4. Diversaj estas ventoj...

Ekde la mateno oni ne vidis la caron-ŝipestron, bojaroj — tiuj, kiuj estis pli riĉaj kaj pli altrangaj — foriris en la palacon, la ceteraj sekvantaranoj estis lunĉantaj sub suna varmo: tranĉadis fumaĵitan anseron, trinkadis el boteleto rondire. Unu, maldika, fleksinte la genuojn, apogis al ili la barbon, sendezire maĉadis pirogojn, triste rigardadis al la Dvina vasto. Alia, sidante apud li, nelaŭte diradis:

— Jen lando! Tiele ĝin kaj tiele. Trafis ni en sovaĝejon. Eĉ birdo kiel porko ŝrikas. Ho Dio!

La maldikuloj kapjesadis, manĝadis sekan pirogon, insultadis per enuaj voĉoj.

Pli malproksime sidis ludsoldatoj, — Rjabov jam sciis, kiel ili aspektas: en kurtaj kaftanetoj, magraj, kun krudaj fortikaj vizaĝoj. Ili abrupte renversadis glasojn, flaradis pankruston, prijuĝadis ĉi-tieajn blankmarajn virinojn, ridegadis kiel virĉevaloj. Apud ili staris Apraksin — nealta, kombita alie, ol hieraŭ, — batadis per kano la krurumon de la brilanta altboto, rigardadis malproksimen, ensuĉadis per la maldikaj nazotruoj la odoron de Dvino, la apenaŭ senteblan, sal-amaran spiron de la fora maro.

Ekvidinte Rjabov-on, li ion diris al la ludsoldatoj. Unu el ili, nigriĝinta sub suno, kvazaŭ trobakita, — poste la rudristo eksciis, ke lia nomo estas Jakimĉjo Voronin, — laŭte, raŭke kriis:

— Rudristo, ĉu vi vodkon drinkas?

— Rudristo, ĉu vi vodkon drinkas? — mokimitis maldika akuta voĉo.

Rjabov iom retiriĝis, ekrigardis sub la piedojn — ĉi tie estis turniĝanta malgranda maljunuleto en tintiloj, sonoradis, saltadis, lian nudan sulkan vizaĝon kurbigis grimaco, el la buŝo elstaris, kiel stumpo, unu kurba dento.

Retenante tremon de abomeno, la rudristo transpaŝis la nanon kaj tiam ekvidis alian bufonon: tiu sidis en rondo de ludsoldatoj, rigardis per rondaj malgajaj okuletoj, viŝadis la buŝon per sia ĉapo kun tintiloj.

— Venu, drinku vodkon! — diris Jakimĉjo Voronin. — Via vojevodo Apraksin jen rakontas, ke vi ĉi tie estas la unua maristo. Sidiĝu, estu gasto!

Li moviĝis sur la trabo, donante lokon apud si. La aliaj same ŝoviĝis, kaj Rjabov tuj rimarkis, ke ili ŝoviĝis kun estimo, ne sen scivolemo rigardante lin. Nur Apraksin estis staranta kiel antaŭe, ne ŝanĝante la pozon, rigardadis al Dvino.

— Bonege, — eldiris Rjabov kaj akceptis el la manoj de Jakimĉjo pezan, ĝis la randoj plenigitan glason. — Kaj koncerne de tio, kia mi estas maristo, do kontraŭ kelkaj aliaj mi eĉ eliri ne rajtas. Mi antaŭ ili estas kiel ĥaradrio.

— Kio estas ĥaradrio? — demandis Voronin, pikante per tranĉilo pecon da ŝinko kaj etendante ĝin al Rjabov.

Rjabov akceptis la viandon, diris emfaze:

— Ĥaradrio, sinjoro — tiel en nia, marista lingvaĵo, nomiĝas mevo, — malgranda, timema. Ĝi mem nenion kaptas, timas preni akiraĵon, sed emas preni tion, kio estas forĵetita, nenecesa: tripon, ekzemple, kiam fiŝisto sentripigas fiŝon, aŭ ankoraŭ ion. Do ni inter ni knabetojn, kiuj kun ni en la maron iradas, tiel nomas — ĥaradrioj. Ilia parto estas preskaŭ nenia, — kion la fiŝistoj ne prenas, tio por ili taŭgas. Lernantoj, unuvorte. Inter ni do ni diras en nia maniero: jen ĥaradrio.

Li trarigardis al lumo la flavvitran glason, flaris kaj, sub krucaj rigardoj de la ludsoldatoj, tra la dentoj enverŝis en gorĝon la malvarman juniperan vodkon. Poste elspiris la aeron kaj delikate demordis peceton da ŝinko.

— Ĉu bonas la ŝipo do? — demandis alia ludsoldato kun gaja efelidhava vizaĝo kaj kun fortikaj sukoplenaj lipoj. — Por via maro taŭgas la ŝipo? La «Sankta Petro»?

— Ŝipo via nemalbonas, — respondis Rjabov, — iom sela, se de ĉi tie rigardi, — jen la pobo azendorse elstaras. Sed cetere nemalbonas. Ja Baĵenin Jozefo estas viro kun kapo, se li ion entreprenas — do, estos rezulto. Nun li pri ŝipoj interesiĝis, sed antaŭe ja li pri tiu afero neniom okupiĝis. Muelisto li estas, grenon mueladis. Kaj tabulojn faradis por vendo. Riĉega ulo.

— Kaj kiaj ĉe vi ĉi tie estas ventoj? — demandis Voronin.

— Ventoj ĉi tie estas, ni ne plendas, — respondis Rjabov, strabante al la nano, kiu laŭte ekŝmacis, prisuĉante grasan oston. — Diversaj estas, sinjoro, ventoj. Nia maro Blanka, ĝi je ventoj riĉas...

Kaj li komencis paroli pri ventoj, montrante per la mano kun la malplena glaso, kiel ili blovas, de kie venas kaj kiajn necesas levi velojn kun ĉi-tieaj ventoj. Aliris Ievlev en kaftano, malbutonita sur la brusto. Apraksin iomete kliniĝis — same aŭskultis.

— Kiam aŭgusto venas, — estis diranta Rjabov, — ni do tiel, en nia marista maniero, inter ni pensas: atendu fiŝisto folifalon, — ĝi blovos longe, polvos, hurlos en la maro la folifalo. Kiu de ĉi tie blovas, plie aŭtune — ne tute el la nordo, sed el ĉi tie, — Rjabov per la glaso montris, el kie ĝi blovas, — ĉiam ĝi ĉe ni, sur nia lando blankmara, estas kun pluvo. Ni nomas ĝin ploremulo, ĉar ĝi ĉiam ploras, larmas. Kaj tiel rezultas — ploremulo...

— Nu, sinjoroj maristoj? — demandis Apraksin. — Kiu tuj respondos, de kie en nia lingvaĵo, navigaciista, blovas la ploremulo? Ne diru, Ievlev, atendu, kara! Ĉu vi scias, Prjaniŝnikov?

Alta ludsoldato en kamizolo sen kaftano, kun malĝoja mieno, levis la ŝultrojn. Voronin estis sulkiganta la frunton kaj palpebrumanta. La aliaj forturniĝis.

— Sud-eosto, — diris Apraksin, — ĉu ĝuste, Silvestro? La sud-eostan venton la pomoroj nomas ploremulo.

— Ŝajne tiel ankaŭ nederlandanoj diris, — konsentis Rjabov.

— Kaj kiajn ankoraŭ ventojn vi havas, blankmaranoj? — demandis Apraksin, kaj ree en esprimo de lia vizaĝo estis neniom da moko, sed nur viva scivolemo lumis en la okuloj.

Rjabov ekrakontis plu pri ventoj. La ludsoldatoj en kaftanoj, en pluvmanteloj, iuj nudpiedaj, por ke ripozu la piedoj, iuj eĉ sen kamizolo, por ke priblovu venteto, — aŭskultis atente.

— Kaj la kompason vi scias? — el malproksime demandis Ievlev.

Rjabov respondis:

— Fiŝistoj inter si tiel diras: en maro la nadlo pli utilas ol najlo...

Ievlev aliris pli proksime, diris:

— En iuj fremdlandaj libroj plej famaj viroj skribis, kvazaŭ en viaj nordaj landoj oni ververe vidis kinocefalojn — monstrojn kun hundaj kapoj, kaj ankaŭ arimasojn — ankoraŭ pli terurajn monstrojn kun unu okulo meze de la frunto...

La rudristo kviete ridetis.

— Ĉu vi aŭdis ion pri tio? — demandis Ievlev.

— Mensogaĵoj tio estas! — respondis Rjabov. — Kaj al Matko mi iradis, kaj sur Grumanto estis, kaj en Kolgujev mi ĉasis — vidis nek kun hundaj kapoj, nek kun unu okulo. Urson, eble, tiu fremdulo via, sinjoro, ektimis, kaj pro la timo mensogis...

Al Apraksin aliris sekvantarano, ion flustris en la orelon, Teodoro Matejeviĉ retrorigardis:

— La ŝipestro venas. Sed vi ne ĝeniĝu, parolu plu, li ne ŝatas, ke antaŭ li oni tro timu...

— Ja ni timi ne estas instruitaj! — respondis Rjabov.

Neniu el la ludsoldatoj ŝanĝis sian pozon, ili restis kiel ili sidis antaŭe. Petro Aleksejeviĉ aliris, metis la manojn sur la ŝultrojn de Apraksin kaj Ievlev, enŝoviĝis inter ili, ekaŭskultis la konversacion. Rjabov sidis flanke al la caro, rakontadis, kiel sidiĝas nebulo en la maron, kiel leviĝas nuboj de la horizonto, kiel pura sereno aperas kaj kiel oni povas juĝi, ĉu baldaŭ falos vento.

— Kio, kio? — redemandis la ŝipestro.

— Li pri maraj antaŭsignoj diras, — klarigis Apraksin, — aŭskultu, Siro.

— Do, ŝoviĝu, Teodoro, — diris la ŝipestro al Prjaniŝnikov kaj eksidis apud li. — Ja pli ŝoviĝu, ĉu vi algluiĝis?

— Ni ankoraŭ en nia maniero tiel pensas, — estis diranta Rjabov, — de la avoj tio venas: se blankbaleno, marhundo aŭ orko elakviĝas, kaj la muzelon turnas, kaj spiras, — atendu venton de tie, kien ili turniĝas. Forta estos vento, eĉ eble toroko batos.

— Kia toroko? — demandis Petro.

— Sciate, toroko, — respondis Rjabov kaj rekte ekrigardis al la sunbruna, tute juna larĝa vizaĝo de la caro, — vento mallonga, Siro, kiu ĉian ŝnuron ŝiras, rompas ĉion, se ĝin ne atendi anticipe.

— Ĉu skualo? — demandis Petro.

— Kiu scias, — eldiris Rjabov, — ni nomas ĝin toroko.

Kaj, urĝata per demandoj jen de Apraksin, jen de Ievlev, jen de Voronin, jen de la caro mem, li ekrakontis, kion li sciis pri la Blanka maro, — pri ventoj kaj fluoj, pri flusoj kaj malflusoj, pri vojo al Solovkoj, al Grumanto, al Ponojo, pri tio, kiel li iradis kun la forpasinta patro al la germanoj, kiel iradis supren al Rusio.

Ĉirkaŭe staris granda homamaso: kaj afabla Lefort, kaj ruĝvizaĝa princo Romodanovskij, kaj Ŝein, kaj Golicin, kaj aliaj. Ili aŭskultadis, kapjesadis, oĥadis, sed Rjabov sentis — ilin ĉio ĉi ne interesas, sed interesas nur kelkajn homojn: jen Apraksin-on, Ievlev-on, Voronin-on, la siron mem. Petro tuta vigliĝis, liaj okuloj brilis, li sidis malkviete kaj ĉiam levadis la kapon, demandadis kaj redemandadis, laŭte ridadis kaj tiam ĉiuj ridis ĉirkaŭe... Kaj tuj kiam li ĉesadis, ĉiuj ĉesadis, kaj ĉies vizaĝoj iĝadis enuaj, dum Petro plu atente kaj streĉite aŭskultadis.

Poste li prenis botelon, verŝis en glason, etendis al Rjabov, diris:

— Drinku!

Kaj, larĝe paŝante, foriris sur la jaĥton. Rjabov eltrinkis la donacitan vodkon, viŝis la buŝon, leviĝis. Sur la jaĥto oni estis batantaj tamburon, komence unu, poste duan.

— Ĉu alarmo? — fiksaŭskultis Apraksin.

Ekhurlis kornoj, du tamburoj tondris per ruladoj, Apraksin kriis laŭte, gaje:

— Alarmo!

Kaj ekkuris, subtenante la spadon. Post li, devancante lin, ekkuris Ievlev, ekŝrikis la nanoj, la unudentulo kaptis la restintan ŝinkon, ekkuris same, ŝovante ĝin en la sinon. De ĉie kuris sekvantaranoj kun timigitaj vizaĝoj: ili timis ne la alarmon — por ili terura estis kolero de Petro Aleksejeviĉ, se tiu rimarkos eĉ etan malfruon. Kuris Romodanovskij, Ŝein, peze krablante sur la mallongaj kruroj; kiel kuglo pafiĝis kuracisto Van der Gulst; svingante la irbastonon, finmanĝante dum kurado, peze paŝis sur la tabuloj popo Bazilo, la cara pastro: se oni tamburas alarmon, ankaŭ al li ne estas indulgo; bojardumaa sekretario Zotov, puŝante, trakuris antaŭ Vinius; bojardumaa konsilisto Ĉemodanov stumblis je nano Jermolajĉjo, falis sur la tabulojn, vundinte la kapon.

Kaj la tamburoj plu tondris, la kornoj plu ludis, kaj en la hela palblua Dvina ĉielo kun krioj flugadis mevoj, kvazaŭ timigitaj de la nekutima bruo kaj de la nevidita tumulto.

— Ĉu tie estas incendio? — demandis Demĉjo, aperante renkonten al Rjabov.

— Ĉu eblas ilin kompreni? — respondis la rudristo. — Ĉe ili petolo ne pli bonas ol incendio. Prenu jen, manĝu fumaĵon, mi jam tute satiĝis... Kaj plu sidu ĉi tie, en malvarmeto, mi iros rigardi...

Li suriris sur la jaĥton de la pobo, levis sin sur la manoj kaj elrigardis el post kargo. Ĉiuj sekvantaranoj amasiĝis en gregon; antaŭ ili plu estis batantaj altajn tamburojn du tamburistoj. Trumpetisto Tomaso Ĉigirin, blovpufiginte la vangojn, levinte al la ĉielo kupran kornon, estis trumpetanta per ĉiuj fortoj. Kaj caro Petro Aleksejeviĉ, kuntirinte la brovojn, paŝadis sur siaj longaj kruroj, ne rigardadis al la homoj. Poste, forsvinginte Ĉigirin-on, li komencis kolere riproĉi iun malaltan maljunulon. La maljunulo estis fervore ĵuranta per Dio, kaj estis nekompreneble, kion li ĵuras. Petro, ne aŭskultante lin, piedfrapis la plankon, turniĝis al Jozefo Baĵenin kaj laŭte, por la tuta ŝipo, kriis:

— Kaj vin kie serĉi? Se ni alarmon batas, tiam ankaŭ vi kuru, alie mi tuj vin pelos for...