4. Vi, mia saĝulino...

Poste, ridante, Rjabov diris:

— Kaj kien ni trafis? Salikejo, ŝajne, ne devas esti... Prenu la rudron, edzino, elkonduku la ŝipon!

Taisja suspiris:

— Atendu, mi dormos.

Ŝi ekdormetis, kaj li longe ĉirkaŭrigardadis, poste abrupte movis la rudron, ekkondukis la veselon al la dogana budo, forte trafis per la kareno al la sabla bordo, prenis Taisja-n sur la brakojn kaj enportis en la gardistejon. Fore en la vilaĝo estis kantantaj virkokoj, unu kriis, dua, tria, sonore bojis hundo. Li deziris manĝi. Rjabov verŝis en trinkpoton gdanskan vodkon, forskuis de sunsekigita hipogloso formikojn...

— Kaj mi? — demandis Taisja.

Ŝanceliĝante post dormo, ŝi alvenis lin, eksidis apude sur la benkon, elverŝis la vodkon sur la teron, silente, kun fermitaj okuloj, komencis maĉi nuran panon. Poste, kvazaŭ en dormo, diris:

— Kara.

— Kio?

— Kara mia! — ripetis ŝi. — Kara. Edzo. Kara.

Ŝi ekridis, alpremiĝis al lia ŝultro, suspiris. Kaj per severa voĉo ordonis:

— Nun kuŝigu min dormi.

Mirante pri si mem, pri ŝi, pri ĉio, kio okazis, li ree prenis ŝin sur la brakojn, kuŝigis, eksidis apude. La okulharoj de Taisja tremeris, ŝi demandis:

— Kial vi ne kantas? Kantu! Panjo mia al mi kantadis...

— Sed se mi kanti ne scipovas ja...

— Ne gravas, iel kantu.

Li komencis, timetante, pri la karekso kaj la herbo.

— Ĉu indas tion aŭskulti, — kolere diris Taisja. — Kantu «Mian saĝulinon».

La rudristo tuspurigis la gorĝon, komencis plej melankolie:

Edzinigita frue...

— Ne de ĉi tie! — diris Taisja. — Neniu malhelpis, sed duono de la kanto malaperis. Kantu kiel necesas! Mi ordonis — kaj vi kantu!

La rudristo ankoraŭfoje tusis, ekkantis de la komenco mem:

Dormu, dormu, vi, mia saĝulino,
Dormu, dormu, vi saĝulino...

— Ĉu vi vidas? — diris Taisja. — Se vi deziras, vi povas kanti...

Ŝi brakumis lin je la kolo, proksime altiris al si, al la vizaĝo mem kaj diris:

— Pereis vi nun, rudristo. Estis viro memstara, kaj nun kio? Kio vi estas nun? Kaj vodkon mi malpermesis trinki, kaj vi ne trinkis. Ĉu vi deziras, mi regalos?

Ne atendante respondon, ŝi salte ekstaris, verŝis el la botelo en la trinkpoton, duonon, pensinte, elverŝis sur la plankon kaj alportis:

— Trinku!

— Ĉu trinki?

— Trinku, se ordonite! Atendu, mi kun vi trinkos.

Ŝi lipis la vinon, sulkiĝis kaj kvazaŭ kun kompato suspiris, kiam la rudristo ĝistrinkis la restaĵon. Poste per firma mano prenis lin je la haroj, deklinis lian kapon malantaŭen kaj demandis:

— Ĉu amas vi min, Ivaĉjo? Kiel edzinon — ĉu amas? Diru tuj, alie mi foriros!

— Amas!

— Kaj la aliajn?

— Kiujn aliajn? — ne komprenis li.

— Aliajn viajn... diversajn...

Nun ŝi per du manoj estis tenanta lin je la haroj.

— Nu, kaj kio, se diversaj? Ĉio okazas...

Ŝi rigardis al li rekte, atendis.

— Eble sur pendigilo torturo estas pli indulga! — subridis Rjabov.

Taisja dolore abrupte tiris liajn harojn, kriis:

— Rakontu!

— Sed kion rakonti do, freneza?

— Ĉion rakontu, ĉu vi aŭdas? Ĉion ĝis la lasta vero. Ĝis la plej malgranda...

Subite ŝi forpuŝis lin kaj petis per kompatinda voĉo:

— Neniam rakontu, kara, nenion rakontu. Kaj se mi petos kun larmoj, tutegale ne obeu, kion ajn mi diros...

Li ridis kaj glatumadis ŝiajn harligojn, kaj ŝi rigardis al liaj okuloj sen palpebrumi kaj demandadis:

— Kiom vi povas jen tiel rigardi? Ĉu ĝis mateno povas?

Matene ree venis Demĉjo, alportis lakton en argila kruĉo, kazeon, rondon da pano, rakontis novaĵojn: lia eminenco Atanazio neatendite venis el Ĥolmogoro, forte koleras kontraŭ sinjoro kolonelo Snivin, ne benis, al la mano aliri ne permesis, ŝlosiĝis kun li kaj dufoje per sia bastono al la kalvaĵo regalis...

Sinjoro kolonelo Snivin eksidis hejme — ektimis, en la urbo iĝis pli kviete... Nur unu homo malfermite iris kontraŭ Atanazio — la angla fremdulo majoro James: li kvazaŭ skribis al Moskvo en Kukujon kaj al ĉiuj hodiaŭ minacis, ke en Kukujo liaj parencoj transdonos la leteron en la proprajn manojn de la monarĥo. Estas sola espero, ke tiu letero ne atingos siron Petron Aleksejeviĉ — la caro, onidire, estas naviganta sur boatoj de Vologdo malsupren, al la Arĥanĝela urbo.

La ŝarĝistoj, ĉiuj, kiujn oni arestis ne pro falsaj moneroj, ne arĝentaj, estas liberigitaj.

Ŝipestro Urquhart iradas sur gajaj piedoj, sed iĝis pli kvieta kaj sian ferdekestron kvazaŭ eĉ ŝlosis en ĉenejon por severa fasto...

— Kaj kio pri niaj monaĥoj? — demandis Rjabov.

— Ja kio al ili fariĝos, — respondis Demĉjo, — kokerikas ebriaj kaj fiŝistojn turmentas. Oni diras, ke kelkajn fiŝistojn oni ligis kaj en la subtera malliberejo ŝlosis...

Rjabov kuntiris la brovojn...

Tiel, en kvieto, sub Dvina venteto, sub suna varmo, pasis ankoraŭ kelkaj tagoj. Rjabov faradis sur sekiĝinta pineto noĉojn, por ne konfuziĝi — kiom da tagoj li bojaras.

— Ĉu mi ne freneziĝos, ripozante tiom longe? — demandis li foje Taisja-n.

— Ĉu en la maron vi ekdeziris? — diris ŝi.

— Ja ankaŭ en la maron indus iri...

Li longe aŭskultadis, kiel bruas mara ondo, observadis nubojn en la ĉielo, rakontadis:

— Vidu aeron super maro. Se ĝi estas tro travidebla, ĉio malproksime videblas kaj ankoraŭ vento blovas, — estos tempesto, batos ĝi, tiam tenu vin. Se nebulo estas matene, jen kiel hodiaŭ, kaj hieraŭ vespere la ĉielo per ĉiuj farboj brulis, — iru trankvile, esperu... Ankaŭ al nuboj rigardu...

Taisja, mordetante herberon, rigardis al la rudristo persiste, ne deŝiriĝante, ĉu kun atento aŭskultis, ĉu entute ne aŭskultis.

— Sed pri kio vi pensas ja? — demandis li subite.

— Amas mi vin, — trankvile respondis ŝi, — pri nenio plia mi pensas...

Poste ŝi estis lavanta en Dvino, kaj li sidis apude kaj silentis. La maro estis bruanta fore trans ŝtonoj, tie fiŝistoj estis levantaj ankrojn, hisantaj velojn, forirantaj...

— Tiel ne eblas longe vivi! — diris Rjabov.

Taisja rektiĝis, viŝis la frunton, suspiris.

— Kiel do vi bezonas vivi?

— Mi estas de la mara afero laboristo, — respondis li, — kien mi iros sen ĝi?

Kaj kuntiris la brovojn.

Matene, tre frue, alrajdis dogana soldato kun ordono de leŭtenanto Krikov: sen ajna prokrasto veturi en la antaŭurbon, esti singarda, sur malgranda velboateto, kiu staras en la interkonsentita loko, transveturi sur Mosean insulon, kie ĉion finrakontos Demetrio-tradukisto. Havi sur si bonan veston, neniom da vino drinki. Taisja Antipovna ne maltrankviliĝu, ne malĝoju, kaj ankaŭ al ŝi — plej malaltan riverencon.

— Ho, Ivaĉjo! — timigite diris Taisja kaj paliĝis.

La soldato dum la vojo rakontis al Rjabov ankoraŭ novaĵojn: caro Petro Aleksejeviĉ el Ĥolmogoro jam hodiaŭ estos ĉi tie. Tie oni renkontis lin kun grandega honoro, la maljuna Atanazio havis sur si ornaton, oni pafis el kanonoj, en la katedralo oni kantis «Poliĥronion» kaj aranĝis tagmanĝon de la eminenco. Sed ĉio ĉi pasis rapide, kaj la caro tuj perpiede bonvolis vigle kuri al negocistoj Baĵenin-oj, kie li pasigis la tutan tagon — rigardadis la ŝipkonstruejon kaj observadis la ŝipkonstruadon.