Mensog' sur lang' de malamik',
Dum mano pri malam' alarmas,
En buŝo nur vantaĵoj svarmas...
Lomonosov
Ne amu jesanton — amu kontraŭanton.
Proverbo

Ĉapitro kvara

1. Kie estas la justo?

Rekrutita al la cara servo Atanazio Krikov tuj trafis al doganistoj kaj dum ne pli ol jaro montris veran talenton en tiu malfacila kaj komplika afero. Sian neordinarecon li klarigadis simple: mi, diradis li, de la patro estis instruita ĉasi ekde eta aĝo, ne ekzistas tia besta ruzaĵo, kiun mi ne divenus, kaj fremdlanda negocisto ne estas pli ruza, ol tajga vulpo. Pensi, certe, necesas, ne sen tio...

Bestojn li vere konis, sciis iliajn kondutmanierojn kaj kutimojn, kaj de antikvaj tempoj, kiel Rjabov-oj famis per rudristoj, tiel Krikov-oj per ĉasistoj. Tamen, la prauloj de Krikov ankaŭ en la maron iradis ne malpli bone ol aliaj...

Ekde la prapatroj Krikov-oj ĉasadis en tundro, timante nek ĥiuson — hurlantan blizardon kun flankaj fajfantaj neĝventoj, nek malsekan neĝan ŝtormon — riandon, nek ĉidegon — densan pluvon kun malvarma vento. Sub brilantaj je la tuta ĉielo lumoj de norda aŭroro Krikov-oj iradis en bando-brigado ĉasi ermenon — sangavidan besteton, irantan lavange, vorantan siajn malfortajn fratojn. Krikov-oj iradis longe, ĝis sekreta pado, por meti kaŝitajn specialajn kaptilojn por ermena gvidanto. Se trafis la gvidanto en la kaptilon, pezaĵo alpremis ties kapon — disŝutiĝos, timiĝos la ermena lavango: unu post alia trafos la bestoj en la kaptilon, mankas super ili estro, ĉefo!

En la sama sezono oni kaptas en tundro flavajn mustelojn — karajn peltojn. Tiam rigardu atente, aŭskultu taŭge; se vi ne havas talenton ĉasi mustelon — vi revenos hejmen malplena. La besto kuŝas en sia nesto, kantas pro vintra enuo siajn kantetojn, — tie fosu, disfosu la truon, sed antaŭe ĉiujn pasejojn kovru per firma reto...

Post mustelo estas blanka vulpo, tiun ĉasi oni iradis mare al Grumanto. Bizara besteto, ne ĉiu ĉasisto povas mortigi ĝin. Ekvidinte direktitan al si tubon de muskedo aŭ sagon, elturmentita per persekuto besto, okazas, ne leviĝas de sur sia loko — kuŝas senmove, kaj eĉ per la piedetoj kovras la muzelon, por ne vidi sian finon. Tian vulpon Atanazio ne povis mortigi, same kiel ne povis rompi krurojn al vulpidoj, por kreskigi vulpon kun sendifekta felo, kiel ankaŭ ne povis mortigi vulpon per piedbato al la koro, por vendi glatan felon. Aliaj mokis lin, Atanazio nur kraĉadis responde. La patro intencis instrui lin iomete — Atanazio tiel movis la okulojn, ke la maljunulo pri tio eĉ ne plu ŝercis...

Kiam la patro mortis, la bando de la bestoĉasistoj disfalis.

Atanazio akiris ĉasboateton, lancon-harpunon kun rimeno je kvindek klaftoj, grandan bareleton el rosmara ledo kaj intencis ĉasi rosmarojn.

Sola ne eblas iri al ĉasado: foje li trovis amikon — homon «kun kaŭzo», kiel tiu pri si mem diradis. Nigra, fortika, malalta, kun vizaĝo kovrita de malmola krispa barbo, kun ĉiam mokema okulbrilo sub la vilaj okulharoj, tiu homo plej multe silentadis kaj pri io malgaje subridadis, kaj kiam li subite ekparolis, Atanazio Petroviĉ unue eĉ ne kredis al siaj oreloj: lia remisto evidentiĝis fuĝinto, kaj eĉ ne simple fuĝinto, sed ankoraŭ torturita pro krimaj malamaj vortoj, diritaj kontraŭ bojaro, kaj eĉ ne simple diritaj, sed diritaj kun tranĉilo en la mano, kiam Paŭĉjo Silentulo aŭdacis levi tranĉilon kontraŭ sia bojaro princo Zubov. La princo-bojaro per sia juĝo kondamnis bati lin per bastonoj senkompate kaj intencis eĉ elŝiri la naztruojn, sed la krima sklavo naskiĝis ne stultulo — li ne atendis sian morton, subfosis la tenejon, kie li sidis sub gardo, kaj fuĝis...

— Ĉu vi foriris? — miris Krikov.

— Pro tio mi estas viva...

— Vere...

Atanazio Petroviĉ sidis en la boato, simplanime miranta, palpebrumadis.

— Kunpremu la lipojn ja! — ordonis Silentulo. — Jen, kvazaŭ freneziĝis...

— Eblas freneziĝi...

— Vi povas ne timi, Atanazio Petroviĉ, se estos io — vi tute ne scias, ne konas, — sur mi ne estas skribite, ĉu mi estas fuĝinto aŭ ne...

Krikov tiutempe ekvidis rosmarojn, kiuj estis gratantaj sin sur ŝtona bordo. Vento estis blovanta de la bestoj, Silentulo ekpremis la remilojn. Krikov kun la malpeza harpuno en la mano senmoviĝis sur la boata pruo. Gardanta rosmaro estis dormetanta. La aliaj dormegis. Atanazio pufigis la naztruojn, kriis, la rosmaroj ekmoviĝis, kun forta mallonga fajfo la harpuno enpikiĝis per la ŝtala pinto en la postkolon de rosmaro — de la plej matura, dentega, grasa.

Silentulo, mordinte la lipojn, brilante per la pupiloj, elĵetadis la ledan ŝnuron — klafton post klafto, — la rosmaro penis liberiĝi sub akvo. La boateto jam estis trenata en la maron.

Nur antaŭ nokto ili venkis la beston, kondukis ĝin malvivan al la bordo — por diskarnigi. Matene, kiam ili manĝis likvan kaĉon, Silentulo diris:

— Eĉ unu homo en la mondo ne scias, kiu mi estas kaj de kie. Ankaŭ mi mem ne scias, pro kio mi konfesis al vi. Ĉu pro tio, ke vi prenis min ne kiel dungiton, sed kiel kamaradon, ĉu pro tio, ke sur mi estas via ĉapo, ĉu pro tio, ke vi estas simpla, kaj mia animo sidas kun vi, kvazaŭ en kuseno... Aŭskultu plu! Ne mi sola estas tia en Arĥangelsko, kaj en Ĥolmogoro, kaj en aliaj viaj bordaj setlejoj. Multas ĉi tie fuĝintoj...

Krikov aŭskultis silente. Pri la kaĉo li forgesis — rigardis en la severajn okulojn de Silentulo, la koro sangis, kvazaŭ per malrapida vico estis pasantaj antaŭ li la homoj, pri kiuj estis rakontanta Paŭĉjo.

— Kion ili deziras, tion faras kun ni la turmentantoj, — estis parolanta Silentulo. — Se vi riverencos malĝuste — vi estos batita en la bojara ĉevalejo ĝismorte. Se la tero ne donis rikolton — knutojn, se vi ne plenan tributon veturigis al bojara grentenejo — bastonojn, la ripojn oni frakasas, tortur-pendigas, la lastan moneron el sub la vango elŝiras per tenajlo. Knabinojn niajn en siajn kortojn ili trenas, malhonorigas; se plaĉos iu — el honesta nupto ŝtelas, poste — al fora brutejo...

Silentulo grincis per la dentoj, rompis bastonon kontraŭ la genuo, ĵetis en fajron.

— Kie estas la justo? Kiel trovi ĝin, kiel vivu homo?

— Sed kie ili estas, viaj fuĝintoj? — demandis Krikov.

— Ĉie. Ili dungiĝas je ajna pago, je nutrado. Ĉu kiel remistoj, ĉu kiel logaĵistoj, por ili ĉio egalas. Al foraj ermitejoj ili fuĝas — kiel di-servistoj. Dum estas fortoj, tiu vagas kun basta dorsosako; poste li kuŝos, manĝos berojn, fungojn, poste kie ajn — ĉu sur lago aŭ ĉe maro — domon konstruos, kabanon aŭ terkabanon...

— De kie do ili venas?

— De Moskvo kaj de Kostromo, de Kalugo kaj Vjazjmo, de Kursko kaj Jaroslavlo...

— Kaj ĉiuj ĉi tien?

— Kial ĉiuj. Ankaŭ al Dono ili iras, kaj al Volgo-patrino, al la malsupro, kaj trans la Grandan Ŝtonon1...

— Kaj se oni kaptos?

Silentulo malgaje subridis:

— Kaptos? Tiam bonon ne atendu...

Li ĉerpis la kaĉon, maĉis, poste konsilis:

— Manĝu, ĝis ĝi tute ne malvarmiĝis...

Ili finmanĝis la kaĉon senvorte, kunmetis la ekipaĵon, ŝarĝis, eknavigis al la urbo. Atanazio Petroviĉ estis pensema, malgaja, distrita. Ekde tiu ĉi okazo li amikiĝis kun Silentulo kaj longe konversaciadis kun li. Kaj aŭtune Atanazio Petroviĉ ekservis ĉe la dogana leŭtenanto — fremdlandano sinjoro James.



1. Trans Uralon, t. e. en Siberion (rim. de la trad.).