5. Unua saluto

Oni komencis alligi haŭseron de la barko. Ŝvitaj viroj senorde kriadis malsupre, insultadis. Petro staris sur la ŝipnazo mem, transfleksiĝinte malsupren, ordonadis, kion necesas fari. Sed la lokaj pomoroj ne estis komprenantaj, kion diradis la caro jen en la nederlanda, jen en la rusa. Rjabov eliris el sia kaŝejo, preteriris la bojarojn kaj princojn, kiuj plu senmove staris sur la ferdeko sub ardaj sunradioj, leviĝis laŭ ŝtupoj kaj, facile deŝovinte la caron flanken, laŭte, kvazaŭ per paroltubo, kriis al la viroj sur la barko:

— He, laboruloj! Min aŭskultu: mi en nia, blankmara maniero diros, eble vi komprenos. Ĉe la ŝipvosto iru ĉiuj!

La viroj komprenis, ekkondukis la barkon ronde, Rjabov estis iranta laŭlonge de la ŝipflanko.

— Ĵetu nun! — kriis li, kiam la barko batiĝis je la pobo. — Kaj la remistojn pli firme sidigu, por svingi ne estas loko, necesas remi.

Ievlev kun Voronin kaj Teĉjo Prjaniŝnikov penis malstreĉi la haŭserojn, per kiuj la jaĥto teniĝis ĉe la bordo, sed ili same nenion sukcesis: ĉi-tieaj pomoroj ĉion faradis alie, ol la nederlandaj instruistoj sur la Pleŝĉejeva lago.

Petro ĵetiĝadis jen tien, jen ĉi tien. Prjaniŝnikov premvundis sian manon, ŝrikis, Voronin senhelpe insulte respondadis al la caro:

— Treni haŭseron! Ĉu eblas, se ĝi kojnumiĝis!

Denove aperis Baĵenin, post li iris kelkaj hirtaj viroj, nekombitaj — evidente, ili esits dormintaj, spite al la cara alarmo. Unu — pli alta ol la ceteraj — aliris al Ievlev, deŝovis lin, diris per dorma voĉo:

— Iru vi, sinjoro, ien for!

La ceteraj sen speciala lerteco, sed ankaŭ sen ajna peno eltrenis la eskalon. La viro — nudpieda, kun kapo, ligita per ĉifono, — desaltis sur la albordiĝejon, streĉiĝis, elbatis per ŝtipo la bastonon, kiu estis tredita en la haŭseron, kriis:

— Sur la barko! Tiru!

La jaĥto facile balanciĝis, inter ĝia flanko kaj la albordiĝejo fariĝis mallarĝa akva strio, poste la strio iĝis pli larĝa, poste ankoraŭ pli larĝa. La nanoj ekfalruliĝis:

— Ni ekiris, ektreniĝis, ŝipistoj, ni dro-o-onos!

Bojaroj, kiuj estis pli kalvaj, pli barbaj, komencis krucosigni sin. Rjabov subridis: jen sendis Dio maristojn, — estos malfeliĉo kun ili. Kaj kial la caro ilin kun si trenas, por kio li ilin bezonas?

Poste li subite koleriĝis: vidis li en la vivo ĉiajn stultulojn, sed tiajn ne vidis. Kien ili iras — ne scias, kial urĝe, laŭ tamburo, sen kristana moro ekiris, neniu scias, kiu estas estro por tiu ĉi ŝipo — ĉu eblas kompreni? Kaj Demetrion li stulte sur la bordo lasis...

Kaj kiuj estas ŝipanoj? Vera maristo Koĉnev, tiu estas mortanta. Baĵenin plenan jaĥton da siaj sklavoj venigis, kiaj en Vavĉugo pomoroj — nura rido. Sendis Dio la caron iri en la maron. Kaj tiuj ĉi, kiel virkaproj, staras, la barbojn svingas, la tutan supron inundis — eblas nek trairi, nek turniĝi. Kiele do estos levadi velojn kaj ĉiajn ŝnurojn regi, se en la maron la ŝipo eliros ? Kaj se la maro komencos bati? Ĉu la bojaroj tiele plu staros kiel fostoj sur la ferdeko? La maro ilin ĉiujn forlavos, neniu revenos hejmen viva.

Aliris Petro — ŝvita, al la humida frunto algluiĝis malhela hartufo, demandis:

— Kiele ĝi iras?

— Ja kiel ĝi povas iri, — kolere eldiris Rjabov. — Nura amuzo, Siro. Nura ridindaĵo. Kaj sur ĝi la ĉefo estas vi, ĉu?

Petro Aleksejeviĉ deŝovis la malsekan hartufon de la frunto, suspekteme ekrigardis:

— Nu, mi.

— Se vi, tiam ordonu forigi la bojarojn kaj princojn de la supro. Tie sube estas ĉambro kun benkoj, — kiel decas. Ili tie sidu kaj la barbojn skuu anstataŭ ĉi tie vagi. Kaj antaŭ ĉio diru, kien la ŝipon konduki. Jen vin ĉiuj timas demandi, neniu homo scias — kien ni nin direktas. Ĉu al Solovkoj?

Petro abrupte turniĝis, foriris, laŭte kriis al la sekvularanoj. Tiuj, timigite strabante, unu post la alia ekiris malsupren. Supre restis Lefort kun Romodanoskij, Vinius, ambaŭ bufonoj, kiuj skrape truis bastosakon kun fumaĵita fiŝo kaj estis ŝovantaj ĝin en la poŝojn kaj en la sinon, kaj ludsoldatoj kun Ievlev kaj Apraksin. Tuj iĝis pli mallaŭte, pli glate, pli trankvile. La vavĉugaj ĉarpentistoj kaj lignaĵistoj, nomumitaj nun matrosoj, ekstaris al siaj lokoj, la tamburistoj kun la trumpetisto iradis post la granda ŝipestro — atendis, kiam tiu ordonos tamburi vican alarmon.

La jaĥto treniĝis malrapide, knarante.

Ree ekbatis la tamburoj. La caro enkuris laŭ la ŝtupoj supren, kriis, ke oni hisu la velojn. Kiujn — neniu sciis, la tamburoj estis tondrantaj, la trumpetisto Tomaso ruĝiĝis pro streĉo, la caro estis ion krianta en la paroltubon, Apraksin alkuris al li, interparolis, komencis komandi mem. La vavĉugaj ĉarpentistoj, nelaŭte interkverelante kun la ludsoldatoj, iel-tiel levis la velojn. Facila vento ekplaŭdis en la larĝaj grizaj tolaĵoj.

Rjabov ekkondukis la ŝipon laŭ Dvino malsupren.

Petro Aleksejeviĉ staris proksime, je du paŝoj. Liaj okuloj brilis per ĝoja ekscitiĝo, li frapadis Lefort-on al la dorso, kriadis:

— Jen ĝi! Kio? Vidu, vidu, jen!

Li senĉese komandadis kaj ne donadis grandan atenton al tio, ke lin neniu obeas, ofte kaptadis sian mallongan lornon, rigardadis al la kompaso en ujo kaj al ĉiuj montradis, por ke ili rigardu — kien ni iras, kian tenas kurson, kaj ĉu rapide, kaj kia estas vento.

Lefort estis ridanta, sed lia rigardo estis malplena, senbrila.

Jozefo Andrejeviĉ same staris ĉi tie, gratadis la barbon, enmiksiĝadis en la carajn parolojn, almontradis per la fingro:

— Jen ĝi, Siro, Kurjo, vidu, fluas. Dometo ĉi tie estas, inoj kiel pura sateno, kaj karesaj, kaj tiklemaj, pff!

Kaj li dense ridadis.

Kaj la caro ne aŭskultis, jam komandadis sian ŝatatan kanonan manovron, mem trenadis kanonon sur ŝnuregoj, ordonadis, kiel kaj kien pafi, kiom ŝtopi da pulvo, kiel labori per puŝilo. Nun ĉiuj ludsoldatoj havis en la manoj levstangegojn — por ruli kanonojn, ŝovilojn — por enŝovi kuglegojn, ŝtopileltirilojn. Meĉoj jam estis bruletantaj en brilantaj sub la suno meĉobastonoj, kiam la caro, jam multan fojon, enkuris supren. Svingante la paroltubon kaj superstreĉante la voĉon, li kriis al la kanona servistaro kaj al ĉiuj turnitaj al li sunbrunaj junaj gajaj vizaĝoj:

— Aŭskultu mian komandon! Sinjoro kanonestro, pretigu pafadon! Kanonistoj — al siaj lokoj! Babordo, meĉojn fajrigi! Babordo! Enŝovu ŝargon! Babordo!

La ludsoldatoj ĵetiĝadis, trenante pulvon, disŝutante ĝin, svingate apud la pulvo bruletantajn meĉojn. Ĉio tuj povus ekbruli, la jaĥto eksplodus, sed Dio favoris al Petro Aleksejeviĉ, ne punis pro konfuzeco, pro nescipovo, pro juneco. Kaj ne punis eĉ tiam, kiam el trans la verda Dvina terkapeto subite aperis barko, kaj la caro tiun barkon ne rimarkis kaj ordonis al la ludsoldatoj: «Salve pafu!» La ludsoldatoj ŝovis meĉojn al fuzeoj, du kanonoj el la ses tondre pafis, la kuglegoj kun fajfo faris arkan movon kaj falegis nemalproksime de la barko, levinte fostetojn de ŝaŭma akvo. Rjabov tiris la kubuton de la caro, sed tiu jam mem vidis kaj la barkon kaj la levitan sur ĝi standardon de la ĉefepiskopo de Vago kaj Ĥolmogoro, kaj tion, kiel sur la barko oni ekkuris kaj eksvingis flagon...

Sed la kanonistoj ĉe siaj kanonoj ne vidis la barkon, ili estis okupitaj, — la pulvo en fuzeoj ne ekbruladis. Kun kolera eksciteco ili plu ŝovadis brulantajn meĉojn, kaj finfine post multaj penoj pafis ankoraŭ unu — la tria — kanono, kaj la kvara nur snufis, el la trunko batis mallarĝa fajrolango. La nanoj kuŝiĝis sur la ferdekon, kovris per la manoj la kapojn, ekhurlis. Petro stamfis, kraĉis.

Kun terura tondro, jam tute sennecese, ĉu eksplodis, ĉu pafis la kvina kanono. La ludsoldatoj falis apud ĝi. Trans sakoj, trans bareloj ĵetiĝis tien Apraksin, rigardi — ĉu vunditaj aŭ plene mortigitaj estas la homoj.

Apud la sesa, sentime fosante en la fuzeo per najlo, staris Ievlev, rigardis — ĉu tie brulas aŭ tute ne ekbrulis, kaj kion fari kun ĝi, — eble, verŝi akvon?

— Teodoro Mateiĉ, — kriis Petro, — ĉu iu estis mortigita? La kuraciston voku, li esploros!

Sed neniu estis mortigita nek vundita, nur unu havis brulvundon de la kolo kaj la vango. Fan der Gulst, kun timemo rigardante al la fumanta kanono, ĉe kiu estis komandanta Ievlev, verŝis sur ĉifonon brunan fetoran eliksiron kaj komencis kuraci la kanoniston. Romodanovskij pro la pafado verdiĝis, viŝadis ŝviton per la dika mano, suspiradis. Buturlin estis ete movanta la piedojn, vestitajn en ruĝan marokenon, paŝadis sur la ferdeko, kun subrido ĵetante rigardojn al la caro.

Venis barba, dika bojardumaa sekretario Vinius, kun riproĉo diris:

— Petro Aleksejeviĉ, pro tiu ĉi pafado sube ĉe la bojaroj la kovraĵo falis, ligneroj ŝutiĝis. Ĉu decas?

— Decas, decas, — kolere respondis la caro, — mi pensas, ili toleros. Iru for de ĉi tie, iru!

Kaj kriis poste kun gaja minaco:

— Eĉ plie estos!

Li ekridegis, ekiris malsupren — renkonti la ĉefepiskopon de Vago kaj Ĥolmogoro Atanazion: la barko jam estis aliranta al la ŝipflanko.

Benante la ŝipon kaj la homojn, Atanazio donis al la caro ordinarajn donacojn — panon kaj fiŝon, subridante, demandis:

— Kial vi, cara moŝto, pafadon al mia barko aranĝis?

Kaj ekiris post la caro supren, al la rudrorado — rigardi la kompason, admiri ĉirkaŭajn vidaĵojn per lorno, observi la kanonan amuzon.

— Kiam do al Solovkoj? — demandis li, rigardante kun intereso tra la lorno.

— Mi dume atendos, — respondis la caro kaj levis la paroltubon — krii al la tribordo, ke tiu prepariĝu al pafado.

— Kaj mi al Firso jam antaŭlonge skribis, — diris Atanazio, mallarĝigante unu okulon kaj celante la lornon al malproksima muelejo. — Vidu, vidu, — kriis li subite, — kampulo el muelejo eliris. Kvazaŭ sur la manplato ĉio videblas. Kaj kion li faras, senhontulo, — kun ridema riproĉo malrapide ekparolis la ĉefepiskopo, — se li scius, kiu al li rigardas. Aj, krudulo!

Post la pafado de la tribordo ili dum longa tempo ankriĝadis vertuiing1, faradis velan alarmon, rezulte de kiu Voronin falis en Dvinon kaj satglutis akvon. Ankoraŭ ili pafadis el la prua kanono, kvazaŭ atingante malamikan ŝipon. La prua kanono pafis tute bone, nur unu afero estis malbona, ke ne estis, kiun atingi.

Tiutempe la vetero estis malboniĝanta, la ĉielo, post la varmega mateno, kovriĝis per nuboj, Dvino malbriliĝis, vualiĝis per hulo. Sed la sufokeco ne ĉesis, spiri plu estis malfacile, la vavĉugaj kampuloj, nomumitaj matrosoj, moviĝadis pigre, per anasa iro, kiel ĉiuj nordanoj en varmego...

Rjabov ĵetadis rigardojn al la ĉielo, oscedadis. La jaĥto moviĝis malrapide, vento jen plenigadis la velojn, jen subite malaperadis tute, kaj tiam la grizaj toloj enue faladis, la ŝipo balanciĝadis surloke.

Subite, kiam ili jam fore malsupreniĝis, abrupte ekblovis malvarma mara vento. Petro Aleksejeviĉ ekĝojis, ordonis tamburi ankoraŭ unu alarmon, fari turnon, iri supren. Supren ili ekkuris vigle, la caro mem metis la manojn sur la rudroradon, tiradis la krispan kapon, ŝercadis kun la kampulaspekta ruza Atanazio, komandadis ŝanĝadon de veloj.

Rjabov ekdeziris trinki: montrinte al la caro, kiel iri laŭ la ŝanelo, li dekuris suben — serĉi kvason.

Ĉie sub la ferdeko angoris la sekvantaranoj, iuj dormis, iuj nur dormetis. Romodanovskij estis sidanta sur mallarĝa benko senŝua, kolera, movadis la ŝvelintajn piedfingrojn, trinketadis medon, forblovante la ŝaŭmon. La dumaa sekretario Zotov, kuntirante la larĝajn brovojn, estis skribanta sur pergameno. Ĉi tien for de la kanonpafado kaŝiĝis ankaŭ la nanoj — Hermolajo kun Timoteo. La unudentulo estis maĉanta, Timĉjo estis fadenflikanta sian infanan kaftaneton, suspiradis, flustradis ion preĝan.

Kiam Rjabov supreniris al sia loko, la ĉielo tute kovriĝis per nuboj, vento portis pluverojn, vipadis la dorsojn. Sur la vangoj de la caro pro la subita malvarmo aperis grizaj makuloj, sed li ne butonadis la kaftanon, frotadis la malpurajn manojn, ridadis:

— Kie do estas Jozefo Andrejeviĉ? Drinkis, eble, mem kaj pri la gastoj forgesis. Li vodkon alportu, hunda filo. Atanazio frostiĝis!

Li fordonis al Rjabov la kondukadon de la jaĥto, drinkis mem vodkon, regalis ĉiujn vice, denove prenis la lornon. Ili ree trairis Kurjon, Solombalkon. En vualo de pluvo aperis Keg-insulo, siluetoj de eksterlandaj ŝipoj, la dekstra bordo kun sonorilturoj, kun la Komerca Korto, kun la alta domo de la vojevodo. Vento kun facileco estis pelanta la jaĥton, la mastoj knaradis, malantaŭ la ŝipo tiris sin blanka ŝaŭma spuro.

— Pli proksime konduku al la fremdlandanoj! — ordonis Petro.

Rjabov kapjesis: se pli proksime, do pli proksime, tuj vi vidos, kia estas rudristo Ivano filo de Sabateo. Li turnis la rudron, ankoraŭfoje turnis, ankoraŭ. La ŝipo kliniĝis, la mara vento kun hurlo batis al la veloj, la karmina pobo de la «Sankta Aŭgusteno» — la antaŭnelonga eskortŝipo — komencis kreski, proksimiĝi, kvazaŭ moviĝis ne la jaĥto, sed estis iranta al ĝi la nederlanda eskortanto.

Same kiel antaŭe, oni sonorigis sonorilojn, tondris unuopa pistola pafo. Petro subite alkroĉiĝis al la fortika ŝultro de Jozefo Andrejeviĉ, direktis la brulantan rigardon al la standardo kun la rusia blazono, flirtanta sur la ĉefmasto, insultis:

— Malgrandan standardon oni pendigis, — se vi mem ne observos, oni nenion bone faros...

Kaj, malpacience tirante Baĵenin-on, li kriis, ke kanonistoj kuru al la prua kanono, se necesos respondi al pafsalutoj de fremdlandaj ŝipistoj.

Rjabov ankoraŭfoje turnis la rudron. La jaĥto tute kliniĝis. Baĵenin ojis — tute proksime, apude glitis la flanko de la «Sankta Aŭgusteno», preterflugis perpleksaj vizaĝoj de nederlandanoj, kupraj trunkoj de kanonoj, la signalisto ĉe la sonorilo sur la posteno.

Petro Aleksejeviĉ kunpremis la makzelojn, sur la vizaĝo de la caro ruliĝis grandaj pluveroj.

— Malgrandas la standardo, malgrandas, ne vidas ili la rusian blazonon...

— Sed eble, ne deziras vidi? — demandis Apraksin.

Petro ne respondis. Rjabov estis kondukanta la jaĥton al alia ŝipo, — tio estis la «Matura frukto». Tie oni estis egalmezure, laŭte batantaj al timpano, la fortaj batoj malproksime disaŭdiĝis sur akvo.

Rjabov koleris: eble, li kulpas, ke oni ne vidas la standardon, eble li malproksime kondukas la jaĥton? Tiam li pli proksime kondukos. Tiam ili vidos!

— Kvaroble pli granda standardo necesas, por ke ili vidu, — kolere diris Prjaniŝnikov.

Apraksin subridis, ne turniĝante al la samnomulo, respondis:

— Floto necesas, forto mara, tiam ili eĉ la plej malgrandan standardon distingos. Ni konstruos ŝipkonstruejojn, komencos ŝipojn surakvigi — ajnan standardon ili vidos...

Ĝuste en tiu momento mem sur la «Sankta Aŭgusteno» malfrue batis kanono. La caro tremeris, liaj okuloj larĝe malfermiĝis. Li brakumis Baĵenin-on, diris kun forto:

— Ili ekvidis! Nu, dankon al vi, Jozefo Andrejeviĉ. Mi por ĉiam ne forgesos. Ili ekvidis, komprenis...

La kanono batis duan fojon, trian, kvaran. Sur la fremdlandaj ŝipoj oni ektrumpetis, transdonante signalojn, pafado aŭdiĝis de la «Matura frukto», kiun ili ankoraŭ ne atingis, poste ektondris salutoj de la «Amora ĝojo», de la «Ora nubo», la «Blanka cigno»... Pezaj, tondrantaj, fortaj ruladoj estis disirantaj malsupre super la akvo, jen kune, jen dise, maldekstre, malantaŭe, antaŭe, dekstre...

Petro Aleksejeviĉ tute paliĝis, la nazotruoj de lia mallonga nazo pufiĝis, li tiradis Baĵenin-on je la ŝultro, kriadis, superante per la voĉo la kanonan tondradon:

— Al la rusa ŝipo oni salvas! Al la unua ŝipo! La plej unua! Al la standardo, kiun ni levis sur la ĉefmasto, oni salvas!..

Kaj, impetinte antaŭen, li kuris al la prua kanono, mem prenis pulvon, ŝutis du mezurojn, kaptis de la kanonisto puŝilon, komencis enpuŝi, alte levante la ŝultrojn, enrigardante en la trunkon. Oni donis al li ŝtopilon, li insultis, postulis alian, per malfirmaj manoj enŝutis la pulvon en la fuzeon, misforminte la vizaĝon, alportis meĉon.

En la fuzeo io snufis, krakis kaj estingiĝis.

— Pulvon! — kriis Petro Aleksejeviĉ. — Pulvon, hundaj filoj, sekan pulvon! Ŝargu alian kanonon! Pereigis vi, stultuloj, malhonorigis, la pulvo estas malseka, humidigis la pulvon, kanajloj!

Apraksin, kliniĝinte super la kesto, transfleksiĝinte internen, estis fosanta, serĉante pulvon pli sekan. Ievlev jam estis enŝovanta ŝargon en alian kanonon, Prjaniŝnikov — en la trian. Kaj ĉiuj havis palajn vizaĝojn, ĉiuj komprenis la signifon de la nuna minuto. Necesas respondi salvadon al la ŝtata blazono!

Kaj sur Dvino plu staris senfina tondrado, oni pafadis el ĉiuj flankoj, en humideco sentiĝis pulva brulodoro, acida odoro de sulfuro.

Finfine la pulvo en la fuzeo ekbrulis, tondris pafo, la kanono retiriĝis, faliginte Apraksin-on, sed li ekstaris gaja, feliĉa. La caro subite kisis lin kaj, plu insultante, ĵetiĝis al la alia kanono. Pafis ankaŭ la alia de la tribordo, tiu, pri kiu oni pensis, ke ĝi krevis. Pli pafi ne necesis, al kvar pafoj de la konvojo kaj al ses de la aliaj negocistaj ŝipoj sufiĉis pafi du fojojn por la caraj kanonoj.

En fajfo de la marvento, en oblikva pluvo flugis la «Sankta Petro» sur grizaj Dvinaj ondoj, jen kuŝiĝante per la flanko, jen rektiĝante, jen saltante sur ondon, flugis preter eskortuloj, preter koleraj kupraj kanonoj, elstarantaj el paftruoj, preter negocistaj ŝipoj. Kaj la malgranda standardo de la «Sankta Petro» kun la blazono rusia, forte streĉita de la vento, fiere, venke, gaje kuris ĉiam antaŭen kaj antaŭen...

En la sama tempo sur la pruferdeko, malantaŭ pakoj kaj bareloj, forgesita de ĉiuj, penis leviĝi sur sia mato kaj ekvidi tion, kion vidis ĉiuj, Timoteo Koĉnev, la konstruisto de la «Sankta Petro». Per la malfortiĝantaj manoj li kaptadis la barelon kaj finfine kaptis kun tia alkroĉemo, ke levis la kripligitan korpon kaj per la brusto surfalis sur la barelfundon. Nun li vidis, kiel iris la jaĥto, vidis super la kapo, sur la masto, kiun li mem starigis, la standardon, vidis sur Dvino blankajn rondajn fumojn de kanonaj salutoj...

— Brave! — diris Timoteo kaj ridetis, ne rimarkante, ke el liaj okuloj rampas larmoj. — Brave, glate ni iras!

Li deziris ordoni, ke oni aldonu ankoraŭ da veloj, ĉar neniu pli bone ol li konis tiun ĉi jaĥton, sed homoj apude ne estis. Li denove malfortiĝis, ne povis teni sin je la barelfundo, derampis reen sur sian maton kaj denove senkonsciiĝis por longe, ĝis ekvidis super si la caran kuraciston Fan der Gulst-on, Rjabov-on, Ievlev-on, Ĉemodanov-on kaj Apraksin-on...



1. Duankre (nederlande), maniero ankri inter du ankroj (trad.).