĉjo infektita, kiel Kislenko. Esplori.

— Mi ne komprenas, Saĉjo.

— Kruus-on... voki. El Peterburgo. Al li mi klarigos.

— Ĉu Kruus-on?

— Jes. Voldemaro Kruus. Al Sorokin... diru.

— Bone, Saĉjo.

— Urĝe.

— Bone.

— Ramilo... ĉu estas viva?

— Jes, Saĉjo. Li ŝiras siajn harojn, per Alaho ĵuras ĉiun kvinan horon, ke vi por li nun pli parencas, ol la patro. Laŭ mi, duono da ĉiuj fruktaj kaj legomaj ĝardenoj de Krimeo laboras nun por vi sola. Kaj al vi eĉ manĝi ĉion estas malpermesite, kompatinda. Ne gravas, dume mi kaj Stanislava formanĝos. Ankaŭ virinoj bezonas vitaminojn.

Panjo, demetu de mi ŝtonon.

5

Tio estis laciga kaj stranga spektaklo. De ekstere povus ŝajni, ke por helpi al Liza venis ŝia fratino. Liza, palpserĉante kondutlinion, pene petolis, ĉu strebante forigi ĉiam aperantan streĉitecon, ĉu por iel ĝojigi sin; ĉu, eble, ankaŭ min gajigi, komprenante, probable, ke ankaŭ por mi, amata fiulo, same estas maldolĉe kuŝi inter ili kiel pansita ŝtipo. Mi memoras, kiam Stanjo unuafoje venis anstataŭi ŝin, kaj ili ambaŭ, ĝibetiĝantaj, kun same ruĝiĝintaj kaj ŝvelintaj okuloj, denove staris, preskaŭ tuŝante unu la alian per kubutoj, ĉe mia lito, Liza subite petole ekridetis, militsalutis per du fingroj, en pola maniero — mi eĉ ne scias, ĉu por plezurigi aŭ malplezurigi Stanjon; kaj eĉ ŝi mem, certe, tion ne sciis — kaj brave raportis: «Speciala grupo estas kolektita, sinjoro kolonelo! Kiaj estos ordonoj?» Mi ne tuj trovis, kion respondi; longe knaris per nebuligita per anesteziaj drogoj cerbo, poste siblis, penante trafi ŝian tonon: «Purigadu la armilaron ĝis brilo. Mi leviĝos — kontrolos». Stanjo afable kaj malvarme ridetis; sed, ho dio, kiel ridis Liza pri tiu stulta kazerna maldecaĵo! Mi memoras, en la dua, aŭ eble tria, tago al mi provis penetri Kurakin, ŝajne kune kun Ramilo — Liza estis elpelanta ilin: «Malpermesite! Aliro al la korpo estas malfermita nur por virinoj!» — ŝi kun senapelacia gajeco, peteme, retrorigardis al mi trans la ŝultro. Mi memoras, en momento de unu el bandaĝadoj ili ambaŭ estis en la ĉambro kune — Liza jam venis, Stanjo ankoraŭ ne foriris; do ili eĉ la vartistinon fakte nuligis kaj kun ia translima zorgemo mem turnis mian malvarman kadavron per kvar manoj. «Stanjo, bonvolu helpi... a ha, jen tiel. Ĉu al vi ne estas peze?» — «Tute ne, Elizabeta Nikolavna. Dum mia vivo mi havis okazojn levi multe pliajn pezojn», — respondis Stanjo kaj per precizaj, senriproĉe rapidaj movoj — unu, du, tri — trapuŝis sub mi disvolvatan pansan bulon. Kaj kiam mi, knarinte per la dentoj pro senforteco, apenaŭ aŭdeble krietis: «Kial vi, vere!.. Estas ja personaro!», Liza mirigite ekgapis miajn okulojn kaj diris: «Dio kun vi, Saĉjo, al ni ja estas agrable. Ĉu vere, Stanjo?» — «Vere», — respondis tiu. «Vi, Saĉjo, eble ne scias, — aldonis Liza, glatigante la panson per la manplato, por ne estu eĉ plej eta faldo, kiu povus premi, — sed la edzinoj deziras esti konstante necesaj al sia edzo. Ja vere?» — «Vere, sendube vere, Elizabeta Nikolavna».

Stanjo, male, tenis sin kun mi kun senpersona, foriganta ĉiun aludon al anima aŭ alia proksimeco, korekteco de bonege trejnita vartistino. Kiam Liza foriris, ni preskaŭ ne interparolis, por mi ĉiu vorto estis malfacila, terure dolorega, la petala kuglo disŝiris kaj mian pulmon, kaj la trakeon, sed Liza babilis anstataŭ duopo, detalege rakontante kaj pri vetero, kaj pri novaĵoj, kaj pri tio, kion informis Kruus, kaj pri tio, kion sendis Raĥĉiev-oj kaj kiel ili atendas nin en Otuzoj, kaj pri tio, kion diris telefone Paŭlinjo, kaj pri tio, kion diris en lasta parolo prezidanto de Dumo Sergunenkov, kaj kiel estis vestita la imperiestrino dum hieraŭa aŭdienco, translaciita de ĉiuj televidprogramoj; kaj Stanjo silentis, nur plenumante petojn, kaj unusilabe respondante al demandoj, ne deŝiriĝante de iu libro aŭ manuskripto — kaj, kiam ni restis duope, en la ĉambro ŝvelis sovaĝa, streĉita fremdiĝo, kiun Liza, venante, malespere penis iel forigi. Mi baldaŭ ĉesis kaj peti, kaj demandi, kaj peni iel komenci konversacion; eĉ se mi ion vere bezonis, mi atendis Lizan aŭ vartistinon. Stanjon tiuj silentadoj, ŝajne, tute ne maltrankviligis — ŝi susuris per folioj, sidiĝinte en angulo tiel, ke mi ŝin eĉ vidi ne povis. Tiam mi tute ĉesis kompreni, por kio ŝi alveturis. Eble nur por sciigi Lizan pri sia ekzisto. Certe, pensis mi, kun fermitaj okuloj aŭskultante oftan susuron — ŝi legis tre rapide, — ŝi, «levinta dum la vivo multe pliajn pezojn» — sendube plurajn fojojn trafis en iajn similajn situaciojn, kaj, malsame ol mi kaj, des pli, ol Liza, probable, sentis sin bone, kiel fiŝo en akvo. Ŝi nur ne ofendu iel mian knabinon, pensis mi foje — kaj tuj ekhontis neelteneble. Mi volis jam voki ŝin, kaj, kiam ŝi venos, diri ion bonan — ŝian angulon mi ne povis atingi per iu pli-malpli longa frazo — sed ĝuste en tiu momento ŝi malestime snufis kaj balbutis, evidente ne por mi: «Kiel aĉe li skribas... jen kriplulo». Kaj mi silentis.

Tamen ŝi forigadis doloron. Per ia sesa senso divenante, kiam mi jam ne povis pacienci, ŝi demetis legaĵon, alvenis silente, sidiĝis sur randon kaj komencis sorĉi. Energie spirante, ŝi levis maldikajn longajn manojn, kiel pastrino, vokanta fajron de ĉieloj, poste ĵetis plenigitajn per ĝi manplatojn al mia disŝirita brusto kaj jen facile tuŝis la pansojn, jen faris super ili komplikajn manipulojn... Mi ne scias, ĉu tio helpis al resaniĝo, ĉu ne — sed en tiaj minutoj al mi ŝajnis, ke ŝi rilatas al mi kiel antaŭe, ke ŝi alveturis nur pro tio, ke ne povis esti malproksime, kaj entute — ĉio mem ordiĝos iel, ja se homoj amas unu alian, ĉio ne povas ne ordiĝi... Eble, en tio estis tuta senco de la sorĉado? La doloro pro tiaj pensoj perdis venkan impeton; velkis, ŝrumpis, kiel stepa incendio sub pluvego.

Kun Liza ŝi tenis sin kun substrekita afableco, kaj ĝenerale ĉiel demonstris sian suban, duagradan rilate al ŝi staton. Liza en siaj penoj establi tiom necesan por normala regeneracio etoson de senĝena hejma kamaradeco — mi imagas, kiom tio kostis al ŝi! — tuj komencis voki Stanjon laŭ antaŭnomo; tiu dum tri tagoj kroĉiĝis al patronomo. «Stanjo» — «Elizabeta Nikolavna»... Poste ŝi tamen rezignis, ja tro akre sonis tiu absurdaĵo, eĉ eble por ŝi mem. Sed strategie nenio ŝanĝiĝis; mi estas certa, ke, se la lingvo donus al ŝi tian eblon, Stanjo konversacius kun Liza en for-orientaj tradicioj, kie, ekzemple, laŭ unu el fama milo da ĉinaj ceremonioj, konkubino, sendepende de realaj aĝoj, alparolas al ĉefa edzino uzante terminon de parenceco, signifantan «pli maljunan fratinon»; nu, kaj ŝi mem, respektive, nomiĝas «juna fratineto». «Ĉu ne deziras sinjorino pli aĝa fratino iomete trinki teon? La juna fratineto ĝojos servi al ŝi...». En la rusa, ne elturniĝante, tion ne eblas diri, sed Stanjo ankaŭ el la rusa sukcesis elpremi nemalmulton, kaj Liza, kun ŝia simplanima peno establi amikecon, nenion povis fari. Fera virino estas Stanislava. Restinte kun ŝi duope, mi, certe, provus ion klarigi al ŝi — se mi povus esti certa, ke tio estas simple pro ŝia ĝenemo, pro absurdeco de la situacio, pro respekto al dek kvin jaroj, kiujn ni vivis kun Liza, pro nekompreno, ke al mi, truita baloneto, estis fizike dolore aŭskulti tion, kaj, se mi povus aŭdigi sonojn pli laŭtajn ol siblado, mi kriegus, kiam ŝi peneme, konsekvence humiliĝas, ofte eĉ Lizan konsternante, kaj eĉ ruĝigante; sed lastatempe Stanjo tiel kondutis kun mi, ke mi ne povis ekskludi afektan strebon vundi min, montrinte, kiel mi estas kruela, tenante ŝin kiel konkubinon.

Kaj ke ŝi ne plu permesos tion.

Ĝuste ŝi establis kutimon de kunaj te-trinkadoj. En la tria, ŝajne, tago — jes, ĝuste tiam ŝi transiris de Elizabeta Nikolavna al Liza — ŝi venis kun plena termobotelo, du faldeblaj plastaj glasetoj kaj iu modesta, sed apetitveka manĝaĵo, preparita de ŝi mem. Ekde tiam tio establiĝis. Antaŭ ol anstataŭi unu la alian en tiu infera honora gardo, ili sidiĝis en la malproksima angulo, ekster limoj de videblo, manĝis Ramilajn abrikotojn, krakante per iu ĉasta bongustaĵo kaj trinketante teon. Mi penis aŭskulti, sed ili konversaciis duonflustre pri io sia, pri knabina, kaj poiomete eĉ komencis ete ridi per du voĉoj. Verŝajne, min pridiskutis. Sed, eble ne — ĉu mi estas sola afero en la mondo? Foje mi eĉ sentis solecon kaj ofendon — ŝajnis, ke mi al ili jam ne necesas; ili simple plenumas sanktan devon kaj honoran servon.

En la sesa tago, kiam ili finis teumadon kaj Stanjo devis foriri, ŝi leviĝis, sed ekiris ne al la pordo, sed nehaste frapis per kalkanumoj, irante al mi. Haltis, rigardante al mia vizaĝo. Tiel, kiel ŝi, verŝajne, ĉiam deziris — de supre. Kaj mi — al la ŝia; de malsupre.

— Mi ĵus parolis kun la kuracisto. Ĉio estas bona, vi rapide resaniĝas, — diris ŝi. — Kaj mi ĉiujn manuskriptojn, kiujn kunprenis, jam prilaboris. Do mi revenas al la ĉefurbo. Ĉi tie mi ne plu necesas, kaj tie venis tempo perlabori vicajn rublojn.

Tio estis neatendita, kiel tondro el sennuba ĉielo. Ne nur por mi — al Liza, verŝajne, antaŭ tiu momento ŝi same nenion diris.

— Kiam? — post paŭzo demandis Liza el la tea angulo.

— Post du horoj estas ekflugo.

— Ĉu mi helpu al vi pri pakaĵo?

— Ah ne, Liza, kian mi havas pakaĵon. Ne maltrankvilu, mi alportos lude.

— Ne ludu kun tio, pli bone dungu portiston.

— Dankon, mi ĝuste tiel faros.

Ŝi paŭzis, kliniĝis kaj kisis min per duonmalfermita buŝo. Gardeme, por ne movi la damnitan oksigenan tubeton, ensuĉis miajn lipojn kaj dum kelkaj sekundoj lekis ilin tie, interne de si: «Ĉu vi deziras ĉi tien?»; poste deŝoviĝis kaj levis tremantajn, bluetajn palpebrojn. Kvazaŭ ŝi staris sur lignofajro.

— Bonvolu, Saĉjo, ne plu faru tiel, — raŭke diris ŝi. — Gardu vin, mi ja petis. Se ni vin ne interesas, almenaŭ pri Paŭlinjo pensu.

Mi silentis. Ne povis ja mi dispremite sibli responde al tielaĵo.

Ŝi malfermis pendantan sur la ŝultro saketon; atente fosis en ĝi kaj elprenis la ŝlosilojn, kiujn mi redonis al ŝi antaŭ la forflugo ĉi tien. Dum momento, kvazaŭ hezitante, — kaj eble, strebante emfazi sekvan movon — tenis ilin en mallerte fleksita mano, poste decideme, sed gardeme, sen ajna frapo, metis ilin sur la ŝranketon apud mia litkapo.

— Jen... Mi ĉiam timas, ke vi povis malĝuste kompreni. Mi redonas al la posedanto. Eble, ili ankoraŭ taŭgos. Se mi necesos — venu, mi ĉiam ĝojos.

Ŝi turniĝis kaj ekfrapis per la kalkanumoj for. Eliris el mia vidkampo, kaj mi fermis la okulojn. La frapado ĉesis.

— Tio koncernas ankaŭ vin, Elizabeta Nikolavna. Al mi estis tre agrable konatiĝi kun vi. Kaj, je dio, pardonu min. Mi ne... jam... ne simple... Mi amas.

— Ankaŭ vi pardonu min, Stanislava Solomonovna, — respondis morte trankvila voĉo de Liza.

La pordo malfermiĝis kaj fermiĝis.

Pasis, eble, kvin minutoj, antaŭ ol aŭdiĝis malrapidaj, molaj, katinaj paŝoj de Liza. Ŝi proksimiĝis, kaj mi eksentis, kiel fleksiĝis la lito — Liza sidiĝis apud mi.

— Ĉu vi dormas? — flustre demandis ŝi.

Mi malfermis la okulojn. Ŝajnis, ke ŝi maljuniĝis je jaroj. Sed tio estis simple laco — fizika kaj nerva. Se ni ripozus semajnon en Otuzo — la etulino tuj ekflorus.

Triope kun Stanjo. Jen kiel ĉiuj ekflorus.

— Per eterna dormo, — respondis mi.

Ŝin kvazaŭ tuŝis vipo.

— Ne ŝercu tiel! Neniam ŝercu tiel ĉe ni!!

Mi ne respondis. Ŝi silentis, trankviliĝante.

— Saĉjo... Kiun vi amas pli?

— Lian imperiestran moŝton kaj la patriarkon de komunistoj, — pensinte, siblis mi. — Ambaŭ estas tiaj malsamaj, kaj ambaŭ estas tute... necesaj por bonstato de la regno, — mi ripozis. — Antaŭ tri tagoj mi pli amis la imperiestron. Ĉar lia filo pereis. Kaj poste pli ekamis la patriarkon... ĉar oni lin kripligis, kaj nun... mi pli domaĝas lin.

Ŝi palpis mian vizaĝon per rigardo. Kiel radaro, per rondoj. Unu fojon, duan...

— Al vi kun mi ne sufiĉas eksplodaj pasioj, — diris ŝi. — Mi por vi, verŝajne, estas iomete kokino.

— Anserideto, — respondis mi.

Ŝi penis rideti. Tutan ŝian petolan viglecon, tutan gajecon, sur kiuj nure teniĝis nia triopo, kvazaŭ forblovis vento. Mi eĉ pensi timis, kio al ŝi okazis, kiam ŝi lasadis nin duope kun Stanjo kaj restis en hotela ĉambro sola.

— Tamen ŝi emas al peko de trofiero, — diris ŝi.

— Vere, sendube vere, Elizabeta Nikolavna, — per afekta voĉo siblis mi.

Ŝi denove penis rideti — kaj denove ne sukcesis. Kaj subite malrapide kaj mole, kiel hakita lanugeca piceo, puŝis sian vizaĝon en mian sanan ŝultron. Longaj helaj haroj disŝutiĝis laŭ la pansoj.

— Ne, ne, Saĉjo, ne parolu tiel. Ŝi estas bona, tre bona. Vi eĉ ne scias, kia bona ŝi estas.

Ŝiaj ŝultretoj ektremis.

Plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'.

6

Ankoraŭ post semajno forflugis al siaj abiturientoj ankaŭ Liza.

Al tiu tempo mi mem jam povis manĝi kaj iri al necesejo. Kaj estri.

Kurakin elskuis Beĉjon ĝis la fundo mem. Pri tutaj ok tagoj de ŝia estado en Simbirsko ĝis la atenco estis konstruita horaro, eĉ minutaro. Nenio rezultis, ne troviĝis iaj ajn kroĉaĵoj. Kio provokis liajn «revelaciojn» pri valoraĵoj en la teko kaj pri cetero, restis same mistera, samkiel post la unua pridemandado. Neniujn personojn, en kiuj eblus almenaŭ kun streĉo suspekti iajn hipnotigantojn, li renkontis. Ne havis li iajn ajn truojn en memoro, nek perdojn de konscio — nenion.

Kruus raportis, ke ĉiuj liaj penoj palptrovi kaj malbloki iajn ajn perforte fermitajn regionojn de la memoro aŭ de la subkonscio de Cin fiaskis. Ne estis io por malbloki, Beĉjo estis unueca kaj nedividebla.

Kaj samtempe lia pretera mencio pri junaĝa interesiĝo pri komunismo neniel konfirmiĝis. Oni pridemandadis homojn, kiuj lin konis en juneco, pridemandadis liajn samkrimaferanojn, pridemandadis komunistojn de steloj, al kiuj li povus en tiuj jaroj turni sin kun peto igi lin novico — mankis ajnaj spuroj. Kaj tamen Beĉjo firme insistis. Sed nenion povis montri konkrete. Ne simple ne deziris, sed evidente ne povis; Kurakin, koleriĝinte, jam testis lin per mensogdetektilo. Ĉu en Vladivostoko? Jes, en Vladivostoko. Sed eble en Siktivkaro? Aŭ en Hanti-Mansijsko? Jes. Povas esti. En juneco, antaŭlonge. Mi ne memoras.

Aperis al li de ie ankaŭ aliaj, antaŭe neniel montriĝintaj strangaĵoj. Ekzemple, li estis serioze konvinkita, ke povus regi pli ĝuste, ol la imperiestro, estri la landon pli bone, ol Dumo aŭ la kabineto de ministroj. «Kion do ili faras, aĉuloj, salivuloj, — diris li kolere, venante al pridemandado kun freŝa ĵurnalo en la manoj. — Jen kion mi farus...» Kaj kun certa, tre solida aspekto diris sensencaĵojn; kaj ofte morgaŭ ne memoris, kion diraĉis hieraŭ, kaj diraĉis ion tute malan. Sed tutegale, tiel, kiel li proponis, eblus regi nur iun etan bandon, sed ne la grandan regnon. Ĉiujn malamikigi kun ĉiuj; tiujn, sen kiuj ne eblas, aĉeti, aliajn timigi per tio, ke li neniam ilin aĉetos; promesi unu, sed doni alion kaj al tute aliaj homoj... Eĉ bando tion ne eltenus longe. Antaŭe oni ne rimarkis en li tian intereson al politiko.

Kelkaj ekspertoj konfirmis, tamen, lian plenan mensosanecon. Ŝajnis, ke en lia konscio samtempe aperis kelkaj obsedaj ideoj, kaj ili ĉiuj treege konvenis al lia origina menso.

Poste alflugis Papazjan kaj alportis simple sovaĝajn amasojn da statistiko. Mi foliumis ilin dum kelkaj tagoj. Vidiĝis interesa kaj same tre nekomprenebla bildo. Al io ĝi evidente montris, treege evidente — sed al kio?

La hipotezon pri novaperinta mutacia viruso ni devis forlasi tuj — se ne supozi, savante ĝin perforte, ke ĝi estas ne novaperinta, sed ni jam vivas kun ĝi sufiĉe longe. Sed tio ŝajnis tre malprobabla — ja ĝin oni rimarkus; se cerba patologio havas evidentan karakteron, iuj sekcadoj ĝin nepre montrus.

Kriminalaj agoj, laŭ esencaj parametroj similaj al la du fidinde registritaj specimenoj — Kislenko kaj Cin, okazis delonge kaj tre malofte; kutime ili aŭ restis ne malkaŝitaj, aŭ la kriminto estis agnoskata psiĥe ne plene valida, aŭ liberigata pro nesufiĉo de krimpruvoj, aŭ vere tuj post la ago en neklaraj cirkonstancoj pereis, mortis aŭ malaperis, deŝirante tiamaniere ĉiujn fadenojn. Sed disĵeteco de tiaspecaj krimoj estis ne egalmezura; ili evidente strebis al tiuj aŭ aliaj spaco-tempaj nodoj — jen ili preskaŭ malaperis, jen en iu regiono por ioma tempo, de kelkaj semajnoj ĝis kelkaj jaroj, subite neklarigeble oftiĝis, ne havante inter si ian ajn observeblan ligon, jen ricevis por sufiĉe longaj periodoj karakteron de vasta epidemio aŭ eĉ pandemio. Tio estis diable interesa.

La plej proksima tempe al ni pandemio, feliĉe, estis for de ni jam je pli ol duonjarcento, ĝin eblis proksimume dati per unua duono de la kvardekaj jaroj, sed dum pasintaj kvindek jaroj potencaj, ĝis ses-sep dekoj da okazoj dum jaro, epidemioj eksplodis jen en unu, jen en alia lando; malplej rapide la pandemio estis estingiĝanta en Rusio, praktike finiĝinte nur ok jarojn post tio, kiam ĝi finiĝis, ekzemple, en Eŭropo. Altiris atenton tio, ke post lokiĝintaj en tiujn kvindek jarojn periodaj kaj sufiĉe lokalaj eksplodoj en Afriko, Indoĉinio, Centra Azio, Ĉinio, Centra Ameriko tiu absurda epidemio en lastaj jaroj denove komencis riveliĝi en nia lando, okupante foje por tutaj monatoj samtempe kelkajn guberniojn; la situacio laŭ intenseco, certe, neniel kompareblis kun la kvardekaj, sed rimarkeble superis indikojn de, ekzemple, la sesdekaj aŭ la sepdekaj jaroj. Ne plaĉis tio al mi.

Iri pli profunden en polvon de jardekoj estis malpli facile. Preciza kaj kompleta statistiko tiam mankis; kaj restis nur admiri nekonatajn al mi, nerimarkeblajn kaj skrupulajn laborantojn de la statistika buroo de Ministrejo de Internaj Aferoj, kiuj siatempe de jaro al jaro estis transportantaj en memoron de centra datumbanko ĉiujn arkivajn dosierojn de la lando kaj, kiom eblis, de la tuta mondo. Estis eĉ nekompreneble, por kio ili tion faras — simple por ordo. Sed jen evidentiĝis, ke ili ĝuste por mi laboris.

Kaj tie, en tiu polvo, troviĝis faktoj vere malbonsignaj.

La pandemio en Rusio komenciĝis evidente pli frue, ol en plejmulto de aliaj regionoj de la mondo; montriĝis, ke, kune kun Germanio kaj, parte, ĉemaraj provincoj de Ĉinio mia lando iĝis unu el tri potencaj centroj, fontoj de tiu mistera malsano, inundinta poste la tutan civilizitan mondon. En ĉiuj tri centroj kruta kresko komenciĝis proksimume samtempe, de komenco de la tridekaj jaroj. Sed la samaj landoj — kaj kio plej senkuraĝigis, ĝuste Rusio unuavice — firme tenis unuan lokon ankaŭ dum la dudekaj jaroj ĝis, finfine, en dua duono de la dekaj jaroj la fenomeno denove ricevis pandemian, aŭ, pli ĝuste, kvazaŭpandemian karakteron, laŭlitere kiel skualo trairinte laŭ Eŭrazio de okcidento al oriento.

Poste — en ordo, mala al la kronologia — la epidemio estingiĝis. Unuopaj, kaj ne tre gravaj eksplodoj okazis jen en unu, jen en alia provinco de Ĉinio; jen en unu, jen en alia gubernio de Rusio; jen en unu, jen en alia eŭropa lando. Eksplodo en Meksiko. Afriko kaj Suda Ameriko tiam plene iĝis blankaj makuloj — statistiko tie, fakte, tiam ne ekzistis; sed ne ili min interesis. Por mi jam nedisputebla estis ekzisto de tri nodoj, kvankam dume nesciate de kio: orient-azia, mez-rusia kaj centr-eŭropa. Jen la mez-rusia, jen la centr-eŭropa nodo sendis metastazojn al Balkanoj. Poste komencis estingiĝi la orient-azia nodo. Poste, en naŭdekaj jaroj de la antaŭa jarcento, komencis velki ambaŭ nodoj; la indikoj stabile tenis sin malpli alte, ol de la plej trankvilaj por la dudeka jarcento sepdekaj jaroj. Finfine, en la sepdeka aŭ la sepdekunua jaro de la antaŭa jarcento okazis abrupta eksplodo en centra Eŭropo, kvazaŭ Francio kaj Prusio frotis unu la alian per silikoj de limoj, elĵetinte faskon da fajreroj...

Kaj fino.

Kvazaŭ oni fortranĉis.

Ĉiujn pulsadojn, observitajn de mi laŭ la laboroj de la grupo de Papazjan, por la deknaŭa jarcento eblus, probable, nomi spekulaciaj — difektoj de tiama statistiko kaj mankoj pro konvertado de ĝiaj datumoj en la centran bankon faris la materialon malmulte reprezentiva. Sed, ĉu iris la procezo tiel aŭ iomete alie, unu fakto por mi estis praktike nedisputebla: tiu fenomeno, kio ajn ĝi estu, startis en la historio de la Tera civilizo ne pli frue ol 1869 kaj ne pli malfrue ol 1870 jaro.

Vere, mem ŝoviĝis penso pri viruso. Se almenaŭ foje dum preskaŭ cent tridek jaroj biologio kaj medicino mencius pri infektaj frenezoj! Se almenaŭ io montrus al kontaktoj inter unu kriminto-malsanulo kaj alia!

Nenio tia estis.

Urĝe, urĝe necesas eliri el ĉi tie. Kriminalistika esploro nereteneble estis transformiĝanta en sciencan esploron, kaj kontraŭstari al tio estis sensence.

Fine de julio mi jam penis kiom eble pli paŝadi — unue laŭ la sekcio, poste laŭ koridoroj de la tuta centra malsanulejo de Simbirsko, kaj dum bona vetero eliris ankaŭ al libera aero, en malgrandan, sed komfortan ĝardeneton malantaŭ la malsanulejo. Baldaŭ mi jam rekonis vizaĝojn de multaj malsanuloj, ni salutis, mallonge, sed afable konversaciis pri vetero kaj kuraco; sidis sur benketoj sub susurantaj poploj, jen parolante, jen silente, kun ridetoj, aŭskultante aŭdiĝantajn el la infana sekcio akrajn kriojn, senzorgan ridon, bruon de saniĝanta infanaro. «Al Marso ni flugu post la tagmanĝo, kaj nun ni ludu je indianoj» — «Nu, tio ne estas interesa, tie necesas pafi unu al la alia!» Invitojn partopreni turnirojn de domenludo kaj ŝakludo mi afable rifuzis, preferante instaliĝi ie en relativa soleco, sub suno, kaj legi kaj relegi leterojn de Liza kaj Paŭlinjo. La leteroj estis kutimaj — komfortaj kaj trankvilaj, kiel hejma teumado; Liza eĉ per unu vorto ne rememorigis al mi pri tio, kio okazis ĉi tie antaŭ ses semajnoj. Nur foje ŝi ne sukcesis deteni sin — sen ajna afekto informante min, kiel ŝi sopiras, kaj demandante, ĉu mi ne deziras, ke ŝi alflugu al mia eliro el la malsanulejo kaj al Peterburgo ni flugu jam kune, ŝi skribis subite: «Kaj ĝenerale — vin ĉi tie ĉiuj atendas kaj tre sopiras sen vi». Eblis multon legi inter linioj de tiu ĉi frazo.

Stanjo ne skribis al mi eĉ unu fojon.

Ĝuste en la ĝardeneto mi renkontis, finfine, lin. En tio estis nenio mirinda — la malsanulejo estis la plej bona en la gubernio kaj, certe, ni ambaŭ trafis ĝuste en ĝin. Estis strange, male, ke ni tiom longe ne renkontiĝis. En invalida fotelo li nehaste ruliĝis renkonte al mi, submetante palan vizaĝon al radioj de suno, kliniĝanta al baldaŭa aŭtuno. Sur la diketaj vangoj kuŝis ombroj de fortaj, kun dika rando, okulvitroj. Unu el la kugloj damaĝis lian vertebron; mi sciis, ke, plej probable, li neniam plu povos paŝadi.

Esence, nenio speciala estis en li — li plene malgajnis kompare kun solidaspekta Beĉjo! — li estis simple tre vundebla, bonkora kaj konscienca homo. Laborulo, kamparano, eĉ ĝis nun ne sukcesinta forigi molan Stavropolan prononcon, kiu eniris en lian karnon kaj sangon tie, en sud-rusa aroma stepo. En juneco li provis okupiĝi pri praktika politiko, preskaŭ decidis balotiĝi en Dumon — kaj dankon al dio, ke ne decidis, tio estis ne lia vojo. Li vere, kiel esprimis Cin, tro deziris ĉiujn kun ĉiuj pacigi kaj peneme, foje eĉ ridinde, serĉis unuigantajn interesojn, kiuj povus superi interesojn disigantajn, ĉiam vokis al naturaj, sed malfacile penetrantaj en ardajn kapojn cedoj kaj tiujn, kaj aliajn, kaj triajn, ĉiam milde apelis al voĉo de racio, al trankvila prudento — en Dumo tio ne konvenas, tie tute ne ĉiuj estas komunistoj. Sed estimon kaj amon li rikoltis multe plian, ol, ekzemple, prezidanto de Dumo Sergunenkov, kaj eĉ anoj de aliaj konfesioj aŭskultis liajn vortojn kaj petis esti arbitracianto en disputoj. Kion fari — en Rusujo revuloj estis ĉiam pli estimataj, ol aferuloj. Afero estas io malnoble konkreta, vundebla de kritiko, havanta malavantaĝojn; sed revo estas ideala, en ĝi estas sensence serĉi malfortajn lokojn. Tiu, kiu faras tion, montras sin ridinda; kaj tiu, kiu sukcesas eĉ por jaro infekti per sia revo multajn, restas en la historio por ĉiam.

— Saluton, kamarado patriarko.

Li haltigis la fotelon. Levis la mildan vizaĝon, rigardis al mi demalsupre. Kiel mi — al Stanjo lastfoje. Li tuŝis per fingroj la arketon, korektis la okulvitrojn.

— Saluton...

— Mi estas kolonelo Trubeckoj, Aleksandro Lvoviĉ.

— Aĥ, jes, jes! Oni jam diris al mi ĉi tie pri via misio. Vi ja estas komunisto, ĉu ne?

— Vere tiel.

Li etendis al mi la manon.

— Saluton, kamarado Trubeckoj, — ni manpremis. — Ĉu mi povas esti iel utila al vi?

— Jes, treege. Mi dezirus konversacii kun vi.

— Ni sidiĝu, — li ĉirkaŭrigardis, serĉante benkon por mi kaj lerte ekrulis sian fotelon al la plej proksima. Mi sekvis lin — maldekstre kaj je duonpaŝo malantaŭe.

Ni instaliĝis. Mi kontente rimarkis, ke neproksime de ni haltis, vigle konversaciante pri io, du junaj fortikaj malsanuloj. Tio estis knaboj de Usolcev, kiujn li tuj metis en la malsanulejon por observi, ĉu ne minacas ĉi tie io al la patriarko aŭ al mi, kaj ĉu iu ne kaŝobservas nin.

— Mi estas komunisto, kaj la interesojn de nia konfesio mi taksas tre alte, — komencis mi, emociante. — Sed mi estas ankaŭ rusa oficiro, kaj interesoj de Patrujo por mi ne estas sensenca sono. Mia ĉi-tiea misio, ligita kun enketo de la atenco kontraŭ vi, estas nur unu el momentoj de la enketo, kiun mi estras laŭ persona ordono de la caro. Mi enketas la katastrofon de «Carido»

Li korektis la okulvitrojn.

— Ĉu ĉi tie estas io komuna? — iomete abrupte demandis li. Estis evidente, ke miaj vortoj por li estis neatenditaj.

— Nenio — aŭ ĉio. Ĝuste tion mi devas kompreni. Mi volas peti de vi konsilon, kaj kun tiu celo mi kuraĝas konatigi vin, se vi ne kontraŭas, kun ĉefaj rezultoj de tiu laboro, kiun mi sukcesis fari. Mi nur volas averti, ke la konversacio estas strikte konfidenca. La enketo ankoraŭ ne estas finita.

— Mi komprenas kaj tute konscias gradon de mia respondeco. Mi aŭskultas vin.

Mi konatigis lin kun la faktaro, emfazinte strangan statistikon, kiun kolektis grupo «Buki». Kiam mi finis, la patriarko longe silentis, per duonfermitaj okuloj rigardante al ĉielo.

— Ĉio ĉi estas tre stranga, — diris li post longa medito. — Ĉu ne venis en vian kapon profundigi la statistikajn esplorojn al la unua duono de la deknaŭa jarcento? Aŭ tio simple ne fareblas pro malriĉeco de materialo?

— Plie la dua, ol la unua. Papazjan prilaboris, kiom tio eblas, tutajn sesdekajn jarojn. Ne estas eĉ unu okazo. Se tia rezulto estas kaŭzita de difektoj de statistiko, do malleviĝi pli malsupren laŭ tempa akso estas sensence, tro hazarda kaj nekompleta estos specimeno. Se tamen tiu rezulto estas kaŭzita, kaj mi inklinas al tia opinio, de iuj aliaj kialoj, do tia malleviĝo estos eĉ pli sensenca.

— Kion do vi pensas pri tio, kamarado Trubeckoj?

— La sola ideo, kiu venas en mian kapon, aspektas kiel purega fantastiko, — konfesis mi. — Sed ceteraj versioj, kiel tiu, ke ekzistas nedetektita viruso, kaŭzanta infektan agresan skizofrenion, estas eĉ pli fantastikaj, kaj krome, diference de la mia, ne klarigas ĉiujn faktojn.

Li korektis la okulvitrojn. Ridinde moviĝis en la fotelo dekstren-maldekstren, kvazaŭ al li estis maloportune sidi.

— Daŭrigu, mi petas.

— La sesdekaj jaroj de la antaŭa jarcento estis tempo de disflorado de terorismaj skoloj de prakomunismo. Ni supozu, ke tiam aperis sekreta sekto de simila speco. Ni supozu ankaŭ, ke laŭ volo de sorto ĝi ricevis por sia dispono ĝis nun ne konatan al la pozitiva scienco manieron de manipulado de homa konscio. Nu, ekzemple — mi diras por ekzemplo, strebante nur montri, ke eblas tre strangaj variantoj, — leginte ĝin en iuj antikvaj orientaj tekstoj. Orientaj antikvuloj tre interesiĝis pri provokado de ŝanĝitaj statoj de konscio; kaj inter radikaluloj foje renkonteblis treege kleraj homoj... Ni supozu, ke tiu sekto, penante konservi siajn nemultajn adeptojn en ombro, komencis plenumi siajn agojn per aliulaj manoj, per manoj de «peonoj». Ni supozu ankaŭ, ke, kiel necesis atendi, ĝi baldaŭ degeneris al bandita grupo, eble, ĝis nun priskribanta sian agadon en terminoj de lukto por justeco. Eble, degenerinte, ĝi agas tute ĥaose, sed tamen eble, laŭ plano, kies sencon ni ankoraŭ ne komprenas.

— Sed per kio al ili malhelpis mi? Ja mi same estas komunisto... — li ridetis. Mi mordis la lipon. Ŝajne, li ne kredis.

— Por ili — ne. Anstataŭ ol, ni diru, lukti por defaligo de la carismo, vi luktas, kaj ne sensukcese, por establo de homeco. Tio estas, siamaniere vi faras tion, kion faras kaj ĉiam faris la plej bonaj homoj el kristisma, islama kaj ajna alia konfesioj. Anstataŭ ol defaligi la maljustan sociordon, vi faras ĝin ĉiam pli kaj pli justa. Tio ja estas plena perfido de interesoj de simpla popolo!

— El vi, kamarado Trubeckoj, fariĝus bonega propagandisto de tiu sekto.

Li ne kredis.

— Mi okupiĝas pri la demando jam delonge, mi enviviĝis en la rolon.

— Sed, kiom mi vin komprenis, al mi oni pafis tute ne pro tio.

— Sed, kiom mi penis al vi klarigi, kamarado patriarko, al vi pafis «peono». La psiĥo de Beĉjo Cin, kun tuta lia medicine pruvita mensosaneco, portas evidentajn spurojn de skrupule balancita, forta kaj integra influo. Ĝuste novaj manioj, treege sukcese kaj efektive aldoniĝinte al liaj malnovaj krimaj inklinoj, igis lin fari tiun krimon. Motivon de vera kriminto ni ne scias. Mi diris pri tio sufiĉe detale.

Li trankvilige metis la manon sur mian genuon.

— Ne incitiĝu, kamarado Trubeckoj, mi petas vin. Ni difinu la situacion. Min vi dume ne konvinkis. Ĉio ĉi aspektas tre malprobable — almenaŭ tuj post via rakonto. Kaj krome... — li moviĝis dekstren-maldekstren, suspiris. — Krome, se io simila vere troviĝos, mi timas, ke tio povas grave malutili aŭtoritaton de nia instruo. Ĉu vi al iu rakontis viajn rezonojn?

— Anticipe — al la ministro de ŝtatsekureco de Rusio kaj al lia vicministro. Certe, al neniu krome.

La patriarko denove suspiris.

— Tio estas eksklude dignaj kaj bondeziraj homoj, — hastis aldoni mi.

— Ni esperu, ke onidiroj pri tio ne tralikos... tro frue.

— Mi estas certa, ke ne tralikos.

Li paŭzis.

— Mi ne povas nun senprokraste elpensi mian version, sed la via ŝajnas al mi malmulte probabla. Ne ofendiĝu. Tamen, mi estas preta helpi al vi per ĉio, per kio mi povas.

— Tiuokaze mi faros al vi kelkajn demandojn.

— Demandu.

Mi jam malfermis la buŝon, sed rimarkis, ke laŭ vojeto al ni nehaste proksimiĝas paro da nejunaj virinoj en malsanulejaj ĥalatoj. Aŭdiĝis: «Ne, ne, petroselon al viando necesas meti nepre. Tio ja estas bongusta, kaj kiel refreŝigas! Kaj al viroj utilas. La mia, mi memoras...» Ili malproksimiĝis, kaj mi ne komprenis finon de la frazo, sed ambaŭ virinoj subite laŭte, senzorge ekridis. Per io tio rememorigis Lizan kaj Stanjon en la tea anguleto.

La patriarko, kun gaja simpatio duonferminte okulojn, sekvis ilin per rigardo.

— Vi, kiel estro de komunistoj de Rusio, kaj, fakte, eĉ de la tuta mondo — ĉu vi aŭdis almenaŭ ion pri ekzisto aŭ almenaŭ pri apero en estinteco de simila sekto?

— Ne.

— Almenaŭ onidirojn... aludojn, mitojn?

— Ne.

— Ĉu en la patriarkejo estas homoj, kiuj okupiĝas pri historio de fruaj sektoj?

— Ne.

Ĉagrenite mi batis min per la pugno laŭ la genuo. La flanko tuj reeĥis al la abrupta movo per malrapide estingiĝanta eksplodo de obtuza doloro.

— Inter la sesdeknaŭa kaj la sepdeka jaroj en Eŭropo okazis io, lanĉinta tiun diablan procezon. Kiel mi eksciu?

Li korektis la okulvitrojn.

— Via konvinkiteco infektas... sed vi iomete eraris pri adreso. Ni estas praktikuloj, kaj rigardas en estontecon. Por mi entute la komunismo komenciĝis de Lenin... Sed, ŝajne, mi povas al vi helpi. Kiam vi eliras el la malsanulejo?

— Post semajno aŭ semajno kaj duono.

— Ni nepre renkontiĝu ankoraŭfoje. Mi faros kelkajn telefonvokojn, kaj poste informos vin pri rezulto. Mi provos kontaktigi vin, kamarado, kun unu mia malnova amiko. Lia nomo estas Eriko Dirkshorn, li estas svedo kaj laboras en Stokholmo. Estas tia institucio — centra arkivo de Socialisma Internacio. Necesaj al vi materialoj, se ili entute ekzistas, povas esti nur tie.

Mi aŭskultis, ne kredante al sukceso. Li demetis la okulvitrojn kaj komencis viŝi ilin per naztuko; pro tiu hejmeca gesto mia animo varmiĝis.

— Kun lia helpo vi ne misvojiĝos, kaj por vi ne estos netroveblaj dokumentoj. Ekzistas fondusoj, kun kiuj tieaj laborantoj preferas ne konatigi hazardajn homojn — mi esperas, ke danke al Dirkshorn, vi ne trafos en tiun kategorion. Sed, kamarado Trubeckoj, ankoraŭfoje... mi apelas vin. Estu singarda kun tiu informo, kiun vi, probable, trovos. Se montriĝos, ke homoj, nomantaj sin komunistoj... kondutas tiom nekonvene, — mole diris li pri murdantoj, — tio povas kaŭzi en la mondo tre fortan resonancon, kaj ĝi al neniu utilos, krom al ĝuste tiuj radikaluloj mem. — Li surmetis la okulvitrojn kaj subite sengarde ridetis. — Se mi estus politikisto, mi, verŝajne, opinius mia devo antaŭ adeptoj per ajnaj rimedoj malhelpi vin.

— Se vi estus miopa kaj nesaĝa politikisto, vi ĝuste tiel agus, — respondis mi.

Li eĉ grakis.

— Ĉu vi opinias, ke mi nun faras lertan politikan paŝon?

— Sendube. Sed ĉu de la animo aŭ de la racio — tio estas alia demando.

— En mian kapon tio eĉ ne venis. Mi simple deziras helpi al vi... Se vi opinios tion ebla, informu min pri la afero, ĉu konsentite?

— Sendube, kamarado patriarko, — diris mi kaj leviĝis de la benko, komprenante, ke la konversacio estas finita dume.

— Estos terure, se vi estos prava, — diris li malgaje.

— Mi intencas agi kun maksimuma singardo, kaj la konfesion mi ne metos sub baton, — promesis mi. Silentis iomete. — Miaflanke, mi same volus peti vin pri singardemo.

— Pri kio temas?

— Pri mia misio sciu kiel eble malpli multe da homoj. Vi, via Eriko, se vi al li tiel senlime fidas, kaj neniu pli. Kaj telefone parolu per aludoj. Ja se mi estas sur ĝusta vojo, kaj ili ekscios pri tio, ili, diference de vi, vere malhelpos per ajnaj rimedoj. Oni min momente neniigos.

Li rigardis al mi laŭlitere kun teruro.

— Kaj la plej abomena estas, ke preskaŭ nepre tio estos farita per manoj de homo, kun kiu mi eĉ ne pensos esti singarda, kaj kiu mem poste pereos, kiel Kislenko, per turmenta morto. Per manoj de amiko, aŭ... edzino, aŭ... — mi interrompis min kaj, paŭzinte momenton, foriris, eĉ ne fininte la frazon.


[ Antaŭa ĉapitro ] [ Sekva ĉapitro ] [ Enhavtabelo]

Notoj pri la ĉapitro


Steĉjo Razin

Ribela kozaka hetmano Stepano Razin, estro de kamparana milito (1670–1671). Lia armeo estis finvenkita ĉe Simbirsko.


Iŝeevko

Vilaĝo apud Simbirsko.


Karamzina ĝardeneto

Ĝardeneto en la centro de Simbirsko kun monumento al Nikolao Miĥajloviĉ Karamzin (1766–1826) — fama rusa verkisto kaj granda historiisto, kiu naskiĝis en Simbirsko.


la aŭtoro de «Oblomov»

Granda rusa verkisto Ivano Aleksandroviĉ Gonĉarov (1812–1891), kiu same naskiĝis en Simbirsko. Lia plej fama romano estas «Oblomov».


Malnova Krono

Bela bulvardo super kruta Volga deklivo, kurbigita kiel krono aŭ diademo.


«Walter» kaj «Makarov»

Famaj tipoj de pistoloj.


fotoroboto

Bildo de kriminto, sintezita laŭ priskriboj de atestantoj.


Beĉjo Cin

Rememoru pri Boĉjo Jelcin...


Pasifajoj

Pasifajo estis mita reĝino de Krito, kiu amis blankan virbovon, senditan de Posejdono. De tiu pasio naskiĝis monstro Minotaŭro.


Luca Brazzi

Mafiano el fama romano «La baptopatro».


Sud-Saĥalinsko

Urbo sur insulo Saĥalino, oriente de Rusio, apud Japanio.


malseka afero

En kriminala slango tio signifas murdon.


flustro

En kriminala slango: parolo.


ĉefo

Kutima alparolo de krimuloj al enketanto.


akatesto

Laŭdkanta preĝo.


Eĉ bando tion ne eltenus longe

Kaj ankoraŭfoje rememoru pri Boĉjo Jelcin...


molan Stavropolan prononcon

Rememoru pri Miĥailo Sergeiĉ Gorbaĉov...


[ Antaŭa ĉapitro ] [ Sekva ĉapitro ] [ Enhavtabelo]














Hosted by uCoz