6. Denunco

Ĝuste en tiu sama tempo, kiam Krikov kun plena severeco estis dogankontrolanta la «Gajan kokon», leŭtenanto James sur griza kun makuloj ĉevalino trote alrajdis la doganejon, salte deĉevaliĝis kaj leviĝis sur la peronon de tiu domo, kie li iam loĝis mem kaj apud kiu penis mortigi sin Atanazio Petroviĉ. Ĉi tie majoro James konis ĉiun najlon. Tirinte la neŝlositan pordon, li serĉis per la okuloj la breton, sur kiu iam staris liaj sep formiloj kun perukoj, kaj metis en ties angulon tri talerojn, diligente volvitajn en ĉifonon. Poste, senzorge fajfetante, li eliris kaj ekrajdis, implikante la spurojn, — el strato en straton, el interstrato en interstraton...

Sur la kajo, apud la fremdlanda Komerca korto, estis promenanta, metinte la mallongajn brakojn post la dorson, ŝipestro Urquhart. De la rivero, de tie, kie staris la antaŭnelonge venintaj ŝipoj, estis aŭdiĝanta monotona tamburado.

— Ĉu vi aŭdas, sinjoro? — demandis la ŝipestro, kapmontrinte la riveron. — Li trovis. Trovis, damnita doganisto!

— Kion li trovis? — levinte unu nigrigitan brovon, demandis la majoro.

— Kion li bezonis, tion li trovis. La maljuna vulpo Danberg perfidos min kaj almiksos vin. Povas okazi, ke li havos arogantecon diri eĉ la nomon de la kolonelo...

— Finu pli rapide! — diris James. — Finu tuj!

— Mi povas veturi sur la Mosean nur matene. Nun la caro ne parolos kun mi...

Al la bordo aliris boato, el ĝi facile elsaltis leŭtenanto Krikov. Kun li estis nur tri doganistoj — al la ceteraj estis ordonite plenumi sur la ŝipoj patrolan servon. James kaj Urquhart eksilentis...

Nokte la majoro kaj liaj soldatoj helpis al ŝipestro Urquhart meti en boatojn du tre malnovajn klabobusajn kanonojn, kiuj povis pafi per kuglegoj, ligitaj per ĉeno. Samtie estis metita municio por tiuj kanonoj — pulvo, pulvujoj, rezervaj ĉenoj. Tia ĉeno devis distranĉi ŝnurojn de malamika ŝipo, kiel tranĉilo. Por tio ambaŭ kanonoj devis pafi kune.

— Tiu utila amuzo ne povas ne plaĉi al lia cara moŝto! — diris James, akompanante la boaton. — Kaj kiam vi rimarkos, ke la siro venis al bona humoro — tuj komencu...

Petro Aleksejeviĉ kun intereso ĉirkaŭiris la kanonojn, pririgardis, kiel ĉio estas aranĝita, poste ordonis komenci pafadon. Oni pafis dudek tri fojojn, sed la ĉenoj ne disvolviĝadis, kaj la multekostaj kuglegoj dronadis en Dvino.

— Ne, tiele ne taŭgas! — diris la caro. — La tutan pulvon vi eluzis, sed ĉion sen utilo...

Kaj li sidiĝis sur herbon por ripozi. Urquhart eksidis apude, plendis pri siaj problemoj, pri tio, ke komerci kun Moskvio estas malfacile, kvazaŭ doganistoj faras grandajn embarasojn. Jen antaŭnelonge dogana leŭtenanto Krikov deklaris al li konfuzon, pro kio okazis nemalgranda malprofito. Multaj negocistoj hodiaŭ venis ĉi tien lastfoje. Jen la caro ordonas transporti ŝipan ŝnuraron, sed kian tio faros profiton, se ĉiuj prenas bakŝiŝojn...

Petro abrupte levis la kapon, ekrigardis al la ŝipestro.

— Kiuj — ĉiuj?

— Certe, — daŭrigis Urquhart, ne respondante la demandon, — certe, tiu ĉi kanono ne estas tre bona, eblus liveri pli bonan, sed leŭtenanto Krikov sciu sian lokon kaj ne malhelpu prosperon de komerco inter ŝtatoj...

Ievlev atente aŭskultis, intencis respondi al la ŝipestro, sed Petro Aleksejeviĉ ĵetis al li tian rigardon, ke Silvestro Petroviĉ ne diris eĉ vorton.

— Ĉu tion la ŝipestroj ekzakte scias, ke leŭtenanto Krikov prenas bakŝiŝojn?

Urquhart ridetis:

— Ne pli malfrue ol hieraŭ li ricevis de unu ŝipestro tri orajn monerojn. Pri tio povas konvinkiĝi ĉiu deziranto, ĉar la menciita de mi ŝipestro havas kutimon aŭ eĉ kapricon marki ĉiun apartenantan al li ormoneron per sia signo...

Petro abrupte leviĝis:

— La tri ormoneroj same estas markitaj?

La ŝipestro klinis la kapon.

Por Krikov oni sendis ekspresojn, al kolonelo Snivin estis ordonite trovi la ormonerojn kun markoj.

Urquhart ekparolis pri alio, Petro aŭskultadis distrite, videblis, ke li estas en furiozo.

Dum iris la konversacio, sur la Mosea insulo aperis ankoraŭ akaparisto — Chantre, tiu, kiu el Arĥangelsko iradis ĝis Vologdo, kaj iam eĉ ĝis Moskvo kaj ĝis Astraĥano mem. En mallongaj kaftanoj, longakruraj, en pufaj pantalonoj, kunvenis preskaŭ ĉiuj negocistoj-ŝipestroj kaj ĉiuj kun plendoj pri la doganejo kaj pri Krikov. Laŭ iliaj vortoj rezultis, ke komerci kun Moskvio nun tute ne eblas. Iom malfrue venis la eskortuloj — Garrit kaj la dua, ebrieta, — alveturigis donacojn: grenadojn, aparaton por brulgravurado, fajfilon por fajfi urĝosignalon. Germano Francisko, servisto de la akaparisto Chantre, same estis ĉi tie, staris malproksime, kaŝinte por okazo sian triopan skurĝon.

— Ĉu nun pereos Atanazio Petroviĉ? — demandis Rjabov la mornan Ievlev-on.

Ievlev ne respondis — per rapidaj paŝoj preteriris.

Francisko estis pasumanta malantaŭ la dorso de Rjabov — tien kaj reen, kiel maŝino. Lia sata vizaĝaĉo brilis de graso, la ŝuoj knaradis, la okuloj rigardis malbrile.

— Kial li promenas? — demandis la rudristo obtuze. — Iradas, paŝadas!

La germano palpebrumis, purigis la nazon.

— Promenas! — ree diris Rjabov, forturniĝinte de Francisko. — Kvazaŭ vere sur sia tero. Fraĉo...

Ievlev malleviĝis al la akvo mem — iradis tien kaj reen, atendadis miraklon: se la markitan monon oni ne trovos, se ĉio aranĝiĝos kaj ne estos malfeliĉo al la kuraĝa dogana leŭtenanto.

Sed la malfeliĉo venis.

Kolonelo Snivin elgrimpis el la boato; anhelante, leviĝis al la caro, etendis sur la manplato tri ormonerojn. Petro tiris la buŝon, strabigis la okulojn, kriis:

— Knuti senkompate, elŝiri la nazotruojn...

Apraksin, metinte la manon sur la kubuton de Petro Aleksejeviĉ, petis permeson diri vorton. Petro ne deziris aŭskulti. Al la bruo alvenis Aleksandro Daniloviĉ Menŝikov, prononcis kun suspekto:

— Ĉu kalumnii ruson por siaj profitoj la negocistoj ne povis?

Petro ekrigardis al Menŝikov, silente nee skuis la kapon. Aleksandro Daniloviĉ kaj Apraksin interŝanĝis rigardojn. Petro staris dorse, rigardis al Dvino.

— Hontinde! — subite prononcis li. — Hontinde, amare...

Antaŭ la tagmanĝo la kolero de Petro Aleksejeviĉ iom malvarmiĝis. Apraksin kaj Menŝikov per du voĉoj sukcesis rakonti al la caro, ke Krikov faris multe da utilo al la fisko, kaj pro tri ormoneroj elŝiri nazotruojn kaj knuti senkompate — ĉu ne estos tro severe? Ke hontinde kaj amare — tio estas tute vere, sed ja multaj ŝtelas, kiu en tiuj aferoj estas sen makulo?

— Ja vi estas la unua kun makulo! — diris Petro Aleksejeviĉ al Aleksandro Daniloviĉ.

Menŝikov ofendiĝis; kunmetinte la lipojn en formo de koro, komencis flari floron.

Atanazio Petroviĉ estis liverita, kiam la caro kun la gastoj estis tagmanĝanta. Tirante sian ŝultron, Petro ekstaris de la tablo, eltrenis Krikov-on en la vestiblon, tie, alpreminte al la traba muro, enrigardante en la miregantaj, larĝe malfermitajn okulojn de la leŭtenanto, kun furiozo demandis:

— Kion vi faras, latrono! Ni komercon iel-tiel nur komencas, en grandaj penoj, kun suferoj, sed vi...

Li ĵetis lin flanken kaj revenis al la tablo, kie estis gajantaj fremdlandaj ŝipestroj kaj negocistoj. La gastoj tuj komprenis, ke speciale gaji ne indas.

— Iru! — ordonis Petro al Romodanovskij. — Elbatu stultecon el lia kapo, donu lecionon por ĉiam, ke li ne ŝtelu...

Viŝinte la grasan buŝon, metinte la harojn post la orelon, la princo-regento paŝis en la vestiblon, puŝis el tie sur la peronon la nenion komprenantan leŭtenanton, etendis al li siajn potencajn mallongajn brakojn, kaptis lin je la ŝultroj kaj batis tutforte kontraŭ la doma muro...

— Kial vi batas? — kriis Atanazio Petroviĉ.

Romodanovskij batadis silente, ne dirante eĉ vorton, batadis, ne sciante pro kio, pro kia kulpo, batadis tial, ke tiel estis ordonite.

Preskaŭ senkonscian Krikov-on el la manoj de Romodanovskij elŝiris Ievlev. Kuŝigis apud la perono, malrapide turnis la rigardon al la princo-regento, mallaŭte diris:

— Por kio vi tiel faras, princo?

La princo-regento viŝis la manojn je la basko de la kaftano kaj, ofte spirante, revenis en la ĉefĉambron, verŝis por si medon, avide eltrinkis.

Ievlev, pala, kun tremeganta makzelo, levis Krikov-on, kondukis lin flanken, en betularon. Tie, strange ridetante, staris Rjabov. Sub malgranda pluveto, en malaltaj betuloj, priteksitaj per araneaĵoj, li viŝis al la leŭtenanto la vizaĝon, kuris al Dvino, alportis en ĉerpilo akvon. Krikov silentis, plorsingultadis, etaj larmoj fluis laŭ lia vizaĝo.

— Jen kio, sinjoro, vi aŭskultu, — subite ekparolis la rudristo, tirante la manikon de Ievlev, — ni, homoj blankmaraj, al tiaj aferoj ne kutimas. Se nin iu batas, tiu mem estos batita...

Ievlev kriis al li. Li eksilentis.

Tra la betularo kun ĥirurgia provizo estis singarde paŝanta la kuracisto Fan der Gulst.

— Al diablo! — kolere eldiris Krikov. — Al diablo ĉiujn fremdulojn! Al diablo!

Kaj forpuŝis la alvenintan al li kuraciston.

Sed Fan der Gulst tamen donis al li flari trankviligan salon kaj ŝmiris la gingivojn per hinda balzamo, pro kiu devis firmiĝi la ŝancelitaj dentoradikoj.

— Kio estos nun? — demandis Krikov, kiam la kuracisto foriris.

Ievlev ne respondis.

— Kaj mi ne tre bezonas! — eldiris la leŭtenanto. — Mi iĝos fiŝisto. Ĉu vi prenos min, Ivano Sabateiĉ?

— Boaton ni ne havas... — respondis Rjabov.

— Kaj mi ne tre bezonas! — ripetis Krikov, aŭskultante neniun.

Ili sidis en la betularo ĝis krepusko duope — Rjabov kaj la leŭtenanto. Pluveto estis egalmezure verŝiĝanta super la Mosea insulo, super Dvino, super la jaĥto. Sur fremdlandaj ŝipoj estis ludanta muziko, al la insulo unu post alia venadis boatoj, kunveturadis gastoj. Alnavigis la barko de ĉefepiskopo Atanazio, Baĵenin-oj alpelis ŝalupon de Vavĉugo, dum Krikov kaj Rjabov plu estis konversaciantaj malrapide: unu diras — kaj silentas, alia diras — kaj same silentas.

— Sur la jaĥto ja ferdekestro Robles iros kiel ŝipestro, — diris Rjabov. — Ĝuste tiu, kiu min estis murdanta...

— Kaj vi?

— Kaj mi — kiel matroso...

— La ŝipanaron ili do kie akiros?

— Rekrutigos. La afero ja estas simpla...

Ili silentis iom.

Rjabov mordis herberon, suspiris:

— Demetrion la patroj monaĥejaj kaptis kaj enkeligis.

— Mi aŭdis.

— Kiel lin el tie elpreni?

— Pensi necesas.

— Kiom mi pensas — nenion elpensis. Ne lin solan ili enkeligis. Ĉiujn fiŝistojn de la monaĥejo...

Ili eksilentis por longe.

Volviĝante en mantelon, venis Silvestro Petroviĉ, alportis sub la mantelo panon, frititan fiŝon, anseron.

— Kio estos? — denove demandis Krikov.

Ievlev respondis ne tuj, videblis — estas malfacile respondi.

— Ĉu ili forgesis pri mi? — demandis Atanazio Petroviĉ.

— Ne, ne forgesis. Estos vi, leŭtenanto, kaporalo!

Krikov salte ekstaris, kriis:

— Degradis? Por ilia ĝojo — de fremduloj-ŝtelistoj?

— Vi prefere ne bruu! — konsilis Ievlev. — Kvietiĝu dume. Poste ni vidos. Eble, post paso de tempo ni elpetos... Nun estas senutile peti, li tro koleras. Mastro Atanazio penis protekti — tio ne helpis...

Krikov ree eksidis, enpensiĝis. Ievlev konsoladis lin, tiu kvazaŭ ne aŭskultis. Poste, ne adiaŭinte, foriris.

— Atanazio Petroviĉ! — kriis post li Rjabov.

Sed la eksleŭtenanto ne respondis. Li iris tra la betularo — oblikve, anhelis, ĉiam pensadis unu kaj saman penson: «Kiel tio okazis? Pro kio? Kiel vivi nun?»

Rjabov ekiris post li, ankoraŭfoje vokis, Krikov ree ne respondis.

La pluveto ĉesis, apud la palaco oni estis farantaj fajrartaĵojn, en la griza ĉielo sibladis serpentoj, ĵetiĝadis drakoj; krakante, snufante kaj kraĉante, turniĝadis koloraj radoj. Ŝipestro Urquhart, gaja, grasvizaĝa, tre kontenta pri la atingitaj dum unu tago venkoj, kun meĉa torĉo en la mano staris ĉe la perono. Rjabov longe, sen palpebrumi, rigardis al li, poste trovis Ievlev-on kaj petis:

— Silvestro Petroviĉ, helpu!

— En kio?

— Havas mi unu knabon, kvazaŭ kamaradon. Li estas kriplulo, lamulo. Prenis lin la damnitaj monaĥoj, ĵetis en la kelon por ĝismorta sidado. Kun li estas monaĥejaj fiŝistoj, kuraĝa popolo, spertaj maristoj...

— Kaj?

— Liberigu ilin per la cara nomo. Kiam ni en la maron iros — vi rememoros. La fiŝistoj estas la plej bonaj, kaj al la fremdlandanoj vi ne esperu. Ferdekestro Robles, se batos tempesto, nin ĉiujn dronigos. Nian maron koni necesas...

— Kial vi min, rudristo, timigas? Mi ne estas timema, — ridetante en mallumo, diris Ievlev.

— Mi ne timigas — veron diras. Mi tiel pensas, ke la afero al tempesto iras...

— Pro kio vi pensas?

— Laŭ antaŭsignoj, Silvestro Petroviĉ. Sur la tero ja ni ĉiuj estas bravuloj, sed kiam la maro batos, tiam ni vidos. Veron mi diras...

Ievlev silentis. Ree en la ĉielon kun siblado kaj hurlado impetis vosta kometo, ekturniĝis tie kaj eksplodis je steletoj.

— Liberigu! — insiste petis Rjabov.

Ievlev pensadis, ne respondadis.

— Se vi ne liberigos — mi ne iros kun vi en la maron! — mallaŭte, sed kun minaco en la voĉo diris Rjabov. — Tiam por vi Robles rudru. Kaj kiel vi reen iros? Ĝis la kolo li estos kun vi, sed reen? Reen kiu?

Li subridis:

— Ĉu Antipon Timotejev-on vi prenos? Li estis bona rudristo, sed nun li estas timema supermezure...

— Vi kun ni iros! — potence diris Ievlev.

— Ĉu sen volo?

— Eĉ tiel.

— Ne okazis al mi tiel kaj ne okazos, Silvestro Petroviĉ! — diris Rjabov trankvile kaj nelaŭte. — Ne tia mi naskiĝis al la mondo!

— Alian rudriston ni trovos! — respondis Ievlev. — Vi mem antaŭnelonge diris, ke multe estas ĉe vi maristoj ne pli malbonaj ol vi...

— Kaj se subite pli malbonaj? — kun subrido demandis Rjabov. — Ĉu? Kiel tiam?

Kaj ekridis tiel sincere kaj gaje, ke la koro de Ievlev varmiĝis.

— Bone! — diris li. — Mateno donas sagacon.

— Sed eble, ni ĝuste nun iros? Nokte estas bone! Ni tuj la tutan aferon farus...

Per la varmega polmo li kunpremis la pojnon de Ievlev, tiris la tablestron al si kaj rapide flustre ekparolis:

— Ja al vi estas ordonite matrosojn rekrutigi, kaj tie estas tiaj maristoj, ho-o-o!.. Via moŝto, sinjoro, por kio prokrasti? Boaton ni havas, soldatojn vi prenos ĉirkaŭ kvin homoj, facila afero, ĉu? Simplega afero! Sinjoro, ja ni momente tie sukcesos, vento estas freŝa, sub velo! Kaj kia popolo, — tian popolon vi ne trovos, sinjoro, kun tia popolo ne nur en la oceanon sen kompaso vi povas iri, kun tia popolo eĉ droni estas gaje...

Li ree ekridis per sia bonkora rula rido, ree tiris la tablestron je la mano, aldonis verve:

— El karcero homojn liberigi — ja kia bonega afero! Pordojn ferajn antaŭ ili malfermi! Ĉu? Vodkon doni al ili drinki po gluto, per ansero almanĝi. Ja tiaj homoj post vi eĉ en la inferon mem iros sen duboj, je Dio, veron mi diras...

Ievlev elŝiris la manon kaj rapide ekpaŝis al la palaco, kaj Rjabov ekkuris en la betularon, prenis tie volvitan en baston manĝaĵon kaj komencis haste prepari la boaton...

La ĉefepiskopon Vagan kaj Ĥolmogoran Ievlev trovis ludi ĵetkubojn kun eksterlandaj eskortuloj. Ĉirkaŭe fumis pipoj, oni trinkis kaj manĝis stare, interpuŝadis. Trairi al la episkopa moŝto estis malfacila afero.

— Nu, kion? — turniĝinte al Ievlev, malkontente demandis Atanazio.

La ĵetkuba ludo plaĉis al li, li ĵus komencis kompreni ruzaĵojn de Golgolsen, kaj subite oni distris lin.

— Ĉu la lango forsekiĝis?

Ievlev flustre klarigis sian aferon.

— Sed por kio ili subite eknecesis, nokte?

— Maristoj bonegaj, kaj la granda ŝipestro ordonis, ke por morgaŭ la jaĥto estu ekipita...

La ĉefepiskopo prenis la barbon en la pugnon, ŝovis ĝin en la buŝon, mordis, pensis iom, poste ordonis:

— Je mia nomo ordonu al Agafoniko la enŝlositojn al vi fordoni por ŝtata bezono. Kaj fortajn medojn monaĥejajn li al la cara tablo sendu, ne avaru... Iru kun Dio!

Ievlev alkroĉis la spadon, metis en la sakon pistolojn, ordonis al kolonelo sendi al la boato soldatojn — ne pli ol kvin, kaj kun tamburo — por timigo. Rjabov estis staranta ĉe la bordo, larĝe dismetinte la piedojn, atendis...

— Nu? — demandis li, kiam Ievlev aliris tute proksime.

— Tuj la soldatoj venos.

— Tiele! — respondis Rjabov. — Iru, Silvestro Petroviĉ, sidiĝu sur tiun benketon, por vi tie estos pli oportune.

Ievlev eksidis, volvis sin en mantelon kaj tuj ekdormetis pro laco.