5. Estos deklarita konfuzo!

Demĉjo eliris, pririgardis sin, ĝojis pri la kaftaneto kaj ekiris al la domo, kie loĝis doganaj oficistoj, soldatoj de la dogana taĉmento kaj kie malsupre estis apartamento de sinjoro Krikov Atanazio Petroviĉ — leŭtenanto de la dogana militistaro.

Frapinte al la pordo singarde kaj respekte, Demĉjo aŭskultis iom kaj ankoraŭfoje frapis. Respondo ne estis. Tiam Demĉjo ŝovis la kapon en la ĉambron kaj, ekvidinte neniun, eniris.

La plankon estis kovranta trivita tapiŝo kun leda kuseno — ĉi tie, evidente, la leŭtenanto dormadis. Sur la benko kuŝis libroj. Unu el ili estis malfermita. Demĉjo legis: «Amo kolomba kaj infero de pasioj, brulantaj en la brusto de Pelaida kaj Bertramo». Pro tiaj vortoj Demĉjo ruĝiĝis.

En la apuda ĉambro iu estis ternanta kun forto kaj ĝuo, aldirante:

— Kaj ankoraŭ fojon! Kaj ankoraŭ bonan! Kaj ankoraŭ fortan!

Poste la ternado ĉesis, io grincis...

— Sinjoro! — nelaŭte vokis Demĉjo.

Trans la pordo daŭris la grincado.

Demĉjo faris kelkajn mallongajn paŝojn, rigardis trans la pordon.

Meze de la malgranda ĉambro ĉe tablo estis faranta ian etan laboron per la fortaj, lertaj manoj Atanazio Petroviĉ mem. Lia vizaĝo, turnita al varma lumo, radiis rideton, kvazaŭ li ĝojis pri sia laboraĵo; ja ĝuste tiel estis: jen li prenis per du fingroj ion etan, gajan, blankan, turnis antaŭ si kaj tute ekĝojis, eĉ ŝmacis per la lipoj, sed tuj kvazaŭ rimarkis malbonaĵon en sia faraĵo, komencis piki ĝin per aleno, aldirante:

— Kaj tion ĉi ni forigos, forpurigos...

Demĉjo frapis per la pordo...

La vizaĝo de Krikov momente ŝanĝiĝis: rapide ŝovinte sian laboraĵon en la sinon, li formetis tranĉiletojn kaj alenojn, kovris ilin per la granda polmo kaj turniĝis al Demĉjo, malŝate kunpremante la lipojn:

— Kial vi? Pro kia afero? Kial sen demando enrompiĝas? Ĉu mirindas, ke mi kvieton ne havas en la domo propra eĉ unu minuton? Kial tio?

Demĉjo konfuziĝis, ruĝiĝis, ekbabilis galimation, kiel ĉiam, kiam oni lin ofendas.

La leŭtenanto frapetadis per la piedo, liaj helaj okuloj rigardis preter la junulo, sub lia maldika haŭto, kiel ĉe multaj dvinanoj, brulis forta ruĝo. Li diris kolere:

— Parolu pri la afero, sufiĉas babili sensencaĵojn...

— Kiel vi bonvolas demandi, tiel mi respondas! — diris Demĉjo, ekreginte sin. — Kaj mia afero estas jena...

— Sidiĝu do! — ordonis la leŭtenanto.

Demĉjo ne eksidis, ofendita.

La leŭtenanto aŭskultis atente, rigardis rekte en la okulojn, ĉiam pli forte kunpremante la lipojn, ĉiam pli malmole frapante per la altboto.

— Ĉu vi ĉion diris?

— Ĉion.

— Kial vi al mi venis?

— Avinjo Eŭdoĥa sendis.

En la okuloj de Krikov glitis fajrero, sed kvazaŭ hontante pri ĝi, li forturniĝis, deŝiris kaftanon de ligna hoko, zonis sin per skarpo, kriis al servosoldato tamburi kunvenon. En la korto ektondris tamburo, la servosoldato tuj alkuris por preni ŝlosilojn...

— Infero vin prenu! — koleriĝis la leŭtenanto. — Tedis al mi viaj ŝlosiloj...

Kaj klarigis al Demĉjo:

— Se ne ŝlosi per ŝlosilo, forkuros miaj doganaj soldatoj. Kolonelo nun ĉi tie estas Snivin; la monon, kiu venas de la ŝtato por nutrado — li tutan forprenas. Tial la soldatoj nutriĝas, kie kiu povas...

Supre oni ekkuris, ree knaris la pordo, eniris nudpieda kaporalo Jeropkin, demandis:

— Kiel vi ordonos, Atanazio Petroviĉ, ĉu iri aŭ ne iri? Mi en la hieraŭa tago la botojn fordonis — por plandumojn alkudri, ili tute truiĝis. Kion do mi faru?

Atanazio Petroviĉ en medito gratis la kapon:

— Alkudri, alkudri! Jen, prenu miajn, provu!

Kaporalo Jeropkin eksaltis tra la ĉambro, surmetante la leŭtenantan boton. Li iel-tiel sukcesis. Promesis:

— Mi ĝisiros!

— Do, tiele! Vicigu la knabojn!

En la korto la kaporalo kriis per besta voĉo:

— Hastu, viroj, tiel vi ĝis la nokto ne sukcesos!

Atanazio Petroviĉ estis malgaje diranta al Demĉjo:

— Ĉu eblas tiel plenumu la caran servon? Estas nek muskedoj sendifektaj, nek bajonetoj, nek pulvo, nek stano, nu, nenio! Sen vestoj, sen ŝuoj, dum longa tempo la nutra mono ne venas. Kion mi povas postuli de ili, de miaj soldatoj? Sed la knaboj ja estas oraj. Super ni staras la estro — fremdlandano majoro James. Kiam li venas, tiam batas ĉiujn al la dentoj, sangon verŝas, dentojn elbatas, sed por kio? Diras, aspekto malbona! Sed kie ili prenu aspekton, kiam kolonelo Snivin tutan ilian aspekton en sia ŝparmonujo tenas kaj al neniu montras...

Ili eliris, kiel decas, kun malgranda standardo — flageto kaj sub tamburado. Antaŭ la pordego ili viciĝis: la unua estis Krikov kun spado, post li la kaporalo kun la tamburo, poste vice tri soldatoj, aparte Demĉjo. La tamburo batis ofte, la soldatoj levadis polvon per la piedoj, poste kuradis nudventraj knaboj, fajfadis, grimacadis.

Ŝipestro Urquhart sur la ferdeko, sub markezo, por ke la suno ne bruligu la kapon, estis skribanta dokumentojn; la konvojulo Garrit Koost — nuda ĝis la zono, harkovrita — estis trinkanta citronan akvon, sidante super ŝaktabulo. Urquhart, finskribinte, rigardadis al la ŝaktabulo per dolĉaj okuloj, klininte la kapon flanken, subite movadis pecon kaj ree skribadis. Koost ektimadis, mordadis la lipharon...

Ekvidinte Krikov-on kun la tamburisto, kun la kaporalo, sub la flirtanta flageto, Urquhart leviĝis kaj ekiris renkonten sen rideto, mallarĝigante la okulon.

Ne permesinte al la ŝipestro diri eĉ vorton, Krikov ordonis al Demĉjo traduki: hodiaŭ nokte per forto estis prenita rudristo Rjabov Ivano, tiun rudriston necesas eldoni bonvole, kaj se tiu rudristo ne estos tuj ĉi tie, antaŭ la okuloj de la leŭtenanto, tiam li, Krikov, deklaros al la ŝipestro grandegan konfuzon kaj signos tiun ĉi ŝipon krima.

Demĉjo, balbutante pro emocio, tradukis.

Urquhart ekrigardis lin atente — rekonis, pli mallarĝigis unu okulon kaj, ludante per la dika, fortika piedeto en ŝuo kun banto, eldiris:

— Por mia grandega bedaŭro, la konfuzon ricevis hieraŭ de mi sinjoro leŭtenanto mem; kaj meritas miron, ke tiu konfuzo ne malvarmigis la batalan ardon de mia amiko sinjoro Krikov. Mi devos viziti sinjoron vojevodon mem kun peto pri defendo, ĉar tiel ne povas plu daŭri. Kio koncernas piloton Ivanon, do li, vere, dungiĝis al mi por servo, sed fuĝis kune kun tiu ĉi tre inda junulo, — la ŝipestro per la kapo almontris Demĉjon, — fuĝis, malgraŭ tio, ke lia estro — la sankta patro — sukcesis ricevi bonan monon kiel partan antaŭpagon. Mi supozas, ke estas en la moroj de la moskvianoj agi ĝuste tiel...

Krikov ne permesis al Demĉjo fintraduki, interrompis lin:

— Diru al tiu ĉi kanajlo, — ruĝegiĝante, prononcis li, — ke ne li, sata ŝtelisto, malgloru kaj malhonoru Moskvion kaj se li, grasa muzelo, almenaŭ unu vorton bojos pri tiu ĉi temo, tiam mi lin per la spado trapikos kaj en la akvon ĵetos... Ĝuste tiel diru... Haltu, atendu, ne diru...

Li pensis, trankviliĝis kaj ordonis traduki alion:

— Pro tiu falsa arĝento, kiu estis ĉe li kaŝita en bareloj sub la farbo, ne estas al li nun fido pri ĉio kaj ne estos, dum mi ĉi tie la caran servon plenumas...

Demĉjo tradukis.

— Ne ekzistas plia fiaĵo, ol al nescianta, senkulpa laboristo pagi ties laboron per monero, kiu estos sur forta fajro fandita kaj al la laboristo en la gorĝon enverŝita, sed pro kio? Pro lia, ŝipestra, dolĉa vivo. Traduku!

La tradukisto tradukis.

— Li starigu la ŝipan rudriston Rjabov Ivano ĉi tien antaŭ ni.

— Ĉi tie ne estas Ivano Rjabov! — klininte la kapon flanken, ridetante kun supereco kaj orgojlo, respondis Urquhart.

— Sed ne, ja estas! — ekkriis Krikov kaj ordonis bati la tamburon.

La kaporalo batis ruladon per ambaŭ bastonetoj. La okuloj de Krikov ekbrilis, kiel de bona ĉasisto. Li etendis la kolon, ĉirkaŭrigardis, pensante, kaj intencis jam iri, kiam subite la ŝipestro ree nelaŭte ekparolis:

— Sinjoro, — diris li, — via ago estas almenaŭ negastama, kaj, malgraŭ ĉiuj miaj bedaŭroj, mi faras al vi deklaron kaj averton: la urbo Arĥangelsko atendas caron Petron, kaj al lia cara moŝto estos donita mia plendo pro malleĝa dua dogankontrolo de mia ŝipo.

Demĉjo tradukis.

— Ĉu deklaron? — redemandis Krikov.

— Deklaron! — konfirmis Demĉjo.

— Li faru al mi deklaron, se mi Rjabov-on ne trovos, sed se mi trovos, tiam li memoru: estos deklarita konfuzo.