3. Kaj kial ni ridas?

Matene venis kun gratuloj Demĉjo, alportis rondon da nupta pano, fremdlandajn sekvinberojn en basta skatolo, kandelon. Malalte riverencis al Taisja, ŝi kisis lin al la frunto.

— Vi estos por mi kiel frato, — aŭdis Demĉjo, — jen kiom da ni nun estas, — vi, kaj li, kaj ankoraŭ Krikov Atanazio Petroviĉ...

Ili lunĉis triope, manĝis bakitan kokinon, eglefinon, kiun hieraŭ en la sako alveturigis la leŭtenanto, altrinkis Dvinan akvon, poste sidis sub la suno.

— Ni kantu! — diris Taisja.

Demĉjo komencis milde, kvazaŭ knabino:

Kie do, fraĉjoj, ni tagon pasigos,
Nokton noktumos,

Taisja forte, per plena voĉo daŭrigis:

Por ni lito estos la tero-patrino,
Por la kap' apogo — malmilda ŝtipo...

Rjabov estis kuŝanta sterne sur varmega sablo, avide rigardis al la vizaĝo de Taisja, tenis en la polmo ŝian maldikan manradikon, aŭskultis, kiel per du voĉoj akorde, kvazaŭ ne unuan fojon, ili estis kantantaj:

Litkovrilo nia estos vent' sovaĝa
Superkovros ĝin neĝoj blankaj...

Dvino estis nelaŭte susuranta ĉe la bordoj, la suno estis varmiganta ĉiam pli forte, apenaŭ rimarkeble estis moviĝanta velo sur ŝipeto, eniranta en la enfluejon.

— Kial vi ne kantas? — demandis Taisja, kliniĝinte al la vizaĝo de la rudristo. — Kial vi enpensiĝis, Ivaĉjo?

Li suspiris, subridis, diris karese:

— Iel stranga ĉio estas. Mi kvazaŭ ne kredas...

— Sed vi kredu!

Ŝi estis rigardanta al li proksime, ŝian nazradikon kovris efelidoj, en la okuloj staris humida feliĉa brilo.

Demĉjo sidis flanke, transŝutadis sablon el unu polmo en la alian, rakontis:

— Patro via, Taisja Antipovna, hodiaŭ ĉie estis, eĉ kolonelon Snivin mem atingis, eksciis, ke vi kaŝe sur ĉevaloj forveturis, sed kien, tion al li neniu rakonti povas. La leŭtenanton li same vizitis, la leŭtenanto ŝajnigis sin nescianta. Ebria estas via patro, Taisja Antipovna, kaj kun li de la kolonelo sendito kun sabro, same ebria. Sur ĉaro kun du ĉevaloj tra la tuta urbo ili veturas kaj grandan monon kontraŭ la rudristo promesis, al tiu, kiu la oĉjon kaptos. Vi gardi vin nun bezonas forte.

— Ni fuĝos al Kola, ili ne trovos! — diris la rudristo. — La vojo ne longas — de Ĥolmogoro ĝis Kola entute estas tridek tri Nikola-temploj. Ĉu ni fuĝos, Tainjo?

— Fuĝos, — senzorge, pensante pri alio, diris ŝi.

— Sed ĉu vi aŭdas, pri kio mi parolas?

— Certe, aŭdas: ĉu ni fuĝu — vi demandas, ni fuĝos — mi respondas...

Kaj ŝi ekridis. Li same ekridis. Ekridis ankaŭ Demĉjo.

— Kiaj ridoj okazis, — diris la rudristo. — Kaj kial ni ridas?

— Pri la hakilo mi rememoris, — plu ridante, eldiris Tainjo. — Kiel vi hakilon perdis...

Vespere Demĉjo foriris, kaj ree ili restis duope. De la maro ekruliĝis granda ondo, vento ekfajfis pli dense, sur la ĉielo ekrampis nuboj. Rjabov pririgardis la doganan boaton, kiu kuŝis sur la bordo, stupis ĝin, trovis la remilojn; grakinte, puŝis la boateton en la akvon. Taisja, fermetinte la okulojn, rigardis al la edzo.

— Ĉu por vi sen maro jam la vivo malbonas?

La rudristo kulpe palpebrumis, respondis ne tuj:

— Ja se ne necesas, tiam mi ne...

— Bone, ni iru! — kolere ridetinte, diris Taisja.

Ili eliris el la enfluejo senprokraste, la rudristo laŭte tra venta hurlado kriis:

— Lernu, edzino! Se oni forprenos min, vi mem iĝos rudristo. Estis ĉi tie en pasinta tempo iu Marta la plej bona rudristo, iradis ĝis la Kanina Kapo kaj pluen... Lernu, do, kie kio estas. Jen, vidu, — turbaĵo, tiu fluo fariĝas pro renkontiĝo, kiam mara ondo iras kaj la rivero al ĝi transverse batas. Turbaĵon evitu... Kiam vi al turbaĵo trafis, en la maron ĵetiĝu, ĝin ne timu, timu ŝtonon, rokojn... Ostan bordon — tion timu, kiel ni ŝtonojn nomas: ostoj...

La vento impete, kun forto kondukis la boaton, kvazaŭ birdo enflugis ĝi en mallarĝan markoleton kaj, iomete kliniĝinte, preteris akrajn, nigrajn ĉebordajn rokaĵojn.

Sub vento, en griza nokta krepusko Rjabov rakontadis, kiel konduki ŝipojn en enfluejo, laŭ kiaj signoj memori malprofundaĵojn. Taisja sidis apude, tremeradis pro humida vento, alpremiĝadis al la edzo, demandadis:

— Ĉu tie ĉi ankaŭ grandaj ŝipoj povas trairi?

— Tio estas la Murmana brako, nefidinda, tra ĝi malprofundaj veseloj nur pene trairas. Kaj poste, vidu, jen kien mi almontras, tio nomiĝas Aĉa Enfluejo, tute malprofunda, ĝin evitu. Kaj nun ĉi tien rigardu kaj memorfiksu, — reen vi mem kondukos. Tio estas Logilo, al ĝia fluvojo ne fidu, nun ĝi estas tia, kaj morgaŭ alie turniĝos, kaj vi trafos al malprofundaĵo...

Ne ellasante la rudrostangon, premante per sia flanko al ĝia trunko, en kaftano, dismalfermiĝinta sub vento, kun okuloj, akre mallarĝigitaj, li per unu brako brakumis Taisja-n je la ŝultroj, kliniĝis kaj komencis kisi la malsekan vizaĝon, la varmajn, malfermiĝintajn renkonten lipojn.

— Ni dronos, Ivaĉjo! — finfine diris ŝi.

— Sed kune ja! — respondis li.

— Estas domaĝe droni, Ivaĉjo!

— Nu, ĉe Dio ja ne estas monaĥoj, la vivo estas pli facila.

— Ne blasfemu...

La boato turniĝis sub vento, ekiris, kliniĝante, tien, kien pelis ĝin la vento, la rudristo ellasis la tenilon el la mano, la rudro turniĝis flanken...

— Ho, rudristo! — diris Tainjo. — Nu, kia vi estas sentima viro...